Fermi ESPERANTO

**

Fermi Esperantaj verkistoj

**
**
**
**
2013 AG-01
Diaporama

Fermi  2013 Assemblée générale

Fermi  Réunions

Kristana angulo
Muziko
Elŝutajoj

libera folio - de MONTAIGU la 09/09/2019 : 21:23

Preskaŭ mia frato – responde al Joop Kiefte

Reage al la artikolo de Joop Kiefte, la nova prezidanto de TEJO, Hanso Becklin konsentas, ke esperantistoj efektive konsistigas ian rondon familian – kun granda trezoro, kiu ebligas al ĉiu alporti sian kulturon al la komuna kulturo de la homaro. "Sed anstataŭ gardi ĉion ĉi kiel gemon kaj ekspozicii ĝin tra la mondo… ni disipas la heredaĵon de niaj pioniroj kaj antaŭuloj per atento al aliaj aferoj, malpli gravaj kaj multe pli apartigaj”, li skribas.

Li estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato.

Hanso Becklin.

Unu el la plej fortaj sentoj en la historio de la homaro estas tiu de aparteno al familio. Pro fortaj ligoj de amo, proksimeco, historio, kaj ekonomio veraj familioj ofte konsistigas la plej intiman rondon de ies vivo.

Ĝuste ĉi tial la familio fariĝis bela metaforo por homoj kunligitaj per io alia ol la komuna sango; efektive, nomi iun frato aŭ fratino estas tradicia maniero montri la kamaradecon alie ne same forte manifestebla per vortoj. S-ro Joop Kiefte, en sia artikolo “La Fina Venko jam estas ĉi tie”, proponis, ke pro sia reciproka amo la Esperantistaro konsistigas iaspecan familion.

Ĉi tiun taktikon uzis diversaj homoj dum jarcentoj: militistoj, sklavoj, sindikatanoj, gejoj, religiuloj, kaj aliaj samsortanoj. Precipe kiam la vera familio forestas, malakceptas, anatemas, aŭ simple ne komprenas, flegi senton de familia aparteno ne estas nur utile, sed bezonate; alie oni pereus kiel individuo en maro de vizaĝoj neamikaj sen azilo plena je iuj komprenantaj la batojn de komuna fatalo.

Mi volas substreki ion subtilan, sed tamen gravan rilate al ĉi tiuj rondoj familiaj: iusence ilin kunfandas iu traŭmato, perdo, sperto, aŭ forta kredo. Pensu pri la afrikdevena sklavo de la 17-a jarcento, kies vera familio troviĝas trans oceano, en kripto, aŭ katenita aliloke, sed kiu laboras ŝultr-al-ŝultre kun aliaj same transvivintaj la frakasiĝon de la libera vivo anstataŭigita per larmoj kaj klopodoj ritmataj de la mastra vipo.

Projekciu antaŭ vi la gejajn kvartalojn dum la aidoso-krizo, kie oni ne nur sentis sin malakceptita de la socio (kiu inkluzivis, tre ofte, la veran familion de la geja enloĝanto) sed ankaŭ perdanta amikojn, amatojn, kaj instituciojn al plago. Tiaj travivaĵo elfosas abismon duoble pli profunda ol eĉ la kutima angoro de povrulo ion perdinta.

Se vi preferas fikcian familion nuntempe mondskalan, sen drastaj konkretaj perdoj, meditu pri la vortoj de Paŭlo en lia letero al la Galatanoj: “Ne estas ja Judo nek Greko, ne estas sklavo nek liberulo, ne estas ja vira kaj virina; ĉar vi ĉiuj estas unu en Kristo Jesuo.” Kredi, ke Dio forigis ĉiujn distingojn al la cetera mondo gravajn estas malfacile, se iu komuna sperto por kunglui ĉiujn mankas.

Tamen, Paŭlo konstante menciis la dronigon de la pekoj en baptaj akvoj kaj la aljungadon al la resurektinta sorto de Kristo. Tio estas iu spirita travivaĵo same dura en la menso, kiel tiuj pli realaj. Kaj la forteco de la sento kaj la dureco de ĝia efiko ĉiuokaze hardas grupon en familion.

Kompare kun ĉi tiuj, Esperanto ŝajnas unuavide magra familio apenaŭ kungluita per io ajn. Ĉiu ankoraŭ apartenas al sia propra familio, lando, kulturo, religio, kaj lingvo. Nur la sperton de la lernado de Esperanto, la uzadon de ĝi, kaj la interkompreniĝadon per ĝi ni havas kiel komunaĵojn, kaj ĉiu havas sian amatan ĉevaleton en tiu vasta stalo.

Eĉ la Verdan Pentekoston de Bulonjo-ĉe-Maro kaj ĝian milfojan ripetiĝon en Esperanto-kongresoj oni citas malpli ofte kiel kvazaŭmiraklon ol kiel simplan fakton de la vivo, same okazintan alilingve dum mondpintoj de diplomatoj, komercaj foiroj pri teĥnologio, aŭ poliglotaj renkontiĝoj.

Tio estas eraro. La monto de interkompreniĝo per Esperanto havas pli mildan deklivon postulantan malpli da mono, tempo, kaj prestiĝo por atingi la pinton ol ajna alia lingvo. Kaj pinte ĉiu nova generacio spertas ion fortan kaj mense fortikan, kontraŭstaran al la impetoj de la mondo tion kalumniantaj.

La fakto, ke per Esperanto ordinaraj homoj el diversaj mondpartoj kaj de plej diversaj mondrigardoj sin renkontas sur ebenaĵo de privilegioj kaj rajtoj ja estas iuspeca miraklo ne ripetata alikuntekste, almenaŭ ne same vaste kaj egale.

Do, ni ja havas potencan sperton, komunan travivaĵon kiu povas kunteksi nin malgraŭ niaj diferencoj. Sed malkiel Paŭlo, ni ne postulas la demeton de la antaŭa ĥitono por ke oni volviĝu en pli pura. La fakto, ke ĉiu rajtas alporti sian kulturon al la komuna kulturo de la homaro pere de Esperanto, eĉ kiel minoritato aŭ subpremata grupo, estas granda atingo kaj ankaŭ forto de la movado.

Sed anstataŭ gardi ĉion ĉi kiel gemon kaj ekspozicii ĝin tra la mondo, en valo kaj sur monto, inter stepa kampo plena je tritiko kaj en kamero de ŝtalskeleta nubskrapulo, ni disipas la heredaĵon de niaj pioniroj kaj antaŭuloj per atento al aliaj aferoj, malpli gravaj kaj multe pli apartigaj.

Se ni havas fortan komunan celon, la disvastigadon de Esperanto por ke ĉi tiu miraklo estu eĉ pli inkluziva, bunta, kaj mondŝanĝa, ni povas senti nin granda rondo familia. Mi estas preta nomi S-ron Kiefte mia frato, se li volas aliĝi al grupo de samsortanoj kunigita ne per amo, sed per komunaj sperto kaj celoj.

Efektive, kiel prezidanto de TEJO li devus scii, ke la celaro de TEJO ne inkluzivas reprezentadon de la Esperantistaro sed male ĝian pligrandigon, evoluigon per kulturo, respektigon, kaj solidarigon pere de unu rimedo, la Internacia Lingvo mem (Statuto de TEJO, ĉapitro 1, paragrafo 3).

Provizore, lin mi nomas preskaŭ mia frato. Mi ne dubas, ke abundas bonvolo en li kaj en tiuj, kiuj opinias Esperanton familio kungluita nur per amo, ame sekvanta siajn kapricojn. Sed tia reciproka amo celas la internon, ĉiam la samajn amatojn kaj iliajn duulojn alilandajn. Tio estas recepto por ŝrumpado dum kontenta promeno en la nekropolon de la lingvoj; novan generacion ne allogas koterio.

Ni pafu la sagojn de nia aktiveco eksteren, por trafi homojn per scivolemo kaj tiri ilin en nian movadon per la veraj rakontoj de horizontoj plivastigitaj de Esperanto kaj efika instruado. Ni urĝu kaj la longdaŭrajn samideanojn kaj la ĵus rikoltitajn al pli da varbado por Esperanto, kultura produktado en Esperanto, kaj reciproka respekto pere de Esperanto. Eble post tio en nia generacio ni povos tosti je venko finita.

Hanso Becklin

TEJO iras antauxen ! - de MONTAIGU la 19/08/2019 : 11:31

joop Kiefte: La Fina Venko jam estas ĉi tie

Kvankam la Esperanta mondo estas sufiĉe eta por esti longe for de inundego da nedezirata atento, post mia elektiĝo por prezidanteco de TEJO mi jam estas en kontakto kun multaj homoj, kiuj ĉiuj havas siajn proprajn ideojn pri TEJO kaj Esperanto. Mi ŝatas vortigi kelkajn el la komprenoj el tio ĉi tie, por ke ni havu pli sencan ĝeneralan dialogon pri tio kion ni faras.

Unue, TEJO estas kompleksa organizo, kaj abundas miskomprenoj pri tio kio ĝi estas, kiel ĝi funkcias kaj kion oni atendu de ĝi. Mi devas konfesi ke ankaŭ por mi longe daŭris por taŭge kompreni ĉion. Sed kerna, grava punkto estas ke ĝi konsistas el junaj Esperantistoj kaj reprezentas ilin, ne nepre (aŭ nepre ne?) nur por promocii Esperanton kaj alporti la finan venkon.

Por mi TEJO jam longe estas grava parto de la kara Esperanta tutmonda familio, al kiu mi apartenas. Mi iam priskribis tion tiel, ke eĉ mian plej grandan malamikon en la Esperanto-mondo mi prezentus al eksteruloj kiel mian karan amikon. Parte simple ĉar prezenti kiel familianon al multaj aspektus stulte, sed ankaŭ ĉar mi scias ke neinterkonsento ne venas el malamo kaj malico, sed simple el la sama pasio kiu antaŭenpuŝas min mem.

Due, kion ni volas atingi per kaj pri Esperanto memstare estas tute ne klara kaj vastiĝanta afero. Esperanto dum la tempo akiris tiom da idealoj kaj kulturoj de siaj parolantoj, kaj forlasis post si multajn malnovajn miskomprenojn pri niaj reciprokaj kulturoj.

La mondo vere estas jam multe pli eta, kaj mia generacio de Esperantistoj komencis per hazarda malofta interreta kontakto ĝis la nuntempa ĉiutaga komunikado kun multaj karaj amikoj, pli karaj ol ajna samurba kaj samlanda neesperanta amiko.

La defioj kiuj unuavide aspektas kiel la disfalo de la Esperanto-mondo miavide estas precipe la kreskodoloroj por bone enkorpigi ĉi tiun novan realecon en la vejnojn de niaj organizoj, kiuj fondiĝis en tempo kiam fizika realeco kaj ĉeesto estis la sola vera realo, dum nun ĝi iĝas pli pezo ol helpo.

Niaj idealoj jam ne estas la samaj. Niaj sukcesoj ne kongruas kun la malnovaj idealoj. Sed mi sentas nun, survoje de la IJK en Slovakio hejmen en Nederlandon kie venontjare okazos IJK en Someren, ke pli ol “simplan” finan venkon, kiu okazus per ia ajn konvinkado pruvi nian magiaĵon, ni sukcesis ion multe pli bonan.

Ni kreis modelon de pli bona mondo. Ekzemplo por la mondo kiun oni povas referenci por konsciigi homojn ke alia mondo ne nur eblas, sed jam ekzistas kaj kreskas, ĝis fine plene forpuŝi ĉion kio ne sukcesas adaptiĝi al la spirito de nia tempo. Spirito en kiu Esperanto havas gravan gvidan rolon pro la simpla kialo ke ni amas unu la alian kiel familion en tempo kiam ĉiuj malamas unu la alian pro la plej hazardaj opinio-diferencoj.

Ni jam atingis finan venkon. Nia rolo nun nur restas kultivi tiun nian kulturon de interkompreniĝo kaj amikeco internacia en tia nivelo ke pli kaj pli da homoj envie aliĝos.

