Pripensinda teksto : La vivo estas batalado. Tiuj venkas, kiuj konkorde, discipline, entuziasme militas laŭ plano funde studata kaj kiel eble plej simpla.Lanti
Tragedio pro la atombomboj en Hiroŝima kaj Nagasaki la 15an de oktobro 2019
Japanio estas la sola lando, kiu suferis pro atombomboj, tial multaj japanoj opinias, ke Japanio devas gvidi la mondon al sennuklearmila mondo, ratifante “la Pakton pri malpermeso de nukleaj armiloj” adoptitan en la Unuiĝintaj Nacioj la 7an de julio 2017.
Tiu pakto estis malfermita por subskribo la 20an de septembro 2017 kaj post ratifado de 50 ŝtatoj ĝi ekfunkcios. Antaŭ la 28a de februaro 2018, 56 ŝtatoj subskribis, el kiuj 5 ratifis ĝin. Sed strange Japanio rifuzis subskribi la pakton kun jena preteksto:
Japanio estas la sola lando, kiu suferis pro la atombomboj, tial ĝi havas la komunan celon aboli nukleajn armilojn. Tamen aliflanke Norda Koreio
ekspluatas nukleajn armilojn, kaj tio estas tre serioza kaj urĝa minaco al paco kaj stabilo de la internacia mondo. Al la landoj kiel Norda Koreio, ordinaraj armiloj ne efikas, tial Japanio bezonas subtenon de Usono, kiu posedas nukleajn armilojn, sub la koalicio inter Japanio kaj Usono.
Se Japanio tuj ratifos la pakton, kiu malpermesas nukleajn armilojn, tio damaĝos justecon de la nuklea politiko de Usono kaj danĝerigos la vivon de la japanoj.
Kontraŭ la japana registaro multaj homoj protestas. 203
Precipe tiuj, kiuj postvivis la atombombadon en aŭgusto 1945, forte deziras, ke Japanio ratifu la pakton. Hodiaŭ mi tradukos spertojn de atombombitoj en Hiroŝima kaj Nagasaki el artikoloj aperintaj en ĵurnaloj.
Blanka lumo kuris tra la lerneja sportejo
verkita de s-ino Jamada Reiko naskiĝinta en 1934, nun loĝanta en Tokio,
tradukita el la ĵurnalo Akahata eldonita la 4an de decembro 2017
Je la 8a horo la 6an de aŭgusto 1945, mi, 11-jara lernantino, estis en la sportejo de
la elementa lernejo Koi kun aliaj gelernantoj. Mi vidis aviadilon fluganta alte kontraŭ la blua ĉielo.
“Belege!” Ĝi ekrevenis, kaj tiun momenton blanka lumo trakuris la lernejan sportejon, kaj tuj poste venis eksploda ventego. Sablo trafis nin. Ni kuregis al la ŝirmejoj laŭ la monteto. Jam ili estis plenaj de homoj, kaj multaj staris ekstere en la nigra, nuklea pluvo.
Kiam mi revenis hejmen kun mia pliaĝa fratino, mi renkontis multajn vunditojn. Iu virino vokis la nomon de mia fratino, sed ŝi estis tiel nigra, ke mi ne povis rekoni, kiu ŝi estas, kaj ni forkuris. Ankoraŭ nun mi demandas
min pri tio kaj bedaŭras pro mia ago. 204
Mia amiko perdis sian patrinon. Kiam ŝi hejme atendis la patrinon kun siaj 4 gefratoj, en la venonta tago enkuris nigra maso en la domon. Ŝi pensis, ke ĝi estas nigra hundo, sed ne. Ĝi estis ŝia patrino. Ŝi falis tie kaj tuj mortis. Ili bruligis ŝian kadavron en la ĝardeno.
Post 3 tagoj de la katastrofo oni komencis kolekti kadavrojn kuŝantajn ĉie sur la stratoj kaj bruligis ilin en la sportejo de la elementa lernejo. Oni diras, ke ĉirkaŭ 2300 kadavroj estis bruligitaj kiel sennomuloj. Mi ne forgesas voĉojn de la vunditoj. Tiu memoro obsedas min.
Mia patro estis bombita en la konstruaĵo unu kilometron for de la epicentro. Li estis savita el la detruitaĵoj, sed lia korpo estis kovrita de sango kaj vitraĵpecetoj. Poste el lia korpo aperadis tiuj pecetoj, kaj post 20 jaroj li suferis pro pluma kancero kaj leŭkemio, kaj mortis kun oftaj spasmoj.
Mi komencis rakonti pri mia sperto, sciante, ke multaj homoj suferas pro la sekvaĵoj de la atombombado. Mi rakontis ne nur en Japanio, sed ankaŭ en eksterlando. Mi renkontis eĉ nepon de tiama usona prezidento Truman, kiu ordonis la uzon de atombomboj sur Japanio. Mi rakontis ankaŭ al lernantoj en Usono. Ili larmis kaj diris al mi, “Usono faris teruran aferon al la japanoj. Estas certe, ke ili malamas Usonon”. Mi respondis, ke ni ne malamas Usonon, sed malamas nukleajn armilojn. Tiun momenton revenis al ilia mieno ridetoj.
Mi volas, ke ĉiuj sciu, kio okazis en Hiroŝima tiun tagon kaj pro kia malfacilo la atombombitoj suferis poste, kaj ke la nukleaj armiloj estas tiuj de diablo.
205
Unufoje mi forviŝis la atombombon el mia memoro
kaj mi laboris en fabriko de
Nagasaki. Kiam mi sidiĝis ĉe mia tablo, mi ricevis fortan lumon. Kiam mi elrampis el la detruita konstruaĵo, ĉio ŝanĝiĝis ekstere. Fajrego kaj nigra ĉielo. Vunditoj kun starantaj haroj, kun sango el la kapo ....
En la rifuĝejo mi aŭdis, ke neniu pluvivis en mia distrikto. Poste mia juna fratino 11-jara estis trovita morta hejme, kaj la patrino kaj la fratino 14-jara malaperis. Mi neniam havis informon pri ili. Mia patro jam june mortis, Mi havis peksenton pro tio, ke nur mi pluvivis, tamen mi decidis antaŭeniri, forgesinte la atombombadon. Mi neniam parolis kun miaj samklasanoj pri mia sperto pri la atombombo.
30 jarojn poste mi komencis retrorigardi la pasintecon. Mi havis presejon kaj foje legis tesktojn pri la
206
verkita
Jamaguĉi
91-jara,
Nagaski,
tradukita el la artikolo de la ĵurnalo Asahi la 10an de aŭgusto 2019
de s-ino Kazuko loĝanta en
La 9an de aŭgusto 1945 mi estis 17-jara Micubiŝi en Urakami,
atombombitoj, kaj rememoris miajn gepatrojn kaj fratinojn. Mi opiniis, ke tia tragedio neniam ripetiĝu. Iun tagon, kiam la ĉielo estis same bela kiel tiu tago, naskiĝis poemo en mia koro.
34 jarojn post tiu tago
mi dankas al la blua ĉielo, ĉar nun ne estas milito en Japanio.
Kiam estis milito,
homoj ne povis dormi eĉ en nokto,
timigitaj de sirenoj pri aeratakoj,
pasigis mallumajn noktojn en ŝirmejo,
ne havante manĝaĵon por malsata stomako, krom taso da supo kiel akvo kun folioj de batato.
Tamen homoj iris al batalkampoj
ne nur patroj, sed ankaŭ filoj,
kun peza pafilo por mortigi homojn.
Knabinoj 15-jaraj faris armilojn
per fajliloj tagnokte por mortigi homojn.
Kaj en la varmega tago kun brila suno estis faligita unu atombombo
sur Urakami en la urbo Nagasaki.
Ĝi eksplodis kun lumego, varmego kaj ventego, kiujn neniam antaŭe homoj spertis.
Membroj de miloj da homoj disiĝis, 207
intestoj elfluiĝis,
vermoj rampis sur la haŭto. Vivantoj serĉis siajn familianojn,
trovis iliajn kadavrojn kaj bruligis. Fumo el la bruligataj kadavroj leviĝis, sango el senkulpaj homoj
tinkturis ruĝe la riveron Urakami. La urbo fariĝis ebena,
plena de krakantaj tegiloj kaj nigraj kadavroj. Finfine la milito finiĝis.
Finfine la milito finiĝis, postlasinte keloidojn.
Sed mi ne plu havas gepatrojn, nek gefratojn. Homoj estas forgesemaj,
do ili ripetas erarojn,
sed ili ne forgesu tiun tragedion, ili ne ripetu tian tragedion, neniam kaj neniam....
208
Preĝejo Urakami
post la atombombado
Fumoj el kremaciataj kadavroj
Verkita de s-ro Tanaka Joŝimicu 92-jara, nun loĝanta en Tokio, tradukita el la artikolo de la ĵurnalo Akahata la 22an de majo 2019
Kiam mi estis 18-jara, mi estis sendita al la kontraŭaera artilerio sur la monteto Konpira en Nagasaki.
La 9an de aŭgusto 1945, tuj antaŭ la atombombado, la soldatoj estis ordonitaj prepari sin por la kontraŭpafado kaj kuris al la pozicio. Dume mi aŭdis siblan sonon, kaj je la krioj de la bandestro “Eksplodo proksima! Kuŝu!”, mi faligis min teren kun oreloj kovritaj de la manoj. La lumo estis tiel forta, ke mi travidus ostojn en miaj fingroj.
Mi estis forblovita 10 metrojn kaj falis en la kloakon. Mi elrampis kaj trovis, ke la monteto kovritaj de verdaĵoj fariĝis bruna, tial mi pensis, ke miaj okuloj difektiĝis.
La centro de la urbo Nagasaki estis en flamego. Baldaŭ ekfalis nigra pluvo, kaj faris nigrajn striojn sur la ĉemizo.
Ni estis ordonita esplori la damaĝojn kaj iris al la kuirejo, magazeno kaj lavejo. Tie kolektiĝis ĉirkaŭ 30 lernantoj. Ili perdis harojn kaj tiel serioze brulvundiĝis, ke mi ne povis scii, ĉu ili estas viroj aŭ virinoj. Mi donis
209
akvon al ili, sed ili ne povis trinki ĝin, ĉar iliaj gorĝoj estis brulvunditaj.
Poste mi estis ordonitaj iri al la kremaciejo. Kava tereno, kie estis forbruligitaj barakoj, estis uzata kiel kremaciejo. Ni bruligadis po 40-50 kadavroj. Iu soldato legis sutron al ili.
La 10an ni estis ordonitaj iri al rifuĝejo. Tamen ĝi estis nur tereno kun sternitaj lankovriloj. Ne estis medikamento, do oni ne povis kuraci la suferantojn. Ni donis akvon kaj kaĉon al ili. Kiam homoj mortis, ni bruligis ilin.
Poste mi mem suferis pro akuta radiomalsano kaj suferis pro alta febro kaj lakso. Mia amiko perdis harojn, sur lia haŭto aperis purpuraj makuloj kaj la buŝoj sangis. Li baldaŭ mortis, dirante, ke li atendos min en la alia mondo.
Post la milito mi laboris en la gubernio Ooita en la eduka kampo kaj rakontis mian sperton en Nagasaki al gelernantoj.
En tiu tago nur per unu atombombo multege da homoj mortis en la varmo de 3000 gradoj. Ja okazas eĉ nun militoj en la mondo, sed ne ekzistas aliaj armiloj krom atombombo, kiuj povas mortigi pli ol centmil homojn momente, malnormaligas genojn kaj malfaciligas la vivadon. Nukleaj armiloj postulas mortojn eĉ en postaj generacioj. Japanio estas la sola lando, kiu suferis pro atombombo du fojojn, do estas nia devo aboligi nukleajn armilojn.
Mi versadas poemojn pri mia sperto en Nagasaki. Jen estas unu el tiuj poemoj.
210
Ne estingu la subbrulojn
La 11an de aŭgusto 1945 Bruligita urbo Nagasaki.
Tie kaj ĉi tie ankaŭ hodiaŭ subbrulas multaj fumoj.
Foje nigre, foje flave, ŝanĝiĝas la koloroj.
