Pripensinda teksto : La vivo estas batalado. Tiuj venkas, kiuj konkorde, discipline, entuziasme militas laŭ plano funde studata kaj kiel eble plej simpla.Lanti
Por ŝpari monon UEA devus fordonaci sian unikan bibliotekon. Tio estas unu el la radikalaj proponoj en raporto de prezidanto Mark Fettes, kiun oni en lundo prezentos al la komitato de UEA dum fermita kunsido. Libera Folio petis Ziko van Dijk rakonti pri la signifo de la biblioteko.
La biblioteko Hector Hodler, kiu situas en la Centra Oficejo de UEA, estas unu el la plej grandaj Esperanto-bibliotekoj en la mondo. De 2003 ĝis 2005 Universala Esperanto-Asocio dungis la historiiston Ziko van Dijk por ordigi la bibliotekon kaj igi ĝin pli uzebla por la publiko.
Dum tiu periodo UEA povis publikigi serion de kompaktdiskoj kun sonmaterialoj el la biblioteko kaj la verkon Sed homoj kun homoj pri la unuaj cent jaroj de Universalaj Kongresoj. Materialoj el la biblioteko kaj la arkivo de UEA estis ankaŭ la bazo de lia disertaĵo pri la politika historio de UEA.
Ni petis lin diri sian opinion pri la signifo de la biblioteko kaj la plano fordonaci ĝin. Krom respondi al niaj demandoj, li faris filmeton, kie li pli amplekse traktas la temon.
Libera Folio: Kia estas la signifo de la biblioteko Hector Hodler por la Esperanto-kulturo? Ĉu ĝi enhavas unikan materialon, aŭ ĉu la samaj materialoj troviĝas en multaj aliaj lokoj?
Ziko van Dijk
Ziko van Dijk: – Biblioteko Hector Hodler estas unu el tre malmultaj grandaj Esperanto-bibliotekoj kiuj ebligas esploradon pri la plej diversaj temoj. Kion ĝi signifas por la unuopa esploristo, tio kompreneble dependas de la temo. Kiam ni parolas pri la biblioteko, ni ne forgesu la Arkivon de UEA kiun mi aranĝis en 2003-2005. Ĝi estis bazo ekzemple por mia propra disertacio. Mi timas ke multaj esperantistoj apenaŭ scias pri la eblecoj de tia biblioteko kaj tia arkivo.
Ĉu vi opinias, ke prizorgado de la biblioteko Hector Hodler estu unu el la prioritatoj de UEA? Se jes, kion UEA laŭ vi faru pri ĝi?
– Mi kredas ke la biblioteko je si mem, la kolektoj, nepre devas daŭre ekzisti. Oni neniam denove povos krei similan bibliotekon. Kaj rilate al la arkivo: organizo bezonadas sian propran arkivon. Sen ĝi oni perdas la spertojn de la pasintaj epokoj. Perdi la arkivon estas kiel amputi parton de la cerbo.
Se UEA trovas, ke la asocio ne havas la monrimedojn plu mem prizorgi la bibliotekon, kion UEA laŭ vi faru por ke la biblioteko ne pereu, sed restu alirebla por esploristoj kaj aliaj interesatoj?
– Mi ne havas ideon tuj. Ja eblas konservi la kolektojn en iu tenejo kie oni luas iom da spaco. Sed tiam ne eblos utiligi ilin. Tio povas esti nur solvo por transira periodo.
Kion vi opinias pri la nun prezentita raporto de Mark Fettes, rilate la bibliotekon kaj la ceterajn paŝojn?
– La raporto de Mark Fettes estas tre radikala, aŭ: radikale honesta. Certe malsamaj personoj havos malsamajn opiniojn pri la neceso, urĝo aŭ direkto de reformo. Mi mem dubas pri kelkaj el la asertoj, ekzemple rilate al la reta disponebleco aŭ disponigebleco de enhavo. Sed principe mi tre bonvenigas strategian pripensadon kiel oni uzu la – limigitajn – rimedojn de la asocio.
