Fermi ESPERANTO

**

Fermi Esperantaj verkistoj

**
**
**
**
2013 AG-01
Diaporama

Fermi  2013 Assemblée générale

Fermi  Réunions

Kristana angulo
Muziko
Elŝutajoj


Suda kuriero - de MONTAIGU la 10/09/2018 : 17:29

Ĉi-foje, Jakobo Bernis, antaŭ ke vi alvenos, mi senvualigos kia vi estas. Vi kiun de hieraŭ la radioriceviloj ekzakte situas, kiu restos ĉi tie dum la dudek minutoj laŭregulaj, por kiu mi malfermos unu konservujon, malkorkos botelon da vino, kiu parolos al ni nek pri amo, nek pri morto, nome pri neniu de la veraj problemoj, sed pri ventodirekto, ĉielstato, pri via motoro. Vi, kiu ridos pri bona vorto de meĥanisto, ĝemos pri varmo, estos simila al iu ajn de ni.

Mi diros kiajn vojaĝojn vi plenumis. Kiel vi levas la ŝajnojn, kial la paŝojn kiujn vi faras flanke al la niaj ne estas similaj.

Ni eliris el la sama infanaĝo, kaj jen bruske stariĝas en mia memoro tiun oldan muron ŝarĝitan je hedero. Ni estis sentimaj infanoj: " Kial vi timas ? Ŝovu la pordon..."

Olda muro ruiniĝanta kaj ŝarĝita je hedero. Sekigita, enirita, knedita per la suno, knedita de evidenteco. Lacertoj bruetadis inter la folioj, kiujn ni nomis serpentojn, jam amantaj ĝis la imago de tiu ĉi forkuro kiu estas la morto. Ĉi flanke ĉiu ŝtono estis varma, kovita kiel ovo, ronda kiel ovo. Ĉiu terpeco, ĉiu branĉeto estis senigita je ĉia mistero. Ĉi flanke de la muro regnis en sia riĉeco, en sia pleneco, la kampara somero. Ni ekvidis sonorilturon. Ni aŭdis draŝadmaŝinon, La blua cxielo plenigis cxiujn malplenojn. La kamparanoj falcxis la tritikojn, la katolika pastro sulfatis sian viton, gepatroj en la salono ludis bridgxon. Ni nomis tiujn, kiuj uzis sesdek jarojn de tiu terpeco, kiuj ekde naskigxo gxis morto, prenis la sunon en konsignacio, tiujn tritikojn, tiun domon, ni nomis la nunajn generacojn «  la dejxorantan skipon ». Cxar ni amis malkovri nin sur la insuleto la plej minaciita, inter du timindaj oceanoj, inter pasinteco kaj estonto.

«  Sxovu la sxlosilon... »

Estis malpermesite al la infanoj sxovi tiun cxi verdan pordeton, verdkoloran eluzitan saman al tiu de olda barko, tusxi tiun cxi egan seruron, eliritan rustigitan de la tempo, kiel oldan ankron de la maro.

Sendube oni timis por ni tiun cisternon en libera aero, la hororon de infano dronigita en la marrcxeto. Malantaux la pordo dormis akvon kiun ni diris senmova ekde mil jaroj, al kiu ni pensis cxiu foje kiam ni auxdis pri senviva akvo. Tre etaj folioj rondaj vestis gxin per verda teksajxo : ni jxetis sxtonetoj kiuj faris truojn.

Kia fresxeco sub la brancxetoj tiom oldaj, pezaj, kiuj portis la pezon de la suno. Neniam radio flavigis la gazonon molan de la taluso, tusxis la grandvaloran sxtofon. La sxtoneto kiun ni jxetis, komencis sian kuradon, kiel astro, cxar por ni tiu cxi akvo ne havis grundon.

«  Sidu nin... » Neniu bruo ne alvenis. Ni gustumis la fresxecon, la odoron, la humidecon kiuj renovigus nian karnon. Ni estis perditaj cxe la limo de la mondo cxar ni sciis,ke vojagxi signifas antaux cxio sxangxi sian karnon.

«  Cxi tie, gxi estas la dorsa flanko de la ajxoj ... »

La dorsa flanko de tiu cxi somero tiom memfida, de tiu cxi kamparo, de tiuj cxi vizagxoj qui gardis nin enkarcerigitajn. Kaj ni malamis tiun cxi mondon trudpelitan. Je la horo de la vespermangxo, ni revenis al la domo, pezaj je sekretoj, kiel tiuj plongxistoj de Barato kiu tusxis perlojn. Je la minuto kiam la suno renversigxas, kiam la napo estas roza, ni auxdis la vortojn kiuj suferigis nin :

«  La tagoj plilongigxas... »

Ni sentis nin ree kaptitaj per tiu olda ritornelo, per tiu vivo farita je ferioj, edzenigxoj kaj forpasoj. Cxio cxi vana tumulto suprajxa.

