Fermi ESPERANTO

**

Fermi Esperantaj verkistoj

**
**
**
**
2013 AG-01
Diaporama

Fermi  2013 Assemblée générale

Fermi  Réunions

Kristana angulo
Muziko
Montaigu - La Hunne-a " AFERO".

La Hunne-a « afero » inda je « polaro » kiel ĝi estas elvokita en la franca libro de Bernard Cottret : «  Thomas More ». ( Editions Tallandier 2012).

 

 

Fama juĝa afero nedirekte havos gravajn konsekvencojn por Thomas More. La mistera morto de Richard Hunne, enprizonigita en Sankta Paŭlo okazigis iajn rumorojn kontraŭ la ekleziularo. Sekve de tio,  perforta  kontraŭklerikala ondo naskiĝis. Kion oni riproĉis al Hunne ĉe la momento de lia aresto ? Inter aliaĵoj, li deklaris, ke la pastroj kaj episkopoj estis «  la skriboj kak farizeoj kiuj krucumis Kriston ». More  obsede revenis al tiu afero. Ĝi certe naskis lian alvokon al forpelo de la herezuloj. Kiel, honesta justicoficisto, kiu tutevidente estis tolerema kaj malfermita je la religia evolucio, iĝis la simbolo mem de la batalo kontraŭ la herezo ? Tiu evoluo datiĝas almenaŭ por siaj prolegomenoj, je la Hunne-a afero. Tiu juĝa skandalo iel  okupis tiam kompareblan lokon kun la afero Calas je la XVIII-a jarcento aŭ Dreyfus ja la XIX-a en Francio. Oni estis por au kontraŭ Hunne kiel oni estos por aŭ kontraŭ Dreyfus.
Je la 4-a de decembro 1514, frumatene, oni retrovis Hunne penditata en lia ĉelo en unu el  la sonorilturoj en Londono. La homo en sia pasinteco havis implikaĵoj kun la pastro Thomas Dryffeld ; Ĉi lasta petis, ke li donu al si la baptorobon de unu el liaj filoj kompense de ŝuldoj por entombigo. Sed tio sekvis alajn malakordojn inter klerikoj kak laikoj en la sama kvartalo. Hunne estis « herezulo » de la « lolarda » sekto. Anglio havis siajn lolardulojn je la fino de la Mezeopko kiel la kontinento havis siatempe Katarojn, Vaŭdulojn kaj la Husitojn de Bohemo. Granda reformanta homo,  John Wycliffe, zorgis pri la deveno de la movado, kies partizanoj kontestis la povo de la pastro kaj de la katolika konceptaĵo pri la eŭkaristio. Ankaŭ ili postulis, ke oni traduku, kiel faros la Protestantoj en la XV-a jarcento, la Sanktajn Skribaĵojn en la landa lingvo por, ke ĉiuj fideluloj povu legi kaj kompreni. Ili havis je sia dispono faman leĝon (« praemunire »), kiu ekde la XIV-a jarcento, ebligis ke oni gardu sin kontraŭ la ekleziaj juĝistoj. La leĝo antaŭvidis, ke Anglo povu apelacii, la afero estante submetita al reĝa tribunalo, kiam la ekleziaj tribunaloj faris decidon kiu kontraŭstaris la sekularan jurisdikcion aŭ la liberecojn de la Angla Eklezio. Tiele oni asertis la superragadon de la Krono kontraŭ ĉiu fremda arbitracio,eĉ roma. Klare estis, ke Richard Hunne deklaminte kontraŭ la dekonaĵo, defendis la lulardan vidpunkton. Krome, oni trovis hejme prohibitajn librojn : la Apokalipson de Johano ; Evangeliojn kaj Epistolojn tradukintaj al la angla, se ne paroli pri la verkojn de  Wycliffe.Viktimoj de la persekutado kaj riskante fini sian vivon sur la ŝtiparo, tiuj lolardoj devis alfronti subprementan juĝaparaton, kiu kulminis en la fimemora leĝo De heretico comburendo » ( Oni devas bruligi la herezuloj). Historiografo favora al la Reformo salutis la lolardojn kiel la unuaj anglaj Protestantoj. Sed, hodiaŭ estas malfacile tion aserti. La Akto de 1401 estis trovonto en Thomas More sian plej bonan defendanto, kelkajn jarojn post la Hunne-a afero. Ĉu ne estis pli bone tuj bruligi la herezulojn transdonante ilin al la sekulara brako ol riski, ke oni retrovu ilin alie pendintajn ? Kvankam li  direkte ne ludis ian-ajn rolon en tiuj debatoj, Thomas More ĉeestis, kiam la ekleziastikaj juĝistoj postulis, ke,laŭ la peto de la Londona episkopo, oni bruligu la korpon de  Richard Hunne kaj ankaŭ liajn  librojn, en Smithfield, kelkajn tagojn antaŭ Kristnasko.
