Fermi ESPERANTO

**

Fermi Esperantaj verkistoj

**
**
**
**
PortBail
Diaporama

Fermi  2013 Assemblée générale

Fermi  Réunions

Kristana angulo
Muziko
Elŝutajoj


Ŭ.K. en LILo ( Francio). - de MONTAIGU la 07/02/2016 : 11:07

LA ETA ESPERANTISTO -  

 

 ĵurnalo de E-a Klubo de Cherbourg ( Francio) – El nia speciala raportisto, Bernard Trubert, en Bolonjo-ĉe-la maro.- La 9-an de Aŭgusto 1905.

 

 

                   ĈU IO NOVA OkAZAS EN NIA MONDO ?

                         Nova Pentekosto fariĝas en Boulogne.

 

                                                       Kion de longe nia mondo revadis, tion Zamenof faris. Imagu sep cent gehomoj alvenantaj, ne sur kameloj, kiel faris iam la tri magoj, sed per novaj veturiloj, por partopreni samtempe dezirindan kaj timindan eventon. Ĉu la mirinda neŭtrala interkomprenilo de la pola kuracisto, Zamenof, povas uziĝi por la ĉiutagaj bezonoj kaj tiel fariĝi esperdona ilo por ke la homoj ekkomprenu  kaj ekamu unu alian ?

Hodiaŭ, mi povas doni al vi, karaj amikoj, kiuj ne havas la bonŝancon vivi kun ni la feston de l’entuziasmo, ke E-o funkcias. Laŭ la deziro de la organizantoj, la kongreso mem ne tuŝis demandojn religiajn aŭ politikajn. Tamen mi estas certa ke ĉiuj pensis pri la pentekosto. Ankaŭ ĉi-tie, loĝis alvenantoj el ĉiu nacio sub la ĉielo. Se ne paroli pri la eŭropaj landoj, mi renkontis Rusianojn,Ĉilanojn,Japananojn,Kanadanojn, Meksikanojn,Peruanojn,Persanojn, kaj Usonanojn. Ĉiuj kantis la mirindaĵojn de la nova lingvo.Mi ja scias, vi demandas min ĉu ili rakontis unu alian bonajn historietojn,kiuj ĝojigas nian kutiman vivon. Tre precize, mi ne povas diri. Ne forgesu ke estis la unua fojo ke esperanto estis uzata inter preskaŭ milo da diverslandanoj. Kaj ni estis genovuloj tro impresiĝemaj, kies koro invadis la cerbon kaj kies frapa ilumino paralizas la parolkapablecon. Kredu min, ni ne estis gemutuloj. Male ! Sed la ĉiutaga vivo ŝajnis al ni tre malproksima mondo. Ni estis antaŭ nia revo efektiviĝanta. Ni estis senĉese ripetantaj la samajn frazojn : «  Tio estas la plej bela tago de mia vivo ! » - «  Neniam, eĉ en la pli frenezaj miaj revoj, mi pensis vidi tiun ĉi momenton ! » Tiel diris ankaŭ la ĉarmaj Hispaninoj kun koloraj ŝaloj, kiujn mi renkontis sur la marborda strato dum supre balanciĝis verdaj flagoj kun la stelo de l’espero.La entuziasmo estis ankoraŭ pli granda ĉe tiuj, kiuj devas regi tre malfacilajn lingvojn. Mi memoras pri tiu japanano kiu samtempe ploris kaj parolis. Kaj mi tre facile komprenis lin malgraŭ la malfacilaĵo de lia nazparolado.

                                                                             Sed, kredu min, kiam ni kuniĝis en la granda teatro por aŭskulti la festparoladon, neniu dormetis. Ĉiuj, ni estis streĉantaj la orelojn por ke ni ne perdu eĉ unu vorton el la pritraktataj temoj. Eĉ se foje la preleganto lanĉis novajn dirmanierojn por reliefigi siajn ideojn, ni, post rapida momento de hezito, tuj retrovis la fadenon de la afero. Kaj, kiam venis momento por diskutado, la estro penegis por organizi laŭvican intervenon.

