ESPERANTO **
Esperantaj verkistoj **
**
**
**
**
2013 AG-02
Kristana angulo
Muziko
|
Elŝutajoj
la eta princo - de MONTAIGU la 26/01/2014 : 19:21 Mi havas ĉemane " LA ETA PRINCO", franca ĉefverko, kiun eldonis en esperantan tradukon " Kanada-Esperanto-Asocio" en 1989. Temas pri la traduko reviziita de Pierre Delaire. Dum la finjara periodo, tagoj de relaksiĝo, mi dediĉis iom da tempo al la legado kaj al la komparo de la originalo kun la traduko: riĉiga ekzerco.Ankaŭ mi provis tradukon el la originalo. Tio estas samtempe riĉiga kaj hirtiga. Ofte la tradukanto devas fari elektojn inter la nuancoj kaj ankaŭ helpi la legonton per flua, do simpla, stilo: malfacilega tasko ! Tamen, mi invitas la ĝisostajn esperantistojn al tia entrepreno. elstara esprantisto - de MONTAIGU la 23/12/2013 : 19:00 Vi povas trovi en la ĉi-kunaj skatoloj rakonton de nia amiko Hori Yasuo. Per tiu rakonto, li diras; " Mi estas iom liberigita de la obsedo de la katastrofo ( Fukuŝima) kaj la morto de Satomi"Pri la rakonto, Luiza Carol emfazas: " Ĝi havas tre plaĉan miksaĵon de realeco kaj imagpovo kaj estas verkita en bonega flue lingvaĵo". Antaŭ kelkaj jaroj, diskutante kun esperantisto usondevena,sed loĝanta en Brazilo, li diris al mi fine de konversacio pri la plej interesaj libroj :" mi opinias, ke la libro "Maskerado" de Tivadar Soros plaĉus al vi." Hodiaŭ mi povas diri, ke la konsilo valoris. Okaze de vizito al la oficejo de SAT-Amikaro, en Parizo, mi akiris la libron. En la trajno returne al mia urbeto, mi ekis la legadon. Ekde la unuaj paĝoj, evidentiĝis tio, kion emfazas H. Tonkin ĉe la 4-a de kovrilo " Unue eldonita en 1965, lia memolibro Maskerado estis siatempe " kulture vere trarompa, ne simple io nova en Esperanto, sed io nova entute"." La ĵusaj tradukoj en plurajn lingvojn atestas, ke la animtuŝa kaj pensiga atestaĵo de Soros perdis neniom el sia trarompa forto".Do, se vi ŝatas literaturon kaj aprezas alkvalitajn verkojn, ne hezitu akeri tiun ĉefverkon. Kiuj havas ĉemane la " Leteroj"-n de Lanti kaj interesiĝas pri filozofiaj demandoj, tiuj povas relegi la leteron n°3 de 1931. Ili trovos en la enhavo lumajn kaj taŭgajn klarigojn. Jen la finaj frazoj:" Laŭsperte mi scias, ke necesas iom gimnastiki , se oni volas teni vigla sian korpon. La filozofiado ludas similan rolon, rilate nian intelekton. Ni tenu ĝin vigla por povi kiel eble plej trafe solvi empirie la ĉiutagajn praktikajn problemojn, kiuj senĉese sin trudas al ni..."p.31. Notre ami Hori Yasuo continue de nous informer sur la catastrophe de Fukushima. Il se rend régulièrement sur place, constate les dégâts irréparables, suit les travaux de décontamination. Selon lui, il y a le choix entre renvoyer l'eau dans l'océan et c'est...la fin du monde ! Ou construire d'immenses réservoirs pour éviter de poluer les mers. Comment ces réservoirs pourraient résister aux fréquents tremblements de terre ? S'ils craquent, c'est la fin du Japon ! Pour éviter ces situations extrêmes, Tepco ( la société d'exploitation) propose un plan de décontamination qui s'étendrait jusqu'en 2042 ! - j'en connais qui ne seront plus de ce monde !!! Mais Hori pose la question: - L'économie japonaise pourra-t-elle supporter le coût pendant un temps aussi long ? Il est évident que Tepco et le gouvernement, sans argent et sans hommes pour faire le travail, se rejetteront la responsabilité, et la région de Fukushima sera ruinée et ensuite tout le Japon. Ce qui n'empêche qu'ils sont d'accord pour l'instant pour remettre en activité le maximum de réacteurs et pour vendre ces derniers à d'autres pays....
