Rimarkebla Sperto.
El ĉiuj provoj por starigi egalrajtan kunvivadon, neniu iris pli ĝisfunde ol tiu de la israelaj kibucoj. Tiu ĉi movado, jam centjara, atingis sian apogeon tuj post la dua mondmilito. Kiel sciite, tiu superhoma streĉado por, ke « ĉio estu komuna je ĉiu » eĥiĝis transe de la cionismaj aŭ judaj rondoj kaj multnombraj estis la gejunuloj el la tuta mondo, kiuj partoprenis la sperton de kunvivado por, ke « refloru la dezerto ».
Hodiaŭ, kiam la kibuca aventuro estas preskaŭ pasintaĵo, estus bone ekrigardi ene de la provo por malkovri la pozitivajn kaj ankaŭ la negativajn flankojn. Kaj jen por helpi al ni kelkaj hebreaj libroj ĵus eldonitaj estas riĉinformaj tiuteme :
1 – « Inter kamaradoj » de Amos Oz, unu el plej konataj el la israelaj verkistoj. Lia libro estas jam tradukita en la angla kaj la franca – kaj probable en aliaj lingvojn -. Oz, tra ok rakontoj, kies la lasta nomiĝas « Esperanto », reliefigas la individuajn malfortojn, kiuj difektas la idealon.
2 - « Al la domo » de Assaf Anavri. Temas pri tre tre interesa romano,kies komenco situas en la cara Rusio, kaj konkretiĝas per la starigo de kibuco ĝis ties forpaso. Temas pri kurtaj ĉapitroj, kiu reliefigas la sukcesojn kaj ankaŭ la akrajn malsukcesojn de la tragedia aventuro per tre konkretaj situacioj.
3 - « Ni estis la estonteco » de Yael Neheman. La dramo de junulino, kiu en sia infanaĝo estis edukita laŭ la kibuca leĝo, nome apartigo de la gepatroj. Tra la rakonto, la leganto estas trapikita per la esprimo « biologiaj gepatroj »kiu estas kvazaŭ funebra sonorado.
4 - « La mondo de Rachel ». Temas pri refreŝiga aŭtobiagrafio de okdekjara hungarino, kiu spertis la kibucon kiel lokon de enriĉiga etoso ne nur de kultura vidpunkto, sed ankaŭ por intima vivo. Rekomendinda.
5 - « 1947 » de Yoram Kaniuk. Se la rakonto ne situas ene de la kibuco, li tamen tuŝas najbarajn temojn kaj per viglaj kritikoj alportas indajn prilumojn.
Mi celas al pli ampleksaj klarigoj dum la venontaj semajnoj.
G.Montaigu.