Fermi ESPERANTO

**

Fermi Esperantaj verkistoj

**
**
**
**
2013 AG-03
Diaporama

Fermi  2013 Assemblée générale

Fermi  Réunions

Kristana angulo
Muziko
Elŝutajoj


Euxropea Bulteno - oktobro 2019 - de MONTAIGU la 08/11/2019 : 18:12

Eŭropa Bulteno Oktobro 2019, No 196

Oktobro 2019, Numero 196

LA LASTA PARTNERA KUNSIDO DE LA PROJEKTO „MULTLINGVA AKCELILO“

La kunsido okazis en Berlino kaj organizis ĝin tiea partnero Studio Gaus. Patroprenis 14 personoj, kiuj reprezentis ĉiujn 8 partnerojn de la 15-a ĝis la 16-a de oktobro 2019. Estis diskutoj pri la lastaj labortaskoj, ar la projekto formale finiĝas fine de ĉi tiu jaro, kaj pri la aferoj ĝis nun faritaj.

La plej impona estis la prezento de Eckhard Bick el la Suddana Universitato, kiu produktis 23 ekzercojn, kiuj kreas komputile konstruitajn frazojn por preskaŭ ĉiu instrubloko kaj la infanoj povos tiun programon uzi ankaŭ hejme kiel hejman instruiston. Per tiuj ekzercoj la lernantoj ekzercas gramatikon kaj novajn vortojn kaj ripetas la aferojn multfoje en diversaj kombinaĵoj. Por produkti tiujn ekzercojn estis necesa grandega kono de leksikaj leĝoj, ĉar la komputilo facile kreas ĉiujn vortajn kombinojn el donita materialo, sed kiam temas pri pli ol 200

Eŭropa Bulteno Oktobro 2019, No 196

morfemoj kaj tre kompleksa gramatiko, la kombinaĵoj estas ege multaj (por ĉiu ekzerco pluraj miloj da frazoj): Do la komputilisto devis trovi semantikajn leĝojn laŭ kiuj li malvastigos la kombineblojn. Ĉiu morfemo devis esti signita laŭ 6-10 kriterioj ekz. (la baza vorto estas viva persono au ne, ĝi estas virina au ne, ĝi kreskas aŭ ne ktp. Kaj tiel oni atingis finan celon ke por ĉiu ekzerco la komputilo stokis centon da sencohavaj frazoj. Tiu ekzerco estas unika en lingvolernado, ĉar por bone sukcesi oni devas kapabli krei frazojn kaj ekzerci tion multe. Sen tio, teoria scio pri E-gramatiko kaj kono de nemultaj vortoj ne sufiĉas por kompreni la profundan logikon de lingvo kaj per lerno de tiu minimuma Esperanto oni ne esence faciligas la postan lernadon de aliaj fremdlingvoj. Helpe de ĉi tiu ekzerco tiu ĉi problemo estas solvita.

Profesorino Alja Lipavic Oštir el Universitato de Maribor prilaboras science diversajn enketojn kaj testojn:

  1. a)  Testojn kiujn plenigis kaj la infanoj lernintaj E-on kaj paralelaj grupoj kiuj ne lernis, por

    konstati kiom vere la E-lernintoj pli bone komprenas aliajn fremdlingvojn kaj rekonas iujn

    gramatikaĵojn, kiujn la nelernintoj ne rekonas – do kiom da propedaŭtika celo ni atingis.

  2. b)  Testojn kiujn same plenigis la lernintoj de E kaj nelernintoj, laŭ kiuj eblas konstati kiom

    unuj kaj aliaj rekonas gramatikaĵojn en la propraj lingvoj, kion ili antaue ne lernis – por

    tiel vidi kiom da metalingva kono ili akiris.

  3. c)  Enketojn pri kontenteco rilate la lernobjekton kaj la metodon, kiujn plenumis kaj la

    lernantoj kaj la instruistinoj kaj la gepatroj.

  4. d)  La instruistinoj plenigos ankaŭ enketojn kiuj pristudos kiel ili elturniĝis instruante

    lernobjekton kiun ili antaŭe ne studis, uzante nur instrukciojn kaj iom da minimuma helpo de kvalita e-instruisto. Tiu enketo volas vidi kiuj metodoj kaj didaktikaĵoj ebligis al ili instrui Eon.

