Fermi ESPERANTO

**

Fermi Esperantaj verkistoj

**
**
**
**
2013 AG-02
Diaporama

Fermi  2013 Assemblée générale

Fermi  Réunions

Kristana angulo
Muziko
Elŝutajoj


Atombombo en Hirosxima - de MONTAIGU la 28/10/2019 : 19:32

Tragedio pro la atombomboj en Hiroŝima kaj Nagasaki (2)

la 22an de oktobro 2019

 

Apud stakigitaj kadavroj mi kremaciis mian patrinon

Verkita de s-ino Namiki Kajoko 88-jara, loĝanta en Tokio,

tradukita el la artikolo de la ĵurnalo Asahi la 19an de oktobro 2019

 

Mia familio translokiĝis al Hiroŝima de Tokio, ĉar mia patro komencis labori en la filio de asekura kompanio en Hiroŝima. Komence ni vivis tre agrable en milda klimato kaj kun bongustaĵoj, sed baldaŭ la situacio fariĝis tre kriza. Ni ne sciis, kio okazos al nia vivo, tial la patrino ĉiam portigis al mi cent-enan monbileton kudritan en mian zonon, montris al mi kiel kuiri, kiel kudri, kiel porti pezajn pakaĵojn ktp. kaj ĉiam diris al mi, “Kiam ni gepatroj mortos, vi devos gardi viajn junajn fratinojn kaj revenu al nia hajmloko Tokio”.

Kiam mi estis 14-jara, la urbo estis bombita per atombombo. En tiu tago mia patrino estis en la centro de la urbo, mobilizite por malkonstrui domojn por malhelpi fajron disvastiĝi okaze de aeratako. Mia patro estis ankoraŭ hejme kaj legis ĵurnalon. Mia juna fratino ial ne volis iri al la lernejo kaj restis hejme. Ankaŭ mi estis hejme, ĉar ne estis laboro en la fabriko de armiloj, al kiu la lernantoj estis mobilizitaj.

Kiam mi estis apud la fenestro por fari fajron en forno, eklumegis. La fenestroj rompiĝis kaj pli ol 20 pecoj el la vitro pikiĝis en mian kapon. La patro eltiris min kaj mian fratinon svenintajn el sub la detruita domo. Li, portante mian fratinon sur la dorso, kaj mi nudpiede direktis nin al rifuĝejo, nome la najbara templo. Tie mi trovis mian patrinon. Ŝi brulvundiĝis sur la tuta korpo. Poste ŝi suferis pro lakso kaj sangado, kaj post 20 tagoj ŝi mortis. Ŝi diradis al mi, “Vi gardu viajn fratinojn”.

En la najbara vaka tereno estis montoj da kadavroj, sur kiuj oni surverŝis benzinon por bruligi tiujn. Ni volis mem kremacii la patrinon, do ni kolektis brullignojn kaj kremaciis ŝin.

En la venonta jaro mi fariĝos 90-jara. Estas nur lastatempe, ke mi povis rakonti pri tiu pezega kaj obseda sperto.

 

* Serĉante ŝian foton en interreto, mi trovis ŝian eseon temantan pri tio, kio okazis poste al ŝia familio, en la arkivo en Hiroŝima. Certe estas ŝia alia eseo pri tiu tago, sed mi ne povis trovi ĝin. Mi tradukos tiun eseon verkitan, kiam ŝi estis 80-jara, en 2014

 

Post la morto de mia patrino ni loĝis en kabano konstruita de mia patro najbare. Li sternis tavole herbojn sur la planko kaj la kabano estis apogita per mallongaj lignoj, kaj ĝia tegmento estis kovrita per bruligitaj zinkitaj ladoj kolekitaj en la ruino. Mia patro amis montgrimpadon, kaj lia tia sperto utilis. Niaj najbaroj kaj parencoj sinsekve translokiĝis al siaj konatoj kaj parencoj, sed ni ne havis tian konaton, do ni restis tie ĝis la fino de oktobro.

Meze de aŭgusto mia fratino revenis de la rifugejo* en kampara vilaĝo kun instruisto s-ro Jamada. Ŝi estis tre maltrankvila, ĉar povis okazi, ke ŝiaj ĉiuj familianoj mortis. Ŝi estis tre ĝoja, vidante min apud la eksa domo.

*Tiun tempon la registaro ordonis, ke la elementlernejanoj en grandaj urboj rifuĝu en kamparaj vilaĝoj. La vivo tie estis tre severa por junaj lernantoj pro manko de sufiĉaj manĝaĵoj kaj pro manko de prizorgado de gepatroj. Post la milio iuj trovis, ke ĉiuj iliaj familianoj mortis en atombombado aŭ aeratako. Ili fariĝis orfoj.

