Kion vi scias pri la Esperanto-mondo?
• Boris Kolker
Bonvenon en nia mondo.
Bent Jensenius. Dobřichovice: KAVA-PECH, 2009. 126 paĝoj. 20 cm. Ilus. ISBN 9788087169117.
Prezo: €11,40
Tiu ĉi libro estas trezoro por komencintoj kaj progresantoj. Ĝi estas uzebla kiel perfektiga lernolibro de Esperanto kaj kiel legolibro pri la movado. Kaj ĝi estas tre fidinda. La aŭtoro Bent Jensenius estas profesia instruisto pri fremdaj lingvoj kaj aŭtoro de du lernolibroj (por la angla kaj la germana). Li lernis Esperanton en la matura aĝo de 55 jaroj kaj tuj plonĝis en la Esperanto-mondon. Al sia tasko li rilatis kiel serioza profesiulo kaj li sukcesis.
La libro konsistas el trideko da mallongaj kaj facilaj tekstoj – ĉiuj kun taŭgaj ilustraĵoj – pri movadaj temoj: la Universalaj Kongresoj, la Akademio de Esperanto, La Centra Oficejo de UEA, La Jarlibro de UEA kaj Delegita Reto, Esperantoliteraturo, Kastelo Grezijono, Esperanto en la interreto, Pasporta Servo, Vikipedio, la gazeto Monato, kluba vivo, Esperanto-muzeoj, Internacia Junulara Kongreso, vojaĝoj, internacia korespondado ktp.
La tekstojn sekvas mallongaj kaj facilaj ekzercigaj dialogoj, kiuj plivastigas la samtemajn informojn. Kaj la leciono finiĝas per pensigaj demandaroj. Sed tio ne estas ĉio – ĉiun lecionon ilustras kelkaj fotoj, rekte rilatantaj al la pritraktata temo.
La libro finiĝas per unikaj rol-ludoj, tio estas, taskoj por libera konversacio de lernantoj pri 14 temoj el la libro, kiuj celas ekzerci pri libera rego de la lingvo.
Konklude mi ne povas deteni min citi la duonŝercon en la 13-a ĉapitro: “Se vi volas enspezi monon: lernu la anglan. Se vi volas havi amikojn: lernu Esperanton. Kaj se vi estas saĝa: lernu ambaŭ.” Mi emas enmeti tiun sloganon en la antaŭparolon de la estonta nova eldono de mia Plena lernolibro de Esperanto por ruslingvanoj. Dankon, Bent, en la nomo de viaj lernantoj kaj de mi persone, kiu ĝuis la libron.
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la julia-aŭgusta numero 2011. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.

ESPERANTO
2 membroj
175 vizitantoj
0 membro




vizitantoj



vizitantoj en linio
Canada : 1
Japan : 3
Russia : 94
United States : 2
A
Argentina
Australia
Austria
Bangladesh
Belgium
Belize
Bosnia and Herzegovina
Brazil
Bulgaria
Chile
China
Colombia
Czech Republic
Denmark
Ecuador
Estonia
Europe
Finland
France
Germany
Ghana
Greece
Guinea
Hong Kong
Hungary
India
Indonesia
Iran
Iraq
Israel
Italy
Jordan
Kazakhstan
Korea
Latvia
Lithuania
Malaysia
Marocco
Mexico
Mongolia
Netherlands
Netherlands Antilles
New Zealand
Norway
Pakistan
Palestinian Territories
Panama
Poland
Portugal
Romania
Saudi Arabia
Serbia
Sierra Leone
Slovak Republic
South Africa
Spain
Swaziland
Sweden
Switzerland
Taiwan
Thailand
Turkey
Uganda
Ukraine
United Arab Emirates
United Kingdom
Uzbekistan
Venezuela
Vietnam
Supre

