Fermi ESPERANTO

**

Fermi Esperantaj verkistoj

**
**
**
**
2013 AG-02
Diaporama

Fermi  2013 Assemblée générale

Fermi  Réunions

Kristana angulo
Muziko
Elŝutajoj

"Karaveloj" de Sara Larbar - de MONTAIGU la 06/02/2020 : 18:05

Eble tiu, kiu akorde kun paseaj senkonsilaj fantazioj estis naskigxinta je la sama horo kiel !i, en tute kompareblaj cirkonstancoj, aux kiu malkovris per pensoj ege mirigitaj, samsekunde kiel !i, ke ne estas iaj ajn dioj, ke tie homoj, biologiaj mortemaj estajxoj, staras sur planedo, fragmentetoj sur eta fragmento de u...ni...ver...soooo... — sensciaj, kvankam brulantaj per konscio de si mem, antaux ol malaperi kiel elstarajxoj, simile al tonditaj herboj surplanken ku!falantaj, humigxontaj cxe la grundo. Iu, kiu konis travivajxojn en perfekta simetrio rilate !in, kiu icx surstrate iun tagon krucigxis kun sxi, sed unu neniam scios pri la alia...Eble tiu, kiu akorde kun paseaj senkonsilaj fantazioj estis naskigxinta je la sama horo kiel sxi, en tute kompareblaj cirkonstancoj, aux kiu malkovris per pensoj ege mirigitaj, samsekunde kiel sxi, ke ne estas iaj ajn dioj, ke tie homoj, biologiaj mortemaj estajxoj, staras sur planedo, fragmentetoj sur eta fragmento de u...ni...ver...soooo... — sensciaj, kvankam brulantaj per konscio de si mem, antaux ol malaperi kiel elstarajxoj, simile al tonditaj herboj surplanken ku!falantaj, humigxontaj cxe la grundo. Iu, kiu konis travivajxojn en perfekta simetrio rilate sxin, kiu icx surstrate iun tagon krucigxis kun sxi, sed unu neniam scios pri la alia...

Romano de Sara Larbar - de MONTAIGU la 02/02/2020 : 16:59

Je tiu horo restis nur tri el la ses infanetoj registritaj je la Hejma Infan-Vartejo de S-ino Zulma. Natalia tiun tagon jam estis vizitinta la kvin aliajn de cxi tiu sektoro kaj pli ol duon-dekduo en sektoroj unu kaj du. Sxi cxie ripetis la samajn amikajn frapetojn sur la vangoj de unu kaj la kapo de aliu, dum sxi pridemandis vartistinojn kaj helpantinojn, centfoje klopodante preterlasigi etajn privatajn malbonfartojn aux novajxojn pri familianoj de Bahia... Kiel cxefagento de la Sociala Komunumo-Komisiono, !i devis skolti multe pli ol inspekti dum siaj surlokaj rundoj, intence neregulaj, tamen suficxe oftaj por ke tiuj dommastrinoj sentu sin malfremde antaux sxi.

Klerigan kaj instruan rolon cxe la logxantaro oni rezervis al pastroj, pedagogoj, socialaj agentoj, en preskaux cxiusemajnaj kunvenoj kun la komunumanoj. Natalia respondecis pri la kunordigado de la tuta reto de aktivecoj en la fako pri vartado kaj virina agado, ekde la liverado de proviantoj, medikamentoj kaj urgxaj bezonajxoj, gxis la orientado de gvidantoj kaj distribuado de ties taskoj. Sxi preferis kontroli persone kiel statis en la praktiko la funkciado de la sistemo: Sxi ja tro nete konsciis pri la relativa valoro de raportoj ; !i mem iom post iom estis specialigxinta pri raporto-redaktado: po unu cxiumonate sxi prezentis al cxiuj sxtataj kaj privataj instancoj, kiuj estis fulme konstruintaj la novan urbon kaj kiuj dauxre subtenis la Komisionon de post 1984, kiam eksplodis tra la mondo la skandalo pri la vivkondicxoj en la superpoluciita Kubatao, la Kubatao de la infanoj, kiuj naskigxis sen cerbo.

