Fermer ESPERANTO

**

Fermer Ecrivains

**
**
**
**
2013 AG-02
Diaporama

Fermer  2013 Assemblée générale

Fermer  Réunions

LE COIN CHRETIEN
Musiques
Montaigu - " l'affaire" Hunne

La Hunne-a « afero » inda je « polaro » kiel ĝi estas elvokita en la franca libro de Bernard Cottret : «  Thomas More ». ( Editions Tallandier 2012).

Fama juĝa afero nedirekte havos gravajn konsekvencojn por Thomas More. La mistera morto de Richard Hunne, enprizonigita en Sankta Paŭlo okazigis iajn rumorojn kontraŭ la ekleziularo. Sekve de tio,  perforta  kontraŭklerikala ondo naskiĝis. Kion oni riproĉis al Hunne ĉe la momento de lia aresto ? Inter aliaĵoj, li deklaris, ke la pastroj kaj episkopoj estis «  la skriboj kak farizeoj kiuj krucumis Kriston ». More  obsede revenis al tiu afero. Ĝi certe naskis lian alvokon al forpelo de la herezuloj. Kiel, honesta justicoficisto, kiu tutevidente estis tolerema kaj malfermita je la religia evolucio, iĝis la simbolo mem de la batalo kontraŭ la herezo ? Tiu evoluo datiĝas almenaŭ por siaj prolegomenoj, je la Hunne-a afero. Tiu juĝa skandalo iel  okupis tiam kompareblan lokon kun la afero Calas je la XVIII-a jarcento aŭ Dreyfus ja la XIX-a en Francio. Oni estis por au kontraŭ Hunne kiel oni estos por aŭ kontraŭ Dreyfus.
Je la 4-a de decembro 1514, frumatene, oni retrovis Hunne penditata en lia ĉelo en unu el  la sonorilturoj en Londono. La homo en sia pasinteco havis implikaĵoj kun la pastro Thomas Dryffeld ; Ĉi lasta petis, ke li donu al si la baptorobon de unu el liaj filoj kompense de ŝuldoj por entombigo. Sed tio sekvis alajn malakordojn inter klerikoj kak laikoj en la sama kvartalo. Hunne estis « herezulo » de la « lolarda » sekto. Anglio havis siajn lolardulojn je la fino de la Mezeopko kiel la kontinento havis siatempe Katarojn, Vaŭdulojn kaj la Husitojn de Bohemo. Granda reformanta homo,  John Wycliffe, zorgis pri la deveno de la movado, kies partizanoj kontestis la povo de la pastro kaj de la katolika konceptaĵo pri la eŭkaristio. Ankaŭ ili postulis, ke oni traduku, kiel faros la Protestantoj en la XV-a jarcento, la Sanktajn Skribaĵojn en la landa lingvo por, ke ĉiuj fideluloj povu legi kaj kompreni. Ili havis je sia dispono faman leĝon (« praemunire »), kiu ekde la XIV-a jarcento, ebligis ke oni gardu sin kontraŭ la ekleziaj juĝistoj. La leĝo antaŭvidis, ke Anglo povu apelacii, la afero estante submetita al reĝa tribunalo, kiam la ekleziaj tribunaloj faris decidon kiu kontraŭstaris la sekularan jurisdikcion aŭ la liberecojn de la Angla Eklezio. Tiele oni asertis la superragadon de la Krono kontraŭ ĉiu fremda arbitracio,eĉ roma. Klare estis, ke Richard Hunne deklaminte kontraŭ la dekonaĵo, defendis la lulardan vidpunkton. Krome, oni trovis hejme prohibitajn librojn : la Apokalipson de Johano ; Evangeliojn kaj Epistolojn tradukintaj al la angla, se ne paroli pri la verkojn de  Wycliffe.Viktimoj de la persekutado kaj riskante fini sian vivon sur la ŝtiparo, tiuj lolardoj devis alfronti subprementan juĝaparaton, kiu kulminis en la fimemora leĝo De heretico comburendo » ( Oni devas bruligi la herezuloj). Historiografo favora al la Reformo salutis la lolardojn kiel la unuaj anglaj Protestantoj. Sed, hodiaŭ estas malfacile tion aserti. La Akto de 1401 estis trovonto en Thomas More sian plej bonan defendanto, kelkajn jarojn post la Hunne-a afero. Ĉu ne estis pli bone tuj bruligi la herezulojn transdonante ilin al la sekulara brako ol riski, ke oni retrovu ilin alie pendintajn ? Kvankam li  direkte ne ludis ian-ajn rolon en tiuj debatoj, Thomas More ĉeestis, kiam la ekleziastikaj juĝistoj postulis, ke,laŭ la peto de la Londona episkopo, oni bruligu la korpon de  Richard Hunne kaj ankaŭ liajn  librojn, en Smithfield, kelkajn tagojn antaŭ Kristnasko.
Kiu mortigis Richard Hunne ? Kiun sukcesis mortigi lin en la ĉelo ? Kiel kredi, ke li pendumis sin, kiam oni konstatis la vundojn sur lia korpo kaj lian mizerindan kolon frakasitan per feroĉeno ? Aŭ kiam oni mezuris la neatingeblan alton de la improvizita pendumilo ?  Klare temis nur pri murdo ŝminkita je memmortigo, tiel oni murmuris kun akuzanta fingro al la ekleziularo : «  Nova frapo de la pastroj ! ». Tiu ĉi intrigo inda je polica romano, tiu historio de preskaŭ perfekta krimo, interesegis la regatojn de Henri la VIII-a, grandaj amatoroj de mirindaĵoj kaj diversaĵoj – tio estas la ĉiama flanko Sherlock Holmes de la Angloj). Tuj la plej kontraŭaj rumoroj disvolviĝis : laŭ iuj (kaj poste Thomas More defendis tiun tezon) temis klare pri memmortigo ;  laŭ aliuloj, oni ja rekonis  la agmanierojn de la pastroj. Tiuj sentoj pli aŭ malpli dissenditaj estis trovontaj tute naturan esprimon en la Parlemento kaj, kelkajn jarojn poste, eliri plifortigitajn el la skismo kun Romo. Oni estas baldaŭ ironta al unuaranga konflikto inter Eklezio kaj Krono. Tiu lasta preta je uzo de  ĉian-ajn rimedon por limigi la povon de la pastroj. Henriko la VIII-a tamen peris por eviti ĉian-ajn joron kaj la kanceliero de la episkopo de Londono, William Horsey, apenaŭ eskapis je la akuzo de murdo. Laŭ onidiroj, en tiu streĉita kunteksto, Henriko la VIII-a por la unua fojo ekkriis : «  Dio suferas kaj ordonas, ke ni estu reĝo de Anglio. Kaj en la pasinteco la reĝoj de Anglio. ĉiam ŝuldis nur al Dio sola. Sciu,ke ni defendos niajn rajtojn ligitajn je nia materia prerogativo en tiu kampo kiel en ĉiuj aliaj »
Thomas More elvokis la Hunne-an aferon en tre postaj verkoj, Dialogoj pri herezoj kaj la emociiga Favorpeta letero por la animoj, ambaŭ redaktitaj dek kvin jarojn pli  poste. More ĉeestis antaŭ la enketokomisiono, pridemandis rilate la suspektindan forpason de Hunne. En lia rakonto, li pravigis la aŭtodafeojn asertante, ke oni uzis tiajn metodojn nur lastinstance, kaze de pruvigita herezo. Li neis, ke oni povus detrui skribaĵojn pro la nura kaŭzo, ke ili estis redaktitaj en la angla. Li donis klarigojn pri la personeco de Richard Hunne « tiu pendumita, kiun oni malkovris ». Li precizigis, ke lia krimo ne konsistis el tio, ke li legis la Biblion, sed ke li sindonis al la sorĉarto kaj nekromancio. Ankaŭ li substrekis, ke Hunne sekvis Wycliffe en la misfamigo de la Eŭkaristio. El antaŭvidita maniero, More konkludis al la memmortigo de Hunne.Inverse, la nuntempaj historiaj serĉadoj akreditas la tezon, ke li estis murdita.La Hunne-a afero estis siamaniere fortika rivelanto : Thomas More, fronte al la kreskanta kontesto de Eklezio, klare elektis sian kampon. La verkisto de Laŭdo de la frenezo povis esti nur flanke de la institucio, kiu ŝajne garantiis la daŭrigon de liaj kristanaj konvikoj kaj de lia fido.


