**
**
**
**
**
**
2013 AG-03
Kristana angulo
Muziko
|
Elŝutajoj
kiu vidis, tiu ralontas pri Nagasaki - de MONTAIGU la 01/11/2019 : 17:25 Nagasaki, kiun mi vidis en la aĝo de 10 jaroj
R tradukita el la artikolo de la ĵurnalo Asahi la 24an de oktobro 2019
Jam pasis 40 jaroj post kiam mi komencis rakonti pri la teruro de nukleaj armiloj. Ankaŭ nun mi rakontas al la lernantoj, kiuj vizitas la urbon Nagasaki. Kiam mi estis 10-jara en la elementa lernejo Ŝirojama en Nagasaki, mi estis atombombita. Eu tiu aŭgusto preskaŭ ĉiun tagon sirenoj alarmis nin pri la aeratako de usonaj bomaviadiloj, tial mi pasigis multajn horojn en la ŝirmejo 500 metrojn for de mia hejmo en la distrikto Aburagi. La distrikto situis 800 metrojn for de la epicentro de la atombombado. Mia patro laboris en la urbo Isahaja kiel militlaboristo. Ĉiun matenon li ekiris je la 4a matene kaj revenis hejmen je la 10a vespere. La 9an de aŭgusto, matene sireno alarmis nin pri la aeratako, sed mi ne volis iri al la ŝirmejo kaj ludis en la domo apud la patrino. Ŝi diris al mi, “Mi antaŭsentas, ke hodiaŭ vere okazos aeratako”, kaj hastigis min kaj mian 8-jaran fratinon kun 1-jara nevo al la ŝirmejo. La patrino restis hejme, preparante akvon kaj forprenante la fenestrojn kontraŭ la ebla aeratako. Ni reciproke adiaŭis, svingante manojn, kaj tio estis la eterna adiaŭo inter ni. Post iom da tempo la alarmo estis nuligita. Knaboj gaje ekstereniris. Mi, mia fratino kaj la nevo restis en la ŝirmejo. Subite lumegis kaj aperis nigraĵo en miaj okuloj. Mi svenis. Tio okazis je la 11a kaj 2 minutoj. Ni estis en la fundo de la ŝirmejo, do ni evitis elmetiĝon de varmega radio. Kiom da minutoj pasis? Mi estis vekita de iu kaj rekonsciiĝis. Tie mi vidis mizeregajn homojn pikitajn de vitropecoj sur la tuta korpo kaj homojn en ĉifonaj vestaĵoj. Tiaj homoj sinsekve eniris en la ŝirmejon. Ili ĉiuj estis tiel vunditaj kaj preskaŭ nudaj, ke mi ne povis rekoni ilin. Mi aŭdis kriojn “Panjo, panjo!”, kaj subite mi rememoris mian patrinon kaj kriante ekploris. Neniu el mia familio aperis al la ŝirmejo. Kio okazis ekstere? Mi komprenis, ke io ne imagebla okazis. La aero en la ŝirmejo pli kaj pli malbonodoris kaj sufokis nin. Vespere aŭdiĝis voĉo de mia patro. “Venis Paĉjo!” Tiun momenton mi kaj mia fratino denove ploregis. Patro diris al ni, “Ne restu ĉi tie. Vi mortus!”, kaj ni ekstereniris. Tie estis monto da kadavroj. Ĉe la enirejo de la ŝirmejo kuŝis brulvunditaj homoj kun pendantaj haŭtoj kaj kun ĝemadoj. Ni paŝis, atentante, ke ni ne piedpremu mortintojn kaj mortantojn. Kiam la patro sciis, ke miaj patrino kaj fratino ne troviĝas, ni iris al la distrikto de mia domo. La distrikto estis en la flamego. En la sekvanta tago ni denove iris al la distrikto. Ni apenaŭ rekonis nian domon dank’ al la restinta betona pordo. Inter la ruinaĵoj vidiĝis kadavro. Ĝi estis mia 22-jara fratino. Mirakle ŝia vizaĝo estis sen vundoj. Post du tagoj ni trovis mian patrinon en la najbara domo. Ni rekonis ŝin per ŝiaj orplakitaj dentoj. Kiam mi tuŝis la nigre bruligitan korpon, ĝi peciĝis. Ni kolektis lignopecjn el la ruino kaj bruligis ilin. Tie kaj ĉi tie estis fumoj de kremaciado.
Mia plej aĝa frato mortis en la maro de Filipinio kiel kamikazo. Mia dua frato, studanta medicinon, tute ne vundiĝis, sed eksuferis pro sangado kaj laksado, kaj vomante flavaĵon, mortis post 4 tagoj. Mia juna fratino, kiu estis kun mi en la ŝirmejo, pluvivis. Tamen, kiam ŝi estis 18-jara, ŝi estis operaciita je la ĉekumo, kaj la vundo ne fermiĝis eble pro manko de blankaj sangoglobetoj pro la radioaktiveco. Ŝi fariĝis tro nervoza pro malbonodoro el la vundo, kaj kiam ŝi estis 19-jara, ŝi mortigis sin sub trajno.
Mi komencis paroli pri mia sperto en Nagasaki antaŭ 40 jaroj, ĉar mi ekpensis, ke rakonti tiun tragedion estas devo de postvivintoj. Troviĝas multaj homoj, kiuj ne scias la realon en Nagasaki kaj Hiroŝima. Kiam mi aŭdas iujn elparoli pri ebleco uzi nukleajn armilojn aŭ movon por produkti uzeblajn nukleajn armilojn, mi estas plena de kolerego. Granda urbo povas ruiniĝi per unu nuklea armilo. Eĉ se ni postvivas la katastrofon, ni ne povas vivi homece kun homa digno dum la tuta vivo, suferante pro vundiĝo, cikatroj kaj perdo de siaj familianoj. Ni devas nepre aboli tiajn armilojn. Tamen estas ne malmultaj landoj, kiuj posedas aŭ volas posedi nukleajn armilojn, eble pro senscio pri vera teruro de la nukleaj armiloj. Tiuj, kiuj ne povas kompreni, kiel granda tragedio ekestos el la uzo de nukleaj armiloj, parolas la uzon senpense. Senscio estas problemo ankaŭ en Japanio. Kiam ni atombombitoj formortos kaj neniu povos rakonti pri la teruro de la nukleaj armiloj, ekestos vera krizo. Tial mi rakontadas mian sperton al lernantoj por semi kontraŭatombomban ideon. Aperas knabinoj en la mondo, kiuj kontraŭas la tergloban varmiĝon kaj batalas por paco. Mi esperas, ke ili, ricevante la semojn, kiujn mi semas, heredos la torĉon de paco kaj abolo de nuklaj armiloj.
4
| Calendar
Webmaster - Infos
Connexion
![]() Les derniers inscrits
- KylianFr - JEANPaul
Konektitaj 2 Visits
Kiu vizitas
En ligne ![]() Visiteurs/pays cette année
Vous venez de : |