Fermi ESPERANTO

**

Fermi Esperantaj verkistoj

**
**
**
**
2013 AG-02
Diaporama

Fermi  2013 Assemblée générale

Fermi  Réunions

Kristana angulo
Muziko
Elŝutajoj


Nova Antigona - de MONTAIGU la 22/12/2018 : 19:24

Antigona;

 

La Dakh Daugthers en la rolo de antikvaj ĥoroj ? Kia bela ideo ! La enscenigistino, Lucie Berelowitsch, renkontis la kvin junajn kanzistinojn kaj la plurinstrumentistojn, ĉiujn Ukrainojn, kiam ŝi vojaĝis al Kievo, en 2014, tuj post la revolucio de Maïdan, la poreŭropa movado kiu fuĝigis la prezidenton Viktor Ianoukovytch kaj provokis lian eksiĝon. Kaj kio plejbone por ludi la ĥorojn ol la Dakh Daughters kiuj festis la rezistancon okaze de koncertoj sur la placo Maïdan okupita.

Por la enscenegistino, kiu kreis la spektaclon post unu jaro, tiuj ĉi estas " La Antigonaj de la nova Ukrainolando". Fakte, ili estas ankoraŭ pli ĉarmaj ; ili pligrandigas la poetan energion de la teatraĵo de Sofoklo, kiu estas translokita en la nuna situacio: ili kantas la kuraĝon de juna virino, la kruelecon de la viroj; ili interpretas la elitojn de trudema potenco kaj ankaŭ la Erineojn je la ridoj furiozaj. Ili kaj la ok komediistoj impresas en diverslingva spektaklo: rusa, ukraina kaj franca.

Antigona,ŝpite al la malpermeso de ŝia onklo Kreono fariĝita reĝo, ŝi donas tombon laŭ la funebraj ritoj al Polinico, konsiderata kiel publika malamiko, ĉar li intermurdis kun sia alia frato Eteoklo, por havigi al si la potencon.

Arestita, kaj poste komdamnita por esti entombigita viva en la gepatra tombo -fremda je la mortontoj, fremda je la ombroj - la ĥeroino estas konscia je ŝia elekto kaj lanĉas al la reĝo: " Vi tenas min, vi murdas min, kion plian vi volas ? Kion pli ol mian morton vi volas elpeti" ? Ĝis la fino, Ŝi ne verŝas eĉ unu larmon.

Tute malsama estas Kreono, ia speco de rusa mafiulo ĉiam perforta, precipe kiam li alfrontas Antigonan kaj ĵetas ŝin teren. Surscene, la facado de lia palaco, desegnita per blanka kreto sur nigra fono, ŝajnas al ortodoksa preĝejo kalcinita. Foje, duoblapordo malfermiĝas kaj oni povas vidi grandluksan ĉambron, kun ruĝaj murtapiŝoj kaj ankaŭ kristalan lustron kaj ikonojn. Tiel oni ekvidas lokon por festoj kaj ĉiaspecaj pervercioj. Kreono estas la tirano kiu superregas, minacas, insultas la mortintojn, kiu ne povas elteni ke juna virino spitas sian povon, vidiĝas kiel nevenkebla, sed cedas al la timo,kiam Tiresiao, ia ŝamano, avertas ŝin pri la kolero de la dioj...

Tiu tragedio vibrigas nin inter la pasioj et la blindeco de unuj, la soleco kaj la ofero de aliaj.

Jen nova Sofoklo !

          

 

 


Venu al Nepalo. - de MONTAIGU la 22/12/2018 : 11:40

Karaj,
   kiel sube okazos la 13a Himalaja Renkontig^o. Jam alig^is 14 japanoj kaj 3 germanoj, sed Nepala Esperanto-Asocio volas pli da partoprenantoj el pli da landoj, por ke g^i estu vere internacia.
   Nepalo estas mirinda lando kun buntaj kulturaj^oj. C^i-foje ni grimpos sur la monton 2500 metrojn altan, de kie ni povos vidi panorame belegajn montegojn en la matena krepusko.
   Mi jam partoprenis preskau^ c^iujn Himalajajn Renkontig^ojn, do mi bone scias mirindan landon Nepalon kaj mirindan piedvojag^on en la montaro. Mi invitas vin al tiu vojag^o.

