**
**
**
**
**
**
2013 AG-02
Kristana angulo
Muziko
|
Elŝutajoj
Kipro malkovras sian unuan romian ŝipruinon sendifektan - de MONTAIGU la 05/07/2019 : 16:24 Vidu en la franca ĉi-supre. Esperantaj libroj - de MONTAIGU la 28/06/2019 : 16:50
Memortago:okinava batalo - de MONTAIGU la 26/06/2019 : 06:00 Memortago de la fino de la okinava batalo La 23an de junio 2019 La 23an de junio okazis la ceremonio por konsoli animon de militmortintoj en la batalo de Okinavo en la Pacpreĝa Parko en la urbo Itoman kun la ĉeesto de 5100 homoj. En tiu batalo en 1945 mortis pli ol 240 000 homoj, el kiuj duono estis loĝantoj de Okinavo. Kiel finiĝis la okinava batalo? Por la tiama japana registaro la plej grave estis protekti la imperiestron kaj ĝian reĝimon, ne protekti la popolanojn. Por tiu celo la registaro bezonis tempon por negoci kun la aliancaj regnoj, ĉefe kun Usono, kaj ne deklarinte sian kapitulacon, ĝi ordonis al sia armeo en Okinavo kontraŭbataladon. Okinavo estas malgranda insularo. Ĝin ĉirakaŭis kaj bombardadis la batalŝipoj kaj aviadiloj, sekve ne nur soldatoj, sed ankaŭ loĝantoj suferegis kaj viktimiĝis. La 23an de junio 1945, la komandanto Uŝiĵima Micuru, ne plu havante esperon pri organiza kontraŭbatalado, 117 sinmortigis per la japana tradicia maniero harakirio, postlasis jenan ordonon al siaj soldatoj. Karaj soldatoj, vi bataladis jam 3 monatojn kaj plenumis vian taskon. Via lojala kaj brava batalspirito brilados eterne en la posta mondo. Nun nia flanko estas en kaoso, perdinte interkomunikadon, sekve ne eblas komandi vin. Ekde nun vi restu ĉe via bazo kaj batalu sub la komando de via suprulo ĝis la fino. Adiaŭon. Tiu ĉi ordono estas la lasta. Vi ne havu malhonoron kiel kaptitoj, sed vivu sub la eterna moralo. Uŝiĵima forĵetis sian respondecon kaj ordonis pluan bataladon al la soldatoj. Tiu ĉi tago, la 23a de junio 1945, fariĝis la oficiala fino de la okinava batalo, sed laŭ lia ordono soldatoj plu bataladis ĝi septembro. Dum la milito la gvidantaro ofte uzis tiun frazon “Vi ne havu malhonoron kiel kaptitoj, sed vivu sub la eterna moralo” al siaj soldatoj, kiu signifas “batalu ĝis morto por la imperiestro”. Tiu ĉi frazo havis grandan influon al la soldatoj. Ili devis elekti senutilan morton ol esti kaptitaj. Tiamaniere viktimoj multiĝis. Sur la cenotafo de Iŝiĵi estas engravuritaj pli ol 240 000 nomoj, inkludante multajn okinavajn loĝantojn, usonajn kaj britajn soldatojn.
