Fermi ESPERANTO

**

Fermi Esperantaj verkistoj

**
**
**
**
2013 AG-02
Diaporama

Fermi  2013 Assemblée générale

Fermi  Réunions

Kristana angulo
Muziko
Elŝutajoj



nova esperanta libro - de MONTAIGU la 28/04/2016 : 10:29

Aktuale:
Ĵus aperis

Ĵus aperis kiel bitlibro kaj kiel klasika libro: "Dio ne havas eklezion" de la furoraŭtoro Trevor Steele.

Bruce Golding estas internacie konata foto-ĵurnalisto, kies specialaĵo estas batalarenoj kaj lokoj de naturkatastrofoj. Li fieras pri sia reputacio de “ŝtalulo”. Sed sur Hakilule, insulo grandparte detruita de cunamo, li trovas, ke estas limoj de lia “ŝtala karaktero”. Lia soleca koro trovas ankaŭ amon tie, kaj li komencas ŝanĝi sian mornan vivpercepton. Bruce ekscias, ke senskrupula korporacio ekspluatas la katastrofon por aneksi la insulon kaj konverti ĝin en feriejon por riĉegaj turistoj, tiel detruante la harmonian kaj mediprotektan vivstilon de la insulanoj. Ĉu li povas ion fari por helpi tiujn pacemajn homojn?

Por pliaj detaloj kaj mendilo iru al la retbutiko.

Mi jam legis tiun interesan libron. Krom la konata talento de la aŭtoro, la etoso de foraj insuloj donas al la rakonto allogan ĉarmon.

 


marcel leereveld - de MONTAIGU la 24/04/2016 : 17:51

Ni ĝojas emfazi la aktivadon de brila kaj tre aktiva esperantisto:

Marcel Leereveld.

Vivhistorieto estas havebla perrete.


La triumfa arko de Palmiro - de MONTAIGU la 23/04/2016 : 19:10


Revitaligi Japanon. - de MONTAIGU la 07/04/2016 : 11:55

Denove vivi...

                                       Takehiko Okawa, kies vitoj estis detruitaj per la tsunamo, decidis relanĉi bienon, kiu estis heredaĵo de la gepatroj. Tiel, ĉiuj en Japanio povos tinti la glasojn al nova vivo. Ek !


Stephan Zweig " la hieraua mondo" - de MONTAIGU la 22/03/2016 : 18:15

Hofmannsthal.

 

En sia mondfama libro " La hieraŭa mondo" , Stefan Zweig rakontas: " La apero de la junulo Hofmannsthal estis kaj restas memorinda kiel unu de la grandaj mirakloj pri frutempa plenumado. Krom la escepto de Keats kaj Rimbaud, mine konas en la monda literaturo neniun ekzemplon ĉe poeto tiom juna de neeraripoveco pri la lingvomajstreco, kaj de tia enverguro pri la ekflugo al la mondo de la ideoj; de tia pleneco pri la poezieca substanco ĝis la plej eta linio de cirkonstanco, kiel tiaj de tiu ĉi grandioza genio kiu ankoraŭ ses-sepdekjara, enskribiĝis en la porĉiamaj analoj de la germana literaturo per versoj kaj prozo, kiuj eĉ hodiaŭ estas nesuperintaj. Liaj subitaj debutoj kaj samtempe perfekteco tuj akirita fariĝis fenomeno kiu malfacile dufoje okazas dum unu generacio. Tial, kiuj unue ekkonis la fenomenon, tiuj konsideris ĝin kun mirego kiel preskaŭ supernatura evento lian neverŝajnan aperon. ...Ĉu io povas esti pli ebriiga por juna generacio, ol scii, ke apus ŝi, en sia sino estas, karno-ostohava, la denaska poeto, la pura poeto, la sublima poeto, tiu kiun oni bildigas al si nur sub la legendaj trajtoj de Hölderlin, Keats aŭ Leopardi... Tial, mi ankoraŭ tiel klare memoras la tagon, kiam por la unua fojo mi vidis Hofmannsthal. Mi estis deksesjara...

