Fermi ESPERANTO

**

Fermi Esperantaj verkistoj

**
**
**
**
2013 AG-03
Diaporama

Fermi  2013 Assemblée générale

Fermi  Réunions

Kristana angulo
Muziko
Elŝutajoj


" La interna ideo" - de MONTAIGU la 14/10/2014 : 17:05

" La ilo esperanto estas bonega. Kiam ĝi estos mondskale kaj ĝenerale uzata, rezultos el tio grandega ŝanĝiĝo, apenaŭ imagebla.

Eble zamenhof intuicie antaŭvidis tiun mirindan ŝanĝiĝon. Kaj, estante idealisto, li atribuis ĝin al iu ideo, kiu sin kaŝas en la lingvo de li elpensita."

                                                                         Lanti. 30-08-1928.


Normanda Kongreso - de MONTAIGU la 24/09/2014 : 19:08

La sabaton 20-an de septembro, okazis en Herouville la Normanda Kongreso. Kaj ni samtage samloke inaŭguris la skvaron Zamenhof. La suna kaj preskaŭ somera vetero kontribuis al la bona etoso. Mi partoprenis la eventon kun du freŝaj novuloj, kiuj ne sciis preskaŭ nenion pri la lingvo, sed aprezis la ĝojan atmosferon, kreis bonajn kontaktojn kaj revenis ĝisoste konvinkitaj. La interŝanĝoj kun iu sudkoreanino fluparolanta kaj Mikaelo Bronŝtejn, la rusa poeto kaj kantisto,se ne paroli pri la juna kamarado de la Universitato de Caen, kiu fulme scipovis E-on, kuraĝigis Didier kaj Pascal en la lernado. Krome, la filino de Didier, Nolwenn,dek kvaraĝa, decidis siavice aliĝi. Tiamaniere ni esperas plifortigi la grupon de Ĉerbourg kaj plijuniĝi la mezaĝon. Vivu Esperanton !


Esperanta Kongreso - de MONTAIGU la 21/09/2014 : 17:18

Karaj vizitantoj de nia TTT-ejo ne hezitu kontakti nin. Se vi estas hezitemaj por interveni per-rete, ne hezitu uzi la poŝtan adreson:

                                                            Esperanto  -  Montaigu

                                                            Rue du Marais - Charcuterie

                                                             50480  -   Chef-du-Pont.  -   France.

Tage ĉirkaŭ 30 gehomoj el ĉ.30 landoj vizitas niajn foliojn. Gratulon!


Jacinto Bonavente - de MONTAIGU la 11/09/2014 : 12:18

                   La vivo estas kiel surmara vojaĝo:

               Estas tagoj de kvieto

               Kaj estas tagoj de tempesto.

               La plej grava estas

               Konduti sin kiel bona ŝipmastro.


Ĉu naturo celas al io ? - de MONTAIGU la 09/09/2014 : 06:48

Ĉu universo celas al io ? La demando de ĉiam tiklas la cerbon de Hubert Reeves.

Post la akcepto de kreado de Dio kaj la aserto de Voltaire: ne estas horloĝo sen horloĝisto, li stumblas pro la Darvina tezo: ne estas celo en la naturo. Bergson helpas per la nocio de " vitala impeto". Lia studado en fiziko kondukas lin al "obskura volo". Fine, li nun gardas la aserton de Freeman Disan (Angla):

          Universo ie sciis, ke ni estis alvenontaj.

Laŭ li, la aserto estas kontentiga, ĉar ĝi implikas estaĵon eksteran, ne atingeblan de ni...almenaŭ ne ankoraŭ...


la vivo - de MONTAIGU la 01/09/2014 : 04:57

La vivo estas fascina !

Sufiĉas, ke ĝin ni rigardu

Per bonaj okulvitroj.

                                                                     Alejandro Dumas


Konfuceo. - de MONTAIGU la 28/08/2014 : 03:16

     "  Ci demandas kial

         Mi aĉetas rizon kaj florojn ?

         Mi aĉetas rizon por vivi

         Kaj florojn por, ke mi emu vivi.

                                                                              Konfuceo.

    "  Ĉiu tago estas eta vivo"

                                                                              Horaco.


" Vojaĝo ĝis noktofino". - de MONTAIGU la 16/08/2014 : 12:23

Por la ŝatantoj de bona literaturo, kiel ne rekomandi " La vojaĝo ĝis noktofino", tradukon de mondfama franca verko. Legu kaj ĝuu !


Bona novaĵo - de MONTAIGU la 30/07/2014 : 17:48

Novan, pli rapidan servilon por Esperanto-TV!

Esperanto-TV, ETV, estas projekto por distribui altkvalitajn Esperantajn filmojn per moderna interreta teknologio. La projekto startis en aprilo 2014, ekde tiam produktis kaj distribuis multajn filmojn (averaĝe ĉirkaŭ 30 minutojn ĉiutage). La elsendoj estas atingeblaj en senstopa reĝimo ĉe http://www.esperantotv.net, kie estas deponataj kaj spekteblaj ankaŭ la antaŭaj filmoj.