 

La 15an de aŭgusto, ne aŭdiĝis averta sireno pri aeratako. “Kial?”, mi demandis min. Baldaŭ mi aŭdis, ke Japanio malvenkis. Mi estis ĝoja, ke mi ne plu bezonas timi pafadojn el aviadiloj. Eĉ nun mi bone memoras la pafadbruojn.

Oni diris, ke pro la veneno el tiu novstila bombo ne kreskos herboj dum la sekvantaj 75 jaroj sur la tero, sed post unu semajno jam ekkreskis herboj. Ni plukis ilin, volvotigojn de batatoj, foliojn de kukurboj kaj ĉiajn manĝeblaĵojn. Ni kuiris ilin en ferkasko kaj uzis akvon elŝprucantan sur stratoj.

Pli kaj pli kuraciĝis vundoj de vitraĵoj sur la kapo. Ankaŭ en mia dekstra korpo enpikiĝis vitrpecoj. Malgrandajn mi mem elprenis. Kiam la korpo kuraciĝis, la pecoj mem aperis kaj falis. Vundo sur la malantaŭa kapo estis iom serioza, sed ne estis medikamento hejme krom jodoformo. Mi iris al la kuracejo. Ankoraŭ nun mi sentas ion malnormalan tie.

Kiam mi revenis al Tokio du jarojn poste, mi vizitis la hospitalon de la universitato Tokio, sed la kuracisto forpelis min, pretekstante, ke li ne havas sufiĉan informon pri la atombombo. Mi volis kuracadon nur pri la vundoj de vitropecoj, kiuj ne havis rilaton kun la atombombo. Mi pensas nun, ke jam tiutempe komenciĝis diskriminacio al la atombombitoj.

Komence de septembro mi suferis pro serioza lakso. Mia patro iris al apoteko en la distrikto Eba, kiu ne suferis pro la fajrego post la bombado. Li aĉetis geranion kaj hejme infuzis ĝin en la ferkasko. La sekvantan tagon, dank’ al ĝi aŭ dank’ al mia forta korpo, mi saniĝis. Kiam mi resaniĝis, mi vidis la plenan lunon en malluma ĉielo. Ĝi donis al mi grandan kuraĝon.

Poŝto ekfunkciis. Mia patro estis okupita pro refunkciigo de la kompanio. Najbare estis mia samklasanino, kies patrino mortis en la malkonstruada laboro de domoj same kiel mia patrino kaj mortis kun siaj du filinoj. 

Meze de oktobro ni translokiĝis al la domo en la distrikto Kaita. En la unua etaĝo estis oficejo de la asekura kompanio kaj en la dua etaĝo ni loĝis. Mi komencis viziti la superan mezlernejon Kaita kaj miaj fratino vizitis la urban elementan lernejon. En Kaita najbaroj tre afable traktis nin. Ni povis reakiri homan vivon tie.

Mi ne povas forgesi diversajn spertojn en tiuj jaroj. Ni estas feliĉaj, ĉar neniu el ni ne malaperis. Mi sentas feliĉon, ĉar mi ne plu spertis militon dum la pasintaj 70 jaroj.

Senbraka pentristo pentras realon de la eksperimentejo de nukleaj bomboj

 

tradukita el la artikolo de la ĵurnalo Asahi la 19an de oktobro 2019

Kredenco ektremas kun bruetoj. Radio informas, ke okazis kutima eksperimento de nuklea bombo por paccelo. Ĝi estas eksperimentejo Semipalatinsk en Kazaĥio, kie Sovetio eksperimentis nukleajn armilojn pli ol 600 fojojn. 90 kilometrojn okcidente s-ro Karipbek Kuyukov naskiĝis sen brakoj. Tio estis influo de elmetiĝo al radioaktiveco. Li pentradis per peniko en sia buŝo homojn falintajn pro eksplodaj ventegoj, fungajn nubojn, amikon kun ŝvelajoj sur la vizaĝo ktp.

Lia patro estis ŝoforo. Kiam li naskiĝis, kuracisto rekomendis, ke li estu mortigita per veneno, sed la patro rifuzis tion. Liaj frato kaj fratino mortis tuj post naskiĝo. “Najbare estis multaj infanoj sen brakoj kaj sen kruroj. Mi devis persvadi min, pensante, ke mi estas pli feliĉa oli ili, ĉar mi povas paŝi.” Tenante krajonon per piedfingroj, li desegnis pejzaĝojn de sia hemloko.

