**
**
**
**
**
**
PortBail
Kristana angulo
Muziko
|
Elŝutajoj
En San Francisco la hipioj rezistas - de MONTAIGU la 14/08/2018 : 13:14 En la kvartalo Haigt-Ashbury la hipioj ne malaperis. Preskaŭ kvindek jaroj post Woodstock kun la famaj rokenrolistoj Janis Joplin kaj Jimi Hendrix, la hereduloj de la kontraŭkulturo ĉiam enamiĝas al libereco kaj disdono. Ĉio en la kvartelo estas konforme al la slogano: " pli da floroj malpli da kanonoj". La turistoj abunde trovas la hipiajn ilojn kaj povas aĉeti la panoplion de la perfekta hipio. Ili sciu, ke la profitoj de la societo iras helpi stratajn vagulojn ( ofte junuajn). Ili trovas ĉi tie dormejon, manĝejon kaj eĉ formadon por veran metion ĉu ene de la societo ĉu ekstere. " Se oni ne estas kapabla ricevi, oni ne estas hipio". La hipioj emfazas la neceson por " konstrui pli bonan civiizacion" ! La societo defendas la biologiajn produktaĵojn, la longdaŭran agri-akva-kulturon. " La hipioj, ili asertas, ne estas mallaboremuloj. Ili laboras, konstruas domojn. Ni batalas kontraŭ la detruadon de la planedo, por la mediindulgo". Iu asertas: " Mi difins min ne kiel individuon, sed kiel homulon. Kontraŭe al la individuoj, la homuloj helpas sin unu la alian. La individuoj pensas nur al si mem. Ili estas programitaj per la registaroj por esti tio, kio ili estas. Mi pensas per mi mem: esti hipio, ĉu ne estas tio " ? Se Lanti ankoraŭ estus en ĉi mondo, li eble levus la demandon: ĉu ili esperante parolas ?
Camus - vidu en la franca - de MONTAIGU la 26/07/2018 : 12:42 Unu somero kun Homero - de MONTAIGU la 21/07/2018 : 12:33 Vi aktuale ferias. Se vi ŝatas la antikvajn tekstojn, eblas legi en la franca! Un été avec Homère de Sylvain Tesson. Bonan legadon ! fabula defio: kvantumaj komputiloj - de MONTAIGU la 23/06/2018 : 11:32 Konstrui maŝinojn kiuj resendos la aktualajn superkalkulmaŝinojn al la stato de antikvaj globkalkuloj. En Francio ( kaj supozeble ĉie en la mondo!) iuj pripensas la aferon." Oni ne povas kompreni la kvantuman fizikon, asertas la fizikisto Filipo Chomaz, tamen oni povas malŝovaĝigi ĝin". Certe la kvantuma fiziko defias la logikon. Koncerne la subatoman nivelon, elektronoj,fotonoj kaj aliaj partikuloj eskapas el la klasika fiziko, k.e.simpla elektrono ĉirkaŭ atomo ne havas difinitan pozicion. Ĝi estas ĉie kaj nenie. Ĝi formas nubon da pozicioj. Ankaŭ ĝi povas samtempe esti en du malsimilaj statoj. Tion oni nomas superpozicion.... mirigaj proprecoj kiuj ebligis, ke oni malkovru laserojn, la bluajn ledojn kaj iliajn aplikadojn kiuj revoluciis niajn sociojn.Kaj la venonta defio , kiu boligas la cerbon de sciencistoj, estas la finpretigo de kvantuma komputilo. Ĝi estas strategia celo kiu ebligos la eltrovon de nova mondovizio. Tio estos la dua kvantuma revolucio. La kalkulpovo de tiu komputilo ne apogos sur elektronikaj mikrocirkvuitoj, sed sur kvantumaj bitoj, ankaŭ nomitaj Kubitoj... Ili estos la bazaj brikoj de tiuj ontaj komputiloj. Oni volas uzi la propriecon de superpozicio de la statoj de fotoj aŭ elektronoj por stoki kaj ekspluati donitaĵojn laŭ amase paralela maniero. Simple dirite, temas pri giganta kalkulpovo antaŭ kiu niaj aktualaj komputiloj ŝajnos porinfanaj ludiloj..La eblokampoj estas multnombraj : farmakologio, agronomio, kriptaj ŝlosiloj tute ne atenceblaj... Sekve de tio, ekzistas tramonde senbrida kurado ... Oni levas la demandon: kiam oni vidos la unuajn kvantumajn komputilojn ? Eble post dek aŭ tridek jaroj...Tibor Sekelj - de MONTAIGU la 18/06/2018 : 11:54 Ĉi-okaze, kiel ne elvoki Tibor Sekelj, (1912-1988). Tiu jugoslavdevena ulo, multflanka spertulo, ne emfazis la valoron de E-o per artikolojn, sed simple uzis ĝin. Li vizitis la plej malproksimajn lokojn de nia planedo kaj travivis tre danĝerajn momentojn.Lia rakonto " La plej danĝera besto de la praarbaro" ( en Vojaĝo en Esperanto-Lando de Boris Kolker) vere impresis min. Temas pri la subita alveno de soldat-formikoj, kiuj elvoras ĉion ĉirkaŭan. Restas nur amaso da cindro... Lanti dum la 1-a mondmilito. - de MONTAIGU la 10/06/2018 : 18:07 kajto kantas - de MONTAIGU la 26/12/2017 : 17:54 esperanto patrina lingvo. - de MONTAIGU la 26/12/2017 : 17:43 esperanto patrina lingvo. - de MONTAIGU la 26/12/2017 : 13:58 Australio: Aborigenoj ne ĉeestos en Parlemento.o - de MONTAIGU la 30/11/2017 : 11:09 En majo 2017, Aborigenoj kunvenis en Ĝenerala Asembleo en la urbo Ululu kaj postulis reprezentacion en la australia Ŝtato. La Ĉefministro trovis la proponon " tro radikalan". En la deklaracio, kiu postulas referendumon aŭ traktadon, oni povas legi: " En 1967, ni havis konsideron. En 2017, ni volas, ke oni aŭdu nin. Oni levas la demandon: ĉu la aliaj plendadoj estos akceptitaj ? Nome, rekono de suvereneco kaj nacia traktado de repacigo. Ili avertas: simbola gesto ne sufiĉos... En 1967, referendumo klarigis la ilian statuson: la praaustralianoj ne estos asimilataj al la lokaj floroj kaj faŭno, sed estos nombradataj kiel la blanka popolo. Malfeliĉe nenia ŝanĝo okazis: ilin la Konstitucio ne rekonas. Do, la praaustralianoj kiuj estas ĉi tie ekde 40.000 jaroj, restas la forlasitajn de prospera socio, graskale tuŝitaj per alkoholismo, drogo, memmortigo infana mortokvanto kaj enprizonigo. | Calendar
Webmaster - Infos
Connexion
![]() Les derniers inscrits
- KylianFr - JEANPaul
Konektitaj 31 Visits
Kiu vizitas
En ligne ![]() Visiteurs/pays cette année
Vous venez de : |