Post lia dumjuna vizito nia amiko Hori transdonas novaĵojn pri la sekvoj de la cunamo en la atoma centralo de Fukuŝima. Jen la konkludvortoj de la lasta sendo
Loĝantoj ĉi tie malaperis. Ili nun loĝas dise en provizoraj dometoj en diversaj lokoj. En la urbo mi renkontis unu maljunulon 82-jaran. Antaŭ la dometo li prizorgis legomojn en florvazoj. Plukante la foliojn, li diris al mi: “Mi ne scias, kion fari”. Li perdis domon kaj vendejon de fiŝkaptilaro en la haveno, kaj loĝas kun siaj familianoj en tiu dometo. Li aldone diris al mi: “Mia edzino mortis. Ŝi falis de la lito kaj ŝia kolo rompiĝis”. Mi ne sciis, kiel respondi. Mi simple diris al li: “Fartu bone!”, kaj adiaŭis lin.
En iu templo mi vidis jenan hajkon:
Eĉ se vi estas junaj,
ne malproksima estas al vi
la bordo de la alia mondo.
Ni emas pensi, ke ankaŭ morgaŭ ĉio estos sama kiel hodiaŭ, sed ofte morgaŭ estos tute alia tago. Vizitante cuname damaĝitajn urbojn, mi ekpensis, ke ĉio estas vere efemera.