HORI Jasuo (s-ro)
371-0825 Japanio, Gunma, Maebasi, Ootone 2-13-3
<hori-zonto@water.sannet.ne.jp>
 

Okazos la 13-a Internacia Himalaja Renkontiĝo 2019

La ĉefa parto de la Himalaja Renkontiĝo 2019 estos vojaĝo al alia granda valo de Nepalo, nome Pokhara situanta okcidente 200 kilometrojn for de Katmanduo. Survoje ni haltos por vidi vidindaĵojn laŭ la riveroj Trisuli kaj Marsjagdi. De Pokhara ni povas ĝui fabelan panoramon de la montoj de Annapurna, Dhaŭlagiri kaj Manaslu (8000 metroj altaj) en la Himalaja Montaro. La pinto de Maĉapuĉre (la fiŝvosto) majeste dominas la scenon.

 


Nova libro de Hori Jasuo - de MONTAIGU la 14/12/2018 : 16:48

Karaj,
 
   La libro “C^iutaga Vivo tra la mondo” aperis hodiau.
 
   Antau pli ol 10 jaroj mi jam eldonis la librojn “Monatoj tra la mondo” kaj “La vivo tra la mondo” el eseoj el diversaj landoj. Poste mi kolektis eseojn pri c^iutaga vivo tra la mondo, sed poste okazis la UK en Japanio, mia estraranig^o de UEA kaj poste la Japana Katastrofo, tial mi ne havis tempon por redakti ilin.
   Lastan jaroj japanino s-ino Arase laboris por mi por redakti eseojn, kaj fine mi povis redakti la libron. La libro konsistas el eseoj de 23 esperantistoj el Vjetnamio, Rusio, Belgio, Finnlando, Germanio, Francio, Serbio, C^inio, Brazilo, Kroatio, Koreio, Japanio, Togolando, Hungario, Mongolio, Tajlando, Turkio, Nepalo,. Burundo, Irano.
 
La temoj estas jenaj:
1. Mang^aj^oj  2. Vestaj^oj,  3 Domoj  4. Dorlotbestoj  5. Sporto  6. Lingvoj  7. Sanigaj terapioj  8. Hobioj  9. Malnovaj raklontoj  10. Festoj  11. religioj  12. Konstitucio pri milito kaj paco  13. Proverboj
 
   La libro havas 240 pag^ojn en B5-formato. La prezo estas 12 eu^roj. Nur per Esperanto oni povas kolekti tiujn eseojn el diversaj landoj. Nur esperantistoj povas g^ui la libron. Poste mi sendos la libron al Libroservo de UEA, sed por tio oni bezonas multajn tagojn. Vi povos mendi rekte de mi. Vi povos pagi al mia UEA-konto.
 
HORI Jasuo (s-ro)
371-0825 Japanio, Gunma, Maebasi, Ootone 2-13-3
<hori-zonto@water.sannet.ne.jp>

 


