Fermi ESPERANTO

**

Fermi Esperantaj verkistoj

**
**
**
**
2013 AG-01
Diaporama

Fermi  2013 Assemblée générale

Fermi  Réunions

Kristana angulo
Muziko
Montaigu - Cxu Lanti ( sekvo)

Ĉu Lanti reenkarniĝis en Israelo ?

 

 

 

 

 

La Kamarado Lanti ĵetas en la okulojn de siaj legantoj imponan unuecon en la pensmaniero. Tamen, eĉ la plej rezolutaj admirantoj de lia "lapidara stilo" ne povas preterpasi la fakton, ke foje liaj kvazaŭ dogmaj asertoj estas difektitaj per ne logikaj komplezoj. Oni ja scias kiel li sarkasmis pri la katolikaj pastroj, tiuj "superruzuloj", kiuj ĉiamaniere okupiĝas pri la bona funkciado de sia butiko".(21/11/1929) Sed, tio ne malhelpas, ke dum lia restado en Japanio,(1936-37) li enketis kaj eĉ interesiĝis pri la ŝintoa kaj boudda religioj. Tial, la mondfama sennaciisto ne senpacienciĝu pri tio, ke katolika monaĥo venos tikli lin sur la tereno de ebla reenkarniĝo. Des pli, ke li mem , 17 jarulo, emis eniri la monaĥejon en kiu mi mem nun vivas. ( Fredo, en Vivo de L.p.217)

 

 

 

 

 

La itala verkisto Leonardo Sciascia diris: "En ĉi mondo, nur la koincidoj estas certaj". Pro sanaj problemoj, mi devis regule viziti kinezoterapiistinon. Okazis, ke mi surmetis T-ĉemizon kun hebreaj skribaĵoj. Ŝi eldemandis pri la signifo kaj la kialo de tiuj nekonataj presliteroj . Mi kurte respondis, ke de longe mi praktikadas la hebrean kaj sekve de tio interesiĝas pri la israelaj aferoj kiuj entenas la sorton de la Palestinanoj. Ŝi tuj rebatis ke ŝi antaŭ ne longe legis romanon de la israela verkisto Amos Oz Judaso. Mi konfirmis al ŝi, ke mi jam sciiĝis pri tiu libro, sed ne ankoraŭ legis ĝin. Tion aŭdinte, ŝi proponis al mi la libron, kies legadon mi entreprenis. Sciante pri la mondfama verkaro de tiu ĉi verkisto, mi ja konsciis, ke disreviĝo ne eblas, sed ne supozis, ke malantaŭ la malgaja persono priskribita per la Evangelioj, Judaso Iŝkarioto, kaŝiĝas Abraniel, homo tute forgesita hodiaŭ - eĉ de la historiaj libroj en Izraelo- kiu kontraŭstaris Ben-Gourion en lia volo por starigi Israeloŝtaton. Tiel farante, Amos Oz aŭdacas esti partoprenanto en brula afero, nome ĉu la starigo de Israeloŝato estis prava. La mirinda cionista epopeo, inda je admiro en multaj flankoj, tamen estis bazata sur trompa slogano: senhoma tero por sentera popolo. De pluraj dekoj da jaroj, novaj israelaj historiistoj, inter kiuj Ŝlomo Sand en la libro Kiel oni inventis la judan popolon, alportis novan lumigon pri la ciona historio. Ili havis sufiĉe da aŭdaco por dubigi pri la eluzitaj asertoj. Ĉi-okaze la samaj serĉantoj pri historio ne kontentiĝis esplori la freŝdatan periodon, sed revizitis entute la judan historion.

