ESPERANTO
**
Esperantaj verkistoj
**
-
 Kanzonoj kaj poezioj
**
-
 ĵurnalaj eltondajoj
**
-
 Montaigu
**
-
 en la hebrea
Kristana angulo
-
 Kristana angulo
Muziko
-
 Muziko
|
Elŝutajoj
Rimarkebla Sperto.
El ĉiuj provoj por starigi egalrajtan kunvivadon, neniu iris pli ĝisfunde ol tiu de la israelaj kibucoj. Tiu ĉi movado, jam centjara, atingis sian apogeon tuj post la dua mondmilito. Kiel sciite, tiu superhoma streĉado por, ke « ĉio estu komuna je ĉiu » eĥiĝis transe de la cionismaj aŭ judaj rondoj kaj multnombraj estis la gejunuloj el la tuta mondo, kiuj partoprenis la sperton de kunvivado por, ke « refloru la dezerto ».
Hodiaŭ, kiam la kibuca aventuro estas preskaŭ pasintaĵo, estus bone ekrigardi ene de la provo por malkovri la pozitivajn kaj ankaŭ la negativajn flankojn. Kaj jen por helpi al ni kelkaj hebreaj libroj ĵus eldonitaj estas riĉinformaj tiuteme :
1 – « Inter kamaradoj » de Amos Oz, unu el plej konataj el la israelaj verkistoj. Lia libro estas jam tradukita en la angla kaj la franca – kaj probable en aliaj lingvojn -. Oz, tra ok rakontoj, kies la lasta nomiĝas « Esperanto », reliefigas la individuajn malfortojn, kiuj difektas la idealon.
2 - « Al la domo » de Assaf Anavri. Temas pri tre tre interesa romano,kies komenco situas en la cara Rusio, kaj konkretiĝas per la starigo de kibuco ĝis ties forpaso. Temas pri kurtaj ĉapitroj, kiu reliefigas la sukcesojn kaj ankaŭ la akrajn malsukcesojn de la tragedia aventuro per tre konkretaj situacioj.
3 - « Ni estis la estonteco » de Yael Neheman. La dramo de junulino, kiu en sia infanaĝo estis edukita laŭ la kibuca leĝo, nome apartigo de la gepatroj. Tra la rakonto, la leganto estas trapikita per la esprimo « biologiaj gepatroj »kiu estas kvazaŭ funebra sonorado.
4 - « La mondo de Rachel ». Temas pri refreŝiga aŭtobiagrafio de okdekjara hungarino, kiu spertis la kibucon kiel lokon de enriĉiga etoso ne nur de kultura vidpunkto, sed ankaŭ por intima vivo. Rekomendinda.
5 - « 1947 » de Yoram Kaniuk. Se la rakonto ne situas ene de la kibuco, li tamen tuŝas najbarajn temojn kaj per viglaj kritikoj alportas indajn prilumojn.
Mi celas al pli ampleksaj klarigoj dum la venontaj semajnoj.
G.Montaigu.
Port Racine : haveno la plej eta, sed ĉarmega.
Eĉ por esperantistoj.
Kien ? Supren ! En la maldekstra orelo de tiu ĉi katokapo kiu estas Kotentino.
Deveno ? Racine (1774-1817) estis korsaro kaj vivtenis per rabado. Li estris fieran lugron , kies nomo estis « La Embusko ». Li forpelis la Anglojn el la anso, kiu iĝis helpema ĝeko. Tiu refuĝejo iĝis haveno kaj prenis la nomon de sia Napoleona estro.
Hodiaŭ Port Racine estas paca haveno kaj multnombraj vizitantoj alkuras por vidi la plej etan havenon de Francio grandan kiel naĝejo, kiu malpleniĝas dufoje ĉiutage. Por sia laŭcela uzado, ĝi starigis fiksŝnuregan sistemon , kiu estas samtempe modesta kaj genia. Tiele, 28 ŝipetoj povas sendifekte kunkoĝi.
La bela geometrio de bonordigitaj ŝnuregoj ; la kolorigitaj aldonaĵoj, vicigitaj kiel rektiĝitaj soldatoj, kaj la rustikaj kabanoj, fariĝas la loko ĉarmega.
Krome, de 1969, la fama franca poeto Jacques Prévert,fariĝis la kutima gasto en la proksima hotelo. La homo kun la ĉiama cigaredo ĉe la lipo banis sin en Port Racine. Li estis farante subskribojn sur la malplenaj cigaredpaketoj kaj distris la infanojn mimante la elephantojn per la maniko de la pulovero.
Hodiaŭ Guillaume de Monfreid, arkitekto kaj akvarelisto, familiarulo de la loko, diras : La plej bela, tio estas Port Racine, sed neniel diskonigu !
Diskrete aro da esperantistoj foje frekventas la agrablan trinkejon kiu ĉeas la havenon, por refreŝiga momento dum kiu ili elvokas beletrajn temojn.
Laŭ eltondaĵo.
Ekso-planedo tiel blua kiel la tero.
