Fermi ESPERANTO

**

Fermi Esperantaj verkistoj

**
**
**
**
2013 AG-03
Diaporama

Fermi  2013 Assemblée générale

Fermi  Réunions

Kristana angulo
Muziko
diversaj informoj - Elatmosfera elektro

Elatmosfera elektro.


                                               Elektro, tiu parto de la scienco, kies homa industrio estas nun tributodeva, estas entute freŝdata akiro.
Kaj tamen, ekde antikveco, oni rekonis, en iuj korpoj, ĉeeston de ia altiro ekzerciĝante sur malpezaj materioj.
Tiel, Thales de Milet, 600 jaroj a.k., konstatis ke «  frotita sukceno altiris, maniere de spiro,  malpezajn korpojn ».
Tiu kurioza propeco estis pli malfrue nomita ELEKTRO, el la greka vorto elektrono, kiu signifas sukceno.
Rilate la veran kaŭzon de la fenomeno, neniu havis ian-ajn ideon, kaj tiel estis ĝis fine de  Mezepoko.
Cetere, kiel estus alie ? Popoloj antikvece aŭtentikigis la fantaziaĵojn de siaj poetoj kaj akceptis  sen ia-ajn demonstro, ke abeloj naskiĝas el putrita korpo de bovo kaj ke sukceno devenas de inkrustaĵo de larmoj : Inda birdo ploranta la morton de la reĝo Meléagre.
Kiu,  en tiuj malproksimaj epokoj, estis suspektanta,ke eblas starigi interproksimiĝon inter ambaŭ ŝajne sendanĝeraj fenomenoj kaj la grandiozaj manifestacioj de la fulmo ?
Komence, la homoj sendube vidis en la fulmotondroj nur venĝemon de la Olimpiaj dioj ; kaj la antikvaj leĝfarantoj, kiel la unuaj reĝoj, pli ol unufoje devis profiti de tiu-ĉi cirkonstanco por certigi sian aŭtoritaton kaj pertime envojigi la popolojn, kies ili prirespondis.
En siaj poetaj fikcioj, la plej antikvaj Grekaj filozofoj provis modifi tiun nocion : la tondro kaj la fulmoj devenis de Ciklopoj, okupitaj en la cavernoj de Lemnos je fulmadoj de Jupitero, kiu sola inter la Olimpiaj diaĵoj, havis donon kaj povon por uzi ilin.
Ĉe la Romianoj fulmo ankaŭ estas speciala kaj karakteriza manifestacio de la diaĵo.
Tiel Virgilo priskribas Jupiteron konfirmante per fulmotondro la interkonsenton de la Troja kaj Latina nacio ; Same Prometeo estus malkovrinta kaj malkaŝinta je la homoj la rimedon por malsuprenirigi la fajron el la ĉielo ; sed, en tiu lasta kazo, estas trege probable, ke Prometeo ne uzis la fulmon, sed instruis la homojn pri metodoj, ankaŭ hodiaŭ uzitaj ĉe sovaĝaj popoloj, por havigi al si fajron.
Ankaŭ oni atribuas al Salmoneo, reĝo de Elideo, la scipovon de metodo «  por subĉerpi el la nuboj, elektran materion kaj amasigi ĝin tiagrade, ke teruraj eksplodoj okazu. » Pri tio, oni citas, ke en Elido, apud la granda altaro de Olimpia templo, ekzistis altaron ĉirkaŭitan de balustrado kaj dediĉitan je la Jupitero Katabatesa (=  kiu malsupreniras). Fakte, tiu fabelo estas senfunda ; eblas, ke Salmoneo, per ajna rimedo, volis imiti bruon de fulmotondro kaj pereis dum la provoj ; sed, tion oni povas nur racie proponi.
Ankaŭ oni atribuas al Zoroastro, fondinto de la Magia religio, la arton forturni fulmon kaj oni signalas plurajn tradiciojn pri tio : La demono estus aperinta al Zoroastro meze de la fajro kaj stampinta sur lia korpo luman markon ; kiam li eliris la montaron, kie li longtempe vivis en soleco, li aperis tute brilanta de neestingebla flamo, kiun li malsuprenirigis el la ĉielo. Li estus mortinta sinfrapante per la fulmo, kiun li povis laŭvole direkti.
Rilate tion, ne mankas tradicioj. Malfeliĉe, neniu el ili ne baziĝas sur preciza historia fakto.
Ĉu oni ne rakontis, ke Numa Pompoloneso, la dua Roma reĝo, faris klopodojn por, ke la fulmo estu malpli malbonfaranta.
Gvidita de la nimfo Egeria, li ebriigis Faŭnuson kaj Martinuson Pikuson, porarbajn diojn aŭ pastrojn de la Etruskaj diaĵoj, forte ligas ilin kaj ekvidigas liberecon al ili, kondiĉe ke illi lernu al li la manieron por kvietigi fulmon.
