Fermer ESPERANTO

**

Fermer Ecrivains

**
**
**
**
2013 AG-01
Diaporama

Fermer  2013 Assemblée générale

Fermer  Réunions

LE COIN CHRETIEN
Musiques
Montaigu - unuinginta realaĵo

Unuinginta realaĵo.

De pluraj jarcentoj, la fizikistoj celas al plifirmigo de nia kompreno pri la natura mondo elmontrante, ke diversaj fenomenoj aspektantaj malsimilaj, estas fakte regataj per aro da fizikaj leĝoj. Ĉe Einstein, tiu persekutado al unuigo ( klarigi la kiel eble plej eblaj fenomenoj per la kiel eble plej etaj nombroj de fizikaj principoj) iĝis pasio. Per siaj du teorioj pri la relativeco, Einstein unuigis spacon, tempon kaj gravito. Lia sukceso kuraĝigis lin por ankoraŭ plupensi. Li revis eltrovi unikan kadron povante ampleksi ĉiujn prinaturajn leĝojn ; Li nomis tiun kadron «  unuiginta teorio ». Eĉ se, de tempo al tempo, oni pretendis, ke Einsten ja trovis unuigintan teorion, tiuj rumoroj montriĝis senfondaj : neniam Einsten ne realigis sian revon.
Dum la tridek lastaj jaroj de lia vivo, lia obsedo por eltrovi unuigintan teorion formovis lin el la plej grandaj fluoj de la tiama fiziko. Multe da pli junaj fizikistoj rigardis tiun decidemon por eltrovi la plej grandan el ĉiuj teorioj kiel la cerbumaĵo de granda homo,kiu mispaŝis pro maljuniĝo.
Sed, kelkaj jaroj post la morto de Einstein, kreskiĝanta nombro da fizikistoj atakis tiun taskon . Hodiaŭ la serĉado de unuigita teorio estas unu el la plej gravaj vetaĵoj de la teoria fiziko.
Dum jaroj, la fizikistoj opiniis, ke la plej grava obstaklo por ellabori unuigintan teorion estis la fundamenta konflikto inter la du plej grandaj eltrovoj de la 20-a jarcento : la ĝenerala relativeco kaj la kvantuma meĥaniko. Eĉ se tiuj du kadroj ĝenerale koncernas tute malsimilajn kampojn ( la ĝenerala relativeco grandskale aplikiĝas, nome je la steloj kaj galaksioj, la kvantuma meĥaniko etskale aplikiĝas, nome je la molekuloj kaj atomoj), ambaŭ asertas, ke ili estas universalaj, nome aplikiĝantaj je ĉiuj kampoj. Tamen, kiel ni jam supre signalis, tuj kiam ambaŭ teorioj estas kunuzataj, iliaj kombinintaj ekvacioj donas absurdajn rezultojn. Kiel ekzemple, kiam kvantuma meĥaniko kaj ĝenerala relativeco estas kuniĝitaj por kalkuli la eblecon de okazaĵo pri iu-ajn prigravita proceso, la plej ofta trovita respondo  ne estas probableco je 24 %, aŭ 63 %, aŭ 91 %; ne ; el tiuj hibridaj matematikoj eligas probablecon senfinan. Kaj tio ne signifas, ke la probableco estas tiom alta, ke oni povu veti ĉiujn niajn ŝparojn, opiniante ke tio estas anticipe gajninta. Probableco supera je 100 % estas tute sensenca. La kalkuloj donante probablecon senfinan simple elmontras, ke la kombinaĵo de la ekvacioj de la ĝenerala relativeco kaj kvantuma meĥaniko tute elreliĝas.
La serĉantoj scias la streĉadojn kiuj oponas la ĝeneralan relativecon kaj la kvantuman meĥanikon de pli ol kvindek jaroj, sed, longtempe, malmultaj el ili konsciis pri la neceso solvi ilin. Fakte, plejparte de la fizikistoj uzis la ĝeneralan relativecon ekskluzive por la studado de masivaj kaj grandmezuraj objektoj, gardante la kvantuman meĥanikon je la stutado de malpezaj kaj etaj objektoj : tiel oni zorgis, ke la du teorioj gardu inter ili sufiĉe grandan distancon, por bridi ilian malamikecon. La tempo forpasinte, tiu malstreĉa politiko ebligis grandegajn progresadojn en nia kompreno de la du kampoj, sed ĝi ne povas garantii daŭran pacon.
