Fermi ESPERANTO

**

Fermi Esperantaj verkistoj

**
**
**
**
2013 AG-01
Diaporama

Fermi  2013 Assemblée générale

Fermi  Réunions

Kristana angulo
Muziko
Elŝutajoj


Libro de Stefan Zweig - de MONTAIGU la 18/11/2017 : 18:39

Malkovro de ĉefverko. Ne hezitu: legu ! ( en la franca).


Okaze de restado en Francio, juna japana paro malkovras kiom agrable estas kunfesti inter bretonaj etosoj, gejunuloj kj pliaĝuloj dancas kaj kantas. Laŭ iliaj atestoj, sama etoso ne estas trovebla en Japanio. Ili festu kaj ĝoju !


Post kvindek jaroj, la kanzono " Blueberry Hill" , verkita en 1950 , restas la plej fama peco de Fats Domino.

Rigardado maliceta, rido vivĝoja, fingroj facilmovaj trakurantaj la klavaron, voĉo varma, Fats Domino estas jam en 1956 usona stelo.

Li naskiĝis en Novorleano. Timida en la normala vivo, li sentas sin komforte sur la sceno. Li estis filo de kreolaj farmlaboristoj. Dekunujara aĝa, li eliras la lernejon, sed trejnas sin kiel pianisto kaj post tri jaroj ludas en ĉiuj stardrinkejoj de sia naskiĝa urbo. Li adaptiĝas al la novorneala stilo kiun li spicas per sia propra saŭco kun originala senso de la sinkopo. La verkisto-trompetisto Dave Barthelemew  rimarkas la junan talenton kaj ili kune kreos la plej famajn titolojn. The fat man, adaptado de 1949,   estas rigardita kiel peco anoncante la rokenrolon. Ain't That A Shame, 1955, estas unu el la klasikaj de la ĝenro. Cetere, dum la jaroj 1950, li starigas la bazoj de sia repertuaro.

Iuj, inter aliuloj Barthelemew,, riproĉas al F.D. ian facilecon, sed lia heredaĵo estas vastega. Li grande influis siajn blankajn kunulojn.

Li ĵus forpasis, sed ĉiam oni gardos la memoron de la mondfama Fats Domino.


Romia teatro sub la lamenta muro. - de MONTAIGU la 18/10/2017 : 12:32

En Israelo, serĉadoj sub la Lamenta Muro, vestiĝo de la Dua Templo juda, alvenas ne al la atendita romia strato, sed al romia teatro. Grava malkovro, oni diras.


Vasta nekropolo de Gaŭlaj infanoj - de MONTAIGU la 11/10/2017 : 19:26

la nekropolo estis malkovrita en normanda vilaĝo en la jaro 2015. Temas pri kvardeko da skeletoj datinĝantaj je la dua fero-aĝo,nome 250 jaroj antaŭ la kristana erao.

La arkeologoj ne antaŭvidis tiom vastan surfacon. " Oni trovis kvardekon da etaj tombejoj ankoraŭ entenante skeletojn de infanoj en perfekta stato de konservado".

La prifosada teamo malkovris etajn braceletojn faritajn de perloj kaj infanajn juvelojn el lignito. Cio-ĉi indikas, ke ni estas antaŭ infana nekropolo kiu kovras ĉ. 2000- 4000 kvadratajn metrojn

Temas pri malkovro neatendita kaj malofta. Ĝis hodiaŭ la malkovritaj nekropoloj entenis nur adoltojn.

Oni levas la demandon: kiel tiaj ostrestaĵoj povis resti dum jarcentoj en tia stato de konservado. Certe ili eltenis pro la naturo de la grundo: Temas pri kalka grundo kiu tre bone konservas la ostojn.


Malkovro de tombejo datinĝanta je Merovida eopoko. 45 tomboj estis malkovritaj. " Ni trovis etan tranĉilon, porvestajn pinglojn kaj zonobukon.

La pozicio de la homaj korpoj kun brakoj kruciĝantaj sur la pelvo aŭ metitaj laŭlonge de la korpoj, kiuj estas kuŝantaj orienten, tio atestas pri kristanaj tomboj.

