Fermi ESPERANTO

**

Fermi Esperantaj verkistoj

**
**
**
**
2013 AG-02
Diaporama

Fermi  2013 Assemblée générale

Fermi  Réunions

Kristana angulo
Muziko
Elŝutajoj


Komuniki per E-o - de MONTAIGU la 12/11/2019 : 19:30

Esperanto-blogoj – alternativaj amaskomunikiloj

Esperantistoj ĉiam estis pioniroj en uzado de novaj komunikiloj, do tuj post la apero de blogoj ili ekuzis tiun eblon. Ekde tiam la nombro de Esperanto-blogoj kreskas kaj iuj el ili jam enhavas centojn da artikoloj. Stano Belov priskribas sian sperton pri serĉado kaj trovado de blogoj de esperantistoj.

Kelkaj Esperanto-blogoj.

La unuaj esperanto-blogoj evidente aperis fine de la 1990-aj jaroj. En junio 1999 jam funkciis la blogo de la ĉina esperantisto Zhu Xin ĉe LiveJournal titolita Taglibro de Nigra Okulo. Fine de 2003 jam ekzistis deko da esperantlingvaj blogoj.

Dum Esperanto-magazenoj dediĉas plejparton de siaj paĝoj al movadaj aferoj, kaj alitemaj publikaĵoj ofte grave malfruiĝas, blogantoj rakontis pri io ajn – de sia persona vivo ĝis siaj hobioj, politikaj vidpunktoj, religiaj kredoj kaj vojaĝoj. La ebleco komenti la blogaĵojn kaj tuj ricevi reagon transformis tiun amaskomunikilon je simbiozo de gazeto kaj reta diskutejo.

Dum longa tempo la plej granda esperanto-blogaro (ĝis 2000 anoj) troviĝis ĉe la retejo Ipernity, kiu estis inter la unuaj komplete esperantigitaj interfacoj. Fine de 2016 ĝi anoncis sian fermon, kiu estis prokrastita danke al klopodoj de la reteja komunumo, tamen instigis multajn anojn transloki siajn blogojn. Ekzistis pure esperantlingvaj blogejoj kiel Ĝangalo (2005-2006) kaj Esperanto.com (2010-2018), tamen ambaŭ fermiĝis.

La ĉefa problemo ekde la komenco estis la sama kiun spertas la Esperanto-komunumo ĝenerale – diseco. Kiel leganto trovu interesan blogon kaj kiel bloganto trovu legantojn? Nura guglado montras aron da ligiloj, plejparte neniel aŭ nur malproksime ligitajn al la afero. Do ekde la komenco aperis la bezono listigi esperanto-blogojn kaj diskonigi esperanto-blogaĵojn.

Tion klopodis fari la esperantlingva retejo Klaku, fondita en 2007. Ĝi ebligis interalie voĉdoni por aŭ kontraŭ iu ajn publikaĵo, respektive altigante aŭ malaltigante ĝin en la komuna listo. Fine de la 2000-aj jaroj la retejo kolapsis.

Taglibro de Nigra Okulo, ne aktualigata ekde la jaro 2002.

Ekde tiam la diskonigo de esperanto-blogaĵoj okazas ĉefe danke al esperanto-grupoj en sociaj retoj, el kiuj la plej granda estas Esperanto-blogoj ĉe Fejsbuko. Inter la portaloj rimarkindas E-planedo, kiu estis establita en februaro 2005 kaj funkcias kadre de la platformo Planedo. Listoj de esperanto-blogoj haveblas ĉe kelkaj privataj blogoj kaj retejoj. Ilia ĉefa manko estas malzorgema aktualigo, pro kio multaj listigitaj ligiloj ne plu funkcias aŭ la blogoj ne estas daŭrigataj. La plej granda listo enhavas 2692 ligilojn, sed 90% da ili kondukas al blogoj, ne aktualigataj aŭ ne plu ekzistantaj.

Kiel malnova bloganto, kies blogo Stano funkcias ekde 2010 kaj enhavas pli ol 415 artikolojn, mi decidis plibonigi la situacion, kreinte almenaŭ bazan gvidilon en tiu granda, sed svaga mondo de Esperanto-blogoj. Kiel platformon mi elektis Vikipedion, ĉar historio montris ke ĉiuj apartaj, pure esperantistaj projektoj senevite kolapsis aŭ transformiĝis je neuzeblaj rubujoj, dum tiuj neesperantistaj funkcias sufiĉe stabile.

