Pripensinda teksto : La vivo estas batalado. Tiuj venkas, kiuj konkorde, discipline, entuziasme militas laŭ plano funde studata kaj kiel eble plej simpla.Lanti
Geamikoj! Post tri semajnoj estos la 15-a de decembro — Zamenhof-tago / Tago de Esperanto-literaturo. Ĉi-foje la festo specialas, ĉar estas jubileo: 160-jariĝo de L. L. Zamenhof. Ni plenigu tiun tagon, la 15-an de decembro, dimanĉon, per multaj kaj diversspecaj Esperanto-aktivaĵoj kaj rakontu pri ili en interreto!
Jen aro da ideoj, kion vi povus fari dediĉe al la festo: - Klubaj kunvenoj. Kolektiĝu kaj festu, faru prelegojn pri Zamenhof, pri E-literaturo aŭ pri ajna alia plaĉa temo, kantu aŭ simple babilu.
- Se en via urbo mankas klubo, vi povas viziti por la dimanĉo najbaran urbon, kie klubo estas. Kontaktu homojn kaj interesiĝu ĉu iu ion organizos.
- Mem faru renkontiĝon. Uzu la bonan pretekston por kunvenigi apudajn esperantistojn. Kontaktu ilin kaj proponu kolektiĝi, ekzemple, en kafejo. Rakontu pri vi, eksciu pri ili kaj tostu je prospero de Esperanto. Se vi ne estas konataj, via konatiĝo estos perfekta rezulto de via Zamenhof-tago.
- Promenu kun esperantistoj tra via urbo kaj kune vizitu lokan vidindaĵon, muzeon, koncerton.
- Faru prelegon pri Esperanto en publika loko — biblioteko, lernejo, turisma klubo k. t. p.
- Faru ekspozicion en publika spaco.
- Kontaktu amaskomunikilojn kaj proponu fari intervjuon kun vi aŭ veni al via publika prelego.
- Verku artikolon por gazeto, novaĵ-retejo, blogo.
- Legu libron en Esperanto. Por tio sufiĉas sidi hejme :) Estas tago de E-literaturo ja!
- Parkerigu versaĵon aŭ kanton en Esperanto.
- Se apude okazas kulturaj eventoj, antaŭvidantaj «liberan mikrofonon», — penetru al la scenejo kaj deklamu versaĵon en Esperanto aŭ kantu kanton.
- Sendu poŝtkarton al via Esperanto-amiko aŭ al hazarda esperantisto.
- Realigu ajnan alian ideon, kiu aperos ĉe vi.
Kion ajn vi ne farus dum Zamenhof-tago, nepre rakontu pri tio en viaj paĝoj en sociaj retoj ajnalingve. Dezirinde kun fotoj)
Al viaj interret-publikaĵoj, dediĉitaj al la Zamenhof-tago, aldonu krad-etikedojn #Zamenhof160 kaj #Заменгофу160.
Vi estas bonvenaj ankaŭ sendi artikolojn pri viaj aktivaĵoj al la landa movada revuo «Ponto» (al la redaktoro Nikolao Gudskov nikolao@yandex.ru). Kaj se dum Zamenhof-tago aŭ en alia momento vi faros publikan prelegon, ekspozicion, estos intervjuita de ĵurnalistoj k. t. p. — sendu raporton pri tio al Irina Gonĉarova (mirinda.strigo@gmail.com) — respondeculo pri ekstera informado en la Estraro de REU.
Tamen, se vi ne emas raporti al iu ajn, simple faru, sen raportoj.
Energion, aktivecon, inspiron, sukcesojn kaj bonan feston al ni ĉiuj!
Esperantistoj ĉiam estis pioniroj en uzado de novaj komunikiloj, do tuj post la apero de blogoj ili ekuzis tiun eblon. Ekde tiam la nombro de Esperanto-blogoj kreskas kaj iuj el ili jam enhavas centojn da artikoloj. Stano Belov priskribas sian sperton pri serĉado kaj trovado de blogoj de esperantistoj.
Kelkaj Esperanto-blogoj.
La unuaj esperanto-blogoj evidente aperis fine de la 1990-aj jaroj. En junio 1999 jam funkciis la blogo de la ĉina esperantisto Zhu Xin ĉe LiveJournal titolita Taglibro de Nigra Okulo. Fine de 2003 jam ekzistis deko da esperantlingvaj blogoj.
Dum Esperanto-magazenoj dediĉas plejparton de siaj paĝoj al movadaj aferoj, kaj alitemaj publikaĵoj ofte grave malfruiĝas, blogantoj rakontis pri io ajn – de sia persona vivo ĝis siaj hobioj, politikaj vidpunktoj, religiaj kredoj kaj vojaĝoj. La ebleco komenti la blogaĵojn kaj tuj ricevi reagon transformis tiun amaskomunikilon je simbiozo de gazeto kaj reta diskutejo.
Dum longa tempo la plej granda esperanto-blogaro (ĝis 2000 anoj) troviĝis ĉe la retejo Ipernity, kiu estis inter la unuaj komplete esperantigitaj interfacoj. Fine de 2016 ĝi anoncis sian fermon, kiu estis prokrastita danke al klopodoj de la reteja komunumo, tamen instigis multajn anojn transloki siajn blogojn. Ekzistis pure esperantlingvaj blogejoj kiel Ĝangalo (2005-2006) kaj Esperanto.com (2010-2018), tamen ambaŭ fermiĝis.
La ĉefa problemo ekde la komenco estis la sama kiun spertas la Esperanto-komunumo ĝenerale – diseco. Kiel leganto trovu interesan blogon kaj kiel bloganto trovu legantojn? Nura guglado montras aron da ligiloj, plejparte neniel aŭ nur malproksime ligitajn al la afero. Do ekde la komenco aperis la bezono listigi esperanto-blogojn kaj diskonigi esperanto-blogaĵojn.
Tion klopodis fari la esperantlingva retejo Klaku, fondita en 2007. Ĝi ebligis interalie voĉdoni por aŭ kontraŭ iu ajn publikaĵo, respektive altigante aŭ malaltigante ĝin en la komuna listo. Fine de la 2000-aj jaroj la retejo kolapsis.
Taglibro de Nigra Okulo, ne aktualigata ekde la jaro 2002.
Ekde tiam la diskonigo de esperanto-blogaĵoj okazas ĉefe danke al esperanto-grupoj en sociaj retoj, el kiuj la plej granda estas Esperanto-blogoj ĉe Fejsbuko. Inter la portaloj rimarkindas E-planedo, kiu estis establita en februaro 2005 kaj funkcias kadre de la platformo Planedo. Listoj de esperanto-blogoj haveblas ĉe kelkaj privataj blogoj kaj retejoj. Ilia ĉefa manko estas malzorgema aktualigo, pro kio multaj listigitaj ligiloj ne plu funkcias aŭ la blogoj ne estas daŭrigataj. La plej granda listo enhavas 2692 ligilojn, sed 90% da ili kondukas al blogoj, ne aktualigataj aŭ ne plu ekzistantaj.
Kiel malnova bloganto, kies blogo Stano funkcias ekde 2010 kaj enhavas pli ol 415 artikolojn, mi decidis plibonigi la situacion, kreinte almenaŭ bazan gvidilon en tiu granda, sed svaga mondo de Esperanto-blogoj. Kiel platformon mi elektis Vikipedion, ĉar historio montris ke ĉiuj apartaj, pure esperantistaj projektoj senevite kolapsis aŭ transformiĝis je neuzeblaj rubujoj, dum tiuj neesperantistaj funkcias sufiĉe stabile.
Mi kreis la artikolon Esperanto-blogo, en kiu mi skizis la historion de la blogado en la Lingvo Internacia kaj katalogis elektitajn blogojn. La ĉefaj kriterioj estis la nombro de artikoloj (minimume 10), lingva nivelo kaj kvalito de la publikaĵoj (el mia persona vidpunkto). Al la priskribo de ĉiu blogo mi aldonis informojn pri ĝiaj aŭtoro, lando, datoj de estiĝo kaj (foje) ĉeso, ĉefaj temoj. Foje iuj datumoj mankis, do en tia loko aperis demandosigno.
Kiel mi serĉis la blogojn? La ĉefaj fontoj estis Ipernity kaj la menciitaj listoj kaj katalogoj de Esperanto-blogoj. Mi sekvis centojn, eble milojn da ligiloj, kribrante informojn kvazaŭ orserĉanto, ja post kelkhora umado en plej bona kazo aldoniĝis deko da priskriboj. Sume mi katalogis 62 blogojn, kiujn mi konsideras legindaj kaj (se plu aktualigataj) sekvindaj.
La temoj estas diversaj, kvankam Esperanto (movado, lingvaj esploroj, kulturo) certe elstaras kaj allogas plej grandan atenton. Tamen jam aperis kaj vigle evoluas pluraj blogoj pri la temoj propraj al iu ajn ordinara homo – politiko, muziko, vojaĝoj, hobioj ktp. Oni komunikas tie ne kiel esperantistoj kun esperantistoj, sed kiel homoj kun homoj, inkluzive kiel britoj kun poloj, judoj kun rusoj, hispanoj kun katalunoj, ktp.