Por la unua fojo, astronomoj uzante la spacan teleskopon Hubble, sukcesis determini la veran koloron de ekso-planedo. Situante je 63 lumjaroj de la tero, en la konstelacio de la Eta Vulpo, HD 189733b, tio estas ĝia nomo, estas gasa gigantino, tute negastema. Ĝin baladas ventegoj je 7.000 km/h kaj pluvas vitro. Ĝia koloro estas kaŭzita de ĝia atmosfero, kies temperaturo povas atingi 1.000 gradojn, ŝarĝita per eroj da siliciato, kiuj difuziĝas bluan lumon.
Laŭ eltondaĵo.
Manpleno da vera poezio
Kolektitaj poemoj. L. N. M. Newell. Manĉestro: Esperantaj Kajeroj 8, 1987. 80 p. 21 cm. 7,50 gld.
Mi konsilas komenci legadon de tiu ĉi libro de la dua parto: fascina priskribo de la poeta vivo, kiun brile faris Edwin de Kock. Ĝi impresas kiel aventura romano: tiel neordinara estis la vivo de tiu neordinara civitano de Esperantujo. Li vivis kaj agis en Britio, Francio, Italio, Belgio, Egiptio, Sudano, Aŭstralio. Li ŝanĝis multajn profesiojn kaj eĉ estis, dum la milito, oficiro de la kontraŭspiona servo de la brita armeo. Kaj samtempe li ĉiam vivis kaj agis en sia plej amata lando Esperantujo: verkis, tradukis, redaktis, instruis, organizis, kreskigis novajn generaciojn de kleraj esperantujanoj, kaj amikis kun bonaj homoj.
Newell estas konata kiel aŭtoro de nur malmultaj originalaj poeziaĵoj, aperintaj en Esperanta Antologio, Dekdu Poetoj, Baza Literatura Krestomatio kaj dise – en revuoj. Edwin de Kock faris al ni belan donacon, transforminte tiun malmulton en multon – 29 verkoj! Ne tro granda multo. Sed ĉiu poemo estas vera poemo, verkita de matura poeto. Mi volonte analizus la verkaron de Newell, sed mi ne povus fari tion pli bone ol faris Edwin de Kock en la antaŭparolo. Tial mi nur diros ke Newell estis unu el la nemultaj veraj poetoj de Esperantujo. Kaj kiel pruvon, mi citos lian muzikecan versaĵon, kiun li verkis apenaŭ 24-jara.
Parizo
Postlasis mi la koron en Parizo,
Nun restas mia koro trans la mar';
Revenis mi al hejmo kun valizo,
Enue vivi dum alia jar' . . .
Sed koron mi postlasis en Parizo.
Aĥ, kiom mi sopiras al Parizo!
Eksaltas mia sango en la vejn';
Urbego de gajeco kaj surprizo,
De vino, kaj kafejoj apud Seine
Ĉielon spegulanta el turkiso.
Printempe verdas arboj en Parizo,
Bluetajn ombrojn ĵetas Notre Dame,
Kaj kajoj malvarmetaj de Parizo
Dormetas sub karesa suna flam'
Ĝis brilos lampoj sub krepuska grizo.
Tre belaj estas Moskvo kaj Kadizo,
Berlino, Buda, Romo kaj Vien';
Pli bela estas urbo sur Tamizo;
Sed ravas min nur franca la siren':
Min sorĉos ĝis la morto nur Parizo.
Da rimoj elĉerpiĝis la provizo:
Mi finu. Sed komprenu anĝelar':
Post morto min atendos Paradizo,
Sed iros al Ĉiel' nur ŝelo – ĉar
mi lasos mian koron en Parizo.
Kiu post tiu am-konfeso ne ek-sopiros pri Parizo? Kaj se Dio favoros min kaj iam venigos min en Parizon, min akompanos tie Leonard Newell kun sia sugestia Parizo.
Boris Kolker (Rusio)
La papilio.
Naskiĝi kun printempo kaj morti kun la rozo,
Zefir-flugile naĝi en la ĉiel-velur',
Sur sin' de virgaj floroj sin luli por ripozo,
Ebrie de parfumoj, de lumo, de lazur',
Forskui flugil-polvon, ankoraŭ june brile,
Kaj flugi for al volboj eternaj spir-simile,
Jen por la papilio la ensorĉita sort' .
Tutsame la deziro: ne haltas eĉ momente,
Kaj ektuŝinte ĉion, ĝi fine nekontente
Reflugas por volupto al la ĉiela pord' .
Traduko farita de K. Kalocsay, la fama esperantisto.
jen la teksto de la intervjuio pri Lanti.
Bv. vidui en " Verkistoj"
La " Senncieca Revuo" jhus aperis por la jaroj 2012-13. Temas pri bela revuo, kiu entenas tre interesajn artikolojn. Plie vi trovos ene la intervjuon kiun mi lastjare donis en Hérouville- Saint- Clair okaze de mia prelego pri la fama sennaciisto.