Mi kreis la artikolon Esperanto-blogo, en kiu mi skizis la historion de la blogado en la Lingvo Internacia kaj katalogis elektitajn blogojn. La ĉefaj kriterioj estis la nombro de artikoloj (minimume 10), lingva nivelo kaj kvalito de la publikaĵoj (el mia persona vidpunkto). Al la priskribo de ĉiu blogo mi aldonis informojn pri ĝiaj aŭtoro, lando, datoj de estiĝo kaj (foje) ĉeso, ĉefaj temoj. Foje iuj datumoj mankis, do en tia loko aperis demandosigno.

Kiel mi serĉis la blogojn? La ĉefaj fontoj estis Ipernity kaj la menciitaj listoj kaj katalogoj de Esperanto-blogoj. Mi sekvis centojn, eble milojn da ligiloj, kribrante informojn kvazaŭ orserĉanto, ja post kelkhora umado en plej bona kazo aldoniĝis deko da priskriboj. Sume mi katalogis 62 blogojn, kiujn mi konsideras legindaj kaj (se plu aktualigataj) sekvindaj.

La temoj estas diversaj, kvankam Esperanto (movado, lingvaj esploroj, kulturo) certe elstaras kaj allogas plej grandan atenton. Tamen jam aperis kaj vigle evoluas pluraj blogoj pri la temoj propraj al iu ajn ordinara homo – politiko, muziko, vojaĝoj, hobioj ktp. Oni komunikas tie ne kiel esperantistoj kun esperantistoj, sed kiel homoj kun homoj, inkluzive kiel britoj kun poloj, judoj kun rusoj, hispanoj kun katalunoj, ktp.

La informoj ĉerpitaj el tiuj blogaĵoj, estas interesaj kaj utilaj por la ĉiutaga vivo de ordinara homo kaj rakontindaj al aliuloj ne-esperantistaj. Oni povas trovi veganan kuirrecepton, ekscii pri nuancoj de la kataluna politika vivo, konsulti vojaĝinformojn pri vizitota loko aŭ kompari siajn impresojn pri filmo kun tiuj de aliuloj.

Dum retejoj de plejparto de Esperanto-asocioj stagnas kaj ofte aspektas kiel dinosaŭroj de interreta antikva epoko, Esperanto-blogoj iĝas fakte la sola fonto de aktualaj informoj, interesaj por ordinara homo, kiu konas Esperanton kaj deziras uzi ĝin, sed ne tre emas svingi verdajn flagojn kaj kanti himnojn surstrate. Reta solvo por la reta epoko. Logika solvo, ĉu ne?

Stano Belov

 

 

7
Lasi respondon
 
 
avatar
3
4
0
 
 
 
6
Mi estas miHejmanoJes jen JensRoland SchnellFrancisco Javier Moleón

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

  Aboni  
plej nova plej malnova plej populara
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón

> retejoj de plejparto de Esperanto-asocioj stagnas kaj ofte aspektas kiel dinosaŭroj de interreta antikva epoko Granda vero. Tamen ne kredu, ke konsciigo pri tia dinosaŭreco igos iun ajn ŝanĝi ion ajn. Kiam mi antaŭ jaroj kritikis la pratempe dinosaŭran kaj, por mi, rekte forpuŝan kaj, pli grave, legemo-detruan aspekton de certa retejo, tuj leviĝis kritikaj voĉoj kontraŭ mia kritiko kaj laŭdis la "belecon", "simplecon", "purecon" kaj " 'ĉio perfekta'-econ" de la dinosaŭra retejo. Konklude: kion ajn oni (prave) kritikos, leviĝos kontraŭaj voĉoj, eĉ se pro la nura plezuro/deziro/(patologia) emo kontraŭi. Cetere, tiu ĝisosta kontraŭemo estas eco pure esperantisma, kiun… Legi pli »

Roland Schnell

La rifuzo de kritiko en la maniero de Francisco Javier Moleón estas afero, kiu estas tipa por la esperantismo. Oni povas studi tion en Libera Folio, kie eblas libera esprimo de opinioj – kontraste al la plimulto de Esperantaj revuoj kaj diskutejoj, kiuj rifuzas kaj blokas ĉion, kiu povus esti rigardata kiel "makulo" por Esperanto. La kritiko de la blogoj estas necesa. Dankon por la listo (https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-blogo). Ĝi montras, ke multaj blogoj ne estas aktualigitaj dum multaj jaroj. La kritikinda aspekto ne estas afero de la personoj, kiuj starigis la projekton, sed de la ofertanto de la softwaro, kiun ofte… Legi pli »