La informoj ĉerpitaj el tiuj blogaĵoj, estas interesaj kaj utilaj por la ĉiutaga vivo de ordinara homo kaj rakontindaj al aliuloj ne-esperantistaj. Oni povas trovi veganan kuirrecepton, ekscii pri nuancoj de la kataluna politika vivo, konsulti vojaĝinformojn pri vizitota loko aŭ kompari siajn impresojn pri filmo kun tiuj de aliuloj.
Dum retejoj de plejparto de Esperanto-asocioj stagnas kaj ofte aspektas kiel dinosaŭroj de interreta antikva epoko, Esperanto-blogoj iĝas fakte la sola fonto de aktualaj informoj, interesaj por ordinara homo, kiu konas Esperanton kaj deziras uzi ĝin, sed ne tre emas svingi verdajn flagojn kaj kanti himnojn surstrate. Reta solvo por la reta epoko. Logika solvo, ĉu ne?
> retejoj de plejparto de Esperanto-asocioj stagnas kaj ofte aspektas kiel dinosaŭroj de interreta antikva epoko Granda vero. Tamen ne kredu, ke konsciigo pri tia dinosaŭreco igos iun ajn ŝanĝi ion ajn. Kiam mi antaŭ jaroj kritikis la pratempe dinosaŭran kaj, por mi, rekte forpuŝan kaj, pli grave, legemo-detruan aspekton de certa retejo, tuj leviĝis kritikaj voĉoj kontraŭ mia kritiko kaj laŭdis la "belecon", "simplecon", "purecon" kaj " 'ĉio perfekta'-econ" de la dinosaŭra retejo. Konklude: kion ajn oni (prave) kritikos, leviĝos kontraŭaj voĉoj, eĉ se pro la nura plezuro/deziro/(patologia) emo kontraŭi. Cetere, tiu ĝisosta kontraŭemo estas eco pure esperantisma, kiun… Legi pli »
La rifuzo de kritiko en la maniero de Francisco Javier Moleón estas afero, kiu estas tipa por la esperantismo. Oni povas studi tion en Libera Folio, kie eblas libera esprimo de opinioj – kontraste al la plimulto de Esperantaj revuoj kaj diskutejoj, kiuj rifuzas kaj blokas ĉion, kiu povus esti rigardata kiel "makulo" por Esperanto. La kritiko de la blogoj estas necesa. Dankon por la listo (https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-blogo). Ĝi montras, ke multaj blogoj ne estas aktualigitaj dum multaj jaroj. La kritikinda aspekto ne estas afero de la personoj, kiuj starigis la projekton, sed de la ofertanto de la softwaro, kiun ofte… Legi pli »
Tre ŝatata komentanto
Jes jen Jens
Ĉu ekzistas kuireja Esperantismo? Anstataŭ traduki sian personan kuiradon en Esperanton, oni povus demandi sin ĉu iuj nutroreĝimoj estas pli bonaj por la mondo ol aliaj – kaj tio neeviteble kondukas al diskutoj pri vegetarismo kaj pri la senco transporti nutraĵojn de unu fino de la mondo al alia. Efektive nutraĵa internaciismo povas konduki al _redukto_ de la internacia komunikado (ĉi-okaze de la interkontinenta nutraĵ-transporto).
Mi samopinias, multe da esperantismaj retejoj estas tre malbelaj. Sed ne veras por la retejo de Esperanto-Francio, ne veras por esperanto.net, ne veras por la retejo de TEJO (eĉ se mi ne tre ŝatas ĝin), ankaux ne veras por la retejo de la venonta kanadana UK.
Bedauxrinde retejoj gravegaj kiel uea.org, la retejo de la Euxropa Esperanto Unio aux la retejo de SAT (eĉ se ĉi lasta estas sufiĉe uzebla laux mi) aspektas vere maljunaj kaj ege malbelaj.
UEA-anoj kiuj eble legas min, ekkreu komision por novigi la retejon !
Jes jen Jens pri Esperanto-blogoj – alternativaj amaskomunikiloj: “Ĉu ekzistas kuireja Esperantismo? Anstataŭ traduki sian personan kuiradon en Esperanton, oni povus demandi sin ĉu iuj nutroreĝimoj estas pli…” nov 10, 13:15
LA LASTA PARTNERA KUNSIDO DE LA PROJEKTO „MULTLINGVA AKCELILO“
La kunsido okazis en Berlino kaj organizis ĝin tiea partnero Studio Gaus. Patroprenis 14 personoj, kiuj reprezentis ĉiujn 8 partnerojn de la 15-a ĝis la 16-a de oktobro 2019. Estis diskutoj pri la lastaj labortaskoj, ĉar la projekto formale finiĝas fine de ĉi tiu jaro, kaj pri la aferoj ĝis nun faritaj.
La plej impona estis la prezento de Eckhard Bick el la Suddana Universitato, kiu produktis 23 ekzercojn, kiuj kreas komputile konstruitajn frazojn por preskaŭ ĉiu instrubloko kaj la infanoj povos tiun programon uzi ankaŭ hejme kiel hejman instruiston. Per tiuj ekzercoj la lernantoj ekzercas gramatikon kaj novajn vortojn kaj ripetas la aferojn multfoje en diversaj kombinaĵoj. Por produkti tiujn ekzercojn estis necesa grandega kono de leksikaj leĝoj, ĉar la komputilo facile kreas ĉiujn vortajn kombinojn el donita materialo, sed kiam temas pri pli ol 200
Eŭropa Bulteno Oktobro 2019, No 196
morfemoj kaj tre kompleksa gramatiko, la kombinaĵoj estas ege multaj (por ĉiu ekzerco pluraj miloj da frazoj): Do la komputilisto devis trovi semantikajn leĝojn laŭ kiuj li malvastigos la kombineblojn. Ĉiu morfemo devis esti signita laŭ 6-10 kriterioj ekz. (la baza vorto estas viva persono au ne, ĝi estas virina au ne, ĝi kreskas aŭ ne ktp. Kaj tiel oni atingis finan celon ke por ĉiu ekzerco la komputilo stokis centon da sencohavaj frazoj. Tiu ekzerco estas unika en lingvolernado, ĉar por bone sukcesi oni devas kapabli krei frazojn kaj ekzerci tion multe. Sen tio, teoria scio pri E-gramatiko kaj kono de nemultaj vortoj ne sufiĉas por kompreni la profundan logikon de lingvo kaj per lerno de tiu minimuma Esperanto oni ne esence faciligas la postan lernadon de aliaj fremdlingvoj. Helpe de ĉi tiu ekzerco tiu ĉi problemo estas solvita.
Profesorino Alja Lipavic Oštir el Universitato de Maribor prilaboras science diversajn enketojn kaj testojn:
a) Testojn kiujn plenigis kaj la infanoj lernintaj E-on kaj paralelaj grupoj kiuj ne lernis, por
konstati kiom vere la E-lernintoj pli bone komprenas aliajn fremdlingvojn kaj rekonas iujn
gramatikaĵojn, kiujn la nelernintoj ne rekonas – do kiom da propedaŭtika celo ni atingis.
b) Testojn kiujn same plenigis la lernintoj de E kaj nelernintoj, laŭ kiuj eblas konstati kiom
unuj kaj aliaj rekonas gramatikaĵojn en la propraj lingvoj, kion ili antaue ne lernis – por
tiel vidi kiom da metalingva kono ili akiris.
c) Enketojn pri kontenteco rilate la lernobjekton kaj la metodon, kiujn plenumis kaj la
lernantoj kaj la instruistinoj kaj la gepatroj.
d) La instruistinoj plenigos ankaŭ enketojn kiuj pristudos kiel ili elturniĝis instruante
lernobjekton kiun ili antaŭe ne studis, uzante nur instrukciojn kaj iom da minimuma helpo de kvalita e-instruisto. Tiu enketo volas vidi kiuj metodoj kaj didaktikaĵoj ebligis al ili instrui Eon.
Tiuj sciencaj rezultoj estos parto de la fina rezulto de la projekto kaj aperos en la fina raporto. Oni interkonsentis, ke la baza lingvo por retraduki la tutan instrukciaron kaj didaktikon al diversaj lingvoj estos Esperanto. Tiu laboro traduki al minimume 6 europaj lingvoj ankoraŭ devas esti farita antaŭ la jarfino.
Ĉar la fina raporto devas esti liverata al eŭropaj pritaksantoj ĝis la fino de februaro, verŝajne ankaŭ la tuta portalo estos preta en februaro, kiam ĉiuj en EU povos uzi ĝin, se ili konas almenaŭ iun el la 6 naciaj lingvoj, Esperanton kaj la anglan.
Oni diskutis ankaŭ pri la publika disvastigo de la projekto kaj konstatis ke la E-publiko estas bone informita, sed la neesperantistaj geinstruistoj kaj lernejoj ne. Mi ankaŭ nun invitas la esperantistojn, kiuj pretas traduki E-arikolojn aŭ verki la proprajn artikolojn en siaj naciaj lingvoj por lokaj lernejaj instancoj kaj instruistaj publikaĵoj. Kiam aperos publike la portalo, oni povos nacilingve informi ĝeneralajn publik-rimedojn. La celo estas, ke laŭeble multaj instruistaj organizaĵoj, ministerioj pri edukado kaj lernejoj eksciu pri ekzisto de tiu ĉi unika lernobjekto, tuj uzebla, por rapidigi lernadon de kompikaj naciaj fremdlingvoj.