En la kavo apud la strato, apud la rompiĝinta muro, tavole kuŝas kadavroj, Aĥ tiuj kadavroj brulas.
En ventoj
fumoj kurbiĝas,
foje rektiĝas,
fumoj, fumoj, ĉu ili estas
aŭ bedaŭro fortiĝanta eĉ post la morto, aŭ senvoĉaj voĉoj
vokantaj gepatrojn kaj gefilojn?
Sennomaj homoj, ĉu vi
211
jam brulmortigitaj
per varmegaj lumoj el la atombombo, nun, denove, en tiu kavo,
brulas kiel fajro?
Senvoĉaj homoj,
el tiu ĉi infera mondo,
kie ĉio perdiĝis,
profundan malĝojon,
bolantan koleron,
kolektu kaj bruligu,
kaj neniam estingu la subbrulojn.
Alta estas la ĉielo de Nagasaki.
(En la tria tago post la katastrofo dum kremaciado de
kadavroj, mia koro estis plenplena de kolero.)
212
Bildo desegnita de atombombito
En la projekto desegni sperton en Hiroŝima kaj Nagasaki multaj
atombombitoj partoprenis. Aperis libroj kaj okazis/as
ekspozicioj.
Tero leviĝis, homoj forflugis, fajroj okazis
Verkita de s-ino Hanagaki Rumi 79-jara, loĝanta en Kioto,
tradukita el la artikolo de la ĵurnalo Akahata la 6an de aŭgusto 2019
(Foto: ŝi parolas pri sia sperto en radiostacio)
En 2003 mi partoprenis en la ceremonio por memori la mortintojn en Hiroŝima. Reveninte hejmen, mi komencis skribi raporton pri ĝi, kaj tiun momenton subite reaperis en mia kapo pejzaĝo pri lanterno-flosado. Mi demandis min, kio ĝi estas. Mi estis subpremita de la revenantaj memoroj kaj tremante mi tenis min ĉe la lito de mia nepo.
Malgraŭ tiuj ŝokaj memoroj, mi finis verki raporton pri la ceremonio. Kiam mi relegis ĝin, mi ne povis legi ĝin pro larmoj, kaj kiam mi korektis la enhavon, denove nova memoro revenis. Tio estis terura momento.
La 6an de aŭgusto 1945, mi loĝis en la distrikto Misasa-Honmaĉi en la urbo Hiroŝima. Alarmo pri aeratako nuliĝis, do mi revenis hejmen kaj en la dua etaĝo de mia domo mi ludis. Kiam la atombombo estis faligita, mi sentis la teron leviĝi kaj poste venis terura bruego. Pro varmegaj ondoj kaj impulsaj ondoj fenestroj kaj kurtenoj
213
estis forblovitaj. Kojno el meblo pikiĝis en mian kapon kaj la angulo de la ŝranko enpuŝiĝis en mian frunton.
Avino en lito estis forblovita kun lito, sed ne vundiĝis. Ankaŭ patrino en la ĝardeno kun mia frato sur la dorso estis forblovita, sed nenio serioza okazis al ili. Baldaŭ vidiĝis fajroj en diversaj lokoj. Onklino trovis tirĉaron kaj portis la avinon sur ĝi. Ni fuĝis en la najbaran bambuan arbaron. Ŝi trovis getaojn, lignajn sandalojn, por mi.
En la bambua arbaro estis kokinejo. Mi vidis senkapajn kokinojn, ankaŭ senkapan katon kaj multajn cikadojn mortaj sur arboj. Bambuaj folioj ekflamis, kaj bambuoj eksplodis kun krakadoj. Mi estis surprizita, vidante mian patrinon piki kadavrojn per stango. Ŝi provis forpeli kokinojn, kiuj bekpikis ilin.
Dum mi fuĝis, mi vidis pupon, kiu similis al la pupo, kiun mia patrino faris por mi. Ĝi bruletis. Mi sentis grandan malĝojon.
Kiam mia patrino reprenis mian fraton de sur la dorso, haŭto ĉe liaj sidvangoj deŝiriĝis, eble ĉar li ricevis varmegon de fajro. Ŝi tranĉis parton de sia vestaĵo, moligis ĝin en manoj kaj metis ĝin ĉe liajn
214
sidvangojn.
Filo de mia
onklino, Tojohiko, lernanto en la unua lernojaro, estis en la
lernejo. Post tritaga serĉado ni trovis lin sur la riverbordo kaj tie bruligis lin. Multaj homoj plonĝis en la riveron, kaj mortinte ili estis portitaj al la maro kaj revenis pro tajdoj, kaj fine atingis la riverbordon. Mia onklino vizitis tiun lokon ĉiun jaron ĝis sia morto. Laŭ la riverbordoj de Hiroŝima ofte vidiĝas tia pejzaĝo.
Mia patrino mortis en la aĝo de 84 jaroj pro kancero. Mi fartas bone, sed mia filino, kiu suferis pro renmalsano, fariĝis melankolia, sin mortigis. Mi kritikas min pro ŝia morto. Kiam mi aŭdas, ke miaj gefiloj kaj genepoj ne fartas bone, mi timas, ke mia elmetiĝo al radioaktiveco el la atombombo povis kaŭzi ilian malsaniĝon.
Mi nun agadas, rakontante mian sperton en kaj ekster Japanio. Por efektivigi sennuklearmilan mondon ni devas agadi energie. Ni estu la lastaj suferantoj pro nukleaj armiloj. La japana registaro rifuzis subskribi por la internacia pakto por aboli nukleajn armilojn, sed ĝi subskribu. La mondo mokas Japanion.
Foje mi vizitas la Pacparkon en Hiroŝima, kaj tiam mi kutimas fari unu aferon. Mi batetas la teron per bastono kaj salutas la mortintojn, verŝante akvon el botelo. Sub tiu parko estas multaj ostoj, kiuj ne estis kolektitaj. Mi alparolis al ili, “Vi sentis varmegon tiun tagon. Trinku akvon. Ni ĵuras al vi, ke ni neniam ripetos tiun eraron, uzon de nukleaj armiloj”.
215
Mi rakontados pri teruro de atombombo
Verkita
Jamaŭaki
85-jara,
Nagasaki,
tradukita el la artikolo de la ĵurnalo Akahata la 30an de julio 2019
(Foto: li parolas en la ceremonio en Nagasaki)
Kiam komenciĝis la dua mondmilito, mi estis en la dua lernojaro de elementa lernejo. en Nagasaki. La milito ankoraŭ daŭris, kiam mi estis en la 6a lernojaro. En tiu somero Usono bombis Hiroŝima-on kaj Nagasaki-on per atombomboj. Mia familio konsistis el 9 familianoj; gepatroj kaj 7 infanoj. Tiun tempon mia patrino rifuĝis al sia eksa familio kun siaj kvar gefiloj. La 9an de aŭgusto mia patro iris al la fabriko de elektra kompanio Micumiŝi kaj mia pliaĝa frato iris al fabriko por fari armilojn.
Kiam mi eniris en la maĝĉambron de la verando kun mia ĝemela frato, dirante, “Mi estas malsata!”, blua lumo trakuris la domon kun bruego. Kiam mi levis mian kapon, mi trovis, ke la muro falis, tegiloj kaj mebleoj estis disĵetitaj sur la plankon kaj la tegmento malaperis. Mi povis vidi la ĉielon.
Unu horon poste mia frato revenis hejmen. Ni kune rifuĝis al la najbara ŝirmejo. Ĝi jam estis plena de virinoj kaj infanoj. Infanoj, kiuj estis ekster la domo, brulvundiĝis
216
de s-ro Joŝiroo loĝanta en
sur la nudaj korpopartoj kaj aliaj kriis pro pikvundoj de vitraĵoj.
Ni atendis mian patron dumnokte. En la venonta mateno ni triope iris al la fabriko de mia patro. Ĝi situis 500 metrojn for de la epicentro. Sur la stratoj multaj homoj kuŝis mortaj. En riveroj flosis multaj kadavroj. Mi vidis junulinon kun blanka zono en la rivero. Mi pli bone vidis ŝin kaj trovis, ke ĝi ne estis zono, sed intesto eliĝinta el ŝia ventro.
La fabriko de mia patro detruiĝis nur kun skeleta feraĵoj. Mia patro fariĝis nigre ŝvelinta kadavro same kiel aliaj homoj. Ni bruligis lin surloke, kolektinte restintajn lignaĵojn. Ni preĝis por li, plektante manojn. Kiam mi levis mian vizaĝon, mi vidis liajn piedojn en flamoj. Mi ne povis plu vidi tion. Homoj de la kompanio diris al ni, ke ni revenu la sekvantan tagon. En la sekvanta matemo ni iris al la kompanio. Kadavro de mia patro ne estis plene bruligita. Kiam mi provis preni oston el la kranio, ĝi rompiĝis. Terurite ni forkuris. Ankotaŭ nun mi foje rememoras tiun pejzaĝon.
Post emeritiĝo, mi laboras kiel rakontisto pri la tragedio en “Pacasocio de Nagasaki”. Mi rakontas ne nur pri mia sperto, sed ankaŭ pri teruro de atombombo, nome varmega lumo, eksploda ventego kaj radioaktiveco. Nur en la lasta jaro mi prelegis 50 fojojn. Pri la teruro de radioaktiveco, mi parolis pri miaf oftaj malsaniĝoj. Kiam mi estis 32-jara, mi enhospitaliĝis pro akutaj hepatmalsano kaj nefrito. Ekde tiu tempo mi enhospitaliĝis 15 fojojn antaŭ mia emeritiĝo. Mi opinias,
217
ke tio estis kaŭzita de radioaktiveco el la atombombo. Tiutempe mi eniris en la urbon pli ol 10 fojojn.
Mi opinias, ke la tasko de la atombombitoj estas rakonti kruelan realon de atombombo. Mi esperas, ke plej multaj ŝtatestroj vizitos la muzeojn de atombomboj kaj scios la realon de la damaĝoj, aŭskultante rakontojn de atombombitoj. Precipe mi forte deziras, ke la japana registaro montru sian decidon kontraŭ nukleaj armiloj. Mi tre bedaŭras, ke ĝi ĉiam sekvas la usonan politikon.
La japana registaro fanfaronas, sed nenion faras
Jene la japana registaro parolis en la Unuiĝintaj Nacioj:
La japana registaro respondeca pri la vivo kaj proprietaĵoj de la japanio taŭge alfrontas al la reala danĝero, sincere trabatos la vojon al redukto de nukleaj armiloj, ludos la rolon de peranto inter landoj posedantaj nukleajn armilojn kaj landoj subtenantaj tiun pakton kaj strebos realisme, praktike kaj persiste por la celo.
Sed mi neniam aŭdis, ke ĝi faris ion por abolo de nukleaj armiloj. La ĉefministro Abe estas lojala hundo de Trump, do li ĉiam sekvas la mastron, neniam kontraŭbojante.
La teamo de la internacia magazino La Ondo de Esperanto anoncis ĉeson de la periodaĵo. Dum 28 jaroj Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov eldonis La Ondon, sed fakte ilia ĵurnalisma agado en Esperantujo aĝas jam preskaŭ 40 jarojn. Lige kun la anonco pri la ĉeso ni intervjuis la ĉefredaktoron de La Ondo. Kadre de la konversacio Korĵenkov skizis la historion de la nun fermata magazino, malkovris la abonstatistikon kaj rakontis pri siaj planoj.
Halina Gorecka kaj Aleksandr Korĵenkov. Foto: Aleksej Korĵenkov.
Libera Folio: La nuna Ondo komencis aperadi sub via gvido en 1991, kiam ankoraŭ ekzistis Sovetio. Kiaj konsideroj gvidis al via decido fondi la gazeton kaj kiaj estis la praktikaj kondiĉoj por eldonado de sendependaj periodaĵoj en Sovetio en 1991?