“Virgulino plejsankta! Vi ja venas en bona tago, Natalia. La bando denove pafadis en la drinkejo de mia Souza... Ha, vi jam scias. Mi diris al vi, ni bezonas noktogardistojn! Tiuj policistoj venas mem drinki cxe ni, sed vaporigxas cxiufoje kiam oni riskas perdi sian vivon en la manoj de huliganoj!... Kion diras vi? Ha, jes, certe, la diareo malpligravigxis, tiuj medikamentoj efikas bone sur niajn karajn idojn, cxu ne, angxeletoj? Vidu, Natalia, estas simple: se la stratoj estus pli lumitaj...”

v

Atendante la novjaron - de MONTAIGU la 26/12/2019 : 16:25

       Oni kredas, ke cxio finigxis,

                               Kaj tamen cxiam estas gorgxulo

                                                                    Kiu ekkantas.

fukusxima: kion fari ? - de MONTAIGU la 24/12/2019 : 12:33

Zamenhofa tago - de MONTAIGU la 22/12/2019 : 17:07

Kunvivado: gehomoj kaj animaloj - de MONTAIGU la 16/12/2019 : 11:44

Kunvivado ne cxiam facila: vidu en la franca

Agantino forpasis - de MONTAIGU la 15/12/2019 : 17:08

Forpasis Mila van der Horst-Kolińska

La 13-an de decembro en maljunulejo en Hago en la aĝo de 93 jaroj forpasis Mila van der Horst-Kolińska, konata Cseh-instruisto kaj multjara kunlaboranto de Internacia Esperanto-Instituto en Hago.

Mila naskiĝis apud Vilno, en tiama Pollando, en 1927. Ŝi esperantistiĝis en 1960 kaj aktivis kiel esperantisto unue en la pola urbo Szczecin.

En 1963 ŝi partoprenis sian unuan Universalan Kongreson, interalie por ekkoni Andreon Cseh kaj lian metodon, por kies disvastigo ŝi poste dediĉis sian vivon.

Mila geedziĝis en 1975 kun nederlanda esperantisto Gerard van der Horst kaj ekloĝis kun li en Hago. En la sama jaro ŝi vizitis la Internacian Esperanto-Instituton kie ŝi ekvolontulis kaj laboris dum preskaŭ 25 jaroj ĉiutage organizante Cseh-kursojn, seminariojn, trejnadon de Cseh-instruistoj, aranĝante la heredaĵon de Andreo Cseh.

Dum sia laboro en la iama Cseh-instituto ŝi kunordigis la realigon de la Esperanto-versio de la konata Mazi-kurso kaj lernmaterialo.

Kun sia edzo ŝi partoprenis multajn UK-ojn, SAT-kongresojn kaj fervojistajn kunvenojn. En 1998 la nova estraro de IEI ne plu bezonis ŝiajn servojn. Tio kaj la baldaŭa forpaso de ŝia edzo fortranĉis Mila-n de la movado.

En 2013 ŝi havis akcidenton en sia hejmo, kaj ekde tiu tempo ŝi malaperis el la movado. En la unuaj tri jaroj de sia malsano ŝi estis flegata hejme de Katalin Kováts kaj Sylvain Lelarge, kiuj ekde 2017 aranĝis por ŝi prizorgadon en maljunuldomo en Hago, kie ili restis ŝiaj solaj vizitantoj ĝis ŝia vivfino.

Mila ĝis la lasta monato de sia vivo – krom en la pola – parolis ankaŭ en Esperanto, ĝojis aŭdi raportojn pri la multobliĝo de Esperanto-lernantoj.

Pri siaj vivspertoj kaj travivaĵoj ŝi mem verkis libron, en kiu ŝi detale rakontis pri siaj junaĝo, renkontiĝoj, amo kaj graveco de Esperanto.

La malboniĝinta sanstato de Mila malhelpis ŝin verki la duan volumon de sia biografio, nome la memoraĵojn pri la jaroj en Nederlando, pasigitaj plene en la servado de Esperanto. La unuan volumon de la libro por postmorta publikigo ŝi konfidis al edukado.net, kies delonga subtenanto ŝi estis.

Fonto: Edukado.net

Lasi respondon

avatar

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

  Aboni  
 
Lastaj komentoj

Lastaj artikoloj

RSS La Balta Ondo

RSS TEJO

RSS Global Voices Esperanto

Serĉi en arkivo 2003-2016

Entajpu vian retpoŝtadreson por aboni Liberan Folion kaj ricevi retpoŝte avizojn pri novaj artikoloj.