memore al Josi Shemer - de MONTAIGU la 10/12/2018 : 17:02

Mendi en la katalogo de UEA
Kiu regule partoprenis la Uni­versalajn Kongresojn inter 1976 kaj 2010, devus memori Josef (Josi) Ŝemer, eĉ se li/ŝi ne parolis kun li. Nome, jam pro sia altkreska staturo li altiris la atenton. Ankaŭ ne eblis ignori lian ĉiam serenan, iom petoleman kon­dutmanieron. Kelkaj privilegiitoj apar­te lin memoras pro lia konigo de juda humuro.
Ŝemer estis kvazaŭ Esperantista nobelo. Lia patro naskiĝis ĝuste en Bjalistoko. Kvankam Esperanton li ne rekte heredigis al Josi, li frue instigis lin lerni tiun lingvon. Tion fine li faris en 1966; lia instruisto estis Henryk Maŝler (1908–1991), alia enmigrinto el orienta Pollando. Tuj komenciĝis siaspeca kariero: prezidanto de la Tel-Aviva Klubo, multjara estrarano kaj portempe prezidanto de Esperanto-Ligo en Israelo, redaktoro de Israela Esperantisto. En la libro troviĝas pli ol kvindek artikoloj, parto el tiuj kiujn li verkis, ĉefe por IE, dum kvardek jaroj. Ili estas primovadaj, sed ankaŭ politikaj, jen kaj jen polemikaj. Profesie banka oficisto, Ŝemer estis dumviva membro de UEA.
Mi mem havis eksterkongrese iom da kontakto kun li lige kun la provo eternigi la memoron pri esperantistoj inter la judaj pereintoj registritaj en Jad Vaŝem, interalie pri Lidja Zamenhof (vidu p. 197–199). Tiu laboro estis nur unu el multaj, kiujn ĉesigis lia frua morto sekve de malica malsano. La forpaso de Ŝemer estis terura bato por la malgranda, sed vigla israela movado. Tion oni pli bone komprenas per tiu ĉi libro, kiun ame kompilis kaj en bela formo publikigis liaj samlandanoj.


Kion necesas fari por denove inspiri multajn homojn lerni Esperanton, demandas Jolanta van Holstein. En 1887 ne ekzistis interreto, tamen la ideo sukcese disvastiĝadis. Ĉu venis tempo reeldoni kaj traduki en ĉiujn naciajn lingvojn la Unuan Libron?

Antaŭ 131 jaroj, en 1887, kiam Ludoviko Zamenhof eldonis sian Unuan Libron kun la ideo pri Internacia Lingvo, ne ekzistis interreto, ne ekzistis apoj kiel Duolingo, programoj por lerni la lingvon… nek io ajn komparebla kun la nuntempaj teknikaĵoj, kiu faciligus la disvastigon de la lingvoprojekto de Zamenhof.

Tamen la ideo disvastiĝadis tra la tuta mondo… Zamenhof sendis per simpla, tradicia poŝto la libron al diversaj homoj por ke ili legu ĝin, pripensu la aferon kaj subtenu lin por realigi lian revon. La libro enhavis i. a. klarigojn de la aŭtoro pri lia ideo kaj pri la lingvo mem, la 16 regulojn de la lingvo, kelkajn tradukojn en tiu Lingvo Internacia, simple por montri ke ĝi funkcias, ke oni povas esprimi ĉion en ĝi kaj traduki al ĝi ĉiujn verkojn. Kaj la libro enhavis ankaŭ kuponojn, kiun li petis resendi al li kiel deklaron ke oni volas lerni la lingvon, kaj ke oni lernos ĝin, se 10 milionoj da homoj deklaros la samon. Kaj jen: la homoj legis la libron kaj reagis.

La unua kiu kontaktis L. Zamenhof estis Antoni Grabowski. Jam en la jaro 1887 Grabowski aĉetis kaj trastudis la freŝe aperintan libreton "Dr-o Esperanto. Internacia Lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro", en kiu L. L. Zamenhof prezentis sian lingvoprojekton. Forte impresita de ties travidebla strukturo kaj surprize rapide akirebla esprimkapablo, Grabowski vojaĝis al Varsovio kaj vizitis Zamenhof; en tiu tago okazis inter ili la unua buŝa dialogo en Esperanto. Poste Grabowski per siaj tradukoj tre grave influis la evoluon de la Esperanta literatura lingvo. La elpoligo de la epopeo „Sinjoro Tadeo” de Adam Mickiewicz fare de Grabowski apartenas al la plej brilaj tradukoj al Esperanto, iam ajn aperintaj.