Kiu mortigis Richard Hunne ? Kiun sukcesis mortigi lin en la ĉelo ? Kiel kredi, ke li pendumis sin, kiam oni konstatis la vundojn sur lia korpo kaj lian mizerindan kolon frakasitan per feroĉeno ? Aŭ kiam oni mezuris la neatingeblan alton de la improvizita pendumilo ?  Klare temis nur pri murdo ŝminkita je memmortigo, tiel oni murmuris kun akuzanta fingro al la ekleziularo : «  Nova frapo de la pastroj ! ». Tiu ĉi intrigo inda je polica romano, tiu historio de preskaŭ perfekta krimo, interesegis la regatojn de Henri la VIII-a, grandaj amatoroj de mirindaĵoj kaj diversaĵoj – tio estas la ĉiama flanko Sherlock Holmes de la Angloj). Tuj la plej kontraŭaj rumoroj disvolviĝis : laŭ iuj (kaj poste Thomas More defendis tiun tezon) temis klare pri memmortigo ;  laŭ aliuloj, oni ja rekonis  la agmanierojn de la pastroj. Tiuj sentoj pli aŭ malpli dissenditaj estis trovontaj tute naturan esprimon en la Parlemento kaj, kelkajn jarojn poste, eliri plifortigitajn el la skismo kun Romo. Oni estas baldaŭ ironta al unuaranga konflikto inter Eklezio kaj Krono. Tiu lasta preta je uzo de  ĉian-ajn rimedon por limigi la povon de la pastroj. Henriko la VIII-a tamen peris por eviti ĉian-ajn joron kaj la kanceliero de la episkopo de Londono, William Horsey, apenaŭ eskapis je la akuzo de murdo. Laŭ onidiroj, en tiu streĉita kunteksto, Henriko la VIII-a por la unua fojo ekkriis : «  Dio suferas kaj ordonas, ke ni estu reĝo de Anglio. Kaj en la pasinteco la reĝoj de Anglio. ĉiam ŝuldis nur al Dio sola. Sciu,ke ni defendos niajn rajtojn ligitajn je nia materia prerogativo en tiu kampo kiel en ĉiuj aliaj »
Thomas More elvokis la Hunne-an aferon en tre postaj verkoj, Dialogoj pri herezoj kaj la emociiga Favorpeta letero por la animoj, ambaŭ redaktitaj dek kvin jarojn pli  poste. More ĉeestis antaŭ la enketokomisiono, pridemandis rilate la suspektindan forpason de Hunne. En lia rakonto, li pravigis la aŭtodafeojn asertante, ke oni uzis tiajn metodojn nur lastinstance, kaze de pruvigita herezo. Li neis, ke oni povus detrui skribaĵojn pro la nura kaŭzo, ke ili estis redaktitaj en la angla. Li donis klarigojn pri la personeco de Richard Hunne « tiu pendumita, kiun oni malkovris ». Li precizigis, ke lia krimo ne konsistis el tio, ke li legis la Biblion, sed ke li sindonis al la sorĉarto kaj nekromancio. Ankaŭ li substrekis, ke Hunne sekvis Wycliffe en la misfamigo de la Eŭkaristio. El antaŭvidita maniero, More konkludis al la memmortigo de Hunne.Inverse, la nuntempaj historiaj serĉadoj akreditas la tezon, ke li estis murdita.La Hunne-a afero estis siamaniere fortika rivelanto : Thomas More, fronte al la kreskanta kontesto de Eklezio, klare elektis sian kampon. La verkisto de Laŭdo de la frenezo povis esti nur flanke de la institucio, kiu ŝajne garantiis la daŭrigon de liaj kristanaj konvikoj kaj de lia fido.


