ESPERANTO **
Esperantaj verkistoj **
**
**
**
**
PortBail
Kristana angulo
Muziko
|
Elŝutajoj
Ĉe la bieno " La Bigotiero", oni aŭdacas ŝanĝi sian vivon - de MONTAIGU la 25/07/2017 : 10:36 La patro de E-o, alia polonia dio. - de MONTAIGU la 15/04/2017 : 18:34 Unesko festas L.L. Zamenhof, kiu mortis en Varsovio en 1917. Lia naskigxa urbo, Bialystok, longtempe estis malfidema en li, vidante liajn ideojn utopiaj kaj dangxeraj. Se Bialystok unue rifuzis festi la patron de la Internacia Lingvo kaj provokis indignon tra la tutaj esperantistaj movadoj kiuj agadas en pli ol 100 landoj, fine la naskigxa urbo klinis sin kaj decidis festi Zamenhof kiel heroo. Ni diru: Li ja meritas tion !
Laux la franca jxurnalo: Ouest- France: 14/04/17. Ĉefverko de Courbet malkovrita en Granville - de MONTAIGU la 08/03/2017 : 17:33 Bona novjaro - de MONTAIGU la 31/12/2016 : 16:28 Al vi ge-esperantistoj, kiuj tutmonde vizitas nian TTT-ejon, estas agrable prezenti niajn korajn bondezirojn. La tuj alvenonta Novjaro alportu al vi familiajn ĝojojn, profesiajn atingojn kaj ĉiuspecajn progresadojn en nia Afero. Mi aldonas, ke ni vivas en mondo de tre rapidaj ŝanĝiĝoj kiu malfermas antaŭ ni multe da okazoj por krei, starigi kaj disvolvi novajn formojn de socia vivo. Ĉu animalo ekkonscias? - de MONTAIGU la 27/12/2016 : 13:09 Ĉiu povos alporti klarigojn al la animala sinteno priskribita en la franca paĝo. ekspozicio de dezegnaĵoj - de MONTAIGU la 11/12/2016 : 17:27 Oni eksponi en najbara urbo desegnaĵojn faritajn per malliberuloj. Oni ne povas ne rimarki la altkvalitojn de tiuj perplumaj desegnoj. Ĉe tiu vido oni demandas sin ĉu la malliberejo estas la taŭga respondo al la homaj devojiĝoj. La Tempesto. - de MONTAIGU la 24/11/2016 : 18:08 Mi ĵus relegis la Tempesto-n de Ŝhakespeare en la traduko de K.Kalocsay, la mondfama hungara tradukisto, kiu frue interesiĝis pri la angla verkisto. Post la traduko de sonetoj, de Lear, de Somermeznokta Sonĝo, li fine proponis La Tempesto-n Laŭdire, Kalocsai asertis, ke post Ŝhekespeare ĉio alia ŝajnas griza. Kaj oni ja povas diri, ke tre rara estas traduko ne ŝajnanta griza al tiu, kiu legis Ŝh-tradukon de Kalocsai. Vidu: Beletraj kajeroj.
Kurta esperantista fabelo - de MONTAIGU la 08/10/2016 : 18:38 La afero okazis antaŭ dek jaroj kaj mi ĝin jam rakontis okaze de la "Perfektiga Kurso" kun Boris Kolker. Unu membro de nia grupo malsaniĝis kaj devis restadi en hospitalo. Lia familio kaj aliaj membroj maltranviliĝis ĉar la malsanulo manifestis unuajn signojn de deprimo. Se mi bone memoras, estas nia grupa estrino kiu proponis, ke oni alportu al li la kursajn librojn kaj tiam, espereble, li sin trovos en resaniga etoso. Vi kredos min aŭ ne, sed la eleganta propono efikis kaj poste nia malsanulo retrovis bonan sanon kaj optimismon. Miaopinie, kiom da ĝojo invadus la koron de Lanti aŭdante ĉi rakonton - preskaŭ fabelon ! Ĉar li estis mense konvinkita, ke Esperanto ŝprucigas ene de ĉiu nekonkereblan krean energion.
Meksikio kaj la rostita porkhauto - de MONTAIGU la 22/07/2016 : 17:21 Cxu recepto favora por la sano ? Almenaux agrabla al la palato ! | Calendar
Webmaster - Infos
Connexion
2 membroj
Les derniers inscrits
- KylianFr - JEANPaul
Konektitaj 20 Visits
vizitantoj vizitantoj en linio Kiu vizitas
En ligne Canada : 1 Russia : 6 United States : 4 Visiteurs/pays cette année
Vous venez de : |