Tiuj sciencaj rezultoj estos parto de la fina rezulto de la projekto kaj aperos en la fina raporto. Oni interkonsentis, ke la baza lingvo por retraduki la tutan instrukciaron kaj didaktikon al diversaj lingvoj estos Esperanto. Tiu laboro traduki al minimume 6 europaj lingvoj ankoraŭ devas esti farita antaŭ la jarfino.

Ĉar la fina raporto devas esti liverata al eŭropaj pritaksantoj ĝis la fino de februaro, verŝajne ankaŭ la tuta portalo estos preta en februaro, kiam ĉiuj en EU povos uzi ĝin, se ili konas almenaŭ iun el la 6 naciaj lingvoj, Esperanton kaj la anglan.

Oni diskutis ankaŭ pri la publika disvastigo de la projekto kaj konstatis ke la E-publiko estas bone informita, sed la neesperantistaj geinstruistoj kaj lernejoj ne. Mi ankaŭ nun invitas la esperantistojn, kiuj pretas traduki E-arikolojn aŭ verki la proprajn artikolojn en siaj naciaj lingvoj por lokaj lernejaj instancoj kaj instruistaj publikaĵoj. Kiam aperos publike la portalo, oni povos nacilingve informi ĝeneralajn publik-rimedojn. La celo estas, ke laŭeble multaj instruistaj organizaĵoj, ministerioj pri edukado kaj lernejoj eksciu pri ekzisto de tiu ĉi unika lernobjekto, tuj uzebla, por rapidigi lernadon de kompikaj naciaj fremdlingvoj.

Zlatko Tišljar

Eŭropa Bulteno Oktobro 2019, No 196

KUNSIDO DE RUMANAJ ESPERANTISTOJ KAJ AMO- SEMINARIO

Agrablajn surprizojn malkovris la kunveno de rumanaj esperantistoj kvankam modesta kun apenaŭ dudek kvin partoprenantoj, la spuroj de espero montriĝas por tiuj, kiuj volas konstati ilin. Tion atestas interalie en la konkludaj rekomendoj de la 59-a AMO-seminario, kiu realiĝis ene de la programo. Pozitivaj signoj el la lando la preteco agi ekster la verda kurteno por rilati kun nemovadaj instancoj, aperigi informojn pri la lingvo kaj komunumo, altiri pli junajn membrojn kaj agadi en lernejoj kaj universitatoj.

La aranĝon akceptis la Okcidenta Universitato de Timişoara kun loĝigo en apuda kolegio. Apoge al la ampleksa prelegaro okazis riĉa arta programo – la eneventa parto de tio estis plene realigita de junulara teamo per granda vervo – teatraĵeto, muziko, deklamoj – vario kun entuziasmo. Muziko ludis grandan rolon tra la tuto, kun vespera partopreno en la urba filharmonia koncerto, kies altpinto estis tondra plenumo de la verko de Mussorgskij: „La grandioza pordego de Kijivo‟ kaj sekvanokte partopreno en impona fajro-festivalo sur urba placo.

Aperis pri la evento du retejaj komunikoj en urbaj retgazetoj:

https://tinyurl.com/y68n5wah https://tinyurl.com/yy6lgsys

Anoncita dum la aranĝo: nova rumana ŝlosilo aperis unu tagon antaŭ la kunveno. Ege konvena varbilo por novuloj, kun kolora plastumita kovrilo. La plej lasta rumana ŝlosilo aperis en 1921. Ĝi havas la kutimajn erojn: enkondukon, gramatikan resumon, vortaron (tiun de 1921 kun arkaikismoj forigitaj), laste rakonteto „Kiel mi fariĝis esperantisto“ de Heinrich Fischer-Galati, la unua tradukinto kaj eldoninto de tiu rumana ŝlosilo en 1921. La komuna emo estas organizi la sekvan kunsidon en 2020 en nova urbo, por vastigi la atingon de la landa asocio EAR.

