Fermi ESPERANTO

**

Fermi Esperantaj verkistoj

**
**
**
**
2013 AG-02
Diaporama

Fermi  2013 Assemblée générale

Fermi  Réunions

Kristana angulo
Muziko
Elŝutajoj


Dumvojaj pensoj. - de MONTAIGU la 21/08/2013 : 13:31

La mondfama franca Profesoro, Axel Kahn klarigas al ni kial li elektis piediri tra la la Franco: " Antaŭ pli ol tridek jaroj, kun amika aro mi ekskursis tra la Centraj Montaroj. Eĉ se ni estis en somero la vetero estis aĉa: frosta vento balais la kreston sur kiu ni iris alte de 1400 metroj. Unue mi kredis je optika fenomeno, kiam tra dika nebulo mi distingis, en tiu frumateno, glimantan formon enfalitan teren. Alproksilmiĝinte, mi rekonis homan silueton: tiun de tre maljuna homo volvita en pluviva kovrilo tapiŝata je aluminio, liaj du anglaj bastonoj ĉeflanke. Hieraŭ vespere, kaptita per la nokto kaj la aĉa vetero, li tranoktis sur loko. Post kiam mi kuraĝigis lin kaj alportis  tre varman kafeon, mi levis al li demandon, kies humiliga stultaĵo ankoraŭ hodiaŭ konsternas min: kion homo ĉe via stato povas fari en tia loko ? la homo revigligita restarigis kaj fikse rigardis al mi: " Viaopinie, mi devus esti en hospico atendante, ke oni pasigas la basenon ? Ĉiu el ni elektas sian vivon. Tiel mi faris."

 

De tiu tago, Axel Kahn decidis, ke li spertos tian vivmanieron. Tio okazas dum la somero 2013.


En la franca ekzistas vorto, kiu naskiĝis dum la senbrida periodo de 1968 en la studenta medio : polar. La vorto estas mallongigo de policier (polica) al kiu oni aldonis la sufikson ar. Tiu ĉi sufikso ĝenerale havas malŝatan nuancon ; Sed, en la kazo de Polar, la sufikso ar nuanciĝas per familiara kaj malstreĉita etoso : « Mi ne havis nenion por fari, tiam mi legis bonan polar-on. - Hieraŭ vespere mi rigardis tre bonan polar-on (polican filmon).
Se ie en la mondo troviĝas esperantista verkisto kiu sentas sin inspirita je policaj temoj, li povas trovi, ĉe la londonaj « lolardoj » ( bv.noti la malŝatan sufikson ar ) en la tempo de Henriko la VIII-a kaj Thomas More okaze de la « afero » Hunne, riĉhavan kaj elvokivan temon, el kiu li povos prilabori romanon, kiu estos kapabla konkuri kun la mondfama « Je la nomo de la rozo » de la Itala verkisto Umberto Ecco.


Bv.vidi en « Montaigu ».


magio de la kosmo - de MONTAIGU la 10/08/2013 : 19:13

Spaco kaj tempo, pli ol ia-ajn scienca temo, vekiĝas imagon. Kaj tio pro taŭgaj kaŭzoj. Teatro de la realeco , ili formas la strukturon mem de la Universo. Nia tuta ekzisto, ĉio kion oni faras, pensas kaj vivas, okazas en ia regiono de la spaco kaj en ia intertempo da spaco. Kaj tamen, la scienco penadas por kompreni tion, kion ili vere estas. Ĉu temas pri realaj fizikaj entoj aŭ simple pri sufiĉe utilaj ideoj ? Se espaco-tempo estas realaj, ĉu ili estas fundamentaj aŭ devenas de aliaj pli elementaj konsistigantoj ? Kio signifas pri spaco esti malplena ? Ĉu ekzistas komenco por la tempo ? Ĉu ekzistas sago de la tempo ? Ĉu tiu ĉi fluas nepre el la pasinteco al la estonteco, kiel nia ĉiutaga sperto subparolas ? Ĉu eblas manipuli spacon tempon ?
Tiu ĉi libro priskribas tri jarcentojn de sciencaj pasiaj esploradoj, serĉante respondojn aŭ almenaŭ eretojn da respondoj je tiuj demandoj tiom elementaj kaj tamen tiom fundamentaj pri la naturo de la Universo.