Edukado - de MONTAIGU la 15/12/2019 : 16:47

Saluton, kara uzanto,
la redaktoro de edukado.net informas vin ke aldoniĝis nova ero ĉe Novaĵoj. Jen estas kelkaj informoj pri ĝi:
-----
Titolo:    Edukado.net 
Kategorio: Laste ĉe edukado
Teksto:

Per la belega foto pri festokuko, alveninta el la hieraŭa festo dum la studsabato en la urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds, Svislando, nia redakcio
deziras al ĉiu belan Zamenhof-tagon kaj al edukado.net belan 18an naskiĝdatrevenon. 

En multaj landoj tiu jaraĝo signifas "plenkreskiĝon". En okazo de iu hejmpaĝo fakte 18 jaroj estas "veterana aĝo".
-----

Legu pli ĉe la paĝo: https://edukado.net/novajhoj?id=804

Atendas vian viziton la redaktoro de edukado.net
-----
Vi ricevis tiun ĉi mesaĝon, ĉar vi abonis ĝin en via profilo ĉe edukado.net. Malaboni tiujn ĉi atentigojn aŭ ŝanĝi la agordojn, vi povas ĉiam en via profilo: https://edukado.net/mia/shanghi?t=4 .
 
Pri Monato - de MONTAIGU la 10/12/2019 : 13:17

Monato: 40 jaroj da persisto

Nekredeble sed vere: unu el la malmultegaj esperantlingvaj periodaĵoj ne pri la movado, Monato, ĉi-decembre iĝas 40-jara. Lige kun tiu vere elstara evento Libera Folio intervjuis la gvidan redaktoron Paŭl Peeraerts, kiu samtempe estas redakcia sekretario kaj la plej longdaŭra kunlaboranto de la magazino.

Peeraerts rakontis, ke li optimismas pri la estonteco de Monato kaj menciis ties plej gravajn problemojn.

La revuo Monato festas sian 40-jaran datrevenon

Libera Folio: Dum multaj jaroj vi estis redakcia sekretario, antaŭ certa tempo vi ricevis ankaŭ la postenon "gvida redaktoro". Ĉu tio ion esence ŝanĝis en via laboro por Monato? Supozeble vi plenumas la taskojn de ĉefredaktoro, kial do vi estas oficiale nur "gvida"?

Paŭl Peeraerts: – Tiu kroma "posteno" nur iom plipezigis mian laboron. Nia bedaŭrata forpasinta ĉefredaktoro Paul Gubbins tre ofte intervenis ĵurnalisme, ekzemple sugestante al la redaktoroj aldoni pli da intertitoloj, mallongigi frazojn, simpligi la stilon ktp. Tiun rolon mi transprenis, sed enhave mi ne intervenas.

– Kial mi estas "nur gvida"? Pri tio "kulpas" nia honora ĉefredaktoro Stefan Maul. Tuj post kiam forpasis Paul Gubbins, mi priparolis la situacion kun Stefan kaj li diris al mi pli-malpli la jenon: "Mi scias, ke certe vi taŭgus kiel nova ĉefredaktoro. Tion vi pruvis en 1991, kiam mi devis rezigni pri la funkcio, kaj vi devis subite ĝin transpreni. Tamen laŭ mi estus bone, ke pli juna persono iĝu la nova ĉefredaktoro, kaj ke vi nur gvidu la skipon ĝis alveno de nova ĉefredaktoro." Nu, mi ne scias, ĉu tio ĉi estis nur ĝentila maniero diri, ke mi tute ne taŭgas, aŭ ĉu vere li atendis baldaŭan transprenon fare de dinamika junulo! Kiel ajn, ĝis nun neniu junulo sin prezentis.

En kiu jaro vi eklaboris en la redakcio? Kiom da via tempo averaĝe vi elspezas nun ĉiutage por la magazino?

– Mi kunlaboris en la redakcio ekde la komenco, do ekde 1980. Tiam la laboro estis nur teknika: arigi la manuskriptojn, dissendi la kompostprovaĵojn, provlegi ktp. Nur en 1992 mi transprenis de Stefan Maul la rubrikojn Noticoj kaj Librorecenzoj. Mi nun averaĝe laboras 4 horojn tage por Monato.