Zlatko Tišljar
Eŭropa Bulteno Oktobro 2019, No 196
KUNSIDO DE RUMANAJ ESPERANTISTOJ KAJ AMO- SEMINARIO
Agrablajn surprizojn malkovris la kunveno de rumanaj esperantistoj – kvankam modesta kun apenaŭ dudek kvin partoprenantoj, la spuroj de espero montriĝas por tiuj, kiuj volas konstati ilin. Tion atestas interalie en la konkludaj rekomendoj de la 59-a AMO-seminario, kiu realiĝis ene de la programo. Pozitivaj signoj el la lando – la preteco agi ekster la verda kurteno por rilati kun nemovadaj instancoj, aperigi informojn pri la lingvo kaj komunumo, altiri pli junajn membrojn kaj agadi en lernejoj kaj universitatoj.
La aranĝon akceptis la Okcidenta Universitato de Timişoara kun loĝigo en apuda kolegio. Apoge al la ampleksa prelegaro okazis riĉa arta programo – la eneventa parto de tio estis plene realigita de junulara teamo per granda vervo – teatraĵeto, muziko, deklamoj – vario kun entuziasmo. Muziko ludis grandan rolon tra la tuto, kun vespera partopreno en la urba filharmonia koncerto, kies altpinto estis tondra plenumo de la verko de Mussorgskij: „La grandioza pordego de Kijivo‟ kaj sekvanokte partopreno en impona fajro-festivalo sur urba placo.
Aperis pri la evento du retejaj komunikoj en urbaj retgazetoj:
Anoncita dum la aranĝo: nova rumana ŝlosilo aperis unu tagon antaŭ la kunveno. Ege konvena varbilo por novuloj, kun kolora plastumita kovrilo. La plej lasta rumana ŝlosilo aperis en 1921. Ĝi havas la kutimajn erojn: enkondukon, gramatikan resumon, vortaron (tiun de 1921 kun arkaikismoj forigitaj), laste rakonteto „Kiel mi fariĝis esperantisto“ de Heinrich Fischer-Galati, la unua tradukinto kaj eldoninto de tiu rumana ŝlosilo en 1921. La komuna emo estas organizi la sekvan kunsidon en 2020 en nova urbo, por vastigi la atingon de la landa asocio EAR.
Esperanto-Asocio de Rumanio
RENKONTIĜO KUN UN-INSTANCOJ ESTIS OKAZO POR ATENTIGO PRI LINGVAJ OBSTAKLOJ
Oni donas nesufiĉan atenton al lingvaj demandoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj, kie tro ofte regas malegaleco kaj diskriminacio – jen la mesaĝo de kvar reprezentantoj de la Studogrupo pri Lingvoj ĉe UN, kiuj lastatempe renkontiĝis kun inspektoroj de la Komuna Inspekta Unuo (angle: Joint Inspection Unit [JIU]). La Unuo estas interna kontrola instanco kiu ekzamenas la administran kaj funkcian efikecon de la UN-laboroj.
La Studogrupo estas neformala grupiĝo de UN-funkciuloj, diplomatoj, universitatanoj kaj organizaj reprezentantoj, kiu ĉiujare organizas lingvan simpozion ĉe UN kaj celas sekvi la evoluon de lingvouzo kaj lingva politiko en UN. Prezidas la grupon Humphrey Tonkin, reprezentanto de UEA ĉe UN.
Eŭropa Bulteno Oktobro 2019, No 196
La kvarpersona grupo, kiu ĉeestis la kunsidon la 9-an de oktobro, konsistis el (aldone al d-ro Tonkin), profesoroj Carol Benson (edukado, Universitato Columbis), Francis Hult (lingvoedukado, Universitato de Marilando, Baltimoro) kaj Rosemary Salomone (juro, Universitato Sankta Johano, Novjorko). Telefone partoprenis prof. Lisa McEntee-Atalianis (aplika lingvistiko, Birkbeck, Londona Universitato).
La Komuna Inspekta Unuo raportas pri lingvouzo proksimume ĉiun jardekon: ĝiaj raportoj de 2002 kaj 2011 estas troveblaj en la Reto. La nun preparata raporto aparte esploros pri multlingvismo, kiun la nuna Ĝenerala Sekretario, António Guterres, deklaris prioritato de la organizaĵo.
UN uzas ses oficialajn lingvojn en sia Ĝenerala Asembleo – anglan, araban, ĉinan, francan, hispanan kaj rusan – kaj du lingvojn (anglan kaj francan) en sia sekretariato, kvankam en la praktiko la angla dominas en la sekretariato. Oni celas pli egalecan uzon de la oficialaj lingvoj – sed samtempe uzon de kiel eble plej vasta gamo de lingvoj en siaj rilatoj kun la publiko kaj en specialaj situacioj, kiel ekzemple en packonservado, kie utiligo de lokaj lingvoj aparte gravas.
En la nunaj cirkonstancoj UN eĉ ne scias kiuj el inter la stabanoj scipovas kiujn lingvojn, kaj multe tro ofte oni ne utiligas la koncernajn lingvajn talentojn. Direktivoj, projektoj kaj mobilizoj estas plejparte planataj en la angla kaj poste aplikataj al lokaj publikoj sen adekvata konsidero de ties opinioj kaj scioj.
Unu el la plej fortaj insistoj ĉe la Studogrupo rilatas al ĉi-lasta punkto: UN estas organizaĵo kiu tro ofte agas desupre, sen adekvata aŭskultado de lokuloj en ties lokaj lingvoj.
En ĉio ĉi, kian ŝancon havas Esperanto? Nu, honeste dirite, relative malgrandan: la angla lingvo tro firme radikiĝis en UN: rezisto al la angla, iam evidenta interne, pli-malpli disipiĝis. Tamen, UEA ne perdas okazojn atentigi pri la efikeco de Esperanto kiel perilo de la mesaĝo de Esperanto kaj pri la misuzo de lingvoj kiel periloj de potenco kaj diskriminacio.
La Studogrupo okazigos sian venontan simpozion en kunlaboro kun la Universitato Princeton de la 7-a ĝis la 9-a de majo 2020 sub la ĝenerala temo “Lingvo kaj migrado: Sperto kaj memoro”. La aranĝo okazos parte en Novjorko kaj parte en Princeton sub gvido de prof. Esther Schor. Ĉefparolos en Princeton la konata verkisto Viet Thanh Nguyen. Detalojn oni povas trovi ĉe https://migration.princeton.edu/news.
Komuniko de UEA, 15-a de oktobro 2019
VIZITO DE NIKOLA RAŠIĆ AL E-SOCIETO „TIBOR SEKELJ“ EN ZAGREBO
La 2-an de oktobro okazis en la ejoj de Kroata E-Ligo kunsido de la zagreba E-societo „Tibor Sekelj“. Kaj la speciala gasto estis Nikola Rašić, iama Zagrebano, longjara KKS (Konstanta Kongresa Sekretario) de UEA kaj nun roterdama interpretisto inter pluraj lingvoj. La aparta atento estis dediĉita al la lasta aranĝo kiun li gvidis kiel LKKano en Zagrebo – Internacia Junulara Kongreso de TEJO en la jaro 1988. Kunvenis pluraj tiamaj kunkreintoj de la programo de tiu dua laŭ grandeco TEJO-kongreso (700 kongresanoj) kaj alportis
Eŭropa Bulteno Oktobro 2019, No 196
dokumentojn, fotojn kaj memorojn. Estis rememorinda vespero ĉar oni elvokis multajn jam forgesitajn faktojn pri tiu ĉi kongreso. Ĝi programe enhavis novaĵojn antaŭe neviditajn kaj kelkaj el ili ankaŭ neniam poste ripetiĝis. Ekz. Dum tiu ĉi IJK tri radio stacioj ĉiutage elsendis apartan elsendon dediĉitan al ĝi: Radio Zagrebo en Esperanto, Radio Sljeme pri zagrebaj eventoj kaj Junulara Radio. Sed la plej grava novaĵo estis ke
speciala teamo gvidata de Kruno Tišljar kaj reĝisorata de Romana Rožić preparis ĉiutage duonhoran video-raportaĵon kiun oni elsendis vespere kiel iuspecan televidan tagĵurnalon, kiun kun ĝuo rigardis preskaŭ la tuta kongresanaro. En arkivo ni ankoraŭ posedas konservitaj tiujn tagĵurnalojn. La raporto pri tiu ĉi kongreso estas dekpaĝa kun multegaj detaloj. Nikola Rašić parolis pri siaj memoroj kies detaloj por ni aliaj estis jam forgesitaj.
