**
**
**
**
**
**
2013 AG-01
Kristana angulo
Muziko
|
Elŝutajoj
Jen la traduko de la 22-a ĉapitro de la libro de Yoram Kaniuk "1948". La verkisto kiu forpasis antaŭ kelkaj jaroj, rakontas "sian" militon kiun oni povus difini: juna artisto perdita meze de milito, kies li ne konas nek la kialojn nek la celojn. El tavolo da hororoj eliĝas esperflamo.VKaniuk - 22
Mi nepre bezonis fraulinon. Kiujn mi konis antaŭ la milito, tiuj pensis ke oni ²gravediĝas per unu kiso. Post kiam mi mortigis homojn, mi volis kisi fraŭlinon.Unu nokton mi promenis ĉe la marbordo kaj apud mi estis fraŭlino kiu eligis odoron de lesivpudro kaj dolĉa fetoro. Ni frontrigardis nin unu la alian kaj subite kvazaŭ senpripense ni kisis nin. Niaj manoj interpleksiĝis kaj ni supreniris al la hotelo " Ekselsior", malgranda hotelo por soldatoj sur la strato Yarkon kaj eniris ĉambron. Mi petis, ke oni venigis en la ĉambron lulilon. La gipsobandaĝo kiu vindis mian kruron imponis kaj la kelnerino alportis la lulilon kiun ŝi metis ĉe la fenestro fronte al la maro. La etoso estis agrabla. La fraŭlino instruis al mi ĉion kion mi ne konis. Mi ja multe amis ŝin. Ŝi malfacile parolis la hebrean, balbutis la polan. Ŝi estis bela kaj malgaja,pensis, ke mi estis germana oficiro, kuŝiĝis sur la planko, plorĝemis, germane kriis al mi. Denove niaj korpoj kuniĝis kaj tiele pasis la nokto. Ni jam nomis la bebon kiu naskiĝos de nia amo, sed lian nomon mi forgesis. Certe mi volis scii ŝian nomon kaj diri al ŝi la mian, sed post tia nokto, tio estis malfacila afero. Ni eliris eksteren al la strato Ben Yéhouda kie jam veturis autobusoj, ĉaroj kaj aŭtoj. Ĉe la angulo troviĝis maljuna kiosko, kies vendisto konis min. Paneton li vendis al mi kaj al ŝi kaj uzis bolkruĉon por nigra kafo kiun ni trinkis interŝanĝante kisojn. Kaj mi senpripense direktiĝis al la gepatra domo laŭ la strato Ben Yéhouda. Post iom da tempo mi memoris kaj rigardis malantaŭen. Mi estis tute konfuzita. ŝi staris foren konsternita kvazaŭ ŝi subite malestimis aŭ eĉ hatis min kaj mi ne komprenis kial. Ŝi ŝajnis ĉagreniĝita, kiam mi sentis min tiom ĝojega, ke mi kun amrideto rigardis al ŝi kaj daŭrigis mian paŝadon. Kaj nur tiam mi komprenis ke mi ne scias kiu ŝi estas kaj kiel mi retrovos ŝin kaj mi retroiris. Homamaso jam ekalfluis al la laboro, ŝi malaperis meze de ĝi kaj mi provis kuri direkte al ŝi kaj eĉ ekvidis ŝin de fore, sed mia gipsobandaĝo ĉenis min. Ŝi malaperis. Poste, dum tuta monato, mi promenis tra la urbo serĉante mian amatinon kaj mi ne trovis ŝin. Ĝis hodiaŭ, post sesdek du jaroj, mi ne scias kiu ŝi estis, kiu estis ŝia nomo, de kie ŝi devenis, ĉu ŝi travivis ekstermejon. Mi amis ŝin gis mia amo svenis. Tagon post tago mi ekflamiĝis por alia fraŭlino, sed neniu el ili ne estis la patrino de la ebla filo kiun mi revis meti en la lulilon de tiu ĉambro fronte al la maro.
| Calendar
Webmaster - Infos
Connexion
![]() Les derniers inscrits
- KylianFr - JEANPaul
Konektitaj 16 Visits
Kiu vizitas
En ligne ![]() Visiteurs/pays cette année
Vous venez de : |