Aleksander Korĵenkov: – Ekde la komenco de la 1980aj jaroj ni (Halina kaj mi) okupiĝis pri redaktado kaj eldonado de Esperantaj periodaĵoj, inter kiuj konataj estas Ekzakte (1982-91, poste ĝi reaperis kiel okaza informilo) kaj Sezonoj (1984-90). Ili estis tajpataj en Uralo kaj multobligataj en Litovio danke al la perado de Paŭlo Jegorovas. Nature, ili estis “samizdataj” (laŭvorte “memeldonitaj”), do sencenzuraj kaj senimpostaj, kiaj estis multaj tajpaĵoj kaj multobligaĵoj en Sovetunio, inter ili en 1990-91 estis ankaŭ trideko da Esperanto-gazet(et)oj.
– En 1990 estis decidite, ke la kultura almanako Sezonoj ĉesos kaj ĝia stabo transiros al la pli vastatema La Ondo de Esperanto, kaj Ekzakte (monata informilo de Urala Esperantista Societo), transformiĝos al Ruslanda Esperantisto. Cetere, respondante mi uzas nian artikolon pri La Ondo, en kiu estas multaj detaloj pri la antaŭhistorio, fondo kaj evoluo de nia gazeto. Sojle de nia 300-numeriĝo, ni ĝisdatigis la tekston.
Kiel evoluis la enhavo kaj eldonkvanto de la gazeto dum la jaroj kiuj pasis? Kiel ŝanĝiĝis la eksteraj kondiĉoj de ĝia ekzisto, en kaj ekster Esperantujo?
– Kiel dirite, en la unuaj ses jaroj (1991-97) ni eldonis du gazetojn en Esperanto. Ruslanda Esperantisto rapide kreskis kaj iĝis la ĉefa movada gazeto en Ruslando. Krom la primovadaj sekcioj “Tra Ruslando” kaj “Tra la mondo” ĝi enhavis la rubrikojn “Tribuno”, “Librobreto”, “Lingvo” kaj “Legu kaj lernu”. En januaro 1994 ĝi estis oficiale registrita kun Halina Gorecka kiel ĝia fondinto, eldonanto kaj redaktoro. La eldonkvanto en 1997 estis 600 ekzempleroj, el kiuj pli ol cent estis senpage sendataj al pluraj adresoj, precipe en Ruslando kaj sendependiĝintaj ekssovetuniaj landoj, al organizantoj de esperantistaj renkontiĝoj k. a. Danke al la vasta diskutado en Ruslanda Esperantisto fine de la 1994a jaro okazis unuiĝa kongreso de Ruslanda Esperanto-Asocio kaj Rusia Esperantista Unio.
– Ruslandan Esperantiston presatan sur ok paĝoj A4 kaj malmultekoste dissendatan en ordinaraj leterkovertoj, abonis ĉirkaŭ 250-300 ruslandanoj kaj ĉirkaŭ 150 alilandanoj, sed komence de la 1990aj jaroj la averaĝa esperantisto en Ruslando apenaŭ povis pagi la pli ampleksan kaj varian Ondon. En 1991-97 ĝi havis malmultajn abonantojn en Ruslando, sed konservi tiujn legantojn kaj aŭtorojn ni opiniis tasko praviganta la malprofiton de la dumonata gazeto, kiu al la temaro de Sezonoj (beletro originala kaj traduka, recenzoj, kaj Esperanto kiel kultura, lingva kaj socia fenomeno) aldonis tekstojn pri la ĝenerala situacio en Ruslando, Sovetunio kaj Orienta Eŭropo.
– Sed iom post iom “la eksteraj kondiĉoj” (laŭ via formulo) pliboniĝis. Kiam la averaĝa salajro en Ruslando kreskis de ĉirkaŭ 30 usonaj dolaroj al ĉirkaŭ 150 usonaj dolaroj monate, ni komprenis, ke ankaŭ en nia lando oni povas eldoni dignan ĉiumonatan revuon kaj per tio kontribui al la riĉigo de la internacia esperantista vivo. Meze de la jaro 1997 La Ondo ensorbis ĉiujn rubrikojn de Ruslanda Esperantisto kaj transformiĝis al ĉiumonata revuo, oficiale registrita de Halina, kiu “dungis” min kiel la redaktoron. La samizdata periodo finiĝis, kaj La Ondo de Esperanto ĉiumonate aperis kiel presita magazino dum preskaŭ du jardekoj, ekde julio 1997 ĝis decembro 2016. Legu pli en la menciita artikolo.
Kia estis la eldonkvanto de La Ondo en la pintaj jaroj, kaj kiam tio estis? Kie en la mondo troviĝis la plej multaj abonantoj? Kia estis la preskvanto de la papera gazeto, kiam vi devis fini ĝian eldonadon? Kia estas la abonkvanto de la elektronika versio nun?
– Ni ja regule aperigis la abonstatistikon, kaj do facile spureblas, ke en 2008 ni havis la plej multajn abonojn – 573, inkluzive de 530 paperaj kaj 43 elektronikaj, la plej multaj paper-abonoj venis en nia lasta nurpapera jaro 2006 – 545 abonkotizoj. Temas pri individuaj abonoj, ja en 2000-02 La Ondon ricevis 450-500 membroj de la brita asocio, kaj nia eldonkvanto estis 1100 ekzempleroj. En 2004-05 ĉiu Ondo enhavis la suplementon Eŭropa Bulteno, kiun ricevis la membroj de Eŭropa Esperanto-Unio.
– Se ni konsideras nur la individuajn abonantojn, la landa distribuo ne estis la sama, precipe pro la daŭra falado en Ruslando, kiun primare celis Ruslanda Esperantisto, al kies abonantaro estis proponita la pli ampleksa kaj pli kosta Ondo. En 1998 pli ol duono de la abonantoj loĝis en Ruslando, sed en la lasta paper-jaro 2016, nur 13% de la abonantoj de La Ondo estis ruslandanoj, kaj en la unua senpapera jaro en Ruslando estis nur 9% de la abonantoj.
– Se ni analizas la lastan paper-epokan jaron 2016, ni vidas, ke tiam Pollando unuafoje iĝis la lando kun plej multaj (62) abonantoj, sekvis Ruslando 59, Germanio 42, Francio 32 kaj Usono 23. La loko de Pollando ne estas hazarda, ja danke al Marian Zdankowski La Ondo dum unu jardeko (2006-16) estis presata en Pollando, kaj la abonkotizo en Pollando estis malpli granda ol en la ceteraj landoj, ĉar la dissendo okazis laŭ la enlanda poŝta tarifo.
– En 2016 jam 30% de la abonantoj elektis la bitversion, kaj la eldonkvanto de la papera versio falis ĝis ĉirkaŭ 400 ekzempleroj.
– En la unua bitepoka jaro la abonantaro de La Ondo sumis je 271 abonantoj, sed multaj el ili, precipe en Pollando kaj Ruslando, laŭ iliaj vortoj, reabonis solidare, memore pri la papera gazeto. En 2018 kelkaj dekoj da solidaremuloj ne daŭrigis, kaj la abonantaro malkreskis ĝis 235. Probable ankaŭ ĉi-jare ni havus pli malpli saman kvanton, sed en junio ni fermis la abonkampanjon, kaj nun ni havas 223 abonojn.
– Atentu, ke la nunaj bitabonoj donas al ni proksimume tiom da mono, kiom donis duonmilo da abonantoj en la paper-epoko, ja tiam la abonoj por la ekssovetuniaj, orienteŭropaj, afrikaj, sudamerikaj kaj aziaj (krom Japanio) landoj estis praktike senprofitaj por ni, kaj ni vivis dum pluraj jaroj danke al la abonoj el la riĉaj landoj. Sed en la bitepoko ĉiuj pagas same: 15 eŭrojn por la tuta jaro (ĉirkaŭ 800 paĝoj).
Kia vi trovas la nunan staton de la Esperanto-gazetaro? Ĉu vi ne trovas, ke La Ondo plu havus rolon por plenumi en la Esperanto-movado? Se jes, ĉu ne ekzistas praktika eblo, ke ĝi povus daŭrigi sian ekziston kun alia redaktoro? Ĉu vi ricevis neniajn proponojn en tiu direkto post via anonco?
– Ne estus bele, se mi, aganta Esperanto-redaktoro (kun ĉirkaŭ 40-jara sperto), juĝus la laboron de miaj kolegoj, kaj do mi petas permeson malrespondi pri la stato de nia gazetaro kaj pri la rolo de nia Ondo en ĝi.
– Se temas pri dungo de alia redaktoro aŭ pri cedo de l’ gazeto al alia societo aŭ persono, ni sondis tiujn aferojn ankoraŭ antaŭ la Poznana anonco, sed la interesatoj malkonsentis, eksciinte, ke la redaktado postulas ĉiumonate ĉirkaŭ 130-140 laborhorojn, aŭ ĉirkaŭ 10 labortagojn (mia labortago por La Ondo enhavas 16-18 laborhorojn, de la 9a matene ĝis la 3a nokte, kun paŭzoj por manĝoj kaj promenetoj). La provlegado (trifoje por 70-80 paĝoj) forprenas pliajn 30 horojn monate (preskaŭ tri labortagojn de Halina); krome ankaŭ administrado, dissendado ktp postulas tempon. Neniu pretis dediĉi 160-180 horojn monate al la gazeto, kiu nun havigas la profiton de ĉirkaŭ tri mil eŭroj jare, aŭ 250 eŭrojn monate.
Kaj fine, kelkaj vortoj pri vi mem, se vi bonvolas? Rakontu, kiel vi alvenis al Esperanto kaj kial vi trovis inda dediĉi grandan parton de via vivo al eldonado kaj verkado en Esperanto? Kiel interplektiĝis via Esperanta vivo kaj via familia vivo? Kiel vi daŭrigos vian Esperantan agadon post la fermo de la Ondo?
– Mi bonvolas, sed miajn respondojn al la tri unuaj demandoj kaj multon alian vi trovos en la intervjuo, kiun pasintjare aranĝis Paŭlo Fischer-Kotowski. Ĉu kiel mi daŭrigos?.. Mi kaj Halina plu okupiĝos pri libroeldonado, interalie, pri la usona novelaro La donaco de la magoj. Daŭros ankaŭ niaj verkado, tradukado, recenzado, historiesplorado, bibliografiado, podkastado, prelegado, kvizado k. a. Nun ni pripensas ankaŭ la estontecon de nia novaĵretejo La Balta Ondo.
– Cetere, ĝis la jarfino aperos ankoraŭ du numeroj de La Ondo de Esperanto kaj ĉi-jara literatura suplemento Rusa antologio kun tradukoj de Valentin Melnikov el la klasika rusa poezio, antaŭe publikigitaj en La Ondo. Por tiuj, kiuj ankoraŭ ne abonas La Ondon, ni proponas specialan oferton: paginte unu fojon la abonkotizon por 2019 (15 eŭroj) vi ricevos donace ĉiujn numerojn por 2017 kaj 2018 inkluzive de la literaturaj suplementoj. La Ondo de Esperanto, eldonata laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”, estas abonebla plurmaniere en nia retejo.
chielismo pri Esperanto plu vivos en la familio de Zamenhof: “Nun estas plej nigra tempo de Esperanto inter antaŭa centjaro kaj posta centjaro. Kion fari? Esperanto jam estas preta, sed…” okt 14, 14:10
Felikso Hartmann pri La Ondo de Esperanto foriras: “Bonege! Nun mi havas plian motivon por ekaboni Monaton.” okt 11, 14:50
Istvan Ertl pri La Ondo de Esperanto foriras: “Dankon, Felikso. Jes, mi interkonsentis kun Monato pri daurigo de la rubriko tie.” okt 11, 09:38
Felikso Hartmann pri La Ondo de Esperanto foriras: “Mi esperantiĝis en 2016 kaj abonis la Ondon ekde 2017. Dank'al ĝi mi multe lernis pri la movado, la Eo-literaturo…” okt 10, 22:58

La 9-an de oktobro, en sia 95-a vivojaro, forpasis en Parizo Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, la nepo de la iniciatinto de Esperanto. Li estis vaste konata kaj ŝatata de la esperantistaro, precipe pro la rolo kiun li plenumis ekde 1987 kiel reprezentanto de la Zamenhofa familio. Spite lian morton Esperanto plu vivos en la familio Zamenhof.
Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof dum la UK en Vilno 2005. Foto: Choe Taesok.