Joop Kiefte, prezidanto de TEJO

" vojagxo en E-o - Lando" - de MONTAIGU la 11/08/2019 : 18:44

OFICIALA INFORMILO DE RUSIA ESPERANTISTA UNIO No 106, Aŭgusto 2019

La Julio finiĝis. Por nia movado ĝi estis treege fruktodona: okazis la 30-a Konferenco de REU, kiu akceptis plurajn decidojn kaj elektis novan Estraron kun nova Prezidanto Aleksandr Lebedev. La Konferenco pasis enkadre de TEMoj – aranĝo en Tiĥvino, dediĉita al 70-jariĝo de Mikaelo Bronŝtejn. Pluraj el ni partoprenis en diversaj internaciaj aranĝoj, unuavice en BET en Paneveĵo kaj UK en Lahtio. Certe, en nia Bulteno ni reflektos ĉiujn oficialajn decidojn kaj ĉiujn rezultojn de la Konferenco kaj rememorojn pri eventoj – ion en tiu ĉi numero, iujn en la sekva.

Sed komencos ni tiun ĉi numeron de la gratulo al nia kara jubileanto, al kiu tre multaj el rusiaj esperantistoj tia- aŭ alimaniere ŝuldas sian esperantistecon.

Tiu ĉi numero enhavas multe da ―oficialaĵoj‖, do havas ―bultenan‖ aspekton. Tamen la Estraro esperas, ke nia Bulteno finfine ricevos novan nomon, kiu pli konvenas al ĝia nuna stato, kaj la sekva numero ĝin jam akceptos.

Estraro de REU

Jubileo

La 15-an de Julio 2019
fama rusia esperantisto
instruisto, movada organizanto, aŭtoro de lernolibroj, laŭ kiuj studis Esperanton kaj Esperanto-kulturon pluraj generacioj de rusiaj kaj tutmondaj lernantoj de ĉiuj niveloj, akademiano

Boris Grigorjeviĉ Kolker

fariĝas 80-jaraĝa.
Estraro de REU kaj la tuta nialanda kaj tutmonda esperantistaro sincere gratulas la elstaran kaj senlacan batalanton por la verda afero kaj internacilingva kulturo okaze de la jubileo kaj deziras al li pliajn sukcesojn sur ĉiuj kampoj de lia vivo kaj agado!

1

Boriso (Boris Grigorjeviĉ) KOLKER (ruse Борис Григорьевич Колкер; naskiĝis la15-an dejulio1939 enTiraspolo,Moldava Aŭtonoma Soveta Socialista Respubliko, Sovetunio) estas instruisto de lingvoj kaj tradukisto, esperantologo, aŭtoro de tri Esperanto-lernolibroj por diversaj niveloj.Rusianokajsovetiano, ekde1993-usonano, loĝanta enKlevlando, subŝtato Ohio.

Esperantistiĝis en 1957. Doktoro pri lingvoscienco, defendinta disertacion pri esperantologia temo. Aŭtoro de tri Esperanto-lernolibroj, interlingvistikaj artikoloj kaj recenzoj. Dank’ al granda populareco de lia libro Vojaĝo en Esperanto-lando, kiu estas samtempe perfektiga kurso deEsperantokaj gvidlibro pri la Esperanta kulturo, li estas konata al multaj kiel ĉiĉerono en Esperanto-lando.

Membro de la Akademio de Esperanto ekde la jaro 1992. Honora Membro de

UEA (Universala Esperanto-Asocio). Honora membro de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). Membro de la Akademio Literatura de Esperanto (ALE). Kunredaktoro de la internacia gazeto "Monato". Dum du jardekoj gvidis amasan

korespondan kurson en Rusio, en kiu diplomitiĝis preskaŭ 900 personoj. Instruis Esperanton ĉe usonaj universitatoj en San Francisco kaj Hartford. Nun gvidanto de

la Internacia Perfektiga Koresponda Kurso (IPKK).

En diversaj tempoj kunfondinto kaj kungvidanto de SEJM (Sovetia Esperantista Junulara Movado), ASE (Asocio de Sovetiaj Esperantistoj), SEU (Sovetrespublikara Esperantista Unio), REU (Rusia Esperantista Unio), respondeculo pri Esperanto-instruado en Sovetunio kaj Rusio, komitatano de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo), membro (ekde la jaro 1959), komitatano kaj ĉefdelegito de UEA, vicprezidanto de la Internacia Ekzamena Komisiono (IEK) de ILEI/UEA. Prelegis kaj publike parolis en pluraj Universalaj Kongresoj de Esperanto (ekde la 48-a UK en Sofio en la jaro 1963), reĝisoris la Kongresan temon en la 85-a UK en Tel-Avivo (2000).

Disertacio

Kontribuo de la rusa lingvo al la formiĝo kaj evoluo de Esperanto. (ruse Вклад русского языка в формирование и развитие эсперанто.) Moskva: Akademija Nauk SSSR, Institut Jazikoznanija, 1985. - 23 p. Referaĵo de doktoriga disertacio pri lingvoscienco, ruslingva.

Lernolibroj

Metodikaj materialoj por internacia lingvo esperanto.(Методические разработки по международному языку эсперанто для курсов) 1978.

 

Lernolibro de la lingvo Esperanto. Baza kurso. (Учебник языка эсперанто. Основной курс)

Esperanto en 16 tagoj. Ekspres-kurso. (Эсперанто за 16 дней) Internacia lingvo Esperanto. Plena lernolibro.

Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo.

Vortaro

Esperanta-rusa vortaro: ĉirkaŭ 3000 vortoj. - Moskva: Impeto, 1993. - 53 p. ISBN 5-7161-0002-3.

Artikoloj

    

efaj strukturaj principoj de Esperanto. - En: La arto labori kune. Festlibro por Humphrey Tonkin. Rotterdam: UEA, 2010.

Enigmoj de Ludoviko Zamenhof
NIA Vilnjuso kaj ILIA Jerusalemo

Claude Piron kaj "Vojaĝo en Esperanto-lando" Kiam mi tradukis divenante

Interlingvistiko kaj interlingvistikaj esploroj en Sovetunio. - En: Esperanto: la internacia lingvo - sciencaj aspektoj; (Berlin: Kulturligo de GDR, Centra Laborrondo Esperanto, 1979. - 237 p.) p. 74 78.

Kontribuo de la rusa lingvo al la verba sistemo de Esperanto. - En: Serta gratulatoria in honorem Juan Régulo: II Esperantismo ; (La Laguna: Universidad de La Laguna, 1987. - 766 p.) p. 315 325.

2

 

  

Vklad russkogo jazika v strukturu Esperanto (ruslingva Kontribuo de la rusa lingvo al la strukturo de Esperanto). - En: Interlinguistica Tartuensis, 3; (Tartu: Tartuskij Gosudarstvennij Universitet, 1984. - 182 p.) p. 74 108, resumo en Esperanto.

Vklad russkogo jazika v leksiku Esperanto (ruslingva Kontribuo de la rusa lingvo al la leksiko de Esperanto). - En: Interlinguistica Tartuensis, 5; (Tartu: Tartuskij Gosudarstvennij Universitet, 1988. - 183 p.) p. 74 91, resumo en Esperanto.

Pri "Vojaĝo" por la legantoj de "Komencanto"., Komencanto, 2003 (n-ro 3)

Lasta artikolo de L. L. Zamenhof pri judaj temoj, Israela Esperantisto, julio 2004 (n-ro 140)

Свободная эмиграция из СССР подготовлена в Кливленде (Libera elmigrado el Sovet-Unio estis preparita en Cleveland.)

Поправка, изменившая нашу судьбу. (Amendo, kiu ŝanĝis nian sorton.)

Laŭ https://eo.wikipedia.org/wiki/Boris_Kolker

NI VIVU LONGE, FELIĈE KAJ FELIĈIGE, NI ĜUU NIAN ESPERANTISTECON KAJ

NIAN MALFERMITECON AL LA MONDO!

INTERVJUO DE BORIS KOLKER POR FORMOZA FOLIO

- Ĉu vi povus prezenti vin?
= = Mia nomo estas Boris Kolker. Mia kromnomo estas Ĉiĉerono en Esperanto-lando.

Kiun profesion vi havas?
= = Pliparton de mia vivo mi laboris kiel tradukisto de scienca kaj teknika literaturo, ĉefe pri naftoindustrio. Antaŭ tio mi instruis la lingvosciencon, la francan kaj latinan lingvojn en universitatoj. La lastan jardekon, post la elmigro en Usonon el Rusio, mi laboris kiel oficej-estro en komputila kompanio.

- Kiam vi estis knabo, kiu estis via ambicio por via plenaĝa vivo?
= = Mi revis fariĝi ĵurnal
isto.
- Kio estas via plej forta memoro pri infaneco?
= = Estis oktobro de la 1944-a jaro. La 2-
a Mondmilito ankoraŭ daŭris. Ni revenis el Uzbekio en la liberigitan urbon Kiŝinevo (Moldavio, Sovet-Unio). Malfrua vespero. Neniu lumo en stratoj, laŭlonge de kiuj staras ruinoj de bomb-detruitaj domoj. Mi estas 5-jaraĝa.

- Kio estis la unua libro, kiun vi legis en Esperanto?
= = ―Petro‖. Eldonejo SAT. Parizo. 1956 (8a eldono). Internacia lernolibro por laboristoj. Plene en Esperanto.
-
Kio estas via plej ŝatata libro?
= = ―Kredu min sinjorino!‖ de Cezaro Rossetti.
- Kiu estas la libro, kiun, laŭ vi, ĉiuj esperantistoj bezonas legi?
= = Ĉu estas iu dubo? Certe, ―Vojaĝo en Esperanto
-lando. Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta Kulturo‖! Ĝia tralego egalas al tralego de biblioteko.
- Kiam kaj kiel vi komencis verki?

= = En aŭgusto 1960, dum la 2-a Balta Esperanto-tendaro en Estonio Vytautas Ŝilas kaj mi tradukis el la rusa en Esperanton la

tekston de tiam ege populara kanto ―Indonezio‖.
- Kiel venis al vi la ideo verki lernolibrojn de Esperanto?
= = En februaro 1970 mi lanĉis mian amasan korespondan kurson de Esperanto, en kiu dum 23 jaroj diplomiĝis preskaŭ 900 personoj el ĉiuj regionoj de Sovet-Unio. Ĉar dum dudeko da jaroj Esperanto

estis malpermesita en Sovet-Unio, mankis lernolibroj por ruslingvanoj. Tial dum du jaroj mi uzis por tiu kurso la supremenciitan lernolibron ―Petro‖.

Ĉar mi laboris kiel

interpretisto-tradukisto kun teknikistoj de la franca

aŭtomobila kompanio ―Renauld‖, kiu konstruis motor-uzinon en nia urbo Ufa, mi sukcesis havigi al mi latinliteran tajpilon (nekredebla maloftaĵo tiutempe!). Mi

retajpadis la lecionojn kaj sendadis ilin al miaj lernantoj. Fine mi decidis mem verki lernolibron ja laŭdiplome mi estis instruisto de lingvoj. Mi faris tion en la 1972a jaro kaj sekvajare mi sukcesis publikigi la lecionojn en la regiona junulara ĵurnalo. Dum pli ol 40 jaroj tiu lernolibro estis perfektigata kaj reeldonata kaj nun estas konata kiel Plena lernolibro de Esperanto por ruslingvanoj.

- Ĉu vi havas kontakton kun viaj legantoj?
= = Jes, mi estas en kontakto kun centoj da miaj lernintoj kaj legantoj.
-
Iuj aŭtoroj havas ĉiam oportunan kajeron, en kiun ili notas ideojn kaj frazojn, kiuj trairas iliajn kapojn. Iuj skribas sur papero unue kaj nur poste tajpas la tekston. Kaj vi, ĉu vi havas skribo-

3

ceremoniaron?
= = Iam mi skribis notojn sur paperon. Jam delonge mi tajpas ilin en mian komputilon. Tial, kiam venas tempo por prepari novan eldonon de iu mia lernolibro, mi jam havas listegon kun eventualaj modifoj.
-
Ĉu vi pensas ke skrib-talento venas el disciplino aŭ naturo? (Do you think that writing talent is nurture or nature?)
= = Verŝajne, el ambaŭ.
- Kio estus via unua konsilo por iu, kiu dezirus esti verkisto?
= = Rememoru iu
n tre interesan epizodon en via vivo, priskribu ĝin kaj konigu al viaj amikoj.
- En ―Vojaĝo en Esperanto-lando‖ oni povas legi tekstojn de multaj gravaj Esperanto-verkistoj. Ĉu vi renkontis multajn el ili?
= = Jenajn aŭtorojn de tekstoj mi renkontis: William Auld, Gaston Waringhien, Claude Piron, Majorie Boulton, Tibor Sekelj, Eŭgeno Bokarjov, John Wells, Trevor Steel, Hilda Dresen, Louis Beaucaire, Humphrey Tonkin, Spomenka Ŝtimec, Istvan Nemere, Julian Modest, Vladimiro Samodaj, Nadija Andrianova, Mikaelo Giŝpling, Mikaelo Bronŝtejn, Arthur Baur, Nikola Aleksiev, Den Drown, Sergej Kuznecov, Nina Cvileneva. Legado de iliaj verkoj kaj komunikiĝo kun ili (persona kaj koresponda) riĉigis mian vivon.