Okazis, ke la tomboj estis reŭzitaj. La ostoj de la antaŭaj forpasintoj estis pelmele metitaj en angulo de la tombo.

Estas ankoraŭ aliaj tomboj kiujn aliaj serĉoj ebligos malkovri.

 


La malicefika ombro de Fukuŝima. - de MONTAIGU la 15/09/2017 : 10:52

La ĵurnalaj titoloj emfazas la gravajn danĝerojn pri franca atoma centralo,kiu situas tutproksime al la maro: La Hague. " Eksplodema inspekto en La Hague, la unua nuklea rubujo en la mondo." - La subtitolo ne estas pli trankviliga:" detonaciema hidrogeno en la laborejoj, mendaj ordonoj  falegantaj, La uzino kiu pritraktas la elĵetaĵojn de niaj centraloj ne bonfartas. Se ne paroli pri la bovinoj kiuj pastiĝas sur kampoj entenantaj plutonion.

Areva, la socio kiu estras la uzinon, replikas: oni ekspluatas la sciigojn kaj ni ellaboros la necesajn rimedojn. La nuklea industrio estas unu el la plej kontrolata en la mondo kaj en la pasinta jaro ni havis 55 kontrolojn, kies 16 estis neatenditaj


Braŭer, la heroo de la romano, estas la leŭtenanto Heinrich Gerlach, elreviĝita soldato de la Wehrmacht, militkaptita per la Rusoj je la 2-a de februaro 1943 kun 94.000 aliuloj. La libro Foraj Fulmobriloj (supozeble la libro ne estas tradukita al E-o) rakontas la terurajn batalojn kiuj okazis dum la sieĝo de Stalingrado. La rakonto priskribas la spiritstaton de diversgradaj oficiroj informitaj kaj konsciaj de tio, kio okazas.

La rakonto, verkita de militkaptito, estis konfiskita per la Rusoj, kiam la verkisto estis liberigita en 1950. Gerlach, kiu fariĝis profesoro, provis, helpita de hipnotizisto, retrovi la antaŭan tekston, sed publikigis nur kurtan version titolitan La forgesita armeo en 1957.

La originala teksto estis retrovita en la rusiaj arkivoj en 2012.

                                                                                             Laŭ ĵurnalo O.Fr.

 


nanoeroj en niaj teleroj - de MONTAIGU la 27/08/2017 : 18:31

Laŭ fidindaj informoj, la nano-eroj inkognite traŝoviĝas en biskvitoj, bombonoj, kukoj, desertoj glaciigitaj...

Necesas uzi lupeon por malkovri la kodon E  171 (an) etete skribitan en la listo de la almiksaĵoj sur iuj pakumoj. Ĉi kodo indikas la ĉeeston da dioksido de titano, nutra almetaĵo kiu substrekas blankecon k brilecon.

Post analizo de ok produktaĵoj, oni vidas, ke la dioksido de titano aperas subforme de nano-eroj en variaj proporcioj. Tamen, kiam temas pri kvantoj  tiom gravaj, la Eŭropa Aŭtoritato rekomendas, ke oni indiku sur la etiketoj mencion " Nano". sed tiu ĉi rekomendo ne estas respektita. Ni sen nia scio manĝas nano-erojn  Tio levas problemon. Des pli, ke la nano-eroj pro iliaj malgrandegaj mezuroj transiras la bilogikajn barilojn. La Nacia Oficejo Pri Nutra Sekureco rekomendas, ke oni protektu la konsumantojn per oferto de produktaĵoj sendanĝeraj do sen nano-eroj.

La  Nacia Asocio de Nutraj Industrioj memorigas, ke la haveblaj donitaĵoj pri dioksido de Titano en nutraĵoj ne indikas prisanajn problemojn". Tamen, iuj industriistoj serĉas alternativon al la dioksido de titano.

Certe, afero sekvota....

                                                            Laŭ la ĵurnalo O.Fr. 26/08/2017.

