Fermi ESPERANTO

**

Fermi Esperantaj verkistoj

**
**
**
**
2013 AG-01
Diaporama

Fermi  2013 Assemblée générale

Fermi  Réunions

Kristana angulo
Muziko
Elŝutajoj


Rapporto de H. J. Japanio - de MONTAIGU la 30/09/2018 : 19:21

La 23an de septembro 2018

 

Danĝerego de la nuklea centralo Tomari

 

Bulle rectangulaire: EpicentroBulle rectangulaire: Nuklea centralo TomariGranda tertremo okazis

Bulle rectangulaire: HokajdoBulle rectangulaire: FukuŝimaJe la 3a kaj 8 minutoj la 9an de septembro okazis granda tertremo en la suda parto de Hokajdo.

Bulle rectangulaire: TokioEn Japanio ofte okazas tertremoj. La registaro kaj sismologoj esploras, kie estas aktivaj faŭltoj, kaj faras mapon pri tiuj, sed tiu ĉi tertremo okazis, ne laŭ tiuj konataj faŭltoj, sed laŭ nekonata faŭlto. Tio signifas, ke estas multegaj nekonataj faŭltoj en la japana insularo, sekve ĉie povos okazi grandaj tertremoj.

Mi vidis en televido la damaĝojn, kaj mi tre surpriziĝis pro nekredebla nombro da terfaloj kaŭzitaj de la tertremo. Ĉiuj montoj estis kvazaŭ skrapitaj per grandegaj ungoj (foto en la sekva paĝo). Vulkana cindro, kiu kovris la montojn, subenglitus pro la tremegoj kaj mortigis ĉirkaŭ 40 homojn, detruante iliajn domojn. Tio ne estas nur la problemo de Hokajdo, ĉar Japanio estas vulkana insularo kaj ĉie estas similaj terenaj formoj.

f:id:iam1031nobosemon:20180906225817j:imageTerfaloj okazis en multaj lokoj.

 

共同通信社Alia surprizo estis, ke okazis terlikviĝoj en la ĉefurbo Sapporo 50 kilometrojn for de la epicentro. Tie, pro la aktiviĝinta subtera akvo vojo sinkis kaj domoj kliniĝis.

   La tertremo kaŭzis alian grandan problemon. Tio estas paneo de tri hidroelektraj generatoroj de la elektra kompanio Hokajdo (mallongigita nomo, Hokuden) en la urbo Acuma, sub kiu okazis la tertremo. Tiu centralo liveris duonon de la bezonata elektro en Hokajdo. La paneo influis aliajn malgrandajn generatorojn, kaj sekve ĉiuj generatoroj de Hokuden haltis. En la moderna vivo homoj ne povas vivi sen elektro. Fabrikoj ne povis funkcii, bovistoj ne povis melki, sekve bovinoj mortis pro mammalsano, hospitaloj ne povis kuraci malsanulojn, resume ĉiuj funkcioj haltis kaj la ekonomio suferas multe. Eĉ nun elektra liverado ne estas sufiĉa kaj ne stabila, do la loĝantoj vivas en maltrankvilo.

Ankaŭ la nuklea centralo Tomari, kiun Hokuden posedas, suferis, perdinte la tutan elektran fonton el ekstere kaj dume ĝi devis dependi de memproduktita elektro. Feliĉe, tiam ĉiuj reaktoroj ne funkciis pro ekzamenado. Se ili funkciintus, tio kaŭzintus denove grandan nuklean katastrofon.  

 

La nuklea centralo Tomari

 

   En la nuklea centralo Tomari estas tri nukleaj reaktoroj.

 

 

Sistemo

Ekfunkcio

Produktkvanto

Nuna stato

N-ro 1

PWA

1989.6.22

579 mil kW

ekzamenata

N-ro 2

PWA

1991.4.12

579 mil kW

ekzamenata

N-ro 3

PWA

2009.12.22

912 mil kW

ekzamenata

 

*PWA : premakva reaktoro. Ĉiuj nukleaj reaktoroj en Fukuŝima estas alispecaj bolakvaj reaktoroj.

 

Mia amiko pledos en la tribunalo

Kontraŭ ĉiuj nukleaj centraloj en Japanio estas protestaj agadoj. Ankaŭ en Hokajdo estas movado kontraŭ la nuklea centralo Tomari kaj oni akuzas Hokuden-on, postulante forĵeton de tiu centralo. Mia konato, s-ino Higuĉi Minako, kiu agadas dekomence kontraŭ tiu centralo, pledos en la tribunalo Hokajdo la 9an de oktobro. Ŝi sendis al mi informon pri tio kaj ankaŭ la tekston por ŝia pledado. Ŝi prezentas sin jene:

 

   Mia nomo estas Higuĉi Minako. Mi respondecis pri la informilo de « Societo agadanta por forĵeti la nuklean centralon Tomari » ekde junio 2011 ĝis junio tiun ĉi jaron.