- Vi verkis kelkajn famajn Esperantajn lernolibrojn por studantoj de malsamaj niveloj. Ĉu vi foje pensas pri verki romanon, fikcion,

verkon de teatro?

= = Mi pensis verki tre originalan libron pri Ludoviko Zamenhof kaj kolektis ideojn kaj materialojn pri tio. Sed mi ne trovis tempon. Kaj nun jam estas malfrue okupiĝi pri tio.
- Vi estas membro de la Akademio de Esperanto; kion ĝi reprezentas por vi?
= = Mi estis elektita kiel membro de la Akademio de Esperanto en la 1992-a jaro kaj reelektita por du pliaj 9-jaraj periodoj. Mi kunlaboras en jenaj sekcioj: Ĝenerala Vortaro, Kontrolado de lerniloj kaj Lingva Konsultejo; la lastan mi gvidis dum 3 jaroj. La Akademia laboro ne estas tre rimarkebla ekstere, sed grava por la evoluo de Esperanto. Mi enmetas en ĝin mian kompetentecon.

- Vi ankaŭ estas membro de la Akademio Literatura de Esperanto (ALE); ĉu vi povas diri al ni kelkajn vortojn pri la celo de ALE?
= = Ĝi estis fondita en la jaro 1983. Ĝia celo estis stimuli kaj plialtniveligi la Esperantlingvajn verkadon kaj kritikarton, kaj agnoskigi la Esperantan literaturon en kaj ekster la Esperanto-movado. Ŝajnas al mi, ke en la lastaj jaroj ALE estas malpli aktiva.

- Vi verkis doktorigan disertacion pri "Kontribuo de la rusa lingvo al la formiĝo kaj evoluo de Esperanto." Ĉu vi pensas, ke kelkaj kulturoj aŭ lingvoj havis ŝlosilan rolon

en la apero kaj evoluo de Esperanto?
= = Mi povas respondi la demandon pri la apero de Esperanto. Ĝia leksiko estas bazita sur internaciaj elementoj de jenaj gravaj eŭropaj lingvoj laŭ jena ordo: franca, angla, germana kaj rusa. En la formiĝo de Esperanto la rusa lingvo ludis la rolon de la decida kontrola lingvo: en Esperanton eniris unuavice tiuj eŭropismoj, kiuj iĝis elementoj de la rusa lingvo kaj plej ofte en la formo, kiun ili akiris en la rusa lingvo. Al la evoluo de Esperanto influis unuavice kulturoj kaj lingvoj de elstaraj Esperantaj verkistoj kaj vortaristoj. La unua periodo estis la rusa, unuavice danke al tio, ke Ludoviko Zamenhof kaj unuaj verkistoj loĝis en la Rusa Imperio. Ege grava estis la franca periodo.

- En ―Vojaĝo en Esperanto-

lando‖ oni povas legi pri la diktatora regado de Stalin. Ĉu vi pensas, ke junuloj ne sufiĉe konas pri tio, kion homoj kiel Hitler, Stalin kaj probable diktatoroj en aliaj landoj faris al esperantistoj?
= = Verŝajne, junuloj ne sufiĉe konas pri tio, kvankam estas facile alirebla la brila libro de Ulrich Lins ―La danĝera lingvo‖. Tamen pli

gravas ne la historio, sed la realo: diskonigo, lernado kaj diversspeca

al multaj gravaj projektoj kaj agadoj. Ĉu vi pensas iam verki biografion, kie vi rakontus al ni pri ĉi tiuj spertoj?
= = Mia amiko Vladimir Samodaj verkis tiaspecan libron sub la titolo ―Esperanto kaj vivo‖, por kiu mi verkis antaŭparolon. Estus alloge, se ankaŭ mi rakontus pri mia vivo libroforme. Sed, ŝajnas, ke mia malpliiĝinta energio ne sufiĉos por tiu laboro. Tamen iujn interesajn epizodojn el mia vivo mi rakontis

utiligo de Esperanto.
- Vi estis kunfondinto de SEJM (Sovetia Esperantista Junulara Movado), ASE (Asocio de Sovetiaj Esperantistoj), SEU (Sovetrespublikara Esperantista Unio), REU (Rusia Esperantista Unio), komitatano de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara
Organizo), komitatano kaj ĉefdelegito de UEA, vicprezidanto de la Internacia Ekzamena Komisiono (IEK) kaj kunlaboris

en kelkaj publikigitaj rakontoj kaj intervjuoj.

4

- Ĵak le Puil kantas ―Kiam regos am’ sur ter’ ―, traduko de ―Quand les hommes vivront d’amour‖, kanto de Raymond Lévesque el Kanado. Li diras: ―Kiam regos amo sur tero, Trobadoriĝos la soldato; for la militon, for la karceron! Sed ni jam estos mortaj, frato!‖. Ĉu vi pensas, ke iam amo aŭ paco regos sur tero? Ĉu vi pensas, ke venos la fina venko?
= = La amo kaj la paco, kaj ankaŭ la fina venko de Esperanto vivu unuavice en nia koro! Ni vivu longe, feliĉe kaj feliĉige, ni ĝuu
nian esperantistecon kaj nian malfermitecon al la mondo!

Boris Kolker, civitano de Esperanto-lando Formoza Folio, N-ro 19

Honore al 80-jario de Boris Kolker Usono emisiis monbileton kun lia portreto.

Kiu ne kredas, rigardu la bildon!

Esperanto en rusia radio

Radio ―Sputnik‖

En Jutubo spekteblas intervjuo kun Georgij Kokolija kaj Aleksandr Piperski, kiun faris la radio «Sputnik» (la posteulo de «Golos Rossii») dediĉe al la dato: https://www.youtube.com/watch?

v=DmbAsAtiIZE

Estas bonega intervjuo. Prepariteco de la ĵurnalistino estis superba. Mi ne memoras vidi tioman interesiĝon de la eksteresperantuja ĵurnalisto pri

progresigo de Esperanto. Kaj eble eĉ tiom trafajn kaj klarajn respondojn, kiujn donis Alekdandr Piperski. Modela sinesprimo, senduba simpatio al Esperanto ĉe ideala objektiveco.

Garik, laŭ mi, perdis kelkajn okazojn montri Esperanton pli ol hobio kaj suflori, kiel eblas helpi al evoluo de la lingvo en Rusio. Bedaŭrindas. La okazo estis unika.

Radio de Rusio

La 28.07.2019 okaze de Esperanto-Tago Aleksandro Lebedev, antaŭ 10 tagoj elektita nova REU-prezidanto, kaj konata Esperanto- bardo Mikaelo Povorin sukcese respondis demandojn pri Esperanto en la etero de "Радио России" ("Radio de Rusio") en la elsendo "Bona komenco". Mikaelo ankaŭ kantis unu el siaj famaj kanzonoj «Velura sezono». Krome, Mikaelo menciis, ke lia unua lernilo en

Esperanto estis la kurso de boris Kolker en la revuo ―Kemio kaj vivo‖.

Aŭskultu la unuan epizodon de la programo ĉi tie:

http://www.radiorus.ru/brand/63552/episode/2188779

Irina Gonĉarova

5

Decidoj de la 30-a Konferenco de REU (setlejo Carina lago, Tiĥvina distrikto, la 17-a 18-a de julio 2019)

  1. Danki al s-ro Vladimir Opletajev (Surgut) pro la modela plenumo de la taskoj de estrarano de REU pri instru-metodika laboro kaj pro ĝenerala ordigo de laboro de la Estraro de REU en la oficperiodo 2017– 2019.
    Peti en la nomo de la Konferenco s-
    ron Vladimir Opletajev fariĝi konsilanto de la Estraro.

  2. Danki al s-ro Viktor Aroloviĉ (Moskvo) pro la modela plenumo de la taskoj de REU-komisiito kaj elekti lin Komisiito de REU pri la dokumentaro de REU en la oficperiodo 20192021.

  3. Konfirmi la „Regularon pri la fonduso de REU «Subteno de laboro pri la vortaro de B. Kondratjev»―, akceptitan de la Estraro de REU (Protokolo No3 de la Estrara decido, 09.09.2017).

  4. Konfirmi la „Regularon pri la Komisiono pri eksteraj rilatoj de REU―, akceptitan de la Estraro de REU (Protokolo No9 de la Estrara decido, 14.12.2017).

  5. Konfirmi la „Regularon pri «Eminenta rusia instruisto de Esperanto (de la lernojaro...)»―, akceptitan de la Estraro de REU (Protokolo No14 de la Estrara decido, 20.11.2018).

  6. Aprobi la agadon de la Estraro pri la plenumo de la decidoj de la 29-a Konferenco de REU.

  1. Aprobi la raporton de la Estraro pri la agado kaj financoj kaj taksi la laboron de la Estraro de REU en la oficperiodo 20172019 kontentiga.

  2. Aprobi la raporton de la Kontrol-revizia Komisiono de REU kaj taksi la laboron de la Kontrol-revizia Komisiono en la agadperiodo 20172019 kontentiga.

  3. Konsideri la Estraron de REU elektita por la oficperiodo 20192021 en la persona konsisto: Aleksandr Lebedev (Jegorjevsk) prezidanto;
    Svetlana Smetanina (Moskvo)
    1-a vicprezidanto;
    Nikolaj Gudskov (Moskvo)
    2-a vicprezidanto;

    Irina Gonĉarova (Odincovo) — membro de la Estraro;

    Aleksandr Mitin (Niĵnij Novgorod) — membro de la Estraro.

  4. Konsideri la Kontrol-revizian Komisionon elektita por la oficperiodo 20192021 en la persona konsisto:

    Gennadij Basov (Tomsk) prezidanto;
    Larisa Ŝapoŝnikova (Arĥangelsk) — membro de la Komisiono; Sergej Ĵilejkin (Sosnovoborsk) — membro de la Komisiono.

  5. Eligi el la membroj de REU personojn, kun kiuj mankas ajnaj kontaktoj dum 5 jaroj aŭ pli, kaj ne eblas ekscii pri ilia vivo aŭ forpaso. Komisii al la Estraro uzi tiun ĉi principon en la kuranta agado.

  6. Komisii al la Estraro verki kaj publikigi ĝis novembro 2019 Regularon pri Esperantisto de la jaro laŭ la versio de REU.

  7. Komisii al la Estraro krei kaj publikigi ĝis novembro 2019 kompleksan laborplanon de la Estraro de REU por la oficperiodo 20192021.

  8. Komisii al la Estraro de REU organizi la tradician someran tendaron de rusiaj esperantistoj «Rusiaj Esperanto-tagoj» (RET) en 2020.

  9. Esplori la eblon pri organizo de la Internacia blindula kongreso en 2020 en Samaro.

  10. Komisii al la Estraro de REU organizi en la jaro 2020 aktivul-maturigan trejnadon rusian

    seminarion pri aktivula maturigo (AMoRU), difini ĝian temon kaj diskutigi ĝin inter la membroj de

    REU.

  11. Elekti s-inon Svetlana Smetanina Komitatano A de UEA por la periodo 20192022.

  12. Peti al Aleksandr Osokin igi Aleksandr Mitin administranto de la listoj REU-agado kaj Esperanto-rus-

    informoj kun maksimumaj rajtoj.