Louis Christophe Zaleski-Zamenhof naskiĝis en Varsovio en 1925 kun la nomo Ludwik Zamenhof, memore al sia avo. En la dua mondmilito li trafis en la varsovian geton, el kiu li sukcesis fuĝi post kelka tempo. Tiam li ricevis falsan identecon kaj kaŝiĝis sub la nomo Krzysztof Zaleski. Li decidis konservi ĝin ankaŭ poste, kiel Ludwik Krzysztof Zaleski-Zamenhof. Post la elmigro al Francio en 1959 li ekuzis francan varianton de la nomo.
Zaleski-Zamenhof ne daŭrigis la familian tradicion kaj ne iĝis kuracisto. Post la fino de la dua mondmilito li studis en la Fakultato pri Konstruado de la Varsovia Politekniko (1946–1949). Li eklaboris tie post la studoj kaj fine ankaŭ doktoriĝis per disertacio pri prembetono, kiu estis tiam teknologia novaĵo. Kune kun du kolegoj en 1953 li verkis la unuan libron en la pola lingvo pri tiu temo. Poste li verkis plurajn aliajn fakajn verkojn.
La prembetono iĝis la akso ĉirkaŭ kiu ruliĝis la tuta vivo de la nepo. Kiel inĝeniero li uzis tiun teknologion en siaj projektoj, el kiuj kelkaj estas vaste konataj, kiel la Olimpika Stadiono en Montrealo kaj la monumento memore al Charles de Gaulle – 44 metrojn alta lorena kruco en ties hejmvilaĝo Colombey-les-Deux-Églises. Li okupiĝis ankaŭ pri konstruado de platformoj sur maro por ĉerpi petrolon el sub la marfundo. Pri la konstruarto li lekciis en teknikaj altlernejoj en Parizo kaj Milano.
Kiel infano li partoprenis en kelkaj Universalaj Kongresoj – en Stokholmo (1934), Romo (1935) kaj Vieno (1936). Ĝuste por ili li eklernis Esperanton, ĉar la kono de la lingvo estis la kondiĉo kiun donis al li la familio. Li ne venis al la Varsovia UK en 1959, sed partoprenis en la kongreso unu jaron pli frue kaj unu jaron poste. Sed plej aktiva li estis ekde la Jubilea Kongreso en 1987, kiu same okazis en lia naskiĝurbo kaj en kiu li iĝis honora membro de UEA. Li aperadis en la kongresoj, sendis salutmesaĝojn kaj diskonigis en la mondo la lingvon de la avo.
La vivon de Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof prezentas la libro de Roman Dobrzyński La Zamenhof-strato, kiu unue aperis en 2001 en la pola, sed du jarojn poste estis reverkita en Esperanto kaj sekve tradukita en dekkelkajn lingvojn.
Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof kun sia filino Margaret.
Zaleski-Zamenhof estis la plej proksima vivanta familiano de L. L. Zamenhof. Post lia morto la plej proksimaj parencoj en la rekta linio estas la du pranepinoj: Hanna Zamenhof-Zaruska, kiu vivas en Usono, kaj Margaret Zaleski-Zamenhof, kiu vivas en Francio. En 2015, okaze de la 100-a Universala Kongreso ambaŭ transprenis la taskon reprezenti la Zamenhof-familion en la Esperanto-kongresoj.
Tiam neniu el la du filinoj ankoraŭ bone sciis Esperanton, rakontas Katalin Kováts, kiu en la lastaj jaroj multe rilatis kun la familio.
– Ĵus antaŭ Lillo Margaret, kiu loĝas en Parizo, ekstudis Esperanton, ĉefe per Duolingo, sed manke de praktikado ne atingis bonan parolnivelon. Dum la kongreso en Lisbono ni renkontiĝis, kaj mi proponis al ŝi helpi en la lernado. Ni renkontiĝis plurfoje, vizitis unu la alian kaj sincere amikiĝis. Margaret nun regas Esperanton tre bone, kaj eĉ trapasis KER-ekzamenon ĉi-somere. Tio fakte tre ĝojigis la patron. Do, espereble dum multe da jaroj ni havos inter ni esperantistan membron de la Zamenhof-familio, kiu eĉ planas aktivi en la movado.
Pli frue Margaret Zaleski-Zamenhof ne konsciis, kiel gravan rolon Esperanto havis por ŝia patro, rakontas Katalin Kováts.
– Lastatempe, kiam li jam estis malsana kaj tre laca, Margaret uzis Esperanton kiel magian rimedon por aktivigi la patron, veki lian atenton, kaj plezurigi lin per konversacioj en Esperanto. Miaj lastaj personaj memoraĵoj datiĝas de unu monato, kiam en septembro ni kune vespermanĝis ĉe la nepo, kaj li plurfoje vigle levis sian glason duonkantante “Esperanto, Esperanto estas la lingvo por ni!” Ni plene konsentis kaj konservos en ni tiujn magiajn momentojn.
Felikso Hartmann pri La Ondo de Esperanto foriras: “Bonege! Nun mi havas plian motivon por ekaboni Monaton.” okt 11, 14:50
Istvan Ertl pri La Ondo de Esperanto foriras: “Dankon, Felikso. Jes, mi interkonsentis kun Monato pri daurigo de la rubriko tie.” okt 11, 09:38
Felikso Hartmann pri La Ondo de Esperanto foriras: “Mi esperantiĝis en 2016 kaj abonis la Ondon ekde 2017. Dank'al ĝi mi multe lernis pri la movado, la Eo-literaturo…” okt 10, 22:58
Vizito al la vilaĝo Iitate la 3an de oktobro 2019
La 2an de oktobro franca paro ges-roj Demouy vizitis min en Maebaŝi. Mia urbo ne estas interesa, do mi akompanis ilin al Fukuŝima por ke ili vidu la realon tie. La 3an ni vizitis la vilaĝon Iitate kaj la 4an la fiŝhavenon Ukedo kun s-ino Jamakaŭa, esperantistino, kaj s-ro Abe, juna esperantistiĝonta artisto.
Maljunulejo de la vilaĝo Iitate La vilaĝo Iitate situas en la montaro Abukuma 60
kilometrojn for de la nuklea centralo n-ro 1 de Fukuŝima, tial la vilaĝanoj opiniis, ke eĉ se okazos nuklea akcidento, la vilaĝo tute ne suferos, sed en tiu tago, kiam la nukleaj reaktoroj eksplodis, ventoj flugis al la vilaĝo, do la vilaĝo estis tiel poluita, ke la registaro ordonis, ke ĉiuj vilaĝanoj rifuĝu, kaj ĉiuj sekvis la ordonon krom 100 maljunuloj.
Mi aŭdis, ke la maljunuloj loĝantaj en la vilaĝa maljunulejo ne rifuĝis. Kiel kaj kial tio okazis? Kiuj prizorgis ilin? Tio estis mia longa demando, do ĉi-foje mi vizitis tiun maljunulejon. Ĝi estas tre bela ligna konstruaĵo kun belaj mebloj same kiel la nove konstruitaj urbodomo, lernejo kaj kunvenejo. Antaŭ la katastrofo en la maljunulejo loĝis preskaŭ 120 maljunuloj, sed nun nur ĉirkaŭ 40.
Kiam okazis la nuklea akcidento, el aliaj maljunulejoj laŭ la marbordo de Fukuŝima ĉiuj maljunuloj rifuĝis, kaj
185
dume mortis nemalmultaj el ili pro abrupta translokiĝo kaj nesufiĉa prizorgado. La vilaĝo antaŭvidis tion, kaj post batalo kontraŭ la registaro, ĝi povis decidi ne rifuĝigi tiujn maljunulojn. Tamen la prizorgantoj rifuĝis. Multaj el ili vizitadis la maljunulejon de sia malproksima provizora loĝejo. Certe ili timis radioaktivecon, sed ili konkeris la timegon kaj laboradis por tiuj maljunuloj. Nun la vilaĝo volas akcepti pli multajn maljunulojn, sed mankas laborforto.
En la broŝuro de la maljunulejo la vilaĝestro Kanno skribas jene:
186
Kvankam la registaro ordonis, ke ĉiuj vilaĝanoj rifuĝu, ni ne fermis la maljunulejon. Mi dankas al la registaro, la gubernio Fukuŝima kaj multaj subtenantoj pro ilia kompreno pri nia decido. Mi plej dankas al la funkciuloj, kiuj prizorgadis la maljunulojn en tiu malfacila situacio.
Nu, kia estas la vilaĝo nun? Se mi diras koncize, Iitate estas vilaĝo kun malmultaj loĝantoj kaj kun multege da forĵetitaj kampoj, nigraj sakegoj kaj sunenergiaj paneloj.
En la vilaĝo tie kaj ĉie staras dozmetroj. La plej granda cifero, kiun ni vidis sur ili, estis 0,40 mikrosiverto. Laŭleĝe la permesita maksimuma forteco estas 0,23 mikrosiverto. Se oni elmetiĝas je 0,23 mikrosiverto/hore dum unu jaro, oni elmetiĝas je 1 milisiverto jare. Tiu kvanto estas la maksimumo adoptita internacie. Tamen en Fukuŝima multaj lokoj estas pli radioaktivaj ol tiu normo. Tiujn lokojn la registaro devis purigi, sed por tio ĝi
devis pagi multe kaj ne eblas purigi ĉiujn tiajn lokojn, ekzemple la montaron kaj arbarojn, tial ĝi interpretis la leĝon jene:
187
“Eĉ se iu loko estas radioaktiva inter 0,3 kaj 0,6 siverto hore, homoj loĝantaj tie ne ĉiam restas en tiu loko, do ili ne elmetiĝos je pli ol 1 siverto jare, sekve oni ne bezonas purigi tiun lokon”.
Laŭ tiu arbitra interpretado nun estas multaj nepurigitaj lokoj pli poluitaj ol je 1 siverto jare. Tamen la leĝo pri tiu “1 siverto” ankoraŭ validas, do en aliaj gubernioj krom Fukuŝima nur permesitaj homoj kun ŝirma vestaĵo kaj dozmetro kiel laboristoj en la nukleaj centraloj kaj esploristoj pri nuklea energio povas escepte eniri en lokojn pli poluitajn ol je 1 siverto. Nur en Fukuŝima ordinaraj homoj “rajtas” esti en lokoj pli poluitaj ol je 1 siverto. Ankaŭ la loĝantoj en Iitate estas en la sama cirkonstanco sen ia ŝirmo.
Por infanoj radioaktiveco estas pli serioza. Ili ne havas sufiĉan rezistan forton, krome ili paŝas kaj ludas pli proksime al tero, kiu estas pli radioaktiva ol en aero. Ili elmetiĝas pli da
radioaktiveco ol plenkreskuloj. En la foto ludas infano en parkejo de nove konstruitaj domoj por rifuĝintoj. Iliaj gepatroj estas ne saĝaj, estante indiferentaj pri la influo de radioaktiveco al siaj gefiloj aŭ por vivteni sin, ili devas loĝi en tia loko.
188
Maldekstre vi vidas nigrajn sakojn da poluita tero. Nun oni transportas ilin al la provizora rubaĵkonservejo en la urbo Ookuma, kaj la registaro promesis, ke post 30 jaroj ĝi transportos ilin ekster Fukuŝima, sed neniu kredas tion.
Maldekstre estas foto de sunenergipaneloj. oni ne povas kultivi rizon kaj legomojn, do por gajni monon oni
instalis sunenergipanelojn. La gubernio Fukuŝima ekenkondukis sunenergion pli post la katastrofo. En 2011 oni produktis nur 66 megavatojn da elektro, sed en 2018, 1514, kaj tiu kvanto okupas 70% el la tuta elektro produktita en Fukuŝima. Averaĝaj procentoj en Japanio estas 16%. Tamen la terkulturistoj en Iitate ne estas ĝojaj pro tiamaniera mongajno, rememorante karajn voĉojn de ranoj en siaj kampoj en junio kaj orajn rizplantojn en aŭtuno. Ili volas labori sur la kampoj kaj gajni monon per siaj propraj manoj kun ŝvito.