Kancera atako. - de MONTAIGU la 06/11/2013 : 14:10 Nova prikancera libro ? Ne ! La epopea rakonto pri scienca, politika kaj humana lukto: la ĉiuforma kancero. Tra 600 neforgeseblaj paĝoj Sidharta Mukherjee, faka kuracisto en Usono parolas pri " tiu monstro pli frandema ol la gilotino". La diplomita de Stanford kaj Harvard celas al "penetri la spiriton mem de tiu ĉiama malsano". La scienco venkis la ĉefajn malsanojn, krom la kancero. " Ne estas definitiva videbla kuracilo ; eble ĝi neniam venos". La prezidento Nixon pensis kaj planis, en 1971, kontraukanceran militon. Nobla ideo. Sed, tiam Sol Spiegelman de la Universitato de Colombia avertis: " Nuna adega fortostreĉo estus tiel vana kiel la sendo de homo al la luno sen la scipovo de la prigravitaj leĝoj de Newton". Seneĥoa averto. Kaj dum pluraj jaroj la terapioj estas sorbigitaj je tiu milita ideo: oni deplojas arsenalon da toksaj produktaĵoj, oni kondukas la korpon ĉe la mortaj pordoj por, ke oni malambarasu ĝin de ĝiaj malicaj elementoj. Kiom da homoj mortis tiele ? La akceptebla solvo ? Kunvivi kun la kancero.: " koncentriĝi pri la rimedo por plilongigi la vivon estus prefereble ol forigi la morton, nome kuraci la kanceron per alcelaj kuraciloj evoluante je la ritmo de la mutacioj; akcepti, ke la malnova malamiko ĉeestos ene de ni ĝisfine.
Laŭ eltondaĵo. "Nur mi loĝas ĉi tieĈe l'ombro de tre fora montaro.Estas nur kompaniulinoEn la postŝtorma heliĝo,La luno de tiu vintra nokto."
Sajgio (1123) - Poemoj de mia montara kabano.. novaĵo aŭ memoraĵo. - de MONTAIGU la 31/10/2013 : 11:01 En 1937 forpasis Habert,membron de SAT-Amikaro.Ĉi-okaze la kamarado Lanti, kiu tiam restadis en Japanio, kondolencis la vidvinon per la jenaj vortoj:" Kredeble, la kara malaperinto diris al vi, ke dum la lastaj jaroj mi elsuferis disreviĝon kaj falis en nigran pesimismon kaj malesperis pri la estonto de l'homaro. Tamen, la penso, ke tra la mondo ekzistas kelkaj HOMOJ, kaj ne kruelaj pieduloj kun homa ekstera aspekto, ĉiam malebligis, ke mi absolute malesperu. Kelkfoje mi diris al mi (...), ke eĉ se ekzistus nur unu Habert sur nia planedo, oni pro tio ne rajtus malesperi pri la sorto de l'homa speco. Kaj mi konvinkiĝis, ke la socialismo povos reale esti konstruata nur, kiam ekzistos en la mondo sufiĉe da Habert-oj."
Lanti : lettre 44. Osaka, 18/10/1937. Renesanco.
| Calendar
Webmaster - Infos
Connexion
2 membroj
Les derniers inscrits
- KylianFr - JEANPaul
Konektitaj 20 Visits
vizitantoj vizitantoj en linio Kiu vizitas
En ligne Canada : 1 Russia : 10 United States : 5 Visiteurs/pays cette année
Vous venez de : |