Protokolo de la 30-a Konferenco de Rusia Esperantista Unio

La unua kunveno (17.07.2019, 09:30) 1. Organizaj eroj

Tiĥvin, 17–18.07.2019 (enkadre de TEMoj-2019)

17.07.2019 09:30 Malfermo de la Konferenco.

Prezidanto de REU Svetlana Smetanina salutis la partoprenantojn. Malfermo de la Konferenco.

Elekto de kunvengvidanto. Elektita A. Lebedev unuanime.

6

Elekto de protokolanto(j). Elektitaj N. Cvileneva, Ju. Karcev unuanime.

Elekto de kalkulkomisiono. Elektitaj G. Basov, L. Ŝapoŝnikova — unuanime.

Kontrolo de kvorumo. Partoprenas 18 plus 1 distance = 19 (el 22 aliĝintoj).

La duono estas 19/2 = 9,5; do la kvorumo por decidoj estas 10.

Proponita tagordo estas akceptita unuanime.

2. Raportoj de la Estraro kaj komisiitoj
2.1. Raporto de la Prezidanto
2.2. Raporto pri la plenumo de la decidoj de la 29-a Konferenco:

- laŭdi la agadon de MEA MASI plenumita;
- apogi E-ekzamenon
plenumita;
-
okazigi en 2019 antaŭkongreson aŭ postkongreson lige kun UK — ne plenumita, ĉar UEA tion decidas mem;
- apogi AMo-seminarion plenumita;
-
daŭrigi la agadon pri eternigo de memoro pri LLZ ne estas plenumita, V. Seguru nenion raportis pri tio;
- krei fonduson pri la vortaro de B. Kondratjev
plenumita;
- subteni laboron de Ja. Kikavec
la situacio estis esplorita de la Estraro;
- esplori eblojn pri RET-2018
la situacio estis esplorita, el du ebloj (apud Taganrogo kaj apud Ŝuja) estis elektita loko apud

Ŝuja pro signife pli bonaj financaj kondiĉoj, tie oni ne postulis tro grandan antaŭpagon. 2.3. Raporto de N. Gudskov pri eldona agado:

- du personoj sendis proponojn pri la nomo de BdR; - estis lanĉita literatura suplemento;
- estis eldonitaj kelkaj broŝuroj kaj libroj.

Okazis diskuto pri la temo.
Gonĉarova: Estas grandioza laboro. Nikolao kaj Svetlana laŭdendas.
Smetanina: Estas ideo kunigi BdR kaj Literaturan suplementon.
Aliaj homoj ne subtenis la proponon pri kunigo.

V. Melnikov: gravas, ke en la retejo devas esti «Cerbe kaj Kore» — ĝi estas valora por ĉiuj.

2.4. Raporto de I. Gonĉarova pri regiona agado

I. Gonĉarova: komence mi devas diri pli ĝeneralajn aferojn, antaŭ ol raporti. Se ni ne ŝanĝos nian rilaton al rusia esperantistaro, se ni daŭre apartigos REU de esperantistoj de la lando — ni fiaskos. La situacio ne estas tiom pesimisma, sed estas sufiĉe ne bona. Ne faru limojn inter esperantistoj kaj REU. Ĉu membro aŭ ne membro — ne gravas.
N. Gudskov: homoj simple ne volas partopreni, ili volas uzi servojn de REU, sed esti ekstere. Ne volas esti membroj kaj ĉeesti kunsidojn.

A. Mitin: sed kion faras REU por apartiĝo? Male, mi vidas, ke Ŝevĉenko mem apartiĝis de REU.
V. Melnikov: mi konstante aŭdas plendojn — kial homoj ne volas aliĝi al REU? Mi demandas: kion donas membreco en REU al ordinara esperantisto? Nenion.
Smetanina: kial organizo devas ion doni? Komence homo devas subteni la organizon, kaj poste jam postuli.
Gonĉarova: ne gravas, ĉu la homo membras en REU aŭ ne. Gravas, kion la homo faras. Ekzistas en la regionoj elstaraj homoj, sed ni ne scias pri ilia agado. Mi proponas kompili adresaron (laŭ sperto de SEJM), ke ĉiu aktivulo eksciu, kiu estas en lia regiono, pri interesoj, deziroj ktp. Nun estas 8 grandaj regionoj. 3 reprezentantoj respondis nenion. Do, pri 3 regionoj estas konata nenio.
A. Mitin redemandas: tamen, kion konkrete faras REU por «apartiĝi»?

I. Gonĉarova skize rerakontis la raporton pri regionoj.
T. Loskutova: organizante la karavanon, mi trovis esperantistojn en Ulan-Ude. Aktiviĝis esperantistoj en Jaroslavlj.

V. Sapoĵnikov aldonis informojn pri siberia Esperanto-movado: estas kluboj en Krasnojarsko, Novosibirsko, Novokuznecko, Tomsko, Barnaulo. Okazas renkontiĝoj. Konkludoj de Sapoĵnikov:
1) Lokaj reprezentantoj de REU devas esti en plejmulto de grandaj urboj de nia lando.
2) Ĉefa manko de la movado surloke, ke ni ne faras tri unuecajn taskojn. Ni devas samtempe okupiĝi pri, unue, popularigo, aŭ propagando, due, pri varbado kaj instruado de Esperanto, trie, pri edukado de novaj esperantistoj.

3) Ni devas labori kun ĉiuj esperantistoj, sendepende de la membreco.
4) Reorganizi la kluban konkuradon. Partoprenu ĉiuj grupoj kaj kluboj, ĉu REU
-anoj, ĉu ne. Estu premiataj la unuaj 3 lokoj. 5) Kriterioj. Klubo estas klubo (sed ne disaj esperantistoj), se estas:
- ne malpli ol 3 membroj;
- regulaj kunvenoj;
- certaj loko kaj tempo de la kunvenoj;
- gvidantaro de la klubo;
- plano kaj komuna agado.

Demandoj.
S. Ĵilejkin: u utilas klubkunvenoj?

7

V. Sapoĵnikov: Oni kunvenas por 1) praktiki Esperanton, 2) uzi, utiligi Esperanton por paroli pri Esperanto-agado. S. Ĵilejkin: Mi opinias, ke utilas, ĉar dum babilado aperas novaj ideoj.

T. Loskutova: ĉu vi provis kontakti esperantistojn el Fora Oriento?
V. Sapoĵnikov: jes, mi kontaktis kun J. Bojĉin kaj G. Ŝlepĉenko. Mi invitis ilin al niaj aranĝoj.

Smetanina: Kion signifas esti oficiala reprezentanto de REU en ĉiu urbo? Se homo ofte kontaktas oficialajn instancojn, tiu homo devas havi paperan konfirmilon por pruvi rajton kontakti je la nomo de REU. Kiam estas bezonata, ni faras tiujn konfirmilojn. Tio donas eĉ eblecon instrui en lernejoj.

Smetanina: Aldona komento: mi proponis al KRESKO organizi RET-on en Siberio en 2020. Jen vi vidas informilojn pri ĝi. 2.5. Raporto de V. Opletajev pri instru-metodika agado

V. Opletajev ne sukcesis veni al la Konferenco; la preparita de li raporto estis voĉlegita de S. Smetanina. S. Smetanina aldonis, ke V. Opletajev volas eksiĝi el la Estraro, kaj tiu posteno estas vaka.

2.6. Raportoj de A. Mitin pri membraro kaj retaj servoj

A. Mitin interalie rakontas pri situacio pri dumvivaj membroj, kun kelkaj el kiuj tute mankas kontaktoj dum longa tempo. Pri iuj ne estas informoj, ĉu ili vivas aŭ jam ne.
S. Smetanina: estas nia kulpo, ke ni ne scias pri lokaj aktivuloj. Sed ni devas decidi, kion fari pri tiu listo de dumvivaj membroj, kiuj ne montras vivsignojn.

N. Gudskov: estas propono konsideri membron perdinta post 5 jaroj. Se dum 5 jaroj esperantisto ne aktivas ellistigi lin/ŝin (certe post provoj rekontakti). Necesas zorge formuli tiun amendon, eblas komisii tion al V. Aroloviĉ.
Voĉdono: ĉiuj estas por;
A. Mitin: estas ankaŭ problemo, ke ni ofte ricevas simple liston de klubanoj — sen patronomoj, aĝo, adreso, retadreso. Necesas postuli havi tiujn informojn.

Kafopaŭzo

2.7. Raporto de A. Lebedev pri la retejo

Demandoj kaj komentoj.
N. Gudskov: ne ĉiuj informoj en la retejo estas facile troveblaj. Ĝi havas komplikan strukturon. I. Gonĉarova: ĉu multaj homoj uzas la retejon de REU por rakonti pri siaj kluboj?
A. Lebedev: ne multaj, sed kelkaj uzas (ekzemple, J. Bojĉin).
I. Gonĉarova: ni devas stimuli tion.

2.8. Financaj raportoj de A. Lebedev

Demandoj pri Kondratjev-fonduso:
I. Gonĉarova: Ĉu ni raportas nur pri enspezo, ne pri la elspezo? REU estas nur peranto por ke homoj kontribuu. Oni ne rajtas postuli raporton pri la elspezo de la mono.
G. Basov: ni povas ne postuli, sed peti tiun informon.
I. Gonĉarova informis pri la stato de la laboro pri la vortaro.

Demandoj pri la financa raporto:
V. Melnikov: En la raporto ne estas indikita, por kiu celo estas uzita la mono, nur estas skribita «al la Prezidanto». Sed por kio?
G. Basov: pro diversaj kaŭzoj ni ne havas normalan librotenadon, kio multe kostas. Ni havas nur kasiston. Se ni volas havi libroteniston, ni devos dekoble plialtigi la kotizon.
S. Smetanina: oni pagas 250 rublojn jare kaj postulas multegajn raportojn, sed, ekzemple, mia lasta registrita letero al ministerio kostis 190 rublojn.
I. Gonĉarova: sed estas tre simpla afero. Kiam vi elspezas, vi notu, por kiu celo. Estas ja vi, kiu devas tion fari, kiel elspezanto de la mono. Se vi tion ne faros, neniu librotenisto helpos.

2.9. Raporto pri REJM
Raporto pri REJM mankas. K. Noviĉenko skribis, ke ne sukcesis pri restarigo de REJM.

Okazis diskuto pri REJM kaj pri la aĝo, ekde kiu homo povas esti membro de la organizo (partoprenis V. Sapoĵnikov, I. Gonĉarova, N. Cvileneva, N. Gudskov, V. Melnikov).

2.10. Raporto de komisiito pri dokumentado V. Aroloviĉ
V. Aroloviĉ ne partoprenas la Konferencon. La preparita de li raporto estis voĉlegita de A. Lebedev.

S. Smetanina aldonis, ke V. Aroloviĉ pretas plu daŭrigi tiun laboron. 3. Raporto de la Kontrol-revizia Komisiono
La prezidanto de la Komisiono G. Basov prezentas la raporton.

V. Melnikov: Necesas fiksi kaj montri ĉiujn enspezojn kaj elspezojn.
G. Basov: Fakte oni atendas iun financan helpon de REU, sed tio ne eblas.
N. Gudskov: Utilo de REU estas ricevo de la Bulteno.
I. Gonĉarova: Unue, REU estas bezonata ne por kunigi klubojn, ĝi devas esti reprezenta organizo. Tion REU plenumas. Due. Ni forigu kluban membrecon. Ja estas tempo ne de kolektivoj, sed de individuoj.

8

G. Basov: Mi komparis tion, kio venas de kolektivoj kaj de individuoj. Pli multe da mono tamen venas de kolektivoj. 4. Debatoj pri la raportoj kaj pritakso

Voĉdono: Akcepti la raportojn de la Estraro kaj pritaksi la laboron de la Estraro kontentiga. por: 19, sindetenoj: 0, kontraŭ: 1.
Voĉdono: Akcepti raporton de la KRK
por: 18, sindetenoj: 1, kontraŭ: 1.

La dua kunveno (17.07.2019, 14:30)

Entute registriĝis 26 delegitoj. Ĉeestas 16 delegitoj.

5. Konfirmo de regularoj

Voĉdono: Konfirmi regularon pri Kondratjev Por: ĉiuj.
Voĉdono: Aprobi la regularon pri Azia agado Por: 14; sindetenas: 2.