   Kiam ni decidis meti la kazon en la tribunalon, ne estis sufiĉe da kunlaborantoj, do mi kaj aliaj du laboris per telefono kaj retmesaĝoj por tiu laboro. Kiam ni sukcesis kolekti 612 homojn kiel akuzantojn, mi estis tre ĝoja. Nun ni havas 1233 akuzantojn.

   Mi neniam forgesas la akcidenton en Ĉernobil en 1996. Eĉ en fora Hakajdo falis nukleaĵoj. Kelkajn tagojn post la akcidento mi naskis la unuan bebon. Por protekti ĝin kaj nin, kiel zorge mi elektis manĝaĵojn! Por disvastigi informon pri la danĝero de la nuklea akcidento, mi komencis eldoni etan informilon « Ginga Cuuŝin » (Informilo Galaksio), kaj tiun ĉi jaron estas la 30-jariĝo de la informilo.

   Mi ne estas sperta en publika parolado, sed kiel unu el tiuj, kiuj spertis la ĉi-fojan senelektran, tute malluman vivon, mi parolos pri la temo “La ĉi-foja tertremo en Hokajdo igis pli klara la danĝeron de la nuklea centralo Tomari”. Ĉiuj povos ĉeesti ĉe la juĝado. Mi atendas vian ĉeeston.

 

 

Teksto de ŝia parolado en la tribunalo

 

La ĉi-foja tertremo en Hokajdo igis pli klara la danĝeron de la nuklea centralo Tomari

Akuzanto Higuĉi Minako

 

   Frumatene la 6an de septembro okazis tertremo kun sisma intenso 7 (magnitudo 6,7) en la orienta distrikto de Iburi, kaj la elektra kompanio Hokajdo (Hokuden) perdis funkcion liveri elektron en la tuta Hokajdo. Mi loĝas en la urbo Ebecu, 60 kilometrojn for de la epicentoro Acuma, sed al mia domo ne venis elektro dum du tagoj. Trafiko ne funkciis. Vendejoj estis fermitaj. Ni ne povis aĉeti manĝaĵojn. Informoj venis nur per radioaparato, kiu apenaŭ funkciis per baterio. Mi unuan fojon spertis teruron de tute mallumaj stratoj sen trafikaj signaloj. Ĉi-foje mi parolos nur pri tio, kion mi rimarkis en tiuj mallumaj noktoj.

 

   Pro la tertremo hidroelektraj generatoroj n-ro 2 (600 mil kW) kaj n-ro 4 (700 mil kW) de Hokuden ĉesis funkcii pro damaĝoj al tuboj, kiuj transportas varmegan vaporon. Kaj post 17 minutoj la generatoro n-ro 1 (350 mil kW) ĉesis funkcii. Pro tio perdiĝis duono de la bezonata elektro en Hokajdo, kaj perdiĝis ankaŭ ekvilibro inter la aliaj generatoroj, sekve okazis tuta senlumiĝo en la tuta insulo Hokajdo.

   * La generatoro n-ro 3 jam antaŭe estis forĵetita.

   Nukleaj reaktoroj, tiutempe ne funkciantaj, en la nuklea centralo Tomari, perdis elektron venintan el ekstere dum 19 horoj kaj duono. Dume urĝokazaj generatoroj funkciis kaj malvarmigis nukleajn brulaĵojn en la akvujoj. Se tiuj generatoroj paneintus, tiuj brulaĵoj povintus fariĝi kritaj.

En tiu tertremo sisma intenso en Tomari estis nur 2. Eble Hokuden antaŭvidis eventualan grandan tertremon, kiu povus perdigi eleksteran elektron, sed ĝi tute ne antaŭvidis, ke pro tertremo fore okazonta kaŭzos senelektriĝon en la tuta Hokajdo, nek ke la nuklea centralo perdos eleksteran elektron dum multaj horoj. Hokuden pledadis en tiu tribunalo, ke ĝi prenas/is ĉiajn rimedojn kontraŭ ĉiaj danĝeroj por gardi la reaktorojn, sed ĝi tute ne antaŭvidis, ke la elekstera elektro tiel facile perdiĝos.