«  Ni estas kamparaj dioj, respondas al li Faŭnuso, kaj ni loĝas supre de la montaro. Ni havas je dispono la fulmojn de Jupitero. Vi nun ne povus memakiri ilin el la ĉielo, sed eble vi povus sukcesi per nia helpo. »
Fine, la sekreto estis liverita kaj je la difinta tago, ĉe la taĝiĝo, Numo ĉirkaŭita de sia tuta popolo,  la kapo vestita je blankaĵo, altigas siajn manojn ĉielen kaj petas, ke la dia promeso efektiviĝu.
«  Dum li parolas, la tuta disko de la Suno aperis ; eksploda bruo sonoregas plejalte en aero. Tra sennuba ĉielo, Jupitero trifoje tondris kaj tri fulmoj brilegis. » Ĉi-momente, la ĉielo fendiĝas kaj la sakra ŝildo falas piede de la Roma reĝo.
Tia estas la rakonto de Ovido. Numa plurfoje povis ripeti tiun ceremonion, sed lia posteŭlo Tullio Hostilio, kiu konis la sekreton en la libroj de Numa, estis fulmobatita.
Necesas singardi preni laŭlitere tiujn poetajn rakontojn. Numa estis tre religia princo, kiu ofte honoris Jupiteron, majstron de la fulmo ; lia posteŭlo, kontraŭe, estis malpli pia kaj oni atribuis lian malfeliĉan finon al venĝo de la ĉielo ; lia palaco estis bruligita kaj en fumaj ruboj oni retrovis la karbigitan korpon de Tuluso.
Tiu ideo de la manifestacio de la dia kolero retroviĝas ĉe preskaŭ ĉiuj antikvaj popoloj : pli poste ĝi fuĝigis la loĝantojn de la Nova Mondo antaŭ la muskedoj kaj la kanonoj de la soldatoj de Pizaro kaj de Kortezo.
Necesas atingi la XVII-an Jarcenton por renkonti provojn por ekspliki fulmon kaj tondron. La unua teorio ŝajnas ligiĝita je Descartes.
Sendube, ĝi estas tute falsa. Tamen, dankon al la aŭtoro, kiu levis la demandon laŭ scienca vidpunkto.
Liaopinie, la tondrobruo kaj la apero de fulmo devenas de la granda varmo-eligo estigita per la aero entenita en du nuboj, je malegalaj altoj en la atmosfero kaj kunpremita per la falo de la plej alta sur la plej malalta                                                                      
Boerhaave akceptas analogan hipotezon kaj ni revenos al ĝi pli poste, okaze de la teorioj pri fulmotondro.
Tia estis la demandostato ĉe epoko, kiam tamen oni konis la laboraĵojn de fizikistoj , kies ni estas parolonta.
En la lastaj jaroj de la XVII-a jarcento vivis en Anglio Gilhelmo Gilberto, de Kolĉestero. Li estis kuracisto de reĝino Elizabeto. Sed, tiam la kuraca scienco ne estis tia grado disvolviĝita, ke la disĉiploj de Eskulapo ne povu dediĉi parton de siaj libertempoj al aliaj studoj : tiel faris Gilbert.
En libro eldonita en la jaro 16-a kaj titolita De arte magnetica, li por la unua fojo submetis je funde esplorita ekzameno,la magneticajn fenomenojn, kaj poste la atrakciajn fenomenojn apartaj je la flava sukceno. Li rekonis, ke sukceno kaj ĵajeton ne estis la solaj korpoj dotitaj je tiu-ĉi ekster-ordinara proprietaĵo. Tiu-ĉi ŝajnas komuna je la plejparte de la noblaj gemoj : diamanto, safiro, opalo, ametisto, maro-ajgo ( ?), roka kristalo. Ankaŭ multe da komunaj materioj ĝuas tiun proprietaĵon : vitro, belomnitoj ( ?), sulfuro, mastio ( ?), hispana vakso, rezino, arseno, minsalo, talko, roka aluno, prezentas analogajn proprietaĵojn.
Tamen, Gilhelmo Gilberto haltigis tie siajn malkovrojn kaj estis la fame konata Oto de Gericke, urbestro de Magdebourg, la sama kiu kontruis la unuan pneŭmatikan maŝinon, kiu dotis la sciencon de la unua elektrika maŝino.
«  Prenu, li diris, vitran sferon aŭ, kiel oni nomas ĝin, fiolon de la dikeco de infana kapo, metu enen sulfuron pistitan je eroj en pistujo kaj proksimigu ĝin al la fajro, tiel ke la sulfuro solvu. La tuto malvarmigita, rompu la vitran globon por, ke vi retiru la sulfuran sferon, kiu vi konservu en seka loko ; necesas poste bori tiun globon tiel, ke vi trapenetru ĝian akson per ferotigo. La globo estos tiam preparita. »