Deklaro de la guberniestro kaj la ĉefministro guberniestro Tamaki. 118 Jam pasis 74 jaroj post la fino de la okinava batalo, sed en Okinavo havanta nur 0,6% de la tuta japana tereno estas 70,3% de la usonaj militbazoj ekzistantaj en Japanio. Tiuj grandegaj militabazoj estas grandega malhelpo al la progreso de Okinavo. Dum 47 jaroj post la unuiĝo de Okinavo al Japanio okazadas krimoj, akcidentoj, bruoj ktp., kiuj estis kaŭzitaj de la garnizonanta usona armeo. Vi rememoru, ke en tiu ĉi aprilo okazis tragedia krimo fare de soldato de la usona mararmeo. Malgrandigo de la usonaj militbazoj kaj revizio de malegala konvencio inter Japanio kaj Usono pri la usona armeo en Japanio estas grava devo de ambaŭ landoj. Pri la nove konstruota militbazo Henoko loĝantoj de Okinavo ripete montras sian kontraŭan opinion en la elektoj kaj referendumo, sed la registaro ignoradas tiun opinion kaj plu antaŭigas la konstruadon. Ĝi ne respektas la opinion de Okinavo, kiun Okinavo prezentis laŭ la demokratia proceduro, kaj atencas nian aŭtonomian rajton. Mi forte postulas, ke ĝi reduktu danĝeron de la aerodromo Henoko kaj rezignu konstruadon de la militbazo Henoko. Okinavo estas “lando de moralo”, kiu celas pacon. Ni okinavanoj dissendos nian pacan koron al la mondo surbaze de la heredita paca kulturo. Ni volas ludi gravan rolon por efektivigi eternan pacon en la mondo. Poste la ĉefministro Abe parolis, sed lia parolado estas ŝablona kaj tute ne emociis la aŭskultantojn. Li eĉ ne menciis pri la konstruado de la militbazo Henoko. Se li 119 vere kredas, ke la konstruado utilos por Okinavo, li devis klarigi tion al la okinavanoj, sed li ne faris tion. Li rapide kaj mallonge parolis. Ŝajnis al mi, ke li volas plej rapide eskapi el tiu ceremonio. Fine de lia parolado aŭdiĝis multaj riproĉoj kaj kritikoj el la ĉeestantoj, ekzemple “Mensogulo!” kaj “Ĉesigu la konstruadon!”. En tia ceremonio neniam aŭdiĝas tiaj riproĉoj krom en Okinavo, kio signifas la grandan koleron de okinavanoj al la ĉefministro kaj la registaro. Poemo de knabino Deklamis sian poemon Jamauĉi Rena, lernantino en la 6a lernojaro de la elementa lernejo Kanegusuku. Ŝia poemo estis elektita el 1098 poemoj. Ĉiun jaron poemoj de geknaboj en la ceremonio emocias la aŭskultantoj. Mi jam kelkajn fojojn tradukis tiujn poemojn en Esperanto. Jen ŝia poemo: Vera feliĉo
Tre bela blua maro, 120 Ĉu ĝi ne vidis tian Okinavon?
Tre verdaĵplena tero,
La klara, blua ĉielo, pro la perdo de sennombraj valoraj vivoj, tion sciante, ĉu ĝi ne ploris por Okinavo? En la erao Heisei mi naskiĝis. Nur tre belan bluan maron nur tre verdaĵplenan teron, nur tre klaran bluan ĉielon, mi konas.
Multiĝas homoj, kiuj ne scias,
Kvankam ni ne spertis la militon, 121
ke militoj ne ripetiĝu,
Fariĝi riĉaj,
“Vivo estas trezoro”,
La nova erao Reiŭa komenciĝis kun espero por la morgaŭo, *Erao Heisei: ekde 1989 ĝis aprilo 2019. Dum tiuj jaroj la imperiestro Akihito estis sur la trono. Li detroniĝis pro maljuneco en aprilo 2019, kaj nova erao Reiŭa komenciĝis en majo kun la nova imperiestro Naruhito. 122
Animea ludo por lerni E-on - de MONTAIGU la 17/06/2019 : 18:37 Intervujo pri tiu ludo.vAnimea ludo instruas Esperanton sub alia nomode Redakcio je 2019-06-17 en kulturo Survoje hejmen de lernejo japana knabino subite trovas sin en nekonata loko, kie ĉiuj parolas fremdan lingvon. La lingvo nomiĝas Juliamo, kaj ŝi devas lerni ĝin por trovi la vojon hejmen. Tiel komenciĝas la rakonto en komputila ludo, kiu instruas al la ludantoj Esperanton sub kaŝnomo.