189
Vizito al la fiŝhaveno Ukedo la 4an de oktobro 2019
La 4an ni vizitis la fiŝhavenon Ukedo en la urbo Namie, Fukuŝima. La cunamo detruis ĉion en la distrikto kaj la nuklea akcidento malhelpis la rekonstruadon, tial tie restas nenio krom du detruitaj betonaj konstruaĵoj, kelkaj detruitaj domoj kaj nove konstruita fiŝhaveno kun dekkelkaj ŝipoj.
La domo de la familio Iŝida
Unu domo staras najbare de la ponto Ukedo. Ĝi staras tuj apud la rivero, tial la cunamo detruis ĝin kiel en la foto. Jam pasis preskaŭ 9 jaroj post la katastrofo, sed ĝi ankoraŭ
staradas same kiel post la cunama atako. Tamen ĉi-foje mi vidis paperon ĉe la enirejo, kiu anoncas, ke baldaŭ oni malkonstruos ĝin.
Rilate al la katastrofo en 2011, la registaro aŭ la gubernio Fukuŝima donis subvencion por malkonstruado de detruitaj konstruaĵoj kaj domoj en du jaroj, tial
190
plejmultaj homoj haste malkonstruigis sian domon dum tiuj du jaroj kaj tre rapide malaperis detruitaj domoj sur la urboj inunditaj de la cunamo.
Tiu domo estis trafita de la cunamo ĝis la plafono de la unua etaĝo. Sur la planko estas disĵetitaj kaj renversigitaj diversaj aĵoj kaj ni ne povis eniri, sed sur la muro restis diplomoj kaj mi povis scii, ke la domo apartenas al la familio Iŝida, kaj s-ro Iŝida havis diplomon de instruisto de supera mezlernejo.
Ni povis supreniri al la dua etaĝo, konsistanta el du ĉambroj. Tie estis ankaŭ disĵetitaj diversaj aĵoj kaj unu ŝranko falis. Sur la planko ni povis vidi librojn temantajn pri polica afero, komercaj leĝoj kaj eĉ germana-japana vortaro. Ŝajnas, ke la familianoj estas kleraj. En la kesto estis porgeknabaj gazetoj en la 1970-aj jaroj. Mi divenis, ke la infanoj en la familio jam forlasis la domon kaj la gepatroj konservadis tiujn memoraĵojn.
Kio okazis al tiu familio? Ĉu la fakto, ke la domo restas detruita ĝis nun, signifas, ke ĉiuj familianoj mortis en la cunamo? Se iuj postvivus la cunamon, ili povus zorgi pri la domo kaj ĝi estus jam longantaŭe malkonstruigita.
En la pasintaj 9 jaroj mi vizitadis la lokojn inunditajn de la cunamo, kaj el sur tiuj lokoj mi prenis diversajn aĵojn, ekzemple telerojn, monujon, pupojn, horloĝojn ktp. kaj temante pri tiuj, mi faris libron. Tamen mi ne prenis aĵojn en la domoj eĉ detruitaj, ĉar tiuj aĵoj klare apartenas al la posedanto de tiuj domoj, do preni ion estas ŝtelado, sed kiam mi vidis anoncon de “Malkonstruado” sur la
191
enireja muro, mi ŝanceliĝis. Baldaŭ oni malkonstruos la domon per grandaj maŝinoj kaj ĉio en la domo fariĝos rubaĵoj kaj eterne perdiĝos. Mi prenis kajeron, sur kiu estas skribite “Socia situacio, la 2a klaso de la unua lernojaro Iŝida Hiromi”. Foliuminte ĝin, mi redonis ĝin en la keston, sed mi repensis, prenis ĝin kaj kunportis ĝin al mia hejmo. Laŭ la enhavo kaj la belaj skribaĵoj mi
konkludis,
Hiromi
tiutempe
unua lernojaro de supera mezlernejo. Ŝi estis 15-jara aŭ 16-jara. En la kajero estis gluitaj eltranĉaĵoj el ĵurnaloj kiel sube:
La 21an de julio: “Fabriko en la urbo Koorijama estis poluita de hidrargo”.
La 22an de julio: “Japana aviadilo estis rabokaptita”. La 24an de julio: “Malsukceso en negocado kun
teroristoj”.
La 25an de julio: “Ĉiuj estis savitaj. Nokte la aviadilo
ekflugis al Japanio”.
La 26an de julio: (Foto de eksplodigita aviadilo). La 27an de julio: “La pasaĝeroj revenos al Japanio
hodiaŭ”.
La 28an de julio: “Revenis! Renkontiĝo de la familianoj”.
192
ke estis en la
Tiu terorista atako okazis la 20an de julio 1973 en la japana aviadilo, kiu ekflugis de Amsterdam al Japanio. Tiun tempon Hiromi estis 15-jara, naskiĝinte en 1958, do se ŝi ankoraŭ vivas, nun ŝi estas 61-jara. Ĉu ŝi ankoraŭ vivas? Ĉu ŝi fartas bone?
Aliaj ses eltranĉajoj temas pri basbalmatĉoj inter la teamoj de la superaj mezlernejoj en la gubernio Fukuŝima, du pri tragedio en Filipinio kaj Parao dum la dua mondmilito, unu pri juĝo pri terorista atako en Japanio, unu pri terorista atako en Grekio kaj unu pri senpluva somero en Japanio. La lasta eltranĉaĵo datiĝas de la 7a de aŭgusto. La somera libertempo kutime daŭras ĝis la fino de aŭgusto. Kial ŝi ĉesis eltranĉi artikolojn poste? Ĉu ŝi vere prezentis la kajeron al la instruisto? Nenie estas stampo aŭ subskribo, kiu montras, ke la instruisto ricevis kaj vidis ĝin. Aŭ ĉu ŝi kolektis tiujn eltranĉaĵojn laŭ sia volo, ne pro la tasko trudita de la instruisto?
Kiam mi legas ŝian kajeron, mi sentas, kvazaŭ mi estus en tiu epoko. La fotoj estas nebule nigra kaj blanka, kaj la literoj estas tiel malgrandaj, ke mi ne povis deĉifri bone, sed el la tranĉaĵoj mi povas bone bildi knabinon15-jaran, ĉar tiun tempon mi jam estis instruisto kaj instruis geknabinojn samaĝajn kiel ŝi.
De ŝia domo mi ŝtelis aŭ ricevis aliaj aĵojn: unu estas vortaro germana-japana jam kun ŝimo sur la kovrilo. Nuntempe eĉ en universitatoj oni ne instruas la germanan, do malmultaj familioj havas vortaron de fremdaj lingvoj. Certe ŝi aŭ ŝiaj gefratoj studis en universitato
193
La alia estas ŝtono. Ĝi kuŝis sur la tatamo. Ĝi ne estis portita de la cunamo, sed ĝin eble Hiromi trovis ie. Ĝi estas ronda kaj sidas agrable en la mano. Ankaŭ mi ŝatas ŝtonojn kaj mi kolektis dekkelkajn en mia hejmo. Mi aldonis ĝin al miaj kolektaĵoj.
La ŝtono, kiun Hiromi tenis en sia mano
sidas agrable en mia mano.
Kie vi trovis ĝin?
Mi vizitis tiun ĉi domon jam kelkajn fojojn. Ĉiun fojon mi trovis, ke pli kaj pli la domo detruiĝas. Ĉi-foje herboj volve kreskis ĝis la dua etaĝo. Estis truoj en la muroj, do ventoj libere trablovas. Baldaŭ ankaŭ tiu ĉi domo estos malkonstruita. Se restas domoj eĉ detruitaj, oni povas scii, ke antaŭe loĝis homoj ĉi tie, sed kiam ĉiuj domoj malaperos, la loko fariĝos sovaĝa herbejo, kvazaŭ neniam homoj vivus tie, same kiel la plaĝo de Ukedo, kiu estas tre bela sen rubaĵoj, kvazaŭ ĝi estus neniam tuŝita de homoj. Aperos la pejzaĝo en la Ĵoomon-epoko antaŭ 10000 jaroj.
194
La tombejo de Ukedo
La suba foto montras, kia estis la urbo Namie kaj Ukedo antaŭ la katastrofo. Dekstre estas la rivero Ukedo, sur kiu estas la ponto Ukedo. Ĉe la dekstra flanko estas kelkaj domoj, el kiuj unu estas tiu de la familio Iŝida. Ĉe la riverbuŝo estas la fiŝhaveno. Tiu dense priloĝata distrikto estas Ukedo.
Namie
Ukedo
La centro de la urbo Namie estas en la supra parto. Tiu parto ne estis trafita de la cunamo, sed de la tertremo, do multaj domoj difektiĝis. El ili multaj estis jam malkonstruitaj kaj ekestis multaj vakaj lokoj. Ankoraŭ restas domoj kun blua plasta tuko ĉe la tegmento.
195
Loĝantoj estas malmultaj. Funkcias nur la urbodomo kun 200 funkciuloj kaj lastatempe malfermita relative granda vendejo. Certe tiuj laboristoj venas de ekster la urbo, ĉar en la urbo ne estas kondiĉaro por loĝi.
En la mapo estas la tombejo de la distrikto Ukedo montrita per sago. Ĝi estis trafita de la cunamo kaj preskaŭ ĉiuj tomboŝtonoj estis faligitaj. En la suba foto vi vidas, kia estas la nuna stato de la tombejo. Urnoj estis perditaj, kaj el la urnejoj kreskas herboj.
Tiu tombejo ne ŝanĝiĝis dum la pasintaj 9 jaroj, nur
kreskadas herboj pli kaj pli dense. Mi ofte vidis tombejojn
en aliaj inunditaj urboj, sed en tiuj lokoj la tombejoj estas
196
jam bele rearanĝitaj. Sed en tiu ĉi tombejo nenio ŝanĝiĝis. La kialo estas klara. Estis longe malpermesite eniri en la urbojn Namie kaj Ukedo pro la nuklea akcidento. De ĉi tie la nuklea centralo n-ro 1 estas klare kaj proksime videbla. En aliaj urboj oni povis komenci rekonstruadon, do nun nenie estas tiel mizeraj tombejoj kiel ĉi tie. La eksaj loĝantoj ne volas vidi la mizeron, tial mi trovis nur unu tombon, al kiu estis oferita florbukedo okaze de Higan-tagoj en la fino de septembro.
Mi malpie paŝis en la tombejo, piedpremante falintajn tomboŝtonojn. Mi trovis unu epitafon kun la nomoj de multaj familianoj. Inter ili estis infanoj sinsekve mortintaj:
Antaŭ la dua mondmilito infanoj facile mortis. Kiam ili kreskis, militoj rabis de ili vivon. Jen estas tombo de militmortinto. Certe ne estis lia cindro en ĝi.
Mortis en la insulo Guadalcanal en la maro de Solomon la 21an de decembro 1942 en la aĝo de 27 jaroj.
Tiu ĉi insulo havas alian nomon “la insulo de malsatego”, ĉar la japana armeo ne povis sendi provianton, tial la plejmulto de la mortintoj sur tiu insulo mortis, ne
197
batalante kontraŭ usonanoj, sed suferante pro malsatego. Ankaŭ tiu mortinto, kies nomo estis kaŝita de herboj, mortis same kiel aliaj multaj.
Sur la tomboŝtono konstruita en 1970 estis gravurita jena tankao:
Mian edzinon, kiu mortis juna, mi nun rememoras.
Mia koro estas plena de malĝojo.
Akira
Vidu la tombon en la foto. Ni havas kutimon
oferti epitaftabulojn al la tombo, sed al tiu tombo ujo por ili estis perditaj, do oni alligis ilin
per glubendo.
Ĉiuj mortintoj en tiu ĉi tombejo havis la duan aŭ la trian morton en la cunamo.
* Mi aŭdis poste, ke la nova tombejo de la loĝantoj estis konstruita sur la najbara monteto. La eksa tombejo ĉi tie kaj eksaj tombŝtonoj estis forĵetitaj. Tio signifas, ke ankaŭ a malĝojo de Akira pri lia june forpasinta edzino kaj la memoro de tiu militmortinto estis forĵetitaj.
198
Kunvenejo de Tanaŝio kaj Mara Parko Namie Laŭ la dekstra riverbordo restas du betonaj konstruaĵoj.