Kvankam tiu maŝino estis kruda, ĝi ebligis al Oto de G. konstati produkton de lumaj fenonemoj, certe tre malfortaj, kies klareco apenaŭ superis ian fosforeskan lumeton kiun emisias frapita aŭ rompita sukero en mallumo.
Sed, jam, oni havis la antaŭsenton, ke ekzistis ia analogio inter tiuj kuriozaj fenomenoj kaj la grandiozaj manifestacioj, kiun naturo lokas je niaj okuloj dum la fulmotondro.
Baldaŭ, angla fizikisto, nomita Wall, samtempulo de Oto de G, siaflanke sukcesis havigi pli vivajn sparkojn akompanitajn je facile percepteblaj krakoj.
«  Rapide frotante la sukcenopecon  per drapo, kaj streĉante ĝin sufiĉe forte permane, oni aŭdis mirindan nombron de etaj krakadoj. Se iu prezentis la fingron je eta distanco de sukceno, oni aŭdis krakegon sekvita je granda brilo de lumo.
Kio multe surprizis min en tiu erupcio, li aldonis, tio estis, ke ĝi frapas la fingron tre senteble kaj okazigas impreson de vento, je kiu-ajn loko oni présentas ĝin. La krako estas tiel forta kiel tiu de karbo sur la fajro, kaj unu frotado produktas 5aŭ 6 krakadojn, aŭ pliajn,- laŭ la rapideco per kiu oni lokas la fingron-, kies ĉiu estas ĉiam sekvita je lumo.
Nun mi ne dubas, ke uzante  pli longan kaj pli dikan sukcenopecon, la krako kaj la lumo ne estus multe pli grandaj, tiu lumo kaj tiu krako ne estus ambaŭ multe pli grandaj, tiu lumo kaj tiu krakego ne estus ambaŭ multe pli grandaj. Tiu lumo kaj tiu krako estas iel la reprezentado de fulmotondro kaj fulmo. »
Jen, mi opinias, kio ne estis tiel malbone imagita.
Hawsklee, angla fizikisto, anstataŭgis la globon de sulfuro per vitra cilindro kaj havigis lumajn fenomenojn tre videblajn.
« La lumo eligita per la frotado, impetis per surprizaj disbranĉiĝoj  sur la surfacon de la interna surfaco de la ujo. Oni samtempe aŭdis la bruon kaj la kraketoj de tiuj fajeroj. »
Ĉirkaŭ 1733, Dufay, membro de Akademio de la Sciencoj kaj antaŭulo de Buffon en la tasko de intendanto de la Reĝaj Ĝardenoj, farigis grandajn progresojn starigante la ekziston de du elektroj : la - tiel de si nomataj,-  vitra elektro kaj la rezina.
Baldaŭ Dufay elmontris per inĝeniaj eksperimentoj faritaj kun lia preparisto, la pastro Nollet, ke oni povu tiri fajretojn el la homa korpo. Ne plie estis necese por, ke li estu signalita je la attento de la scienculoj kaj portita al la famo.
De ĉiuj flankoj, oni alkuris al lia laboratorio : la scienculo kuŝiĝis sur etan platformon ligitan ĉe la plafono per silkaj ŝnuretoj. Ĉe tiaj kondiĉoj, lia korpo, ŝargita je elektro per elektra maŝino, disŝutis en la obskuran ĉambron, luman eliĝon kaj tuj kiam oni proksimigis la fingron al la korpo de la fizikisto, liberiĝis vivaj fajregoj.
Tiu eksperimento, kiun oni realigas per la elektra tabureto, kondukis Gray, en 1735, al akcepto de analogio inter simpla laboratoria fenomeno kaj la fulmoj trasulkante la nubojn dum fulmotondra vetero.
«  Kvankam tiuj efikoj ĝis nun, skribis Gray al la sekretario de Reĝa Societo de Londono, estis produktitaj nur etamaniere, probablas, ke oni povu, siatempe, trovi manieron por amasigi pli grandan kvanton de elektrika fajro kaj, sekve, kreskigi la forton de tiu-ĉi fajro kiu, post pluraj eksperimentoj, se permesite kompari etaĵojn al grandaĵoj, ŝajnas esti samnaturaj ol tiuj de tondro kaj fulmo ; »
Ĉirkaŭ samepoke, aliaj fizikistoj asertas saman ideon.
Tamen ,la Elektra maŝino de Hawksbee fariĝis pli kaj pli perfektigita kaj, ekde 1740, oni havigis tre potencajn efikojn.La fajrero sufiĉis por estigi ekstreme de la fingro ekimozon aŭ ia brulaĵo; oni eĉ sukcesis mortigi etajn birdojn.