Esperanto-Asocio de Rumanio

RENKONTIĜO KUN UN-INSTANCOJ ESTIS OKAZO POR ATENTIGO PRI LINGVAJ OBSTAKLOJ

Oni donas nesufiĉan atenton al lingvaj demandoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj, kie tro ofte regas malegaleco kaj diskriminacio – jen la mesaĝo de kvar reprezentantoj de la Studogrupo pri Lingvoj ĉe UN, kiuj lastatempe renkontiĝis kun inspektoroj de la Komuna Inspekta Unuo (angle: Joint Inspection Unit [JIU]). La Unuo estas interna kontrola instanco kiu ekzamenas la administran kaj funkcian efikecon de la UN-laboroj.

La Studogrupo estas neformala grupiĝo de UN-funkciuloj, diplomatoj, universitatanoj kaj organizaj reprezentantoj, kiu ĉiujare organizas lingvan simpozion ĉe UN kaj celas sekvi la evoluon de lingvouzo kaj lingva politiko en UN. Prezidas la grupon Humphrey Tonkin, reprezentanto de UEA ĉe UN.

Eŭropa Bulteno Oktobro 2019, No 196

La kvarpersona grupo, kiu ĉeestis la kunsidon la 9-an de oktobro, konsistis el (aldone al d-ro Tonkin), profesoroj Carol Benson (edukado, Universitato Columbis), Francis Hult (lingvoedukado, Universitato de Marilando, Baltimoro) kaj Rosemary Salomone (juro, Universitato Sankta Johano, Novjorko). Telefone partoprenis prof. Lisa McEntee-Atalianis (aplika lingvistiko, Birkbeck, Londona Universitato).

La Komuna Inspekta Unuo raportas pri lingvouzo proksimume ĉiun jardekon: ĝiaj raportoj de 2002 kaj 2011 estas troveblaj en la Reto. La nun preparata raporto aparte esploros pri multlingvismo, kiun la nuna Ĝenerala Sekretario, António Guterres, deklaris prioritato de la organizaĵo.

UN uzas ses oficialajn lingvojn en sia Ĝenerala Asembleo – anglan, araban, ĉinan, francan, hispanan kaj rusan kaj du lingvojn (anglan kaj francan) en sia sekretariato, kvankam en la praktiko la angla dominas en la sekretariato. Oni celas pli egalecan uzon de la oficialaj lingvoj sed samtempe uzon de kiel eble plej vasta gamo de lingvoj en siaj rilatoj kun la publiko kaj en specialaj situacioj, kiel ekzemple en packonservado, kie utiligo de lokaj lingvoj aparte gravas.

En la nunaj cirkonstancoj UN eĉ ne scias kiuj el inter la stabanoj scipovas kiujn lingvojn, kaj multe tro ofte oni ne utiligas la koncernajn lingvajn talentojn. Direktivoj, projektoj kaj mobilizoj estas plejparte planataj en la angla kaj poste aplikataj al lokaj publikoj sen adekvata konsidero de ties opinioj kaj scioj.

Unu el la plej fortaj insistoj ĉe la Studogrupo rilatas al ĉi-lasta punkto: UN estas organizaĵo kiu tro ofte agas desupre, sen adekvata aŭskultado de lokuloj en ties lokaj lingvoj.

En ĉio ĉi, kian ŝancon havas Esperanto? Nu, honeste dirite, relative malgrandan: la angla lingvo tro firme radikiĝis en UN: rezisto al la angla, iam evidenta interne, pli-malpli disipiĝis. Tamen, UEA ne perdas okazojn atentigi pri la efikeco de Esperanto kiel perilo de la mesaĝo de Esperanto kaj pri la misuzo de lingvoj kiel periloj de potenco kaj diskriminacio.

La Studogrupo okazigos sian venontan simpozion en kunlaboro kun la Universitato Princeton de la 7-a ĝis la 9-a de majo 2020 sub la ĝenerala temo “Lingvo kaj migrado: Sperto kaj memoro”. La aranĝo okazos parte en Novjorko kaj parte en Princeton sub gvido de prof. Esther Schor. Ĉefparolos en Princeton la konata verkisto Viet Thanh Nguyen. Detalojn oni povas trovi ĉe https://migration.princeton.edu/news.

