**
**
**
**
**
**
2013 AG-03
Kristana angulo
Muziko
|
Elŝutajoj
Kancera atako. - de MONTAIGU la 06/11/2013 : 14:10 Nova prikancera libro ? Ne ! La epopea rakonto pri scienca, politika kaj humana lukto: la ĉiuforma kancero. Tra 600 neforgeseblaj paĝoj Sidharta Mukherjee, faka kuracisto en Usono parolas pri " tiu monstro pli frandema ol la gilotino". La diplomita de Stanford kaj Harvard celas al "penetri la spiriton mem de tiu ĉiama malsano". La scienco venkis la ĉefajn malsanojn, krom la kancero. " Ne estas definitiva videbla kuracilo ; eble ĝi neniam venos". La prezidento Nixon pensis kaj planis, en 1971, kontraukanceran militon. Nobla ideo. Sed, tiam Sol Spiegelman de la Universitato de Colombia avertis: " Nuna adega fortostreĉo estus tiel vana kiel la sendo de homo al la luno sen la scipovo de la prigravitaj leĝoj de Newton". Seneĥoa averto. Kaj dum pluraj jaroj la terapioj estas sorbigitaj je tiu milita ideo: oni deplojas arsenalon da toksaj produktaĵoj, oni kondukas la korpon ĉe la mortaj pordoj por, ke oni malambarasu ĝin de ĝiaj malicaj elementoj. Kiom da homoj mortis tiele ? La akceptebla solvo ? Kunvivi kun la kancero.: " koncentriĝi pri la rimedo por plilongigi la vivon estus prefereble ol forigi la morton, nome kuraci la kanceron per alcelaj kuraciloj evoluante je la ritmo de la mutacioj; akcepti, ke la malnova malamiko ĉeestos ene de ni ĝisfine.
Laŭ eltondaĵo. "Nur mi loĝas ĉi tieĈe l'ombro de tre fora montaro.Estas nur kompaniulinoEn la postŝtorma heliĝo,La luno de tiu vintra nokto."
Sajgio (1123) - Poemoj de mia montara kabano.. novaĵo aŭ memoraĵo. - de MONTAIGU la 31/10/2013 : 11:01 En 1937 forpasis Habert,membron de SAT-Amikaro.Ĉi-okaze la kamarado Lanti, kiu tiam restadis en Japanio, kondolencis la vidvinon per la jenaj vortoj:" Kredeble, la kara malaperinto diris al vi, ke dum la lastaj jaroj mi elsuferis disreviĝon kaj falis en nigran pesimismon kaj malesperis pri la estonto de l'homaro. Tamen, la penso, ke tra la mondo ekzistas kelkaj HOMOJ, kaj ne kruelaj pieduloj kun homa ekstera aspekto, ĉiam malebligis, ke mi absolute malesperu. Kelkfoje mi diris al mi (...), ke eĉ se ekzistus nur unu Habert sur nia planedo, oni pro tio ne rajtus malesperi pri la sorto de l'homa speco. Kaj mi konvinkiĝis, ke la socialismo povos reale esti konstruata nur, kiam ekzistos en la mondo sufiĉe da Habert-oj."
Lanti : lettre 44. Osaka, 18/10/1937. Renesanco.
elvaporiĝintoj - de MONTAIGU la 15/10/2013 : 20:54
Elvaporiĝintoj. Temas pri stranga romano, kie polica enketo, poezio, raportaĵo konsistigas la plej sorĉan peckudraĵon.
Unu jaron post la natura katastrofo de Tohuku kaj la nuklea katastrofo de Fukuŝima, Reverdy restis en Japanio dum pluraj monatoj. Li vojaĝis, aranĝis multajn renkontojn, aŭskultis, rigardis kaj multe legis. Ĉio, kion li rakontas estas vera kaj tamen la fikcio donas al tiu teksto romaneskan amplekson, kiu samfoje igas stumblon kaj atentokaptas. Laŭ eltondaĵo. Prilanti-a podio. - de MONTAIGU la 10/10/2013 : 21:06 Okaze de la SAT-AMIKARO Kongreso en Dinan ( Francio) okazos podia interparolado, kies temo estos Lanti: personeco, verkaro kaj influo. Vikotoro kaj Marcelo levos diversajn vidpunktojn por reliefigi la fondinton de la sennacieco. Li dumvive batalis por senlanda mondo forigante ĉiajn barilojn. Lanti vidis en la sennacieco la efektivigon de la "interna ideo" de Zamenhof. La Sizifa entrepreno koliziis kun la ŝtona realaĵo. Sed la legantoj de Lanti riĉiĝas je la kontakto de lapidara stilo, de intelekta honesteco, unuvorte de pensmaniera majstro.