Tre eta nombro da kampoj ( fizikaj kuntekstoj ekstremaj, kie la masiva najbaras la tre etan) kuŝas plenmeze de la senmilita zono, kie neeblas ke ne ĉeestu la ĝenerala relativeco kaj la kvantuma meĥaniko. La du plej konataj ekzemploj estas la centro de nigra truo ( la rezulto de la falego ĝis tre eta mezuro de tuta stelo sub ĝia propra pezo) kaj la bingbango ( dum kiu oni imagas, ke la totalo de la Universo estus kunpreminta je tre malgranda erero, ankoraŭ pli eta ol simpla atomo). Sen sukcesinta pacotraktato inter la ĝenerala relativeco kaj la kvantuma meĥaniko, la elirejo de la falego de steloj kaj la origino de la Universo restos por ĉiam misteroj. Multe da sciencistoj estis pretaj por preterlasi tiujn kampojn, aŭ almenaŭ ke ili atendu ĝis kiam aliaj problemoj pli facile solveblaj estu solvintaj.
Sed, eta nombro da serĉantoj ne povis pacienci. Konflikto inter fizikaj leĝoj signifas, ke oni ne povis ĉirkaŭpreni fundamentan veron.kaj tio sufiĉis por perturbi ilian dormon. Kiuj plonĝis, tiuj malkovris fortikajn fluojn. Dum longa tempo, ne estis tiom da progreso : Tio malbelaspektis. Sed, fine, la tenaceco de tiuj havante sufiĉe da volo por daŭrigi la vetkuron kaj konservi la revon unuigi la ĝeneralan relativecon kaj la kvantuman meĥanikon, estis rekompencinta. Hodiaŭ, la sciencistoj sekvas la boritan vojon per tiuj skoltoj kaj pli kaj pli proksimiĝas de harmonia unuiĝo de la leĝoj pri la plej granda ka la plej eta.La alpaŝo kiun  multe da konsideras kiel nia plej bona alproksimiĝo estas la « teorio de  la superkordoj ».
Kiel ni vidos en tiu ĉi teorio,  ĉio komencas per nova respondo al malnova demando : kiuj estas  la plej etaj konstituaĵoj , la elementaj komponantoj de la materio ? Dum  dekoj da jaroj, la konvencia respondo specifikis, ke la materio konsistis el partikuloj ( elektronoj kaj kvarcoj) , kiujn oni povas modeligi kiel punktoj, nedisigeblaj kaj sen elstreĉado  aŭ interna strukturo. Laŭ la konvencia teorio,  kaj la sperto tion konfirmas, tiuj partikuloj diversmaniere kombiniĝas por formi protonojn, neŭtronojn kaj ĉian riĉecon de la atomoj kaj molekuloj, el kiuj konsistas nia mondo. La teorio de la « superkordoj » rakontas alian historion. Ĝi  ne kontraŭdiras la esencan rolon  , kiun ludas la elektronoj, la kvarcoj kaj la aliaj fundamentaj partikuloj  eksperimente observitaj, sed ĝi proponas, ke tiuj partikuloj ne estu punktoj. Fakte, se ni fidas pri tio, ĉiu partikulo konsistus el minuskla filamento da energio , ĉirkaŭ cent miliardoj de miliardoj  foje pli eta ol atoma nukleo ( tio estas tre malsupera al la ebleco de eksperimenta observado) ia kia minuskla kordo. Kaj, laŭ la maniero de violonokordo, kies diversaj vibraj modoj estigas ĉiu malsimilan noton, ankaŭ la filamentoj de la superkorda teorio povas diversmaniere vibri. Tamen, tiuj ĉi ne estigas muzikajn notojn ; la teorio precizigas, ke ili estigas diversajn proprietaĵojn de la partikuloj. Unu eta kordo iamaniere vibranta havus la ŝargon de elektrono ; kaj, se kredinde, tiu minuskla vibranta kordo estus tio, kion oni ordinare nomas elektrono. Ĉiuj specoj da partikuloj estas, do, unuigitaj per la superkorda teorio, ĉar ĉiu el ili devenas de malsimila vibra modo el sama subkuŝanta ento.
Oni povus  kredi , ke la transirenda paŝo por transpasi el la punktoj al la tiom-etaj-kordoj, kiom-oni -konsideras- ilin-kiel-punktoj, ne estas ŝanĝo  tiagrade radikala. Tamen, tiele estas. Deirante de modifo unuavide tiel simpla, la superkorda teorio sukcesas kombini la ĝeneralan relativecon kaj la kvantuman meĥanikon en koĥera teorio, kiu ne suferas kaŭze de la senfinaj eblecoj , kiuj trafas nin en la antaŭaj provoj. Kaj, kvazaŭ tio ne sufiĉu, la superkorda teorio montriĝis sufiĉe ampleksa por inkludi ĉiujn fortojn de la naturo kaj ĉian materion , en  la sama priskribo teoria. Konklude, la superkorda teorio estas unu el la plej bonaj kandidatoj je la unuiginta teorio de Einstein.