Jes jen Jens
Tre ŝatata komentanto
Jes jen Jens

Ĉu ekzistas kuireja Esperantismo? Anstataŭ traduki sian personan kuiradon en Esperanton, oni povus demandi sin ĉu iuj nutroreĝimoj estas pli bonaj por la mondo ol aliaj – kaj tio neeviteble kondukas al diskutoj pri vegetarismo kaj pri la senco transporti nutraĵojn de unu fino de la mondo al alia. Efektive nutraĵa internaciismo povas konduki al _redukto_ de la internacia komunikado (ĉi-okaze de la interkontinenta nutraĵ-transporto).

Hejmano

Mi samopinias, multe da esperantismaj retejoj estas tre malbelaj. Sed ne veras por la retejo de Esperanto-Francio, ne veras por esperanto.net, ne veras por la retejo de TEJO (eĉ se mi ne tre ŝatas ĝin), ankaux ne veras por la retejo de la venonta kanadana UK.
Bedauxrinde retejoj gravegaj kiel uea.org, la retejo de la Euxropa Esperanto Unio aux la retejo de SAT (eĉ se ĉi lasta estas sufiĉe uzebla laux mi) aspektas vere maljunaj kaj ege malbelaj.
UEA-anoj kiuj eble legas min, ekkreu komision por novigi la retejon !

kanjo
kanjo

Dankon pro via laboro en Vikipedio.

Hejmano

Jes, dankon !

Mi estas mi
Mi estas mi
 
wpdiscuz

Lastaj komentoj

Lastaj artikoloj

RSS La Balta Ondo

RSS TEJO

RSS Global Voices Esperanto

Serĉi en arkivo 2003-2016

 

Entajpu vian retpoŝtadreson por aboni Liberan Folion kaj ricevi retpoŝte avizojn pri novaj artikoloj.

 

 
 

Calendar
Webmaster - Infos
Connexion
Votre login :

Votre mot de passe :

Se souvenir de moi

Mot de passe perdu ?
Pas encore membre ?

Nombro da membroj 2 membroj

Les derniers inscrits

-  KylianFr  -  JEANPaul  

Konektitaj 23

Nombro da membroj 23 vizitantoj
Nombro da membroj 0 membro

Statistiques

  vizitantoj

Record connexions simultanées :
389, le 22.12.2022

» Forum : 3
» Sujets : 0
» Réponses : 0

Ajouter aux favoris Recommander ce site Skribi al MONTAIGU movebla versio

Visits

   vizitantoj

   vizitantoj en linio

Kiu vizitas

En ligne


Canada Canada : 1
Russia Russia : 6
United Kingdom United Kingdom : 1
United States United States : 1

Visiteurs/pays cette année

Australia Australia 44
Austria Austria 1
Belgium Belgium 8
Brazil Brazil 1
Bulgaria Bulgaria 8
Canada Canada 2691
China China 12
Czech Republic Czech Republic 5
Denmark Denmark 4
Europe Europe 3
Finland Finland 2
France France 245
Germany Germany 316
Greece Greece 5
Guinea Guinea 1
India India 1
Indonesia Indonesia 2
Iran Iran 1
Iraq Iraq 1
Israel Israel 5
Italy Italy 35
Japan Japan 9
Kazakhstan Kazakhstan 1
Korea Korea 1
Latvia Latvia 1
Lebanon Lebanon 1
Mexico Mexico 1
Netherlands Netherlands 48
New Zealand New Zealand 14
Norway Norway 10
Poland Poland 7
Romania Romania 26
Russia Russia 21
Saudi Arabia Saudi Arabia 11
Slovak Republic Slovak Republic 2
Slovenia Slovenia 1
South Africa South Africa 1
Spain Spain 1
Sweden Sweden 15
Switzerland Switzerland 19
Thailand Thailand 3
Turkey Turkey 2
Ukraine Ukraine 2
United Kingdom United Kingdom 177
United States United States 4007
United States United States 7739

Vous venez de :

Special !
^ Supre ^