Fininte la lernejon de librotenistoj en la aĝo de 20 jaroj, li fariĝis bovisto. Fine de la malvarma milito, en 1989, li partoprenis en la movado, kiu celas fermi la eksperimentejon kaj ekspoziciis en Usono kaj en Japanio siajn pentraĵojn temantajn pri la nukleaj eksperimentoj. Okaze de la 70-jariĝo de komenciĝo de la nuklea eksperimento en Kazaĥio, en septembro li estis invitita al Japanio por la internacia konferenco kontraŭ nuklaj armiloj organizita de la kazaĥia ambasadorejo.

Li loĝas kun sia fratino 7 jarojn pli maljuna. Li uzas saĝtelefonon per piedfingroj. Li havas ĉirkaŭ 3000 amikojn en Facebook. Al la demando “Se vi povos renaskiĝi, kion vi volas fari?”, li respondis, “Mi ne elektos profesion. Mi plej volas havi sanan korpon. Mi forte deziras, ke ni estu la lastaj homoj, kiuj suferas pro nukleaj armiloj.”


* En interreto mi trovis lian paroladon en la internacia konferenco “De abolo de eksperimentoj de nukleaj armiloj al la mondo libera de nukleaj armiloj” okazinta en Kazaĥio la 29an de aŭgusto. Mi resume tradukos ĝin.

 

Estas terure scii, ke dum la 40 jaroj okazis 470 nukleaj eksperimentoj. La loĝantoj en Semipalatinsk tiun tempon eliris el sia domo por vidi la eksperimentojn. Ili tute ne sciis pri minaco al sia sano, nek pri la negativaj konsekvencoj pro la krimoj faritaj kontraŭ ili. La loĝantoj estis traktitaj kiel kobajoj. Esploroj pri la flaŭro kaj faŭno estis faritaj. Oni diris, ke radioaktiveco ne influas la flaŭron. Kiel terura mensogo! Radioaktiveco kaŭzas kanceron kaj leŭkemion. Pli terure radioaktiveco influos 5 aŭ 6 generaciojn.

21 jarojn antaŭe la eksperimentejo en Semipalatinsk estis fermita dank’ al la prezidento Nazarbayev. Mi estas fiera pro tio, ke mi loĝas en Kazaĥio, la unua lando, kiu forĵetis nuklean frenezecon kaj agadas kiel valora ekzemplo por sennuklea mondo. Mia ĉefa misio estas fari ĉion ajn por ke la homoj kiel mi estu la lastaj viktimoj de nukleaj eksperimentoj. Mi daŭre alvokados al ĉiuj homoj ĝis mia morto, ke ni havu sekurecon sur nia terglobo. Niaj voĉoj estu unu forta voĉo. Ni postulas eternan ĉesigon de nukleaj eksperimentoj.

 

 

7

 


Calendar
Webmaster - Infos
Connexion
Votre login :

Votre mot de passe :

Se souvenir de moi

Mot de passe perdu ?
Pas encore membre ?

Nombro da membroj 2 membroj

Les derniers inscrits

-  KylianFr  -  JEANPaul  

Konektitaj 24

Nombro da membroj 24 vizitantoj
Nombro da membroj 0 membro

Statistiques

  vizitantoj

Record connexions simultanées :
389, le 22.12.2022

» Forum : 3
» Sujets : 0
» Réponses : 0

Ajouter aux favoris Recommander ce site Skribi al MONTAIGU movebla versio

Visits

   vizitantoj

   vizitantoj en linio

Kiu vizitas

En ligne


Canada Canada : 1
Russia Russia : 9
United States United States : 6

Visiteurs/pays cette année

Australia Australia 44
Austria Austria 1
Belgium Belgium 8
Brazil Brazil 1
Bulgaria Bulgaria 8
Canada Canada 2690
China China 12
Czech Republic Czech Republic 5
Denmark Denmark 4
Europe Europe 3
Finland Finland 2
France France 245
Germany Germany 316
Greece Greece 5
Guinea Guinea 1
India India 1
Indonesia Indonesia 2
Iran Iran 1
Iraq Iraq 1
Israel Israel 5
Italy Italy 35
Japan Japan 9
Kazakhstan Kazakhstan 1
Korea Korea 1
Latvia Latvia 1
Lebanon Lebanon 1
Mexico Mexico 1
Netherlands Netherlands 48
New Zealand New Zealand 13
Norway Norway 10
Poland Poland 7
Romania Romania 26
Russia Russia 21
Saudi Arabia Saudi Arabia 11
Slovak Republic Slovak Republic 2
Slovenia Slovenia 1
South Africa South Africa 1
Spain Spain 1
Sweden Sweden 15
Switzerland Switzerland 19
Thailand Thailand 3
Turkey Turkey 2
Ukraine Ukraine 2
United Kingdom United Kingdom 176
United States United States 3996
United States United States 7728

Vous venez de :

Special !
^ Supre ^