Interreto jam proponas multajn novajn manierojn por instrui Esperanton kaj allogi novajn homojn al la lingvo. Sed nun aperis tute nova ilo por disvastigi la lingvon: animea videoludo. Antaŭ du jaroj, la firmao SukeraSparo (kies nomo venas el Esperanto) kreis japanlingvan ludon pri junulino perdita en mondo kie oni parolas nur Esperanton. Ŝi (kaj la ludanto) devas lerni Esperanton por pluvivi en ludo, kiu estas samtempe amuza kaj eduka. La firmao MangaGamer ĵus eldonis anglan tradukon de la ludo, kun la nomo The Expression: Amrilato. Libera Folio petis ilin rakonti pli pri la ludo. Al la demandoj respondis Michael Hogan, kiu tradukis la ludon al la angla, redaktoro Tania Jensen, kaj Craig Donson, unu el la programistoj de la anglalingva versio. Libera Folio: Klarigu kio estas The Expression: Amrilato Michael Hogan: – Ĝi estas rakonto pri japana adoleskantino Rin, kiu estas translokita al alternativa universo kie Esperanto estas la ĉefa lingvo. (La lingvo estas nomita Juliamo en la ludo.) Alia junulino Ruka renkontas ŝin surstrate kaj prizorgas ŝin. Tania Jensen: – Ruka helpas al Rin adaptiĝi al la nova ĉirkaŭaĵo, lerni la lingvon kaj trovi la vojon hejmen. Dum la ludo, ili alproksimiĝas kaj amrilato kreskas inter la du. La ludo estas parte edukilo – la ludanto lernas Juliamon kun Rin, kio aldonas enprofundiĝan elementon al la ludo. Craig Donson: – Temas pri bildromano, interaga rakonto kiu proponas al la ludanto elektojn. Survoje hejmen de la lernejo, la ĉefpersono subite estas translokita en mondon kiu similas al la ŝia, kun du malsamecoj: la ĉielo ĉiam estas rozkolora, kaj oni parolas lingvon kiun ŝi ne komprenas. Bonŝance, unu knabino komprenas sufiĉe de la japana lingvo kaj estas helpema.
Kial oni elektis Esperanton kiel la lingvon por la ludo? Michael Hogan: – Mi konjektas ke la kreintoj de la ludo verŝajne elektis Esperanton, ĉar ĝi origine estis kreita por faciligi komunikadon inter homoj kun malsamaj denaskaj lingvoj. La fakto ke la ludo nun estas tradukata al multaj lingvoj estas signo de la sukceso de Esperanto. Tania Jensen: – Parto de la allogo de la ludo estas la ŝanco kune kun la ĉefrolulo lerni lingvon, kiun oni kreis por esti uzata de homoj ĉirkaŭ la mondo, tial tio ŝajnas la perfekta elekto. Craig Donson: – Esperanto estas konstruita el hind-eŭropaj lingvoj, sed ĝi havas malmultajn komunaĵojn kun la japana lingvo. Ĉar la gramatiko kaj vortaro estas tre malsamaj de la japana, povus esti pli malfacile por japana ludanto lerni Esperanton ol por ludanto kiu parolas unu el la lingvoj sur kiuj Esperanto baziĝas, kiel la anglan. La plej simila referenco por japana ludanto probable estas la angla, sed kiel Rin tuj malkovras kiam ŝi eniras la mondon de Juliamo, tio ofte ne sufiĉas por kompreni. – Mi kredas ke ĉi tiu unika defio por japanaj ludantoj estis la ĉefa kialo por la kreo de la ludo. Kvankam Esperanto estas la plej parolata planlingvo, ĝi malofte aperas en la ĉefaj amaskomunikiloj. Tio donas senton de noveco al japanaj ludantoj. La deziroj de Rin lerni Juliamon kaj Ruka lerni la japanan, kune kun la kreskantaj romantikaj sentoj inter ili, kreas la unikan premison de la rakonto. La konateco de adoleskanta romantika kaj isekai rakontoj (kie roluloj estas nevole elprenitaj en alternativan universon) por la japana ludantaro faciligas la edukan rolon de Esperanto en la rakonto. Kiom da Esperanto oni lernos per la ludo? Tania Jensen: – Mi pensas ke oni regos la bazajn elementojn: gramatikon, la strukturon de frazoj, kaj komencon de propra vortprovizo. La enludaj lecionoj kaj kvizoj ankaŭ helpas al la ludantoj kontroli kaj kreskigi sian scion. Michael Hogan: – Ĉar Esperanto estas planlingvo, ĝi havas tre regulan strukturon, do ludantoj lernos la bazajn regulojn kaj komencos akiri la lingvon tre rapide.
