Fermi ESPERANTO

**

Fermi Esperantaj verkistoj

**
**
**
**
PortBail
Diaporama

Fermi  2013 Assemblée générale

Fermi  Réunions

Kristana angulo
Muziko
Elŝutajoj


Jacinto Bonavente - de MONTAIGU la 11/09/2014 : 12:18

                   La vivo estas kiel surmara vojaĝo:

               Estas tagoj de kvieto

               Kaj estas tagoj de tempesto.

               La plej grava estas

               Konduti sin kiel bona ŝipmastro.


Ĉu naturo celas al io ? - de MONTAIGU la 09/09/2014 : 06:48

Ĉu universo celas al io ? La demando de ĉiam tiklas la cerbon de Hubert Reeves.

Post la akcepto de kreado de Dio kaj la aserto de Voltaire: ne estas horloĝo sen horloĝisto, li stumblas pro la Darvina tezo: ne estas celo en la naturo. Bergson helpas per la nocio de " vitala impeto". Lia studado en fiziko kondukas lin al "obskura volo". Fine, li nun gardas la aserton de Freeman Disan (Angla):

          Universo ie sciis, ke ni estis alvenontaj.

Laŭ li, la aserto estas kontentiga, ĉar ĝi implikas estaĵon eksteran, ne atingeblan de ni...almenaŭ ne ankoraŭ...


la vivo - de MONTAIGU la 01/09/2014 : 04:57

La vivo estas fascina !

Sufiĉas, ke ĝin ni rigardu

Per bonaj okulvitroj.

                                                                     Alejandro Dumas


Konfuceo. - de MONTAIGU la 28/08/2014 : 03:16

     "  Ci demandas kial

         Mi aĉetas rizon kaj florojn ?

         Mi aĉetas rizon por vivi

         Kaj florojn por, ke mi emu vivi.

                                                                              Konfuceo.

    "  Ĉiu tago estas eta vivo"

                                                                              Horaco.


" Vojaĝo ĝis noktofino". - de MONTAIGU la 16/08/2014 : 12:23

Por la ŝatantoj de bona literaturo, kiel ne rekomandi " La vojaĝo ĝis noktofino", tradukon de mondfama franca verko. Legu kaj ĝuu !


Bona novaĵo - de MONTAIGU la 30/07/2014 : 17:48

Novan, pli rapidan servilon por Esperanto-TV!

Esperanto-TV, ETV, estas projekto por distribui altkvalitajn Esperantajn filmojn per moderna interreta teknologio. La projekto startis en aprilo 2014, ekde tiam produktis kaj distribuis multajn filmojn (averaĝe ĉirkaŭ 30 minutojn ĉiutage). La elsendoj estas atingeblaj en senstopa reĝimo ĉe http://www.esperantotv.net, kie estas deponataj kaj spekteblaj ankaŭ la antaŭaj filmoj.

Esperanto-TV petas vian helpon

La nuna, unua, enkonduka fazo de la projekto sukcesis, fakte ĝi jam ricevas kunlaboraĵojn de la tuta mondo kaj la kanalo estas pli kaj pli konata. Tiu fazo estas ankoraŭ youtube-stila, por ebligi la spektantojn ĝui la programaron sen problemoj de elsendo aŭ tempo.

En la dua fazo ETV iĝos la vera servo, pro la ebleco rekte elsendi materialojn kaj gravajn eventojn, kiel ekzemple naciajn kaj internaciajn kongresojn. - En la dua fazo, fakte, la televid-kanalo estos elsendata per tre rapida Interreto kun IPTV-teknologio, spektebla ne nur per komputilo sed ankaŭ per novaj televidaparatoj kaj poŝtelefonoj. La tria fazo celas resume instingi la kreskon de la Esperanto-filmindustrio kaj kinarto.

La unua fazo estis atingita per la propraj fortoj de la skipo, sed la sekva fazo ne estas same atingebla pro pli pezaj kostoj - kaj la skipo de ETV turnas sin al vi kun peto de helpo akiri propran servilon - anstataŭ la ĝis nun luata malnova aparato.

Detaloj ĉe la alvoko estas legeblaj ĉe:
https://www.indiegogo.com/projects/servilo-por-esperanto-tv-server-for-esperanto-tv

Dankon pro via helpo kaj kontribuo.


------
Lingvo-Studio, L.S.
www.eventoj.hu

_______________________________________________ 
                        Ĉe plusendo de la mesago bv. nepre mencii la fonton: Ret-Info / Lingvo-Studio




 


Lanti tradukisto. - de MONTAIGU la 22/07/2014 : 12:01

En 1929, Lanti eldonigis tradukon de tri verkoj de Voltaire, la mondfama franca verkisto. Jen kelkaj frazoj el la antaŭparolo, kiuj emfazas la celon de la tradukinto.

" Malgraŭ tio, ke la scienco kaj tekniko faris grandegan progreson, la racio tamen ne multe penetris en la cerbojn de la popolamaso. Se la religia fanatikemo perdis iom da forto kaj akro en kelkaj mondpartoj, tie stariĝis aliaj ne malpli danĝeraj kaj detruaj: la naciismo, rasismo, faŝismo, partieca fanatiko ne faras nuntempe malpli da viktimoj ol la " Sankta Inkvizicio"...

Kion li dirus hodiaŭ ?


Diru al mi kial - de MONTAIGU la 16/07/2014 : 21:16

                                             Diru al mi kial.

 

Infano disŝirita per obusaj splitoj

Provas vidi tra sango kaj larmoj

La vizaĝon de tiuj, kiuj aŭdacis kaj povis

Uzi siajn armilojn kontraŭ senkulpaj viktimoj.

