Port Racine : haveno la plej eta, sed ĉarmega.
Eĉ por esperantistoj.
Kien ? Supren ! En la maldekstra orelo de tiu ĉi katokapo kiu estas Kotentino.
Deveno ? Racine (1774-1817) estis korsaro kaj vivtenis per rabado. Li estris fieran lugron , kies nomo estis « La Embusko ». Li forpelis la Anglojn el la anso, kiu iĝis helpema ĝeko. Tiu refuĝejo iĝis haveno kaj prenis la nomon de sia Napoleona estro.
Hodiaŭ Port Racine estas paca haveno kaj multnombraj vizitantoj alkuras por vidi la plej etan havenon de Francio grandan kiel naĝejo, kiu malpleniĝas dufoje ĉiutage. Por sia laŭcela uzado, ĝi starigis fiksŝnuregan sistemon , kiu estas samtempe modesta kaj genia. Tiele, 28 ŝipetoj povas sendifekte kunkoĝi.
La bela geometrio de bonordigitaj ŝnuregoj ; la kolorigitaj aldonaĵoj, vicigitaj kiel rektiĝitaj soldatoj, kaj la rustikaj kabanoj, fariĝas la loko ĉarmega.
Krome, de 1969, la fama franca poeto Jacques Prévert,fariĝis la kutima gasto en la proksima hotelo. La homo kun la ĉiama cigaredo ĉe la lipo banis sin en Port Racine. Li estis farante subskribojn sur la malplenaj cigaredpaketoj kaj distris la infanojn mimante la elephantojn per la maniko de la pulovero.
Hodiaŭ Guillaume de Monfreid, arkitekto kaj akvarelisto, familiarulo de la loko, diras : La plej bela, tio estas Port Racine, sed neniel diskonigu !
Diskrete aro da esperantistoj foje frekventas la agrablan trinkejon kiu ĉeas la havenon, por refreŝiga momento dum kiu ili elvokas beletrajn temojn.
Laŭ eltondaĵo.