Komuniko de UEA, 15-a de oktobro 2019

VIZITO DE NIKOLA RAŠIĆ AL E-SOCIETO „TIBOR SEKELJ“ EN ZAGREBO

La 2-an de oktobro okazis en la ejoj de Kroata E-Ligo kunsido de la zagreba E-societo „Tibor Sekelj“. Kaj la speciala gasto estis Nikola Rašić, iama Zagrebano, longjara KKS (Konstanta Kongresa Sekretario) de UEA kaj nun roterdama interpretisto inter pluraj lingvoj. La aparta atento estis dediĉita al la lasta aranĝo kiun li gvidis kiel LKKano en Zagrebo – Internacia Junulara Kongreso de TEJO en la jaro 1988. Kunvenis pluraj tiamaj kunkreintoj de la programo de tiu dua laŭ grandeco TEJO-kongreso (700 kongresanoj) kaj alportis

Eŭropa Bulteno Oktobro 2019, No 196

dokumentojn, fotojn kaj memorojn. Estis rememorinda vespero ĉar oni elvokis multajn jam forgesitajn faktojn pri tiu ĉi kongreso. Ĝi programe enhavis novaĵojn antaŭe neviditajn kaj kelkaj el ili ankaŭ neniam poste ripetiĝis. Ekz. Dum tiu ĉi IJK tri radio stacioj ĉiutage elsendis apartan elsendon dediĉitan al ĝi: Radio Zagrebo en Esperanto, Radio Sljeme pri zagrebaj eventoj kaj Junulara Radio. Sed la plej grava novaĵo estis ke

speciala teamo gvidata de Kruno Tišljar kaj reĝisorata de Romana Rožić preparis ĉiutage duonhoran video-raportaĵon kiun oni elsendis vespere kiel iuspecan televidan tagĵurnalon, kiun kun ĝuo rigardis preskaŭ la tuta kongresanaro. En arkivo ni ankoraŭ posedas konservitaj tiujn tagĵurnalojn. La raporto pri tiu ĉi kongreso estas dekpaĝa kun multegaj detaloj. Nikola Rašić parolis pri siaj memoroj kies detaloj por ni aliaj estis jam forgesitaj.

Zlatko Tišljar

2-a EŬROPA CIVITANA RENKONTIĜO (ECR) 2020, KASSEL, GERMANIO

Ĝi okazos inter la 17a kaj 20a septembro 2020 kaj organizas ĝin Europa-Union Kassel kaj Pulse of Europe Kassel. Malgraŭ la klimatokrizo, la migrantoproblemoj, la breksito kaj okupiĝado pri naciaj anstataŭ pri eŭropaj interesoj, Eŭropo nun kiel antaŭe estas alianco, portata/apogata de multaj civitanoj - surbaze de laŭeble pacaj kaj demokratiaj principoj kaj aktuale multflanke batalanta kontraŭ la resursa kaj sistema degradigo de la vivmedio sur nia komuna Planedo... Eŭropo devas esti Eŭropo de la gecivitanoj.

La Eŭropa Civitana Renkonto seriozas pri ĉi celo kaj volas spertigi Eŭropon por ĉiuj. La iniciatintoj de la ECR estas plurkampe engaĝitaj geeŭropanoj. La renkonto estas partipolitike, ekonomie kaj religie neŭtrala. Ĝi fariĝu daŭripova platformo por interŝanĝado pri komunaĵoj kaj diferencoj kaj montru, ke diverseco povas esti riĉiĝo por la propra vivo kaj povas bone harmonii en unueco.

La renkonto konsistas el inform- kaj laboratelieroj pri multaj kulturaj kaj socialaj kampoj/temoj (historio, kleriĝo, lingvoj, juro, homaj rajtoj, demokratio, civitana partoprenado, honoroficeco, sporto, artoj, homaj rajtoj ktp.) kaj ampleksa kromprogramo. Estos laŭbezone interpretistoj. Estos ateliero pri Esperanto, ties aktualaj perspektivoj, la lingvopolitiko de EU kaj ekspreslingvokurso.