La magazino estis konceptita kiel vitrino de Esperanto kiel lingvo, kaj dum longaj jaroj ĝi estis tia. Kiel vi taksas ties atingojn en la lastaj 20 jaroj?

– Mi ne scias, ĉu vere Monato estis konceptita tiel. Certe iuj revis, ke Monato estus ia esperantlingva NewsweekTimeDer Spiegel, kiun eblus montri "al la mondo" por fanfaroni pri niaj atingoj. Vi scias, ke la unua ideo de Stefan Maul estis eldoni ĉiusemajnan magazinon, sed montriĝis, ke la Esperanto-merkato tute ne estas matura por tio. Kaj ankoraŭ nun, 40 jarojn poste, malgraŭ la centmiloj da lernantoj, ĝi ne estas matura.

– Aliflanke ni ne subtaksu la gravecon de tiu "vitrino", kaj mi citu Humphrey Tonkin ĉi-rilate: "Kiam foje mi volis konvinki kelkajn kolegojn-lingvistojn, ke Esperanto estas plene vivanta lingvo, mi aĉetis por ili abonojn al Monato. La efiko estis ĝuste tia, kian mi deziris: ili traktis tiun revuon kiel tute normalan fenomenon de tute normala kaj funkcianta lingvo."

Kiujn principajn malfacilaĵojn alfrontas Monato nun, escepte de la evidentaĵoj kiel financo kaj ĉiam nesufiĉa kvanto de abonantoj?

– Mi vidas ĉi-momente nur unu. Mi havas la impreson, ke la poŝto, kiu devas liveri la tradician paperan revuon al la abonantoj, ĉiam pli malbone funkcias. Ekzemplo, kiun mi spertis antaŭ kelkaj semajnoj: la novembra revunumero atingis la usonajn abonantojn unu tagon pli rapide ol la luksemburgajn, kaj kvin tagojn pli rapide ol la germanajn, kvankam Luksemburgo kaj Germanio estas ja "tuj apude" de la presejo.

Ĉu Monato laŭ vi sukcesis adaptiĝi al la interreta epoko?

– Mi kredas ke jes. Monato estas unu el la unuaj revuoj, kiuj aperis rete. Jam ekde 2002 abonantoj povis legi la artikolojn rete antaŭ ol la papera magazino falis en la leterkeston. Nun la revuo estas legebla en la dosierformoj PDF (ĉefe por grandaj komputilekranoj) kaj en la formoj Epub kaj Mobipocket (ĉefe por poŝtelefonoj kaj librolegiloj). Tamen ĉ. 70% de la abonantoj ankoraŭ preferas la klasikan paperan formon. Interreto helpas nin ankaŭ konstati, kiujn tekstojn legantoj opinias plej interesaj. Se vi scivolas pri la plej popularaj artikoloj, rigardu ĉi tie.

Gvida redaktoro kaj redakcia sekretario de Monato Paŭl Peeraerts

Se oni rigardas la liston de la redaktoroj, videblas, ke la redakcion konsistigas esperantistoj de la pli aĝa generacio. Kio kaŭzas tion? Ĉu estas alia situacio kun la aŭtoroj?

– Prava rimarko. La plej juna redaktoro, Roberto Pigro, estas 40-jara. Pri la aŭtoroj mi ne havas statistikon, sed – kiel vi scias – sub ĉiu artikolo (kaj ekde 2020 super) aperas malgranda foto de la verkinto, kaj estas facile konstati, ke temas ĉefe pri relative maturaj personoj! Simile statas pri la legantoj. Monato tie sekvas la evoluon de similaj eldonaĵoj. Mi legis en la germana Der Spiegel, ke ĝia legantaro ne konsistas el multaj junuloj, kaj ke tiu procentaĵo ankoraŭ falas kompare al la pli aĝa generacio.

Supozeble la samo rilatas la legantaron. Ĉu la maljuniĝo de la redakcianaro kaj legantaro iel influas perspektivojn de la revuo?