Sen ia ombro de dubo, "Judaso" estas unu el la plej sukcesaj libroj de Amos Oz. La 350 paĝoj estas tralegeblaj sen, ke neniam la intereso malfortiĝas. Sed, oni tuj malkovras ke, tra historia studado bone starigita pri la kazo Judaso, oni sendas al ni tre aktualan mesaĝon, elvokante homon tute forgesitan hodiaŭ de la ciona movado: Abravanel. Tiu ĉi, vojkunulo de David Ben Gourion, fariĝis oponanto, kiam Israelŝtato stariĝis ĉar, tiel li pensis, tiu ĉi ŝtato ne daŭros pli ol du aŭ tri generacioj kaj plie tiu ĉi starigo montriĝos historia eraro. La mondfama romanisto apogas la aserton de Abravanel sur la diro de Haïm Weiseman, la unua prezidento de Israelŝtato: "Se ĝi estas juda, ĝi ne estos ŝtato; se ĝi estos ŝtato, evidente ĝi ne estos juda".

Abravanel ne kredis je la ideo de ŝtato, eĉ se ĝi estus binacia. Li eĉ ne kredis je juda-araba konfederacio. Liaopinie, mondo partigita en centoj da landoj kun limfostoj, pikdratoj, pasportoj, standardoj, armeoj kaj malsamaj monoj estis iluzio arkaika, primitiva, mortiga, nome anakronismo. Kial vi volus haste starigi novan ŝtaton liliputan preze de senfina milito, kiam ĉuj landoj en la mondo devos iam malaperi kaj estos anstataŭigitaj per mozaiko da komunumoj parolante malsamajn lingvojn, vivante flankon ĉe flanko aŭ imbrikitaj unu la alian, sen tiuj mortigaj ludoj kiel suverenecoj, armeoj, landlimaj kontroloj kaj la tuta panoplio da detruaj iloj.

Post longaj diskutadoj kun siaj amikoj, en Palestino kaj en najbaraj landoj, Abravanel konkludis, ke la ĉefa maltrankviliĝo de Araboj estis la supereco de Judoj sur la tereno de kompetenteco, teknologioj, spiritlerteco kaj motivaro, dank'al kiuj ili finfine invados kaj kontrolos la arabajn teritoriojn. Laŭ li, Araboj ege timis, malpli la etan cionistan embrion ol la detrua giganto, ke ĝi entenis kiel ĝermon.

Araboj tute ne fidis al la cionista ŝablono laŭ kiu nur kelkaj manplenoj da judoj trovis rifuĝejon en Palestino kontraŭ siaj persekutantoj en Eŭropo. Kaj en 1947, la Irakia ĉefministro deklaris:: se la judoj en ĉi lando atingos la milionon, neniu povos rezisti al ili. La teruro antaŭ tiuj novaj Krucistoj, la superstiĉa kredo je la satana potenco de la Judoj, la timo ke ilia sekreta celo estus eldetrui la moskeojn en Jerusalemo kaj rekonstrui ilian Templon kaj fine starigi judan imperion de Nilo ĝis Eŭfrato, kaŭzis la konstraŭstaron de Araboj al la juda enplantado pli kaj pli multnombra de la marbordo ĝis la montaroj.

Ĉu eblas superi tian spiritstaton ? Abravanelo proponis, ke oni forigu iliajn timegojn per pacienco, bonvolo, nelacigeblaj klopodoj por starigi dialogon, lanĉi komunajn sindikatojn, ebligante al la Araboj setli meze de la judaj ŭrbetoj, malfermente niajn lernejojn kaj universitatojn al la arabaj lernantoj, kaj unue rezignante al niaj pretendoj por starigi judan ŝtaton apartigitan, havantan judan armeon, judan registaron kun la atributoj de suvereneco apartenante nur al la judoj.

Tion leginte, mi revenis al unu letero de Lanti kiu, responde al la Kamarado J.L. ( Nederlandano), skribis, en Sidnejo je la 7-a de januaro1938, le jenajn liniojn:

" Ĉu vi kredas embarasi min per via demando pri la juda problemo . Se jes, vi eraras. Ĝi estas implice pritraktita en miaj verkaĵoj pri naciismo. La judismo estas iu speciala naciismo, por kiu mi sentas nenian simpation. La judoj, kiuj ĉie en la mondo penadas por konservo, eternigo al siaj naci-religiaj kredoj, tradicioj, moroj ktp. estas do ĝismedolaj naciistoj kaj, kiel tiaj, havas mian tutan malaprobon. Mi estas konvinkita, ke se tiaj homoj fariĝus la plej fortaj en iu parto de l'tero, ili el persekutatoj baldaŭ aliiĝus en persekutantoj."