Eŭropa Bulteno

La hejmpaĝoj pli kaj pli ĝisdatigos/plidetaligos la programon. Hejmpaĝoj:
Angla: https//kassel-ebb.eu
Germana: kassel-ebb.eu

Kontakto pri la renkonto:
E-Mail: office@kassel-ebb.eu

(Oni povas libere peti informojn kaj ankaŭ jam nun senformulare aliĝi tie. Por eksterlandanoj estos subvencioj por la vojaĝo.)
Kontakto per/pri Esperanto:
(
wolfgang.guenther.esperanto@web.de)

Wolfgang Günther

ĈEĤA ESPERANTO-KONGRESO EN BRNO

Oktobro 2019, No 196

la multlingva akcelilo – vidata de irlandano Zlatko Tišljar

LETERO EL GREKIO

Kara Renato,
Mi dankas vin pro via letero kaj pro via intereso pri la greka E-movado!

La malagrabla informo kiun, kun vera malĝojo kaj malespero, devas doni al vi, estas, ke en la realeco organizita E-movado en Grekujo ne plu ekzistas. La nekredeble subita kaj kruela ekonomia krizo, kiu batis nian landon, detruis ĉion, ankaŭ nian asocion. Ni perdis nian modestan sidejon kaj tiele la eblon de tempo al tempo renkontiĝi; post tio ni kunvenis, ne sufiĉe ofte en kafejo, tamen post nelonge la plej junaj niaj membroj, spertante abundon da malfacilaĵoj kaj problemoj en la kampo de sia laborado, iom-post-iome malproksimiĝis.

Seán Ó Riain kaj Jozef Reinvart reprezentis EEU en la Ĉeĥa Jara Konferenco kaj Ĉeĥa Esperanto- Kongreso inter la 17- a kaj 20-a de oktobro 2019, kiu okazis en Brno. Dum la kongreso nia prezidanto prezentis prelegon al la kongresanoj sub la titolo: EEU-agado kaj

Eŭropa Bulteno Oktobro 2019, No 196

Nun la asocio estas nur sigelo. En Ateno kaj en Tesaloniko estas kelkaj aktivaj sed unuopaj esperantistoj, la plimulto de kiuj aktivas en la interreto, feisbuko k.s., do mi ne scias ĉu ni rajtas havi ian ajn reprezentadon ĉe UEA.

La pli maljunaj el ni lastatempe klopodas kunigi tiujn unuopulojn en ia interreta kunularo, kiu espereble povos iam ŝanĝi karakteron kaj iĝi nova asocio. Vi vidas ke la plej malnovaj esperantistoj konservas niajn esperojn, tamen tio ne ŝanĝas la nuntempan, tre malbonan situacion.

Amike
Kostas Kiriakos
(Perita de Renato Corsetti)

IRLANDAJ SPERTOJ DE LERNADO DE DUA LINGVO EN BAZAJ LERNEJOJ EKDE 1922 – KIEL PLIBONIGI LA REZULTOJN?

Mi tre ĝojas paroli pri la lernado de la irlanda lingvo dum la Itala kaj EEU Kongreso de Esperanto kadre de la Jaro de Indiĝenaj Lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj. Por iom kompreni la spertojn pri la lernado de dua lingvo, la irlanda, en bazaj lernejoj, endas iom konsideri la historion, kaj de la lando kaj de la lingvo. Kiam Irlando sendependiĝis en 1922 la unua decido de la unua irlanda registaro ne temis pri financoj, energio au defendo, sed pri lingvo: ĝi postulis ke ĉiuj studentoj en ĉiuj lernejoj lernu la irlandan dum almenaŭ unu horon tage!

La irlanda lingvo preskaŭ malaperis fine de la 19a Jarcento, sed estis verdire du savantoj: unu estas la unua prezidanto de Irlando, kaj angladevena protestanto, Douglas Hyde/Dúbhglás de hÍde; kaj la alia estas germanaj kaj germanlingvaj lingvistoj, kiu lernis kaj forte subtenis la irlandan fine de la 19a Jarcento. La irlanda estas kelta kaj hind-eŭropa lingvo. Ĝi tiom malsamas de la angla kiom la pola de la germana.