Jen kelkaj linioj de la antaŭvorto de la ampleksa libro (ĉ.700 paĝoj) de Brian Greene : « La Magio de la kosmo » -  tradukita el la angla «  The Fabric of the cosmos ».
Vi povas legi en « Montaigu » kelkajn paĝojn, kiuj espereble vekiĝos ĉe vi avidecon por pliscii.


esperanto laŭ Amos oz. - de MONTAIGU la 01/08/2013 : 06:28

Bv. trovi en " Montaigu", elvokon de la lasta ĉapitro de " Inter Kamaradoj", kies aŭtoro estas la israela verkisto: Amos Oz.


Rimarkinda sperto - de MONTAIGU la 22/07/2013 : 19:54

Rimarkebla  Sperto.


El ĉiuj provoj por starigi egalrajtan kunvivadon, neniu iris pli ĝisfunde ol tiu de la israelaj kibucoj. Tiu ĉi movado, jam centjara, atingis sian apogeon tuj post la dua mondmilito. Kiel sciite, tiu superhoma streĉado por, ke « ĉio estu komuna je ĉiu » eĥiĝis transe de la cionismaj aŭ judaj rondoj kaj multnombraj estis la gejunuloj el la tuta mondo, kiuj partoprenis la sperton de kunvivado por, ke « refloru la dezerto ».
Hodiaŭ, kiam la kibuca aventuro estas preskaŭ pasintaĵo, estus bone ekrigardi ene de la provo por malkovri la pozitivajn kaj ankaŭ la negativajn flankojn. Kaj jen por helpi al ni kelkaj hebreaj libroj ĵus eldonitaj estas riĉinformaj tiuteme :
  1 – « Inter kamaradoj » de Amos Oz, unu el plej konataj el la israelaj verkistoj. Lia libro estas jam tradukita en la angla kaj la franca – kaj probable en aliaj lingvojn -. Oz, tra ok rakontoj, kies la lasta nomiĝas « Esperanto », reliefigas la individuajn malfortojn, kiuj difektas la idealon.
    2 -  « Al la domo » de Assaf Anavri. Temas pri tre tre interesa romano,kies komenco situas en la cara Rusio, kaj konkretiĝas per la starigo de kibuco ĝis ties forpaso. Temas pri kurtaj ĉapitroj, kiu reliefigas la sukcesojn kaj ankaŭ la akrajn malsukcesojn de la tragedia aventuro per tre konkretaj situacioj.
    3 - «  Ni estis la estonteco » de Yael Neheman. La dramo de junulino, kiu en sia infanaĝo estis edukita laŭ la kibuca leĝo, nome apartigo de la gepatroj. Tra la rakonto, la leganto estas trapikita per la esprimo «  biologiaj gepatroj »kiu estas kvazaŭ funebra sonorado.
   4 -   « La mondo de Rachel ». Temas pri refreŝiga aŭtobiagrafio de okdekjara hungarino, kiu spertis la kibucon kiel lokon de enriĉiga etoso ne nur de kultura vidpunkto, sed ankaŭ por intima vivo. Rekomendinda.
      5 - « 1947 » de Yoram Kaniuk. Se la rakonto ne situas ene de la kibuco, li tamen tuŝas najbarajn temojn kaj per viglaj kritikoj alportas indajn prilumojn.

                    Mi celas al pli ampleksaj klarigoj dum la venontaj semajnoj.

                                                   G.Montaigu.


Port Racine - de MONTAIGU la 19/07/2013 : 20:52

Port Racine : haveno la plej eta, sed ĉarmega.
                             Eĉ por esperantistoj.


Kien ? Supren ! En la maldekstra orelo de tiu ĉi katokapo kiu estas Kotentino.