Sed mi sentas min  senpova kaj senparola por rakonti al vi la fabelan momenton, kiam oni anoncis la alvenon de nia kara fondinto. Ne dubu pri tio, ke ĉiuj volis ekkrii : «  Ĉi-tiu estas la profeto ! » Religia tremo kaptis nin. Subita emociego skuis niajn viscerojn. Tiajn momentojn oni vidas nur unu fojo dum la tuta vivo. Subite eksonas la muziko de l’himno  La Espero. Rapidaj kiel sago, ni ĉiuj unumove stariĝas kaj kantas :

                                    En la mondon venis nova sento,

                                     Tra la mondo iras forta voko.

                                               Kaj jen sur scenejo, kun la kongresestraro, eniras la amata Majstro.Ĉiuj tondre aplaŭdas. Kaj svinge ŝvebas en aero ŝaloj, flagoj, tukoj, ĉapoj, manoj kaj eĉ kolieroj. Ne demandu kian homon ni vidas. Ne zorgu ĉu li estas alta aŭ malalta, timema aŭ fiera ; ĉu lia barbo estas nigra aŭ griza ; Ĉu liaj okulvitroj estas rondaj aŭ aliformaj. En ĉi-tiu momento ni pensas : «  Neniam tia afero estas vidita en nia mondo ! » aŭ «  Multaj deziris vidi tion, kion vi vidas, sed ili ne vidis ; kaj aŭdi tion, kion vi aŭdas, sed ili ne aŭdis ! » Kiom da tempo daŭris tiu ekcita momento ? Plurfoje, la aklama bruo ŝajnis malfortiĝi, sed ĉiufoje alia flanko de la homamaso relanĉis la ĝojan tondron. Certe duonhoro estis pasinta, kiam la kongresestro, la franco Sebert, etendite sian manon, signis ke la Majstro estas ekparolonta :.

                                                                       Multaj ne povis reteni larmojn, kiam tra silento sonis per tremanta voĉo : «  Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio…….Sankta estas por ni la hodiaŭa tago….Tra la aero de nia salono flugas misteraj sonoj, sonoj tre mallaŭtaj, ne aŭdeblaj por orelo, sed senteblaj por ĉiu animo sentema : ĝi estas la sonoj de io granda, kio NUN naskiĝas….Ni ĉiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio….Komenciĝas …la reciproka kompreniĝado kaj fratiĝado de la diverspopolaj membroj de la homaro…Benata estu la tago, kaj grandaj estu ĝiaj sekvoj ».

                                                                   Eĉ muŝon flugantan oni povus aŭdi. Tiuj, kiuj uzis la naztukon, senbrue faris. La profeto ĵus ĉesis, nevidebla forto faris ke ni ne aplaŭdis. Io nedifinebla sentigis al ni ke ĉia bruo estus kvazaŭ sakrilegio. Ankaŭ la Majstro sentis fortegan emocion. Lia animo vibris el misteraj ondoj kaj divenis el la atentemaj vizaĝoj, alvokon al plia mesaĝo. Tiam, lia voĉo fariĝis pli laŭta, pli firma. Li dankis tiujn, kiuj antaŭ li, revis pri interhoma komunikado.Kaj fine, kiel cezaro antaŭ la Rubikono, proponis preĝon :

                           Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,

                            Hodiaŭ ni preĝas...

                             Por reŭnuigi la homaron,

                            Subtenu nin…

                             La verdan standardon tre alte ni tenos

                             Kaj amo kaj vero

                             Ekregos sur tero…..

Tiam Zamenof residis, denove aklamata senfine.Vi ja scias ke mi ŝatus alproksimiĝi al la Majstro kaj meti precizajn demandojn pri lia vivo kaj lia mesaĝo. Sed kiel fari ? Mi konfuze sentis ke koncerne la mesaĝon ĉio estis dirinta kaj koncerne lian vivon ĉia demando certe aperus kiel bagatelo. Se iam mi estos via raportanto el Varsovio, tiam, ĉe aliaj cirkonstancoj, mi eble povos alparoli lin pri pli personaj demandoj

 

