**
**
**
**
**
**
2013 AG-03
Kristana angulo
Muziko
|
Elŝutajoj
Printempa Haïku - de MONTAIGU la 25/03/2014 : 12:47
Ĉe tiu printempo Apud mia humila heĝo Kun vi mi restos Avida je la prunarba parfumo Liganta amikecon. Fukuŝima - post 3 jaroj. - de MONTAIGU la 15/03/2014 : 17:01 Fukuŝima: post 3 jaroj.- reaktoroj :la fandiĝitaj koroj estas daŭra minaco.Oni devas konstante malvarmigi ilin. La uzataj akvoj iĝas radioaktivaj kaj kolektiĝas en grandegaj ujoj. Jam 1200 estis konstruitaj kaj konstruiĝas je dutaga ritmo. Foje ili tralikiĝas...Jam 100 tunoj likis... - Sur la loko mem de la infekta centralo, 4.000 laboristoj purigas. Ili havas sufiĉe da laboro por..40 jaroj! - en la ĉirkaŭaĵo, en malpermesitaj zonoj, el kie 210.000 loĝantoj forfuĝis, 10.000 homoj kolektas la infektajn malpuraĵojn. Tiuj ĉi homoj kondukitaj al la loko per mafiuloj, estas senhejmuloj. - Ĉe la malpli danĝeraj ĉirkaŭaĵoj, la eksloĝantoj povas retrovi siajn domojn, kondiĉe ke ili akceptu infektokvanton je nivelo 20 foje pli alta. Ĉe tiu nivelo laboradas la dungitoj de la atoma centralo. - 48 aliaj centraloj estas haltitaj. Politikaj kaj financaj interesoj aktivadas por relanĉi ilin. Premgrupoj zorgas por malpermesi tion - kaj nia amiko Hori Yasuo estas el la plej aktivaj. Lanti-a citaĵo - de MONTAIGU la 13/03/2014 : 18:05 Sennaciecaj lingvo, mono kaj organiz-maniero devus esti la devizo de ĉiuj, kiuj volas celkonforme klopodadi por starigo de racia, justa, paca socio tutmonda.Lanti. 06-06-01937.
Nova Hajkuo - de MONTAIGU la 26/02/2014 : 19:47 Alkutimiĝita je mia ermitejoKiam malkreskas la tagoLa kukulo,En la kazo, se mi ne aŭdis ĝinDenove prononcas sian nomon.
Sajgio. japana Hajkuo - de MONTAIGU la 18/02/2014 : 19:21 La melankolia bruoDe la vento tra la pinojAldonas al la solecoDe mia montara retiriĝoLa kanton de unu cikado.
Sajgio ( 1118- 1190) Aŭng san Su Ki - de MONTAIGU la 09/02/2014 : 10:07 Aŭng San Suu KiAŭng San Suu Ki, naskiĝis en Ranguno, estas la filino de la gvidanto de Birmana liberigo, la generalo Aŭng San, kiu negociis la Birmanan sendependecon en 1947. Li estis murdita la saman jaron per rivaloj, dum lia filino estas nur dujara. En 1960, ŝia patrino estas nomumita ambasadoron en Barato. Suu Ki riĉigas tiun familian heredon per politikaj kaj ekonomikaj sutadoj, unue en Britio, kie ŝi edziniĝas kaj naskas du infanojn ; due en Novjorko, kie ŝi okupas postenon en La Unuiĝintaj Nacioj. En 1988, ŝi returnas al Birmanio por prizorgi sian patrinon. Sed sammomente la politika kunteksto komplikiĝas : manifestacioj eksplodas, postulante pli da demokratio ; ili estas perforte subpremitaj per la armeo kiu starigas novan potencon. Sub la influo de la neperforta filozofio de la Mahatma Gandhi, ŝi partoprenas la estigon de la Nacia Ligo por la Demokratio (LND), kies sekve ŝi fariĝas la Prezidantino. Fariĝinta la simbolo de la popola volo por demokratia lando, ŝi estas arestita la 20-an de julio 1989. rifuzante