Fermi ESPERANTO

**

Fermi Esperantaj verkistoj

**
**
**
**
2013 AG-02
Diaporama

Fermi  2013 Assemblée générale

Fermi  Réunions

Kristana angulo
Muziko
Elŝutajoj


El la hinda filmo al la tradukado. - de MONTAIGU la 15/11/2019 : 12:30


Komuniki per E-o - de MONTAIGU la 12/11/2019 : 19:30

Esperanto-blogoj – alternativaj amaskomunikiloj

Esperantistoj ĉiam estis pioniroj en uzado de novaj komunikiloj, do tuj post la apero de blogoj ili ekuzis tiun eblon. Ekde tiam la nombro de Esperanto-blogoj kreskas kaj iuj el ili jam enhavas centojn da artikoloj. Stano Belov priskribas sian sperton pri serĉado kaj trovado de blogoj de esperantistoj.

Kelkaj Esperanto-blogoj.

La unuaj esperanto-blogoj evidente aperis fine de la 1990-aj jaroj. En junio 1999 jam funkciis la blogo de la ĉina esperantisto Zhu Xin ĉe LiveJournal titolita Taglibro de Nigra Okulo. Fine de 2003 jam ekzistis deko da esperantlingvaj blogoj.

Dum Esperanto-magazenoj dediĉas plejparton de siaj paĝoj al movadaj aferoj, kaj alitemaj publikaĵoj ofte grave malfruiĝas, blogantoj rakontis pri io ajn – de sia persona vivo ĝis siaj hobioj, politikaj vidpunktoj, religiaj kredoj kaj vojaĝoj. La ebleco komenti la blogaĵojn kaj tuj ricevi reagon transformis tiun amaskomunikilon je simbiozo de gazeto kaj reta diskutejo.

Dum longa tempo la plej granda esperanto-blogaro (ĝis 2000 anoj) troviĝis ĉe la retejo Ipernity, kiu estis inter la unuaj komplete esperantigitaj interfacoj. Fine de 2016 ĝi anoncis sian fermon, kiu estis prokrastita danke al klopodoj de la reteja komunumo, tamen instigis multajn anojn transloki siajn blogojn. Ekzistis pure esperantlingvaj blogejoj kiel Ĝangalo (2005-2006) kaj Esperanto.com (2010-2018), tamen ambaŭ fermiĝis.

La ĉefa problemo ekde la komenco estis la sama kiun spertas la Esperanto-komunumo ĝenerale – diseco. Kiel leganto trovu interesan blogon kaj kiel bloganto trovu legantojn? Nura guglado montras aron da ligiloj, plejparte neniel aŭ nur malproksime ligitajn al la afero. Do ekde la komenco aperis la bezono listigi esperanto-blogojn kaj diskonigi esperanto-blogaĵojn.

Tion klopodis fari la esperantlingva retejo Klaku, fondita en 2007. Ĝi ebligis interalie voĉdoni por aŭ kontraŭ iu ajn publikaĵo, respektive altigante aŭ malaltigante ĝin en la komuna listo. Fine de la 2000-aj jaroj la retejo kolapsis.

Taglibro de Nigra Okulo, ne aktualigata ekde la jaro 2002.

Ekde tiam la diskonigo de esperanto-blogaĵoj okazas ĉefe danke al esperanto-grupoj en sociaj retoj, el kiuj la plej granda estas Esperanto-blogoj ĉe Fejsbuko. Inter la portaloj rimarkindas E-planedo, kiu estis establita en februaro 2005 kaj funkcias kadre de la platformo Planedo. Listoj de esperanto-blogoj haveblas ĉe kelkaj privataj blogoj kaj retejoj. Ilia ĉefa manko estas malzorgema aktualigo, pro kio multaj listigitaj ligiloj ne plu funkcias aŭ la blogoj ne estas daŭrigataj. La plej granda listo enhavas 2692 ligilojn, sed 90% da ili kondukas al blogoj, ne aktualigataj aŭ ne plu ekzistantaj.

Kiel malnova bloganto, kies blogo Stano funkcias ekde 2010 kaj enhavas pli ol 415 artikolojn, mi decidis plibonigi la situacion, kreinte almenaŭ bazan gvidilon en tiu granda, sed svaga mondo de Esperanto-blogoj. Kiel platformon mi elektis Vikipedion, ĉar historio montris ke ĉiuj apartaj, pure esperantistaj projektoj senevite kolapsis aŭ transformiĝis je neuzeblaj rubujoj, dum tiuj neesperantistaj funkcias sufiĉe stabile.

Mi kreis la artikolon Esperanto-blogo, en kiu mi skizis la historion de la blogado en la Lingvo Internacia kaj katalogis elektitajn blogojn. La ĉefaj kriterioj estis la nombro de artikoloj (minimume 10), lingva nivelo kaj kvalito de la publikaĵoj (el mia persona vidpunkto). Al la priskribo de ĉiu blogo mi aldonis informojn pri ĝiaj aŭtoro, lando, datoj de estiĝo kaj (foje) ĉeso, ĉefaj temoj. Foje iuj datumoj mankis, do en tia loko aperis demandosigno.

Kiel mi serĉis la blogojn? La ĉefaj fontoj estis Ipernity kaj la menciitaj listoj kaj katalogoj de Esperanto-blogoj. Mi sekvis centojn, eble milojn da ligiloj, kribrante informojn kvazaŭ orserĉanto, ja post kelkhora umado en plej bona kazo aldoniĝis deko da priskriboj. Sume mi katalogis 62 blogojn, kiujn mi konsideras legindaj kaj (se plu aktualigataj) sekvindaj.

La temoj estas diversaj, kvankam Esperanto (movado, lingvaj esploroj, kulturo) certe elstaras kaj allogas plej grandan atenton. Tamen jam aperis kaj vigle evoluas pluraj blogoj pri la temoj propraj al iu ajn ordinara homo – politiko, muziko, vojaĝoj, hobioj ktp. Oni komunikas tie ne kiel esperantistoj kun esperantistoj, sed kiel homoj kun homoj, inkluzive kiel britoj kun poloj, judoj kun rusoj, hispanoj kun katalunoj, ktp.

La informoj ĉerpitaj el tiuj blogaĵoj, estas interesaj kaj utilaj por la ĉiutaga vivo de ordinara homo kaj rakontindaj al aliuloj ne-esperantistaj. Oni povas trovi veganan kuirrecepton, ekscii pri nuancoj de la kataluna politika vivo, konsulti vojaĝinformojn pri vizitota loko aŭ kompari siajn impresojn pri filmo kun tiuj de aliuloj.

Dum retejoj de plejparto de Esperanto-asocioj stagnas kaj ofte aspektas kiel dinosaŭroj de interreta antikva epoko, Esperanto-blogoj iĝas fakte la sola fonto de aktualaj informoj, interesaj por ordinara homo, kiu konas Esperanton kaj deziras uzi ĝin, sed ne tre emas svingi verdajn flagojn kaj kanti himnojn surstrate. Reta solvo por la reta epoko. Logika solvo, ĉu ne?

Stano Belov

 

 

7
Lasi respondon
 
 
avatar
3
4
0
 
 
 
6
Mi estas miHejmanoJes jen JensRoland SchnellFrancisco Javier Moleón

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

  Aboni  
plej nova plej malnova plej populara
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón

> retejoj de plejparto de Esperanto-asocioj stagnas kaj ofte aspektas kiel dinosaŭroj de interreta antikva epoko Granda vero. Tamen ne kredu, ke konsciigo pri tia dinosaŭreco igos iun ajn ŝanĝi ion ajn. Kiam mi antaŭ jaroj kritikis la pratempe dinosaŭran kaj, por mi, rekte forpuŝan kaj, pli grave, legemo-detruan aspekton de certa retejo, tuj leviĝis kritikaj voĉoj kontraŭ mia kritiko kaj laŭdis la "belecon", "simplecon", "purecon" kaj " 'ĉio perfekta'-econ" de la dinosaŭra retejo. Konklude: kion ajn oni (prave) kritikos, leviĝos kontraŭaj voĉoj, eĉ se pro la nura plezuro/deziro/(patologia) emo kontraŭi. Cetere, tiu ĝisosta kontraŭemo estas eco pure esperantisma, kiun… Legi pli »

Roland Schnell

La rifuzo de kritiko en la maniero de Francisco Javier Moleón estas afero, kiu estas tipa por la esperantismo. Oni povas studi tion en Libera Folio, kie eblas libera esprimo de opinioj – kontraste al la plimulto de Esperantaj revuoj kaj diskutejoj, kiuj rifuzas kaj blokas ĉion, kiu povus esti rigardata kiel "makulo" por Esperanto. La kritiko de la blogoj estas necesa. Dankon por la listo (https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-blogo). Ĝi montras, ke multaj blogoj ne estas aktualigitaj dum multaj jaroj. La kritikinda aspekto ne estas afero de la personoj, kiuj starigis la projekton, sed de la ofertanto de la softwaro, kiun ofte… Legi pli »

Jes jen Jens
Tre ŝatata komentanto
Jes jen Jens

Ĉu ekzistas kuireja Esperantismo? Anstataŭ traduki sian personan kuiradon en Esperanton, oni povus demandi sin ĉu iuj nutroreĝimoj estas pli bonaj por la mondo ol aliaj – kaj tio neeviteble kondukas al diskutoj pri vegetarismo kaj pri la senco transporti nutraĵojn de unu fino de la mondo al alia. Efektive nutraĵa internaciismo povas konduki al _redukto_ de la internacia komunikado (ĉi-okaze de la interkontinenta nutraĵ-transporto).

Hejmano

Mi samopinias, multe da esperantismaj retejoj estas tre malbelaj. Sed ne veras por la retejo de Esperanto-Francio, ne veras por esperanto.net, ne veras por la retejo de TEJO (eĉ se mi ne tre ŝatas ĝin), ankaux ne veras por la retejo de la venonta kanadana UK.
Bedauxrinde retejoj gravegaj kiel uea.org, la retejo de la Euxropa Esperanto Unio aux la retejo de SAT (eĉ se ĉi lasta estas sufiĉe uzebla laux mi) aspektas vere maljunaj kaj ege malbelaj.
UEA-anoj kiuj eble legas min, ekkreu komision por novigi la retejon !

kanjo
kanjo

Dankon pro via laboro en Vikipedio.

Hejmano

Jes, dankon !

Mi estas mi
Mi estas mi
 
wpdiscuz

Lastaj komentoj

Lastaj artikoloj

RSS La Balta Ondo

RSS TEJO

RSS Global Voices Esperanto

Serĉi en arkivo 2003-2016

 

Entajpu vian retpoŝtadreson por aboni Liberan Folion kaj ricevi retpoŝte avizojn pri novaj artikoloj.

 

 
 

Euxropea Bulteno - oktobro 2019 - de MONTAIGU la 08/11/2019 : 18:12

Eŭropa Bulteno Oktobro 2019, No 196

Oktobro 2019, Numero 196

LA LASTA PARTNERA KUNSIDO DE LA PROJEKTO „MULTLINGVA AKCELILO“

La kunsido okazis en Berlino kaj organizis ĝin tiea partnero Studio Gaus. Patroprenis 14 personoj, kiuj reprezentis ĉiujn 8 partnerojn de la 15-a ĝis la 16-a de oktobro 2019. Estis diskutoj pri la lastaj labortaskoj, ar la projekto formale finiĝas fine de ĉi tiu jaro, kaj pri la aferoj ĝis nun faritaj.