Nuntempe ekzistas multege da kursoj, lernolibroj, lerniloj kaj apoj por alproprigi Esperanton. Sed kie estas tiuj esperantistoj kiuj ellernas Esperanton bone?.. Kiuj faras tion je la nivelo de la unuaj esperantistoj? Kial oni forgesis la Unuan Libron? Mi volontege lanĉus la ideon eldoni la Unuan Libron en ĉiuj lingvoj, ĉar la Unua Libro, enhavanta la klarigojn de Zamenhof, liajn emocian peton kaj instigon atenti lian verkon, kaj ankaŭ la bazajn principojn, estas la plej bona lernolibro de Esperanto iam ajn eldonita.

En la Unua Libro mi trovis ne nur respondojn al la demando "kial lerni Esperanton", sed mi trovas en ĝi ankaŭ inspiriĝon por mia Esperanto-agado. Zamenhof metis en la Unuan Libron ne nur raciajn klarigojn pri sia lingvo internacia, sed ankaŭ ĉiujn siajn emociojn, kiuj profunde tuŝas min ĉiufoje denove kiam mi relegas la libron. La Unua Libro enhavas ĉiujn argumentojn kaj pledojn por Esperanto. Mi opinias, ke oni ne bezonas elpensi kaj presi novajn varbilojn, sufiĉus traduki al naciaj lingvoj la Unuan Libron kaj disdoni ĝin. Ĝi estas la plej bona kaj la plej alparoliga varbilo por Esperanto kiun mi konas. Zamenhof montris per ĝi sian genion. En 1887 li aplikis merkatadon de sia verko sur la nivelo de la 21-a jarcento. Sur la unua paĝo de la libro videblas la frazo: "Por ke lingvo estu tutmonda, ne sufiĉas nomi ĝin tia." Zamenhof humile kaj modeste petas atenton kaj aktivan helpon de la tuta homaro por sia verko, kiu kostis al li multe da tempo kaj sano. La celo estas do tutmondigi la lingvon. Tio estas la tasko de la Esperanto-movado kaj de ĉiu esperantisto.

Jolanta van Holstein


Marvojagxo en barelo. - de MONTAIGU la 29/11/2018 : 13:16

Li intencas marvojaĝi Atlantikon per barelo. Kiu ? JJ Savin, aventuristo aĝa je 71 jaroj. Oni konstruas la barelon ŝajnan je spacoŝipo, ses metroj longan. Ene de ĝi oni aranĝis vivolokon, kuŝlokon, kuirejon, kartoĉambron kaj stokejon .
la eliro de la marvojaĝo okazos ĉ. la 20-an de decembro el la Insuloj Balearoj. Nenion forgesis la ŝipisto: mandolinon por la solecaj momentoj, librojn kaj taglibron, sen paroli pri kelkaj boteloj da vino por festi Kristnaskon kaj naskiĝdaton je la 14-a de januaro.
Kiuj interesiĝas pri la aventuro, tiuj povos kontakti la retejon ĉi-supre.


Cxu pri klimata rtevarmigo ? - de MONTAIGU la 26/11/2018 : 16:21

Kaŭze de klimata revarmigo ?

 

De longaj jaroj israelaj scienculoj alarmis pri la senĉesa malaltiĝo de la lago de Tiberiado. Fine, ŝajnas, ke oni priatentas la voĉojn kriantajn en la dezerto...

Israelo estas plenigonta la lagon de Tiberiado per sensaligita akvo. Ĉar la lago estas la ĉefa fonto da dolĉa akvo de la lando, hebrea ŝtato trovis solvon: pumpi akvon en Mediteraneo, ĝin sensaligi kaj ĝin transĵeti en la lagon.

Hodiaŭ kaŭze de nesufiĉa nivelo ( 5 metroj sube de la normalo) la kibucaj loĝantoj ne plu povas plonĝi el la klifoj. Oni akuzas la mankon de pluvo...

Dum jaroj Israelo elprenis 400 milionojn da kubaj metroj ĉiun jaron kaj ankaŭ 50 milonojn por Jordanio konforme al la pacaj akordoj. La aktuala nivelo de la lago situas nur je 20 centimetroj de " nigra lino" sube de kiu la konsekvencoj por la faŭno kaj floro riskas esti nerebonigeblaj.