Mi ne ankoraux tralegis la enhavon. Sed, senprokraste mi ntencas substreki du chefajn artikolojn: la unuan pri SAT, de Vinko Markovo; la duan pri Marx, Reclus kaj Braudel : kien iras la homa evoluo ? de Djémil Kessous.
de esperanto-zentrum@web.de ajouter à mes contacts créer une alerte SMS
à "Otto Kern" <OttoKern@web.de>
date 05/07/13 01:11
objet Interkultura Centro Herzberg (rondcirkulero 5) pri daurepocevo
voir l'en-tête complet
Germana Esperanto-Centro / Interkultura Centro Herzberg
GEA- Filio por Klerigado kaj Kulturo
DE-37412 Herzberg am Harz...la Esperanto-urbo, Germanio 04.07.2013
Karaj,
konstante okazas multaj diverstipaj aktivecoj en la Germana Esperanto-Centro resp. ICH.
1) Ankau pro la eksterordinara reala bonsxanco "Esperanto-urbo" ni strebadas sur nemalmultaj kampoj kaj kreis kaj kreas novajn modelvojojn.
Certe aliaj kopias "niajn celkonsciajn agadojn" certgrade. Principe ni gxojas pri tio, prefere se vi mencias
la "fontindikon".
Por la nuntempa Esperanto-movado daurepovaj "nuntempaj vojoj" ja gravas, por iom helpi cxe la prospektiva evoluado.
Ekzemple ni gxojas ankau pri la floranta "D-ro Ludovika Lazaro Zamenhof-rozo", kiu momente floradas en la Esperanto-Gxardeno. Bedaurinde nur tro malmultaj scias pri tio. Ankau tio estas parto de nia reala vivo en "Esperanto-Kulturo" resp. "Esperanto-medio".
2) La konstanta strebado je favoro por Esperanto sur nemalmultaj kampoj ege gravas. Jen ekzemplo: La sukcesa partopreno cxe ia lingva ekzameno bonas, sed gxi ja nur atestas la certgradan scion de la lingvo.
Uzantoj de Esperanto NEPRE devus / devas scii multe pli, ekz. pri literaturo, kulturo (ekz. la temoj de tiu cxi instrufako jam estas vastgamaj), historio, kolektado, instruado, tradukado, fakaj agadoj, interlingvistiko, lingvistiko, bibliotekaj scioj, argumentado, informado, varbado, organizado, financado, kulturprojektoj, ktp. Ni provas helpi lau niaj spertoj kaj scioj. Pro tio same ni funkcias (jam de multaj jaroj) kiel unika klerigejo de Germana Esperanto-Asocio kaj regule ni ofertas klerigsesiojn (studmodulojn), ekz. de la 20a ghis la 22a de septembro 2013 pri tradukado kaj la Nacia Parko Harz (unika bonsxanco por la Esperanto-movado). Bonvenon.
3) Nia honorofica laborteamo (de Interkultura Centro Herzberg) ankorau estas malgranda. Evidente je dauro ni bezonos seriozajn honoroficajn kunkonstruantojn kun multaj fakaj scioj. Laboradi resp. zorgadi cxiusemajne 80 horojn kaj pli por la nemalmultaj Esperanto-taskoj je dauro ne estas sana kaj ne tro kuraghiga afero. Tamen ni zorgos lau niaj eblecoj. Multaj pensas, ke la urbo Herzberg (Esperanto...urbo) pagas nin, sed tio ne estas la vero. Tamen la urbo Herzberg am Harz...la Esperanto-urbo morale multe subtenas Esperanton kaj kun fiero ni servas kiel la oficala Esperanto-partnero. Estas vera gxojo kaj sukceso je dauro laboradi kune kun nia urboadministracio.
Cetere kelkaj t.n. "Esperanto-firmaoj" en Herzberg ne estas membroj cxe ni
Al nia eta honorofica laborteamo mi ege dankas. Certe multaj scias la nomojn.
Nur en la senco de komunutileco ni volas kaj povas helpi je favoro por Esperanto.
Se iu serioze volas honorofice kunkreadi lau niaj konceptoj bv. kontakti min.
Anticipe mi/ni dankas.
Amike kaj samideane salutas
Petro Zilvar
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz - la Esperanto-urbo
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
http://www.herzberg.de
http://ic-herzberg.de (kun fotoalbumo)
marquer comme non lu
Côtis - Capel (1915-1986).
- la ĉefaj informoj pri tiu ĉi normanda poeto estas haveblaj en la franca alklakante lian nomon.
La vizito en nia urbo de la japana esperantisto Hori Yasuo, kiu prelegis pri la katastrofo de FUKUŜIMA, estas bona okazo por plikonatiĝi kun nia loka poeto. Lastjare mi emfazis lian valoron tradukante al la hebrea dek kvar el liaj poemoj. La lasta " La Kaverno de Baligano" estas firma kondamno pri la starigo de Atomenergia Centralo en nia regiono. Jen la teksto kaj la antaŭaj komentoj.
- Bv. viziti la rubrikon " verkistojn" - écrivains.
| Calendar
Webmaster - Infos
Connexion
 2 membroj
Les derniers inscrits
- KylianFr - JEANPaul
Konektitaj 13
Visits
Kiu vizitas
|