Deveno ? Racine (1774-1817)  estis korsaro kaj  vivtenis per rabado. Li estris fieran lugron , kies nomo estis « La Embusko ». Li forpelis la Anglojn el la anso, kiu iĝis helpema ĝeko. Tiu refuĝejo iĝis haveno kaj prenis la nomon de sia Napoleona estro.


Hodiaŭ Port Racine estas paca haveno kaj multnombraj vizitantoj alkuras por vidi la plej etan  havenon de Francio grandan kiel naĝejo, kiu malpleniĝas dufoje ĉiutage. Por sia laŭcela uzado, ĝi starigis fiksŝnuregan sistemon , kiu estas samtempe modesta kaj genia. Tiele, 28 ŝipetoj povas sendifekte kunkoĝi.


La bela geometrio de bonordigitaj ŝnuregoj ; la kolorigitaj aldonaĵoj, vicigitaj kiel rektiĝitaj soldatoj, kaj la rustikaj kabanoj, fariĝas la loko ĉarmega.


Krome, de 1969, la fama franca poeto Jacques Prévert,fariĝis la kutima gasto en la proksima hotelo.  La homo kun la ĉiama cigaredo ĉe la lipo banis sin en Port Racine. Li  estis farante subskribojn sur la malplenaj cigaredpaketoj kaj distris la infanojn mimante la elephantojn per la maniko de la pulovero.


Hodiaŭ Guillaume de Monfreid, arkitekto kaj akvarelisto, familiarulo de la loko, diras : La plej bela, tio estas Port Racine, sed neniel diskonigu !


Diskrete aro da esperantistoj foje frekventas la agrablan trinkejon kiu ĉeas la havenon, por refreŝiga momento dum kiu ili elvokas beletrajn temojn.


                                             Laŭ eltondaĵo.


Ekso-planedo - de MONTAIGU la 16/07/2013 : 18:23

Ekso-planedo tiel blua kiel la tero.

                 Por la unua fojo, astronomoj uzante la spacan teleskopon Hubble,  sukcesis determini la veran koloron de ekso-planedo. Situante je 63 lumjaroj de la tero, en la konstelacio de la Eta Vulpo, HD 189733b, tio estas ĝia nomo, estas gasa gigantino, tute negastema. Ĝin baladas ventegoj je 7.000 km/h kaj pluvas vitro. Ĝia koloro estas kaŭzita de ĝia atmosfero, kies temperaturo povas atingi 1.000 gradojn, ŝarĝita per eroj da siliciato, kiuj difuziĝas bluan lumon.

 

                                      Laŭ eltondaĵo.


parizo - de MONTAIGU la 13/07/2013 : 20:00

Manpleno da vera poezio
Kolektitaj poemoj. L. N. M. Newell. Manĉestro: Esperantaj Kajeroj 8, 1987. 80 p. 21 cm. 7,50 gld.
Mi konsilas komenci legadon de tiu ĉi libro de la dua parto: fascina priskribo de la poeta vivo, kiun brile faris Edwin de Kock. Ĝi impresas kiel aventura romano: tiel neordinara estis la vivo de tiu neordinara civitano de Esperantujo. Li vivis kaj agis en Britio, Francio, Italio, Belgio, Egiptio, Sudano, Aŭstralio. Li ŝanĝis multajn profesiojn kaj eĉ estis, dum la milito, oficiro de la kontraŭspiona servo de la brita armeo. Kaj samtempe li ĉiam vivis kaj agis en sia plej amata lando Esperantujo: verkis, tradukis, redaktis, instruis, organizis, kreskigis novajn generaciojn de kleraj esperantujanoj, kaj amikis kun bonaj homoj.
Newell estas konata kiel aŭtoro de nur malmultaj originalaj poeziaĵoj, aperintaj en Esperanta Antologio, Dekdu Poetoj, Baza Literatura Krestomatio kaj dise – en revuoj. Edwin de Kock faris al ni belan donacon, transforminte tiun malmulton en multon – 29 verkoj! Ne tro granda multo. Sed ĉiu poemo estas vera poemo, verkita de matura poeto. Mi volonte analizus la verkaron de Newell, sed mi ne povus fari tion pli bone ol faris Edwin de Kock en la antaŭparolo. Tial mi nur diros ke Newell estis unu el la nemultaj veraj poetoj de Esperantujo. Kaj kiel pruvon, mi citos lian muzikecan versaĵon, kiun li verkis apenaŭ 24-jara.