Pro tio oni starigis la nunan projekton. Post kvar jaroj Israelo aldoniĝos du novajn uzinojn je la kvin jam funkciantaj kaj oni povos transĵeti 100 milonojn de kubaj metroj da akvo ĉiu-jare al la lago. laŭ la scienculoj miksi naturan akvon kun sensaligita estas sendanĝere por la ĉirkaŭaĵo.

La sensaligita akvo jam konsistigas 70% da akvo por la hejma uzado. La israela registaro deziras, ke 1,1 miliardoj da kubaj metroj perfekte trinkeblaj eliras ĉiu-jare de la sep uzinoj. Uri Sĉor, pragmata, konkludas: " En Israelo, la natura akvo ne sufiĉas; ni devas krei pli da ĝi".

 

Laŭ Salomé Parent en la ĵurnalo O-Fr..

 


Desnos - Sezonoj - de MONTAIGU la 23/11/2018 : 13:06

Sezonoj - Robert Desnos.

 

 

La tago estas sur sia loko kaj fluadas ĝis noktofino

Krom se nia memo altiĝas tra spacoj

Supermetataj en la memoro, senbalastigante

La cerbon kaj koron de tenacaj memoroj.

 

Someroj, fortikaj someroj, eĉ via nomo foriras.

Esti, estinte, tempopasigo kaj printempo

Ĝi pasas, ĝi pasis, kiel akvo kiu neniam laciĝas

Sen cikatroj, sen atestantoj, sen lagetoj

 

Sezonoj, vi amegas almenaŭ la tritikogrenon

Kiu ĝermos dum la degelantaj tagoj, kaj la ŝlosilon

Por malfermi al la eliroj la ĉaristajn pordojn

 

Per vi en la ĉielo la astroj ariĝas

La jaro baldaŭ finiĝos kaj troŝarĝitaj paŝoj

Trenas sur la vojoj kiuj revenigas al la landlimoj.

 

 

 


KomenciĝoAntaŭa10 antaŭaj paĝoj [ 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 ] 8 sekvaj paĝojSekvaFino
Calendar
Webmaster - Infos
Connexion
Votre login :

Votre mot de passe :

Se souvenir de moi

Mot de passe perdu ?
Pas encore membre ?

Nombro da membroj 2 membroj

Les derniers inscrits

-  KylianFr  -  JEANPaul  

Konektitaj 20

Nombro da membroj 20 vizitantoj
Nombro da membroj 0 membro

Statistiques

  vizitantoj

Record connexions simultanées :
389, le 22.12.2022

» Forum : 3
» Sujets : 0
» Réponses : 0

Ajouter aux favoris Recommander ce site Skribi al MONTAIGU movebla versio

Visits

   vizitantoj

   vizitantoj en linio

Kiu vizitas

En ligne


Russia Russia : 5
United States United States : 4

Visiteurs/pays cette année

Australia Australia 42
Austria Austria 1
Belgium Belgium 6
Brazil Brazil 1
Bulgaria Bulgaria 7
Canada Canada 1822
China China 11
Denmark Denmark 2
Europe Europe 3
Finland Finland 2
France France 191
Germany Germany 274
Guinea Guinea 1
Indonesia Indonesia 1
Iraq Iraq 1
Israel Israel 1
Italy Italy 24
Japan Japan 7
Kazakhstan Kazakhstan 1
Korea Korea 1
Latvia Latvia 1
Lebanon Lebanon 1
Netherlands Netherlands 9
New Zealand New Zealand 13
Norway Norway 7
Poland Poland 7
Romania Romania 18
Russia Russia 9
Saudi Arabia Saudi Arabia 10
Slovak Republic Slovak Republic 2
Slovenia Slovenia 1
South Africa South Africa 1
Sweden Sweden 15
Switzerland Switzerland 9
Thailand Thailand 3
Turkey Turkey 1
Ukraine Ukraine 2
United Kingdom United Kingdom 157
United States United States 812
United States United States 4544

Vous venez de :

Special !
^ Supre ^