Unu estas Kunvenejo de la distrikto Tanaŝio. Antaŭ la katastrofo ĉi tie estis 150 domoj, sed nun neniu restas, kaj nur herbejo etendiĝas.
En la unua etaĝo estas disĵetitaj diversaj aĵoj kiel lernantaj dorsosakoj,
pupoj,
kaj
(sube,
foto). La dua etaĝo estis ankaŭ atakitaj de la cunamo. La plafono falis kaj de
tie pendas dratoj. En la ŝrankoj estis polve makulitaj kusenoj kaj tabloj (sube, dekstra foto). Ĉiuj fenestroj estis rompitaj, do ventoj kaj pluvoj envenas kaj difektas ĉiujn. Kia estos la konstruaĵo post 5 jaroj, post 10 jaroj?
199
banko-karto dokumentoj maldekstra
Mara Parko Namie estis amuzejo por turistoj, ekipitaj per sportejo, planetario, vendejo kaj restoracio. La konstruaĵo estas tre bela, borderita per onda bluo.
Malaperis voĉoj de infanoj.
Mi aŭdas nur ondojn de la Pacifiko, rigardante kun kolero la nuklean centralon, starantan sur la malproksima monteto.
Sur la sportejo jam konstruiĝis fabriko por nukleaj rubaĵoj. Mi supozas, ke oni bruligas ilin tie por redukti ilian kvanton, kaj poste transportos ilin al la konservejo de poluitaĵoj en la urbo Ookuma, kie estis la detruita nuklea centralo n-ro 1 de Fukuŝima. En la planetario ankoraŭ
200
restas en mallumo seĝoj sale makulitaj de la cunamaj ondoj. La vendejo en la unua etaĝo malaperis. En la dua etaĝo restas granda salono same kiel antaŭe. Sur la muro pendas la marta folio de la kalendaro de 2011. Ankaŭ estas banejoj en bona ordo. Ŝajnas, ke ĉio estas uzebla.
Mi bonvenigis la francojn al la bonega restoracio en la 3a etaĝo. Ĉar la pordoj estis malfermitaj, la tabloj estis polvaj, sed ĉio estas en bona ordo. Kuirejo estis en kaoso, eble pro la tertremo. En fridujoj kaj en potoj estis jam sekiĝintaj manĝaĵoj. En la fridujo estis boteloj da teo, kokakolao kaj oranĝa suko. Teo kaj kokakolao estis ankoraŭ trinkeblaj. Ankaŭ sakeo en malfermita botelo estis trinkebla. Estas mirinde, ke tiuj trinkaĵoj estas ankoraŭ bonguste trinkeblaj post 9 jaroj da varmo, malvarmo kaj ventadoj. Ni manĝis sandviĉojn, kiujn ni aĉetis en la urbo Minami-Sooma, kie ni tranoktis. De la fenestroj ni povis panorame vidi la pacifikan oceanon kun blankaj ondoj.
S-ro Abe, kiu unuan fojon venis ĉi tien, provis lavi siajn manojn el la akvo el la krano. Mi moke ridis al li, dirante, “Akvo ne venos!” Sed la virinoj, reveninte de la necesejo, diris, “Akvo venis!” Post la katastrofo neniu uzis la necesejon, do akvo estis ankoraŭ konservita. Tiu okazaĵo donis al mi strangan emocion. La konstruaĵo ankoraŭ vivas!
Tiu ĉi konstruaĵo eble restos longe, ĉar jam restarigo de la amuzejo ne estos ebla kaj malkonstruado kostos multe. Tiu ĉi estas malferma nur por mi. Aliaj homoj ne scias eĉ la ekziston de tiu valora konstruaĵo.
La magazino "La Ondo de Esperanto" aperadis ĉiumonate ekde 1991. Nun venas tempo adiaŭi unu el la vere malmultaj profesiaj periodaĵoj en la Esperanto-movado. "Sen La Ondo ne nur la rusia Esperanto-movado, sed ankaŭ (aŭ eble eĉ unuavice) la internacia iĝos malpli riĉa", opinias ĵurnalisto Grigorij Arosev.
La lasta papera jarkolekto de La Ondo.
La redakcio de La Ondo de Esperanto anoncis pri la baldaŭa ĉeso de la magazino. Post la relative mallonga periodo de nur-elektronika ekzisto La Ondo, senĉese aperanta ekde 1991, entute malaperos. En la editorialo, subskribita de la eldonanto Halina Gorecka kaj redaktoro Aleksander Korĵenkov, kiel ĉefa kaŭzo de la ĉeso estis menciita problemo kun la malboniĝanta vidkapablo de Korĵenkov. Ni ne havas kialojn malkredi tion.
La titolo La Ondo de Esperanto ne estis elpensita de Gorecka kaj Korĵenkov. Magazino kun tiu titolo aperadis en Moskvo inter 1909 kaj 1917, tiam ĝin eldonis la financa oficisto Aleksandr Saĥarov. La aperon de La Ondo benis mem Zamenhof. En la samaj jaroj aperadis ankaŭ la movada ĵurnalo Ruslanda Esperantisto (fakte la sama titolo estis uzita eĉ dufoje: inter 1905 kaj 1908, kaj tre mallonge en 1909). Kurioze ke ambaŭ titolojn transprenis Korĵenkov kaj Gorecka en la jaro 1991, re- kaj ekeldoninte La Ondon kaj Ruslandan Esperantiston.
La eldonado startis en la malfrua printempo de 1991, kaj tio sufiĉe gravas por kompreni la procedon, kiun ekgvidis la geedzoj. Post nur kelkaj monatoj Sovetunio disfalis, kaj la sekvoj estis ne nur politikaj, sed ankaŭ ekonomiaj: oni povas nur imagi, kiom da fortoj kaj kompreneble mono kostis por Korĵenkov-Gorecka daŭra eldonado de la periodaĵoj en la epoko de hiperinflacio. En la unuaj jaroj Ruslanda Esperantisto estis nur primovada eldonaĵo, La Ondo estis nomata ”soci-kultura“ magazino.

Aleksander Korĵenkov
Tiel do estis, sed en iu momento iĝis klare, ke estas malfacile redakti kaj eldoni du periodaĵojn. Rezulte Ruslanda Esperantisto ĉesis kaj migris en La Ondon, kiu por pluraj jaroj fariĝis grava rusia eldonaĵo. Antaŭ kelkaj jaroj Korĵenkov kaj Gorecka anoncis ĉesigon de la papera versio, argumentante tion per la daŭra plimalfaciliĝo de la produkta kaj ekspeda procedoj kaj samtempe atentiginte, ke la papera versio estus pli profita por ili. Kaj nun, post 28 jaroj, la ondo reiras malantaŭen.
Ĝi nek estis nek estas la sola Esperanto-periodaĵo en Rusio, kaj ĝi ne estis ideala. La Ondo eĉ ne estis objektiva, ja ĉiam prezentanta la mondovidon de ties redakcio – tamen ĉu povus esti alie? Sed sendube ĝi estis kaj estas profesia eldonaĵo, kiu ĉiam kreis solidan bildon pri la Esperanto-movado en Rusio, en lando kiu pro la historiaj cirkonstancoj ĉiam havas apartan (ne legu ”plej gravan“, legu laŭvorte ”apartan“) rolon en la historio de la Esperanto-movado. La ceteraj periodaĵoj en la sama lando vole-nevole ĉiam havis antaŭ la okuloj ĝuste La Ondon, kaj kreis konceptojn de siaj eldonaĵoj surbaze de la impresoj pri La Ondo – kio estis en ĝi bona, kio estis malbona.
Mi mem ekaŭdis pri Ruslanda Esperantisto kaj La Ondo meze de la 1990-aj jaroj, kiam mi profundiĝis en la movadon kaj ekaktivis tie. Tiam mi estis tre juna kaj opiniis ambaŭ eldonaĵojn tre enuigaj. Poste mi ekkonis riproĉojn je la adreso de ties eldonantoj. Poste ni kunlaboris. Poste ni konfliktis. Poste ni denove kunlaboris. Poste ni parte amikis kaj tio daŭras – nu, almenaŭ mi tiel esperas.
Halina Gorecka
Sed intertempe la geredaktoroj daŭre ĉiumonate preparis novan numeron de La Ondo sur same profesia nivelo.
Mi (kaj ne nur mi) malŝategas la obstine uzatan en La Ondo vorton ”Ruslando“ kiel nomon por la lando, kie mi naskiĝis kaj vivis ĝis certa aĝo. Mi ne ŝatis, ke Korĵenkov kaj Gorecka ne atentis la fortegan junularan Esperanto-movadon en Rusio el la 1990-aj. Mi krome ne ŝatis tion kaj jenon, sed tio estas ja ilia privata vidpunkto, je kiu ili rajtis, kaj tio havas neniun rilaton al la kolosa laboro, kiun faris kaj ĝis nun faras la geeldonantoj.
Multo ŝanĝiĝis intertempe, Korĵenkov kaj Gorecka spertis translokiĝon el la urala Jekaterinburg en la baltmaran Kaliningradon, postvivis gravan malsanon de Halina Gorecka (kun feliĉa fino) kaj sendube multon alian, kion la ekstera publiko ne scias.
Sed… intertempe la geredaktoroj daŭre ĉiumonate preparis novan numeron de La Ondo sur same profesia nivelo.
Nur tiu, kiu mem redaktas aŭ eldonas ion povas vere kompreni la amplekson de tia laboro. Mi estas ĝuste tiu, kiu laŭ propra sperto tion komprenas. Kaj admiras.
Sen La Ondo ne nur la rusia Esperanto-movado, sed ankaŭ (aŭ eble eĉ unuavice) la internacia iĝos malpli riĉa. Periodaĵoj regule malaperas, ĉiam pro malsamaj kialoj, sed ĉiam kun la sama sekvo: anstataŭ ili venas nenio. Ni deziru al Korĵenkov kaj Gorecka fortan sanon por realigado de aliaj planoj – je la fino de artikolo tio sonas iom banale, sed des pli vere.
Plej samideanan saluton al grandega kontribuado ĉe la verdstela paro Aleksander Korĵenkov kaj Halina Gorecka batalanta por Esperanto-movado situanta en plej malfacila tempo inter la pasinta jarcento kaj venonta jarcento!
15-2
Respondi
2019-10-03 9:18
Gecxjo
"28 jaroj," — tre estiminda tempperiodo! Ne multaj proektoj vivas tiom multe. Nur dank'al sindediĉo de Aleksandr+Halina.
Ho ve, ne alkreskis kamaradoj kiuj povus stafete preni la aferon
10-1
Respondi
2019-10-04 2:53
Rita de Moraes
Mi ege bedaŭras!! Tre plaĉis al mi legi "La Ondo-n". Pravas Grigorij Arosov, sen La Ondo E-o Movado iĝos malpli riĉa.
Mi forte esperas, niaj aliaj revuoj ne malaperos!!
6-1
Respondi
2019-10-05 1:04
Andy
Jen klara ekzemplo pri unu el la problemoj de la E-movado. Ekzistas tre gravaj kaj interesaj projektoj, sed preskaŭ ĉiuj personaj. Projektoj tiaj perdiĝas ĉar la eldonintoj ne plu povas aŭ simple enuiĝas pri ili. Ĉu ne estus pli bone antaŭvidi la transdonon al aliaj same kompetentaj laboremuloj? Kiu ekde nun elektos la "Esperantiston de la Jaro"
Diable, kia malĝojo! Malbonas por esperanta movado. Ni daŭru agi! Disvastigu ni Esperanton sur interreto!
Ni devas daŭri agi, ĉiu agu. Vere gravas. Ne atendu ĝis la fina venko.
Homaro rajtas paroli sian propran lingvon.
Komputilen, ĉiu iru ! Venas la tempo kiam oni disvastigas la lingvon internacian.
Kial ne analizi la kialojn por la fiasko? La strukturo aspektas tute tipa: Laboremuloj, kiuj ne kapablas trovi posteulojn. La tuta stagnado estas plenplena de maljunuloj, kiuj investas amason da tempo en ne tro senchavaj projektoj. Neniu demandas, ĉu utilas por atingi la "finan venkon" kaj poste la aliaj, kiuj nur pasive perceptis, ploras.