Craig Donson: – La ludo estis kreita kun helpo de la Japana Esperanto-Instituto. Kvankam Juliamo estas fikcia lingvo kun fikciaj elementoj, ĝi estas tre simila al Esperanto, do la ludo estas bona enkonduko al Esperanto. Mi devas substreki, ke pro la rakonto, kelkaj ŝanĝoj estis faritaj al nia versio de la lingvo, ĉefe la fikcia alfabeto kaj iuj ŝanĝetoj al la gramatiko kaj vortprovizo. Sed ĉi tiuj ŝanĝoj estas malmultaj, do Juliamo estas plejparte identa al Esperanto. – Kelkfoje en la rakonto, Rin ricevas lecionojn pri la fundamentoj de la lingvo, kiuj estas rektaj paraleloj al Esperanto. Helpiloj estas montrataj en la ekrano de la ludo. Ankaŭ estas interagaj kvizoj, kiuj testas la scion de Rin – kaj tiujn de la ludanto. Temoj por la kvizoj inkluzivas nombrojn, strukturon de frazoj, kutimajn frazojn kaj korpopartojn. Oni povas refari la lecionojn iam ajn ekster la rakonto per la “studada maniero” de la ĉefa menuo. Ankaŭ malgranda vortaro ankaŭ estas uzebla kaj enhavas vortojn kaj ekzemplajn frazojn, el kiuj multaj ne estas uzataj en la ludo mem. – La alfabeto de Juliamo enhavas literojn kiuj similas al la latina alfabeto, kion Rin rimarkas kiam ŝi studas ĝin. Eblas ŝanĝi la alfabeton de Juliamo al la alfabeto de Esperanto, kio plifaciligos la lernadon por la ludanto. Se la ludanto volas, eblas preterpasi la kvizojn kaj atenti nur pri la rakonto, kaj eblas fari la kvizojn kaj lecionojn iam ajn. Post la fino de la ludo, aperos traduko de ĉiuj paroloj en Juliamo, kio instigas al multfoja reludado de la ludo. La du ĉefroluloj estas samseksemulinoj, ĉu la ludo havas pozitivan mesaĝon pri GLAT-uloj? Tania Jensen: – Jes, certe! La amrilato en la ludo estas montrata kiel tute normala kaj sana, kaj oni zorgeme donas al la romantika evoluo inter Rin kaj Ruka tempon, atenton kaj respekton, samkiel oni kutime faras en rakontoj pri malsamseksemuloj. Mi tute rekomendas ĉi tiun ludon al iu ajn kiu serĉas pli da GLAT-ula rigardaĵo. Michael Hogan: – Kvankam la du ĉefroluloj estas knabinoj, kiuj estas romantike allogataj unu al la alia, mi hezitas nomi ilin lesbaninoj, ĉar oni neniam mencias ilian seksan direktiĝon, nur la sentojn unu al la alia. La amrilato estas traktata normale kiel iu ajn alia amrilato, kaj estas nenia atento pri la fakto ke ambaŭ estas knabinoj. Craig Donson: – Unu el la ĉefaj temoj de la ludo estas la ebleco por amrilato malgraŭ lingvaj bariloj. La vorto Juliamo enhavas kelkajn signifojn – ĝi estas kunaĵo de la vortoj “juli” kaj “amo.” “Juli” similas al "juri" la japana vorto por la literatura ĝenro pri amo inter du virinoj, kaj la Esperanta vorto “amo”. Dua signifo aperos dum la rakonto, kaj mi lasas al la ludantoj mem malkovri ĝin. – La amrilato inter Rin kaj Ruka ne estas pridemandata aŭ iel trakata kiel malordinara – neniu atento estas donita al ilia sekso, nek estas ajna provo kaŝi ilian amrilaton. De la rakontado ĝis la nomo de la lingvo, ĉiuj elementoj kreas ampleksan pozitivan mesaĝon pro amrilatoj en nekutimaj cirkonstancoj pro la atento al romantiko inter du junulinoj kiuj iĝas intimaj dum la progreso de la rakonto. Amo estas grava temo en la ludo, sed ĉu la ludo estas erotika? Craig Donson: – Estas neniu erotikaĵo en la ludo. Tania Jensen: – Mi ne dirus erotika, ne. La rakonto montras florantan amon inter du junulinoj kiuj ankoraŭ malkovras sin, do la emfazo estas pli pri la romantiko ol la erotiko. Michael Hogan: – Kvankam iom da fizika romantiko okazas dum la ludo, mi ne priskribus iun parton kiel erotikan. Nenio el la enhavo de la ludo estas seksa krom la priskribo de la fizika allogo inter la ĉefroluloj Tania Jensen: – Sed la vidpunkto estas tre naiva kaj nesperta. Ĝi estas tre ĉarma. La ludo estis lanĉita en la 13-a de junio kaj estas aĉetebla ĉe MangaGamer kaj ĉe GOG. La eldonejo proponas la ludon kiel senpagan donacon al ĉiuj asocioj kiuj instruas Esperanton. Simple sendu retmesaĝon al support@mangagamer.com. Intervjuo: Robert Nielsen. Anglalingva versio legeblas ĉi tie.
Animea ludo por lerni E-on - de MONTAIGU la 17/06/2019 : 18:30 Jen kelkaj interesaj pag'oj pri lMovadaj novaj'oj - de MONTAIGU la 17/06/2019 : 17:49
Kredu min, Sinjorino - de MONTAIGU la 15/06/2019 : 11:05 Petro rifuzas, Pau'lo ekuzas.Kiam mi vekig'is la postan matenon, mi vidis Anjon gracie preparantan la matenmang'on. S'i portis c'arman flordesegnan antau'tuketon c'irkau' la talio kaj kantzumis dum s'i pas'etis okupe. S'iaj kas'tankoloraj bukloj dancis c'e c'iu pas'o. S'iaj brunaj okuloj spegulis kontentecon.Fine vi vekig'is, s'i diris. Vi certe amas vian liton.Mi pli amas nian Ni mang'os c'i tie. estos pli varme. Ha, belan fajron vi kreis ! C'u g'i ekbrulis akcidente ? Mi neniam vidis virinon kiu scius bruligi fajron. Mankas al ili la racio. Ili ne povas kompreni, ke fajro bruligas aeron, ne lignon kaj karbon. Bone, spertulo, tio estas via laboro estonte. Mi prizorgis mian tualeton, okulsekvante s'iajn movojn. C'io preta, s'i pepis. Mi venis al s'i tute proksime kaj rigardis en s'iajn okulojn. Mi c'irkau'brakis s'in kaj premis s'in strec'e al mi. Nu, nu, s'i admonis, ne denove. C'u mi ion diris ? mi protestis kun klvazau'- senkulpa tono. En c'i tiu proksimeco ne necesas ke vi parolu - kaj cetere oni ankau' devas mang'i....Sciu Kia stranga ideo ! Tamen por ne kontrau'stari vin, mi ec' mang'os sekvota p.70 Japonia problemo - de MONTAIGU la 10/06/2019 : 18:58
Problemo de 80-50 la 9an de junio 2019
En Japanio troviĝas “Problemo de 80-50”. Jam de kelkaj jaroj oni menciis gravecon de tiu problemo, sed en majo ĝi aperis tre subite kaj klare kiel tre grava problemo.