Zlatko Tišljar
2-a EŬROPA CIVITANA RENKONTIĜO (ECR) 2020, KASSEL, GERMANIO
Ĝi okazos inter la 17a kaj 20a septembro 2020 kaj organizas ĝin Europa-Union Kassel kaj Pulse of Europe Kassel. Malgraŭ la klimatokrizo, la migrantoproblemoj, la breksito kaj okupiĝado pri naciaj anstataŭ pri eŭropaj interesoj, Eŭropo nun kiel antaŭe estas alianco, portata/apogata de multaj civitanoj - surbaze de laŭeble pacaj kaj demokratiaj principoj kaj aktuale multflanke batalanta kontraŭ la resursa kaj sistema degradigo de la vivmedio sur nia komuna Planedo... Eŭropo devas esti Eŭropo de la gecivitanoj.
La Eŭropa Civitana Renkonto seriozas pri ĉi celo kaj volas spertigi Eŭropon por ĉiuj. La iniciatintoj de la ECR estas plurkampe engaĝitaj geeŭropanoj. La renkonto estas partipolitike, ekonomie kaj religie neŭtrala. Ĝi fariĝu daŭripova platformo por interŝanĝado pri komunaĵoj kaj diferencoj kaj montru, ke diverseco povas esti riĉiĝo por la propra vivo kaj povas bone harmonii en unueco.
La renkonto konsistas el inform- kaj laboratelieroj pri multaj kulturaj kaj socialaj kampoj/temoj (historio, kleriĝo, lingvoj, juro, homaj rajtoj, demokratio, civitana partoprenado, honoroficeco, sporto, artoj, homaj rajtoj ktp.) kaj ampleksa kromprogramo. Estos laŭbezone interpretistoj. Estos ateliero pri Esperanto, ties aktualaj perspektivoj, la lingvopolitiko de EU kaj ekspreslingvokurso.
Eŭropa Bulteno
La hejmpaĝoj pli kaj pli ĝisdatigos/plidetaligos la programon. Hejmpaĝoj: Angla: https//kassel-ebb.eu
Germana: kassel-ebb.eu
Kontakto pri la renkonto:
E-Mail: office@kassel-ebb.eu (Oni povas libere peti informojn kaj ankaŭ jam nun senformulare aliĝi tie. Por eksterlandanoj estos subvencioj por la vojaĝo.) Kontakto per/pri Esperanto:
(wolfgang.guenther.esperanto@web.de)
Wolfgang Günther
ĈEĤA ESPERANTO-KONGRESO EN BRNO
Oktobro 2019, No 196
la multlingva akcelilo – vidata de irlandano Zlatko Tišljar
LETERO EL GREKIO
Kara Renato,
Mi dankas vin pro via letero kaj pro via intereso pri la greka E-movado! La malagrabla informo kiun, kun vera malĝojo kaj malespero, devas doni al vi, estas, ke en la realeco organizita E-movado en Grekujo ne plu ekzistas. La nekredeble subita kaj kruela ekonomia krizo, kiu batis nian landon, detruis ĉion, ankaŭ nian asocion. Ni perdis nian modestan sidejon kaj tiele la eblon de tempo al tempo renkontiĝi; post tio ni kunvenis, ne sufiĉe ofte en kafejo, tamen post nelonge la plej junaj niaj membroj, spertante abundon da malfacilaĵoj kaj problemoj en la kampo de sia laborado, iom-post-iome malproksimiĝis.
Seán Ó Riain kaj Jozef Reinvart reprezentis EEU en la Ĉeĥa Jara Konferenco kaj Ĉeĥa Esperanto- Kongreso inter la 17- a kaj 20-a de oktobro 2019, kiu okazis en Brno. Dum la kongreso nia prezidanto prezentis prelegon al la kongresanoj sub la titolo: EEU-agado kaj
Eŭropa Bulteno Oktobro 2019, No 196
Nun la asocio estas nur sigelo. En Ateno kaj en Tesaloniko estas kelkaj aktivaj sed unuopaj esperantistoj, la plimulto de kiuj aktivas en la interreto, feisbuko k.s., do mi ne scias ĉu ni rajtas havi ian ajn reprezentadon ĉe UEA.
La pli maljunaj el ni lastatempe klopodas kunigi tiujn unuopulojn en ia interreta kunularo, kiu espereble povos iam ŝanĝi karakteron kaj iĝi nova asocio. Vi vidas ke la plej malnovaj esperantistoj konservas niajn esperojn, tamen tio ne ŝanĝas la nuntempan, tre malbonan situacion.
Amike
Kostas Kiriakos
(Perita de Renato Corsetti)
IRLANDAJ SPERTOJ DE LERNADO DE DUA LINGVO EN BAZAJ LERNEJOJ EKDE 1922 – KIEL PLIBONIGI LA REZULTOJN?
Mi tre ĝojas paroli pri la lernado de la irlanda lingvo dum la Itala kaj EEU Kongreso de Esperanto kadre de la Jaro de Indiĝenaj Lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj. Por iom kompreni la spertojn pri la lernado de dua lingvo, la irlanda, en bazaj lernejoj, endas iom konsideri la historion, kaj de la lando kaj de la lingvo. Kiam Irlando sendependiĝis en 1922 la unua decido de la unua irlanda registaro ne temis pri financoj, energio au defendo, sed pri lingvo: ĝi postulis ke ĉiuj studentoj en ĉiuj lernejoj lernu la irlandan dum almenaŭ unu horon tage!
La irlanda lingvo preskaŭ malaperis fine de la 19a Jarcento, sed estis verdire du savantoj: unu estas la unua prezidanto de Irlando, kaj angladevena protestanto, Douglas Hyde/Dúbhglás de hÍde; kaj la alia estas germanaj kaj germanlingvaj lingvistoj, kiu lernis kaj forte subtenis la irlandan fine de la 19a Jarcento. La irlanda estas kelta kaj hind-eŭropa lingvo. Ĝi tiom malsamas de la angla kiom la pola de la germana.
Lingve: Unu simileco kun la rusa kaj la hebrea: Ili ne uzas verbon “havi”: tá leabhar agam/u menya knyiga /yesh li sefer (mi havas libron, lit. “estas libro al mi”); tá leabhar agat/u tyibja kniga/yesh lecha (m) lach (f) sefer (vi havas libron). La hebrea, la irlanda, kaj Esperanto, havas difinan artikolon, sed neniun nedifinan artikolon.
La irlanda estas literatura lingvo ekde la fino de la 6a Jarcento. Dum jarmiloj ĝi estis la kutima lingvo de Irlando, kaj de preskaŭ la tuta Skotlando – la lokonomoj klare montras tion. La angla koloniigo de Irlando celis malaperigi la irlandan – estis jam leĝoj kontraŭ ĝi en la 14a Jarcento, en la jaro 1366 – “La Statutoj de Cill Chainnigh/Kilkenny”. Tiuj Statutoj ne celis la irlandanojn, sed la anglajn koloniistojn, kiuj prenis irlandajn edzinojn kaj lingvo pli kaj pli irlandiĝis. Ekzemple, unu el la statutoj diris ke “Ĉiu anglo devas lerni la anglan lingvon. Se li rifuzos, li estos traktata kiel irlanda malamiko, t.e. oni forprenos lian teron.” Tamen, la kontraŭirlandaj leĝoj tre longe ne efikis. Ekzemple, dum jarcentoj la anglaj reĝoj havas la titolon “Sinjoro de Irlando”. Sed tio ne sufiĉis por Henriko VIII, kiu decidis en 1541 nomumi sin “Reĝo de Irlando”. Ili laŭtlegis la oficialan proklamon en la parlamento de la anglaj koloniistoj de Irlando, sed la plimulto ne komprenis pri tio temis. Iu devis traduki la tuton al la irlanda pork e ĉiuj komprenu. Do la irlanda restis la lingvo de la plimulto ĝis meze
Eŭropa Bulteno Oktobro 2019, No 196
de la 19a Jarcento, kiam malsatego mortigis preskaŭ 2 milionojn da irlandanoj, kvarono de la loĝantaro. Poste la angla rapidege anstataŭis ĝin. Fine de la 19a Jarcento nur 3% parolis irlande hejme, kaj la lingvo estis rapide mortanta.
Fine de 1892 Douglas Hyde faris gravan prelegon; “La Neceso Malangligi Irlandon”, kie li avertis ke la irlanda lingvo estas en danĝero morti, kaj julie 1893 li fondis lingvan movadon, Conradh na Gaeilge, por savi la lingvon. Du Kontroversaj: Germanaj lingvistoj, al kiuj Hyde skribis, ŝlosile kontribuis al du grandaj kontroversoj, kiu estas aparte gravaj por la estonto de la irlanda: la kontroverso pri la bazaj lernejoj, c. 1900, kaj la universitata kontroverso, en 1908-09. En ambaŭ kontroversaj la lingvistoj de la Eŭropa Kontinento, aparte de Germanio, forte subtenis la studadon de la irlanda en irlandaj lernejoj, kaj efike kontraŭis la anglan malestimon por la lingvo.