Jen la grandaj asertoj kiuj,  se ili estas akcepteblaj, prezentas eksterordinaran progreson. Sed la flanko la plej surpriza de la superkorda teorio, pri kiu mi ne dubas eĉ unu sekundo, ke ĝi estus akcelanta la korobatojn de Einstein, estas ĝia fundamenta incido pri nia kompreno de la naturo de la Universo. Kiel ni vidos, la unuigo inter la ĝenerala relativeco kaj la kvantuma meĥaniko  proponita per la teorio de la superkordoj estas matematike  ĝusta nur kiam oni submetas nia koncepto de la spaco-tempo je alia revolucio. Anstataŭ la tri dimensioj de la spaco plus la dimensio de tempo laŭ nia ĉiutaga sperto, la teorio de la superkordoj postulas naŭ spaciajn dimensiojn kaj unu tempan dimension. Kaj en unu pli fortika enkarniĝo de la superkorda teorio, konita per la nomo de « teorio M », la unuigo postulas dek spacajn dimensiojn kaj unu de tempo.- kosma fonotolo konsistanta el totalo da dek unu spacaj-tempaj dimensioj. Ĉar ni ne vidas tiujn aldonajn dimensiojn, la superkorda teorio indikas do al ni, ke  ĝis nun ni perceptis nur malgrandegan parton de la realaĵo.
La foresto de observadaj pruvoj pri la ekzisto de tiuj aldonaj dimensioj povus ankaŭ traduki la fakton, ke ili ne ekzistas kaj ke la superkorda teorio estas malvera . Tamen, tiu konkludo estus sufiĉe hasta. Plurajn jarojn antaŭ la malkovro de la superkorda teorio, iuj pioniraj sciencistoj, inter kiuj Einstein mem, konsideris la eventualaĵon de spacaj dimensioj  aldonajn transe de tiuj, kiuj estas observataj, kaj proponis diversajn klarigojn pri la fakto, ke tiuj ĉi povus eskapi nian atenton. La superkordaj teoriistoj notinde rafinis tiujn ideojn kaj malkovris, ke tiuj aldonaj dimensioj povus estis tiel delikate miksiĝitaj , ke ili estu tro etaj por, ke  ili estu videblaj aŭ ankoraŭ, ke ili estu vastaj tiagrade, ke ili estu neatingeblaj je la rimedoj , kiujn ni havas je dispono por esplori la Universon.  Tiuj du scenaroj estas ambaŭ en la kompano de du fundamentaj konsekvencoj. Pere de iliaj influo sur la  vibrado de la kordoj, la geometriaj formoj  , kiujn prenas la etaj volvitaj dimensioj povus alporti la respondon al iuj el la plej elementaj demandoj , kiel ekzemple scii kial nia Universo estas popolita je steloj kaj planedoj. Pri la aldonaj altstaturaj dimensioj, ili  cedas grandan lokon por io ankoraŭ pli mirinda : la ebleco , ke aliaj Universoj ekzistu (proksimaj ne en la ordinara spaco, sed en la aldonaj dimensioj), pri kiuj ĝis nun ni ne havis ia-ajn ideon.
Eĉ se la ideo estas aŭdaca, la ekzisto de aldonaj dimensioj ne estas nur teoria promeso en la aero. Baldaŭ oni devus povi eksperimente  testi ĝin. Se ili ekzistas, la aldonaj dimensioj povus konduki al spektindaj rezultoj dum la venonta generacio de akceliloj, samkiel estis la unua mikroskopa nigra truo perhome artefarita aŭ la produktado de pletoro da novaj partikuloj ne ankoraŭ observataj. Tiuj rezultoj kaj aliaj same ekzotaj , povus reprezenti unuan pruvon favore al pli multaj dimensioj ol tiuj direkte observataj, kaj ankoraŭ proksimigante nin de la konsekrado de la superkorda teorio kiel la tiom serĉata unuigita teorio.
Se la superkorda teorio montriĝas ĝusta, ni nepre devos akcepti, ke la ĝis nun konata realaĵo  estis nur  pala reflekto de la pli riĉa kaj pli fruktodona de la Universo. Spite de la deklaro de Camus, la precizigo pri la nombro de spacaj dimensioj  ( aparte se ili ne limiĝas je tri) montriĝus multe pli ol interesa scienca detalo sed ne grava. La malkovro de aldonaj dimensioj pruvus, ke entute la homa sperto  tute preterpasas tutan esencan kaj fundamentan  parton de nia Universo.  Tio nepre implikus, ke eĉ la flankoj de la Universo, kiujn ni  kredas atingeblaj per niaj kvin sensoj  , eble tiel ne estas .