Forfugxi, jen kio gravas. Dekagxaj ni trovis rifugxejon en la cxerpentajxo de la subtegmento. Mortaj birdoj, oldaj kofroj disfenditaj, eksterordinaraj vestajxoj : iomete de la kumisoj de la vivo.Kaj tiu trezoro, kiun ni diris kasxita, tiu trezoro de oldaj domoj ekzakte priskribitaj en la feinaj rakontoj : safiroj, opalojn, diamantoj. Tiu trezoro kiu malforte lumis. Kiu estis la pravo de ekzisto de cxiu muro, de cxiu trabo. Tiuj egaj traboj kiuj defendis la domon kontraux Dio scias kion. Jes. Kontraux la tempon. Cxar gxi estis cxe ni la grandan malamikon. Oni sxirmis sin kontraux gxin per la tradicioj. La kulto de la pasinteco. La egaj traboj. Sed ni solaj konis tiun domon lancxitan kiel sxipo. Ni solaj, kiuj vizitis la holdofakojn, la sxipkelon, sciis kie gxi likis. Ni konis la truojn de la tegmento kie ensxovigxis la birdoj por morti. Ni konis cxiun murfendon de la cxarpentajxo. Malsupre,en la salonoj, la invitintoj babilis pri belaj virinoj, dancis. Kia trompema sekureco ! Oni sendube servis la likvorojn. Nigraj servistoj, blankaj gantoj. Oh ! Pasagxeroj ! Kaj ni, tie supre, rigardis filtri la nokton bluan per la mankoj de la tegmento. Tiu cxi tre eta truo : nur unika stelo enfalis, dekantita por ni el tuta cxielo. Gxi estis la malsaniganta stelo. Tiam ni deturnis nin : gxi estis tiu kiu mortigas.

Ni eksaltis. Obskura laboro de la ajxoj. Traboj krevitaj per la trezoro. Cxe cxiu krako ni sondis la lignon. Cxio estis nur gusxo preta por liveri sian grajnon. Olda sxelo de la ajxoj kie trovigxis, pri tio ni ne dubis, alian ajxon, almenaux yiun cxi stelon, tiun malmolan diamanton. Iam ni pasxos Norden aux Suden, aux en ni mem, por gxin sercxi. Forfugxi.

La dormiganta stelo preteriris la ardezon kiu gxin maskis, neta kiel signo. Kaj ni iris malantauxen al nia cxambro., kunportante por la granda vojagxo de la duondormo tiun scion de mondo kie la mistera sxtono senfine fluas ene de la akvoj kiel ene de la spaco tiuj tentakloj de lumo kiuj plongxas mil jarojn por alveni al ni ; kie la domo krakanta cxe la vento estas minacata kiel sxipo, kie la ajxoj unu post la alian eksplodas sub la obskura pusxo de la deziro.

 

Courrier Sud : III-a parto, cxap. III.

 

 

 

 

 

 

 


Calendar
Webmaster - Infos
Connexion
Votre login :

Votre mot de passe :

Se souvenir de moi

Mot de passe perdu ?
Pas encore membre ?

Nombro da membroj 2 membroj

Les derniers inscrits

-  KylianFr  -  JEANPaul  

Konektitaj 21

Nombro da membroj 21 vizitantoj
Nombro da membroj 0 membro

Statistiques

  vizitantoj

Record connexions simultanées :
389, le 22.12.2022

» Forum : 3
» Sujets : 0
» Réponses : 0

Ajouter aux favoris Recommander ce site Skribi al MONTAIGU movebla versio

Visits

   vizitantoj

   vizitantoj en linio

Kiu vizitas

En ligne


Canada Canada : 2
Russia Russia : 7
United States United States : 4

Visiteurs/pays cette année

Australia Australia 44
Austria Austria 1
Belgium Belgium 8
Brazil Brazil 1
Bulgaria Bulgaria 7
Canada Canada 2594
China China 12
Czech Republic Czech Republic 5
Denmark Denmark 3
Europe Europe 3
Finland Finland 2
France France 241
Germany Germany 313
Greece Greece 4
Guinea Guinea 1
India India 1
Indonesia Indonesia 1
Iran Iran 1
Iraq Iraq 1
Israel Israel 5
Italy Italy 35
Japan Japan 8
Kazakhstan Kazakhstan 1
Korea Korea 1
Latvia Latvia 1
Lebanon Lebanon 1
Mexico Mexico 1
Netherlands Netherlands 48
New Zealand New Zealand 13
Norway Norway 10
Poland Poland 7
Romania Romania 26
Russia Russia 21
Saudi Arabia Saudi Arabia 11
Slovak Republic Slovak Republic 2
Slovenia Slovenia 1
South Africa South Africa 1
Spain Spain 1
Sweden Sweden 15
Switzerland Switzerland 19
Thailand Thailand 3
Turkey Turkey 2
Ukraine Ukraine 2
United Kingdom United Kingdom 175
United States United States 3805
United States United States 7537

Vous venez de :

Special !
^ Supre ^