La plej impona estis la prezento de Eckhard Bick el la Suddana Universitato, kiu produktis 23 ekzercojn, kiuj kreas komputile konstruitajn frazojn por preskaŭ ĉiu instrubloko kaj la infanoj povos tiun programon uzi ankaŭ hejme kiel hejman instruiston. Per tiuj ekzercoj la lernantoj ekzercas gramatikon kaj novajn vortojn kaj ripetas la aferojn multfoje en diversaj kombinaĵoj. Por produkti tiujn ekzercojn estis necesa grandega kono de leksikaj leĝoj, ĉar la komputilo facile kreas ĉiujn vortajn kombinojn el donita materialo, sed kiam temas pri pli ol 200

Eŭropa Bulteno Oktobro 2019, No 196

morfemoj kaj tre kompleksa gramatiko, la kombinaĵoj estas ege multaj (por ĉiu ekzerco pluraj miloj da frazoj): Do la komputilisto devis trovi semantikajn leĝojn laŭ kiuj li malvastigos la kombineblojn. Ĉiu morfemo devis esti signita laŭ 6-10 kriterioj ekz. (la baza vorto estas viva persono au ne, ĝi estas virina au ne, ĝi kreskas aŭ ne ktp. Kaj tiel oni atingis finan celon ke por ĉiu ekzerco la komputilo stokis centon da sencohavaj frazoj. Tiu ekzerco estas unika en lingvolernado, ĉar por bone sukcesi oni devas kapabli krei frazojn kaj ekzerci tion multe. Sen tio, teoria scio pri E-gramatiko kaj kono de nemultaj vortoj ne sufiĉas por kompreni la profundan logikon de lingvo kaj per lerno de tiu minimuma Esperanto oni ne esence faciligas la postan lernadon de aliaj fremdlingvoj. Helpe de ĉi tiu ekzerco tiu ĉi problemo estas solvita.

Profesorino Alja Lipavic Oštir el Universitato de Maribor prilaboras science diversajn enketojn kaj testojn:

  1. a)  Testojn kiujn plenigis kaj la infanoj lernintaj E-on kaj paralelaj grupoj kiuj ne lernis, por

    konstati kiom vere la E-lernintoj pli bone komprenas aliajn fremdlingvojn kaj rekonas iujn

    gramatikaĵojn, kiujn la nelernintoj ne rekonas – do kiom da propedaŭtika celo ni atingis.

  2. b)  Testojn kiujn same plenigis la lernintoj de E kaj nelernintoj, laŭ kiuj eblas konstati kiom

    unuj kaj aliaj rekonas gramatikaĵojn en la propraj lingvoj, kion ili antaue ne lernis – por

    tiel vidi kiom da metalingva kono ili akiris.

  3. c)  Enketojn pri kontenteco rilate la lernobjekton kaj la metodon, kiujn plenumis kaj la

    lernantoj kaj la instruistinoj kaj la gepatroj.

  4. d)  La instruistinoj plenigos ankaŭ enketojn kiuj pristudos kiel ili elturniĝis instruante

    lernobjekton kiun ili antaŭe ne studis, uzante nur instrukciojn kaj iom da minimuma helpo de kvalita e-instruisto. Tiu enketo volas vidi kiuj metodoj kaj didaktikaĵoj ebligis al ili instrui Eon.

Tiuj sciencaj rezultoj estos parto de la fina rezulto de la projekto kaj aperos en la fina raporto. Oni interkonsentis, ke la baza lingvo por retraduki la tutan instrukciaron kaj didaktikon al diversaj lingvoj estos Esperanto. Tiu laboro traduki al minimume 6 europaj lingvoj ankoraŭ devas esti farita antaŭ la jarfino.

Ĉar la fina raporto devas esti liverata al eŭropaj pritaksantoj ĝis la fino de februaro, verŝajne ankaŭ la tuta portalo estos preta en februaro, kiam ĉiuj en EU povos uzi ĝin, se ili konas almenaŭ iun el la 6 naciaj lingvoj, Esperanton kaj la anglan.

Oni diskutis ankaŭ pri la publika disvastigo de la projekto kaj konstatis ke la E-publiko estas bone informita, sed la neesperantistaj geinstruistoj kaj lernejoj ne. Mi ankaŭ nun invitas la esperantistojn, kiuj pretas traduki E-arikolojn aŭ verki la proprajn artikolojn en siaj naciaj lingvoj por lokaj lernejaj instancoj kaj instruistaj publikaĵoj. Kiam aperos publike la portalo, oni povos nacilingve informi ĝeneralajn publik-rimedojn. La celo estas, ke laŭeble multaj instruistaj organizaĵoj, ministerioj pri edukado kaj lernejoj eksciu pri ekzisto de tiu ĉi unika lernobjekto, tuj uzebla, por rapidigi lernadon de kompikaj naciaj fremdlingvoj.

Zlatko Tišljar

Eŭropa Bulteno Oktobro 2019, No 196

KUNSIDO DE RUMANAJ ESPERANTISTOJ KAJ AMO- SEMINARIO

Agrablajn surprizojn malkovris la kunveno de rumanaj esperantistoj kvankam modesta kun apenaŭ dudek kvin partoprenantoj, la spuroj de espero montriĝas por tiuj, kiuj volas konstati ilin. Tion atestas interalie en la konkludaj rekomendoj de la 59-a AMO-seminario, kiu realiĝis ene de la programo. Pozitivaj signoj el la lando la preteco agi ekster la verda kurteno por rilati kun nemovadaj instancoj, aperigi informojn pri la lingvo kaj komunumo, altiri pli junajn membrojn kaj agadi en lernejoj kaj universitatoj.

La aranĝon akceptis la Okcidenta Universitato de Timişoara kun loĝigo en apuda kolegio. Apoge al la ampleksa prelegaro okazis riĉa arta programo – la eneventa parto de tio estis plene realigita de junulara teamo per granda vervo – teatraĵeto, muziko, deklamoj – vario kun entuziasmo. Muziko ludis grandan rolon tra la tuto, kun vespera partopreno en la urba filharmonia koncerto, kies altpinto estis tondra plenumo de la verko de Mussorgskij: „La grandioza pordego de Kijivo‟ kaj sekvanokte partopreno en impona fajro-festivalo sur urba placo.

Aperis pri la evento du retejaj komunikoj en urbaj retgazetoj:

https://tinyurl.com/y68n5wah https://tinyurl.com/yy6lgsys

Anoncita dum la aranĝo: nova rumana ŝlosilo aperis unu tagon antaŭ la kunveno. Ege konvena varbilo por novuloj, kun kolora plastumita kovrilo. La plej lasta rumana ŝlosilo aperis en 1921. Ĝi havas la kutimajn erojn: enkondukon, gramatikan resumon, vortaron (tiun de 1921 kun arkaikismoj forigitaj), laste rakonteto „Kiel mi fariĝis esperantisto“ de Heinrich Fischer-Galati, la unua tradukinto kaj eldoninto de tiu rumana ŝlosilo en 1921. La komuna emo estas organizi la sekvan kunsidon en 2020 en nova urbo, por vastigi la atingon de la landa asocio EAR.

Esperanto-Asocio de Rumanio

RENKONTIĜO KUN UN-INSTANCOJ ESTIS OKAZO POR ATENTIGO PRI LINGVAJ OBSTAKLOJ

Oni donas nesufiĉan atenton al lingvaj demandoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj, kie tro ofte regas malegaleco kaj diskriminacio – jen la mesaĝo de kvar reprezentantoj de la Studogrupo pri Lingvoj ĉe UN, kiuj lastatempe renkontiĝis kun inspektoroj de la Komuna Inspekta Unuo (angle: Joint Inspection Unit [JIU]). La Unuo estas interna kontrola instanco kiu ekzamenas la administran kaj funkcian efikecon de la UN-laboroj.

La Studogrupo estas neformala grupiĝo de UN-funkciuloj, diplomatoj, universitatanoj kaj organizaj reprezentantoj, kiu ĉiujare organizas lingvan simpozion ĉe UN kaj celas sekvi la evoluon de lingvouzo kaj lingva politiko en UN. Prezidas la grupon Humphrey Tonkin, reprezentanto de UEA ĉe UN.

Eŭropa Bulteno Oktobro 2019, No 196

La kvarpersona grupo, kiu ĉeestis la kunsidon la 9-an de oktobro, konsistis el (aldone al d-ro Tonkin), profesoroj Carol Benson (edukado, Universitato Columbis), Francis Hult (lingvoedukado, Universitato de Marilando, Baltimoro) kaj Rosemary Salomone (juro, Universitato Sankta Johano, Novjorko). Telefone partoprenis prof. Lisa McEntee-Atalianis (aplika lingvistiko, Birkbeck, Londona Universitato).

La Komuna Inspekta Unuo raportas pri lingvouzo proksimume ĉiun jardekon: ĝiaj raportoj de 2002 kaj 2011 estas troveblaj en la Reto. La nun preparata raporto aparte esploros pri multlingvismo, kiun la nuna Ĝenerala Sekretario, António Guterres, deklaris prioritato de la organizaĵo.

UN uzas ses oficialajn lingvojn en sia Ĝenerala Asembleo – anglan, araban, ĉinan, francan, hispanan kaj rusan kaj du lingvojn (anglan kaj francan) en sia sekretariato, kvankam en la praktiko la angla dominas en la sekretariato. Oni celas pli egalecan uzon de la oficialaj lingvoj sed samtempe uzon de kiel eble plej vasta gamo de lingvoj en siaj rilatoj kun la publiko kaj en specialaj situacioj, kiel ekzemple en packonservado, kie utiligo de lokaj lingvoj aparte gravas.

En la nunaj cirkonstancoj UN eĉ ne scias kiuj el inter la stabanoj scipovas kiujn lingvojn, kaj multe tro ofte oni ne utiligas la koncernajn lingvajn talentojn. Direktivoj, projektoj kaj mobilizoj estas plejparte planataj en la angla kaj poste aplikataj al lokaj publikoj sen adekvata konsidero de ties opinioj kaj scioj.

Unu el la plej fortaj insistoj ĉe la Studogrupo rilatas al ĉi-lasta punkto: UN estas organizaĵo kiu tro ofte agas desupre, sen adekvata aŭskultado de lokuloj en ties lokaj lingvoj.

En ĉio ĉi, kian ŝancon havas Esperanto? Nu, honeste dirite, relative malgrandan: la angla lingvo tro firme radikiĝis en UN: rezisto al la angla, iam evidenta interne, pli-malpli disipiĝis. Tamen, UEA ne perdas okazojn atentigi pri la efikeco de Esperanto kiel perilo de la mesaĝo de Esperanto kaj pri la misuzo de lingvoj kiel periloj de potenco kaj diskriminacio.

La Studogrupo okazigos sian venontan simpozion en kunlaboro kun la Universitato Princeton de la 7-a ĝis la 9-a de majo 2020 sub la ĝenerala temo “Lingvo kaj migrado: Sperto kaj memoro”. La aranĝo okazos parte en Novjorko kaj parte en Princeton sub gvido de prof. Esther Schor. Ĉefparolos en Princeton la konata verkisto Viet Thanh Nguyen. Detalojn oni povas trovi ĉe https://migration.princeton.edu/news.