Parizo


Postlasis mi la koron en Parizo,
Nun restas mia koro trans la mar';
Revenis mi al hejmo kun valizo,
Enue vivi dum alia jar' . . .
Sed koron mi postlasis en Parizo.


Aĥ, kiom mi sopiras al Parizo!
Eksaltas mia sango en la vejn';
Urbego de gajeco kaj surprizo,
De vino, kaj kafejoj apud Seine
Ĉielon spegulanta el turkiso.


Printempe verdas arboj en Parizo,
Bluetajn ombrojn ĵetas Notre Dame,
Kaj kajoj malvarmetaj de Parizo
Dormetas sub karesa suna flam'
Ĝis brilos lampoj sub krepuska grizo.


Tre belaj estas Moskvo kaj Kadizo,
Berlino, Buda, Romo kaj Vien';
Pli bela estas urbo sur Tamizo;
Sed ravas min nur franca la siren':
Min sorĉos ĝis la morto nur Parizo.


Da rimoj elĉerpiĝis la provizo:
Mi finu. Sed komprenu anĝelar':
Post morto min atendos Paradizo,
Sed iros al Ĉiel' nur ŝelo – ĉar
mi lasos mian koron en Parizo.


Kiu post tiu am-konfeso ne ek-sopiros pri Parizo? Kaj se Dio favoros min kaj iam venigos min en Parizon, min akompanos tie Leonard Newell kun sia sugestia Parizo.
Boris Kolker (Rusio)


KomenciĝoAntaŭa10 antaŭaj paĝoj [ 21 22 23 24 25 26 27 28 ] SekvaFino
Calendar
Webmaster - Infos
Connexion
Votre login :

Votre mot de passe :

Se souvenir de moi

Mot de passe perdu ?
Pas encore membre ?

Nombro da membroj 2 membroj

Les derniers inscrits

-  KylianFr  -  JEANPaul  

Konektitaj 19

Nombro da membroj 19 vizitantoj
Nombro da membroj 0 membro

Statistiques

  vizitantoj

Record connexions simultanées :
389, le 22.12.2022

» Forum : 3
» Sujets : 0
» Réponses : 0

Ajouter aux favoris Recommander ce site Skribi al MONTAIGU movebla versio

Visits

   vizitantoj

   vizitantoj en linio

Kiu vizitas

En ligne


Russia Russia : 6
United States United States : 4

Visiteurs/pays cette année

Australia Australia 43
Austria Austria 1
Belgium Belgium 6
Brazil Brazil 1
Bulgaria Bulgaria 7
Canada Canada 2211
China China 12
Denmark Denmark 3
Europe Europe 3
Finland Finland 2
France France 201
Germany Germany 281
Greece Greece 2
Guinea Guinea 1
Indonesia Indonesia 1
Iraq Iraq 1
Israel Israel 1
Italy Italy 25
Japan Japan 7
Kazakhstan Kazakhstan 1
Korea Korea 1
Latvia Latvia 1
Lebanon Lebanon 1
Mexico Mexico 1
Netherlands Netherlands 26
New Zealand New Zealand 13
Norway Norway 7
Poland Poland 7
Romania Romania 20
Russia Russia 9
Saudi Arabia Saudi Arabia 10
Slovak Republic Slovak Republic 2
Slovenia Slovenia 1
South Africa South Africa 1
Spain Spain 1
Sweden Sweden 15
Switzerland Switzerland 10
Thailand Thailand 3
Turkey Turkey 2
Ukraine Ukraine 2
United Kingdom United Kingdom 166
United States United States 1894
United States United States 5626

Vous venez de :

Special !
^ Supre ^