Fermi ESPERANTO

**

Fermi Esperantaj verkistoj

**
**
**
**
2013 AG-01
Diaporama

Fermi  2013 Assemblée générale

Fermi  Réunions

Kristana angulo
Muziko
Elŝutajoj


Unu somero kun Homero - de MONTAIGU la 21/07/2018 : 12:33

Vi aktuale ferias. Se vi ŝatas la antikvajn tekstojn, eblas legi en la franca! Un été avec Homère de Sylvain Tesson. Bonan legadon !


fabula defio: kvantumaj komputiloj - de MONTAIGU la 23/06/2018 : 11:32

Konstrui maŝinojn kiuj resendos la aktualajn superkalkulmaŝinojn al la stato de antikvaj globkalkuloj. En Francio ( kaj supozeble ĉie en la mondo!) iuj pripensas la aferon.

" Oni ne povas kompreni la kvantuman fizikon, asertas la fizikisto Filipo Chomaz,  tamen oni povas malŝovaĝigi ĝin". Certe la kvantuma fiziko defias la logikon. Koncerne la subatoman nivelon, elektronoj,fotonoj kaj aliaj partikuloj eskapas el la klasika fiziko, k.e.simpla elektrono ĉirkaŭ atomo ne havas difinitan pozicion. Ĝi estas ĉie kaj nenie. Ĝi formas nubon da pozicioj. Ankaŭ ĝi povas samtempe esti en du malsimilaj statoj. Tion oni nomas superpozicion.... mirigaj proprecoj kiuj ebligis, ke oni malkovru laserojn, la bluajn ledojn kaj iliajn aplikadojn kiuj revoluciis niajn sociojn.

Kaj la venonta defio , kiu boligas la cerbon de sciencistoj, estas la finpretigo de kvantuma komputilo. Ĝi estas strategia celo kiu ebligos la eltrovon de nova mondovizio. Tio estos la dua kvantuma revolucio. La kalkulpovo de tiu komputilo ne apogos sur elektronikaj mikrocirkvuitoj, sed sur kvantumaj bitoj, ankaŭ nomitaj Kubitoj... Ili estos la bazaj brikoj de tiuj ontaj komputiloj. Oni volas uzi la propriecon de superpozicio de la statoj de fotoj aŭ elektronoj por stoki kaj ekspluati donitaĵojn laŭ amase paralela maniero. Simple dirite, temas pri giganta kalkulpovo antaŭ kiu niaj aktualaj komputiloj ŝajnos porinfanaj ludiloj..La eblokampoj estas multnombraj : farmakologio, agronomio, kriptaj ŝlosiloj tute ne atenceblaj... Sekve de tio, ekzistas tramonde senbrida kurado ... Oni levas la demandon: kiam oni vidos la unuajn kvantumajn komputilojn ? Eble post dek aŭ tridek jaroj...

 


Tibor Sekelj - de MONTAIGU la 18/06/2018 : 11:54

Ĉi-okaze, kiel ne elvoki Tibor Sekelj, (1912-1988). Tiu jugoslavdevena ulo, multflanka spertulo, ne emfazis la valoron de E-o per artikolojn, sed simple uzis ĝin. Li vizitis la plej malproksimajn lokojn de nia planedo kaj travivis tre danĝerajn momentojn.Lia rakonto " La plej danĝera besto de la praarbaro" ( en Vojaĝo en Esperanto-Lando de Boris Kolker) vere impresis min. Temas pri la subita alveno de soldat-formikoj, kiuj elvoras ĉion ĉirkaŭan. Restas nur amaso da cindro...   


Lanti dum la 1-a mondmilito. - de MONTAIGU la 10/06/2018 : 18:07


kajto kantas - de MONTAIGU la 26/12/2017 : 17:54


esperanto patrina lingvo. - de MONTAIGU la 26/12/2017 : 17:43


esperanto patrina lingvo. - de MONTAIGU la 26/12/2017 : 13:58


En majo 2017, Aborigenoj kunvenis en Ĝenerala Asembleo en la urbo Ululu kaj postulis reprezentacion en la australia Ŝtato. La Ĉefministro trovis la proponon " tro radikalan".