Komuniko de UEA, 15-a de oktobro 2019

VIZITO DE NIKOLA RAŠIĆ AL E-SOCIETO „TIBOR SEKELJ“ EN ZAGREBO

La 2-an de oktobro okazis en la ejoj de Kroata E-Ligo kunsido de la zagreba E-societo „Tibor Sekelj“. Kaj la speciala gasto estis Nikola Rašić, iama Zagrebano, longjara KKS (Konstanta Kongresa Sekretario) de UEA kaj nun roterdama interpretisto inter pluraj lingvoj. La aparta atento estis dediĉita al la lasta aranĝo kiun li gvidis kiel LKKano en Zagrebo – Internacia Junulara Kongreso de TEJO en la jaro 1988. Kunvenis pluraj tiamaj kunkreintoj de la programo de tiu dua laŭ grandeco TEJO-kongreso (700 kongresanoj) kaj alportis

Eŭropa Bulteno Oktobro 2019, No 196

dokumentojn, fotojn kaj memorojn. Estis rememorinda vespero ĉar oni elvokis multajn jam forgesitajn faktojn pri tiu ĉi kongreso. Ĝi programe enhavis novaĵojn antaŭe neviditajn kaj kelkaj el ili ankaŭ neniam poste ripetiĝis. Ekz. Dum tiu ĉi IJK tri radio stacioj ĉiutage elsendis apartan elsendon dediĉitan al ĝi: Radio Zagrebo en Esperanto, Radio Sljeme pri zagrebaj eventoj kaj Junulara Radio. Sed la plej grava novaĵo estis ke

speciala teamo gvidata de Kruno Tišljar kaj reĝisorata de Romana Rožić preparis ĉiutage duonhoran video-raportaĵon kiun oni elsendis vespere kiel iuspecan televidan tagĵurnalon, kiun kun ĝuo rigardis preskaŭ la tuta kongresanaro. En arkivo ni ankoraŭ posedas konservitaj tiujn tagĵurnalojn. La raporto pri tiu ĉi kongreso estas dekpaĝa kun multegaj detaloj. Nikola Rašić parolis pri siaj memoroj kies detaloj por ni aliaj estis jam forgesitaj.

Zlatko Tišljar

2-a EŬROPA CIVITANA RENKONTIĜO (ECR) 2020, KASSEL, GERMANIO

Ĝi okazos inter la 17a kaj 20a septembro 2020 kaj organizas ĝin Europa-Union Kassel kaj Pulse of Europe Kassel. Malgraŭ la klimatokrizo, la migrantoproblemoj, la breksito kaj okupiĝado pri naciaj anstataŭ pri eŭropaj interesoj, Eŭropo nun kiel antaŭe estas alianco, portata/apogata de multaj civitanoj - surbaze de laŭeble pacaj kaj demokratiaj principoj kaj aktuale multflanke batalanta kontraŭ la resursa kaj sistema degradigo de la vivmedio sur nia komuna Planedo... Eŭropo devas esti Eŭropo de la gecivitanoj.

La Eŭropa Civitana Renkonto seriozas pri ĉi celo kaj volas spertigi Eŭropon por ĉiuj. La iniciatintoj de la ECR estas plurkampe engaĝitaj geeŭropanoj. La renkonto estas partipolitike, ekonomie kaj religie neŭtrala. Ĝi fariĝu daŭripova platformo por interŝanĝado pri komunaĵoj kaj diferencoj kaj montru, ke diverseco povas esti riĉiĝo por la propra vivo kaj povas bone harmonii en unueco.

La renkonto konsistas el inform- kaj laboratelieroj pri multaj kulturaj kaj socialaj kampoj/temoj (historio, kleriĝo, lingvoj, juro, homaj rajtoj, demokratio, civitana partoprenado, honoroficeco, sporto, artoj, homaj rajtoj ktp.) kaj ampleksa kromprogramo. Estos laŭbezone interpretistoj. Estos ateliero pri Esperanto, ties aktualaj perspektivoj, la lingvopolitiko de EU kaj ekspreslingvokurso.

Eŭropa Bulteno

La hejmpaĝoj pli kaj pli ĝisdatigos/plidetaligos la programon. Hejmpaĝoj:
Angla: https//kassel-ebb.eu
Germana: kassel-ebb.eu

Kontakto pri la renkonto:
E-Mail: office@kassel-ebb.eu

(Oni povas libere peti informojn kaj ankaŭ jam nun senformulare aliĝi tie. Por eksterlandanoj estos subvencioj por la vojaĝo.)
Kontakto per/pri Esperanto:
(
wolfgang.guenther.esperanto@web.de)

Wolfgang Günther

ĈEĤA ESPERANTO-KONGRESO EN BRNO

Oktobro 2019, No 196

la multlingva akcelilo – vidata de irlandano Zlatko Tišljar

LETERO EL GREKIO

Kara Renato,
Mi dankas vin pro via letero kaj pro via intereso pri la greka E-movado!

La malagrabla informo kiun, kun vera malĝojo kaj malespero, devas doni al vi, estas, ke en la realeco organizita E-movado en Grekujo ne plu ekzistas. La nekredeble subita kaj kruela ekonomia krizo, kiu batis nian landon, detruis ĉion, ankaŭ nian asocion. Ni perdis nian modestan sidejon kaj tiele la eblon de tempo al tempo renkontiĝi; post tio ni kunvenis, ne sufiĉe ofte en kafejo, tamen post nelonge la plej junaj niaj membroj, spertante abundon da malfacilaĵoj kaj problemoj en la kampo de sia laborado, iom-post-iome malproksimiĝis.

Seán Ó Riain kaj Jozef Reinvart reprezentis EEU en la Ĉeĥa Jara Konferenco kaj Ĉeĥa Esperanto- Kongreso inter la 17- a kaj 20-a de oktobro 2019, kiu okazis en Brno. Dum la kongreso nia prezidanto prezentis prelegon al la kongresanoj sub la titolo: EEU-agado kaj

Eŭropa Bulteno Oktobro 2019, No 196

Nun la asocio estas nur sigelo. En Ateno kaj en Tesaloniko estas kelkaj aktivaj sed unuopaj esperantistoj, la plimulto de kiuj aktivas en la interreto, feisbuko k.s., do mi ne scias ĉu ni rajtas havi ian ajn reprezentadon ĉe UEA.

La pli maljunaj el ni lastatempe klopodas kunigi tiujn unuopulojn en ia interreta kunularo, kiu espereble povos iam ŝanĝi karakteron kaj iĝi nova asocio. Vi vidas ke la plej malnovaj esperantistoj konservas niajn esperojn, tamen tio ne ŝanĝas la nuntempan, tre malbonan situacion.

Amike
Kostas Kiriakos
(Perita de Renato Corsetti)

IRLANDAJ SPERTOJ DE LERNADO DE DUA LINGVO EN BAZAJ LERNEJOJ EKDE 1922 – KIEL PLIBONIGI LA REZULTOJN?

Mi tre ĝojas paroli pri la lernado de la irlanda lingvo dum la Itala kaj EEU Kongreso de Esperanto kadre de la Jaro de Indiĝenaj Lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj. Por iom kompreni la spertojn pri la lernado de dua lingvo, la irlanda, en bazaj lernejoj, endas iom konsideri la historion, kaj de la lando kaj de la lingvo. Kiam Irlando sendependiĝis en 1922 la unua decido de la unua irlanda registaro ne temis pri financoj, energio au defendo, sed pri lingvo: ĝi postulis ke ĉiuj studentoj en ĉiuj lernejoj lernu la irlandan dum almenaŭ unu horon tage!

La irlanda lingvo preskaŭ malaperis fine de la 19a Jarcento, sed estis verdire du savantoj: unu estas la unua prezidanto de Irlando, kaj angladevena protestanto, Douglas Hyde/Dúbhglás de hÍde; kaj la alia estas germanaj kaj germanlingvaj lingvistoj, kiu lernis kaj forte subtenis la irlandan fine de la 19a Jarcento. La irlanda estas kelta kaj hind-eŭropa lingvo. Ĝi tiom malsamas de la angla kiom la pola de la germana.

Lingve: Unu simileco kun la rusa kaj la hebrea: Ili ne uzas verbon “havi”: tá leabhar agam/u menya knyiga /yesh li sefer (mi havas libron, lit. “estas libro al mi”); tá leabhar agat/u tyibja kniga/yesh lecha (m) lach (f) sefer (vi havas libron). La hebrea, la irlanda, kaj Esperanto, havas difinan artikolon, sed neniun nedifinan artikolon.

La irlanda estas literatura lingvo ekde la fino de la 6a Jarcento. Dum jarmiloj ĝi estis la kutima lingvo de Irlando, kaj de preskaŭ la tuta Skotlando – la lokonomoj klare montras tion. La angla koloniigo de Irlando celis malaperigi la irlandan – estis jam leĝoj kontraŭ ĝi en la 14a Jarcento, en la jaro 1366 – “La Statutoj de Cill Chainnigh/Kilkenny”. Tiuj Statutoj ne celis la irlandanojn, sed la anglajn koloniistojn, kiuj prenis irlandajn edzinojn kaj lingvo pli kaj pli irlandiĝis. Ekzemple, unu el la statutoj diris ke “Ĉiu anglo devas lerni la anglan lingvon. Se li rifuzos, li estos traktata kiel irlanda malamiko, t.e. oni forprenos lian teron.” Tamen, la kontraŭirlandaj leĝoj tre longe ne efikis. Ekzemple, dum jarcentoj la anglaj reĝoj havas la titolon “Sinjoro de Irlando”. Sed tio ne sufiĉis por Henriko VIII, kiu decidis en 1541 nomumi sin “Reĝo de Irlando”. Ili laŭtlegis la oficialan proklamon en la parlamento de la anglaj koloniistoj de Irlando, sed la plimulto ne komprenis pri tio temis. Iu devis traduki la tuton al la irlanda pork e ĉiuj komprenu. Do la irlanda restis la lingvo de la plimulto ĝis meze

Eŭropa Bulteno Oktobro 2019, No 196

de la 19a Jarcento, kiam malsatego mortigis preskaŭ 2 milionojn da irlandanoj, kvarono de la loĝantaro. Poste la angla rapidege anstataŭis ĝin. Fine de la 19a Jarcento nur 3% parolis irlande hejme, kaj la lingvo estis rapide mortanta.

Fine de 1892 Douglas Hyde faris gravan prelegon; “La Neceso Malangligi Irlandon”, kie li avertis ke la irlanda lingvo estas en danĝero morti, kaj julie 1893 li fondis lingvan movadon, Conradh na Gaeilge, por savi la lingvon. Du Kontroversaj: Germanaj lingvistoj, al kiuj Hyde skribis, ŝlosile kontribuis al du grandaj kontroversoj, kiu estas aparte gravaj por la estonto de la irlanda: la kontroverso pri la bazaj lernejoj, c. 1900, kaj la universitata kontroverso, en 1908-09. En ambaŭ kontroversaj la lingvistoj de la Eŭropa Kontinento, aparte de Germanio, forte subtenis la studadon de la irlanda en irlandaj lernejoj, kaj efike kontraŭis la anglan malestimon por la lingvo.

La irlanda lingva movado rapide grandiĝis, kaj gajnis batalon post batalo kontraŭ la aŭroritatoj, kiel la rajton instrui la lingvon en la ŝtataj lernejoj; kaj septembre 1909 pli ol 100,000 homoj postulis ke la irlanda fariĝu deviga por ĉiuj por ekstudi en la nova Nacia Universitato de Irlando. Tion ĝi fariĝis en 1913, kaj tiel ĝi restas ĝis hodiaŭ. Pro tiu venko altiĝis la kvanto da lernejoj kiuj instruis la lingvon de 20% al 100%. Pro la lingva agado la irlanda fariĝis kerna parto de la eduka sistemo jam 9 jarojn antaŭ la sendependeco. Kaj en 1922 la unua decido de la unua irlanda registaro ne temis pri financoj, energio au defendo, sed pri lingvo: ĝi postulis ke ĉiuj studentoj lernu la irlandan dum almenaŭ unu horon tage!