Voĉdono: Aprobi la regularon pri Eminenta Instruisto Por: 14; sindetenas: 2.

6. Raportoj de kolektivoj

13:00 Tagmanĝa paŭzo

Pri laboro de Samara Esperanto-klubo rakontis Je. Kuznecova. Pri Tomska Esperanto-klubo rakontis V. Minin.
Pri situacio en MASI rakontis
I. Gonĉarova.

Okazis diskuto pri nuntempaj kluboj:
V. Sapoĵnikov: Ne necesas vivi laŭ leĝoj de korporativa etiko. Tio estas ne esperantistaj leĝoj, ĉar esperantismo estas kolektiva agado. Neniaj kluboj mortas. Kiam homoj kolektiĝas kune, la efiko de kunagado plialtiĝas kelkoble.
S. Smetanina: Pravas ambaŭ. Tempoj ŝanĝiĝas, sed se forigi kluban membrecon, estus malfacile labori kun 200250 individuoj. I. Gonĉarova: REU devas plenumi reprezentan kaj informan funkciojn.
V. Sapoĵnikov: Homj devas ekinteresiĝi, interesigi la aliajn ktp.
N. Gudskov: REU povas simili al gazeto. Kiu abonas gazeton tiuj estas membroj.
V. Sapoĵnikov: Faru ni fonduson por subteni la informilon.
N. Gudskov: Ni ne bezonas monon, ni bezonas materialojn.
V. Sapoĵnikov: Tiam ni faru apartan abonon al la revuo.

7. Elekto de la Prezidanto de REU
N. Gudskov atentigis, unue, pri la Statuta regulo, ke la elekto devas esti alternativa, kaj, due, pri la postulo de la Ĝenerala Regularo,

ke unu persono ne povas okupi prezidantan postenon dum pli ol 3 periodoj sinsekve. Nun estas la tria periodo de S. Smetanina.

Proponoj por la kandidatoj al la prezidanta posteno. A. Lebedev proponis N. Gudskov.
I. Gonĉarova proponis A. Lebedev.
V. Melnikov proponis A. Mitin.

V. Cvetkova proponis V. Melnikov. G. Basov proponis V. Sapoĵnikov. S. Smetanina proponis Ju. Karcev.

N. Gudskov informis ankaŭ pri la eblo elekti S. Smetanina, se amendi la Ĝeneralan Regularon. Tiu ideo ne estis subtenita.

N. Gudskov ne konsentis esti prezidanto, pretas nur esti en la Estraro por okupiĝi pri eldonaĵoj, sed ne pri organizaj aferoj.
Al N. Gudskov estis proponita esti teknika prezidanto, sed la ĉefan organizan laboron faru S. Smetanina. Gudskov ne konsentis. A. Lebedev ne konsentis balotiĝi, ĉar planas forveturi el Rusio por jaro dum proksima tempo.
A. Mitin konsentis balotiĝi.
V. Melnikov rifuzis, ĉar komprenas, ke landa asocio estas serioza afero, kaj ne volas partopreni spektaklon.
V. Sapoĵnikov rifuzis, ĉar la distanco estas granda, kaj li ne ŝatas gvidi distance, kaj estas multe da laboro en Siberio.
Ju. Karcev rifuzis, ĉar ne sentas sin bona organizanto kaj ne spertas pri juraj aferoj.

Ĉar bezonatas minimume 2 kandidatoj, post diskutoj A. Lebedev konsentis esti formala kandidato.

Okazis sekreta voĉdonado pri la 2 kandidatoj: 1. Mitin
2. Lebedev

Rezultoj de la voĉdonado:

disdonitaj 22 bultenoj:

9

por Mitin 9
por Lebedev
12 ne validas 1

Kiel Prezidanto de Rusia Esperantista Unio estis elektita A. Lebedev. 8. Elekto de la vicprezidantoj

Voĉdonado pri la kvanto de vicprezidantoj: por unu vicprezidanto 2
por du vicprezidantoj
15
sin detenis
3

A. Lebedev proponis S. Smetanina kaj N. Gudskov kiel vicprezidantojn. V. Melnikov proponis A. Mitin kiel vicprezidanton.

Voĉdono pri la vicprezidantoj (oni rajtis voĉdoni dufoje, ĉar estis du lokoj). Smetanina 15
Gudskov
13
Mitin
4

Rezulte S. Smetanina kaj N. Gudskov estis elektitaj kiel vicprezidantoj. 9. Elekto de la Estraro de REU

Voĉdono pri la kvanto de estraranoj (I. Gonĉarova proponis 5, V. Sapoĵnikov proponis 7): por 5 estraranoj — 4 voĉoj
por 7 estraranoj — 14 voĉoj

Kandidatoj:
A. Lebedev
proponis A. Mitin.
S. Smetanina proponis I. Gonĉarova. Aliaj kandidatoj rifuzis.

N. Gudskov: Ni ne povas trovi homojn por 2 direktoj (instru-metodika laboro kaj publikaj rilatoj). Do, ni povas lasi al la Estraro eblon koopti tiujn personojn, kiam ili troviĝos. Sed dume lasu ni 5 personojn.

J. Karcev: Sed, laŭ la Ĝenerala regularo, la Estraro dum oficperiodo rajtas koopti nur unu plian estraranon. Voĉdono liste pri I. Gonĉarova kaj A. Mitin kiel estraranoj.

Por: ĉiuj, kontraŭ: 0, sin detenis: 0.
I. Gonĉarova kaj A. Mitin estas elektitaj kiel estraranoj.

10. Elekto de la Kontrol-revizia Komisiono de REU

Estis proponitaj:

Gennadij Basov kiel prezidanto de KRK; Larisa Ŝapoŝnikova;
Sergej Ĵilejkin.

La kandidatoj konsentas.

Voĉdonado liste: ĉiuj por.

Do, estis elektita KRK en la konsisto: G. Basov (prezidanto), L. Ŝapoŝnikova, S. Ĵilejkin. 11. Elekto de komisiitoj

Komisiito pri dokumentado — V. Aroloviĉ (forestas, sed lia konsento estis anticipe ricevita): ĉiuj por. 12. Elekto de A-komitatano, reprezentanta REU en la Komitato de UEA

Estas proponita S. Smetanina.
Voĉdonado pri S. Smetanina kiel A-komitatano: Por: 18, kontraŭ: 1, sin detenis: 0.

13. Informoj pri planataj aranĝoj
Je. Kuznecova rakontis pri planata blindula kongreso.

Oni rakontis pri RET-2020.
Voĉdonado: Aprobi proponon de krasnojarska klubo pri RET-2020: Por: ĉiuj.

10

14. Pri la nomo de Bulteno de REU
N. Gudskov proponis renomi Bultenon de REU. Okazis diskuto. Estis decidita daŭrigi la diskuton dum la sekva kunveno.

La tria kunveno (18.07.2019, 19:10)

Ĉeestas 18 personoj.

15. Raporto pri la unua kunsido de nova Estraro
N. Gudskov legas protokolon de la unua kusido de la nova Estraro.

I. Dum la unua kunsido la Estraro disdividis la taskojn kaj labordirektojn inter la estraranoj:
1) A. Lebedev (prezidanto)
— ĝenerala gvidado, administraj aferoj, zorgoj pri la retejo, ĝenerala zorgo pri la kaso;
2) S. Smetanina (la unua vicprezidanto) administraj aferoj dum foresto de la prezidanto, instru-metodika laboro, ekzamenoj, eksteraj rilatoj, landaj aranĝoj;
3) N. Gudskov (la dua vicprezidanto) — aperigo de informiloj kaj aliaj eldonoj de REU, landaj aranĝoj;
4) I. Gonĉarova (estrarano) —
regiona agado, informoj pri instruado, ekzamenoj, populariga laboro;
5) A. Mitin (estrarano)
zorgoj pri la membraro, retejo, grupoj en sociaj retoj, dissendolistoj, kontaktoj kun vikipedistoj. Noto: la Estraro rajtas koopti plian estraranon.

II. Krome, la Estraro preparis projekton de la Decidoj de la Konferenco, kiu estos prezentita poste, fine de la Konferenco.

16. Diskuto pri moderigado de la dissendolistoj REU-agado kaj Esperanto-rus-informoj

Voĉdonado: peti A. Osokin igi A. Mitin administranto de la listoj «REU-agado» kaj «Esperanto-rus-informoj» kun maksimumaj rajtoj.
Por
— ĉiuj unuanime.

17. Renomo de Bulteno de REU (daŭrigo de la diskuto)

I. Gonĉarova: Mi ne ŝatus, ke en la titolo estu «REU». Tiu gazeto devas esti por la tuta esperantistaro de Rusio. Por ĝi ne aspektu kiel interna dokumentaro de REU.
V. Melnikov: Gravas tradicio kaj akirita renomo, do eblas preni nomon «Rusia Esperanto-gazeto». Eventuale demandi permeson de G. Kokolija.

J. Karcev: Indas lasi la nomon «Bulteno de REU».
N. Gudskov: «Bulteno de REU» estu en la kolofono. En la nomo necesas montri la landon, ja ĝi estas landa gazeto. V. Melnikov: Eblas preni nomon «Aktuale».
S. Smetanina: Ni lasu tiun demandon.
La decido ne estas akceptita.

18. Optimumigo de la kotizoj

G. Basov: Bezonatas buĝeta politiko, por ne proponi la kotizon «de plafono».
N. Gudskov: KRK formulu konkretajn proponon pri tio.
I. Gonĉarova: Kaj necesas konsideri proponon likvidi kolektivan membrecon. G. Basov: Praktiko montras, ke plejparto de la mono venas de kolektivaj kotizoj. V. Sapoĵnikov: Necesas interesigi klubojn pagi por pli multe da homoj.

A. Lebedev: Estas interese, se ni likvidos kluban membrecon, ĉu ĉiuj tiuj homoj, kiuj estis aligitaj membroj, re-aliĝos individue? V. Sapoĵnikov: Eĉ ne pensu pri likvido de kluba membreco!
N. Gudskov: Propono likvidi kolektivan membrecon estas ne matura.
I. Gonĉarova: Ni revenu al tiu ideo post iom da tempo.

19. Proponoj de A. Mitin
Estas decidita aktivigi diskuton pri la proponoj de A. Mitin.

20. Librotenado en REU (propono de G. Basov) La temo jam estis pridiskutita enkadre de raportoj.

21. Financa planado kaj buĝetado de REU La temo jam estis pridiskutita enkadre de raportoj.

22. Pri ILEI-sekcio aŭ komisiono
La temo estis proponita de V. Opletajev. Li verkis noticon pri tio (la notico lebeblas en la broŝuro «Materialoj por la 30-a Konferenco

de REU»).
Pri tio okupiĝos I. Gonĉarova kaj S. Smetanina en labora ordo.

23. Propono de I. Muravjov

I. Muravjov: Necesas plibonigi retkonekton dum renkontiĝoj. En modernaj konferencoj (ekzemple, profesiaj) oni filmas kunvenojn kaj liveras la videon per interreto en reala tempo. Videoj povas esti pagataj.
Do,
la propono: organizantoj kontrolu, ĉu estas interreto, kaj sciigu pri tio partoprenontojn anticipe.
La konkretigo: kiam organizantoj esploras bazejon por iu aranĝo ili devas ne simple kontentiĝi per promesoj de la bazejo, sed ankaŭ memstare surloke provi ViFi-on, atente mezuri la rapidecon de ĝi per ajna aplikaĵo (tiucelaj aplikaĵoj multas, ekzemple, «Speedtest»), prefere en diversaj partoj de la bazejo. La konkretan valoron de la rapideco de la interreto necesas noti en informleteroj pri aranĝo, por ke partoprenontoj sciu, je kio eblas esperi.

11

Decido: konsideri tion dum estontaj aranĝoj. 24. Reprezentantoj de REU en regionoj

I. Gonĉarova informis, ke Jelena Kuznecova konsentis esti reprezentanto de REU en Volgio. 25. Pri REU en sociaj retoj

Necesas reprezenti REU en sociaj retoj, ekzemple Facebook kaj Instagram.