Se la nukleaj reaktoroj funkciintus tiun tempon, kio okazintus ? Malvarmigi uzitajn brulaĵojn en akvujoj kaj malvarmigi funkciantajn reaktorojn estas tute malsame. Antaŭ sep jaroj, pro la granda cunamo en Fukuŝima kvar reaktoroj sinsekve perdis elektran fonton kaj detruiĝis, disĵetante nukleaĵojn en la orienta Japanio. Fukuŝima-anoj perdis trankvilan vivon. Ĉu ili reakiris la trankvilan vivon? Ankoraŭ la akcidento ne finiĝis. Spertinte senelektran vivon, mi forte konstatis, ke ni ne povas vivi sekure kaj trankvile kun nukleaj centraloj.

La due grava afero dum tiu ĉi tertrema katastrofo estas, ke oni havis 17 minutojn inter la paneoj de la dua kaj la kvara generatoroj kaj tiu de la unua generatoro. Multaj esploristoj menciis, ke Hokuden povus eviti tutan senelektriĝon, se ĝi ekvilibrigus ofertadon kaj mendadon de elektro, malfunkciigante generatrojn en aliaj lokoj. La kompanio tute ne estis preta je krizaj okazoj. Ĝi ne havas kapablon teni la nukleajn centralojn sekuraj. Tio fariĝis tute klara al ĉiuj, okaze de la ĉi-foja tertremo.

La tria grava afero estas, ke la ĉi-foja tertremo okazis en ne antaŭvidata loko. Ĝi okazis 37 kilometrojn profunde kaj kaŭzis grandegajn terfalojn. En la maro apud la nuklea centralo Tomari troviĝas simila faŭlto kiel tiu en la urbo Acuma. Se okazos tertremo apud Tomari, ĝi trafos la nuklean centralon, kaj donos grandan damaĝon al ĝi, rompante tubojn per vertikalaj tremetoj.

Fine mi legos parton de mia eseo, kiu aperis en la libro « Leteroj al Hokuden » antaŭ 29 jaroj.

« Se okazos nuklea akcidento en Tomari, la unuaj viktimoj estas infanoj. Tia akcidento malpurigos la maron, la aeron kaj la teron, kaj tra poluitaj manĝaĵoj radioaktiveco akumuliĝos en iliaj korpoj.

Mi iam vizitis la vilaĝon Tomari. Tie estis tre bela marbordo. Kial oni tie konstruis la nuklean centralon ? Mi rememoris la golfon Ŝiranui en la gubenrio Kumamoto. Tie estis bela kaj fekunda maro. En tiun maron la nitrogena fabriko forĵetis venenan hidrargon. Tiu ne estas videbla, nek flarebla, same kiel radioaktivaĵo, tial la loĝantoj, tute ne rimarkante la danĝeron, manĝadis poluitajn fiŝojn, kaj suferis pro malsano nomata “Minamata malsano”. Eĉ beboj naskiĝis malsanaj. … Vi forĵetu la nuklean centralon Tomari, se vi amas vian familion. »

Se la nuklea centralo funkciintus, kiam okazis la tertremo, povintus okazi granda akcidento. Mi postulas, ke la danĝera nuklea centralo Tomari estu tuj forĵetita. Mi esperas, ke la juĝistaro verku ĝustan verdikton.

(Fino de la pled-teksto)

 

   Kiam mi aŭdis, ke la ekstera elektro perdiĝis, mi tre timis. Certe la nuklea centralo havas sian propran generatoron por produkti elektron, sed por tio oni bezonas benzinon aŭ pezan oleon. Ĉu Hokuden havas sufiĉe da rezervo? Kiom da tagoj ĝi povos produktadi elektron?

 Kaj alia timo estas, ke tertremoj povas rompi tubojn en la centralo. Nukleaj reaktoroj estas ligitaj per multege da grandaj kaj malgrandaj tuboj. Se tiuj estos rompitaj, okazos katastrofo. Vidu la foton en la sekvanta paĝo. Post grandaj tertremoj oni ofte trovas grandajn fendojn sur la tero. Se tia fendo okazos sub la nuklea centralo, nukleaj reaktoroj ne povos rezisti. Kaj tian akcidenton ni jam spertis en la nuklea centralo Kaŝiŭazaki-Kariŭa en la gubenrio Niigata en julio 2007.

Ĉiuj timas eventualan nuklean akcidenton, sed la registaro kaj la industria mondo persisite provas funkciigi ĉiujn nukleajn reaktorojn. Kiam okazas grandaj tertremoj, la unua demando aperanta en la kapo de multaj homoj estas « Ĉu la nuklea centralo ne estis difektita? » Ni ne plu volas vivi kun tiu timo.

 

Maldekstra foto : Fendo sur rizkampo kaŭzita de la tertremo en Kumamoto en 2016.