En filmeto farita reage al la demandoj de Libera Folio Ziko van Dijk rakontas pli pri la biblioteko Hector Hodler kaj ĝia signifo:
Oni povas transdoni la bibliotekon al Vieno. Certe. Mi scivolas, kio okazos kiam la registaro de Aŭstrujo decidos forpreni la subtenon de la Muzeo kaj biblioteko tie. Ĉar tio estas tute normala paŝo en nia nuntempa mondo. Oni pripensu tion rilate al iu ajn donaco aŭ transdono al publika biblioteko. Aliflanke, la biblioteko en Roterdamo efektive estas nur uzebla surloke. Por mi en Usono, ĝi ne vere utilas. Mi ne povas esplori katalogon, aŭ prunti materialojn, ktp. Do, el praktika vidpunkto, la malapero de la kolekto ne havus ian efikon. Oni klare distingu inter la biblioteko, kaj la arĥivoj de… Legi pli »
Claude
Dankon Ziko, pro viaj interesaj komentoj. Estas tre malfrue vespere, kaj mi nun nur tre skize respondos. Iam estis planita (ĉu fine farita, mi ne scias) kontrakto kun IEMW por depono de iuj arkivoj de BHH (fotoj diversaj) por ke la muzeo prizorgu taŭgan protektadon de la fotoj. UEA restus posedanto de la fotoj. Tio estus eleganta solvo. Sed unue iu en CO devis fari la identigon(jaro, loko, enhavo). Mankis la fortoj por tion fari. Nu, estas multo por diri pri atingebleco de BHH. Dum malfermaj tagoj ĝi estas zorge fermita. Aliflanke, kiam mi foje petis dokiumenton pri Marjorie Boulton,… Legi pli »
La biblioteko eblas esploron? Eblas, elbe? Sed kiu fakte esploras tie kaj sub kiuj kondicxoj? Kiom da pli aux malpli sciencaj kontribuoj ekestis pro la biblioteko? Laux mia scio ecx ne ekzistas ekstere konsultebla katalogo. Pri elektronike atingeblaj dokumentoj ni ne parolu.
ENFANTS: Origami, marionnettes, travaux manuels, baignade, clown, histoires DANSE& MUSIQUE : Danses trad folk, chantons des variétés, cours de violon COURSd'espéranto : Dennis Keefe, Jean-Luc Kristos, Fransoazo Noireau, Nicky Janssen
ACTIVITÉS : denaskismo, soroban, conférences, méditation, visite touristique
LE SOIR : films muets de Charlie Chaplin, Quiz géographique, jeux, livres
proksimig^as la UK en Finnlando. Dum la UK okazos Kleriga Lundo en lundo la 22an de julio. En tiu kadro s-ro Sylvain Lelarge kaj mi kune organizos la kunsidon “Nekutimaj objektoj el la mondo”. En g^i li kaj mi montros nekutimajn aj^ojn, kiujn ni kolektis. Mi esperas, ke ankau vi montros tiajn objektojn el via lando, partoprenante en nia kunsido.
Ni atendas vian partoprenon en nia tre interesa kunsido.
Kara Mikaelo, mondvojahganto!Vi vizitis sennombran kvanton de landoj, esperantumante, koncertante kaj ghuante la vivon.
Mi volas memorigi al vi kaj mallonge konigi al aliaj, kiel vi malkovris Amerikon. Tio okazis en aprilo 2006. Vi venis en Novjorkon, kie vin akceptis esperantistoj, kaj de tie vi flugis al Cleveland, che la suda bordo de lago Erie.
Mi renkontis vin en la flughaveno. Vi venis kun gitaro, prunteprenita en Novjorko. Ni ekveturis per surtera metroo. Kaj poste mi veturigis vin per auto al nia hejmo.