26. Akcepto de la Decidoj de la Konferenco

A. Lebedev voĉlegis la projekton de la Decidoj. Voĉdonado pri akcepto de la Decidoj:
Por: 20, kontraŭ: 1, sin detenis: 0.

Noto: entute al la Konferenco aliĝis 26 delegitoj

La Konferenco estas fermita.

Protokolis Jurij Karcev kaj Nina Cvileneva

Protokolo No 1 de la Estrara kunveno

Dum la 30-a Konferenco de Rusia Esperantista Unio (17. julio 2019, Tiĥvino, Leningrada provinco) Aleksandr Lebedev estis elektita nova Prezidanto de REU. Malgraŭ sia juna aĝo Aleksandr posedas jam spertojn de estrarano, sed nun li devas alfronti faskon da problemoj kaj seriozaj taskoj kiel gvidanto de la Estrara teamo kaj atingi la nivelon de multe

pli granda respondeco antaŭ la membraro de REU. Ĉiuj amikoj, membroj de REU deziras al la novelektita gvidanto de REU sufiĉan energion por la dujara oficperiodo, novajn ideojn, multajn sukcesojn en ĉiuj iniciatoj kaj fruktodonan agadon. Aleksandr

afable respondis al niaj demandoj, kaj vi povas informiĝi nun pri pluraj liaj opinioj, vidpunktoj, ideoj, ligitaj kun la landa esperantista movado.

Vladimir Opletajev

1) Kial kaj kiel vi esperantistiĝis? Homoj venas al Esperanto pro plej diversaj ideoj, sed kio estas por vi Esperanto? Kio estas vi? Kio estas viaj hobioj? Ĉu viaj profesiaj spertoj helpas vin realigi projektojn ankaŭ en la esperantista komunumo?

Mi eksciis pri Esperanto en la aĝo de mezlernejano. Dum lastaj jaroj de la studado en mezlernejo kaj poste dum la institutaj jaroj mi faris almenaŭ du provojn aŭtodidakte lerni la lingvon. Bedaŭrinde, ambaŭ ili estingiĝis, mi preterlasis do la ŝancon veni en Esperantujon multe pli frue ol tio efektive okazis en mia vivo.

Iom pli ol jaron post la finstudo en la instituto mi denove eklernis Esperanton. Kelkajn monatojn tio estis memstara lernado, kaj en la

Loko/dato: setlejo Carina Lago (Tiĥvina distrikto), 18.07.2019
Ĉeestis estraranoj:
Aleksandr Lebedev (Dolgoprudnij) prezidanto, Svetlana Smetanina (Moskvo) la unua vicprezidanto, Nikolaj Gudskov (Moskvo) la dua vicprezidanto, Irina Gonĉarova (Odincovo). Distance per skajpo partoprenis Aleksandr Mitin (Niĵnij Novgorod). Temo:
Disdivido de taskoj kaj laborkampoj/labordirektoj inter la membroj de la Estraro, elektita de la 30-a Konferenco de REU.
Preparo de projekto de la Decidoj de la Konferenco.

Decidoj:
Komisii al la estraranoj en la dujara ofica periodo 20192021 plenumadon de la jenaj taskoj kaj labordirektoj:

3) N. Gudskov (la dua vicprezidanto) aperigo de informiloj kaj aliaj eldonoj de REU, landaj aranĝoj;

zorgoj pri la membraro, retejo, grupoj en sociaj retoj, dissendolistoj, kontaktoj kun vikipedistoj.
Noto: la Estraro rajtas koopti plian estraranon.

Cetero:
Estis preparita projekto de la Decidoj de la Konferenco. La projekto estos prezentita por akcepto fare de la Konferenco fine de la lasta kunveno de la Konferenco.

Prezidanto de REU: A. Lebedev
Vicprezidantoj de REU: S. Smetanina, N. Gudskov Sekretario de la kunveno: N. Gudskov

10 demandoj al Aleksandr Lebedev

Nova Prezidanto de REU sin prezentas

12

jaro 2013 mi konatiĝis kun Irina Gonĉarova kaj finis ŝian Esperanto-kurson «FaRo». Tiun ĉi momenton mi konsideras mia esperantistiĝo — do, la jaro 2013.
Ĉar mia unua konatiĝo kun Esperanto estis tre antaŭlonge, mi ne tute klare memoras la unuajn motivojn. Ŝajnas, ke allogis la ideo de justa komunikilo inter diverslingvuloj. Al tio certe aldoniĝis kaj simpla intereso, kaj malbonaj rilatoj kun la devige studata en lernejo angla.

Nun Esperanto estas por mi unuavice la komunumo kaj aranĝoj. Tamen, ankaŭ la ideo de la justa komunikilo daŭre gravas.
Mi estas programisto, loĝanta nun apud Moskvo. La konstanta hobio en la senco «kion mi faras ekster la laboro» estas Esperanto. Aliaj ŝatokupoj ŝanĝiĝadis dum tempo. Iam mi aktive rulsketis, foje partoprenis turismajn piedmarŝojn, lastajn jarojn mi gitarludas.

La profesian sperton mi uzas nun por subtenado kaj refarado de la REU-paĝaro, pri sukceso de tio dume fruas juĝi, la laboro daŭras.
2) La pasintan Estraran oficperiodon de REU vi pasigis kiel estrarano. Kiujn spertojn vi akiris ne nur pri la gvidado de la tutlanda organizaĵo sed ankaŭ pri rutinaj burokrataj aferoj kaj taskoj ĉiutage plenumendaj, tio estas tiuj taskoj, kiujn ordinaraj membroj eĉ ne imagas al si?

Pri gvidado mi ne ricevis spertojn. Pri rutinaj burokrataj aferoj jes, estas taskoj kolekti kotizojn, noti enspezojn, fari raportojn pri tio. Sufiĉe enuaj aferoj, kiujn tamen iu devas fari.
3) Kiel estrarano vi faris multon utilan kaj necesan en la preparperiodo por okazigi la 30-an Konferencon de REU. La Statuto de REU difinas la Konfrencon ĝia supera gvidorgano. Kiel vi povas taksi la rezultojn de la lasta Konferenco kaj

ĝiajn decidojn?

Plejparte la decidoj estis antaŭvidataj. Surprizis min nur mia neatendita elektiĝo. Estis prezentitaj raportoj de la Estraro kaj Kontrol-revizia Komisiono, ne perfektaj, sed multe pli taŭgaj ol tiuj por la antaŭa Konferenco. Sed la kvanto de delegitoj de la Konferenco malpliiĝis kompare kun la antaŭa fojo. Aparte afliktas nepartopreno de membroj, kiuj venis al TEMoj el malproksimaj lokoj, sed anstataŭ uzi ŝancon partopreni la Konferencon, havis aliajn preferojn.

4) Unu el la gravaj mankoj de pluraj antaŭaj Estraroj estis ilia enfermiteco, nesufiĉo de informado pri laborplanoj, agaddirektoj, ĝustatempaj raportoj kaj tiel plu. La lasta Estrara kolektivo rimarkeble pozitive ŝanĝis la bildon, sed multaj problemoj ankoraŭ restas. Kiujn ideojn vi havas pri ĉi tiu temo?
Dume mi havas ideon daŭrigi la raportadon, kiun pli-malpli faris la lasta Estraro, kaj provi aldoni al tio verkon de koncizaj laborplanoj.

5) Kiun koncepton vi posedas nun pri REU? Kio estas ĝi laŭ via opinio? Kritikantoj de REU persiste asertas, ke kvazaŭ la rolo de la tutlanda organizaĵo ĉiam pli ŝrumpus, dum faktoj realaj atestas ofte aliajn tendencojn. Evidente la malsamajn opiniojn kaŭzas malsamaj konceptoj pri REU kiel tutrusia socia unuiĝo de esperantistoj.
Por mi REU estas grava simbola atestilo de unueco de la rusia esperantistaro, sen kiu ĝi estus dispecigita je neligitaj homoj kaj kluboj, sendepende de amikecaj rilatoj inter tiuj.

El ne simbolaj, sed praktikaj rezultoj de la agado de REU la plej sukcesaj estas regula okazigo de la landa aranĝo RET (Rusiaj Esperanto-tagoj) kaj produktado de la landaj revuoj «Bulteno de REU» (kiu, eble, ekhavos novan titolon) kaj «Cerbe kaj kore».
6) Iuj movadaj aktivuloj, spertaj esperantistoj rifuzas aliĝi al REU sub formala preteksto ne konsenti kun ĝiaj oficialaj statutaj celoj. Ĉu vere la agadceloj de REU estingas la elanon de ĝiaj individuaj kaj kolektivaj membroj, limigas aktivadon de esperantistoj kaj baras vojojn al ilia persona evoluo?

Mi ĵus relegis la statutajn artikolojn pri la celoj kaj taskoj kaj trovis en ili nenion kontraŭan al ajna averaĝa esperantisto nek des pli al movade aktiva homo.
7) Vi partoprenas multajn esperantistajn regionajn renkontiĝojn kaj aranĝojn en Rusio, kaj ne el fremdaj buŝoj vi estas bone informita pri la reala situacio de la regionaj movadoj en la lando. Kion vi opinias pri la tuta spektro de atingoj kaj ankaŭ de problemoj, kiujn alfrontas regionaj movadaj aktivuloj?

Se listigi Esperante aktivajn lokojn sur la mapo de Rusio kaj rememori, kio okazas en ĉiu el ili, rezultos ampleksa listo de atingoj. Jen de tie oni regule sendadas literaturajn kontribuojn al «Cerbe kaj kore», tie oni konstante elpaŝas por ekstera publiko, tie oni havas perfektan klubejon kaj modelan kluban vivon kun regulaj kunvenoj, tie oni generas multajn retajn projektojn, tie puŝadas ŝtonegon de unu granda projekto, en multaj lokoj oni faras kursojn... Fakte, regionaj movadoj ekzistas ĉie, kie estas regionaj aktivuloj, kiuj emas kaj scipovas gvidi. La ĉefa komuna problemo estas, ke tiaspecaj aktivuloj malmultas kaj ne junas. Kaj alispecaj sen ili ne formas regionajn esperantistajn komunumojn, eĉ se mem individue estas bonaj esperantistoj.

8) La realaj faktoj, ankaŭ statistikoj pri partoprenantoj de landaj esperantistaj programoj kaj aranĝoj aflikte

konstatas kaj prognozas ĉiam pli kaj pli rimarkeblan maljuniĝadon de la esperantista movado en Rusio. Unuflanke temas pri ekzistanta larĝa tavolo de sperta Esperanto-parolantaro, sed aliflanke jam senteblas manko de gejunuloj en la komunumo. Kion la Estraro planas entrepreni por almenaŭ pli insiste atentigi pri la problemo, daŭrigante la spertojn de ĉi-rilata AMo-seminario-2018?

Normale «freŝajn fortojn» devas doni Esperanto-kursoj. Sed el tiuj, kiuj finis bazajn Esperantajn kursojn, daŭrigas evoluigon de siaj lingvokonoj malmultaj. Plejparte oni komence restas je baza nivelo sen vera integriĝo en la komunumon kaj poste perdas ankaŭ tiun bazan nivelon. Esperanto kiel ajna lingvo postulas tempon kaj fortojn por ekposedi ĝin ĝis tiu grado, je kiu plia investado en la senco de lernado ne bezonatos, kaj oni povos diri «mi jam ne lernas, mi uzas». Tiu tempo por averaĝaj homoj estas monatoj, sed ne semajnoj. Ŝajnas, ke novuloj plejparte ne trairas ĉi tiun vojon kaj forfalas. Aŭ restas «eternaj komencantoj». Bedaŭrinde, mi ne scias, kiel venki tiun ĉi tendencon.

9) El la plenplena korbo de diversaj celoj, taskoj, urĝaj farendaĵoj la Estraro elektos por la nova dujara oficperiodo prioritatajn labordirektojn. Kiujn prioritatojn vi povas proponi al la Estraro respektive al la membraro de REU, memkompreneble donante atenton al la bazaj Statutaj celoj de la organizaĵo?
Necesos bone organizi RET-2020, subteni morale kaj informe organizon de aliaj aranĝoj. Indas iel engaĝi en la laboron homojn el ekster la Estraro kaj oficialaj postenoj, laŭ volontula modelo (sed kiel tion fari mi dume tute ne imagas).