7-5
Respondi
2019-10-05 18:09
Lastaj komentoj
Andy pri La Ondo de Esperanto foriras: “Jen klara ekzemplo pri unu el la problemoj de la E-movado. Ekzistas tre gravaj kaj interesaj projektoj, sed preskaŭ ĉiuj…” okt 7, 12:22
Andreas pri EU subtenas Esperanton en seslanda projekto: “Atentkapta estas la (chu nur shajna?) kontrasto inter a) Antonio Fabián Jiménez: "Esperanto [...] Proponu ĝin kiel novan metodologion por…” okt 6, 16:24
Roland Schnell pri La Ondo de Esperanto foriras: “Kial ne analizi la kialojn por la fiasko? La strukturo aspektas tute tipa: Laboremuloj, kiuj ne kapablas trovi posteulojn. La…” okt 5, 18:09
Hejmano pri La Ondo de Esperanto foriras: “Diable, kia malĝojo! Malbonas por esperanta movado. Ni daŭru agi! Disvastigu ni Esperanton sur interreto! Ni devas daŭri agi, ĉiu…” okt 5, 13:25
ke estas malfacile redakti kaj eldoni du periodaĵojn. Rezulte Ruslanda Esperantisto ĉesis kaj migris en La Ondon, kiu por pluraj jaroj fariĝis grava rusia eldonaĵo. Antaŭ kelkaj jaroj Korĵenkov kaj Gorecka anoncis ĉesigon de la papera versio, argumentante tion per la daŭra plimalfaciliĝo de la produkta kaj ekspeda procedoj kaj samtempe atentiginte, ke la papera versio estus pli profita por ili. Kaj nun, post 28 jaroj, la ondo reiras malantaŭen.
Ĝi nek estis nek estas la sola Esperanto-periodaĵo en Rusio, kaj ĝi ne estis ideala. La Ondo eĉ ne estis objektiva, ja ĉiam prezentanta la mondovidon de ties redakcio – tamen ĉu povus esti alie? Sed sendube ĝi estis kaj estas profesia eldonaĵo, kiu ĉiam kreis solidan bildon pri la Esperanto-movado en Rusio, en lando kiu pro la historiaj cirkonstancoj ĉiam havas apartan (ne legu ”plej gravan“, legu laŭvorte ”apartan“) rolon en la historio de la Esperanto-movado. La ceteraj periodaĵoj en la sama lando vole-nevole ĉiam havis antaŭ la okuloj ĝuste La Ondon, kaj kreis konceptojn de siaj eldonaĵoj surbaze de la impresoj pri La Ondo – kio estis en ĝi bona, kio estis malbona.
Mi mem ekaŭdis pri Ruslanda Esperantisto kaj La Ondo meze de la 1990-aj jaroj, kiam mi profundiĝis en la movadon kaj ekaktivis tie. Tiam mi estis tre juna kaj opiniis ambaŭ eldonaĵojn tre enuigaj. Poste mi ekkonis riproĉojn je la adreso de ties eldonantoj. Poste ni kunlaboris. Poste ni konfliktis. Poste ni denove kunlaboris. Poste ni parte amikis kaj tio daŭras – nu, almenaŭ mi tiel esperas.
Halina Gorecka
Sed intertempe la geredaktoroj daŭre ĉiumonate preparis novan numeron de La Ondo sur same profesia nivelo.
Mi (kaj ne nur mi) malŝategas la obstine uzatan en La Ondo vorton ”Ruslando“ kiel nomon por la lando, kie mi naskiĝis kaj vivis ĝis certa aĝo. Mi ne ŝatis, ke Korĵenkov kaj Gorecka ne atentis la fortegan junularan Esperanto-movadon en Rusio el la 1990-aj. Mi krome ne ŝatis tion kaj jenon, sed tio estas ja ilia privata vidpunkto, je kiu ili rajtis, kaj tio havas neniun rilaton al la kolosa laboro, kiun faris kaj ĝis nun faras la geeldonantoj.
Multo ŝanĝiĝis intertempe, Korĵenkov kaj Gorecka spertis translokiĝon el la urala Jekaterinburg en la baltmaran Kaliningradon, postvivis gravan malsanon de Halina Gorecka (kun feliĉa fino) kaj sendube multon alian, kion la ekstera publiko ne scias.
Sed… intertempe la geredaktoroj daŭre ĉiumonate preparis novan numeron de La Ondo sur same profesia nivelo.
Nur tiu, kiu mem redaktas aŭ eldonas ion povas vere kompreni la amplekson de tia laboro. Mi estas ĝuste tiu, kiu laŭ propra sperto tion komprenas. Kaj admiras.
Sen La Ondo ne nur la rusia Esperanto-movado, sed ankaŭ (aŭ eble eĉ unuavice) la internacia iĝos malpli riĉa. Periodaĵoj regule malaperas, ĉiam pro malsamaj kialoj, sed ĉiam kun la sama sekvo: anstataŭ ili venas nenio. Ni deziru al Korĵenkov kaj Gorecka fortan sanon por realigado de aliaj planoj – je la fino de artikolo tio sonas iom banale, sed des pli vere.
Plej samideanan saluton al grandega kontribuado ĉe la verdstela paro Aleksander Korĵenkov kaj Halina Gorecka batalanta por Esperanto-movado situanta en plej malfacila tempo inter la pasinta jarcento kaj venonta jarcento!
15-2
Respondi
2019-10-03 9:18
Gecxjo
"28 jaroj," — tre estiminda tempperiodo! Ne multaj proektoj vivas tiom multe. Nur dank'al sindediĉo de Aleksandr+Halina.
Ho ve, ne alkreskis kamaradoj kiuj povus stafete preni la aferon
10-1
Respondi
2019-10-04 2:53
Rita de Moraes
Mi ege bedaŭras!! Tre plaĉis al mi legi "La Ondo-n". Pravas Grigorij Arosov, sen La Ondo E-o Movado iĝos malpli riĉa.
Mi forte esperas, niaj aliaj revuoj ne malaperos!!
6-1
Respondi
2019-10-05 1:04
Andy
Jen klara ekzemplo pri unu el la problemoj de la E-movado. Ekzistas tre gravaj kaj interesaj projektoj, sed preskaŭ ĉiuj personaj. Projektoj tiaj perdiĝas ĉar la eldonintoj ne plu povas aŭ simple enuiĝas pri ili. Ĉu ne estus pli bone antaŭvidi la transdonon al aliaj same kompetentaj laboremuloj? Kiu ekde nun elektos la "Esperantiston de la Jaro"
Diable, kia malĝojo! Malbonas por esperanta movado. Ni daŭru agi! Disvastigu ni Esperanton sur interreto!
Ni devas daŭri agi, ĉiu agu. Vere gravas. Ne atendu ĝis la fina venko.
Homaro rajtas paroli sian propran lingvon.
Komputilen, ĉiu iru ! Venas la tempo kiam oni disvastigas la lingvon internacian.
Kial ne analizi la kialojn por la fiasko? La strukturo aspektas tute tipa: Laboremuloj, kiuj ne kapablas trovi posteulojn. La tuta stagnado estas plenplena de maljunuloj, kiuj investas amason da tempo en ne tro senchavaj projektoj. Neniu demandas, ĉu utilas por atingi la "finan venkon" kaj poste la aliaj, kiuj nur pasive perceptis, ploras.
Nova imperiestro kaj lia“epoko” la 3an de majo 2019
La Imperiestro Heisei detroniĝis kaj nove lia filo
surtroniĝis, akompanate de la nova epoka nomo Reiŭa. Hodiaŭ mi skribos pri tiu
temo.
Ŝanĝiĝo de epoknomo laŭ la tronado de la imperiestro En la lernolibro de Japana Historio oni dividas la japanan historion en pli ol dek epokojn, ekzemple Joomon-epoko en ŝtonepoko, kiam oni faris argilaĵojn, kiuj havas desegnaĵojn aŭ spurojn de ŝnuroj (ĵoomon), Heian-epoko, Kamakura-epoko kaj Edo epoko laŭ la nomoj de la ĉefurboj, sed post la japana moderniĝo en 1868 subite la nomoj de la imperiestroj (tennoo-oj) fariĝis la epokaj nomoj, ekzemple Meiĵi-epoko laŭ la imperiestro Meiĵi, Taiŝoo-epoko laŭ la imperiestro Taiŝoo, Ŝooŭa-epoko laŭ la imperiestro Sooŭa kaj ĵus finiĝinta Heisei-epoko laŭ la imperiestro Heisei. Kaj ekde la 1a de majo 2019 komenciĝis la nova epoko Reiŭa. Jen estas la
epoknomoj (gengoo-oj) post la japana moderniĝo: 114
Kiam mi lernis la japanan historion en lernejo, mi tute ne havis dubon pri tiuj epoknomoj en la moderna historio, sed post kiam mi havis pli da scio, mi ekhavis dubon. Precipe por mi estas stranga la Ŝooŭa-epoko. Tiu epoko komenciĝis en 1926, kiam la imperiestro Taiŝoo mortis kaj la nova imperiestro surtroniĝis, kaj finiĝis en 1989, kiam tiu imperiesro Ŝooŭa mortis. Kaj la historiistoj nomas la epokon la epoko Ŝooŭa. Ĝis tiu epoko, ĉiuj epokoj havis komunan socian tendencon dum sia epoko, ekzemple dum la Edo-epoko la militistaro Tokugaŭa regis la tutan Japanio en la ĉefurbo Edo, nuna Tokio, kaj homoj vivis en komunaj socio kaj kulturo. La Edo-epoko daŭris 350 jarojn.
Nu, kio estas la Ŝooŭa-epoko? Ĝi havas du malsamajn trajtojn, nome ĝis la 15a de aŭgusto 1945, la fino de la dua mondmilito, Japanio estis regata de militarisma reĝimo. Homoj ne havis homajn rajtojn. Ili devis obei la imperiestron kaj eĉ perdis vivon, mobilizite al la batalkampoj. Tiu militarisma, tennoo-isma reĝimo komenciĝis tuj post la japana moderniĝo kaj daŭris ĝis la fino de la milito. Kaj poste komenciĝis demokratia Japanio kun nova konstitucio kun homaj rajtoj kaj malpermeso de militrajto de la ŝtato. Kaj tiu demokratia
115
sistemo daŭras ĝis nun. Tial mi opinias, ke la japana moderna historio devas esti dividita en du epokojn, nome “Militarisma Epoko” (1868-1945) kaj “Demokratia Epoko” (1945- ĝis nun), ne laŭ la surtroniĝo de imperiestroj. Tamen mi neniam aŭdas tian argumenton en la historiistaro kaj ankoraŭ restas nelogikaj epok-nomiĝoj.
Komenciĝo de gengoo Gengoo komenciĝis en Ĉinio ĉirkaŭ en la jaro 115
antaŭ Kristo kaj daŭris ĝis 1911, kiam finiĝis Qing-dinastio. Antaŭe Japanio, Koreio kaj Vjetnamio estis sub la influo de Ĉinio, do ĉiuj landoj uzis siajn gengoo-ojn, sed nun neniu krom Japanio uzas ĝin, ĉar gengoo baziĝas sur la reĝ-reĝimo, kaj en tiuj landoj reĝoj estis jam forpelitaj. Nur en Japanio restas la reĝ-reĝimo, do Japanio ankoraŭ havas gengoo-on.
En Japanio oni komencis uzi gengoo-on en la jaro 645, kaj gengoo-sistemo daŭras ĝis nun. Antaŭ la japana moderniĝo ofte okazis ŝanĝiĝoj de gengoo okaze de iu feliĉego aŭ malfeliĉego dum la tronado de unu imperiestro, sed poste la nova registaro leĝigis en 1868, ke unu imperiestro tenu unu gengoo-on kaj ŝanĝiĝo de gengoo-o okazu, kiam mortas la surtrona imperiestro. La registaro celis fondi fortan ŝtaton, igante la imperiestron kiel kernon por obeigi la popolanojn, sekve Japanio fariĝis unufamilia lando kun imperiestro ĉe la pinto same kiel patro en familio.