Baldau alvenis al nia hejmo du autoj kun esperantistoj el Columbus, chefurbo de nia subshtato Ohio. Mia edzino Esther preparis bongustan tagmanghon, do nia renkontigho pasis chefe chirkau manghotablo. Poste vi kantis. La gastoj ghuis vian koncerteton kaj plezure achetis viajn librojn.
Sekvatage ni vizitis koncerton de koruso, en kiu kantis Esther. La koncerto okazis en tiel nomata “infanghardeno” por aghuloj, kiun vizitas enmigrintoj el la eksa Sovet-Unio. Vi havis eblon komunikighi kun ili.
Poste vi koncertis en nia domaro, kie loghas aghuloj. Vi kantis ruslingve kaj Esperante. Chiuj estis ege kontentaj. La estraro de la domaro ech donis al vi negrandan honorarion en malmola valuto.
En la tria tago mi veturigis vin per auto en la urbocentron, ekskursante al multaj interesaj lokoj. La plej memorinda estis vizito al la unika kaj mondfama Muzeo de rokmuziko, en kiu mi fotis vin.
De tie ni veturis por prifesti naskightagon de nia bofilo Ilja kaj lia fratino Alla. Kunvenis tre granda kompanio de parencoj kaj amikoj che la tabloj kun bongustegaj manghajhoj kaj drinkajhoj. Ankau tie vi iom kantis.
Matene ni ellitighis tre frue, kaj mi veturigis vin al la interurba autobusa stacio. Baldau vi enautobusighis kaj veturis al Chicago, kie vin akceptis esperantistoj. Kaj poste denove en Novjorkon, daurigante konatighon kun Ameriko en varma kompanio de esperantistoj.
Kara Mikaelo! En la tago de via 70-jara jubileo mi deziras al vi longan vivon en bona sano, pliajn vojaghojn kaj vivoghuon.
Boris Kolker, kiu konas vin ekde SEJT-9 en la jaro 1967.
Memortago de la fino de la okinava batalo La 23an de junio 2019
La 23an de junio okazis la ceremonio por konsoli animon de militmortintoj en la batalo de Okinavo en la Pacpreĝa Parko en la urbo Itoman kun la ĉeesto de 5100 homoj. En tiu batalo en 1945 mortis pli ol 240 000 homoj, el kiuj duono estis loĝantoj de Okinavo.
Kiel finiĝis la okinava batalo?
Por la tiama japana registaro la plej grave estis protekti la imperiestron kaj ĝian reĝimon, ne protekti la popolanojn. Por tiu celo la registaro bezonis tempon por negoci kun la aliancaj regnoj, ĉefe kun Usono, kaj ne deklarinte sian kapitulacon, ĝi ordonis al sia armeo en
Okinavo kontraŭbataladon. Okinavo estas malgranda insularo. Ĝin ĉirakaŭis kaj bombardadis la batalŝipoj kaj aviadiloj, sekve
ne nur soldatoj, sed ankaŭ loĝantoj suferegis kaj viktimiĝis. La 23an de junio 1945, la komandanto Uŝiĵima Micuru, ne plu havante esperon pri organiza kontraŭbatalado,
117
sinmortigis per la japana tradicia maniero harakirio, postlasis jenan ordonon al siaj soldatoj.
Karaj soldatoj, vi bataladis jam 3 monatojn kaj plenumis vian taskon. Via lojala kaj brava batalspirito brilados eterne en la posta mondo. Nun nia flanko estas en kaoso, perdinte interkomunikadon, sekve ne eblas komandi vin. Ekde nun vi restu ĉe via bazo kaj batalu sub la komando de via suprulo ĝis la fino. Adiaŭon. Tiu ĉi ordono estas la lasta. Vi ne havu malhonoron kiel kaptitoj, sed vivu sub la eterna moralo.