Kreaddato : 16/08/2013 : 12:27
Lasta modifo : 03/10/2013 : 23:21
Kategorio :
Legita paĝo 6833 fojoj


Printi la artikolon Printi la artikolon

Reagoj pri tiu artikolo

Neniu ankoraŭ lasis komenton.
Estu do la unua !

Calendar
Webmaster - Infos
Connexion
Votre login :

Votre mot de passe :

Se souvenir de moi

Mot de passe perdu ?
Pas encore membre ?

Nombro da membroj 3 membroj

Les derniers inscrits

-  Marcorobico  -  KylianFr  -  JEANPaul  

Konektitaj 8

Nombro da membroj 8 vizitantoj
Nombro da membroj 0 membro

Statistiques

  vizitantoj

Record connexions simultanées :
865, le 01.03.2026

» Forum : 3
» Sujets : 0
» Réponses : 0

Ajouter aux favoris Recommander ce site Skribi al MONTAIGU movebla versio

Visits

   vizitantoj

   vizitantoj en linio

Kiu vizitas

En ligne


Canada Canada : 1
Netherlands Netherlands : 1
United States United States : 5

Visiteurs/pays cette année

|2935 |2935 US
5
Argentina Argentina 19
Armenia Armenia 1
Australia Australia 1517
Austria Austria 34
Azerbaijan Azerbaijan 24
Bahrain Bahrain 5
Bangladesh Bangladesh 11
Barbados Barbados 3
Belarus Belarus 2
Belgium Belgium 81
Belize Belize 3
Bhutan Bhutan 1
Bolivia Bolivia 7
Bosnia and Herzegovina Bosnia and Herzegovina 2
Botswana Botswana 2
Brazil Brazil 88
Bulgaria Bulgaria 47
Canada Canada 259
Canada Canada 502
Chile Chile 22
China China 1873
Colombia Colombia 29
Costa Rica Costa Rica 6
Croatia Croatia 3
Cyprus Cyprus 1
Czech Republic Czech Republic 14
Denmark Denmark 99
Dominican Republic Dominican Republic 3
Ecuador Ecuador 37
Egypt Egypt 2
El Salvador El Salvador 2
Estonia Estonia 76
Europe Europe 409
Europe Europe 445
Europe Europe 963
Europe Europe 1106
Finland Finland 15
France France 602
France France 1744
Gambia Gambia 1
Georgia Georgia 14
Germany Germany 266
Germany Germany 272
Germany Germany 375
Germany Germany 900
Germany Germany 915
Greece Greece 73
Guatemala Guatemala 2
Guinea Guinea 1
Hong Kong Hong Kong 10
Hungary Hungary 5
India India 24
Indonesia Indonesia 40
Iran Iran 36
Iraq Iraq 2
Ireland Ireland 17
Israel Israel 37
Italy Italy 124
Jamaica Jamaica 7
Japan Japan 5415
Japan Japan 11751
Japan Japan 19421
Jordan Jordan 19
Kazakhstan Kazakhstan 6
Kenya Kenya 3
Korea Korea 44
Kyrgyzstan Kyrgyzstan 2
Latvia Latvia 28
Lebanon Lebanon 7
Lithuania Lithuania 44
Malaysia Malaysia 19
Marocco Marocco 28
Mauritius Mauritius 1
Mexico Mexico 99
Moldova Moldova 8
Mongolia Mongolia 2
Namibia Namibia 1
Nepal Nepal 6
Netherlands Netherlands 2024
Netherlands Antilles Netherlands Antilles 3
New Zealand New Zealand 16
New Zealand New Zealand 57
Nigeria Nigeria 3
Norway Norway 45
Oman Oman 7
Pakistan Pakistan 17
Palestinian Territories Palestinian Territories 11
Panama Panama 6
Peru Peru 3
Philippines Philippines 22
Poland Poland 128
Portugal Portugal 29
Puerto Rico Puerto Rico 3
Qatar Qatar 2
Romania Romania 96
Russia Russia 94
Saudi Arabia Saudi Arabia 11
Senegal Senegal 12
Serbia Serbia 9
Singapore Singapore 7
Slovak Republic Slovak Republic 3
South Africa South Africa 27
Spain Spain 29
Spain Spain 148
Suriname Suriname 2
Sweden Sweden 371
Switzerland Switzerland 241
Taiwan Taiwan 9
Thailand Thailand 4
Trinidad and Tobago Trinidad and Tobago 2
Turkey Turkey 92
Uganda Uganda 2
Ukraine Ukraine 30
United Arab Emirates United Arab Emirates 17
United Kingdom United Kingdom 963
United Kingdom United Kingdom 1043
United Kingdom United Kingdom 1279
United Kingdom United Kingdom 1970
United States United States 7696
United States United States 12885
United States United States 13139
United States United States 13157
United States United States 13316
United States United States 13564
United States United States 13869
United States United States 14470
United States United States 23385
United States United States 25480
United States United States 26346
Uruguay Uruguay 2
Uzbekistan Uzbekistan 44
Venezuela Venezuela 19
Vietnam Vietnam 155
ivory coast ivory coast 1
ted States ted States 29353

Vous venez de :

Special !
^ Supre ^