ESPERANTO
**
Esperantaj verkistoj
**
-
 Kanzonoj kaj poezioj
**
-
 ĵurnalaj eltondajoj
**
-
 Montaigu
**
-
 en la hebrea
Kristana angulo
-
 Kristana angulo
Muziko
-
 Muziko
|
Elŝutajoj
Kion vi scias pri la Esperanto-mondo?
• Boris Kolker
Bonvenon en nia mondo.
Bent Jensenius. Dobřichovice: KAVA-PECH, 2009. 126 paĝoj. 20 cm. Ilus. ISBN 9788087169117.
Prezo: €11,40
Mendi en la katalogo de UEA
Tiu ĉi libro estas trezoro por komencintoj kaj progresantoj. Ĝi estas uzebla kiel perfektiga lernolibro de Esperanto kaj kiel legolibro pri la movado. Kaj ĝi estas tre fidinda. La aŭtoro Bent Jensenius estas profesia instruisto pri fremdaj lingvoj kaj aŭtoro de du lernolibroj (por la angla kaj la germana). Li lernis Esperanton en la matura aĝo de 55 jaroj kaj tuj plonĝis en la Esperanto-mondon. Al sia tasko li rilatis kiel serioza profesiulo kaj li sukcesis.
La libro konsistas el trideko da mallongaj kaj facilaj tekstoj – ĉiuj kun taŭgaj ilustraĵoj – pri movadaj temoj: la Universalaj Kongresoj, la Akademio de Esperanto, La Centra Oficejo de UEA, La Jarlibro de UEA kaj Delegita Reto, Esperantoliteraturo, Kastelo Grezijono, Esperanto en la interreto, Pasporta Servo, Vikipedio, la gazeto Monato, kluba vivo, Esperanto-muzeoj, Internacia Junulara Kongreso, vojaĝoj, internacia korespondado ktp.
La tekstojn sekvas mallongaj kaj facilaj ekzercigaj dialogoj, kiuj plivastigas la samtemajn informojn. Kaj la leciono finiĝas per pensigaj demandaroj. Sed tio ne estas ĉio – ĉiun lecionon ilustras kelkaj fotoj, rekte rilatantaj al la pritraktata temo.
La libro finiĝas per unikaj rol-ludoj, tio estas, taskoj por libera konversacio de lernantoj pri 14 temoj el la libro, kiuj celas ekzerci pri libera rego de la lingvo.
Konklude mi ne povas deteni min citi la duonŝercon en la 13-a ĉapitro: “Se vi volas enspezi monon: lernu la anglan. Se vi volas havi amikojn: lernu Esperanton. Kaj se vi estas saĝa: lernu ambaŭ.” Mi emas enmeti tiun sloganon en la antaŭparolon de la estonta nova eldono de mia Plena lernolibro de Esperanto por ruslingvanoj. Dankon, Bent, en la nomo de viaj lernantoj kaj de mi persone, kiu ĝuis la libron.
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la julia-aŭgusta numero 2011. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.
UEA INAŬGURAS ĈE LA RETA REVUO ESPERANTO RUBRIKON PRI MONDA KULTURO: PARTOPRENU!
Kadre de la laboroj pri sia fako Kulturo, Estrarano de UEA Fernando Maia Jr., kunlabore kun la tuta Estraro kaj la redaktoroj Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova, inaŭguris novan rubrikon en la reta Revuo Esperanto, sub la titolo Monda Kulturo. La rubriko plenumas parton de liaj planoj dum kandidatiĝo al la Estraro por la fako Kulturo, nome labori pri 3 kulturaj aspektoj en UEA: esperanta, organiza kaj internacia kaj monda kulturo. La nova rubriko ĉi-okaze spegulas tiun lastan branĉon.
La esenca celo de la rubriko estas aperigi artikolojn, kiuj prezentas elementojn de niaj diversaj kulturoj tra la mondo – muzika, literatura, pentrarta, kinarta, danca, arkitektura ktp. – kaj kulturajn aspektojn vastasence: popolaj moroj, lingvoj, tradicioj, historioj k.a.
Principe la rubriko aperos ekskluzive en la reta versio de Revuo Esperanto kaj jam eblas legi la unuan kaj duan artikolojn:
(1) https://revuoesperanto.org/kafo_finnlando
(2) https://revuoesperanto.org/korea_alfabeto
Sekve al tiu inaŭguro, kun la intenco, ke tiu rubriko estu vere diverseca, UEA nun alvokas la Esperanto-komunumon partopreni en ĝi per sendo de artikoloj. Nur per ĉies kontribuado la rubriko Monda Kulturo povos kapti la necesajn buntecon kaj reprezentadon por la ideo malantaŭ tiu iniciato. La gvidilinioj por tiuj, kiuj volas kontribui, estas:
-
-
Strukture la artikoloj devos rilati al iu specifa kultura branĉo – Muziko, Beletro, Pentrarto, Kinarto, Kuirarto ktp. – aŭ al iu kultura aspekto – lingvo, moro, historio ktp. – kaj ankaŭ al iu lando aŭ mondregiono.
-
Enhave oni estas kuraĝigata verki pri lokaj kulturaĵoj, por ke la serio rolu kvazaŭ mozaiko pri nia monda diverseco, sed artikoloj pri komunaj kulturaj aspektoj tra la mondo ankaŭ bonvenas.
-
La artikoloj estu averaĝe 500-1000-vortojn longaj. Kvankam por la reta revuo ne estas nuntempe grava limigo, el ĵurnalisma vidpunkto homoj ŝatas en la reto legi malpli longajn artikolojn; tamen oni povos ankaŭ interkonsenti kun la redakcio pri akcepto de pli longaj artikoloj, se la temo tion postulas.
-
Ĉiuj el la artikoloj havu bildojn aŭ fotojn, sed ne devas esti problemoj kun kopirajto – oni devas zorgi klare informi pri la aŭtoro de la bildo, la fonto kaj la permesilo uzi la bildon, se ĝi ne estas mem propra kreaĵo.
-
Fine la proponatajn artikolojn oni sendu al redakcio@revuoesperanto.org kaj al fmaiajr@gmail.com.
Se vi emas mem verki viajn artikolojn aŭ post permeso traduki kulturajn materialojn el aliaj lingvoj, UEA instigas vin aliĝi al tiu iniciato kaj antaŭdeziras bonan laboradon.
v
Intervjuo kun Povilas Jegorovas
La Redakcio de la revuo Esperanto ĉi-numere intervjuas la konatan litovan esperantiston Povilas Jegorovas.
|
memhipnoto. Se interesite.
Nia amiko Hori Jasuo, tre aktiva esperantisto, sencxese alertas pri la damagxoj sekve de la katastrofo de Fukusxima.
Vi povas legi en la Franca
| Calendar
Webmaster - Infos
Connexion
 2 membroj
Les derniers inscrits
- KylianFr - JEANPaul
Konektitaj 33
Visits
Kiu vizitas
|