10) Ruĝa limlinio por elektitaj ŝtatestroj kaj prezidentoj estas unuaj 100 tagoj post ilia enoficiĝo. Kiujn taskojn por la Estraro vi konsideras plej urĝe realigendaj ĝis la jarŝanĝo?

13

La plej proksimaj taskoj rilatas al ordigo kaj publikigo de la rezultoj de la Konferenco: la protokolo, decidoj, unua(j) protokolo(j), kio devas aperi en la sekva «Bulteno de REU». Kelkaj taskoj rekte sekvas el la decidoj de la Konferenco: aktualigi la liston de dumvivaj memboj, verki Regularon pri Esperantisto de la jaro, nomumi Esperantiston de la jaro 2019, verki laborplanojn. Necesos decidi pri aliĝkotizo por RET-2020 kaj malfermi registriĝon por ĝi. Krome, necesas provi fari planon de elspezoj por la sekva jaro kaj okulmezuri: ĉu la nunaj kotizoj sufiĉos por ilin kovri? En mia kampo indus fini la unuan etapon de refarado de la paĝaro.

Mi gratulas ĉiujn okaze de la Tago de Esperanto, deziras energion kaj kreemon, alvokas kontribui la regionan, landan,

internacian agadon!

Afiŝita de Vost je Ĵaŭ, 2019-07-25 22:52.

https://ural-sib.org/eo/10-demandoj-al-aleksandr-lebedev

Raporto pri la fonduso de REU «Subteno de laboro pri la vortaro de B. Kondratjev» 16.12.201821.07.2019

Dum la periodo 16.12.2018–21.07.2019 en la fonduson de REU «Subteno de laboro pri la vortaro de B. Kondratjev» venis 1250 rubloj.

Listo de la kontribuintoj:

  •   Kitajkin Ivan (Turgenevo, Mordovio);

  •   Larisa Ŝapoŝnikova (Arĥangelsk). Sume: 1250 ₽.

La kolektita mono estis transdonita al Kondratjev-teamo.

Niaj poetoj premiitaj

Karaj amikoj!
Bonvolu atenti la premiojn, ricevitajn en poezia bran
o!
iun premiojn (nome, la duan kaj triajn, konsiderante ke la unua ne estis aljuita) ricevis Evgenij Georgiev (Espopore), plus homoran mencion ricevis Tatjana Auderskaja.
Ili estas konstantaj kontribuantoj de nia kultura eldona
o "Cerbe kaj Kore", kiuj konstante plibeligas ian enhavon. Kaj, kiel eblas supozi, la publikaoj en nia modesta revueto ankakontribuas kreskon de ilia artista nivelo kaj eblecon ricevadi la premiojn!
Gratulojn, karaj geamikoj, kaj pliajn sukcesojn en la nobla tereno de la esperantlingva originala poezio!

PREMIITOJ DE LA 70-A ELDONO DE LA BELARTAJ KONKURSOJ DE UEA

Okazis ĉi-ĵaŭdon, la 25-an de julio, en Salono Lapenna kadre de la 104-a Universala Kongreso en Lahtio, Finnlando, la premidisdono de la 70-aj Belartaj Konkursoj de UEA. Sub gvidado de S-ro Miguel Fernández Martín kaj S-ro Miguel Gutiérrez Adúriz, respektive prezidanto kaj sekretario de la Komisiono pri Belartaj Konkursoj, ĉi-jara eldono rekordis pri la nombro de partoprenintaj literaturaj verkoj, kun entute 171 verkoj el la 5 kontinentoj: Oceanio, Afriko, Azio, Eŭropo kaj Ameriko.
La rezulto estas jena:
BRANĈO PROZO: partoprenis 31 verkoj de 22 aŭtoroj el 15 landoj (3 el Azio, 2 el Ameriko, 10 el Eŭropo).
Juĝkomisiono: Giulio Cappa, Tim Westover,Trevor Steele.
Tria premio: en egaleco al la verkoj ―Fanjo‖, de Ewa Grochowska el Francio, kaj ―La plej granda tragedio‖, de Ariel Bonkorpa el Britio.
Dua premio: al la verko ―Venko de tempo‖, de Christopher Lewis el Britio.
Unua premio: al la verko ―La blua arbaro‖, de Jesper Lykke Jacobsen el Francio.

SUBBRANĈO MIKRONOVELO: partoprenis 49 verkoj de 30 aŭtoroj el 19 landoj (2 el Oceanio, 6 el Azio, 16 el Ameriko, 25 el Eŭropo). Juĝkomisiono: Giulio Cappa, Tim Westover, Trevor Steele.

Estraro de REU

Unua premio, premio Paula Adúriz: al la verko ―Verŝajne‖, de Christian Rivière el Francio. La juĝkomisiono trovas menciindaj jenajn verkojn:
―Ŝafoj‖, de Edmund Grimley el Britio, kaj ―Teror-rakonto‖, de Paulo Sergio Viana el Brazilo. Jen la premiita verko:

Verŝajne

Miaj gepatroj arigis en si ĉiujn homajn kvalitojn. Ili kvazaŭ simbioze kompletiĝis. Objektive, oni almenaŭ rekonu, ke la evidentan senzorgecon de mia patro kompensis la konata memfido kaj efektiva fidindo de mia patrino.
La someron antaŭ mia naskiĝjaro mia patro maltrafis la starton de alloga krozado, en kiu mia patrino estis pasaĝero. Kun sia valizo en mano kaj memriproĉoj en la okuloj li korŝire konstatis, ke la ŝipo jam nereteneble foriras al la oceano.

Kiel konfirmis poste miaj du pliaĝaj gefratoj, se nia patro ne havus tiun fuŝan inklinon maltrafi jen ŝipon, jen nokto-trajnon, jen aviadilon, n i v e r ŝ a j n e e s t u s n a s k i t a j.
BRANĈO TEATRAĴO: patroprenis 4 verkoj de 4 aŭtoroj el 4 landoj.
Juĝkomisiono: Wera Blanke, Serĝo Sir', Giuliano Turone.

Tria premio: al la verko ―Tutkorajn bondezirojn malŝlosajn‖, de Grupo de Esperantistoj de Francilio 2018-2019 el Francio. La dua premio kaj la unua premio ne estis aljuĝitaj.
SUBBRANĈO MONOLOGO AŬ SKEĈO: partoprenis 6 verkoj de 4 aŭtoroj el 4 landoj.

Unua premio, premio María Cuevas: al la verko ―Maldikigi vortaregojn!‖, de Roman Dobrzyński el Pollando.
La juĝkomisiono trovas menciindaj jenajn verkojn:
―Konfeso de murdunto‖, de Asocio Esperanto
-Grenoble el Francio, kaj ―La tuta mondo estas teatro‖, de Tatjana Auderskaja el Ukrainio.

14

BRANĈO ESEO: partoprenis 9 verkoj de 7 aŭtoroj el 7 landoj.
natuJuĝkomisiono: Gotoo Hitoshi, Antonio Valén, Giridhar Rao.
Dua premio: al la eseo "Stereotipaj komparoj en Esperanto", verkita de Suso Moinhos el Hispanio.
Unua premio, premio Luigi Minnaja: al la eseo "Kodado
en 'La kato en la sako', de Mason Stuttard", verkita ankaŭ de Suso Moinhos el Hispanio. INFANLIBRO DE LA JARO: partoprenis 5 infanlibroj de 5 eldonejoj el 5 landoj.
Juĝkomisiono: Edmund Grimley Evans, Ricardo Albert Reyna, James Rezende Piton
La premio ne estis aljuĝita.
BRANĈO POEZIO: Partoprenis 67 verkoj de 35 aŭtoroj el 22 landoj (12 el Azio, 1 el Afriko, 17 el Ameriko, 34 el Eŭropo).
Juĝkomisiono: Krys Williams, Ĵak Le Puil, István Ertl.
Honoraj mencioj: al la poemoj ―Knabo dum rifuĝado‖, de Yida Wei (Vejdo) el Ĉinio, kaj ―Revoluciulo‖, de Tatjana Auderskaja el Ukrainio.
Tria premio: al la poemo ―Tor fiŝkaptas‖, de Evgenij Georgiev el Kazaĥio.
Dua premio: al la poemo ―Terra Incognita‖, de Evgenij Georgiev el Kazaĥio.
La unua premio ne estis aljuĝita.

Kunordigis la disdonon Fernando Maia Jr., Sara Spanó kaj Michela Lipari.
UEA gratulas la premiitojn kaj ĉiujn partoprenintojn kaj kore dankas la Komisionon pri Belartaj Konkursoj kaj la juĝantojn pro la giganta laboro. Ĝis
la 71-a eldono!

Gazetaraj Komunikoj de UEA

N-ro 813, 2019-07-25

REZOLUCIO
de la 104-a Universala Kongreso de Esperanto en Lahtio, Finnlando

La 104-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Lahtio de la 20-a ĝis la 27-a de julio 2019, kun 917 partoprenintoj el 57 landoj,
traktinte la kongresan temon "Vivanta naturo
floranta kulturo", en tri kongrestemaj sesioj, pluraj prelegoj, kaj diversaj aliaj kunvenoj kaj ekskursoj en la regiono de Lahtio; notante la kongruecon de la temo kun la lastatempa nomumo de Lahtio kiel Verda Ĉefurbo de Eŭropo por 2021;

substrekante la ligitecon de la temo kun la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj, proklamita de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko por la jaro 2019;

UK rezolucias

deklaras, ke daŭripova naturo akompanas daŭripovan socion kaj daŭripova socio akompanas egalecan pritrakton de la homoj, ankaŭ rilate lingvon;
avertas
, ke la nunaj procezoj de ekonomia tutmondiĝo egale minacas la daŭripovon de kultura diverseco kaj biologia diverseco; substrekas, ke la Esperanto-movado, kiel movado por alispeca tutmondiĝo bazita sur respekto kaj valorigo de lingva kaj kultura diverseco, estas samtempe movado por daŭripova evoluigo en vasta senco;

atentigas, ke multaj individuoj kaj organizoj en la Esperanto-movado jam aktive laboras por pli ekvilibraj rilatoj inter naturo kaj kulturo, interalie agadoj por interkultura edukado, interhoma solidareco, kaj subteno al lokaj iniciatoj por daŭripova evoluigo; kaj alvokas por interprokimiĝo kaj kunlaboro inter la Esperanto-movado kaj aliaj organizoj kaj movadoj por la protektado kaj evoluigo de lokaj kulturoj kaj naturmedioj en monda skalo.

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 814 2019-07-26

Invito al venontaj rusiaj aranĝoj

VER-16

Volgia Esperanto-renkontiĝo

2019-11-02/04

Bonvenon al Samara!

Ĉu antaŭlonge vi vizitis Volgion?
Ĉi
-aŭtune samaraj esperantistoj denove invitas ĉiujn dezirantojn, sendepende de loĝloko, al la

bordoj de nia ŝatata rivero por gaje kaj utile pasigi novembrajn ripoztagojn dum VER-16 (Volgia Esperanto-renkontiĝo). Vi povos ekscii multe da interesaj faktoj pri volgaj regionoj lige kun Esperanto, renkonti malnovajn kaj konatiĝi kun novaj amikoj, partopreni en Samara muzea nokto kaj, certe, praktiki Esperanton.

Vin atendas nekutima por Esperanto-aranĝoj loko. Ni proponas loĝi, kunsidi, ludi kaj kanti en urba hostelo (hoteleto) kun prezoj por loĝado ekde 400 ₽/nokto en ĉambro kun duetaĝaj litoj ĝis 800 ₽/nokto en ĉambro kun ordinaraj litoj kaj oportunaĵoj enĉambre. Manĝi eblos en apuda manĝejo.

Elekto de la plej taŭga hostelo dependas de partoprenontoj. Ni petas sendi respondojn «jes» aŭ «ne» por tri demandoj al la adreso: espersam@yandex.ru:

Ĉu vi havas deziron kaj eblon veni al Samara por la 2-a 4-a de novembro 2019? Ĉu vi konsentas dormi sur duetaĝa lito?
Ĉu vi supreniros al la kvara etaĝo sen lifto?
Ĝis la renkonto dum
VER-16!