La unua krimo La 28an de majo 2019 51-jara viro subite atakis gevirojn kaj gelernantojn atendantajn buson en la urbo Kaŭasaki de la gubernio Kanagaŭa. Antaŭ tri monatoj tiu viro aĉetis kvar longajn kaj akrajn tranĉilojn, kaj en tiu tago li, preterpasante ilin, tranĉis la kolon kaj dorson de tiuj homoj. Unu viro kaj unu lernantino mortis kaj aliaj 20 homoj estis vunditaj. Kaj fine li mem tranĉis sian kolon kaj mortis. Kutime kiam tia krimo okazas, aperas en televido kaj ĵurnaloj la foto de tiu krimulo, kaj en tiu ĉi okazo ja aperis lia foto, sed ve, ne la lastatempa foto, sed tiu el la albumo de lia kursfina ceremonio de mezlernejo. Do en la foto ne aperis plenkreska vira vizaĝo, sed tiu de knabo. Kial la amaskomunikiloj ne povis trovi lian lastatempan foton? Post lia knaba tago, li tre malofte aperis en la socio, nek havante amikojn, nek vizitante najbarajn vendejojn kaj manĝejojn. Li estis vartita de geonkloj nun en siaj 80-jaraj, ĉar liaj gepatroj eksedziĝis. Lastatempe li neniam parolis kun la geonkloj. La polico traserĉis lian ĉambron, sed ĝi povis trovi preskaŭ nenion. Li ne havis komputilon, nek poŝtelefonon. Li longe fermis sin en sia ĉambro. Unu policano diris: „Mi ne povas imagi, kian karakteron li havis. Mi sentas, kvazaŭ li ne ekzistus”.
La dua krimo La 1an de junio 76-jara viro Kumazaŭa, kiu estis kapabla burokrato respondeca pri gravaj aferoj en la ministerio de agrikulturo, mortigis sian filon 44-jaran. Kial tia elita homo faris tian teruran krimon?
En la tago de la mortigo okazis sporta tago en la najbara elementa lernejo. Li estis iritita de la “bruo” el la lernejo kaj kriis, “Mi mortigu ilin!” Tiun momenton Kumazaŭa decidis mortigi lin, ĉar li timis, ke lia filo mortigos gelernantojn en la lernejo. Li rememoris la tragedion okazintan en Kaŭasaki kelkajn tagojn antaŭe. Kutime en televido arestitoj kaŝas sian vizaĝon, sed Kumazaŭa ne faris tion. En lia mieno ne troviĝas nek bedaŭro, nek sinkritiko, sed ŝajnas, ke li akceptis sian sorton. Liaj eksaj kolegoj laŭdas lin, sed ili tute ne sciis, ke li havas filon, nek sciis, ke li havas tian filon. Ekzisto de lia filo estis tiele kaŝita al liaj konatoj kaj eĉ al liaj najbaroj.
