**
**
**
**
**
**
PortBail
Kristana angulo
Muziko
|
Kanzonoj kaj poezioj - La espero
LA ESPERO ( L’ ESPERANCE )
-=-=-=-=-=- -=-=-=-=-=- En la mondon venis nova sento Tra la mondo iras forta voko ; Per flugiloj de facila vento, Nun de loko flugu ĝi al loko Ne al glavo sangon soifanta ; ĝi la homan tiras familion ; Al la mond’ eterne militanta, ĝi promesas sanktan harmonion. Sub la sankta signo de l’espero Kolektiĝas pacaj batalantoj, Kaj rapide kreskas la afero , Per laboro de la esperantoj . Forte staras muroj de miljaroj Inter la popoloj dividitaj ; Sed dissaltos la obstinaj baroj, Per la sankta amo disbatitaj. Sur neùtrala lingva fundamento, Komprenante unu la alian, La popoloj faros en konsento , Unu grandan rondon familian . Nia diligenta kolegaro En laboro paca ne laciĝos , Gis la bela sonĝo de l’homaro Por eterna ben’efektiviĝos. L.L. Zamenhof. ( Traduction : Maria ZIOLKOVSKA -Le Dr Esperanto) Kreaddato : 22/04/2011 : 16:08 Reagoj pri tiu artikolo
| Calendar
Webmaster - Infos
Connexion
![]() Les derniers inscrits
- KylianFr - JEANPaul
Konektitaj 33 Visits
Kiu vizitas
En ligne ![]() ![]() Visiteurs/pays cette année
Vous venez de : |