 


Novfoje pri Fukuŝima - de MONTAIGU la 14/08/2017 : 12:35

Ĉiuj boninformitaj esperantistoj scias pri la senĉesa agado de la japana Hori Iasuo kontraŭ la atoma energio. Plie, ekde la katastrofo de Fukuŝma, li alarmas pri la danĝeroj de poluitaĵoj ĵetitaj en la maron. Dume senconsciaj respondesculoj ne hezitas por salti plian paŝon al la endanĝerigo de la homa estonteco. Jen la lasta novaĵo: la japana registaro permesas, ke la kompanio Tepco deĵetas en la oceanon 770.000 tunojn da akvo kiujn oni uzis por malvarmigi la reaktorkorojn post la katastrofo je  la 11-a de marto 2011.

Jen la problemo: la akvo estas infektita per tritiumo,izotopo de la hidrogeno, kiu restas radioaktiva dum pli ol 12 jaroj. Tiu ĉi akvo estas stokita en 580 kuvegoj. Tepco, kiu jam devis mastrumi plurajn likojn, volas forjĵeti ilin. Iuj spertuloj asertas, ke Pacifika Oceano kapablas dilui ĉi tritiumon kaj ke ĝi ne estos danĝera por la ĉirkaŭaĵo.

La kapfiŝistoj, kiuj jam reprenis sian okupiĝon marmeze en la zono, ne konsentas: " Ĉio ĉi okazigos prikvalitajn onidirojn, kiuj vanigos niajn penojn.

Ankoraŭ pli freneza estas la japana kontraŭnuklea movado, fondita post la atoma bombo de Hiroŝima, kiu revigliĝis post la katastrofo de Fukuŝima. Laŭ iaj asertoj, kiuj kontraŭdiras Tepco, la akvoj entenas aliajn radioaktivajn elementojn, ekz. cesiumon 137 aŭ strontiumon.

En Eŭropo, la ekologistaj movadoj asertas, ke la projekcio de forĵetado estas "kontraŭlogika kaj neakceptebla por la maraj ekosistemoj kaj do agadas por, ke la Eŭropa Komisio lanĉas premojn kontraŭ la japana registaro. Sed, ĝis nun nenio efikas.

                                         Laŭ la ĵurnalo "Ouest-France" la 12-a de aŭgusto

                                         


KomenciĝoAntaŭa10 antaŭaj paĝoj [ 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 ] 8 sekvaj paĝojSekvaFino
Calendar
Webmaster - Infos
Connexion
Votre login :

Votre mot de passe :

Se souvenir de moi

Mot de passe perdu ?
Pas encore membre ?

Nombro da membroj 2 membroj

Les derniers inscrits

-  KylianFr  -  JEANPaul  

Konektitaj 52

Nombro da membroj 52 vizitantoj
Nombro da membroj 0 membro

Statistiques

  vizitantoj

Record connexions simultanées :
389, le 22.12.2022

» Forum : 3
» Sujets : 0
» Réponses : 0

Ajouter aux favoris Recommander ce site Skribi al MONTAIGU movebla versio

Visits

   vizitantoj

   vizitantoj en linio

Kiu vizitas

En ligne


Russia Russia : 21
United States United States : 8

Visiteurs/pays cette année

Australia Australia 43
Austria Austria 1
Belgium Belgium 7
Brazil Brazil 1
Bulgaria Bulgaria 7
Canada Canada 2276
China China 12
Czech Republic Czech Republic 2
Denmark Denmark 3
Europe Europe 3
Finland Finland 2
France France 202
Germany Germany 282
Greece Greece 2
Guinea Guinea 1
India India 1
Indonesia Indonesia 1
Iraq Iraq 1
Israel Israel 1
Italy Italy 28
Japan Japan 7
Kazakhstan Kazakhstan 1
Korea Korea 1
Latvia Latvia 1
Lebanon Lebanon 1
Mexico Mexico 1
Netherlands Netherlands 26
New Zealand New Zealand 13
Norway Norway 7
Poland Poland 7
Romania Romania 21
Russia Russia 9
Saudi Arabia Saudi Arabia 10
Slovak Republic Slovak Republic 2
Slovenia Slovenia 1
South Africa South Africa 1
Spain Spain 1
Sweden Sweden 15
Switzerland Switzerland 10
Thailand Thailand 3
Turkey Turkey 2
Ukraine Ukraine 2
United Kingdom United Kingdom 167
United States United States 2237
United States United States 5969

Vous venez de :

Special !
^ Supre ^