– Pure statistike kompreneble jes. Sed kiu povas antaŭvidi la estontecon? Eble post kelkaj jaroj la junuloj havos "la faŭkon plena" de la supraĵeco de la nunaj sociaj komunikiloj kaj ili emos denove legi kelkajn pli longajn, pli profundajn tekstojn.

Kio estas la fakta ligo inter Monato kaj Flandra E-Ligo? Oni legas, ke FEL estas la oficiala eldonanto, sed ĉu FEL portas financan respondecon? Kiu devas fari principe gravajn decidojn, ekzemple maloftigi la aperritmon, ĉesigi la paperan version aŭ simile?

– Efektive FEL estas la eldonisto. Tio signifas, ke FEL portas la financan respondecon. Se iam Monato estus deficita, FEL certe rajtus haltigi la eldonadon, aŭ serĉi alian eldoniston. Feliĉe ĉiujare Monato donas gajnon, ne grandan gajnon, sed tamen sufiĉan por parte kompensi la kostojn de la oficejo kaj dungito de FEL. Ĝis nun ni tute ne devis pensi pri maloftigo de la aperritmo, ĉesigo de la papera versio aŭ io simila. Se iam la financo postulus tian paŝon, mi imagas, ke estus mi kiu interkonsiliĝus kun la estrarano pri financo de FEL kaj kun Gerd Jacques, ĝia administrantino.

La listo de rubrikoj (Arto, Ekonomio ktp) ne ŝanĝiĝas de jardekoj. Ĉu tiu sistemo ankoraŭ bone funkcias?

– Tio ne tute veras. Ekzistas la bazaj rubrikoj Politiko, Moderna Vivo, Ekonomio, jam de jardekoj, sed aldoniĝis lastatempe la rubrikoj Literaturo kaj Historio (ambaŭ redaktataj de Trevor Steele) kaj ekzemple forfalis la rubrikoj Enigmoj, Kuirreceptoj kaj Noticoj. Mi kredas, ke la divido en rubrikoj kun apartaj redaktoroj estas nun necesega. La tempo en kiu unu redaktoro povis kompetenti pri ĉiuj flankoj de la hodiaŭa vivo pasis. Stefan Maul estis en 1980 iuspeca Leonardo da Vinci, kiu devis koni kaj pritrakti ĉiujn temojn, sed li mem konstatis, ke tio ne eblas plu.

Pli frue en la revunumeroj oni legis tre interesan frazon: "Se via artikolo ne konvenas al iu el la rubrikoj, tiam ne sendu vian tekston al Monato". Ĉu oni en Monato ofte malakceptas tekstojn?

– La kontribuoj normale iras rekte de la verkanto al la redaktoro. Do mi ne ekscias, se artikolo estas rifuzita. Tamen mi povas doni al vi du ekzemplojn, kiuj tre verŝajne estas tipaj por ĉiuj redaktoroj. Alex Shlafer, la redaktoro de la rubriko Politiko, skribis "Ĝenerale mi rifuzas nur tre malmultajn tekstojn, plejparte pro tio, ke ili estas neripareble subnivelaj, apenaŭ kompreneblaj aŭ tute seninformaj." Mi mem en mia multjara kariero de la redaktoro de la rubriko Leteroj rifuzis laŭ mia memoro nur unu kontribuon, kiu laŭ mi estis ofenda por difinita popolo (kaj la verkinto tuj malabonis!).

Ĉu la magazino planas ion novan por estonto? Ĝenerale kiel vi vidas ties estontecon?

Monato ĵus finis sian 40-an jaron. La plej okulfrapa ŝanĝo ekde la 41-a jarkolekto estos pli moderna enpaĝigo, kreita de niaj grafikistoj Ferriol Macip i Bonet kaj Zep Armentano. Aldoniĝos ankaŭ malgranda rubriko "Antaŭ 40 jaroj aperis en Monato", ĉar povas esti amuze vidi, kiom nia socio ŝanĝiĝis inter 1980 kaj nun, sed ankaŭ kiel – eble surprize – ĝi restis sama. Monato tiam jam raportis ekzemple pri la efiko de la homo sur nia vivmedio, kaj pri la kreskiĝanta problemo de la rifuĝantoj. Sed esence la baza koncepto de la revuo restos senŝanĝa. Vi konas ja la diraĵon: neniam ŝanĝu gajnantan ĉevalon!

