Spaco kaj tempo, pli ol ia-ajn scienca temo, vekiĝas imagon. Kaj tio pro taŭgaj kaŭzoj. Teatro de la realeco , ili formas la strukturon mem de la Universo. Nia tuta ekzisto, ĉio kion oni faras, pensas kaj vivas, okazas en ia regiono de la spaco kaj en ia intertempo da spaco. Kaj tamen, la scienco penadas por kompreni tion, kion ili vere estas. Ĉu temas pri realaj fizikaj entoj aŭ simple pri sufiĉe utilaj ideoj ? Se espaco-tempo estas realaj, ĉu ili estas fundamentaj aŭ devenas de aliaj pli elementaj konsistigantoj ? Kio signifas pri spaco esti malplena ? Ĉu ekzistas komenco por la tempo ? Ĉu ekzistas sago de la tempo ? Ĉu tiu ĉi fluas nepre el la pasinteco al la estonteco, kiel nia ĉiutaga sperto subparolas ? Ĉu eblas manipuli spacon tempon ?
Tiu ĉi libro priskribas tri jarcentojn de sciencaj pasiaj esploradoj, serĉante respondojn aŭ almenaŭ eretojn da respondoj je tiuj demandoj tiom elementaj kaj tamen tiom fundamentaj pri la naturo de la Universo.
Jen kelkaj linioj de la antaŭvorto de la ampleksa libro (ĉ.700 paĝoj) de Brian Greene : « La Magio de la kosmo » - tradukita el la angla « The Fabric of the cosmos ».
Vi povas legi en « Montaigu » kelkajn paĝojn, kiuj espereble vekiĝos ĉe vi avidecon por pliscii.