Sciencaj enketoj de D-ro John Harris en 1986 kaj 2006 montris, ke ĉirkaŭ 30% de lernantoj en la anglalingvaj bazlernejoj atingas la lerncelojn en la irlanda, sed 70% ne atingas ilin. En la 8% de lernejoj, kiuj instruas en la irlanda, pli ol 96% iĝas fluaj parolantoj de la irlanda kaj la angla. La problemo klare kuŝas en la 92% de bazlernejoj, kiuj ankoraŭ instruas per la angla. La revivigo de la irlanda atingis kelkajn sukcesojn: ĉiuj studas ĝin en ĉiuj lernejoj; en 2007 ĝi ricevis la statuson de une el la 24 oficialaj lingvoj de EU; estas pli kaj pli da irlandlingvaj lernejoj en ĉiu graflando de Irlando, kaj en la respubliko kaj en Nord-Irlando; floras moderna literaturo irlande, kaj estas televida kanalo kaj radio-stacioj.

Jen la ĉefa diferenco inter Israelo kaj Irlando: en ambaŭ landoj homoj lernis la originajn naciajn lingvojn. Tamen, en Israelo homoj ekuzis la hebrean pli kaj pli, kaj denaskaj parolantoj de la hebrea fariĝis plimulto en Israelo. Kontraste, en Irlando nur eta malplimulto de 2% uzas la irlandan hejme ĉiutage ekster la eduka sistemo, kaj la angla daŭre dominadas kiel ĉiutaga hejma lingvo. Oftas simbola uzo de la irlanda. Ekzemple, la 21-an de januaro 1919, kiam konvenis la unua libere-elektita parlamento en Irlando, Dáil Éireann, ili parolis nur irlande, krom la laŭtlegado de la deklaro de sendependeco, kiu okazis unue irlande, tiam france nur nur trie en la angla! Aldone, de 1922 ĝis la alveno de la komuna EU-pasporto en 1984, irlandaj diplomataj pasportoj estis nur en du lingvoj la irlanda kaj la franca. Kaj kiam la Prezidento de Irlando, Cearbhall Ó Dálaigh, faris ŝtatviziton al Francio en 1975, li uzis nur la francan, kiun li flue parolis, kaj la irlandan. Li rifuzis respondi al demandoj en la angla!

Alia ekzemple estas la rezultoj de la municipaj elektoj en junio 2019: de la 950 elektitaj en la tuta lando, 50 homoj, tio estas 5%, povas doni televidan intervjuon en la irlanda. Estas interese la kvanto de ili en la partioj: Verduloj 12%; Sinn Féin (naciistoj) 11%; Fianna Fáil (moderaj naciistoj) 10%; Fine Gael (la nuna registaro, christdemokratoj) 4%; Sociaj Demokratoj/Laboristoj 3%. La ĝenerala situacio de la irlanda lingvo restas malforta, sed ĝi estas multe pli forta ol ĝi estis antaŭ jarcento, aparte en la eduka sistemo. Ĝia malforto estas

Eŭropa Bulteno Oktobro 2019, No 196

ĝia neuzo en la ĉiutaga vivo, kaj precipe en la intergeneracia transdono de la lingvo – parolantoj de la irlanda simple ne sufiĉe uzas ĝin kun siaj propraj infanoj.

Por doni unu ekzemplon de la radikala ŝanĝo en la eduka areo: la 5an de septembro1917 juna virino nomata Louise Gavan Duffy (irlande, Luíse Ghabhánach Ní Dhufaigh) fondis la unuan tutirlandan lernejon, kun 12 knabinoj. En la dua jaro ŝi havis jam 100 knabinojn, kaj hodiaŭ, jarcenton poste, estas 710 tiaj lernejoj, por knabinoj kaj knaboj, en ĉiuj partoj de Irlando, norde kaj sudo. La mirinda afero estas, ke Louise naskiĝis en Francio, proksime de Niza, kun irlanda patro. Ŝi estis dulingva en la franca kaj la angla, sed ne sciis, ĝis la aĝo de 15, ke la irlanda lingvo ekzistis, ĉar ŝia patro, Charles Gavan Duffy, ne parolis ĝin kaj konsideris, ke la lingvo tute ne gravas. Gavan Duffy kiel maljunulo estis ŝokita de la respondo de irlanddevena franco, kiam li riproĉis al li ke li ne plu parolas la anglan. “Ĉu vi ne povus konservi la anglan lingvon memore al viaj prauloj?, li demandis. La respondo: Monsieur, kiam miaj prapatroj loĝis en Irlando, ili parolis sian propran lingvon, ne la anglan!”

Lernfaciligaj Ecoj de Esperanto: La multlingva akcelilo provas montri kiel mallonga kurso en Esperanto povas helpi la lingvolernadon ĝenerale. Tiu aliro povus helpi ankau la lernadon de la Irlanda. Kion vi povus fari an Italio por subteni la irlandan? Rekte, ne multe, sed via laboro por Esperanto povas multe helpi la irlandan nerekte.

Do, mi havas nur unu rekomendon al vi ĉi-tie en Italio: provu gajni oficialan germanan agnoskon por Esperanto estiel parto de la nemateria heredaĵo de Italio kaj de Europo”. Pollando oficiale atingis tion por Esperanto en oktobro 2014, kaj Kroatio atingis ĝin en februaro 2019. Niaj samideanoj en Slovakio, Litovio kaj aliaj landoj nun laboras samdirekten. Tiu oficiala agnosko fare de sendependaj nacioj estas la plej konvinka respondo al la aserto de la kontraüuloj ke Esperanto ne havas kulturon!!

Seán Ó Riain

Oficiala organo de Eŭropa Esperanto-Unio.

Pri la enhavo respondecas la aŭtoroj.
Finredaktita: la 30-an de oktobro 2019
Redaktoro: Zlatko Tišljar
En la numero kunlaboris: Seán Ó Riain, Zlatko Tišljar, Wolfgang Günther, Kostar Kiriakos, Komunikoj de UEA, Esperanto-Asocio de Rumanio

Retpaĝo: http://www.europo.eu/eo/euhropa-bulteno

 


Esperanto eksteren ! - de MONTAIGU la 04/11/2019 : 19:29

Kirill Ŝvedov: “Direktu la agadon eksteren”

Ĉi tiu artikolo de Kirill Ŝvedov respondas la julian publikaĵon de Grigorij Arosev, kiu, laŭ li, trafe formulis la ĉefan kaŭzon de la nuntempa stagnado de la Esperanta komunumo: “La plej granda [malfeliĉo] estas la manko de rezulto. Iu ajn aktivado de esperantistoj jam delonge havas preskaŭ nulan efikon… Ĉiuspeca agado de esperantistoj estas direktita internen, ne eksteren. …oni ne vidas progreson, ne vidas celon kaj pro tio malaktiviĝas.”

Tio aspektas ankoraŭ pli mirinda, se konsideri, ke neniam estis tiel favora tempo por Esperanto, kiel hodiaŭ. Homoj, varoj kaj, plej grave, informoj nuntempe povas moviĝi tra la mondo nekompareble pli facile ol antaŭe. Ĉio ĉi tio, ŝajne, devus krei fekundan sojlon por florado de la internacia lingvo. Tamen, la Esperantistaro aspektas nekapabla uzi la aperintajn eblojn. Kial?

Mi opinias, ke ĉi situacion kreas tio, ke Esperanto, kiu celas forigi la lingvan barieron, montriĝas mem ŝirmita fare de ĝi de la ekstera mondo. Ajna Esperanta agado povas havi kiel adresatojn nur tre malvastan rondon de samlingvanoj.

Rezulte de tio, homoj kiuj havas entuziasmon, energion kaj ambicion por fari ion sur nivelo konvena al la moderna tempo, trovas en Esperanto nenion interesan; kaj tiuj kiuj jam apartenas al ĝia komunumo, havas neniujn stimulojn por fari ion pli grandskalan kaj kompleksan.

Tamen, jam delonge oni konas ilon kapablan trahaki ĉi nodon. Tio estas multlingva agado, kiu celas nacilingvan publikon en diversaj landoj kaj uzas Esperanton kiel pivotlingvon. La avantaĝoj de ĉi tiu vojo estas jenaj:

1. Tia agado povos kontakti nekompareble pli grandnombran publikon kaj, sekve, ricevi fortan respondon de ĝi. Ĉi tiu respondo bone stimulos la partoprenantojn de la agado kaj instigos ilin al disvolviĝo, kvanta kaj kvalita.

2. Ĝi kapablos altiri ne-Esperantistajn aktivulojn, kiuj ekvidos en ĝi efikan instrumenton por realigi siajn celojn.

3. Ĝi draste ŝanĝos la publikan aspekton de Esperanto. La fakto ke ĉi tiu lingvo jam utile servas al granda nombro da homoj, kiuj eĉ ne bezonas posedi ĝin, kaj ke oni entreprenas per ĝi ion vere novan, kion ankoraŭ faris neniu, igos ĝin atentinda kaj taksinda pozitive.

4. Ĝi povos formi bazon por enpraktikigo de Esperanto kiel laborlingvo en konkretajn celgrupojn, kies anojn interesos informa interŝanĝo kun alilandaj samokupanoj. Tio estas temo por aparta kaj ampleksa pridiskuto; ĉi tie mi nur notos, ke plej taŭgaj por tio aspektas la areoj de hobioj kaj nekomerca agado.

Kiu povas esti la unua paŝo sur ĉi tiu vojo? Ekzistas nemalmulte da kreivaj homoj, kiuj faras, individue aŭ kolektive, diversspecajn informajn kaj artajn verkojn kaj publikigas ilin en la interreto. Kun helpo de pivotlingvo ili povos tre forte vastigi sian spektantaron kaj ricevi respondon fare de alilanda publiko kun alia kultura fono; tio estos por ili nova kaj interesa sperto.

Krome, tio povos rezultigi ankaŭ praktikajn avantaĝojn (utilaj kontaktoj, mendoj, enspezo per reklamo en jutubaj kanaloj kaj aliaj). Do, ekzistas neniaj kialoj por supozi, ke ili ne emos al tiaspeca kunlaboro, se oni proponos ĝin al ili. Ĉio dependas nur de nia flanko.

Koncepto de tia kunlaboro, miavide, povas aspekti jene: laŭ interkonsento kun aŭtoroj de interesaj videoj ĉe Jutubo oni aldonas al tiuj subtekstojn kaj priskribon en multaj lingvoj, tradukitajn per Esperanto. La priskribo enhavos ligilon al retejo de la projekto, kie oni trovos katalogon de tradukitaj videoj, similan al tiu de Tubaro.

Certe, oni selektu por la kunlaboro nur enhavon vere altkvalitan, “kremon”. Kiel specimenon de tia, mi povas nomi, ekzemple, ŝikvidan dokumentan filmon pri Sergej Prokudin-Gorskij, unu el la pioniroj de kolora fotado.

Do, espereble, mi sukcesis montri, ke Esperanto havas ŝancon esti hodiaŭ ne postrestaĵo de jam delonge pasinta tempo, sed pioniro, kiu malfermas novajn vojojn al interhomaj kontaktoj en la nuna “tutmondiĝinta” epoko. Ja ĝuste por tio ĝi estis kreita.

Kirill Ŝvedov

 

 

13
Lasi respondon
 
 
avatar
7
6
0
 
 
 
6
HejmanoKalle KniiviläKirill ŜvedovJes jen JensIvano

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

  Aboni  
plej nova plej malnova plej populara
Pablo

Mi ne konsentas. Eble la aŭtoro nur rigardas enen kaj nur tiuj vidas. Aperis ĉe liberafolio artikolo pro Esperanto en mezlernejo. Estas multaj kursoj kaj propagando ne direktita al esperantistoj. Sed esperantisto vidas nur la "enan" agadon, kaj ne la "eksteran".

Estas rekomendinda filmo de Emilio Cid "Esperanto ekster la ujo" https://tubaro.aperu.net/v/ytb_URUFYXJknEI/

Kirill Ŝvedov

Tasko de ajna propagando/reklamo estas montri, ke la propagandata objekto iel gravas por la adresatoj. Do, vere efika propagando de Esperanto (kaj vere pozitiva publika aspekto de ĝi) estos eblaj nur kiam oni kapablos demonstri, ke Esperanto estas grava por sufiĉe granda kvanto da homoj. Ĝia uzado en rolo de pivotlingvo estas unu el tre malmultaj iloj por atingi tion.