La irlanda lingva movado rapide grandiĝis, kaj gajnis batalon post batalo kontraŭ la aŭroritatoj, kiel la rajton instrui la lingvon en la ŝtataj lernejoj; kaj septembre 1909 pli ol 100,000 homoj postulis ke la irlanda fariĝu deviga por ĉiuj por ekstudi en la nova Nacia Universitato de Irlando. Tion ĝi fariĝis en 1913, kaj tiel ĝi restas ĝis hodiaŭ. Pro tiu venko altiĝis la kvanto da lernejoj kiuj instruis la lingvon de 20% al 100%. Pro la lingva agado la irlanda fariĝis kerna parto de la eduka sistemo jam 9 jarojn antaŭ la sendependeco. Kaj en 1922 la unua decido de la unua irlanda registaro ne temis pri financoj, energio au defendo, sed pri lingvo: ĝi postulis ke ĉiuj studentoj lernu la irlandan dum almenaŭ unu horon tage!
Sciencaj enketoj de D-ro John Harris en 1986 kaj 2006 montris, ke ĉirkaŭ 30% de lernantoj en la anglalingvaj bazlernejoj atingas la lerncelojn en la irlanda, sed 70% ne atingas ilin. En la 8% de lernejoj, kiuj instruas en la irlanda, pli ol 96% iĝas fluaj parolantoj de la irlanda kaj la angla. La problemo klare kuŝas en la 92% de bazlernejoj, kiuj ankoraŭ instruas per la angla. La revivigo de la irlanda atingis kelkajn sukcesojn: ĉiuj studas ĝin en ĉiuj lernejoj; en 2007 ĝi ricevis la statuson de une el la 24 oficialaj lingvoj de EU; estas pli kaj pli da irlandlingvaj lernejoj en ĉiu graflando de Irlando, kaj en la respubliko kaj en Nord-Irlando; floras moderna literaturo irlande, kaj estas televida kanalo kaj radio-stacioj.
Jen la ĉefa diferenco inter Israelo kaj Irlando: en ambaŭ landoj homoj lernis la originajn naciajn lingvojn. Tamen, en Israelo homoj ekuzis la hebrean pli kaj pli, kaj denaskaj parolantoj de la hebrea fariĝis plimulto en Israelo. Kontraste, en Irlando nur eta malplimulto de 2% uzas la irlandan hejme ĉiutage ekster la eduka sistemo, kaj la angla daŭre dominadas kiel ĉiutaga hejma lingvo. Oftas simbola uzo de la irlanda. Ekzemple, la 21-an de januaro 1919, kiam konvenis la unua libere-elektita parlamento en Irlando, Dáil Éireann, ili parolis nur irlande, krom la laŭtlegado de la deklaro de sendependeco, kiu okazis unue irlande, tiam france nur nur trie en la angla! Aldone, de 1922 ĝis la alveno de la komuna EU-pasporto en 1984, irlandaj diplomataj pasportoj estis nur en du lingvoj – la irlanda kaj la franca. Kaj kiam la Prezidento de Irlando, Cearbhall Ó Dálaigh, faris ŝtatviziton al Francio en 1975, li uzis nur la francan, kiun li flue parolis, kaj la irlandan. Li rifuzis respondi al demandoj en la angla!
Alia ekzemple estas la rezultoj de la municipaj elektoj en junio 2019: de la 950 elektitaj en la tuta lando, 50 homoj, tio estas 5%, povas doni televidan intervjuon en la irlanda. Estas interese la kvanto de ili en la partioj: Verduloj 12%; Sinn Féin (naciistoj) 11%; Fianna Fáil (moderaj naciistoj) 10%; Fine Gael (la nuna registaro, christdemokratoj) 4%; Sociaj Demokratoj/Laboristoj 3%. La ĝenerala situacio de la irlanda lingvo restas malforta, sed ĝi estas multe pli forta ol ĝi estis antaŭ jarcento, aparte en la eduka sistemo. Ĝia malforto estas
Eŭropa Bulteno Oktobro 2019, No 196
ĝia neuzo en la ĉiutaga vivo, kaj precipe en la intergeneracia transdono de la lingvo – parolantoj de la irlanda simple ne sufiĉe uzas ĝin kun siaj propraj infanoj.
Por doni unu ekzemplon de la radikala ŝanĝo en la eduka areo: la 5an de septembro1917 juna virino nomata Louise Gavan Duffy (irlande, Luíse Ghabhánach Ní Dhufaigh) fondis la unuan tutirlandan lernejon, kun 12 knabinoj. En la dua jaro ŝi havis jam 100 knabinojn, kaj hodiaŭ, jarcenton poste, estas 710 tiaj lernejoj, por knabinoj kaj knaboj, en ĉiuj partoj de Irlando, norde kaj sudo. La mirinda afero estas, ke Louise naskiĝis en Francio, proksime de Niza, kun irlanda patro. Ŝi estis dulingva en la franca kaj la angla, sed ne sciis, ĝis la aĝo de 15, ke la irlanda lingvo ekzistis, ĉar ŝia patro, Charles Gavan Duffy, ne parolis ĝin kaj konsideris, ke la lingvo tute ne gravas. Gavan Duffy kiel maljunulo estis ŝokita de la respondo de irlanddevena franco, kiam li riproĉis al li ke li ne plu parolas la anglan. “Ĉu vi ne povus konservi la anglan lingvon memore al viaj prauloj?”, li demandis. La respondo: “Monsieur, kiam miaj prapatroj loĝis en Irlando, ili parolis sian propran lingvon, ne la anglan!”
Lernfaciligaj Ecoj de Esperanto: La multlingva akcelilo provas montri kiel mallonga kurso en Esperanto povas helpi la lingvolernadon ĝenerale. Tiu aliro povus helpi ankau la lernadon de la Irlanda. Kion vi povus fari an Italio por subteni la irlandan? Rekte, ne multe, sed via laboro por Esperanto povas multe helpi la irlandan nerekte.
Do, mi havas nur unu rekomendon al vi ĉi-tie en Italio: provu gajni “oficialan germanan agnoskon por Esperanto estiel parto de la nemateria heredaĵo de Italio kaj de Europo”. Pollando oficiale atingis tion por Esperanto en oktobro 2014, kaj Kroatio atingis ĝin en februaro 2019. Niaj samideanoj en Slovakio, Litovio kaj aliaj landoj nun laboras samdirekten. Tiu oficiala agnosko fare de sendependaj nacioj estas la plej konvinka respondo al la aserto de la kontraüuloj ke “Esperanto ne havas kulturon”!!
Seán Ó Riain
Oficiala organo de Eŭropa Esperanto-Unio.
Pri la enhavo respondecas la aŭtoroj. Finredaktita: la 30-an de oktobro 2019 Redaktoro: Zlatko Tišljar En la numero kunlaboris: Seán Ó Riain, Zlatko Tišljar, Wolfgang Günther, Kostar Kiriakos, Komunikoj de UEA, Esperanto-Asocio de Rumanio
Ĉi tiu artikolo de Kirill Ŝvedov respondas la julian publikaĵon de Grigorij Arosev, kiu, laŭ li, trafe formulis la ĉefan kaŭzon de la nuntempa stagnado de la Esperanta komunumo: “La plej granda [malfeliĉo] estas la manko de rezulto. Iu ajn aktivado de esperantistoj jam delonge havas preskaŭ nulan efikon… Ĉiuspeca agado de esperantistoj estas direktita internen, ne eksteren. …oni ne vidas progreson, ne vidas celon kaj pro tio malaktiviĝas.”
Tio aspektas ankoraŭ pli mirinda, se konsideri, ke neniam estis tiel favora tempo por Esperanto, kiel hodiaŭ. Homoj, varoj kaj, plej grave, informoj nuntempe povas moviĝi tra la mondo nekompareble pli facile ol antaŭe. Ĉio ĉi tio, ŝajne, devus krei fekundan sojlon por florado de la internacia lingvo. Tamen, la Esperantistaro aspektas nekapabla uzi la aperintajn eblojn. Kial?
Mi opinias, ke ĉi situacion kreas tio, ke Esperanto, kiu celas forigi la lingvan barieron, montriĝas mem ŝirmita fare de ĝi de la ekstera mondo. Ajna Esperanta agado povas havi kiel adresatojn nur tre malvastan rondon de samlingvanoj.
Rezulte de tio, homoj kiuj havas entuziasmon, energion kaj ambicion por fari ion sur nivelo konvena al la moderna tempo, trovas en Esperanto nenion interesan; kaj tiuj kiuj jam apartenas al ĝia komunumo, havas neniujn stimulojn por fari ion pli grandskalan kaj kompleksan.
Tamen, jam delonge oni konas ilon kapablan trahaki ĉi nodon. Tio estas multlingva agado, kiu celas nacilingvan publikon en diversaj landoj kaj uzas Esperanton kiel pivotlingvon. La avantaĝoj de ĉi tiu vojo estas jenaj:
1. Tia agado povos kontakti nekompareble pli grandnombran publikon kaj, sekve, ricevi fortan respondon de ĝi. Ĉi tiu respondo bone stimulos la partoprenantojn de la agado kaj instigos ilin al disvolviĝo, kvanta kaj kvalita.
2. Ĝi kapablos altiri ne-Esperantistajn aktivulojn, kiuj ekvidos en ĝi efikan instrumenton por realigi siajn celojn.