 

Mi provtradukis lian faman tekston: La balado pri la ekstera vivo. Hofmannsthal ĝenerale emfazas ke ĉio, kaj eĉ nia propra ekzisto, estas necerta, vundebla, efemera. Heredanto de la germanaj romantikuloj, la nepra baldaŭeco de la morto senĉese tiklas lin. En la Balado ĉi tiu klarvida vizio preskaŭ sen espera, mildiĝas per la elvoko la "vespero"...


Mistero William - de MONTAIGU la 12/03/2016 : 17:49

mistero William....

 

Ĉu Shakespeare estis Shakespeare ? La franca verkisto Alphonse Allais asertis, ke nekonatulo kiu havis la saman nomon skribis liajn verkojn...Taŭzita per tiu mistero, - kiu antaŭ li maltranviligis Dickens, Freud, Twain, James, Borges) - Daniel Bougnoux, filozofo kaj fakulo pri Aragon, apogas sin sur la impona enketo de la italiano Lamberto Tassinari, por sugesti inicianto kaj eĉ aŭtoro malantaŭ la "bardo" de Stratford-upon- Avon: John Florio.

Kiel alimaniere pravigi lian mirindan erudicion ligitan i.a. al Italio ( kie situas 15 el liaj teatraĵoj), el kie devenis la scienculo Florio, poliglota intelektulo, kiu vivis najbare de Shakespeare ? Kiel espliki la testamenton, " timiga pro ĝia konta vulgareco" de la granda William ? En ĝi, li ne aludas al sia verkaro, ne eĉ al unu libro - ŝajnas, ke li ne posedis eĉ unu da ili ! - ; ankaŭ li ne aludas al siaj sublimaj personoj. Sed, ĉu gravas ? Ĉu necese senmaskigi la homon por trapenetri lian verkaron ? Kontraŭe, ĉu Shylock, Macbeth, Lear, Ophélie, personoj skvestantaj autoron, meritas ili lumon pri ilia kreanto ?

Eĉ se la enketanto akumulis sufiĉe da indicoj, neniu provo favora al Floro estas nerefutebla. Al tio, la klarvida kaj sprita libroaŭtoro konsentas kaj citas Iago " Mi ne estas kiu mi estas", kaj Hameleto: " Esti aŭ ne esti..." Shakespeare ?

" Shakespeare, Le choix du spectre.

par Daniel Bougnoux.

Critique: J-F J. " Le Canard enchaîné".

 


kurso de antikva liro - de MONTAIGU la 05/03/2016 : 13:34

La kursoj pri la antikva liro ĉarmas la gelernantoj…

 

 

Mi jam sciis, ke en proksima universitato, estas profesoro pri greka literaturo, kiu deklamas poemojn de Iliado kaj Odiseo pere de antikva liro kaj tial alkutimiĝas hodiaŭajn orelojn al la ĉarmo de la iamaj legendoj.

Tiu de mi nekonata profesoro certe ĝojegos scii, ke aro da gebretanianoj ekis atelieron por prilabori la ludilon de la grekaj ŝafistoj : «  ĉi ludilo estas la praa simbolo de la perbuŝa tradicio ».

La paro kiu inciatis la aferon kreis metodon por starigi la la bazojn kaj malfermi padojn por la barda instruado. Infanoj aŭ plenkreskuloj, ĉiuj rapide asimilas la metodon kaj eble estos ontaj bard(in)oj…

Ĉiuj konsentas, ke estas pli facile ludi liron ol harpon. La liro estas pli facila por elmontri emociojn. Plie, pratikante la liron, oni eniras ian emon al libereco kaj kreeco. La liro celas al valorigo de la individuo. Oni ludas liron el la orelo kaj precipe el la koro !

Ĉu jam ekzistas esperanta grupo de liroludantoj ?

 

                                                     Eltiraĵo de la ĵurnalo Ouest- France.


Japanio: novkamparuloj. - de MONTAIGU la 23/02/2016 : 18:42

Japanio: novkamparuloj renovigas la insulojn.