Date de création : 10/08/2013 : 19:26
Dernière modification : 23/10/2013 : 10:14
Catégorie :
Page lue 800 fois


Imprimer l'article Imprimer l'article

Réactions à cet article

Personne n'a encore laissé de commentaire.
Soyez donc le premier !

Calendrier
Webmaster - Infos
Connexion
Votre login :

Votre mot de passe :

Se souvenir de moi

Mot de passe perdu ?
Pas encore membre ?

Nombre de membres 2 membres

Les derniers inscrits

-  KylianFr  -  JEANPaul  

Connectés : 4

Nombre de membres 4 visiteurs
Nombre de membres 0 membre

Statistiques

  visiteurs

Record connexions simultanées :
42, le 14.03.2017

» Forum : 3
» Sujets : 0
» Réponses : 0

Ajouter aux favoris Recommander ce site Ecrire à MONTAIGU Version mobile

Visites

   visiteurs

   visiteurs en ligne

Qui visite

En ligne


United Kingdom United Kingdom : 2
United States United States : 1

Visiteurs/pays cette année

Argentina Argentina 1
Australia Australia 3
Bahrain Bahrain 1
Belgium Belgium 1
Brazil Brazil 1
Canada Canada 50
China China 3
Denmark Denmark 1
Europe Europe 1
France France 178
Germany Germany 21
Italy Italy 327
Japan Japan 10
Netherlands Netherlands 5
Poland Poland 3
Portugal Portugal 1
Romania Romania 9
Russia Russia 9
Slovak Republic Slovak Republic 1
South Africa South Africa 1
Spain Spain 2
Switzerland Switzerland 2
Taiwan Taiwan 2
Ukraine Ukraine 4
United Kingdom United Kingdom 939
United States United States 1739

Vous venez de :

Spécial !

Certains articles n'ont pas été encore traduits en Français, c'est pourquoi vous les voyez en espéranto dans la partie française

^ Haut ^