                                                   Jen, karaj geamikoj, kion mi travivis dum tiuj neforgeseblaj tagoj. Dio scias kio okazos en la sekvantaj jaroj . Sciu, ke io-ajn okazos – eble la plej malbona- sed l’iluminado de tiu simpla kaj sincera amikaro ĉirkaŭ nia kara lingvo, ĉiam indikos al mi pozitivan vojon en nia ŝanĝiĝema mondo. Ne diru ke mi kokerikas laŭ la franca maniero. Post longa tempo, kiam mi kaj aliaj ne plu estos en ĉi-tiu mondo, nova junularo leviĝos kaj frontos la mondon kun la nerezistebla forto de la Boulojnia iluminado.

Iam ili diros : Ho, kara momento de l’Bulonja tempo !

 

                              Mi senprokraste revenos al vi. Mi kunportas la belegan ŝalon, kiun donis al mi unu el la ĉarmaj Hispaninoj, post kiam mi parolis al ŝi pri la aktiveco de nia grupo por nia afero. Ni ne mankos returne fari donacon al la grupo de Barcelono.


Okinawa manĝmaniero - de MONTAIGU la 07/02/2016 : 11:05

Ĉiuj konas kiom la Okinawa manĝmaniero plibonigas  nian bonfarton. jen la principoj:

 

Neniam manĝu ĝissate.

Konsumu nutraĵojn kun iom da kalorioj, sed riĉaj je vitaminoj kaj mineraloj ( fiŝojn, algojn, grenojn)

Konsumu ĉiutage 7 fruktojn kaj legomojn.

Konsumu 7 porciojn da kompletaj grenoj aŭ sekaj legomoj

  "     "      multe da spicoj, herboj, kaj algoj

Limigu konsumadon da alkoholo.

Kuiru la nutraĵojn per eta fajro aŭ vaporo

Manĝu fiŝaĵon trifoje posemajne

Manĝu nur iomete da animala nutraĵo

Manĝu iomete da sukero, salo kaj grasaĵoj

Kunligu krudajn kaj kuiritajn nutraĵojn

Trinki 1l 1/2 potage da akvo plus minimume du teglasojn..


948 - de MONTAIGU la 07/02/2016 : 11:01

Jen la traduko de la 22-a ĉapitro de la libro de Yoram Kaniuk "1948". La verkisto kiu forpasis antaŭ kelkaj jaroj, rakontas "sian" militon kiun oni povus difini: juna artisto perdita meze de milito, kies li ne konas nek la kialojn nek la celojn. El tavolo da hororoj eliĝas esperflamo.

V

Kaniuk - 22

 

Mi nepre bezonis fraulinon. Kiujn mi konis antaŭ la milito, tiuj pensis ke oni ²gravediĝas per unu kiso. Post kiam mi mortigis homojn, mi volis kisi fraŭlinon.Unu nokton mi promenis ĉe la marbordo kaj apud mi estis fraŭlino kiu eligis odoron de lesivpudro kaj dolĉa fetoro. Ni frontrigardis nin unu la alian kaj subite kvazaŭ senpripense ni kisis nin. Niaj manoj interpleksiĝis kaj ni supreniris al la hotelo " Ekselsior", malgranda hotelo por soldatoj sur la strato Yarkon kaj eniris ĉambron. Mi petis, ke oni venigis en la ĉambron lulilon. La gipsobandaĝo kiu vindis mian kruron imponis kaj la kelnerino alportis la lulilon kiun ŝi metis ĉe la fenestro fronte al la maro. La etoso estis agrabla. La fraŭlino instruis al mi ĉion kion mi ne konis. Mi ja multe amis ŝin. Ŝi malfacile parolis la hebrean, balbutis la polan. Ŝi estis bela kaj malgaja,pensis, ke mi estis germana oficiro, kuŝiĝis sur la planko, plorĝemis, germane kriis al mi. Denove niaj korpoj kuniĝis kaj tiele pasis la nokto. Ni jam nomis la bebon kiu naskiĝos de nia amo, sed lian nomon mi forgesis. Certe mi volis scii ŝian nomon kaj diri al ŝi la mian, sed post tia nokto, tio estis malfacila afero.