Lulita de la japana maro, Ama estas ero de la insularo Oki-Dozen, insulo perdita kun severa ĉirkaŭaĵo, sed kies  loĝantaro sencese pligrandiĝas ( hieraŭ 800, hodiaŭ 2.400), sukceso kiu hontigas la aliajn japanajn kamparojn.

En 2008, kiam la loka lernejo estis fermonta, la loĝantoj vigle reagis. Delegitaro vojaĝis al Tokio, Osaka kaj Sendai por konsulti. Sekve de tio, ili lanĉis la Projekton " Miriokuka", nome Atrakcio. Ili volis pli da memstaro, diras la lernejestro Keisuke Ohno, kaj la lernantoj kreskis de 28 al 160.

La novalvenintoj malkovris la lokajn elturniĝemojn, ĉe kamparuloj kaj fiŝistoj, kiuj bonvole transdonis siajn konojn. Dank'al novaj infrastruksturoj, Ama nun vendas siajn marproduktaĵojn kaj bovaĵojn ĝis Tokio. Ĝi fariĝis la Eldorado de la I-turn, nome la japanaj novkamparuloj, kiuj eliras la grandajn urbojn por enlokiĝi en la kamparo, sen ke ili konu antaŭe la medion. Iliaopinie, for la homamaso kaj la senbrida ritmo ! Plie, aldonas Ohno, la oceano mankis por mia virino ! La tridekaĝa paro enlokiĝis kaj ne bedaŭras

Por allogi novvenulojn , oni aranĝas integriĝajn staĝojn: " Ĉi-tie la solidareco estas tre forta. estas multe da pasio ĉe la insulanoj: ili estas malfermitaj kaj bonvole akceptas vin. Tio donas al vi emon por antaŭeniri.

                                                         J. Takada por ĵurnalo " Ouest-France"

 


Ĉu vi legas bretone ? - de MONTAIGU la 20/02/2016 : 13:23

La ŝtelisto de vento


KomenciĝoAntaŭa10 antaŭaj paĝoj [ 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 ] 8 sekvaj paĝojSekvaFino
Calendar
Webmaster - Infos
Connexion
Votre login :

Votre mot de passe :

Se souvenir de moi

Mot de passe perdu ?
Pas encore membre ?

Nombro da membroj 2 membroj

Les derniers inscrits

-  KylianFr  -  JEANPaul  

Konektitaj 27

Nombro da membroj 27 vizitantoj
Nombro da membroj 0 membro

Statistiques

  vizitantoj

Record connexions simultanées :
389, le 22.12.2022

» Forum : 3
» Sujets : 0
» Réponses : 0

Ajouter aux favoris Recommander ce site Skribi al MONTAIGU movebla versio

Visits

   vizitantoj

   vizitantoj en linio

Kiu vizitas

En ligne


Russia Russia : 6
United States United States : 10

Visiteurs/pays cette année

Australia Australia 43
Austria Austria 1
Belgium Belgium 7
Brazil Brazil 1
Bulgaria Bulgaria 7
Canada Canada 2275
China China 12
Czech Republic Czech Republic 2
Denmark Denmark 3
Europe Europe 3
Finland Finland 2
France France 202
Germany Germany 282
Greece Greece 2
Guinea Guinea 1
India India 1
Indonesia Indonesia 1
Iraq Iraq 1
Israel Israel 1
Italy Italy 28
Japan Japan 7
Kazakhstan Kazakhstan 1
Korea Korea 1
Latvia Latvia 1
Lebanon Lebanon 1
Mexico Mexico 1
Netherlands Netherlands 26
New Zealand New Zealand 13
Norway Norway 7
Poland Poland 7
Romania Romania 21
Russia Russia 9
Saudi Arabia Saudi Arabia 10
Slovak Republic Slovak Republic 2
Slovenia Slovenia 1
South Africa South Africa 1
Spain Spain 1
Sweden Sweden 15
Switzerland Switzerland 10
Thailand Thailand 3
Turkey Turkey 2
Ukraine Ukraine 2
United Kingdom United Kingdom 167
United States United States 2229
United States United States 5961

Vous venez de :

Special !
^ Supre ^