Lingve: Unu simileco kun la rusa kaj la hebrea: Ili ne uzas verbon “havi”: tá leabhar agam/u menya knyiga /yesh li sefer (mi havas libron, lit. “estas libro al mi”); tá leabhar agat/u tyibja kniga/yesh lecha (m) lach (f) sefer (vi havas libron). La hebrea, la irlanda, kaj Esperanto, havas difinan artikolon, sed neniun nedifinan artikolon.

La irlanda estas literatura lingvo ekde la fino de la 6a Jarcento. Dum jarmiloj ĝi estis la kutima lingvo de Irlando, kaj de preskaŭ la tuta Skotlando – la lokonomoj klare montras tion. La angla koloniigo de Irlando celis malaperigi la irlandan – estis jam leĝoj kontraŭ ĝi en la 14a Jarcento, en la jaro 1366 – “La Statutoj de Cill Chainnigh/Kilkenny”. Tiuj Statutoj ne celis la irlandanojn, sed la anglajn koloniistojn, kiuj prenis irlandajn edzinojn kaj lingvo pli kaj pli irlandiĝis. Ekzemple, unu el la statutoj diris ke “Ĉiu anglo devas lerni la anglan lingvon. Se li rifuzos, li estos traktata kiel irlanda malamiko, t.e. oni forprenos lian teron.” Tamen, la kontraŭirlandaj leĝoj tre longe ne efikis. Ekzemple, dum jarcentoj la anglaj reĝoj havas la titolon “Sinjoro de Irlando”. Sed tio ne sufiĉis por Henriko VIII, kiu decidis en 1541 nomumi sin “Reĝo de Irlando”. Ili laŭtlegis la oficialan proklamon en la parlamento de la anglaj koloniistoj de Irlando, sed la plimulto ne komprenis pri tio temis. Iu devis traduki la tuton al la irlanda pork e ĉiuj komprenu. Do la irlanda restis la lingvo de la plimulto ĝis meze

Eŭropa Bulteno Oktobro 2019, No 196

de la 19a Jarcento, kiam malsatego mortigis preskaŭ 2 milionojn da irlandanoj, kvarono de la loĝantaro. Poste la angla rapidege anstataŭis ĝin. Fine de la 19a Jarcento nur 3% parolis irlande hejme, kaj la lingvo estis rapide mortanta.

Fine de 1892 Douglas Hyde faris gravan prelegon; “La Neceso Malangligi Irlandon”, kie li avertis ke la irlanda lingvo estas en danĝero morti, kaj julie 1893 li fondis lingvan movadon, Conradh na Gaeilge, por savi la lingvon. Du Kontroversaj: Germanaj lingvistoj, al kiuj Hyde skribis, ŝlosile kontribuis al du grandaj kontroversoj, kiu estas aparte gravaj por la estonto de la irlanda: la kontroverso pri la bazaj lernejoj, c. 1900, kaj la universitata kontroverso, en 1908-09. En ambaŭ kontroversaj la lingvistoj de la Eŭropa Kontinento, aparte de Germanio, forte subtenis la studadon de la irlanda en irlandaj lernejoj, kaj efike kontraŭis la anglan malestimon por la lingvo.

La irlanda lingva movado rapide grandiĝis, kaj gajnis batalon post batalo kontraŭ la aŭroritatoj, kiel la rajton instrui la lingvon en la ŝtataj lernejoj; kaj septembre 1909 pli ol 100,000 homoj postulis ke la irlanda fariĝu deviga por ĉiuj por ekstudi en la nova Nacia Universitato de Irlando. Tion ĝi fariĝis en 1913, kaj tiel ĝi restas ĝis hodiaŭ. Pro tiu venko altiĝis la kvanto da lernejoj kiuj instruis la lingvon de 20% al 100%. Pro la lingva agado la irlanda fariĝis kerna parto de la eduka sistemo jam 9 jarojn antaŭ la sendependeco. Kaj en 1922 la unua decido de la unua irlanda registaro ne temis pri financoj, energio au defendo, sed pri lingvo: ĝi postulis ke ĉiuj studentoj lernu la irlandan dum almenaŭ unu horon tage!