Uŝiĵima forĵetis sian respondecon kaj ordonis pluan bataladon al la soldatoj. Tiu ĉi tago, la 23a de junio 1945, fariĝis la oficiala fino de la okinava batalo, sed laŭ lia ordono soldatoj plu bataladis ĝi septembro. Dum la milito la gvidantaro ofte uzis tiun frazon “Vi ne havu malhonoron kiel kaptitoj, sed vivu sub la eterna moralo” al siaj soldatoj, kiu signifas “batalu ĝis morto por la imperiestro”. Tiu ĉi frazo havis grandan influon al la soldatoj. Ili devis elekti senutilan morton ol esti kaptitaj. Tiamaniere viktimoj multiĝis. Sur la cenotafo de Iŝiĵi estas engravuritaj pli ol 240 000 nomoj, inkludante multajn okinavajn loĝantojn, usonajn kaj britajn soldatojn.
Deklaro de la guberniestro kaj la ĉefministro En la ceremonio komence deklaris Pacdeklaron la
guberniestro Tamaki.
118
Jam pasis 74 jaroj post la fino de la okinava batalo, sed en Okinavo havanta nur 0,6% de la tuta japana tereno estas 70,3% de la usonaj militbazoj ekzistantaj en Japanio. Tiuj grandegaj militabazoj estas grandega malhelpo al la progreso de Okinavo.
Dum 47 jaroj post la unuiĝo de Okinavo al Japanio okazadas krimoj, akcidentoj, bruoj ktp., kiuj estis kaŭzitaj de la garnizonanta usona armeo. Vi rememoru, ke en tiu ĉi aprilo okazis tragedia krimo fare de soldato de la usona mararmeo.
Malgrandigo de la usonaj militbazoj kaj revizio de malegala konvencio inter Japanio kaj Usono pri la usona armeo en Japanio estas grava devo de ambaŭ landoj.
Pri la nove konstruota militbazo Henoko loĝantoj de Okinavo ripete montras sian kontraŭan opinion en la elektoj kaj referendumo, sed la registaro ignoradas tiun opinion kaj plu antaŭigas la konstruadon. Ĝi ne respektas la opinion de Okinavo, kiun Okinavo prezentis laŭ la demokratia proceduro, kaj atencas nian aŭtonomian rajton. Mi forte postulas, ke ĝi reduktu danĝeron de la aerodromo Henoko kaj rezignu konstruadon de la militbazo Henoko.
Okinavo estas “lando de moralo”, kiu celas pacon. Ni okinavanoj dissendos nian pacan koron al la mondo surbaze de la heredita paca kulturo. Ni volas ludi gravan rolon por efektivigi eternan pacon en la mondo.
Poste la ĉefministro Abe parolis, sed lia parolado estas ŝablona kaj tute ne emociis la aŭskultantojn. Li eĉ ne menciis pri la konstruado de la militbazo Henoko. Se li
119
vere kredas, ke la konstruado utilos por Okinavo, li devis klarigi tion al la okinavanoj, sed li ne faris tion. Li rapide kaj mallonge parolis. Ŝajnis al mi, ke li volas plej rapide eskapi el tiu ceremonio. Fine de lia parolado aŭdiĝis multaj riproĉoj kaj kritikoj el la ĉeestantoj, ekzemple “Mensogulo!” kaj “Ĉesigu la konstruadon!”. En tia ceremonio neniam aŭdiĝas tiaj riproĉoj krom en Okinavo, kio signifas la grandan koleron de okinavanoj al la ĉefministro kaj la registaro.
Poemo de knabino
Deklamis sian poemon Jamauĉi Rena, lernantino en la 6a lernojaro de la elementa lernejo Kanegusuku. Ŝia poemo estis elektita el 1098 poemoj. Ĉiun jaron poemoj de geknaboj en la ceremonio emocias la aŭskultantoj. Mi jam kelkajn fojojn tradukis tiujn poemojn en Esperanto. Jen ŝia poemo:
Vera feliĉo
Tre bela blua maro,
kiun pejzaĝon vidis tiu maro? Multe bombarditajn urbojn? Ruĝe flamantajn urbojn?
120
Ĉu ĝi ne vidis tian Okinavon?
Tre verdaĵplena tero,
kiun voĉon aŭdis tiu tero?