invito al komunikado. - de MONTAIGU la 09/10/2013 : 06:20 .Montaigu, kiu klopodas vigligi ĉi-interreton, ĵus eliris hospitalon post grava operacio kaj denove bonfartas. Dum la restado ĉe la manoj de la kuracistoj kaj flegistinoj, mi aprezis, tra kontaktoj samfoje fakaj kaj koraj, la interhomajn rilatojn. Ĉi-okaze plifortiĝis en la menso la esperanta lingvo kiu celas al interproksimiĝo kaj frateco. Al tio ankaŭ celas nia TTT-ejo kaj mi ĝojas konstati, ke ni havas lengantojn en 19 landoj. Nur mankas tio, ke iuj - plej bone se ĉiuj ! - sendu responde kelkajn vortojn, kiuj atestus pri la enhavo kaj invitus al plibonigo. Bv. ne vidi en tio riproĉon, sed nur deziron por interkonatiĝo. Nia amiko, Hori Yasuo, denove raportas pri Fukuŝima. Jen la dilemo:aŭ forĵeti al la maro poluitajn akvojn aŭ stoki ilin en grandegajn akvujojn.En ambaŭ kazoj la perspektivoj estas mallumaj:« Ĉiun tagon mi aŭdas pri poluita akvo en la nuklea reaktoro n-ro 1 de Fukuŝima. En mia kapo pli kaj pli grandiĝas timo, ke ni ne povos regi poluitan akvon. Estos ebleco, ke fine TEPCO kaj la japana registaro rezignos regi ĝin, kaj sekve poluita akvo elfluados en la maron kaj poluados la tutan terglobon. Malsame kiel atombombo kaj hidrogena bombo oni ne povas reale vidi la teruran damaĝon, sed poluita radioaktiva akvo disvastiĝanta malrapide kaj nevideble en la maron certe pereos la tutan mondon. » « Alia granda timo pri tiuj konservujoj estas alia granda tertremo. En la tertremo ĉu tiuj ne difektiĝos pro kolizio inter si kaj pro tremego? Se tio okazos, Japanio finiĝos. »
Espereble, la plej malbono ne ĉiam okazas.....kelkaj patrinoj - de MONTAIGU la 02/10/2013 : 20:58 Kelkaj patrinoj staras unuarange en la kontraŭnuklea batalo.
Post kiam ili forfuĝis el Fukuŝima, tiuj japaninoj forgesas sian tradician flankenstaron kaj alarmas la loĝantaron. La edzoj ne ĉiam konsentas pri tio. En Fukuoka (sudjapanio) deko da patrinoj starigis kontraŭnuklean kolektivon,kiu nomiĝas "Mama gen". Plejparte el ili forfuĝis el sia loĝejo en la norda parto post la nuklea katastrofo de Fukuŝima, en marto 2011, por ke ili protektu siajn infanojn kontraŭ la radiaĵoj.
Eltondaĵo de loka ĵurnalo Japanaj eĥoj. - de MONTAIGU la 12/09/2013 : 18:57 Post lia dumjuna vizito nia amiko Hori transdonas novaĵojn pri la sekvoj de la cunamo en la atoma centralo de Fukuŝima. Jen la konkludvortoj de la lasta sendo
Loĝantoj ĉi tie malaperis. Ili nun loĝas dise en provizoraj dometoj en diversaj lokoj. En la urbo mi renkontis unu maljunulon 82-jaran. Antaŭ la dometo li prizorgis legomojn en florvazoj. Plukante la foliojn, li diris al mi: “Mi ne scias, kion fari”. Li perdis domon kaj vendejon de fiŝkaptilaro en la haveno, kaj loĝas kun siaj familianoj en tiu dometo. Li aldone diris al mi: “Mia edzino mortis. Ŝi falis de la lito kaj ŝia kolo rompiĝis”. Mi ne sciis, kiel respondi. Mi simple diris al li: “Fartu bone!”, kaj adiaŭis lin. | Calendar
Webmaster - Infos
Connexion
![]() Les derniers inscrits
- KylianFr - JEANPaul
Konektitaj 16 Visits
Kiu vizitas
En ligne ![]() Visiteurs/pays cette année
Vous venez de : |