Dekstra foto : Detruita tereno en la nuklea centralo Kaŝiŭazaki-Kariŭa en Niigata kaŭzita de la tertremo en 2007. TEPCO riparas ĝin kaj provas refunkciigi tiun difektitan centralon.

地割れ・段差の写真断層

 


Calendar
Webmaster - Infos
Connexion
Votre login :

Votre mot de passe :

Se souvenir de moi

Mot de passe perdu ?
Pas encore membre ?

Nombro da membroj 3 membroj

Les derniers inscrits

-  Marcorobico  -  KylianFr  -  JEANPaul  

Konektitaj 628

Nombro da membroj 628 vizitantoj
Nombro da membroj 0 membro

Statistiques

  vizitantoj

Record connexions simultanées :
766, le 22.12.2025

» Forum : 3
» Sujets : 0
» Réponses : 0

Ajouter aux favoris Recommander ce site Skribi al MONTAIGU movebla versio

Visits

   vizitantoj

   vizitantoj en linio

Kiu vizitas

En ligne


Canada Canada : 1
Russia Russia : 305
United States United States : 4

Visiteurs/pays cette année

A A
3
Albania Albania 1
Argentina Argentina 27
Armenia Armenia 2
Australia Australia 1341
Australia Australia 1837
Austria Austria 17
Azerbaijan Azerbaijan 7
Bahrain Bahrain 3
Bangladesh Bangladesh 6
Belgium Belgium 72
Belize Belize 2
Bolivia Bolivia 3
Bosnia and Herzegovina Bosnia and Herzegovina 1
Brazil Brazil 153
Bulgaria Bulgaria 20
Canada Canada 4221
Canada Canada 4653
Chile Chile 16
China China 102
China China 330
Colombia Colombia 21
Costa Rica Costa Rica 4
Cyprus Cyprus 1
Czech Republic Czech Republic 14
Denmark Denmark 13
Denmark Denmark 20
Denmark Denmark 24
Ecuador Ecuador 26
Egypt Egypt 1
Estonia Estonia 3
Europe Europe 72
Europe Europe 440
Europe Europe 612
Europe Europe 683
Finland Finland 4
France France 870
France France 924
Georgia Georgia 2
Germany Germany 206
Germany Germany 221
Germany Germany 323
Ghana Ghana 1
Greece Greece 39
Guinea Guinea 5
Hong Kong Hong Kong 2
Hungary Hungary 9
India India 4
Indonesia Indonesia 22
Iran Iran 21
Iraq Iraq 5
Ireland Ireland 4
Israel Israel 15
Italy Italy 12
Italy Italy 15
Italy Italy 55
Italy Italy 96
Jamaica Jamaica 3
Japan Japan 11123
Jordan Jordan 8
Kazakhstan Kazakhstan 2
Korea Korea 1
Kyrgyzstan Kyrgyzstan 2
Latvia Latvia 8
Lebanon Lebanon 3
Lithuania Lithuania 7
Malaysia Malaysia 5
Mali Mali 1
Marocco Marocco 15
Mexico Mexico 89
Moldova Moldova 3
Mongolia Mongolia 1
Nepal Nepal 2
Netherlands Netherlands 223
Netherlands Antilles Netherlands Antilles 3
New Zealand New Zealand 89
Norway Norway 11
Oman Oman 3
Pakistan Pakistan 10
Palestinian Territories Palestinian Territories 3
Panama Panama 4
Peru Peru 2
Poland Poland 74
Portugal Portugal 5
Qatar Qatar 1
Romania Romania 65
Russia Russia 144
Saudi Arabia Saudi Arabia 7
Senegal Senegal 1
Serbia Serbia 22
Sierra Leone Sierra Leone 3
Sierra Leone Sierra Leone 8
Singapore Singapore 1
Slovak Republic Slovak Republic 1
Slovenia Slovenia 1
South Africa South Africa 12
Spain Spain 40
Swaziland Swaziland 2
Sweden Sweden 68
Switzerland Switzerland 81
Taiwan Taiwan 5
Thailand Thailand 5
Turkey Turkey 10
Uganda Uganda 4
Ukraine Ukraine 46
United Arab Emirates United Arab Emirates 4
United Kingdom United Kingdom 717
United Kingdom United Kingdom 1133
United States United States 8619
United States United States 8894
United States United States 10386
United States United States 21190
United States United States 25383
United States United States 26128
United States United States 27745
Uzbekistan Uzbekistan 18
Venezuela Venezuela 12
Vietnam Vietnam 44

Vous venez de :

Special !
^ Supre ^