eliri la landon, la registaro metas ŝin en « kontrolata libero ». En 1990, la milita potenco kiu, el popola premado, aranĝis ĝeneralan balotadon ; La partio de Suu Ki amplekse venkas kaj la milita potenco nuligas la rezulton. Suu Ki ricevas internacian subtenadon, kiun konkretigas diversaj premioj, kies la plej fama estas la Nobelo Premio. Tiu ĉi alportas 1,3 milionojn da dolaroj kiujn ŝi uzas por estigi san- kaj eduk-sistemon por la birmana popolo. Liberigita en julio 1995, ŝi tamen ne povas eliri la landon ; ŝi estas apartigita de siaj du infanoj vivantaj en Britio kaj ŝi neniam revidos sian edzon kiu forpasis en 1999. De 2.000 ĝis 2.002, denove ŝi estas arestita, antaŭ ol retrovi relativan liberon ; tiam ŝi renkontas sian popolon. Okaze de popolrenkonto, ŝi suferas atencon. Resaniĝinte, ŝi estas arestita iom malfrue. La registaro denove asignas ŝin je « kontrolata rezidejo »ĝis novembro 2010. Suu Ki, kiu ne ĉesas emfazi rezistadon sen perforto kaj sen malamo kaj precipe sen timo, estis senigita je libero dum 15 jaroj. Ĉefgvidanto de la birmana opozicio, ŝi estis elektita deputiton en aprilo 2012, okaze de krombalotadoj kaj deklaras, ke ŝi estas kandidato por la prezidenteco de 2015 : la unua libera balotado en la lando ekde kvindek jaroj...Inter la antaŭvideblaj obstakloj, necesos modifo de la Konstitucio, ĉar Birmano edziĝita je fremdulo ne povas konkuri por la plejsupra posteno. Kiel sciite, ŝia edzo Mikaelo Aris, estis Britano kaj ankaŭ ŝiaj du infanoj... Aŭng san Su Ki - de MONTAIGU la 08/02/2014 : 16:51 " Kultureco kaj disvolvado tute nature kontribuos por estigi medion kie ies valoro estas agnoskita kaj kie ĉiu homo povas efektivigi sian propran kapablecon"la eta princo - de MONTAIGU la 26/01/2014 : 19:21 Mi havas ĉemane " LA ETA PRINCO", franca ĉefverko, kiun eldonis en esperantan tradukon " Kanada-Esperanto-Asocio" en 1989. Temas pri la traduko reviziita de Pierre Delaire. Dum la finjara periodo, tagoj de relaksiĝo, mi dediĉis iom da tempo al la legado kaj al la komparo de la originalo kun la traduko: riĉiga ekzerco.Ankaŭ mi provis tradukon el la originalo. Tio estas samtempe riĉiga kaj hirtiga. Ofte la tradukanto devas fari elektojn inter la nuancoj kaj ankaŭ helpi la legonton per flua, do simpla, stilo: malfacilega tasko ! Tamen, mi invitas la ĝisostajn esperantistojn al tia entrepreno. elstara esprantisto - de MONTAIGU la 23/12/2013 : 19:00 Vi povas trovi en la ĉi-kunaj skatoloj rakonton de nia amiko Hori Yasuo. Per tiu rakonto, li diras; " Mi estas iom liberigita de la obsedo de la katastrofo ( Fukuŝima) kaj la morto de Satomi"Pri la rakonto, Luiza Carol emfazas: " Ĝi havas tre plaĉan miksaĵon de realeco kaj imagpovo kaj estas verkita en bonega flue lingvaĵo". | Calendar
Webmaster - Infos
Connexion
![]() Les derniers inscrits
- KylianFr - JEANPaul
Konektitaj 32 Visits
Kiu vizitas
En ligne ![]() ![]() ![]() Visiteurs/pays cette année
Vous venez de : |