Intervjuis Grigorij Arosev

9
Lasi respondon
 
avatar
3
6
0
 
5
dieter rookeTjeriRoland RotsaertHejmanoLu Wunsch-Rolshoven

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

  Aboni  
plej nova plej malnova plej populara
Hejmano

Mi ne ŝatas la elekton de la Monato-redaktistoj, kiam ili ebligis al klimat-skeptikuloj defendi siajn aĉajn ideojn. Mi ne estas por debato pri io, kio estas jam desmontrata per la plej kapablemaj internaciaj spertoj. Ĉefe ĉar ni ja ne plu havas tempon por debati. Ni ekagadu tujtuj, anstataŭ esti egegaj stultuloj.

Hejmano

Almenaux 6 homoj ne samopinias kun mi. Tre bone. Tamen bonvolu klarigi al mi kial. Parolas ni pri gravega temo, kiu ja meritas klarigojn. Ĉefe en Trumpa mondo.

Roland Rotsaert
Roland Rotsaert

Mi estas sepa persono kiu ne samopinias. Mi estas skeptika ĉar ne estas fidindaj informoj pri la proponitaj solvoj. Kelkaj (jam parte realigitaj) solvoj estas klare fuŝaj, ekzemple la biokarburaĵoj. Pri aliaj mi dubas, ekzemple pri la fina energia rezulto (de konstruo ĝis forigo kiel rubo) de ventoturbinoj sur maro aŭ elektrovoltaikaj paneloj. Registaroj amase altrudas dubindajn regulojn (ekz. malpermeso de poluantaj veturiloj en urbocentroj), sed neglektas apliki kaj kontroli bazajn regulojn (memoru la Volkswagen-skandalon; ĉu la nunaj informoj pri konsumo kaj poluo en la reklamo estas vere realaj? Plej urĝa kaj plej facila ago jam estis proponita antaŭ 50… Legi pli »

Hejmano

Ni havas solvojn kaj ni kredas ilin. Ni agu. Neniu solvo estas perfekta. Estas kiel Esperanto. Pli bona sed ne tute perfekta. La ventaj turbinoj estas solvoj. Sed bonvolu ne paroli pri Trump-imagaj kanceroj. Hodiaŭ, mi ripetas, ni havas ne perfektajn solvojn sed ni devas uzi ilin (kaj samtempe serĉi aliajn). "apenaŭ restus klimata problemo" Tie vi ja malpravas. La klimata problemo estas ega. Vi eble ne vivos ĝin, sed oni parolas pri eble 280 milionoj da rifuĝintoj, landoj kiel Maldivoj, urbegoj kiel Miami kiuj… malaperos, ega aera problemo (pro polucio), kaj en la jaro 2050 ni estos 10 miliardoj… Legi pli »

Tjeri
Tre ŝatata komentanto
Tjeri

Mi ne komprenas…
Unue vi diras, ke ne plu estas tempo por debati, kaj poste vi postulas, ke oni metu klarigojn al vi…

Hejmano

Mi tiom ne komprenas la defendulojn de la elekto de Monato, ke mi deziris klarigojn (pri tio). Mi ne deziras debaton pri klimatŝanĝo, male.

Lu Wunsch-Rolshoven

Ĉu Monato havas respondeculon pri varbado?

Lu Wunsch-Rolshoven

… kaj merkatiko, celgrupoj, surmerkatigo…

dieter rooke

Kial estu malpermesata ofendi popolon ? Lau mia opinio ne eblas cenzuri Ofendon .

wpdiscuz

Lastaj komentoj

  • dieter rooke pri Monato: 40 jaroj da persisto: “Kial estu malpermesata ofendi popolon ? Lau mia opinio ne eblas cenzuri Ofendon .dec 10, 10:36
  • Hejmano pri Monato: 40 jaroj da persisto: “Mi tiom ne komprenas la defendulojn de la elekto de Monato, ke mi deziris klarigojn (pri tio). Mi ne deziras…dec 9, 23:30
  • Hejmano pri Monato: 40 jaroj da persisto: “Ni havas solvojn kaj ni kredas ilin. Ni agu. Neniu solvo estas perfekta. Estas kiel Esperanto. Pli bona sed ne…dec 9, 23:29
  • Tjeri pri Monato: 40 jaroj da persisto: “Mi ne komprenas... Unue vi diras, ke ne plu estas tempo por debati, kaj poste vi postulas, ke oni metu…dec 9, 17:38
  • Roland Rotsaert pri Monato: 40 jaroj da persisto: “Mi estas sepa persono kiu ne samopinias. Mi estas skeptika ĉar ne estas fidindaj informoj pri la proponitaj solvoj. Kelkaj…dec 9, 09:53