Eksplodajn bruegojn?
Plorkriantajn bebojn?
Batalkampojn kun krioj de soldatoj kaj kuglobruoj? Ĉu ĝi ne aŭdis tian Okinavon?
La klara, blua ĉielo,
tiu ĉi ĉielo,
kion vi pensis?
Pro la insuloj sen verdaĵoj, sen urboj, sen espero, pro la tremado de la koro kaj la korpo,
pro la perdo de sennombraj valoraj vivoj, tion sciante, ĉu ĝi ne ploris por Okinavo?
En la erao Heisei mi naskiĝis. Nur tre belan bluan maron nur tre verdaĵplenan teron, nur tre klaran bluan ĉielon, mi konas.
Multiĝas homoj, kiuj ne scias,
kion la maro, la tero kaj la ĉielo vidis, kion ili aŭdis,
kion ili pensis.
Kvankam ni ne spertis la militon,
estas nia devo transdoni la mizeron kaj la lecionon,
121
ke militoj ne ripetiĝu,
por ke homoj ne plu ploru malĝoje
por ke tiu ĉi insularo kaj la mondo estu feliĉaj.
Fariĝi riĉaj,
fariĝi famaj
ne signifas fariĝi feliĉaj. Ĉiun tagon vivi kun ridoj kun familianoj kaj amikoj estas vera feliĉo.
Havi revon por la estonteco
estas la plej granda feliĉo.
“Vivo estas trezoro”,
ni vivas, tial ni povas ridi,
ni vivas, tial ni havas estontecon.
La nova erao Reiŭa komenciĝis kun espero por la morgaŭo,
Tiu ĉi feliĉo daŭru eterne.
*Erao Heisei: ekde 1989 ĝis aprilo 2019. Dum tiuj jaroj la imperiestro Akihito estis sur la trono. Li detroniĝis pro maljuneco en aprilo 2019, kaj nova erao Reiŭa komenciĝis en majo kun la nova imperiestro Naruhito.
Jen serioza diskuto pri grava temo. Dankon, Ziko.
Oni povas transdoni la bibliotekon al Vieno. Certe. Mi scivolas, kio okazos kiam la registaro de Aŭstrujo decidos forpreni la subtenon de la Muzeo kaj biblioteko tie. Ĉar tio estas tute normala paŝo en nia nuntempa mondo. Oni pripensu tion rilate al iu ajn donaco aŭ transdono al publika biblioteko. Aliflanke, la biblioteko en Roterdamo efektive estas nur uzebla surloke. Por mi en Usono, ĝi ne vere utilas. Mi ne povas esplori katalogon, aŭ prunti materialojn, ktp. Do, el praktika vidpunkto, la malapero de la kolekto ne havus ian efikon. Oni klare distingu inter la biblioteko, kaj la arĥivoj de… Legi pli »
Dankon Ziko, pro viaj interesaj komentoj. Estas tre malfrue vespere, kaj mi nun nur tre skize respondos. Iam estis planita (ĉu fine farita, mi ne scias) kontrakto kun IEMW por depono de iuj arkivoj de BHH (fotoj diversaj) por ke la muzeo prizorgu taŭgan protektadon de la fotoj. UEA restus posedanto de la fotoj. Tio estus eleganta solvo. Sed unue iu en CO devis fari la identigon(jaro, loko, enhavo). Mankis la fortoj por tion fari. Nu, estas multo por diri pri atingebleco de BHH. Dum malfermaj tagoj ĝi estas zorge fermita. Aliflanke, kiam mi foje petis dokiumenton pri Marjorie Boulton,… Legi pli »
La biblioteko eblas esploron? Eblas, elbe? Sed kiu fakte esploras tie kaj sub kiuj kondicxoj? Kiom da pli aux malpli sciencaj kontribuoj ekestis pro la biblioteko? Laux mia scio ecx ne ekzistas ekstere konsultebla katalogo. Pri elektronike atingeblaj dokumentoj ni ne parolu.