Sed, kio plej vive trafis la atenton, tio estis la eblecon ekflamigi per sparkoj bruligeblaĵojn. Tiel, en la komenco de jaro 1744, la Doktoro Ludolf, de Berlino, ekbruligis eteron per sparkoj provizitaj per alproksimiĝo de elektrigita vitrotubo. Je monato majo de la sama jaro, winckler, en Leipzigo, tirante perfingre sparkon, ekflamigis ne nur eteron, sed ankaŭ brandon, spiriton de cerva korno kaj aliajn alkoholaĵajn likvorojn, kiujn li zorgis antaŭvarmigi por eligi el ili pli facile ekvarmigeblajn vaporojn.
Tamen, en 1746, nome preskaŭ jarcenton post la unuaj serĉoj de Gilhelmo Gilbert, oni sukcesis organizi nur pure spekulativajn eksperimentojn ; allogaj kaj kuriozaj, ili vere estis, sed neniu vidis en ilin praktikan uzon.
«  Se oni demandas, diris Watson, en 1746, kio povas esti la praktika uzo de la elektraj efikoj, mi povas respondi nur tion ,ke ,ĝis nun, ni ne estas ankoraŭ sufiĉe progresintaj tiagrade, ke  ni faru uzon de ili por la homa genro. En iu-ajn parto de la Fiziko, oni atingas la pefektecon nur per tre malrapidaj gradigoj. Estas nia tasko, ĉiam antaŭeniri kaj lasi la reston al tiu Providenco kiu nenion vane kreis ; »
Tamen, la saman jaron, la elektra scienco faris grandegajn progresadojn per la malkovro de la botelo de Leyde, fare de profesoro en la Universitato de Leyde, Muschenbroek, aliaj diras  Cuneus, lia lernanto. Dank’al tiu nova aparato, oni havigis surprizitajn efikojn. Muschenbroek pensis morti el la unua skuado kiun li sentis kaj konsilis al Réaumur, en la sama tago, ne esti sufiĉe aŭdaca por rekomenci saman eksperimenton. La pastro Nollet, en Francio, memspertis, li diris, teruran ekfrapon : «  Mi sentis ĝis la brusto kaj en la intestaro, komocion kiu nevole kurbigis la korpon kaj malfermis la buŝon, kiel okazas en akcidentoj, kiam la spirado estas haltigita ; la montrofingro de mia dekstra mano, kiu tiris la sparkon, ricevis tre perfortan ekfrapon aŭ bruligon, mia maldekstra brako estis skuita kaj repuŝita de alte al malalten tiagrade, ke mi forlasis la duonplenan vason da akvo, kiun mi tenis. »
La malŝargo estis sufiĉa por mortigi fiŝojn aŭ etajn birdojn.
La eksperimento rapide fariĝis laŭmoda kiel amuzaĵo. Improvizitaj fizikistoj iris el urbo al urbo montri la spektaklon de tiu singulta fenomeno. Oni eĉ vendis, sub la nomo de Bouteille d’Ingenhouse, aparaton, kiu unuigis la botelon de Leyde kaj la elektra maŝino por ŝargi ĝin.
Ankaŭ estis la elektra kano, vera surprizdona ilo, konsistanta el vitra tubo, ene plenigita je substancon kondukante elektron, kaj envolvita ĝis ĝia supera ekstremo per stanita-lada tubo. La tuto estis ekstere lignakolore farbita, por simuli ordinaran kanon.
Oni elektrigis per silka rubando kovrita de rezina verniso kaj de peco de lepora haŭto tiun kaŝitan botelon de Leyde kaj oni donacis ĝin al tre bona amiko aŭ al mondumaj personoj, kiuj venis por viziti vin. Kiam la amiko ekprenis la kanon per la pomformo, kiun oni prezentis al li, li senatendite ricevis la elektran komocion. Tiuj kanoj furoris ; tio estis la epoka snobeco.
Primitive, la botelo de Leyde estis simpla vitra flakono, ajna botelo en kiu oni metis iom da akvo  kaj kiun oni mane ŝargis. Unu angla eksperimentisto, Bevis, tre avantaĝe modifis ĝin kaj donis al ĝi la aktualan formon. Ankaŭ li havis la ideon kunigi plurajn el tiuj boteloj kaj faris, ke  ili interkomuniku helpe de fera fadeno kaj tiel konstrui ian elektran baterion, kiun oni povis sufiĉe potencigi por mortigi fortstaturajn animalojn.
Tamen, la multaj scienculoj kiuj, en Eŭropo, ĉiutage eksperimentis tiun ilon, alvenis al neniu praktika rezulto. Estis necesa, ke inĝenia filozofo de la Nova Mondo, la mondfama Franklin, venis alporti al ĉiuj tiuj faktoj, racian klarigon.