En la deklaracio, kiu postulas referendumon aŭ traktadon, oni povas legi: " En 1967, ni havis konsideron. En 2017, ni volas, ke oni aŭdu nin.

Oni levas la demandon: ĉu la aliaj plendadoj estos akceptitaj ? Nome, rekono de suvereneco kaj  nacia traktado de repacigo. Ili avertas: simbola gesto ne sufiĉos...

En 1967, referendumo klarigis la ilian statuson: la praaustralianoj ne estos asimilataj al la lokaj floroj kaj faŭno, sed estos nombradataj kiel la blanka popolo. Malfeliĉe nenia ŝanĝo okazis: ilin la Konstitucio ne rekonas. Do, la praaustralianoj kiuj estas ĉi tie ekde 40.000 jaroj, restas la forlasitajn de prospera socio, graskale tuŝitaj per alkoholismo, drogo, memmortigo infana mortokvanto kaj enprizonigo.


Kontraŭi la misinformadon rusan - de MONTAIGU la 25/11/2017 : 18:23

Milito de la informado efektiviĝas, kiu estas tiom intensa kiom en la tempo de la malvarma milito kaj ni emas al preterpasi  tiun fakton.

Unuflanke, depost tridek jaroj giganta revolucio modifas niajn sintenojn. La sociaj retoj transformis la interrilatojn, la potencajn ludojn,la korinklinajn ligilojn....Kaj ni estas preskaŭ senpovaj antaŭ tiu procezo, ĉar la gigantoj de la T.T.T. kiuj strukturas nian universon, estas usonaj.

Aliflanke, pli klasika skemo revenas. Rusio, ekde dek jaroj ne estas en retiriĝo. Ĝi strebas por rekonstrui influspacon je la kostopago de Eŭropo kaj subtenas ciaformajn naciismojn helpe de tiuj novaj retiloj. Oni anoncas la tuj alvenontan Rusia Today, kies komenca budĝeto estas dudek milionoj da €. Do, niaj demokratioj estas nun fronte al du procezoj kaj tagon post tago novaj informoj konfirmas ke rusa mano agis dum la referendumo de la Brexit, la elektado de Trump, la kataluna ribelo. Nek la elektadon de Macron en Francio,, nek Germanio - kiu estas privilegia celo por la rusaj misinformoj - ne estis ŝparitaj.

Antaŭ unu jaro, la prezidento de Eŭropa Unuiĝo, alarmis pri tiu temo. Kie la rusanoj dungas milojn da agentoj,kies ofico estas infekti niajn sociajn retojn kaj influi la debatojn, Eŭropa Unuiĝo uzas nur malfortajn rimedojn....Ĝi apogas sur kelkaj centoj da korespondantoj, inter kiuj nur dek kvin rusparolantoj. Ili celas ne al kontraŭ-propagando, sed nur al kontroli. La afero estas subtaksita: La misinformo havas realajn efikojn sur nia politika kampo... La celo de la rusanoj estas detrui la fidon, sur kiu baziĝas la demokratia socio. Ĉio, kio povas akrediti la ideon,ke Eŭropa estas malforta, submetita al Usono, malfirma, sur la vojo de eksplodo, diboĉita, kun spiritostato difektita, estas sisteme uzata, deklaras spertulo.

Kie K.G.B. fiaskis kontrau C.I.A. dum la malvarma milito, nome gaĝni la kulturan militon en la okcidenta opinio, tie la hereduloj anticipas sukceson. ..Antaŭ la minaco, ni devas ekkonscii pri la rimedoj por protekti ne nur nian suverenecon, sed ankaŭ nian demokratian modelon hodiau iĝinta rompebla.