Esperantista museo en Vieno - de MONTAIGU la 30/11/2019 : 17:27

La Esperanto-muzeo en Vieno iĝis 90-jara

Solena inaŭguro de la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno la 1-an de aŭgusto 1929.

Por soleni la 90-jariĝon de la unika muzeo en Vieno oni aranĝis simpozion pri planlingvoj kaj lingvoplanado. Ĉiuj prelegoj estis en la angla, sed dum la paŭzoj kaj ankaŭ dum la diskutoj post la prelegoj ankaŭ Esperanto estis uzata.

La Esperanto-muzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko festis sian 90-jaran jubileon per internacia simpozio pri planlingvoj kaj lingvoplanado.

En 1929 okazis la solena inaŭguro de la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. Ekde tiam oni ĉiujare informas kaj surprizas milojn da vizitantoj el la tuta mondo per la fascino de Esperanto. Dum la pasintaj kvin jaroj la Esperanto-muzeo bonvenigis pli ol 
85 000 gastojn.

Kiam la Esperanto-muzeo estis oficiale inaŭgurita, la 1-an de aŭgusto 1929 en la pompa salono de la Nacia Biblioteko, ĝi estis unu el la unuaj lingvo-muzeoj en la mondo. Ĝia establo estis kaj sekvo de pligrandiĝanta intereso pri Esperanto post la unua mondmilito kaj rezulto de kreskanta bezono de centra internacia Esperanto-biblioteko por la multnombraj publikaĵoj kiuj aperis ekde 1887.

Du personoj estis aparte gravaj por la fondo: Felikso Zamenhof (1868–1933), kiu havis la ideon por tia biblioteko, kaj Hugo Steiner (1878–1969), kiu tuj transprenis la impulson kaj fondis la Esperanto-muzeon en Vieno.

Vidaĵo de la muzeo.

Por festi la 90-an naskiĝjaron la Aŭstria Nacia Biblioteko kun subteno de Esperantic Studies Foundation (ESF) invitis la 24-an kaj 25-an de oktobro 2019 en Palais Mollard al internacia scienca simpozio pri la temo “Planlingvoj kaj lingvo-planado”.

La jubileo de la Esperanto-muzeo donis bonvenan okazon por retrorigardo al ĝia facetoriĉa historio, por superrigardo pri ĝiaj nuntempaj projektoj kaj precipe por diversaj prezentadoj en la vastaj esplorkampoj de lingvo-muzeoj, planlingvoj kaj lingvo-planado.

Kadre de ok temgrupoj dek ses fakuloj prezentis siajn esplorojn kaj publikaĵojn, kiuj ankaŭ spegulas la havaĵon de la Esperanto-muzeo. Kaj la programo kaj la resumoj de la simpozio rete legeblas.

La unua tago, dum kiu prelegis interalie Sabine Fiedler, Klaus Schubert kaj Michael Gordin, estis dediĉita al la temoj “lingvo-muzeoj”, “planlingvoj”, “lingvo-planado” kaj “lingvo-planado kaj planlingvoj – biografioj”.

La duan tagon sekvis la temaroj “Esperanto – originoj”, “Esperanto – biografioj”, “Esperanto – esplorprojektoj” kaj “Esperanto en la 21-a jarcento – lingvo kaj tutmondiĝo”, dum kiuj interalie Humphrey Tonkin, Federico Gobbo kaj Seán Ó Riain donis prezentadojn.

La simpozion, kiu estis ege internacia, partoprenis ĉirkaŭ 50 personoj el pli ol 15 landoj. Kvankam ĉiuj prelegoj estis en la angla, dum la paŭzoj kaj ankaŭ dum la diskutoj post la prelegoj aliaj lingvoj, precipe Esperanto, estis uzataj.