Esperanto-TV petas vian helpon

La nuna, unua, enkonduka fazo de la projekto sukcesis, fakte ĝi jam ricevas kunlaboraĵojn de la tuta mondo kaj la kanalo estas pli kaj pli konata. Tiu fazo estas ankoraŭ youtube-stila, por ebligi la spektantojn ĝui la programaron sen problemoj de elsendo aŭ tempo.

En la dua fazo ETV iĝos la vera servo, pro la ebleco rekte elsendi materialojn kaj gravajn eventojn, kiel ekzemple naciajn kaj internaciajn kongresojn. - En la dua fazo, fakte, la televid-kanalo estos elsendata per tre rapida Interreto kun IPTV-teknologio, spektebla ne nur per komputilo sed ankaŭ per novaj televidaparatoj kaj poŝtelefonoj. La tria fazo celas resume instingi la kreskon de la Esperanto-filmindustrio kaj kinarto.

La unua fazo estis atingita per la propraj fortoj de la skipo, sed la sekva fazo ne estas same atingebla pro pli pezaj kostoj - kaj la skipo de ETV turnas sin al vi kun peto de helpo akiri propran servilon - anstataŭ la ĝis nun luata malnova aparato.

Detaloj ĉe la alvoko estas legeblaj ĉe:
https://www.indiegogo.com/projects/servilo-por-esperanto-tv-server-for-esperanto-tv

Dankon pro via helpo kaj kontribuo.


------
Lingvo-Studio, L.S.
www.eventoj.hu

_______________________________________________ 
                        Ĉe plusendo de la mesago bv. nepre mencii la fonton: Ret-Info / Lingvo-Studio




 


Lanti tradukisto. - de MONTAIGU la 22/07/2014 : 12:01

En 1929, Lanti eldonigis tradukon de tri verkoj de Voltaire, la mondfama franca verkisto. Jen kelkaj frazoj el la antaŭparolo, kiuj emfazas la celon de la tradukinto.

" Malgraŭ tio, ke la scienco kaj tekniko faris grandegan progreson, la racio tamen ne multe penetris en la cerbojn de la popolamaso. Se la religia fanatikemo perdis iom da forto kaj akro en kelkaj mondpartoj, tie stariĝis aliaj ne malpli danĝeraj kaj detruaj: la naciismo, rasismo, faŝismo, partieca fanatiko ne faras nuntempe malpli da viktimoj ol la " Sankta Inkvizicio"...

Kion li dirus hodiaŭ ?


KomenciĝoAntaŭa10 antaŭaj paĝoj [ 21 22 23 24 25 26 27 28 ] SekvaFino
Calendar
Webmaster - Infos
Connexion
Votre login :

Votre mot de passe :

Se souvenir de moi

Mot de passe perdu ?
Pas encore membre ?

Nombro da membroj 2 membroj

Les derniers inscrits

-  KylianFr  -  JEANPaul  

Konektitaj 120

Nombro da membroj 120 vizitantoj
Nombro da membroj 0 membro

Statistiques

  vizitantoj

Record connexions simultanées :
389, le 22.12.2022

» Forum : 3
» Sujets : 0
» Réponses : 0

Ajouter aux favoris Recommander ce site Skribi al MONTAIGU movebla versio

Visits

   vizitantoj

   vizitantoj en linio

Kiu vizitas

En ligne


Russia Russia : 58
United States United States : 3

Visiteurs/pays cette année

Australia Australia 43
Austria Austria 1
Belgium Belgium 6
Brazil Brazil 1
Bulgaria Bulgaria 7
Canada Canada 2205
China China 12
Denmark Denmark 3
Europe Europe 3
Finland Finland 2
France France 201
Germany Germany 281
Greece Greece 2
Guinea Guinea 1
Indonesia Indonesia 1
Iraq Iraq 1
Israel Israel 1
Italy Italy 25
Japan Japan 7
Kazakhstan Kazakhstan 1
Korea Korea 1
Latvia Latvia 1
Lebanon Lebanon 1
Mexico Mexico 1
Netherlands Netherlands 26
New Zealand New Zealand 13
Norway Norway 7
Poland Poland 7
Romania Romania 20
Russia Russia 9
Saudi Arabia Saudi Arabia 10
Slovak Republic Slovak Republic 2
Slovenia Slovenia 1
South Africa South Africa 1
Spain Spain 1
Sweden Sweden 15
Switzerland Switzerland 10
Thailand Thailand 3
Turkey Turkey 2
Ukraine Ukraine 2
United Kingdom United Kingdom 166
United States United States 1867
United States United States 5599

Vous venez de :

Special !
^ Supre ^