 

                                                                Laŭ Laurent Marchand.


Kion novan ni konas ? - de MONTAIGU la 21/11/2017 : 19:34

Dum du jaroj, tiuj iele trapele interŝanĝoj celis al reĝustigo pri la evoluo de nia mondokono.tridek jarojn post la unua libro komuna.

La tri homoj traktas ja pri temoj ligitaj al evoluo de la fiziko ( kun multe da demandoj!) kaj de la eksperimentaj sciencoj: malkovro aŭ pli ĝuste konfirmado de la bosono de Higgs kaj de la gravitaj ondoj, teorio pri multnombraj universoj, eksoplanedoj grandnombraj, disvolviĝo de la artefarita inteligenco kaj robotiko, graveco de nia dua cerbo, kiu situas en la intestoj...

Ili foje kromvojas al aktualaj temoj de socio, k.e. niaj rilatoj al la  animalo; Ili eĉ alfrontas pli misterajn temojn, k.e. formon de telepatio, kiu ŝajne regas iajn rilatojn inter artistoj aŭ nian rilaton al la realaĵo.

Interŝanĝoj viglaj, ĉiam inteligentaj, plenaj de referencoj ne tro komplikaj, eĉ se foje la multnombraj temoj povas perturbi la legantojn.

kion oni povas pozitive konkludi ? la necerteco apartenas al la scienco kaj al niaj vivoj, sed tio ne malhelpas la sojifon al la kono.

Fine de la libro J-C Carrière donas konsilon al la novnaskito: Ĉiam ne forgesu, ke estas vivo antaŭ la morto.

                                Laŭ PH. Richard en la ĵurnalo O.Fr.


KomenciĝoAntaŭa10 antaŭaj paĝoj [ 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 ] 8 sekvaj paĝojSekvaFino
Calendar
Webmaster - Infos
Connexion
Votre login :

Votre mot de passe :

Se souvenir de moi

Mot de passe perdu ?
Pas encore membre ?

Nombro da membroj 2 membroj

Les derniers inscrits

-  KylianFr  -  JEANPaul  

Konektitaj 20

Nombro da membroj 20 vizitantoj
Nombro da membroj 0 membro

Statistiques

  vizitantoj

Record connexions simultanées :
389, le 22.12.2022

» Forum : 3
» Sujets : 0
» Réponses : 0

Ajouter aux favoris Recommander ce site Skribi al MONTAIGU movebla versio

Visits

   vizitantoj

   vizitantoj en linio

Kiu vizitas

En ligne


Russia Russia : 7
United States United States : 2

Visiteurs/pays cette année

Australia Australia 43
Austria Austria 1
Belgium Belgium 6
Brazil Brazil 1
Bulgaria Bulgaria 7
Canada Canada 2267
China China 12
Czech Republic Czech Republic 1
Denmark Denmark 3
Europe Europe 3
Finland Finland 2
France France 202
Germany Germany 282
Greece Greece 2
Guinea Guinea 1
India India 1
Indonesia Indonesia 1
Iraq Iraq 1
Israel Israel 1
Italy Italy 28
Japan Japan 7
Kazakhstan Kazakhstan 1
Korea Korea 1
Latvia Latvia 1
Lebanon Lebanon 1
Mexico Mexico 1
Netherlands Netherlands 26
New Zealand New Zealand 13
Norway Norway 7
Poland Poland 7
Romania Romania 21
Russia Russia 9
Saudi Arabia Saudi Arabia 10
Slovak Republic Slovak Republic 2
Slovenia Slovenia 1
South Africa South Africa 1
Spain Spain 1
Sweden Sweden 15
Switzerland Switzerland 10
Thailand Thailand 3
Turkey Turkey 2
Ukraine Ukraine 2
United Kingdom United Kingdom 167
United States United States 2175
United States United States 5907

Vous venez de :

Special !
^ Supre ^