3. Ĝi draste ŝanĝos la publikan aspekton de Esperanto. La fakto ke ĉi tiu lingvo jam utile servas al granda nombro da homoj, kiuj eĉ ne bezonas posedi ĝin, kaj ke oni entreprenas per ĝi ion vere novan, kion ankoraŭ faris neniu, igos ĝin atentinda kaj taksinda pozitive.
4. Ĝi povos formi bazon por enpraktikigo de Esperanto kiel laborlingvo en konkretajn celgrupojn, kies anojn interesos informa interŝanĝo kun alilandaj samokupanoj. Tio estas temo por aparta kaj ampleksa pridiskuto; ĉi tie mi nur notos, ke plej taŭgaj por tio aspektas la areoj de hobioj kaj nekomerca agado.
Kiu povas esti la unua paŝo sur ĉi tiu vojo? Ekzistas nemalmulte da kreivaj homoj, kiuj faras, individue aŭ kolektive, diversspecajn informajn kaj artajn verkojn kaj publikigas ilin en la interreto. Kun helpo de pivotlingvo ili povos tre forte vastigi sian spektantaron kaj ricevi respondon fare de alilanda publiko kun alia kultura fono; tio estos por ili nova kaj interesa sperto.
Krome, tio povos rezultigi ankaŭ praktikajn avantaĝojn (utilaj kontaktoj, mendoj, enspezo per reklamo en jutubaj kanaloj kaj aliaj). Do, ekzistas neniaj kialoj por supozi, ke ili ne emos al tiaspeca kunlaboro, se oni proponos ĝin al ili. Ĉio dependas nur de nia flanko.
Koncepto de tia kunlaboro, miavide, povas aspekti jene: laŭ interkonsento kun aŭtoroj de interesaj videoj ĉe Jutubo oni aldonas al tiuj subtekstojn kaj priskribon en multaj lingvoj, tradukitajn per Esperanto. La priskribo enhavos ligilon al retejo de la projekto, kie oni trovos katalogon de tradukitaj videoj, similan al tiu de Tubaro.
Certe, oni selektu por la kunlaboro nur enhavon vere altkvalitan, “kremon”. Kiel specimenon de tia, mi povas nomi, ekzemple, ŝikvidan dokumentan filmon pri Sergej Prokudin-Gorskij, unu el la pioniroj de kolora fotado.
Do, espereble, mi sukcesis montri, ke Esperanto havas ŝancon esti hodiaŭ ne postrestaĵo de jam delonge pasinta tempo, sed pioniro, kiu malfermas novajn vojojn al interhomaj kontaktoj en la nuna “tutmondiĝinta” epoko. Ja ĝuste por tio ĝi estis kreita.
Mi ne konsentas. Eble la aŭtoro nur rigardas enen kaj nur tiuj vidas. Aperis ĉe liberafolio artikolo pro Esperanto en mezlernejo. Estas multaj kursoj kaj propagando ne direktita al esperantistoj. Sed esperantisto vidas nur la "enan" agadon, kaj ne la "eksteran".
Tasko de ajna propagando/reklamo estas montri, ke la propagandata objekto iel gravas por la adresatoj. Do, vere efika propagando de Esperanto (kaj vere pozitiva publika aspekto de ĝi) estos eblaj nur kiam oni kapablos demonstri, ke Esperanto estas grava por sufiĉe granda kvanto da homoj. Ĝia uzado en rolo de pivotlingvo estas unu el tre malmultaj iloj por atingi tion.
Kompreneble, en la antaŭa mesaĝo, mi malkonsentas pri la uzado de la vorto "ĉiuspecaj". Mi ne tiom malkonsentus se li dirus "plejmulte". Pri tiu "ĉiuj/neniu" multaj esperantistoj reagas kiam iu asertas ke "neniu parolas Esperanton".
Parenteze, antaŭ kelkaj semajnoj, fama hispana kantisto diskonigis novan albumon kies nomo estas en Esperanto "amuza", muzikumejo faris esperantan version de la plej fama kanto.
Tre malmultaj homoj diskonigis ĝin ekster Esperantujo. Ĉu ni konscias kiom da homoj scios pri moderna esperantaĵo kiu neniel interesiĝos pri la lingvo?
Tre ŝatata komentanto
Jes jen Jens
Lingvo ne estas komunikilo, sed esprimilo. Tial estas vane esperi ekspansion de la movado por la internacia lingvo nur pro tio ke la tutmondaj komunikaj kondiĉoj pliboniĝas. La realaj kondiĉoj estas lokaj: la Esperantomovado prosperas aŭ ŝrumpas pro tio kion oni povas esprimi per Esperanto en la lokoj kie loĝas la esperanistiĝontoj. En Danio, ekzemple, Esperanto estis sendanĝera esprimo de kontraŭnaziismo dum la Germana okupado 1940-1945. Tial ĉe ni la movado tiutempe estis relative giganta. Ni eĉ havis duan landan neŭtralan asocion starigitan de homoj kiuj sentis ke la oficiala asocio ne povas enteni ilian entuziasmon. Do ĉiuj aplikoj utilas,… Legi pli »
Jen bela citaĵo
« Oni lernas Esperanton tial ke oni ion esperas pri la estonteco de siaj infanoj. »
Ivano
Kial neniu parolas pri instruado de Eo en lernejoj kiel plenrajta fremdlingvo? Tio eblas ekde jardekoj nur en Hungario. Kial ne sukcesis en aliaj landoj?
Jes jen Jens
Nu, en Hungario tio estas grandparte limigita ĝuste al la lernejo. La aranĝo utilas; ĝi garantias ke multaj homoj konas Esperanton kaj simpatias al ĝi, sed ĝi ne havas grandan efikon al la aplikado de la lingvo. Ne ekzistas panaceoj.
Bona ideo !
Sed kial ne la angla kiel pivotlingvo ? Oni demandos tion. Tial celu vi publikon, kiu estas agema kaj novema ! Mi pensas interalie pri la ekologia movado.
"Sed kial ne la angla kiel pivotlingvo ? Oni demandos tion."
Nu, estas multaj projektoj, kiuj uzas la anglan por tiu celo, ekzemple, viki.com Tamen, se oni proponas al atento de la publiko ion vere senprecedentan, kion ankoraŭ faris neniu, kaj la publiko ekscios, ke tio estis farita dank' al Esperanto, tio kontribuos pozitivan aspekton de ĝi. Oni ja ne postulos, ke nur la angla estu uzata kiel pivotlingvo. Se oni jam havas informan produkton en sia propra lingvo, ĉu por oni gravas kiel tio estis farita?
Rakontita de s-ino ŜIMOHIRA Sakue 87-jara, loĝanta en Nagasaki,
tradukita el la artikolo de la ĵurnalo Asahi la 24an de oktobro 2019
Jam pasis 40 jaroj post kiam mi komencis rakonti pri la teruro de nukleaj armiloj. Ankaŭ nun mi rakontas al la lernantoj, kiuj vizitas la urbon Nagasaki.
Kiam mi estis 10-jara en la elementa lernejo Ŝirojama en Nagasaki, mi estis atombombita. Eu tiu aŭgusto preskaŭ ĉiun tagon sirenoj alarmis nin pri la aeratako de usonaj bomaviadiloj, tial mi pasigis multajn horojn en la ŝirmejo 500 metrojn for de mia hejmo en la distrikto Aburagi. La distrikto situis 800 metrojn for de la epicentro de la atombombado. Mia patro laboris en la urbo Isahaja kiel militlaboristo. Ĉiun matenon li ekiris je la 4a matene kaj revenis hejmen je la 10a vespere.
La 9an de aŭgusto, matene sireno alarmis nin pri la aeratako, sed mi ne volis iri al la ŝirmejo kaj ludis en la domo apud la patrino. Ŝi diris al mi, “Mi antaŭsentas, ke hodiaŭ vere okazos aeratako”, kaj hastigis min kaj mian 8-jaran fratinon kun 1-jara nevo al la ŝirmejo. La patrino restis hejme, preparante akvon kaj forprenante la fenestrojn kontraŭ la ebla aeratako. Ni reciproke adiaŭis, svingante manojn, kaj tio estis la eterna adiaŭo inter ni.
Post iom da tempo la alarmo estis nuligita. Knaboj gaje ekstereniris. Mi, mia fratino kaj la nevo restis en la ŝirmejo. Subite lumegis kaj aperis nigraĵo en miaj okuloj. Mi svenis. Tio okazis je la 11a kaj 2 minutoj. Ni estis en la fundo de la ŝirmejo, do ni evitis elmetiĝon de varmega radio. Kiom da minutoj pasis? Mi estis vekita de iu kaj rekonsciiĝis. Tie mi vidis mizeregajn homojn pikitajn de vitropecoj sur la tuta korpo kaj homojn en ĉifonaj vestaĵoj. Tiaj homoj sinsekve eniris en la ŝirmejon. Ili ĉiuj estis tiel vunditaj kaj preskaŭ nudaj, ke mi ne povis rekoni ilin.
Mi aŭdis kriojn “Panjo, panjo!”, kaj subite mi rememoris mian patrinon kaj kriante ekploris. Neniu el mia familio aperis al la ŝirmejo. Kio okazis ekstere? Mi komprenis, ke io ne imagebla okazis.