La reagoj al la simpozio estis ege pozitivaj. Multaj personoj demandis, ĉu la prelegoj estos publikigitaj kaj kiam la venonta simpozio okazos en la Esperantomuzeo en Vieno.

Bernhard Tuider

6
Lasi respondon
 
avatar
2
4
0
 
5
TjeriRita de moraesHejmanoRoland SchnellDieter Rooke

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

  Aboni  
plej nova plej malnova plej populara
Hejmano

Nu, mi esperas, ke ĉiu ekkomprenis, ke Esperanto estas vivanta lingvo, kiu estas ankaŭ lerninda.

Dieter Rooke

Kia honto por Esperanto, se chiuj prelegoj estis nur en la angla

Roland Schnell

Pli bone multaj parolantoj de la angla ĉeestas ol manpleno de debilaj esperantistoj, ĉu ne?

Rita de moraes
Rita de moraes

Debilaj estas la esperantistoj, kiuj akceptas tian honton!!

Rita de moraes
Rita de moraes

Mi konsentas kun vi! Kial ne prelegi en Esperanto? Kial ne uzi la lingvon por montri, ke ĝi vere estas vivanta? Mi ege bedaŭras, ke oni bezonas uzi la anglan en la jubileo de la ESPERANTO-Muzeo!!! Malĝojiga novaĵo!

Tjeri
Tre ŝatata komentanto
Tjeri

Ĉu vi vere legis la artikolon?
Ne temis pri kutima okazaĵo organizita de loka esperanta klubeto pri la genieco de esperanto.
Temis pri Internacia simpozio organizita de la Nacia biblioteko de Aŭstrio pri planlingvoj.
Alidirite: eksteresperanta okazaĵo organizita de eksteresperanta ŝtata organizaĵo pri temo en kiu esperanto estas parto, granda parto sed nur parto.
Ĉu vi vere pensas, ke ISF estus devinta trudi la uzon de esperanto kompense al sia subteno? Tio estus stulta agmaniero, kies rezulto estus nur misfamigi la esperantistaron.
Kaj oni ne "bezonis" uzi la anglan, oni decidis taŭge uzi la anglan por alparoli la eksteresperantan mondon.

wpdiscuz

Lastaj komentoj

Lastaj artikoloj

RSS La Balta Ondo

RSS TEJO

RSS Global Voices Esperanto

Serĉi en arkivo 2003-2016

Entajpu vian retpoŝtadreson por aboni Liberan Folion kaj ricevi retpoŝte avizojn pri novaj artikoloj.

KomenciĝoAntaŭa [ 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 ] 10 sekvaj paĝojSekvaFino
Calendar
Webmaster - Infos
Connexion
Votre login :

Votre mot de passe :

Se souvenir de moi

Mot de passe perdu ?
Pas encore membre ?

Nombro da membroj 2 membroj

Les derniers inscrits

-  KylianFr  -  JEANPaul  

Konektitaj 32

Nombro da membroj 32 vizitantoj
Nombro da membroj 0 membro

Statistiques

  vizitantoj

Record connexions simultanées :
389, le 22.12.2022

» Forum : 3
» Sujets : 0
» Réponses : 0

Ajouter aux favoris Recommander ce site Skribi al MONTAIGU movebla versio

Visits

   vizitantoj

   vizitantoj en linio

Kiu vizitas

En ligne

United States United States : 32

Visiteurs/pays cette année

A A
Australia Australia 27
Austria Austria 1
Belgium Belgium 2
Bulgaria Bulgaria 16
Canada Canada 487
Canada Canada 919
Chile Chile 1
Czech Republic Czech Republic 5
Europe Europe 4
France France 34
France France 88
Germany Germany 53
Greece Greece 6
Hungary Hungary 1
Iran Iran 2
Italy Italy 3
Japan Japan 14
Marocco Marocco 1
Netherlands Netherlands 26
New Zealand New Zealand 77
Norway Norway 1
Poland Poland 1
Romania Romania 6
Russia Russia 22
Saudi Arabia Saudi Arabia 4
Spain Spain 1
Swaziland Swaziland 2
Sweden Sweden 8
Switzerland Switzerland 9
Ukraine Ukraine 2
United Kingdom United Kingdom 111
United States United States 386
United States United States 2003

Vous venez de :

Special !
^ Supre ^