Sciencaj enketoj de D-ro John Harris en 1986 kaj 2006 montris, ke ĉirkaŭ 30% de lernantoj en la anglalingvaj bazlernejoj atingas la lerncelojn en la irlanda, sed 70% ne atingas ilin. En la 8% de lernejoj, kiuj instruas en la irlanda, pli ol 96% iĝas fluaj parolantoj de la irlanda kaj la angla. La problemo klare kuŝas en la 92% de bazlernejoj, kiuj ankoraŭ instruas per la angla. La revivigo de la irlanda atingis kelkajn sukcesojn: ĉiuj studas ĝin en ĉiuj lernejoj; en 2007 ĝi ricevis la statuson de une el la 24 oficialaj lingvoj de EU; estas pli kaj pli da irlandlingvaj lernejoj en ĉiu graflando de Irlando, kaj en la respubliko kaj en Nord-Irlando; floras moderna literaturo irlande, kaj estas televida kanalo kaj radio-stacioj.

Jen la ĉefa diferenco inter Israelo kaj Irlando: en ambaŭ landoj homoj lernis la originajn naciajn lingvojn. Tamen, en Israelo homoj ekuzis la hebrean pli kaj pli, kaj denaskaj parolantoj de la hebrea fariĝis plimulto en Israelo. Kontraste, en Irlando nur eta malplimulto de 2% uzas la irlandan hejme ĉiutage ekster la eduka sistemo, kaj la angla daŭre dominadas kiel ĉiutaga hejma lingvo. Oftas simbola uzo de la irlanda. Ekzemple, la 21-an de januaro 1919, kiam konvenis la unua libere-elektita parlamento en Irlando, Dáil Éireann, ili parolis nur irlande, krom la laŭtlegado de la deklaro de sendependeco, kiu okazis unue irlande, tiam france nur nur trie en la angla! Aldone, de 1922 ĝis la alveno de la komuna EU-pasporto en 1984, irlandaj diplomataj pasportoj estis nur en du lingvoj la irlanda kaj la franca. Kaj kiam la Prezidento de Irlando, Cearbhall Ó Dálaigh, faris ŝtatviziton al Francio en 1975, li uzis nur la francan, kiun li flue parolis, kaj la irlandan. Li rifuzis respondi al demandoj en la angla!

Alia ekzemple estas la rezultoj de la municipaj elektoj en junio 2019: de la 950 elektitaj en la tuta lando, 50 homoj, tio estas 5%, povas doni televidan intervjuon en la irlanda. Estas interese la kvanto de ili en la partioj: Verduloj 12%; Sinn Féin (naciistoj) 11%; Fianna Fáil (moderaj naciistoj) 10%; Fine Gael (la nuna registaro, christdemokratoj) 4%; Sociaj Demokratoj/Laboristoj 3%. La ĝenerala situacio de la irlanda lingvo restas malforta, sed ĝi estas multe pli forta ol ĝi estis antaŭ jarcento, aparte en la eduka sistemo. Ĝia malforto estas

Eŭropa Bulteno Oktobro 2019, No 196

ĝia neuzo en la ĉiutaga vivo, kaj precipe en la intergeneracia transdono de la lingvo – parolantoj de la irlanda simple ne sufiĉe uzas ĝin kun siaj propraj infanoj.

Por doni unu ekzemplon de la radikala ŝanĝo en la eduka areo: la 5an de septembro1917 juna virino nomata Louise Gavan Duffy (irlande, Luíse Ghabhánach Ní Dhufaigh) fondis la unuan tutirlandan lernejon, kun 12 knabinoj. En la dua jaro ŝi havis jam 100 knabinojn, kaj hodiaŭ, jarcenton poste, estas 710 tiaj lernejoj, por knabinoj kaj knaboj, en ĉiuj partoj de Irlando, norde kaj sudo. La mirinda afero estas, ke Louise naskiĝis en Francio, proksime de Niza, kun irlanda patro. Ŝi estis dulingva en la franca kaj la angla, sed ne sciis, ĝis la aĝo de 15, ke la irlanda lingvo ekzistis, ĉar ŝia patro, Charles Gavan Duffy, ne parolis ĝin kaj konsideris, ke la lingvo tute ne gravas. Gavan Duffy kiel maljunulo estis ŝokita de la respondo de irlanddevena franco, kiam li riproĉis al li ke li ne plu parolas la anglan. “Ĉu vi ne povus konservi la anglan lingvon memore al viaj prauloj?, li demandis. La respondo: Monsieur, kiam miaj prapatroj loĝis en Irlando, ili parolis sian propran lingvon, ne la anglan!”

