ESPERANTO **
Esperantaj verkistoj **
**
**
**
**
PortBail
Kristana angulo
Muziko
|
Elŝutajoj
Diru al mi kial - de MONTAIGU la 16/07/2014 : 21:16 Diru al mi kial.
Infano disŝirita per obusaj splitojProvas vidi tra sango kaj larmojLa vizaĝon de tiuj, kiuj aŭdacis kaj povisUzi siajn armilojn kontraŭ senkulpaj viktimoj.
Li estas ĉirkaŭita per hordo de agresemaj plenkreskulojSen humaneco, plenaj je venĝemoLa mano ĉe la pafkliko, kun senesprima vizaĝoEkzekuciante senkulpulojn je ĉia malakordo.Ili atendas, ke li mortu; ili ploras kaj entombigas linRigardas unu al la alia kaj serĉas alian malakordonNesentemaj al la gepatraj dolorojKaj foriras dissemi malfeliĉon kaj morton.
La infano, la sango ankoraŭ varma, en sia tomboAnkoraŭ demandas sin kaj volas kompreniKial nek sia olivarba branĉeto, nek sia kolombo,Nek Dio, nek diabloj ne ĉeestis por lin defendi.
Ayad lemhouer. - Montaigu tradukis. Iranaj proverboj - de MONTAIGU la 10/07/2014 : 12:27 Libera folio proponas al ni humuran desegnaĵon de Irananaj Kamaradoj. Kompense mi liveras al ili tri iranajn proverbojn, kiujn mi ŝatas:Ebrieco de juneco pli forta ol ebrieco de vino.Kaŝado en aferoj simile al alojo en mono: iomete da necesas, tro da senkreditigas.Pli bone esti katenigita proksime al la amat(in)oOl esti libera meze de ĝardenoj proksime al la malamat(in)o.Tero de la homoj - de MONTAIGU la 30/06/2014 : 16:34 En lia verko " Tero de la homoj", la mondfama franca verkisto, Saint-Exupéry, rakontas aviadistan sperton. Kraŝita meze de Saharo, forkonsumitaj la nutraĵoj kaj la akvo, la aventuristo meditas pri la vivo.... koplaoj (Andaluzaj versoj) - de MONTAIGU la 28/06/2014 : 16:53 Mi vidis homon kiu ankoraŭ vivisPost kiam oni pli ol centfoje ponardis lin ;Kaj poste mi vidis lin forpasiKaŭze de unu rigardo.Koplaso: Andaluza Ampoemo.Ne estas ĉe la anonima aŭtoro de la koplao artemo....Li ne verkas. Li fordonas al vento sian vespiron kaj la vento ĝin redonas al li....Preskaŭ ĉiam ĝi estas trista kiel la homa situacio... La tradukinto: Guy Levis Mano. La ŝipo sur la montaro. - de MONTAIGU la 25/06/2014 : 17:27 La plejsupra celo de ĉiu popolo estas dissemi humanecon kaj videblaĵojn al la videbla mondo kaj al la nevidebla"" La ŝipo sur la montaro" de Koŝtan Zarian. Edit: Thaddée.
Mondcivitano, kiu naskiĝis en Kaŭkazo, frekventis verkistojn kaj revolucianojn el la tuta mondo, K. Zarian priskribas mitomaniere la renaskiĝon de la Armenia nacio, post la révolucio de oktobro 1917 en Rusio kaj la genocidon de 1915-16 fare de la Otomana Imperio.La heroo de la romano, Ara Herian, ŝipestro konscia de la terura alvenonta batalo, eliras Nigran Maron kaj vojaĝas al lia tutnova lando.
Fukuŝima - post 3 jaroj. - de MONTAIGU la 19/06/2014 : 19:55 Malbonaj novaĵoj daŭre alvenas pri Fukuŝima. Hori Yasuo raportas kaj la loka ĵurnalo konfirmas. Tepco ne sukcesas kongeli la 11.000 tunojn da akvo stokitajn en la kavoj sub la du konstruaĵoj ŝirmante la du reaktorojn de la centralo. Tepco konsideras alian projekton fone de skandalo: proponi monon al la loĝantaro por ke ĝi akceptu polucion. La faka ministro devis senkulpigi sin pro la skandalo.Saigio - Hajko - de MONTAIGU la 12/06/2014 : 19:01 Ne plu estas por stilzoj,Sed por bastono, ke hodiaŭMi vizitas la bambuon.De miaj infanaj ludojRevenas al mi la memoro.Saigio - Hajko - de MONTAIGU la 18/05/2014 : 19:25 AnstataŭanteLa sunsubironĈe la fenestroLa vespera lunoDisdonas sian lumon.
Garcia Marquez - de MONTAIGU la 19/04/2014 : 16:38 Dumilita taglibro de Lanti - de MONTAIGU la 15/04/2014 : 10:34 " Ĉe tia stato de mensa ekscitego, malfacile estis, ke saĝo kaj vero venku. Tamen mi asertis, sen ke iu povu rebati, ke en ambaŭ flankoj de la landlimoj, homoj rekomendis Francan-Germanan repacigon, amon kaj fraternecon inter popoloj. Se ili estus pli multnombraj kaj se oni aŭskultus ilin, ni ne partoprenus la nunan teruran hombuĉadon.Utopio ! Utopio kiu provokas la malvenkon de Francio.Antaŭ 10 jaroj, ankaŭ la aviado estis utopio, kaj nun ĝi estas realaĵo. La aviadiloj trasulkas la spacon.La hodiaŭa utopio estas la morgaŭa realaĵo."Lanti: Dummilita taglibro: 26-08-1914. | Calendar
Webmaster - Infos
Connexion
2 membroj
Les derniers inscrits
- KylianFr - JEANPaul
Konektitaj 18 Visits
vizitantoj vizitantoj en linio Kiu vizitas
En ligne Russia : 6 United States : 3 Visiteurs/pays cette année
Vous venez de : |