15

Novojarsk-2020

Novjara Esperanto-renkontiĝo

2019-12-31/2020-01-05

Jarŝanĝa renkontiĝo Novojarsk 31.12.2019–05.01.2020

Ĉi-foje ni renkontos Novan Jaron en Barnaulo!
Se vi ne volas enui hejme
dum longaj vintraj ferioj, bonvenon al la renkontiĝo Novojarsk-2020! Jam tradicia siberia Novjara renkontiĝo invitas vin!

Ĉiujn informojn kaj kontaktojn de la organizantoj vi trovos en la paĝo https://vk.com/novojarsk2020.

RET-2020

Bulteno de REU (BdR) estas oficiala informilo de la tutrusia socia organizao “RUSIA ESPERANTISTA UNIO”

BdR atendas viajn lokajn, regionajn novaĵojn! Bonvolu sendi ilin al Nikolao Gudskov nikolao@yandex.ru aŭ (kaj) Svetlana Smetanina svsmetanina@yandex.ru

Estraro de Rusia Esperantista Unio

Redaktofino 08.08.2019

16

Kuragxiga relegado - de MONTAIGU la 03/08/2019 : 11:49

Planedo sur kiu eblus loĝi. - de MONTAIGU la 03/08/2019 : 11:08

Novan sunsistemon kun tri etaj planedoj malkovris internacia teamo de astronomoj. Unu el la tri, baptita GJ 357d, povus akcepti eventualajn loĝantojn...Tie la meza temperaturo estas komparebla al tiu de vintra Siberio, nome - 53 !

Ĝia roka grundo kaj ĝia proksimeco al la tero ( 31-aj lumjaroj !) faras, ke ĝi estas multe malpli malamika ol la du aliaj: tro varmaj.

Bonan vojaĝon !

Voodstock ne plu igas revon. Pro manko da mono, loko kaj geartistpj, la koncerto de la 50-a datreveno, ne okazos.

La revoj elvaporiĝis...

libera folio - biblioteko - de MONTAIGU la 20/07/2019 : 12:03

Ziko: “La biblioteko estas unika valoraĵo”

Por ŝpari monon UEA devus fordonaci sian unikan bibliotekon. Tio estas unu el la radikalaj proponoj en raporto de prezidanto Mark Fettes, kiun oni en lundo prezentos al la komitato de UEA dum fermita kunsido. Libera Folio petis Ziko van Dijk rakonti pri la signifo de la biblioteko.

La biblioteko Hector Hodler, kiu situas en la Centra Oficejo de UEA, estas unu el la plej grandaj Esperanto-bibliotekoj en la mondo. De 2003 ĝis 2005 Universala Esperanto-Asocio dungis la historiiston Ziko van Dijk por ordigi la bibliotekon kaj igi ĝin pli uzebla por la publiko.

Dum tiu periodo UEA povis publikigi serion de kompaktdiskoj kun sonmaterialoj el la biblioteko kaj la verkon Sed homoj kun homoj pri la unuaj cent jaroj de Universalaj Kongresoj. Materialoj el la biblioteko kaj la arkivo de UEA estis ankaŭ la bazo de lia disertaĵo pri la politika historio de UEA.

Ni petis lin diri sian opinion pri la signifo de la biblioteko kaj la plano fordonaci ĝin. Krom respondi al niaj demandoj, li faris filmeton, kie li pli amplekse traktas la temon.

Libera Folio: Kia estas la signifo de la biblioteko Hector Hodler por la Esperanto-kulturo? Ĉu ĝi enhavas unikan materialon, aŭ ĉu la samaj materialoj troviĝas en multaj aliaj lokoj?

Ziko van Dijk

Ziko van Dijk: – Biblioteko Hector Hodler estas unu el tre malmultaj grandaj Esperanto-bibliotekoj kiuj ebligas esploradon pri la plej diversaj temoj. Kion ĝi signifas por la unuopa esploristo, tio kompreneble dependas de la temo. Kiam ni parolas pri la biblioteko, ni ne forgesu la Arkivon de UEA kiun mi aranĝis en 2003-2005. Ĝi estis bazo ekzemple por mia propra disertacio. Mi timas ke multaj esperantistoj apenaŭ scias pri la eblecoj de tia biblioteko kaj tia arkivo.

Ĉu vi opinias, ke prizorgado de la biblioteko Hector Hodler estu unu el la prioritatoj de UEA? Se jes, kion UEA laŭ vi faru pri ĝi?

– Mi kredas ke la biblioteko je si mem, la kolektoj, nepre devas daŭre ekzisti. Oni neniam denove povos krei similan bibliotekon. Kaj rilate al la arkivo: organizo bezonadas sian propran arkivon. Sen ĝi oni perdas la spertojn de la pasintaj epokoj. Perdi la arkivon estas kiel amputi parton de la cerbo.

Se UEA trovas, ke la asocio ne havas la monrimedojn plu mem prizorgi la bibliotekon, kion UEA laŭ vi faru por ke la biblioteko ne pereu, sed restu alirebla por esploristoj kaj aliaj interesatoj?

– Mi ne havas ideon tuj. Ja eblas konservi la kolektojn en iu tenejo kie oni luas iom da spaco. Sed tiam ne eblos utiligi ilin. Tio povas esti nur solvo por transira periodo.

Kion vi opinias pri la nun prezentita raporto de Mark Fettes, rilate la bibliotekon kaj la ceterajn paŝojn?

– La raporto de Mark Fettes estas tre radikala, aŭ: radikale honesta. Certe malsamaj personoj havos malsamajn opiniojn pri la neceso, urĝo aŭ direkto de reformo. Mi mem dubas pri kelkaj el la asertoj, ekzemple rilate al la reta disponebleco aŭ disponigebleco de enhavo. Sed principe mi tre bonvenigas strategian pripensadon kiel oni uzu la – limigitajn – rimedojn de la asocio.

En filmeto farita reage al la demandoj de Libera Folio Ziko van Dijk rakontas pli pri la biblioteko Hector Hodler kaj ĝia signifo:

4
Lasi respondon
 
avatar
4
0
0
 
4
LicxjoClaudeRoland SchnellBill Chapman

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

  Aboni  
plej nova plej malnova plej populara
Bill Chapman
Bill Chapman

Jen serioza diskuto pri grava temo. Dankon, Ziko.

Licxjo
Popularega komentanto
Licxjo

Oni povas transdoni la bibliotekon al Vieno. Certe. Mi scivolas, kio okazos kiam la registaro de Aŭstrujo decidos forpreni la subtenon de la Muzeo kaj biblioteko tie. Ĉar tio estas tute normala paŝo en nia nuntempa mondo. Oni pripensu tion rilate al iu ajn donaco aŭ transdono al publika biblioteko. Aliflanke, la biblioteko en Roterdamo efektive estas nur uzebla surloke. Por mi en Usono, ĝi ne vere utilas. Mi ne povas esplori katalogon, aŭ prunti materialojn, ktp. Do, el praktika vidpunkto, la malapero de la kolekto ne havus ian efikon. Oni klare distingu inter la biblioteko, kaj la arĥivoj de… Legi pli »

Claude
Claude

Dankon Ziko, pro viaj interesaj komentoj. Estas tre malfrue vespere, kaj mi nun nur tre skize respondos. Iam estis planita (ĉu fine farita, mi ne scias) kontrakto kun IEMW por depono de iuj arkivoj de BHH (fotoj diversaj) por ke la muzeo prizorgu taŭgan protektadon de la fotoj. UEA restus posedanto de la fotoj. Tio estus eleganta solvo. Sed unue iu en CO devis fari la identigon(jaro, loko, enhavo). Mankis la fortoj por tion fari. Nu, estas multo por diri pri atingebleco de BHH. Dum malfermaj tagoj ĝi estas zorge fermita. Aliflanke, kiam mi foje petis dokiumenton pri Marjorie Boulton,… Legi pli »

Roland Schnell

La biblioteko eblas esploron? Eblas, elbe? Sed kiu fakte esploras tie kaj sub kiuj kondicxoj? Kiom da pli aux malpli sciencaj kontribuoj ekestis pro la biblioteko? Laux mia scio ecx ne ekzistas ekstere konsultebla katalogo. Pri elektronike atingeblaj dokumentoj ni ne parolu.

wpdiscuz

Lastaj artikoloj

Lastaj komentoj

RSS La Balta Ondo

RSS TEJO

Serĉi en arkivo 2003-2016

Entajpu vian retpoŝtadreson por aboni Liberan Folion kaj ricevi retpoŝte avizojn pri novaj artikoloj.

Malkovro en Israelo - de MONTAIGU la 20/07/2019 : 11:56

Kulturdomo - de MONTAIGU la 18/07/2019 : 11:59

ENFANTS :   Origami, marionnettes, travaux manuels, baignade, clown, histoires
DANSE & MUSIQUE :   Danses trad folk, chantons des variétés, cours de violon
COURS d'espéranto :   Dennis Keefe, Jean-Luc Kristos, Fransoazo Noireau, Nicky Janssen
ACTIVITÉS :   denaskismo, soroban, conférences, méditation, visite touristique
LE SOIR :   films muets de Charlie Chaplin, Quiz géographique, jeux, livres
 
      6a ĝis 16a de aŭgusto en Greziljono, jam la 9an fojon

INFANOJ:   Origamio, manpupoj, manlaboroj, banado, klaŭno, piĵamorakontoj
DANCOJ-MUZIKO:   Danci popoldancojn, Kantu ni francan popkantojn, violon-kurso
E-KURSOJ:   Dennis Keefe, Jean-Luc Kristos, Fransoazo Noireau, Nicky Janssen
AKTIVAĴOJ:   denaskismo, sorobano, prelegoj, meditado, turismado
VESPERE: mutaj filmoj de Ĉarli Ĉaplin, geografia kvizo, ludoj, libroservo

M.C.E - Maison Culturelle de l'Espéranto

Grésillon – Saint Martin d'Arcé 49150 Baugé en Anjou – France

 Téléphone : 02 41 89 10 34 (répondeur) 

 Courriel :  kastelo@gresillon.org

 Site : gresillon.org

 SIREN : 522 621 556

KomenciĝoAntaŭa [ 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 ] 10 sekvaj paĝojSekvaFino
Calendar
Webmaster - Infos
Connexion
Votre login :

Votre mot de passe :

Se souvenir de moi

Mot de passe perdu ?
Pas encore membre ?

Nombro da membroj 2 membroj

Les derniers inscrits

-  KylianFr  -  JEANPaul  

Konektitaj 17

Nombro da membroj 17 vizitantoj
Nombro da membroj 0 membro

Statistiques

  vizitantoj

Record connexions simultanées :
389, le 22.12.2022

» Forum : 3
» Sujets : 0
» Réponses : 0

Ajouter aux favoris Recommander ce site Skribi al MONTAIGU movebla versio

Visits

   vizitantoj

   vizitantoj en linio

Kiu vizitas

En ligne

Canada Canada : 1
Russia Russia : 11
United States United States : 1

Visiteurs/pays cette année

Australia Australia 43
Austria Austria 1
Belgium Belgium 7
Brazil Brazil 1
Bulgaria Bulgaria 7
Canada Canada 2373
China China 12
Czech Republic Czech Republic 3
Denmark Denmark 3
Europe Europe 3
Finland Finland 2
France France 203
Germany Germany 284
Greece Greece 2
Guinea Guinea 1
India India 1
Indonesia Indonesia 1
Iran Iran 1
Iraq Iraq 1
Israel Israel 1
Italy Italy 30
Japan Japan 7
Kazakhstan Kazakhstan 1
Korea Korea 1
Latvia Latvia 1
Lebanon Lebanon 1
Mexico Mexico 1
Netherlands Netherlands 26
New Zealand New Zealand 13
Norway Norway 7
Poland Poland 7
Romania Romania 23
Russia Russia 10
Saudi Arabia Saudi Arabia 10
Slovak Republic Slovak Republic 2
Slovenia Slovenia 1
South Africa South Africa 1
Spain Spain 1
Sweden Sweden 15
Switzerland Switzerland 10
Thailand Thailand 3
Turkey Turkey 2
Ukraine Ukraine 2
United Kingdom United Kingdom 168
United States United States 2538
United States United States 6270

Vous venez de :

Special !
^ Supre ^