Ni eliris eksteren al la strato Ben Yéhouda kie jam veturis autobusoj, ĉaroj kaj aŭtoj. Ĉe la angulo troviĝis maljuna kiosko, kies vendisto konis min. Paneton li vendis al mi kaj al ŝi kaj uzis bolkruĉon por nigra kafo kiun ni trinkis interŝanĝante kisojn. Kaj mi senpripense direktiĝis al la gepatra domo laŭ la strato Ben Yéhouda. Post iom da tempo mi memoris kaj rigardis malantaŭen. Mi estis tute konfuzita. ŝi staris foren konsternita kvazaŭ ŝi subite malestimis aŭ eĉ hatis min kaj mi ne komprenis kial. Ŝi ŝajnis ĉagreniĝita, kiam mi sentis min tiom ĝojega, ke mi kun amrideto rigardis al ŝi kaj daŭrigis mian paŝadon. Kaj nur tiam mi komprenis ke mi ne scias kiu ŝi estas kaj kiel mi retrovos ŝin kaj mi retroiris. Homamaso jam ekalfluis al la laboro, ŝi malaperis meze de ĝi kaj mi provis kuri direkte al ŝi kaj eĉ ekvidis ŝin de fore, sed mia gipsobandaĝo ĉenis min. Ŝi malaperis. Poste, dum tuta monato, mi promenis tra la urbo serĉante mian amatinon kaj mi ne trovis ŝin. Ĝis hodiaŭ, post sesdek du jaroj, mi ne scias kiu ŝi estis, kiu estis ŝia nomo, de kie ŝi devenis, ĉu ŝi travivis ekstermejon. Mi amis ŝin gis mia amo svenis. Tagon post tago mi ekflamiĝis por alia fraŭlino, sed neniu el ili ne estis la patrino de la ebla filo kiun mi revis meti en la lulilon de tiu ĉambro fronte al la maro.

 


fino de la dua mondmilito - de MONTAIGU la 09/05/2015 : 19:33

Okaze de tiuj memoraĵaj tagoj pri la fino de la dua mondmilito, mi elektis poemon de Robert Desnos, franca poeto, kiu forpasis unu monaton post la liberigo de la koncentrejo en kiu li suferis. Brila aŭtodidakto, li forlasas al ni imponan verkaron.

 

 

 

 

Sezonoj - Robert Desnos.

 

 

La tago estas sur sia loko kaj fluadas ĝis noktofino

Krom se nia memo altiĝas tra spacoj

Supermetataj en la memoro, senbalastigante

La cerbon kaj koron de tenacaj memoroj.

 

Someroj, fortikaj someroj, eĉ via nomo foriras.

Esti, estinte, tempopasigo kaj printempo

Ĝi pasas, ĝi pasis, kiel akvo kiu neniam laciĝas

Sen cikatroj, sen atestantoj, sen lagetoj

 

Sezonoj, vi amegas almenaŭ la tritikogrenon

Kiu ĝermos dum la degelantaj tagoj, kaj la ŝlosilon

Por malfermi al la eliroj la ĉaristajn pordojn

 

Per vi en la ĉielo la astroj ariĝas

La jaro baldaŭ finiĝos kaj troŝarĝitaj paŝoj

Trenas sur la vojoj kiuj revenigas al la landlimoj.

 

 

 


richard anthony - de MONTAIGU la 25/04/2015 : 16:48

antaŭ nelonge forpasis la franca kanzonisto Riĉard Anthoni, kiu verkis tiom da neforgeseblaj refrenoj. Multkultura homo, li verkis en pluraj lingvoj kanzonojn kiuj atestas pri lia humaneco. Samkiel aliuloj en lia metio, li spertis klimaksajn momentojn kaj ankaŭ travivis dezertajn trapasojn. El la tuto li lasas al ni riĉan verkaron, kiu daŭre invitas nin al vojaĝo: "Mi estas la vagulo...."