Date de création : 16/08/2013 : 12:27
Dernière modification : 03/10/2013 : 23:21
Catégorie :
Page lue 811 fois


Imprimer l'article Imprimer l'article

Réactions à cet article

Personne n'a encore laissé de commentaire.
Soyez donc le premier !

Calendrier
Webmaster - Infos
Connexion
Votre login :

Votre mot de passe :

Se souvenir de moi

Mot de passe perdu ?
Pas encore membre ?

Nombre de membres 2 membres

Les derniers inscrits

-  KylianFr  -  JEANPaul  

Connectés : 4

Nombre de membres 4 visiteurs
Nombre de membres 0 membre

Statistiques

  visiteurs

Record connexions simultanées :
42, le 14.03.2017

» Forum : 3
» Sujets : 0
» Réponses : 0

Ajouter aux favoris Recommander ce site Ecrire à MONTAIGU Version mobile

Visites

   visiteurs

   visiteurs en ligne

Qui visite

En ligne


United Kingdom United Kingdom : 2
United States United States : 1

Visiteurs/pays cette année

Argentina Argentina 1
Australia Australia 3
Bahrain Bahrain 1
Belgium Belgium 1
Brazil Brazil 1
Canada Canada 50
China China 3
Denmark Denmark 1
Europe Europe 1
France France 178
Germany Germany 21
Italy Italy 327
Japan Japan 10
Netherlands Netherlands 5
Poland Poland 3
Portugal Portugal 1
Romania Romania 9
Russia Russia 9
Slovak Republic Slovak Republic 1
South Africa South Africa 1
Spain Spain 2
Switzerland Switzerland 2
Taiwan Taiwan 2
Ukraine Ukraine 4
United Kingdom United Kingdom 939
United States United States 1739

Vous venez de :

Spécial !

Certains articles n'ont pas été encore traduits en Français, c'est pourquoi vous les voyez en espéranto dans la partie française

^ Haut ^