Pablo

Kompreneble, en la antaŭa mesaĝo, mi malkonsentas pri la uzado de la vorto "ĉiuspecaj". Mi ne tiom malkonsentus se li dirus "plejmulte". Pri tiu "ĉiuj/neniu" multaj esperantistoj reagas kiam iu asertas ke "neniu parolas Esperanton".

Parenteze, antaŭ kelkaj semajnoj, fama hispana kantisto diskonigis novan albumon kies nomo estas en Esperanto "amuza", muzikumejo faris esperantan version de la plej fama kanto.

https://tubaro.aperu.net/v/ytb_v29I0sAETL0/

Tre malmultaj homoj diskonigis ĝin ekster Esperantujo. Ĉu ni konscias kiom da homoj scios pri moderna esperantaĵo kiu neniel interesiĝos pri la lingvo?

Jes jen Jens
Tre ŝatata komentanto
Jes jen Jens

Lingvo ne estas komunikilo, sed esprimilo. Tial estas vane esperi ekspansion de la movado por la internacia lingvo nur pro tio ke la tutmondaj komunikaj kondiĉoj pliboniĝas. La realaj kondiĉoj estas lokaj: la Esperantomovado prosperas aŭ ŝrumpas pro tio kion oni povas esprimi per Esperanto en la lokoj kie loĝas la esperanistiĝontoj. En Danio, ekzemple, Esperanto estis sendanĝera esprimo de kontraŭnaziismo dum la Germana okupado 1940-1945. Tial ĉe ni la movado tiutempe estis relative giganta. Ni eĉ havis duan landan neŭtralan asocion starigitan de homoj kiuj sentis ke la oficiala asocio ne povas enteni ilian entuziasmon. Do ĉiuj aplikoj utilas,… Legi pli »

Hejmano

Jen bela citaĵo
« Oni lernas Esperanton tial ke oni ion esperas pri la estonteco de siaj infanoj. »

Ivano
Ivano

Kial neniu parolas pri instruado de Eo en lernejoj kiel plenrajta fremdlingvo? Tio eblas ekde jardekoj nur en Hungario. Kial ne sukcesis en aliaj landoj?

Jes jen Jens
Jes jen Jens

Nu, en Hungario tio estas grandparte limigita ĝuste al la lernejo. La aranĝo utilas; ĝi garantias ke multaj homoj konas Esperanton kaj simpatias al ĝi, sed ĝi ne havas grandan efikon al la aplikado de la lingvo. Ne ekzistas panaceoj.

Pablo

Jen "neniu"

https://www.liberafolio.org/2019/09/27/eu-subtenas-esperanton-en-seslanda-projekto/

En hispana ne cxeesta Universitario esperanto estas instruata

Kirill Ŝvedov

Saluton kaj dankon pro la komentoj!

Bedaŭrinde el la tekto malaperis ligiloj (espereble oni restarigos ilin) al la dokumenta filmo, kiun mi mencias kiel ekzemplon de altkvalita verko, kiu povus esti interesa por alilanda publiko (https://youtu.be/QaeRj-ApktY) kaj al vikipedia artikolo pri Sergej Prokudin-Gorskij (https://eo.wikipedia.org/wiki/Sergej_Mi%C4%A5ajlovi%C4%89_Prokudin-Gorskij).

Kalle Kniivilä
Ŝatata komentanto

Dankon pro la atentigo, la ligiloj estas restarigitaj.

Hejmano

Mi ankaux aldonu, ke la Esperanto-asocioj devus vere, efike komuniki unu la aliajn pri iliaj ideoj kiuj bone funkcias

Hejmano

Bona ideo !
Sed kial ne la angla kiel pivotlingvo ? Oni demandos tion. Tial celu vi publikon, kiu estas agema kaj novema ! Mi pensas interalie pri la ekologia movado.

Kirill Ŝvedov

"Sed kial ne la angla kiel pivotlingvo ? Oni demandos tion."

Nu, estas multaj projektoj, kiuj uzas la anglan por tiu celo, ekzemple, viki.com Tamen, se oni proponas al atento de la publiko ion vere senprecedentan, kion ankoraŭ faris neniu, kaj la publiko ekscios, ke tio estis farita dank' al Esperanto, tio kontribuos pozitivan aspekton de ĝi. Oni ja ne postulos, ke nur la angla estu uzata kiel pivotlingvo. Se oni jam havas informan produkton en sia propra lingvo, ĉu por oni gravas kiel tio estis farita?

 
wpdiscuz

Lastaj komentoj

Lastaj artikoloj

RSS La Balta Ondo

RSS TEJO

RSS Global Voices Esperanto

Serĉi en arkivo 2003-2016

 

Entajpu vian retpoŝtadreson por aboni Liberan Folion kaj ricevi retpoŝte avizojn pri novaj artikoloj.

 

 
 

Nagasaki, kiun mi vidis en la aĝo de 10 jaroj

 

Rakontita de s-ino ŜIMOHIRA Sakue 87-jara, loĝanta en Nagasaki,

tradukita el la artikolo de la ĵurnalo Asahi la 24an de oktobro 2019

 

Jam pasis 40 jaroj post kiam mi komencis rakonti pri la teruro de nukleaj armiloj. Ankaŭ nun mi rakontas al la lernantoj, kiuj vizitas la urbon Nagasaki.

Kiam mi estis 10-jara en la elementa lernejo Ŝirojama en Nagasaki, mi estis atombombita. Eu tiu aŭgusto preskaŭ ĉiun tagon sirenoj alarmis nin pri la aeratako de usonaj bomaviadiloj, tial mi pasigis multajn horojn en la ŝirmejo 500 metrojn for de mia hejmo en la distrikto Aburagi. La distrikto situis 800 metrojn for de la epicentro de la atombombado. Mia patro laboris en la urbo Isahaja kiel militlaboristo. Ĉiun matenon li ekiris je la 4a matene kaj revenis hejmen je la 10a vespere. 

La 9an de aŭgusto, matene sireno alarmis nin pri la aeratako, sed mi ne volis iri al la ŝirmejo kaj ludis en la domo apud la patrino. Ŝi diris al mi, “Mi antaŭsentas, ke hodiaŭ vere okazos aeratako”, kaj hastigis min kaj mian 8-jaran fratinon kun 1-jara nevo al la ŝirmejo. La patrino restis hejme, preparante akvon kaj forprenante la fenestrojn kontraŭ la ebla aeratako. Ni reciproke adiaŭis, svingante manojn, kaj tio estis la eterna adiaŭo inter ni.

Post iom da tempo la alarmo estis nuligita. Knaboj gaje ekstereniris. Mi, mia fratino kaj la nevo restis en la ŝirmejo. Subite lumegis kaj aperis nigraĵo en miaj okuloj. Mi svenis. Tio okazis je la 11a kaj 2 minutoj. Ni estis en la fundo de la ŝirmejo, do ni evitis elmetiĝon de varmega radio. Kiom da minutoj pasis? Mi estis vekita de iu kaj rekonsciiĝis. Tie mi vidis mizeregajn homojn pikitajn de vitropecoj sur la tuta korpo kaj homojn en ĉifonaj vestaĵoj. Tiaj homoj sinsekve eniris en la ŝirmejon. Ili ĉiuj estis tiel vunditaj kaj preskaŭ nudaj, ke mi ne povis rekoni ilin.

Mi aŭdis kriojn “Panjo, panjo!”, kaj subite mi rememoris mian patrinon kaj kriante ekploris. Neniu el mia familio aperis al la ŝirmejo. Kio okazis ekstere? Mi komprenis, ke io ne imagebla okazis.

La aero en la ŝirmejo pli kaj pli malbonodoris kaj sufokis nin. Vespere aŭdiĝis voĉo de mia patro. “Venis Paĉjo!” Tiun momenton mi kaj mia fratino denove ploregis. Patro diris al ni, “Ne restu ĉi tie. Vi mortus!”, kaj ni ekstereniris. Tie estis monto da kadavroj. Ĉe la enirejo de la ŝirmejo kuŝis brulvunditaj homoj kun pendantaj haŭtoj kaj kun ĝemadoj. Ni paŝis, atentante, ke ni ne piedpremu mortintojn kaj mortantojn. 

Kiam la patro sciis, ke miaj patrino kaj fratino ne troviĝas, ni iris al la distrikto de mia domo. La distrikto estis en la flamego. En la sekvanta tago ni denove iris al la distrikto. Ni apenaŭ rekonis nian domon dank’ al la restinta betona pordo. Inter la ruinaĵoj vidiĝis kadavro. Ĝi estis mia 22-jara fratino. Mirakle ŝia vizaĝo estis sen vundoj. Post du tagoj ni trovis mian patrinon en la najbara domo. Ni rekonis ŝin per ŝiaj orplakitaj dentoj. Kiam mi tuŝis la nigre bruligitan korpon, ĝi peciĝis. Ni kolektis lignopecjn el la ruino kaj bruligis ilin. Tie kaj ĉi tie estis fumoj de kremaciado. 

Mia plej aĝa frato mortis en la maro de Filipinio kiel kamikazo. Mia dua frato, studanta medicinon, tute ne vundiĝis, sed eksuferis pro sangado kaj laksado, kaj vomante flavaĵon, mortis post 4 tagoj. Mia juna fratino, kiu estis kun mi en la ŝirmejo, pluvivis. Tamen, kiam ŝi estis 18-jara, ŝi estis operaciita je la ĉekumo, kaj la vundo ne fermiĝis eble pro manko de blankaj sangoglobetoj pro la radioaktiveco. Ŝi fariĝis tro nervoza pro malbonodoro el la vundo, kaj kiam ŝi estis 19-jara, ŝi mortigis sin sub trajno.

 

Mi komencis paroli pri mia sperto en Nagasaki antaŭ 40 jaroj, ĉar mi ekpensis, ke rakonti tiun tragedion estas devo de postvivintoj. Troviĝas multaj homoj, kiuj ne scias la realon en Nagasaki kaj Hiroŝima.

Kiam mi aŭdas iujn elparoli pri ebleco uzi nukleajn armilojn aŭ movon por produkti uzeblajn nukleajn armilojn, mi estas plena de kolerego. Granda urbo povas ruiniĝi per unu nuklea armilo. Eĉ se ni postvivas la katastrofon, ni ne povas vivi homece kun homa digno dum la tuta vivo, suferante pro vundiĝo, cikatroj kaj perdo de siaj familianoj. Ni devas nepre aboli tiajn armilojn.

Tamen estas ne malmultaj landoj, kiuj posedas aŭ volas posedi nukleajn armilojn, eble pro senscio pri vera teruro de la nukleaj armiloj. Tiuj, kiuj ne povas kompreni, kiel granda tragedio ekestos el la uzo de nukleaj armiloj, parolas la uzon senpense.

Senscio estas problemo ankaŭ en Japanio. Kiam ni atombombitoj formortos kaj neniu povos rakonti pri la teruro de la nukleaj armiloj, ekestos vera krizo. Tial mi rakontadas mian sperton al lernantoj por semi kontraŭatombomban ideon. Aperas knabinoj en la mondo, kiuj kontraŭas la tergloban varmiĝon kaj batalas por paco. Mi esperas, ke ili, ricevante la semojn, kiujn mi semas, heredos la torĉon de paco kaj abolo de nuklaj armiloj. 