Benjamin Franklin, naskita en Boston (Usono), en 1706, estis la filo de malriĉa fabrikanto de kandeloj. Unue, li laboris kiel metilernanto,  ĉe unu de siaj fratoj, presisto, li sukcesis, ne senpene, fondi establon, kiu baldaŭ prosperis dank’al aktiveco kaj la ordo de sia proprietulo. Iom poste, li publikigis por la unua fojo en sia lando, « Gazeton » kaj ekde 1732 « Almanakojn », sub nome de «  Bonhomo Richard ». Li havis la ideon krei  per antaŭmendo, bibliotekon, akademian societon kaj hospitalon. Li instruis al siaj samlandanoj kiel pavimi la stratojn, lumigi ilin dumnokte per stratlanternoj ktp.....
Konsultinte per la guberniestro de Pensylvanie, fariĝinte membro de la provinca Asembleo, li decidis meti siajn konojn je la nivelo de sia pozicio ; je la aĝo de 37 jaroj, li komencis la studon de la latina, franca, itala, hispana. Kaj tiuj lingvoj li memlernis.
Tamen, lia scivolema kaj positiva spirito estis pli forte altirita al la fizikaj sciencoj.
Li konstatis, ke en Atlantika Oceano, la akvoj de la granda fluo, nun konita sub la nomo Gulf-Stream, estas pli varmaj ol la akvoj ĉirkaŭantaj. Tio estis grandvalora indiko por la maristoj navigantaj en la ĉirkaŭaĵoj.
Ankaŭ li inventis la armonikon, tiun kuriozan muzikan instrumenton konsistanta el horizonta cilindro al kiu aldaptiĝas vitraj sonoriletoj, subtasaforme tajlitaj kaj agorditaj per duontonaloj. Ankaŭ li imagis kamenforman hejtofornon, ekonomikan kaj inĝenian kombinaĵon de ambaŭ hejtaj manieroj.
Sed, lia plej bela glorotitro el scienca vidpunkto estas certe en la prielektraj serĉadoj. Komence de 1747, la angla fizikisto, Pierre Collinson, membro de la reĝa Societo, en Londono, sendis al eta akademio fondita de Franklin, kelkajn modelojn el siaj iloj.
Franklin, kiu forte estis interesita per  samaj eksperimentoj, plenumitaj en Boston per amatoro de elektro,  rapidis por maksimume profiti de la iloj tiel senpage proponitaj al la Societo de Philadelphie.
Baldaŭ la publiko estis tiom interesita , ke la domo de la improvizita fizikisto ĉutage pleniĝis per scivolemuloj kaj amatoroj dezirante kontempli tiujn novajn mirindaĵojn.
Franklin, li, ne vidis en tio, nur ian amuzaĵon. Dotita je neordinara imagopovo, li analizis ĉiujn efikojn, kiujn oni povas havigi per la botelo de Leyde : oni ŝuldas al li por ĉiuj amuzaj prifizikaj eksperimentoj, kiuj nun havas nur tre akcesoran intereson , kiel artefaritan aragneon, la elektrikan sonorilaron, la brilegan tubon, la brilegantan botelon de Leyde, la magian vitron ( ?), la borilon por karto, la borilon por vitro ktp….
Tiujn ĉiujn eksperimentojn, kiujn li poste kunordigis per «  Nova Teorio de Elektro », li anoncis  al la malnova Europo, per serio da leteroj adresitaj al Collinson kaj legitaj al la reĝa Societo.
Tio estis nur komenco. Li ne tardos elmontri identecon de fulmo kaj elektro kaj fine apliki tiun ideon al kreo de la fulmoŝirmilo.