Tunizio - de MONTAIGU la 31/01/2015 : 19:55

Amiko mia, kiu ofte vizitas Tunizion ( precipe la sudan), ŝatas emfazi la afableco de tiuj popoloj, kiu ne hezitas akcepti la migrantoj, kies ŝipoj grundas sur la plaĝon. " Ĉar la maro provizas nin per fiŝoj, ni devas nutri la alvenintoj."


Laŭ la "Ĵurnalo de la Scienco", la aŭstralia teleskopo de Parkes kaptis radiosignalojn je distanco de 5 milionoj da lumjaroj kaj transe de nia galaksio. Pri kio temas ? La scienculoj ne scias. Ili levas plurajn hipotezojn, sed neniu el ili iras al la ebleco de alia planedo loĝita de estaĵoj...


Kandid - de MONTAIGU la 15/01/2015 : 11:16

Tragikaj eventoj en Francio elmetis la verkiston Voltaire sub la planklumoj. La fekunda autoro verkis interalie tri fabelojn, kies plej fama estas " Kandid aŭ la optimismo". La esperantistoj ne forgesos, ke Lanti tradukis la tri verkojn kaj ilin publikigis kun vigla antauparolo, kiu estas stile rimarkinda. Ĉe la fino, li emfazas paragrafon de Kandid, kiu perfekte taŭgas por la senlaca gvidanto kiu li estis: " Kiam la homo estis metata en la ĝardeno Eden, li estis metata tien por ke li prilaboru ĝin; kio pruvas ke la homo ne naskiĝis por ripozi".

Ciu leganto de tiu freŝa verko trovos ene de multflanka riĉaĵo sufiĉe por nutri ĉiuspeco de liberpensado


bondeziroj - de MONTAIGU la 01/01/2015 : 19:14

Bonan novjaron al vi, karaj vizitantoj de nia TTT-ejo !


La saliko - de MONTAIGU la 25/12/2014 : 19:22


KomenciĝoAntaŭa10 antaŭaj paĝoj [ 21 22 23 24 25 26 27 28 29 ] SekvaFino
Calendar
Webmaster - Infos
Connexion
Votre login :

Votre mot de passe :

Se souvenir de moi

Mot de passe perdu ?
Pas encore membre ?

Nombro da membroj 2 membroj

Les derniers inscrits

-  KylianFr  -  JEANPaul  

Konektitaj 7

Nombro da membroj 7 vizitantoj
Nombro da membroj 0 membro

Statistiques

  vizitantoj

Record connexions simultanées :
389, le 22.12.2022

» Forum : 3
» Sujets : 0
» Réponses : 0

Ajouter aux favoris Recommander ce site Skribi al MONTAIGU movebla versio

Visits

   vizitantoj

   vizitantoj en linio

Kiu vizitas

En ligne


United States United States : 6

Visiteurs/pays cette année

A A
Australia Australia 37
Austria Austria 1
Belgium Belgium 52
Bosnia and Herzegovina Bosnia and Herzegovina 1
Bulgaria Bulgaria 16
Canada Canada 1642
Canada Canada 2074
Chile Chile 1
China China 17
Czech Republic Czech Republic 5
Denmark Denmark 1
Europe Europe 10
France France 146
France France 200
Germany Germany 93
Greece Greece 16
Hungary Hungary 3
Indonesia Indonesia 1
Iran Iran 3
Israel Israel 4
Italy Italy 9
Japan Japan 1308
Kazakhstan Kazakhstan 1
Marocco Marocco 3
Netherlands Netherlands 70
Netherlands Antilles Netherlands Antilles 1
New Zealand New Zealand 84
Norway Norway 4
Poland Poland 1
Portugal Portugal 1
Romania Romania 14
Russia Russia 41
Saudi Arabia Saudi Arabia 5
Serbia Serbia 3
Slovak Republic Slovak Republic 1
Spain Spain 5
Swaziland Swaziland 2
Sweden Sweden 16
Switzerland Switzerland 63
Ukraine Ukraine 3
United Arab Emirates United Arab Emirates 1
United Kingdom United Kingdom 257
United States United States 3557
United States United States 4302
United States United States 5919
Uzbekistan Uzbekistan 1
Vietnam Vietnam 1

Vous venez de :

Special !
^ Supre ^