 

 

4

 


Atombombo en Hirosxima - de MONTAIGU la 28/10/2019 : 19:32

Tragedio pro la atombomboj en Hiroŝima kaj Nagasaki (2)

la 22an de oktobro 2019

 

Apud stakigitaj kadavroj mi kremaciis mian patrinon

Verkita de s-ino Namiki Kajoko 88-jara, loĝanta en Tokio,

tradukita el la artikolo de la ĵurnalo Asahi la 19an de oktobro 2019

 

Mia familio translokiĝis al Hiroŝima de Tokio, ĉar mia patro komencis labori en la filio de asekura kompanio en Hiroŝima. Komence ni vivis tre agrable en milda klimato kaj kun bongustaĵoj, sed baldaŭ la situacio fariĝis tre kriza. Ni ne sciis, kio okazos al nia vivo, tial la patrino ĉiam portigis al mi cent-enan monbileton kudritan en mian zonon, montris al mi kiel kuiri, kiel kudri, kiel porti pezajn pakaĵojn ktp. kaj ĉiam diris al mi, “Kiam ni gepatroj mortos, vi devos gardi viajn junajn fratinojn kaj revenu al nia hajmloko Tokio”.

Kiam mi estis 14-jara, la urbo estis bombita per atombombo. En tiu tago mia patrino estis en la centro de la urbo, mobilizite por malkonstrui domojn por malhelpi fajron disvastiĝi okaze de aeratako. Mia patro estis ankoraŭ hejme kaj legis ĵurnalon. Mia juna fratino ial ne volis iri al la lernejo kaj restis hejme. Ankaŭ mi estis hejme, ĉar ne estis laboro en la fabriko de armiloj, al kiu la lernantoj estis mobilizitaj.

Kiam mi estis apud la fenestro por fari fajron en forno, eklumegis. La fenestroj rompiĝis kaj pli ol 20 pecoj el la vitro pikiĝis en mian kapon. La patro eltiris min kaj mian fratinon svenintajn el sub la detruita domo. Li, portante mian fratinon sur la dorso, kaj mi nudpiede direktis nin al rifuĝejo, nome la najbara templo. Tie mi trovis mian patrinon. Ŝi brulvundiĝis sur la tuta korpo. Poste ŝi suferis pro lakso kaj sangado, kaj post 20 tagoj ŝi mortis. Ŝi diradis al mi, “Vi gardu viajn fratinojn”.

En la najbara vaka tereno estis montoj da kadavroj, sur kiuj oni surverŝis benzinon por bruligi tiujn. Ni volis mem kremacii la patrinon, do ni kolektis brullignojn kaj kremaciis ŝin.

En la venonta jaro mi fariĝos 90-jara. Estas nur lastatempe, ke mi povis rakonti pri tiu pezega kaj obseda sperto.

 

* Serĉante ŝian foton en interreto, mi trovis ŝian eseon temantan pri tio, kio okazis poste al ŝia familio, en la arkivo en Hiroŝima. Certe estas ŝia alia eseo pri tiu tago, sed mi ne povis trovi ĝin. Mi tradukos tiun eseon verkitan, kiam ŝi estis 80-jara, en 2014

 

Post la morto de mia patrino ni loĝis en kabano konstruita de mia patro najbare. Li sternis tavole herbojn sur la planko kaj la kabano estis apogita per mallongaj lignoj, kaj ĝia tegmento estis kovrita per bruligitaj zinkitaj ladoj kolekitaj en la ruino. Mia patro amis montgrimpadon, kaj lia tia sperto utilis. Niaj najbaroj kaj parencoj sinsekve translokiĝis al siaj konatoj kaj parencoj, sed ni ne havis tian konaton, do ni restis tie ĝis la fino de oktobro.

Meze de aŭgusto mia fratino revenis de la rifugejo* en kampara vilaĝo kun instruisto s-ro Jamada. Ŝi estis tre maltrankvila, ĉar povis okazi, ke ŝiaj ĉiuj familianoj mortis. Ŝi estis tre ĝoja, vidante min apud la eksa domo.

*Tiun tempon la registaro ordonis, ke la elementlernejanoj en grandaj urboj rifuĝu en kamparaj vilaĝoj. La vivo tie estis tre severa por junaj lernantoj pro manko de sufiĉaj manĝaĵoj kaj pro manko de prizorgado de gepatroj. Post la milio iuj trovis, ke ĉiuj iliaj familianoj mortis en atombombado aŭ aeratako. Ili fariĝis orfoj.

 

La 15an de aŭgusto, ne aŭdiĝis averta sireno pri aeratako. “Kial?”, mi demandis min. Baldaŭ mi aŭdis, ke Japanio malvenkis. Mi estis ĝoja, ke mi ne plu bezonas timi pafadojn el aviadiloj. Eĉ nun mi bone memoras la pafadbruojn.

Oni diris, ke pro la veneno el tiu novstila bombo ne kreskos herboj dum la sekvantaj 75 jaroj sur la tero, sed post unu semajno jam ekkreskis herboj. Ni plukis ilin, volvotigojn de batatoj, foliojn de kukurboj kaj ĉiajn manĝeblaĵojn. Ni kuiris ilin en ferkasko kaj uzis akvon elŝprucantan sur stratoj.

Pli kaj pli kuraciĝis vundoj de vitraĵoj sur la kapo. Ankaŭ en mia dekstra korpo enpikiĝis vitrpecoj. Malgrandajn mi mem elprenis. Kiam la korpo kuraciĝis, la pecoj mem aperis kaj falis. Vundo sur la malantaŭa kapo estis iom serioza, sed ne estis medikamento hejme krom jodoformo. Mi iris al la kuracejo. Ankoraŭ nun mi sentas ion malnormalan tie.

Kiam mi revenis al Tokio du jarojn poste, mi vizitis la hospitalon de la universitato Tokio, sed la kuracisto forpelis min, pretekstante, ke li ne havas sufiĉan informon pri la atombombo. Mi volis kuracadon nur pri la vundoj de vitropecoj, kiuj ne havis rilaton kun la atombombo. Mi pensas nun, ke jam tiutempe komenciĝis diskriminacio al la atombombitoj.

Komence de septembro mi suferis pro serioza lakso. Mia patro iris al apoteko en la distrikto Eba, kiu ne suferis pro la fajrego post la bombado. Li aĉetis geranion kaj hejme infuzis ĝin en la ferkasko. La sekvantan tagon, dank’ al ĝi aŭ dank’ al mia forta korpo, mi saniĝis. Kiam mi resaniĝis, mi vidis la plenan lunon en malluma ĉielo. Ĝi donis al mi grandan kuraĝon.

Poŝto ekfunkciis. Mia patro estis okupita pro refunkciigo de la kompanio. Najbare estis mia samklasanino, kies patrino mortis en la malkonstruada laboro de domoj same kiel mia patrino kaj mortis kun siaj du filinoj. 

Meze de oktobro ni translokiĝis al la domo en la distrikto Kaita. En la unua etaĝo estis oficejo de la asekura kompanio kaj en la dua etaĝo ni loĝis. Mi komencis viziti la superan mezlernejon Kaita kaj miaj fratino vizitis la urban elementan lernejon. En Kaita najbaroj tre afable traktis nin. Ni povis reakiri homan vivon tie.

Mi ne povas forgesi diversajn spertojn en tiuj jaroj. Ni estas feliĉaj, ĉar neniu el ni ne malaperis. Mi sentas feliĉon, ĉar mi ne plu spertis militon dum la pasintaj 70 jaroj.

Senbraka pentristo pentras realon de la eksperimentejo de nukleaj bomboj

 

tradukita el la artikolo de la ĵurnalo Asahi la 19an de oktobro 2019

Kredenco ektremas kun bruetoj. Radio informas, ke okazis kutima eksperimento de nuklea bombo por paccelo. Ĝi estas eksperimentejo Semipalatinsk en Kazaĥio, kie Sovetio eksperimentis nukleajn armilojn pli ol 600 fojojn. 90 kilometrojn okcidente s-ro Karipbek Kuyukov naskiĝis sen brakoj. Tio estis influo de elmetiĝo al radioaktiveco. Li pentradis per peniko en sia buŝo homojn falintajn pro eksplodaj ventegoj, fungajn nubojn, amikon kun ŝvelajoj sur la vizaĝo ktp.

Lia patro estis ŝoforo. Kiam li naskiĝis, kuracisto rekomendis, ke li estu mortigita per veneno, sed la patro rifuzis tion. Liaj frato kaj fratino mortis tuj post naskiĝo. “Najbare estis multaj infanoj sen brakoj kaj sen kruroj. Mi devis persvadi min, pensante, ke mi estas pli feliĉa oli ili, ĉar mi povas paŝi.” Tenante krajonon per piedfingroj, li desegnis pejzaĝojn de sia hemloko.

Fininte la lernejon de librotenistoj en la aĝo de 20 jaroj, li fariĝis bovisto. Fine de la malvarma milito, en 1989, li partoprenis en la movado, kiu celas fermi la eksperimentejon kaj ekspoziciis en Usono kaj en Japanio siajn pentraĵojn temantajn pri la nukleaj eksperimentoj. Okaze de la 70-jariĝo de komenciĝo de la nuklea eksperimento en Kazaĥio, en septembro li estis invitita al Japanio por la internacia konferenco kontraŭ nuklaj armiloj organizita de la kazaĥia ambasadorejo.

Li loĝas kun sia fratino 7 jarojn pli maljuna. Li uzas saĝtelefonon per piedfingroj. Li havas ĉirkaŭ 3000 amikojn en Facebook. Al la demando “Se vi povos renaskiĝi, kion vi volas fari?”, li respondis, “Mi ne elektos profesion. Mi plej volas havi sanan korpon. Mi forte deziras, ke ni estu la lastaj homoj, kiuj suferas pro nukleaj armiloj.”


* En interreto mi trovis lian paroladon en la internacia konferenco “De abolo de eksperimentoj de nukleaj armiloj al la mondo libera de nukleaj armiloj” okazinta en Kazaĥio la 29an de aŭgusto. Mi resume tradukos ĝin.

 

Estas terure scii, ke dum la 40 jaroj okazis 470 nukleaj eksperimentoj. La loĝantoj en Semipalatinsk tiun tempon eliris el sia domo por vidi la eksperimentojn. Ili tute ne sciis pri minaco al sia sano, nek pri la negativaj konsekvencoj pro la krimoj faritaj kontraŭ ili. La loĝantoj estis traktitaj kiel kobajoj. Esploroj pri la flaŭro kaj faŭno estis faritaj. Oni diris, ke radioaktiveco ne influas la flaŭron. Kiel terura mensogo! Radioaktiveco kaŭzas kanceron kaj leŭkemion. Pli terure radioaktiveco influos 5 aŭ 6 generaciojn.

21 jarojn antaŭe la eksperimentejo en Semipalatinsk estis fermita dank’ al la prezidento Nazarbayev. Mi estas fiera pro tio, ke mi loĝas en Kazaĥio, la unua lando, kiu forĵetis nuklean frenezecon kaj agadas kiel valora ekzemplo por sennuklea mondo. Mia ĉefa misio estas fari ĉion ajn por ke la homoj kiel mi estu la lastaj viktimoj de nukleaj eksperimentoj. Mi daŭre alvokados al ĉiuj homoj ĝis mia morto, ke ni havu sekurecon sur nia terglobo. Niaj voĉoj estu unu forta voĉo. Ni postulas eternan ĉesigon de nukleaj eksperimentoj.

 

 

7

 


Jxak Kerouac - de MONTAIGU la 23/10/2019 : 17:46

La kopio farita de artikolo en la franca ne estas tre bona pro teknikaj problemoj.

Tamen, eblas ke iuj gxojos retrovi mondfaman figuron.