Dum la militaj jaroj la imperiestro estis adorata kiel Dio aŭ pli ĝuste la popolanoj estis edifitaj por ke ili adoru
116
lin kiel tia, kaj la registaro ordonis, ke la popolanoj mortu por li kiel sublima ago de la regatoj. La vortoj “Ordono de la imperiestro” havis tiel absolutan forton, ke neniu povis rezisti la ordonon de siaj supruloj kun tiuj vortoj. En la armeo ordono de supruloj estis ordono de la imperiestro.
Ĉi-foja ŝanĝiĝo de la gengoo al Reiŭa (foto) ne estis kutima, ĉar ĝi ne okazis je la morto de la imperiestro, sed okazis laŭ la volo de la Heisei-tennoo, kiu volis detroniĝi pro tio, ke li baldaŭ ne povos bone plenumi sian taskon pro maljuniĝo. Kiam mi
rememoras la finon de la Ŝooŭa-epoko, la imperiestro estis longe mortanta aŭ vivigita per medicino, do la tutan Japanion kovris hezitado agi gaje, tial multaj koncertoj kaj similaj gajaj eventoj estis nuligitaj aŭ prokrastitaj, sed tiun ĉi fojon Ŝooŭa-tennoo fartis bone, do nenie estis malĝojo kaj male festa etoso.
La imperiestreco estas la lasta sklaveco
Fine de la dua mondmilito kiel trakti la tiaman imperiestron kaj la tennoo-reĝimon estis grava problemo por Usono kaj aliancaj landoj. Iuj postulis, ke Ŝooŭa-tennoo estu mortpunita, ĉar li estas la plej grava respondeculo kaj militkrimulo de la invada milito, sed aliaj postulis, ke li pluvivu, ĉar li estas utila por regi la
117
japanojn, kaj fine Usono decidis utiligi lin, senkulpigante lin, sed anstataŭe ĝi donis al Japanio la nunan konstitucion, kiu decidis, ke Tenno, imperiestro, perdu sian politikan potencon kaj agu kiel simbolo kiel sube:
Artikolo 1
La Imperiestro estas la simbolo de la Regno Japanio kaj de la unueco de la japana popolo. Ĝi ŝuldas sian pozicion al la volo de la japana popolo, al kiu apartenas la suverena povo.
La Heisei-tennoo ĵus detroniĝinta spertis la militon kaj eble sentas sin kulpa kiel filo de Ŝooŭa-tennoo, kaj energie vizitadis la tragediajn lokojn de la milito, ekzemple Hiroŝima, Nagasaki, Okinaŭa, kaj eĉ Saipan en la suda Pacifika Oceano ktp. Al mi ŝajnis, ke li plenumis sian taskon por paco anstataŭ la registaro, kiu ĉiam neglektis/as sian invadan militon kaj eĉ akcelas plifortigon de la defendkorpuso kiel la japana armeo. Li sincere celis esti “la simbolo de la unueco de la japana popolo”, tial li estas estimata kaj amata de multaj japanoj. Tamen ĉu ni rajtas laborigi la imperiestron en tiu pozicio?
Iuj diras, ke Tennoo-reĝimo estas la lasta sklaveco en Japanio. Tennoo kaj liaj familianoj ne havas familian nomon, ne estas registritaj kiel japanaj popolanoj, ne havas rajton voĉdoni, ne havas rajton libere elekti laboron, nek loĝejon ktp, kion la japana konstitucio garantias al la japanaj popolanoj.
118
Nur viraj familianoj povas esti heredantoj de la tennoo. Strange malmultaj filoj naskiĝis en la familio, do nun estas nur tri homoj, kiuj rajtas fariĝi tennoo-oj, nome Hitaĉinomija 83-jara, Akiŝinomija 53-jara kaj lia filo Haruhito 12-jara. La nuna tennoo havas filinon Aiko (foto), sed laŭ la leĝo ŝi ne havas rajton fariĝi tennoo. Povos okazi, ke estas neniu heredanto. Tial la edzino de la imperiestro devas naski viran bebon. La nuna imperiestrino Masako ne sukcesis en tio, kaj tio estis unu kialo de ŝia melankoliiĝo. Malpermeso de virina tennoo estas granda diskriminacio al virinoj, sed dekstruloj, inkludante la nunan ĉefministron Abe, kontraŭas virinan surtroniĝon.
Tennoo kaj tennoo-reĝimo estas malstabila. Unuflanke estas homoj, kiuj kontraŭas tiun reĝimon, kaj aliflanke estas homoj, kiuj utiligas ĝin por revivigi militarisman aŭ tennoo-reĝiman registaron. Nun tiu ĉi flanko estas pli forta. La reganta partio Liberala Demokratia Partio, kies ĉefo estas la ĉefministro Abe, volas igi tennoo-on la regnestro, donante al li politikan forton. Por tiu celo, okaze de ĉi-foja surtroniĝo de la nova tennoo, la registaro
119
fanfarone substrekis, ke la nova epoko venis kun la nova tennoo, kaj sekvante ĝin, ĵurnaloj skribis kaj televido kriis “Komenciĝo de la nova epoko Reiŭa”, kvankam la tennoo havas neniun potencon ŝanĝi la socion. Se li povus bonigi Japanion, mi bonvenigus lin, sed en efektiveco lia surtroniĝo tute ne malfermas la novan epokon. En nia socio multaj daŭre suferas pro malstabila laboro, altiĝo de la imposto kaj mizera maljuniĝo. La registaro provas doni rozkoloran iluzion al la popolanoj.
Gengoo estas maloportuna La registaro duone trudas al ni uzon de gengoo. Sur
dokumentoj ni devas skribi datojn kaj niajn naskiĝdatojn. En la oficialaj dokumentoj ni devas preskaŭ nepre skribi la jaron laŭ gengoo, sed internacie gengoo tute ne validas, do en nia pasporto estas skribita nia naskiĝdato laŭ kristana erao.
Mia patro naskiĝis en la 2a jaro de Taiŝoo-epoko. Tiun tempon oni ĉefe uzis gengoo, do li ĉiam diris sian naskiĝjaron laŭ gengoo. En kiu jaro li naskiĝis laŭ la kristana erao? Estas malfacile respondi al tiu demando. Ni devas trovi la respondon en la tabelo de du jarkalkuloj kaj scias, ke li naskiĝis en 1913.
Por respondi pli facile mi memoras jenajn kalkuladojn:
1. la jaro 1900 estas la 33a jaro de Meiĵi.
2. la jaro de Taiŝoo + 11 estas la jaro laŭ kristana erao,
ekzemple la 2a jaro de Taiŝoo estas 1913.
3. la jaro de Ŝooŭa + 25 estas la jaro laŭ kristana erao,
120
ekzemple la 16a jaro de Ŝooŭa (mia naskiĝjaro) + 25
estas 1941.
Tamen mi ne havas tian kalkuladon pri la jaro de Heisei, do mi devas vidi tabelon pri jarkalkulado.
Ĝis tiam la registaro trudas al ni tian maloportunon? Dekstruloj diras, ke gengoo estas japana tradicio, sed mi ne volas tiun maldemokratian kaj maloportunan tradicion. Mi volas vivi internacie kaj demokratie.
”Nia diligenta kolegaro” estas ne nur strofo el ”La Espero”, sed ankaŭ la titolo de diketa konsultlibro redaktita de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. Laŭ la pritakso de Ziko van Dijk, la libro estas utila ilo, kiu donas rapidan superrigardon pri ducent konataj esperantistoj, eĉ se multaj el la informoj nuntempe same facile troveblas en la reto.
Halina Gorecka, Aleksandr Korĵenkov: Nia diligenta kolegaro. Biografioj de 200 eminentaj esperantistoj. Kaliningrado / Kaunas, 2018. 320 paĝoj. 30 eŭroj en la libroservo de UEA kaj en la retbutiko de FEL.
Aperis nova enciklopedio de Esperanto! Ne universala kiel la Enciklopedio de Esperanto el la 1930aj jaroj, kaj ne sistemeca kiel Esperanto en Perspektivo el la 1970aj jaroj, sed kolekto de 200 biografioj pri konataj esperantistoj. La titolo Nia diligenta kolegaro estas sprita referenco al la himno de Esperanto, sed eble ne tute konvena por neŭtrala verko, kiu ĝi tamen estas.
La libro havas du aŭtorojn, Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. Al ili helpis grupo de Esperanto-esploristoj, inter ili la jam mortinta Detlev Blanke. La grupo konsilis rilate al la elekto de personoj biografiotaj kaj provlegis la tekstojn. Helpis per konsiloj kaj materialoj longa listo da pliaj nuntempaj kolegoj. Tio ŝajnas esti tre taŭga metodo por plifaciligi la laboron de la paro, kiu tamen zorgis komune pri unueca formato de la biografioj.
Artikolo en Nia diligenta kolegaro havas kutime ĉirkaŭ tri kolumnojn. Eble ne estis tute nepre komposti la paĝojn laŭ du kolumnoj, ĉar tio ŝajnas ne vere ŝpari multe da spaco. (Iom nekonsekvence, la numerigo baziĝas sur paĝoj, ne kolumnoj.) Artikolo komenciĝas per portretfoto kaj „personaĵoj“, kiel la prononco de la nomo. Sekvas la biografia teksto mem, kaj fine partoj kun la verkoj de la biografiito kaj kun la bibliografio, t.e. la verkoj pri la biografiito.
Oni rajtas demandi, ĉu en la nuna epoko de la interreto ankoraŭ necesas presi tian verkon. En reta eldono oni povus daŭre plilongigi kaj ĝisdatigi biografiojn. Sed kompreneble la decido presi kaj vendi libron havas financan flankon: la aŭtoroj laŭ antaŭparolo elspezis pli ol mil eŭrojn por akiri la bezonatajn materialojn. Kiel kutime en tiaj verkoj, la mallongaj tekstoj ne havas piednotojn por pli preciza fontindiko; tamen oni povas miri ke laŭ antaŭparolo la aŭtoroj utiligis interretajn fontojn kiuj estas "vaste konataj", ekzemple Vikipedion.
Pri la enhavo la recenzanto ne volas multe juĝi. Ĝenerale la artikoloj donas bonan impreson. Tamen, pri kelkaj biografiitoj mi kredas ke mi povas iomete komenti, ĉar mi okupiĝis pri ili pro mia disertacio. Laŭ Nia diligenta kolegaro (p. 170), Ivo Lapenna estis atakita unue de “ekstreme dekstraj usonaj e-istoj“ kaj poste de ”orient-eŭropaj E-gvidantoj”. Sed fakte, la usonano Connor estis patriotisma kaj kontraŭ-komunisma, agis aŭtokrate kaj kun financaj interesoj, sed li ne estis dekstra ekstremisto kiu ekzemple propagandus la malegalecon de la homoj, rasismon aŭ antisemitismon.
En la jaro 1974 Lapenna estis kritikata de pluraj flankoj, tute kompreneble pro lia agadmaniero, sed fakte la orient-eŭropaj Esperanto-funkciuloj subtenis lin dum jardekoj. Bonas, ke la aŭtoroj mencias la por-sovetian propagandon de Lapenna en 1947, sed la mencio de la festparolado de Wells en 1995, kiam la UEA-prezidanto esprimis ”bedaŭron pro atakoj kaj kalumnioj“, kreas ian malekvilibron en la teksto.
Hans Jakob laŭ Nia diligenta kolegaro forlasis UEA en 1934 ”sed revenis en 1936, kiam UEA skismiĝis“ (p. 141). En la artikolo pri Eduard Stettler (p. 267) ni legas ke li tiam ”subtenis“ UEA denove. Sed Jakob ne simple ”revenis“, kaj Stettler ne simple ”subtenis“ – Jakob kaj Stettler estis tiuj kiuj aktive konspiris kontraŭ UEA kaj kaŭzis la skismon mem.
Tiuj ĉi rimarkoj ne volas forpreni ion de la grandioza laboro farita por Nia diligenta kolegaro. Sed ili montras la limitecon de tiaj verkoj. Ilia utilo estas la rapida superrigardo, kiel unua paŝo al plia lernado.
Lasi respondon
Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.
Aboni