En la sama letero, Lanti klare ( jam en 1938) komdamnas la "monstraĵojn de Hitlerismo" kaj precizigas: " hebreo estas homo samrajta kiel japano, ĉino, etiopo aŭ franco".

Novfoje li difinas sennaciismon: " Mia kompreno pri sennaciismo konsistas precipe el tio, ke oni devas persiste celadi, por ke en la menso de homoj la homeco superregu la racecon, por ke estu ekstermata ĉia nacieco..."

Fine li konkludas: " Oni havas naturan emon simpatii al la persekutatoj, sed la racio instruas, ke viktimoj povus ankaŭ esti ekzekutistoj..."

Ĉe la konstato de okazaĵoj alvenintaj de 1938 ĝis hodiaŭ, la faktoj parolas per si mem. Kaj estas ne kontestebla, ke Lanti pravas en sia vidmaniero. La "nova ŝtato liliputa" vole nevole forlasas la humanistajn principojn kiujn ĝi emfazis debute de la entrepreno por "reflori la dezerton" kaj pli kaj pli drivas al apartismo. Jehoram Kaniuk, israela humanista verkisto, kiu forpasis antaŭ kelkaj jaroj, postulis, ke oni malaperigu la mencion "judo" de sia identigo karto, ĉar laŭ siaj diroj judo signifas raciston.

La israelŝtato naskiĝis je la 14-a de majo 1948, Baldaŭ 70 jaroj ! David Ben Gourion, la patro fondinto, pli malfrue diros: " Inter la paco kaj la teritorioj, ĉiam mi elektos la pacon". Kiom longe ni estas hodiaŭ de tia perspektivo ! Jean Daniel kiu citas la vortojn, titolas sian ĉefartikolon:" Israelo: de la miraklo al la angoro". De tiu angoro atestas multaj verkistoj kaj humanistaj gehomoj kun senpova sento.

De tiu tragika historio ankaŭ la Esperantista Movado estis partoprenanto. Kiuj interesiĝas pri ĝi, tiuj povas retrovi en Israela Esperantisto N° 152-53 ( Vintro 2010) l'artikolon de Josi Ŝemer:" Hebrea Progreso en Palestino". Ĝin leginte, mi substrekas tri vidpunktojn:

  1. 1) - La ĉeesto de judaj minoritatoj en Palestino tra la jarcentoj post la romania detruado de 70;

  2. 2) - Dum jaroj la Araboj ne povis kaj ne volis progresigi la landon... La Turka registaro ne helpis. La hebreoj de la malnova periodo okupiĝis nur preĝoj kaj pia studado..

  3. 3) - Novalvenintoj en Israelo " la nepoj de hebreaj profetoj", .. "Junuloj, kiuj kun nekomparebla fervoro , inter kiuj multaj estis armitaj je alta universitata edukado, komencis trahaki la rokojn, sekigi la marĉon kaj planti arbojn kaj legomojn en tiaj lokoj, kie dum jarmiloj eĉ herbeto ne kreskis". Tiu fakto kontraŭas la legendon, ke Hebreoj ne kapablas sin okupi pri terlaboro. Tiuj junuloj kiel pioniroj "montriĝis tre efikaj, sukcesplenaj terlaboristoj".

    Laŭ Josi Ŝemer, la tiamaj tekstoj "sentas troan patoson". Tamen estas nerefutebla fakto: dum jaroj, post la unua mondmilito, judaj kaj arabaj esperantistoj interfratiĝis, kunlaboris kaj kunvenis. Ili estis pro paca batalantoj. Foraj tempoj !

    Post la starigo de Israelŝtato, kiu laŭ la vorto de Jean Genêt, estas "ĉeŝultra ekimozo de la islama mondo", la pacaj revoj pli kaj pli sveniĝas..