Kreaddato : 25/04/2012 : 16:17
Lasta modifo : 11/07/2013 : 11:04
Kategorio :
Legita paĝo 1610 fojoj


Printi la artikolon Printi la artikolon

Reagoj pri tiu artikolo

Neniu ankoraŭ lasis komenton.
Estu do la unua !

Calendar
Webmaster - Infos
Connexion
Votre login :

Votre mot de passe :

Se souvenir de moi

Mot de passe perdu ?
Pas encore membre ?

Nombro da membroj 2 membroj

Les derniers inscrits

-  KylianFr  -  JEANPaul  

Konektitaj 20

Nombro da membroj 20 vizitantoj
Nombro da membroj 0 membro

Statistiques

  vizitantoj

Record connexions simultanées :
389, le 22.12.2022

» Forum : 3
» Sujets : 0
» Réponses : 0

Ajouter aux favoris Recommander ce site Skribi al MONTAIGU movebla versio

Visits

   vizitantoj

   vizitantoj en linio

Kiu vizitas

En ligne


Russia Russia : 6
United States United States : 5

Visiteurs/pays cette année

Australia Australia 43
Austria Austria 1
Belgium Belgium 6
Brazil Brazil 1
Bulgaria Bulgaria 7
Canada Canada 2216
China China 12
Denmark Denmark 3
Europe Europe 3
Finland Finland 2
France France 201
Germany Germany 281
Greece Greece 2
Guinea Guinea 1
Indonesia Indonesia 1
Iraq Iraq 1
Israel Israel 1
Italy Italy 25
Japan Japan 7
Kazakhstan Kazakhstan 1
Korea Korea 1
Latvia Latvia 1
Lebanon Lebanon 1
Mexico Mexico 1
Netherlands Netherlands 26
New Zealand New Zealand 13
Norway Norway 7
Poland Poland 7
Romania Romania 20
Russia Russia 9
Saudi Arabia Saudi Arabia 10
Slovak Republic Slovak Republic 2
Slovenia Slovenia 1
South Africa South Africa 1
Spain Spain 1
Sweden Sweden 15
Switzerland Switzerland 10
Thailand Thailand 3
Turkey Turkey 2
Ukraine Ukraine 2
United Kingdom United Kingdom 166
United States United States 1914
United States United States 5646

Vous venez de :

Special !
^ Supre ^