La aero en la ŝirmejo pli kaj pli malbonodoris kaj sufokis nin. Vespere aŭdiĝis voĉo de mia patro. “Venis Paĉjo!” Tiun momenton mi kaj mia fratino denove ploregis. Patro diris al ni, “Ne restu ĉi tie. Vi mortus!”, kaj ni ekstereniris. Tie estis monto da kadavroj. Ĉe la enirejo de la ŝirmejo kuŝis brulvunditaj homoj kun pendantaj haŭtoj kaj kun ĝemadoj.Ni paŝis, atentante, ke ni ne piedpremu mortintojn kaj mortantojn.
Kiam la patro sciis, ke miaj patrino kaj fratino ne troviĝas, ni iris al la distrikto de mia domo. La distrikto estis en la flamego. En la sekvanta tago ni denove iris al la distrikto. Ni apenaŭ rekonis nian domon dank’ al la restinta betona pordo. Inter la ruinaĵoj vidiĝis kadavro. Ĝi estis mia 22-jara fratino. Mirakle ŝia vizaĝo estis sen vundoj.Post du tagoj ni trovis mian patrinon en la najbara domo. Ni rekonis ŝin per ŝiaj orplakitaj dentoj. Kiam mi tuŝis la nigre bruligitan korpon, ĝi peciĝis. Ni kolektis lignopecjn el la ruino kaj bruligis ilin. Tie kaj ĉi tie estis fumoj de kremaciado.
Mia plej aĝa frato mortis en la maro de Filipinio kiel kamikazo. Mia dua frato, studanta medicinon, tute ne vundiĝis, sed eksuferis pro sangado kaj laksado, kaj vomante flavaĵon, mortis post 4 tagoj. Mia juna fratino, kiu estis kun mi en la ŝirmejo, pluvivis. Tamen, kiam ŝi estis 18-jara, ŝi estis operaciita je la ĉekumo, kaj la vundo ne fermiĝis eble pro manko de blankaj sangoglobetoj pro la radioaktiveco. Ŝi fariĝis tro nervoza pro malbonodoro el la vundo, kaj kiam ŝi estis 19-jara, ŝi mortigis sin sub trajno.
Mi komencis paroli pri mia sperto en Nagasaki antaŭ 40 jaroj, ĉar mi ekpensis, ke rakonti tiun tragedion estas devo de postvivintoj. Troviĝas multaj homoj, kiuj ne scias la realon en Nagasaki kaj Hiroŝima.
Kiam mi aŭdas iujn elparoli pri ebleco uzi nukleajn armilojn aŭ movon por produkti uzeblajn nukleajn armilojn, mi estas plena de kolerego.Granda urbo povas ruiniĝi per unu nuklea armilo. Eĉ se ni postvivas la katastrofon, ni ne povas vivi homece kun homa digno dum la tuta vivo, suferante pro vundiĝo, cikatroj kaj perdo de siaj familianoj. Ni devas nepre aboli tiajn armilojn.
Tamen estas ne malmultaj landoj, kiuj posedas aŭ volas posedi nukleajn armilojn, eble pro senscio pri vera teruro de la nukleaj armiloj. Tiuj, kiuj ne povas kompreni, kiel granda tragedio ekestos el la uzo de nukleaj armiloj, parolas la uzon senpense.
Senscio estas problemo ankaŭ en Japanio. Kiam ni atombombitoj formortos kaj neniu povos rakonti pri la teruro de la nukleaj armiloj, ekestos vera krizo. Tial mi rakontadas mian sperton al lernantoj por semi kontraŭatombomban ideon. Aperas knabinoj en la mondo, kiuj kontraŭas la tergloban varmiĝon kaj batalas por paco. Mi esperas, ke ili, ricevante la semojn, kiujn mi semas, heredos la torĉon de paco kaj abolo de nuklaj armiloj.
Tragedio pro la atombomboj en Hiroŝima kaj Nagasaki (2)
la 22an de oktobro 2019
Apud stakigitaj kadavroj mi kremaciis mian patrinon
Verkita de s-ino Namiki Kajoko 88-jara, loĝanta en Tokio,
tradukitael la artikolo de la ĵurnalo Asahi la 19an de oktobro 2019
Mia familio translokiĝis al Hiroŝima de Tokio, ĉar mia patro komencis labori en la filio de asekura kompanio en Hiroŝima. Komence ni vivis tre agrable en milda klimato kaj kun bongustaĵoj, sed baldaŭ la situacio fariĝis tre kriza. Ni ne sciis, kio okazos al nia vivo, tial la patrino ĉiam portigis al mi cent-enan monbileton kudritan en mian zonon, montris al mi kiel kuiri, kiel kudri, kiel porti pezajn pakaĵojn ktp. kaj ĉiam diris al mi, “Kiam ni gepatroj mortos, vi devos gardi viajn junajn fratinojn kaj revenu al nia hajmloko Tokio”.
Kiam mi estis 14-jara, la urbo estis bombita per atombombo. En tiu tago mia patrino estis en la centro de la urbo, mobilizite por malkonstrui domojn por malhelpi fajron disvastiĝi okaze de aeratako. Mia patro estis ankoraŭ hejme kaj legis ĵurnalon. Mia juna fratino ial ne volis iri al la lernejo kaj restis hejme. Ankaŭ mi estis hejme, ĉar ne estis laboro en la fabriko de armiloj, al kiu la lernantoj estis mobilizitaj.
Kiam mi estis apud la fenestro por fari fajron en forno, eklumegis. La fenestroj rompiĝis kaj pli ol 20 pecoj el la vitro pikiĝis en mian kapon. La patro eltiris min kaj mian fratinon svenintajn el sub la detruita domo. Li, portante mian fratinon sur la dorso, kaj mi nudpiede direktis nin al rifuĝejo, nome la najbara templo. Tie mi trovis mian patrinon. Ŝi brulvundiĝis sur la tuta korpo. Poste ŝi suferis pro lakso kaj sangado, kaj post 20 tagoj ŝi mortis. Ŝi diradis al mi, “Vi gardu viajn fratinojn”.
En la najbara vaka tereno estis montoj da kadavroj, sur kiuj oni surverŝis benzinon por bruligi tiujn. Ni volis mem kremacii la patrinon, do ni kolektis brullignojn kaj kremaciis ŝin.
En la venonta jaro mi fariĝos 90-jara. Estas nur lastatempe, ke mi povis rakonti pri tiu pezega kaj obseda sperto.
* Serĉante ŝian foton en interreto, mi trovis ŝian eseon temantan pri tio, kio okazis poste al ŝia familio, en la arkivo en Hiroŝima. Certe estas ŝia alia eseo pri tiu tago, sed mi ne povis trovi ĝin. Mi tradukos tiun eseon verkitan, kiam ŝi estis 80-jara, en 2014
Post la morto de mia patrino ni loĝis en kabano konstruita de mia patro najbare. Li sternis tavole herbojn sur la planko kaj la kabano estis apogita per mallongaj lignoj, kaj ĝia tegmento estis kovrita per bruligitaj zinkitaj ladoj kolekitaj en la ruino. Mia patro amis montgrimpadon, kaj lia tia sperto utilis. Niaj najbaroj kaj parencoj sinsekve translokiĝis al siaj konatoj kaj parencoj, sed ni ne havis tian konaton, do ni restis tie ĝis la fino de oktobro.
Meze de aŭgusto mia fratino revenis de la rifugejo* en kampara vilaĝo kun instruisto s-ro Jamada. Ŝi estis tre maltrankvila, ĉar povis okazi, ke ŝiaj ĉiuj familianoj mortis. Ŝi estis tre ĝoja, vidante min apud la eksa domo.
*Tiun temponla registaro ordonis, ke la elementlernejanoj en grandaj urboj rifuĝu en kamparaj vilaĝoj. La vivo tie estis tre severa por junaj lernantoj pro manko de sufiĉaj manĝaĵoj kaj pro manko de prizorgado de gepatroj. Post la milio iuj trovis, ke ĉiuj iliaj familianoj mortis en atombombado aŭ aeratako. Ili fariĝis orfoj.
La 15an de aŭgusto, ne aŭdiĝis averta sireno pri aeratako. “Kial?”, mi demandis min. Baldaŭ mi aŭdis, ke Japanio malvenkis. Mi estis ĝoja, ke mi ne plu bezonas timi pafadojn el aviadiloj. Eĉ nun mi bone memoras la pafadbruojn.
Oni diris, ke pro la veneno el tiu novstila bombo ne kreskos herboj dum la sekvantaj 75 jaroj sur la tero, sed post unu semajno jam ekkreskis herboj. Ni plukis ilin, volvotigojn de batatoj, foliojn de kukurboj kajĉiajn manĝeblaĵojn.Ni kuiris ilin en ferkasko kaj uzis akvon elŝprucantan sur stratoj.