Lernfaciligaj Ecoj de Esperanto: La multlingva akcelilo provas montri kiel mallonga kurso en Esperanto povas helpi la lingvolernadon ĝenerale. Tiu aliro povus helpi ankau la lernadon de la Irlanda. Kion vi povus fari an Italio por subteni la irlandan? Rekte, ne multe, sed via laboro por Esperanto povas multe helpi la irlandan nerekte.

Do, mi havas nur unu rekomendon al vi ĉi-tie en Italio: provu gajni oficialan germanan agnoskon por Esperanto estiel parto de la nemateria heredaĵo de Italio kaj de Europo”. Pollando oficiale atingis tion por Esperanto en oktobro 2014, kaj Kroatio atingis ĝin en februaro 2019. Niaj samideanoj en Slovakio, Litovio kaj aliaj landoj nun laboras samdirekten. Tiu oficiala agnosko fare de sendependaj nacioj estas la plej konvinka respondo al la aserto de la kontraüuloj ke Esperanto ne havas kulturon!!

Seán Ó Riain

Oficiala organo de Eŭropa Esperanto-Unio.

Pri la enhavo respondecas la aŭtoroj.
Finredaktita: la 30-an de oktobro 2019
Redaktoro: Zlatko Tišljar
En la numero kunlaboris: Seán Ó Riain, Zlatko Tišljar, Wolfgang Günther, Kostar Kiriakos, Komunikoj de UEA, Esperanto-Asocio de Rumanio

Retpaĝo: http://www.europo.eu/eo/euhropa-bulteno

 


Calendar
Webmaster - Infos
Connexion
Votre login :

Votre mot de passe :

Se souvenir de moi

Mot de passe perdu ?
Pas encore membre ?

Nombro da membroj 2 membroj

Les derniers inscrits

-  KylianFr  -  JEANPaul  

Konektitaj 53

Nombro da membroj 53 vizitantoj
Nombro da membroj 0 membro

Statistiques

  vizitantoj

Record connexions simultanées :
389, le 22.12.2022

» Forum : 3
» Sujets : 0
» Réponses : 0

Ajouter aux favoris Recommander ce site Skribi al MONTAIGU movebla versio

Visits

   vizitantoj

   vizitantoj en linio

Kiu vizitas

En ligne


Russia Russia : 27
United States United States : 7

Visiteurs/pays cette année

Australia Australia 44
Austria Austria 1
Belgium Belgium 8
Brazil Brazil 1
Bulgaria Bulgaria 8
Canada Canada 2690
China China 12
Czech Republic Czech Republic 5
Denmark Denmark 4
Europe Europe 3
Finland Finland 2
France France 245
Germany Germany 316
Greece Greece 5
Guinea Guinea 1
India India 1
Indonesia Indonesia 2
Iran Iran 1
Iraq Iraq 1
Israel Israel 5
Italy Italy 35
Japan Japan 9
Kazakhstan Kazakhstan 1
Korea Korea 1
Latvia Latvia 1
Lebanon Lebanon 1
Mexico Mexico 1
Netherlands Netherlands 48
New Zealand New Zealand 14
Norway Norway 10
Poland Poland 7
Romania Romania 26
Russia Russia 21
Saudi Arabia Saudi Arabia 11
Slovak Republic Slovak Republic 2
Slovenia Slovenia 1
South Africa South Africa 1
Spain Spain 1
Sweden Sweden 15
Switzerland Switzerland 19
Thailand Thailand 3
Turkey Turkey 2
Ukraine Ukraine 2
United Kingdom United Kingdom 176
United States United States 4003
United States United States 7735

Vous venez de :

Special !
^ Supre ^