    Pri tiu ĉi senelira problemo, inter mil aĵoj elvokeblaj, tri ekaperas en mia memoro:

    - Josi Ŝemer ie rakontis, ke post la fulma venko de 1967, la Telaviva grupo kunvenis. Unu membro proponis, ke tuj oni redonu la okupatajn teritoriojn al la Araboj. Tia propono ŝajnis tiom nedeca, ke tumulto fariĝis en la asembleo kaj la malfeliĉulo ne plu vizitis a grupon dumm jaroj.

    - Kiuj konis Josi, tiuj scias kiom li estis sindonema kaj pacema. Tamen, mi legis kelkajn paĝojn de li verkitajn pri tiu afero kaj lia nepra konkludo estas: la Araboj, NUR ILI, estas kulpaj. Kaj li alportas la jenan ekzemplon: je la jaroj 2004-5, la ĉefministro Ŝharon decidis la retiriĝo de Gaza. Kion faris la liberigita loĝantaro ?

    - Antaŭ kelkaj jaroj, oni kunigis por telesendo reprezentantojn Arabajn kaj Israelajn. Ĉiuj gehomojn estis altklasaj personoj: ambasadoroj, intelektuloj, verkistoj, poetoj. la du partoj diskutis kaj debatis kun respekto. Sed kiam temis pri Jerusalemo, la interŝanĝoj bruske ĉesis kaj la ĉefrolulo nur povis formuli la jenan konkludon: estas en la vivo neracionalaj aferoj. Kion fari ?

La ideoj emfazitaj de Abravanelo ŝajnas proksimaj al tiuj de Lanti. Kiel lia antaŭulo kaj kiel aliaj iamaj voĉoj, li predikis en la dezerto.

 

Marcel Lemeltier.

 

 

Bricquebec. 20/08/2018.

 

 

 

 


Kreaddato : 25/09/2018 : 09:47
Lasta modifo : 25/09/2018 : 09:47
Kategorio :
Legita paĝo 655 fojoj


Printi la artikolon Printi la artikolon

Reagoj pri tiu artikolo

Neniu ankoraŭ lasis komenton.
Estu do la unua !

Calendar
Webmaster - Infos
Connexion
Votre login :

Votre mot de passe :

Se souvenir de moi

Mot de passe perdu ?
Pas encore membre ?

Nombro da membroj 2 membroj

Les derniers inscrits

-  KylianFr  -  JEANPaul  

Konektitaj 47

Nombro da membroj 47 vizitantoj
Nombro da membroj 0 membro

Statistiques

  vizitantoj

Record connexions simultanées :
389, le 22.12.2022

» Forum : 3
» Sujets : 0
» Réponses : 0

Ajouter aux favoris Recommander ce site Skribi al MONTAIGU movebla versio

Visits

   vizitantoj

   vizitantoj en linio

Kiu vizitas

En ligne


Russia Russia : 16
United States United States : 4

Visiteurs/pays cette année

Australia Australia 43
Austria Austria 1
Belgium Belgium 6
Brazil Brazil 1
Bulgaria Bulgaria 7
Canada Canada 2202
China China 12
Denmark Denmark 3
Europe Europe 3
Finland Finland 2
France France 201
Germany Germany 281
Greece Greece 2
Guinea Guinea 1
Indonesia Indonesia 1
Iraq Iraq 1
Israel Israel 1
Italy Italy 25
Japan Japan 7
Kazakhstan Kazakhstan 1
Korea Korea 1
Latvia Latvia 1
Lebanon Lebanon 1
Mexico Mexico 1
Netherlands Netherlands 25
New Zealand New Zealand 13
Norway Norway 7
Poland Poland 7
Romania Romania 20
Russia Russia 9
Saudi Arabia Saudi Arabia 10
Slovak Republic Slovak Republic 2
Slovenia Slovenia 1
South Africa South Africa 1
Spain Spain 1
Sweden Sweden 15
Switzerland Switzerland 10
Thailand Thailand 3
Turkey Turkey 2
Ukraine Ukraine 2
United Kingdom United Kingdom 166
United States United States 1854
United States United States 5586

Vous venez de :

Special !
^ Supre ^