Tiu libro poste aperis en 1983 sub la titolo Elpafu la sagon. La titolo rekte rilatas al poemo, kiun ja verkis Tibor mem kiel enkondukon al la libro, tamen sub pseŭdonimo, al li donita dum lia restado kun certa tribo en la Amazonia ĝangalo. La poeto alparolas bravan ĉasiston: Elpafu la sagon, sed ne por mortigi aŭ por vundi, sed
Elpafu la sagon direkten al fora stelo,
ke ĝi disŝutiĝu en mil fajrerojn,
ke ĝi lumigu la vojon al ĉiu
kiu vagas ĉi-nokte.
Ke ĝi alportu momenton de belo
en la nokton de tiuj kiuj malgajas.