En la franca ekzistas vorto, kiu naskiĝis dum la senbrida periodo de 1968 en la studenta medio : polar. La vorto estas mallongigo de policier (polica) al kiu oni aldonis la sufikson ar. Tiu ĉi sufikso ĝenerale havas malŝatan nuancon ; Sed, en la kazo de Polar, la sufikso ar nuanciĝas per familiara kaj malstreĉita etoso : « Mi ne havis nenion por fari, tiam mi legis bonan polar-on. - Hieraŭ vespere mi rigardis tre bonan polar-on (polican filmon).
Se ie en la mondo troviĝas esperantista verkisto kiu sentas sin inspirita je policaj temoj, li povas trovi, ĉe la londonaj « lolardoj » ( bv.noti la malŝatan sufikson ar ) en la tempo de Henriko la VIII-a kaj Thomas More okaze de la « afero » Hunne, riĉhavan kaj elvokivan temon, el kiu li povos prilabori romanon, kiu estos kapabla konkuri kun la mondfama « Je la nomo de la rozo » de la Itala verkisto Umberto Ecco.
Bv.vidi en « Montaigu ».