 

                 Li estas  ĉirkaŭita per hordo de agresemaj plenkreskuloj

                 Sen humaneco, plenaj je venĝemo

                 La mano ĉe la pafkliko, kun senesprima vizaĝo

                 Ekzekuciante senkulpulojn je ĉia malakordo.

 

Ili atendas, ke li mortu; ili ploras kaj entombigas lin

Rigardas unu al la alia kaj serĉas alian malakordon

Nesentemaj al la gepatraj doloroj

Kaj foriras dissemi malfeliĉon kaj morton.

                 

                          La infano, la sango ankoraŭ varma, en sia tombo

                          Ankoraŭ demandas sin kaj volas kompreni

                          Kial nek sia olivarba branĉeto, nek sia kolombo,

                          Nek Dio, nek diabloj ne ĉeestis por lin defendi.

 

Ayad  lemhouer.     -   Montaigu tradukis.

 

                  

       


Iranaj proverboj - de MONTAIGU la 10/07/2014 : 12:27

Libera folio proponas al ni humuran desegnaĵon de Irananaj Kamaradoj. Kompense mi liveras al ili tri iranajn proverbojn, kiujn mi ŝatas:

Ebrieco de juneco pli forta ol ebrieco de vino.

Kaŝado en aferoj simile al alojo en mono: iomete da necesas, tro da senkreditigas.

Pli bone esti katenigita proksime al la amat(in)o

Ol esti libera meze de ĝardenoj proksime al la malamat(in)o.


Tero de la homoj - de MONTAIGU la 30/06/2014 : 16:34

En lia verko " Tero de la homoj", la mondfama franca verkisto, Saint-Exupéry, rakontas aviadistan sperton. Kraŝita meze de Saharo, forkonsumitaj la nutraĵoj kaj la akvo, la aventuristo meditas pri la vivo....


KomenciĝoAntaŭa10 antaŭaj paĝoj [ 21 22 23 24 25 26 27 28 29 ] SekvaFino
Calendar
Webmaster - Infos
Connexion
Votre login :

Votre mot de passe :

Se souvenir de moi

Mot de passe perdu ?
Pas encore membre ?

Nombro da membroj 3 membroj

Les derniers inscrits

-  Marcorobico  -  KylianFr  -  JEANPaul  

Konektitaj 285

Nombro da membroj 285 vizitantoj
Nombro da membroj 0 membro

Statistiques

  vizitantoj

Record connexions simultanées :
865, le 01.03.2026

» Forum : 3
» Sujets : 0
» Réponses : 0

Ajouter aux favoris Recommander ce site Skribi al MONTAIGU movebla versio

Visits

   vizitantoj

   vizitantoj en linio

Kiu vizitas

En ligne


Japan Japan : 1
Russia Russia : 144
United States United States : 3

Visiteurs/pays cette année

2
Argentina Argentina 10
Australia Australia 1011
Austria Austria 9
Azerbaijan Azerbaijan 16
Bahrain Bahrain 2
Bangladesh Bangladesh 6
Barbados Barbados 1
Belarus Belarus 1
Belgium Belgium 17
Belize Belize 1
Bolivia Bolivia 4
Botswana Botswana 1
Brazil Brazil 30
Bulgaria Bulgaria 16
Canada Canada 961
Chile Chile 8
China China 690
Colombia Colombia 14
Costa Rica Costa Rica 2
Croatia Croatia 1
Czech Republic Czech Republic 3
Denmark Denmark 16
Ecuador Ecuador 19
Egypt Egypt 1
Estonia Estonia 2
Europe Europe 471
Europe Europe 614
Finland Finland 9
France France 902
Gambia Gambia 1
Georgia Georgia 5
Germany Germany 409
Germany Germany 424
Greece Greece 5
Guinea Guinea 1
Hong Kong Hong Kong 1
Hungary Hungary 1
India India 9
Indonesia Indonesia 21
Iran Iran 5
Ireland Ireland 3
Israel Israel 15
Italy Italy 21
Jamaica Jamaica 1
Japan Japan 7566
Jordan Jordan 6
Kazakhstan Kazakhstan 1
Latvia Latvia 13
Lebanon Lebanon 2
Lithuania Lithuania 16
Malaysia Malaysia 9
Marocco Marocco 5
Mexico Mexico 35
Moldova Moldova 4
Namibia Namibia 1
Nepal Nepal 2
Netherlands Netherlands 1086
Netherlands Antilles Netherlands Antilles 1
New Zealand New Zealand 40
Nigeria Nigeria 2
Norway Norway 19
Oman Oman 1
Pakistan Pakistan 8
Palestinian Territories Palestinian Territories 3
Panama Panama 1
Peru Peru 1
Philippines Philippines 11
Poland Poland 61
Portugal Portugal 4
Puerto Rico Puerto Rico 2
Qatar Qatar 1
Romania Romania 22
Russia Russia 32
Saudi Arabia Saudi Arabia 5
Senegal Senegal 4
Serbia Serbia 6
Singapore Singapore 1
South Africa South Africa 8
Spain Spain 25
Suriname Suriname 1
Sweden Sweden 122
Switzerland Switzerland 21
Taiwan Taiwan 3
Thailand Thailand 1
Turkey Turkey 38
Uganda Uganda 1
Ukraine Ukraine 16
United Arab Emirates United Arab Emirates 4
United Kingdom United Kingdom 689
United States United States 6373
United States United States 8468
United States United States 9334
United States United States 12341
Uruguay Uruguay 1
Uzbekistan Uzbekistan 14
Venezuela Venezuela 5
Vietnam Vietnam 103

Vous venez de :

Special !
^ Supre ^