Pli kaj pli kuraciĝis vundoj de vitraĵoj sur la kapo. Ankaŭ en mia dekstra korpo enpikiĝis vitrpecoj. Malgrandajn mi mem elprenis. Kiam la korpo kuraciĝis, la pecoj mem aperis kaj falis.Vundo sur la malantaŭa kapo estis iom serioza, sed ne estis medikamento hejme krom jodoformo. Mi iris al la kuracejo. Ankoraŭ nun mi sentas ion malnormalan tie.
Kiam mi revenis al Tokio du jarojn poste, mi vizitis la hospitalon de la universitato Tokio, sed la kuracisto forpelis min, pretekstante, ke li ne havas sufiĉan informon pri la atombombo. Mi volis kuracadon nur pri la vundoj de vitropecoj, kiuj ne havis rilaton kun la atombombo. Mi pensas nun, ke jam tiutempe komenciĝis diskriminacio al la atombombitoj.
Komence de septembro mi suferis pro serioza lakso. Mia patro iris al apoteko en la distrikto Eba, kiu ne suferis pro la fajrego post la bombado. Li aĉetis geranion kaj hejme infuzis ĝin en la ferkasko. La sekvantan tagon, dank’ al ĝi aŭ dank’ al mia forta korpo, mi saniĝis. Kiam mi resaniĝis, mi vidis la plenan lunon en malluma ĉielo. Ĝi donis al mi grandan kuraĝon.
Poŝto ekfunkciis. Mia patro estis okupita pro refunkciigo de la kompanio. Najbare estis mia samklasanino, kies patrino mortis en la malkonstruada laboro de domoj same kiel mia patrino kaj mortis kun siaj du filinoj.
Meze de oktobro ni translokiĝis al la domo en la distrikto Kaita. En la unua etaĝo estis oficejo de la asekura kompanio kaj en la dua etaĝo ni loĝis. Mi komencis viziti la superan mezlernejon Kaita kaj miaj fratino vizitis la urban elementan lernejon. En Kaita najbaroj tre afable traktis nin. Ni povis reakiri homan vivon tie.
Mi ne povas forgesi diversajn spertojn en tiuj jaroj. Ni estas feliĉaj, ĉar neniu el ni ne malaperis. Mi sentas feliĉon, ĉar mi ne plu spertis militon dum la pasintaj 70 jaroj.
Senbraka pentristopentras realon de la eksperimentejo de nukleaj bomboj
tradukita el la artikolo de la ĵurnalo Asahi la 19an de oktobro 2019
Kredenco ektremas kun bruetoj. Radio informas, ke okazis kutima eksperimento de nuklea bombo por paccelo.Ĝi estas eksperimentejo Semipalatinsk en Kazaĥio, kie Sovetio eksperimentis nukleajn armilojn pli ol 600 fojojn. 90 kilometrojn okcidente s-ro Karipbek Kuyukov naskiĝis sen brakoj. Tio estis influo de elmetiĝo al radioaktiveco. Li pentradis per peniko en sia buŝo homojn falintajn pro eksplodaj ventegoj, fungajn nubojn, amikon kun ŝvelajoj sur la vizaĝo ktp.
Lia patro estisŝoforo. Kiam li naskiĝis, kuracisto rekomendis, ke li estu mortigita per veneno, sed la patro rifuzis tion. Liaj frato kaj fratino mortis tuj post naskiĝo. “Najbare estis multaj infanoj sen brakoj kaj sen kruroj. Mi devis persvadi min, pensante, ke mi estas pli feliĉa oli ili, ĉar mi povas paŝi.” Tenante krajonon per piedfingroj, li desegnis pejzaĝojn de sia hemloko.
Fininte la lernejon de librotenistoj en la aĝo de 20 jaroj, li fariĝis bovisto. Fine de la malvarma milito, en 1989, li partoprenis en la movado, kiu celas fermi la eksperimentejon kaj ekspoziciis en Usono kaj en Japanio siajn pentraĵojn temantajn pri la nukleaj eksperimentoj. Okaze de la 70-jariĝo de komenciĝo de la nuklea eksperimento en Kazaĥio, en septembro li estis invitita al Japanio por la internacia konferenco kontraŭ nuklaj armiloj organizita de la kazaĥia ambasadorejo.
Li loĝas kun sia fratino 7 jarojn pli maljuna. Li uzas saĝtelefonon per piedfingroj. Li havas ĉirkaŭ 3000 amikojn en Facebook. Al la demando “Se vi povos renaskiĝi, kion vi volas fari?”, li respondis, “Mi ne elektos profesion. Mi plej volas havi sanan korpon. Mi forte deziras, ke ni estu la lastaj homoj, kiuj suferas pro nukleaj armiloj.”
* En interreto mi trovis lian paroladon en la internacia konferenco “De abolo de eksperimentoj de nukleaj armiloj al la mondo libera de nukleaj armiloj” okazinta en Kazaĥio la 29an de aŭgusto. Mi resume tradukos ĝin.
Estas terure scii, ke dum la 40 jaroj okazis 470 nukleaj eksperimentoj. La loĝantoj en Semipalatinsk tiun tempon eliris el sia domo por vidi la eksperimentojn. Ili tute ne sciis pri minaco al sia sano, nek pri la negativaj konsekvencoj pro la krimoj faritaj kontraŭ ili. La loĝantoj estis traktitaj kiel kobajoj. Esploroj pri la flaŭro kaj faŭno estis faritaj. Oni diris, ke radioaktiveco ne influas la flaŭron. Kiel terura mensogo! Radioaktiveco kaŭzas kanceron kaj leŭkemion. Pli terure radioaktiveco influos 5 aŭ 6 generaciojn.
21 jarojn antaŭe la eksperimentejo en Semipalatinsk estis fermita dank’ al la prezidento Nazarbayev. Mi estas fiera pro tio, ke mi loĝas en Kazaĥio, la unua lando, kiu forĵetis nuklean frenezecon kaj agadas kiel valora ekzemplo por sennuklea mondo. Mia ĉefa misio estas fari ĉion ajn por ke la homoj kiel mi estu la lastaj viktimoj de nukleaj eksperimentoj. Mi daŭre alvokados al ĉiuj homoj ĝis mia morto, ke ni havu sekurecon sur nia terglobo. Niaj voĉoj estu unu forta voĉo. Ni postulas eternan ĉesigon de nukleaj eksperimentoj.
> retejoj de plejparto de Esperanto-asocioj stagnas kaj ofte aspektas kiel dinosaŭroj de interreta antikva epoko Granda vero. Tamen ne kredu, ke konsciigo pri tia dinosaŭreco igos iun ajn ŝanĝi ion ajn. Kiam mi antaŭ jaroj kritikis la pratempe dinosaŭran kaj, por mi, rekte forpuŝan kaj, pli grave, legemo-detruan aspekton de certa retejo, tuj leviĝis kritikaj voĉoj kontraŭ mia kritiko kaj laŭdis la "belecon", "simplecon", "purecon" kaj " 'ĉio perfekta'-econ" de la dinosaŭra retejo. Konklude: kion ajn oni (prave) kritikos, leviĝos kontraŭaj voĉoj, eĉ se pro la nura plezuro/deziro/(patologia) emo kontraŭi. Cetere, tiu ĝisosta kontraŭemo estas eco pure esperantisma, kiun… Legi pli »
La rifuzo de kritiko en la maniero de Francisco Javier Moleón estas afero, kiu estas tipa por la esperantismo. Oni povas studi tion en Libera Folio, kie eblas libera esprimo de opinioj – kontraste al la plimulto de Esperantaj revuoj kaj diskutejoj, kiuj rifuzas kaj blokas ĉion, kiu povus esti rigardata kiel "makulo" por Esperanto. La kritiko de la blogoj estas necesa. Dankon por la listo (https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-blogo). Ĝi montras, ke multaj blogoj ne estas aktualigitaj dum multaj jaroj. La kritikinda aspekto ne estas afero de la personoj, kiuj starigis la projekton, sed de la ofertanto de la softwaro, kiun ofte… Legi pli »
Ĉu ekzistas kuireja Esperantismo? Anstataŭ traduki sian personan kuiradon en Esperanton, oni povus demandi sin ĉu iuj nutroreĝimoj estas pli bonaj por la mondo ol aliaj – kaj tio neeviteble kondukas al diskutoj pri vegetarismo kaj pri la senco transporti nutraĵojn de unu fino de la mondo al alia. Efektive nutraĵa internaciismo povas konduki al _redukto_ de la internacia komunikado (ĉi-okaze de la interkontinenta nutraĵ-transporto).
Mi samopinias, multe da esperantismaj retejoj estas tre malbelaj. Sed ne veras por la retejo de Esperanto-Francio, ne veras por esperanto.net, ne veras por la retejo de TEJO (eĉ se mi ne tre ŝatas ĝin), ankaux ne veras por la retejo de la venonta kanadana UK.
Bedauxrinde retejoj gravegaj kiel uea.org, la retejo de la Euxropa Esperanto Unio aux la retejo de SAT (eĉ se ĉi lasta estas sufiĉe uzebla laux mi) aspektas vere maljunaj kaj ege malbelaj.
UEA-anoj kiuj eble legas min, ekkreu komision por novigi la retejon !
Dankon pro via laboro en Vikipedio.
Jes, dankon !
provu http://blogoj.gemeloj.org