Hori parolas pri Nagazaki - de MONTAIGU la 17/10/2019 : 18:02

Tragedio pro la atombomboj en Hiroima kaj Nagasaki
la 15an de oktobro 2019

Japanio estas la sola lando, kiu suferis pro atombomboj, tial multaj japanoj opinias, ke Japanio devas gvidi la mondon al sennuklearmila mondo, ratifante “la Pakton pri malpermeso de nukleaj armiloj” adoptitan en la Unuiintaj Nacioj la 7an de julio 2017.

Tiu pakto estis malfermita por subskribo la 20an de septembro 2017 kaj post ratifado de 50 tatoj i ekfunkcios. Antala 28a de februaro 2018, 56 tatoj subskribis, el kiuj 5 ratifis in. Sed strange Japanio rifuzis subskribi la pakton kun jena preteksto:

Japanio estas la sola lando, kiu suferis pro la atombomboj, tial i havas la komunan celon aboli nukleajn armilojn. Tamen aliflanke Norda Koreio

ekspluatas nukleajn armilojn, kaj tio estas tre serioza kaj ura minaco al paco kaj stabilo de la internacia mondo. Al la landoj kiel Norda Koreio, ordinaraj armiloj ne efikas, tial Japanio bezonas subtenon de Usono, kiu posedas nukleajn armilojn, sub la koalicio inter Japanio kaj Usono.

Se Japanio tuj ratifos la pakton, kiu malpermesas nukleajn armilojn, tio damaos justecon de la nuklea politiko de Usono kaj danerigos la vivon de la japanoj.

Kontrala japana registaro multaj homoj protestas. 203

Precipe tiuj, kiuj postvivis la atombombadon en agusto 1945, forte deziras, ke Japanio ratifu la pakton. Hodiami tradukos spertojn de atombombitoj en Hiroima kaj Nagasaki el artikoloj aperintaj en urnaloj.

Blanka lumo kuris tra la lerneja sportejo

verkita de s-ino Jamada Reiko naskiinta en 1934, nun loanta en Tokio,
tradukita el la
urnalo Akahata eldonita la 4an de decembro 2017

Je la 8a horo la 6an de agusto 1945, mi, 11-jara lernantino, estis en la sportejo de

la elementa lernejo Koi kun aliaj gelernantoj. Mi vidis aviadilon fluganta alte kontrala blua ielo.

“Belege!”
i ekrevenis, kaj tiun momenton blanka lumo trakuris la lernejan sportejon, kaj tuj poste venis eksploda ventego. Sablo trafis nin. Ni kuregis al la irmejoj lala monteto. Jam ili estis plenaj de homoj, kaj multaj staris ekstere en la nigra, nuklea pluvo.

Kiam mi revenis hejmen kun mia pliaa fratino, mi renkontis multajn vunditojn. Iu virino vokis la nomon de mia fratino, sed i estis tiel nigra, ke mi ne povis rekoni, kiu i estas, kaj ni forkuris. Ankoranun mi demandas

min pri tio kaj bedaras pro mia ago. 204

Mia amiko perdis sian patrinon. Kiam i hejme atendis la patrinon kun siaj 4 gefratoj, en la venonta tago enkuris nigra maso en la domon. i pensis, ke i estas nigra hundo, sed ne. i estis ia patrino. i falis tie kaj tuj mortis. Ili bruligis ian kadavron en la ardeno.

Post 3 tagoj de la katastrofo oni komencis kolekti kadavrojn kuantajn ie sur la stratoj kaj bruligis ilin en la sportejo de la elementa lernejo. Oni diras, ke irka2300 kadavroj estis bruligitaj kiel sennomuloj. Mi ne forgesas voojn de la vunditoj. Tiu memoro obsedas min.

Mia patro estis bombita en la konstruao unu kilometron for de la epicentro. Li estis savita el la detruitaoj, sed lia korpo estis kovrita de sango kaj vitrapecetoj. Poste el lia korpo aperadis tiuj pecetoj, kaj post 20 jaroj li suferis pro pluma kancero kaj lekemio, kaj mortis kun oftaj spasmoj.

Mi komencis rakonti pri mia sperto, sciante, ke multaj homoj suferas pro la sekvaoj de la atombombado. Mi rakontis ne nur en Japanio, sed ankaen eksterlando. Mi renkontis enepon de tiama usona prezidento Truman, kiu ordonis la uzon de atombomboj sur Japanio. Mi rakontis ankaal lernantoj en Usono. Ili larmis kaj diris al mi, “Usono faris teruran aferon al la japanoj. Estas certe, ke ili malamas Usonon”. Mi respondis, ke ni ne malamas Usonon, sed malamas nukleajn armilojn. Tiun momenton revenis al ilia mieno ridetoj.

Mi volas, ke iuj sciu, kio okazis en Hiroima tiun tagon kaj pro kia malfacilo la atombombitoj suferis poste, kaj ke la nukleaj armiloj estas tiuj de diablo.

205

Unufoje mi forviis la atombombon el mia memoro

kaj mi laboris en fabriko de
Nagasaki. Kiam mi sidi
is e mia tablo, mi ricevis fortan lumon. Kiam mi elrampis el la detruita konstruao, io aniis ekstere. Fajrego kaj nigra ielo. Vunditoj kun starantaj haroj, kun sango el la kapo ....

En la rifuejo mi adis, ke neniu pluvivis en mia distrikto. Poste mia juna fratino 11-jara estis trovita morta hejme, kaj la patrino kaj la fratino 14-jara malaperis. Mi neniam havis informon pri ili. Mia patro jam june mortis, Mi havis peksenton pro tio, ke nur mi pluvivis, tamen mi decidis antaeniri, forgesinte la atombombadon. Mi neniam parolis kun miaj samklasanoj pri mia sperto pri la atombombo.

30 jarojn poste mi komencis retrorigardi la pasintecon. Mi havis presejon kaj foje legis tesktojn pri la

206

verkita
Jamagu
i
91-jara,
Nagaski,
tradukita el la artikolo de la
urnalo Asahi la 10an de agusto 2019

de s-ino Kazuko loanta en

La 9an de agusto 1945 mi estis 17-jara Micubii en Urakami,

atombombitoj, kaj rememoris miajn gepatrojn kaj fratinojn. Mi opiniis, ke tia tragedio neniam ripetiu. Iun tagon, kiam la ielo estis same bela kiel tiu tago, naskiis poemo en mia koro.

34 jarojn post tiu tago
mi dankas al la blua
ielo,
ar nun ne estas milito en Japanio.

Kiam estis milito,
homoj ne povis dormi e
en nokto,

timigitaj de sirenoj pri aeratakoj,
pasigis mallumajn noktojn en
irmejo,
ne havante man
aon por malsata stomako, krom taso da supo kiel akvo kun folioj de batato.

Tamen homoj iris al batalkampoj
ne nur patroj, sed anka
filoj,
kun peza pafilo por mortigi homojn.

Knabinoj 15-jaraj faris armilojn
per fajliloj tagnokte por mortigi homojn.

Kaj en la varmega tago kun brila suno estis faligita unu atombombo
sur Urakami en la urbo Nagasaki.

i eksplodis kun lumego, varmego kaj ventego, kiujn neniam antae homoj spertis.

Membroj de miloj da homoj disiis, 207

intestoj elfluiis,

vermoj rampis sur la hato. Vivantoj seris siajn familianojn,

trovis iliajn kadavrojn kaj bruligis. Fumo el la bruligataj kadavroj leviis, sango el senkulpaj homoj

tinkturis rue la riveron Urakami. La urbo fariis ebena,

plena de krakantaj tegiloj kaj nigraj kadavroj. Finfine la milito finiis.
Finfine la milito fini
is, postlasinte keloidojn.

Sed mi ne plu havas gepatrojn, nek gefratojn. Homoj estas forgesemaj,

do ili ripetas erarojn,
sed ili ne forgesu tiun tragedion, ili ne ripetu tian tragedion, neniam kaj neniam....

208

Preejo Urakami
post la atombombado

Fumoj el kremaciataj kadavroj

Verkita de s-ro Tanaka Joimicu 92-jara, nun loanta en Tokio, tradukita el la artikolo de la urnalo Akahata la 22an de majo 2019

Kiam mi estis 18-jara, mi estis sendita al la kontraaera artilerio sur la monteto Konpira en Nagasaki.

La 9an de agusto 1945, tuj antala atombombado, la soldatoj estis ordonitaj prepari sin por la kontrapafado kaj kuris al la pozicio. Dume mi adis siblan sonon, kaj je la krioj de la bandestro “Eksplodo proksima! Kuu!”, mi faligis min teren kun oreloj kovritaj de la manoj. La lumo estis tiel forta, ke mi travidus ostojn en miaj fingroj.

Mi estis forblovita 10 metrojn kaj falis en la kloakon. Mi elrampis kaj trovis, ke la monteto kovritaj de verdaoj fariis bruna, tial mi pensis, ke miaj okuloj difektiis.

La centro de la urbo Nagasaki estis en flamego. Baldaekfalis nigra pluvo, kaj faris nigrajn striojn sur la emizo.

Ni estis ordonita esplori la damaojn kaj iris al la kuirejo, magazeno kaj lavejo. Tie kolektiis irka30 lernantoj. Ili perdis harojn kaj tiel serioze brulvundiis, ke mi ne povis scii, u ili estas viroj avirinoj. Mi donis

209

akvon al ili, sed ili ne povis trinki in, ar iliaj goroj estis brulvunditaj.

Poste mi estis ordonitaj iri al la kremaciejo. Kava tereno, kie estis forbruligitaj barakoj, estis uzata kiel kremaciejo. Ni bruligadis po 40-50 kadavroj. Iu soldato legis sutron al ili.

La 10an ni estis ordonitaj iri al rifuejo. Tamen i estis nur tereno kun sternitaj lankovriloj. Ne estis medikamento, do oni ne povis kuraci la suferantojn. Ni donis akvon kaj kaon al ili. Kiam homoj mortis, ni bruligis ilin.

Poste mi mem suferis pro akuta radiomalsano kaj suferis pro alta febro kaj lakso. Mia amiko perdis harojn, sur lia hato aperis purpuraj makuloj kaj la buoj sangis. Li baldamortis, dirante, ke li atendos min en la alia mondo.

Post la milito mi laboris en la gubernio Ooita en la eduka kampo kaj rakontis mian sperton en Nagasaki al gelernantoj.

En tiu tago nur per unu atombombo multege da homoj mortis en la varmo de 3000 gradoj. Ja okazas enun militoj en la mondo, sed ne ekzistas aliaj armiloj krom atombombo, kiuj povas mortigi pli ol centmil homojn momente, malnormaligas genojn kaj malfaciligas la vivadon. Nukleaj armiloj postulas mortojn een postaj generacioj. Japanio estas la sola lando, kiu suferis pro atombombo du fojojn, do estas nia devo aboligi nukleajn armilojn.

Mi versadas poemojn pri mia sperto en Nagasaki. Jen estas unu el tiuj poemoj.

210

Ne estingu la subbrulojn

La 11an de agusto 1945 Bruligita urbo Nagasaki.

Tie kaj i tie ankahodiasubbrulas multaj fumoj.

Foje nigre, foje flave, anias la koloroj.

En la kavo apud la strato, apud la rompiinta muro, tavole kuas kadavroj, Atiuj kadavroj brulas.

En ventoj
fumoj kurbi
as,
foje rekti
as,
fumoj, fumoj,

u ili estas
a
bedaro fortianta epost la morto, asenvoaj vooj
vokantaj gepatrojn kaj gefilojn?

Sennomaj homoj, u vi

211

jam brulmortigitaj
per varmegaj lumoj el la atombombo, nun, denove, en tiu kavo,
brulas kiel fajro?

Senvoaj homoj,
el tiu
i infera mondo,
kie
io perdiis,
profundan mal
ojon,
bolantan koleron,
kolektu kaj bruligu,
kaj neniam estingu la subbrulojn.