Kio estas la problemo de 80-50? Ĝi estas problemo de gepatroj en siaj 80-jaroj kaj gefiloj en siaj 50-jaroj. Antaŭe ĝi estis nomata “Problemo de 70-40”, sed post 10 jaroj ambaŭ flankoj maljuniĝis kaj nun ĝi estas nomata “Problemo de 80-50”. La japana socio draste ŝanĝiĝis en la lastaj kelkdek jaroj. Estis jaroj, kiam estis malfacile por junuloj trovi konstantan laborlokon. Multe ne adaptiĝis al tiu socia ŝanĝiĝo kaj restis/as en hejmo, plu vartite de siaj gepatroj. Malfaciliĝis edz(in)iĝi. Tiuj senedz(in)aj junuloj restas hejme. Multiĝis tiaj homoj, kiaj restadas hejme, aŭ restadas en ŝia ĉambro sen kontakto kun siaj gepatroj. Laŭ la statistiko de la registaro troviĝas en la tuta Japanio 600 mil tiaj “sinfermaj homoj”. Antaŭe la registaro helpis nur tiujn, kiuj estis malpli ol 40-jaraj, sed gepatroj de tiuj homoj pli kaj pli maljuniĝas aŭ mortas, do pli serioziĝis la problemo de pli maljunaj sinfermaj gefiloj kun pli maljunaj gepatroj. Kiam la gepatroj mortas, iliaj gefiloj ne povas vivi, perdinte pension kaj vartadon de siaj gepatroj. Iuj el ili povas fariĝi tro senesperaj kaj volas venĝi sin al la socio. Iuj volas morti, tamen ili ne havas kuraĝon sin mortigi, do ili mortigas aliajn por esti mortpunotaj. Tiaj krimoj jam okazis foje, sed la socio kaj la registaro ne povis trovi utilan rimedon por tio.
Troviĝas sinfermaj homoj ankaŭ ĉirkaŭ mi Tiu problemo de 80-50 ne estas fremda afero ankaŭ por mi. Inter miaj amikoj estas tiuj, kiuj havas tiajn gefilojn, kiaj ne edz(in)iĝis, kiaj ne povas labori konstante pro malbonŝanco aŭ pro mensa problemo, kaj kiaj sinfermas hejme. Antaŭ 10 jaroj mi loĝis en iu loĝkvartalo kun 40 familioj. Onidire tie nun estas 3-4 sinfermaj “gefiloj”, kiuj estas preskaŭ samaĝaj kiel miaj gefiloj. El ili unu filino jam perdis sian patrinon kaj la patro estas duone demenca, drinkante alkohoraĵon. Kio okazos al tiu filino? Mi ne scias, kiuj estas aliaj. Ili loĝas kaŝite en sia hejmo kun maljunaj gepatroj. Miaj gefiloj vivas senprobleme, sed ankaŭ ili povis estis similaj. Mi estas feliĉa pro miaj gefiloj, sed ne estas tute feliĉa, pensante pri miaj amikoj kun tiuj gefiloj.
La problemo donas ombron al la socio Tiu problemo estas socia problemo, kaŭzita de kruela kapitalismo kaj de la malvarma registaro. Popolanoj vidas tian realon ĉirkaŭ si, do ili ne povas kredi, ke havi gefilojn donos al ili feliĉon. La registaro publikigis demografion de 2018 la 7an de junio. En 2018 naskiĝis 918 397 beboj, 27 668 malpli ol en 2017. Tiu nombro estas la plej malgranda ekde la jaro 1859, ne 1959. Kontraŭe mortis 1 362 483 homoj, la plej multe post la dua mondmilito. Sekve la japana loĝantaro ŝrumpis je 444 085 homoj. Oni prognozas, ke la loĝantaro pli kaj pli malgrandiĝos. Tiu problemo de 80-50 estas tre serioza, do la registaro devas ĉiel solvi ĝin plej frue kaj plej sincere, sed ĝi turnas sin al aliaj bagatelaj aferoj. Ne malmultaj timas, ke Japanio fariĝos ekonomie kaj morale tre mizera lando post 10 jaroj. Multaj diras al si, „Ne gravas, ĉar mi baldaŭ mortos”.
5
Ega Novaj'o. - de MONTAIGU la 29/05/2019 : 07:59
PUBLICITÉ
marcel.lemeltier@wanadoo.fr : Vous avez 992 message(s) dont 140 non lu(s) mes préférences | aide
| Calendar
Webmaster - Infos
Connexion
![]() Les derniers inscrits
- KylianFr - JEANPaul
Konektitaj 50 Visits
Kiu vizitas
En ligne ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() Visiteurs/pays cette année
Vous venez de : |