Alta estas la ielo de Nagasaki.
(En la tria tago post la katastrofo dum kremaciado de

kadavroj, mia koro estis plenplena de kolero.)

212

Bildo desegnita de atombombito

En la projekto desegni sperton en Hiroima kaj Nagasaki multaj

atombombitoj partoprenis. Aperis libroj kaj okazis/as

ekspozicioj.

Tero leviis, homoj forflugis, fajroj okazis

Verkita de s-ino Hanagaki Rumi 79-jara, loanta en Kioto,

tradukita el la artikolo de la urnalo Akahata la 6an de agusto 2019

(Foto: i parolas pri sia sperto en radiostacio)

En 2003 mi partoprenis en la ceremonio por memori la mortintojn en Hiroima. Reveninte hejmen, mi komencis skribi raporton pri i, kaj tiun momenton subite reaperis en mia kapo pejzao pri lanterno-flosado. Mi demandis min, kio i estas. Mi estis subpremita de la revenantaj memoroj kaj tremante mi tenis min e la lito de mia nepo.

Malgratiuj okaj memoroj, mi finis verki raporton pri la ceremonio. Kiam mi relegis in, mi ne povis legi in pro larmoj, kaj kiam mi korektis la enhavon, denove nova memoro revenis. Tio estis terura momento.

La 6an de agusto 1945, mi lois en la distrikto Misasa-Honmai en la urbo Hiroima. Alarmo pri aeratako nuliis, do mi revenis hejmen kaj en la dua etao de mia domo mi ludis. Kiam la atombombo estis faligita, mi sentis la teron levii kaj poste venis terura bruego. Pro varmegaj ondoj kaj impulsaj ondoj fenestroj kaj kurtenoj

213

estis forblovitaj. Kojno el meblo pikiis en mian kapon kaj la angulo de la ranko enpuiis en mian frunton.

Avino en lito estis forblovita kun lito, sed ne vundiis. Ankapatrino en la ardeno kun mia frato sur la dorso estis forblovita, sed nenio serioza okazis al ili. Baldavidiis fajroj en diversaj lokoj. Onklino trovis tiraron kaj portis la avinon sur i. Ni fuis en la najbaran bambuan arbaron. i trovis getaojn, lignajn sandalojn, por mi.

En la bambua arbaro estis kokinejo. Mi vidis senkapajn kokinojn, ankasenkapan katon kaj multajn cikadojn mortaj sur arboj. Bambuaj folioj ekflamis, kaj bambuoj eksplodis kun krakadoj. Mi estis surprizita, vidante mian patrinon piki kadavrojn per stango. i provis forpeli kokinojn, kiuj bekpikis ilin.

Dum mi fuis, mi vidis pupon, kiu similis al la pupo, kiun mia patrino faris por mi. i bruletis. Mi sentis grandan malojon.

Kiam mia patrino reprenis mian fraton de sur la dorso, hato e liaj sidvangoj deiriis, eble ar li ricevis varmegon de fajro. i tranis parton de sia vestao, moligis in en manoj kaj metis in e liajn

214

sidvangojn.
Filo de mia

onklino, Tojohiko, lernanto en la unua lernojaro, estis en la

lernejo. Post tritaga serado ni trovis lin sur la riverbordo kaj tie bruligis lin. Multaj homoj plonis en la riveron, kaj mortinte ili estis portitaj al la maro kaj revenis pro tajdoj, kaj fine atingis la riverbordon. Mia onklino vizitis tiun lokon iun jaron is sia morto. Lala riverbordoj de Hiroima ofte vidias tia pejzao.

Mia patrino mortis en la ao de 84 jaroj pro kancero. Mi fartas bone, sed mia filino, kiu suferis pro renmalsano, fariis melankolia, sin mortigis. Mi kritikas min pro ia morto. Kiam mi adas, ke miaj gefiloj kaj genepoj ne fartas bone, mi timas, ke mia elmetio al radioaktiveco el la atombombo povis kazi ilian malsanion.

Mi nun agadas, rakontante mian sperton en kaj ekster Japanio. Por efektivigi sennuklearmilan mondon ni devas agadi energie. Ni estu la lastaj suferantoj pro nukleaj armiloj. La japana registaro rifuzis subskribi por la internacia pakto por aboli nukleajn armilojn, sed i subskribu. La mondo mokas Japanion.

Foje mi vizitas la Pacparkon en Hiroima, kaj tiam mi kutimas fari unu aferon. Mi batetas la teron per bastono kaj salutas la mortintojn, verante akvon el botelo. Sub tiu parko estas multaj ostoj, kiuj ne estis kolektitaj. Mi alparolis al ili, “Vi sentis varmegon tiun tagon. Trinku akvon. Ni uras al vi, ke ni neniam ripetos tiun eraron, uzon de nukleaj armiloj”.

215

Mi rakontados pri teruro de atombombo

Verkita
Jama
aki
85-jara,
Nagasaki,
tradukita el la artikolo de la
urnalo Akahata la 30an de julio 2019

(Foto: li parolas en la ceremonio en Nagasaki)

Kiam komenciis la dua mondmilito, mi estis en la dua lernojaro de elementa lernejo. en Nagasaki. La milito ankoradaris, kiam mi estis en la 6a lernojaro. En tiu somero Usono bombis Hiroima-on kaj Nagasaki-on per atombomboj. Mia familio konsistis el 9 familianoj; gepatroj kaj 7 infanoj. Tiun tempon mia patrino rifuis al sia eksa familio kun siaj kvar gefiloj. La 9an de agusto mia patro iris al la fabriko de elektra kompanio Micumii kaj mia pliaa frato iris al fabriko por fari armilojn.

Kiam mi eniris en la maĝĉambron de la verando kun mia emela frato, dirante, “Mi estas malsata!”, blua lumo trakuris la domon kun bruego. Kiam mi levis mian kapon, mi trovis, ke la muro falis, tegiloj kaj mebleoj estis disetitaj sur la plankon kaj la tegmento malaperis. Mi povis vidi la ielon.

Unu horon poste mia frato revenis hejmen. Ni kune rifuis al la najbara irmejo. i jam estis plena de virinoj kaj infanoj. Infanoj, kiuj estis ekster la domo, brulvundiis

216

de s-ro Joiroo loanta en

sur la nudaj korpopartoj kaj aliaj kriis pro pikvundoj de vitraoj.

Ni atendis mian patron dumnokte. En la venonta mateno ni triope iris al la fabriko de mia patro. i situis 500 metrojn for de la epicentro. Sur la stratoj multaj homoj kuis mortaj. En riveroj flosis multaj kadavroj. Mi vidis junulinon kun blanka zono en la rivero. Mi pli bone vidis in kaj trovis, ke i ne estis zono, sed intesto eliinta el ia ventro.

La fabriko de mia patro detruiis nur kun skeleta feraoj. Mia patro fariis nigre velinta kadavro same kiel aliaj homoj. Ni bruligis lin surloke, kolektinte restintajn lignaojn. Ni preis por li, plektante manojn. Kiam mi levis mian vizaon, mi vidis liajn piedojn en flamoj. Mi ne povis plu vidi tion. Homoj de la kompanio diris al ni, ke ni revenu la sekvantan tagon. En la sekvanta matemo ni iris al la kompanio. Kadavro de mia patro ne estis plene bruligita. Kiam mi provis preni oston el la kranio, i rompiis. Terurite ni forkuris. Ankotanun mi foje rememoras tiun pejzaon.

Post emeritio, mi laboras kiel rakontisto pri la tragedio en “Pacasocio de Nagasaki”. Mi rakontas ne nur pri mia sperto, sed ankapri teruro de atombombo, nome varmega lumo, eksploda ventego kaj radioaktiveco. Nur en la lasta jaro mi prelegis 50 fojojn. Pri la teruro de radioaktiveco, mi parolis pri miaf oftaj malsanioj. Kiam mi estis 32-jara, mi enhospitaliis pro akutaj hepatmalsano kaj nefrito. Ekde tiu tempo mi enhospitaliis 15 fojojn antamia emeritio. Mi opinias,

217

ke tio estis kazita de radioaktiveco el la atombombo. Tiutempe mi eniris en la urbon pli ol 10 fojojn.

Mi opinias, ke la tasko de la atombombitoj estas rakonti kruelan realon de atombombo. Mi esperas, ke plej multaj tatestroj vizitos la muzeojn de atombomboj kaj scios la realon de la damaoj, askultante rakontojn de atombombitoj. Precipe mi forte deziras, ke la japana registaro montru sian decidon kontranukleaj armiloj. Mi tre bedaras, ke i iam sekvas la usonan politikon.

La japana registaro fanfaronas, sed nenion faras

Jene la japana registaro parolis en la Unuiintaj Nacioj:

La japana registaro respondeca pri la vivo kaj proprietaĵoj de la japanio taŭge alfrontas al la reala danĝero, sincere trabatos la vojon al redukto de nukleaj armiloj, ludos la rolon de peranto inter landoj posedantaj nukleajn armilojn kaj landoj subtenantaj tiun pakton kaj strebos realisme, praktike kaj persiste por la celo.

Sed mi neniam adis, ke i faris ion por abolo de nukleaj armiloj. La efministro Abe estas lojala hundo de Trump, do li iam sekvas la mastron, neniam kontrabojante.

218

 


Vietnam- Esperanto - de MONTAIGU la 16/10/2019 : 12:09

Esperantistoj el cxirkaux kvindek landoj vizitas nian TTT-ejon.

Hodiaux mi transdonas la informon kiun mi trovis pri Vietnam.

Se interesite, vi povas ricxigxi la temon per pliaj novajxoj.


KomenciĝoAntaŭa [ 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 ] 10 sekvaj paĝojSekvaFino
Calendar
Webmaster - Infos
Connexion
Votre login :

Votre mot de passe :

Se souvenir de moi

Mot de passe perdu ?
Pas encore membre ?

Nombro da membroj 2 membroj

Les derniers inscrits

-  KylianFr  -  JEANPaul  

Konektitaj 30

Nombro da membroj 30 vizitantoj
Nombro da membroj 0 membro

Statistiques

  vizitantoj

Record connexions simultanées :
389, le 22.12.2022

» Forum : 3
» Sujets : 0
» Réponses : 0

Ajouter aux favoris Recommander ce site Skribi al MONTAIGU movebla versio

Visits

   vizitantoj

   vizitantoj en linio

Kiu vizitas

En ligne


Canada Canada : 2
Russia Russia : 4
United States United States : 3

Visiteurs/pays cette année

Australia Australia 43
Austria Austria 1
Belgium Belgium 7
Brazil Brazil 1
Bulgaria Bulgaria 7
Canada Canada 2369
China China 12
Czech Republic Czech Republic 3
Denmark Denmark 3
Europe Europe 3
Finland Finland 2
France France 203
Germany Germany 284
Greece Greece 2
Guinea Guinea 1
India India 1
Indonesia Indonesia 1
Iran Iran 1
Iraq Iraq 1
Israel Israel 1
Italy Italy 30
Japan Japan 7
Kazakhstan Kazakhstan 1
Korea Korea 1
Latvia Latvia 1
Lebanon Lebanon 1
Mexico Mexico 1
Netherlands Netherlands 26
New Zealand New Zealand 13
Norway Norway 7
Poland Poland 7
Romania Romania 23
Russia Russia 10
Saudi Arabia Saudi Arabia 10
Slovak Republic Slovak Republic 2
Slovenia Slovenia 1
South Africa South Africa 1
Spain Spain 1
Sweden Sweden 15
Switzerland Switzerland 10
Thailand Thailand 3
Turkey Turkey 2
Ukraine Ukraine 2
United Kingdom United Kingdom 168
United States United States 2523
United States United States 6255

Vous venez de :

Special !
^ Supre ^