ESPERANTO **
Esperantaj verkistoj **
**
**
**
**
2013 AG-03
Kristana angulo
Muziko
|
Elŝutajoj
Aborigenoj ankaux en japanio - de MONTAIGU la 11/02/2019 : 23:04 Amos Oz kaj E-o. - de MONTAIGU la 07/02/2019 : 17:55 ESPERANTO (el INTER AMIKOJ). Amos Oz. 23 paĝoj. Traduko de Gian Piero Savio kaj Amri Wandel. Esperanto Ligo en Israelo, 2015. (La libro kostis 4,50 € ĉe la libroservo de UK en Lille. Pri la nuna prezo, kontaktu : www.esperanto.org.il ) Amos Oz estas verŝajne la plej elstara kaj internacie konata nuntempa verkisto en Israelo. Liaj verkoj tradukiĝis en 42 lingvojn. Li ankaŭ estas konata kiel apoganto de sendependa lando por
la palestinanoj.
Ondo de esperanto - de MONTAIGU la 06/02/2019 : 18:42 Tiuj gelernantoj kaj gepatroj estas tre ĝojaj, ĉu ne? Jes. Sed mi pli ĝojas ol ili. Ili akceptis nian donacon ne nur financan sed ankaŭ spiritan, kaj vidante nin, ili decidis, ke ili kresku kiel amplenaj homoj kaj helpu aliajn. Ĉu tio ne signifas, ke ni, esperantistoj, ŝanĝas la mondon? Vere esperantistoj estas honestaj, amplenaj kaj fidindaj homoj. Kvankam multaj ne konscias sian forton, ili faras bonon al la mondo, nome ŝanĝadas la mondon. Se ili konscios sian forton kaj agados, kiom multe da bonaĵoj ili povos fari? Esperanto havas grandan forton por ŝanĝi la mondon! Kiujn tri librojn en Esperanto vi kunportus al neloĝata insulo? Mi ne kunportus librojn. Mi vivos kun bestoj kaj plantoj en la insulo kaj en la maro. Sen civilizaciaĵoj mi vivos. La antaŭlasta demando: kiujn planojn vi havas? Multaj viroj mortas en la aĝo de 82 jaroj en Japanio. Ĝis tiu aĝo mi havas kvin jarojn. Dum tiuj jaroj mi partoprenados en la UKoj (seninterrompe entute 30 fojojn) kaj eldonados la librojn Raportoj el Japanio (entute 26 libroj). Se mi povos plu vivi, mi same planos en la postaj jaroj. Ĝis la morto mi dediĉos min al Esperanto. En esperantistaj retdiskutoj oni vidas multe da pesimismo pro la stagnado aŭ krizo en pluraj tradiciaj movadaj strukturoj. Kion vi opinias pri la nuna stato kaj estonteco de Esperanto? Ankaŭ mi estas maltrankvila pro maljuniĝo de la japana Esperanto-movado. Ta- men maljuniĝo estas socia problemo de ŝrumpanta Japanio kaj ankaŭ tiu de multaj eŭropaj landoj. Eĉ la japana registaro ne povas renversi tiun fluon, do kiel la esper- antistaro? Sed nia movado dependas ne de ĉiuj japanoj, sed de sinceraj, pacamaj homoj el la popolanoj. Tiaj homoj nemalmulte ekzistas. Se ni senlace, senŝanceliĝe semas Esperanton kaj agadas por Esperanto, certe ekestos sekvantoj. Nun multaj esperantistoj ne estas fieraj esti esperantistoj, hontante pro sia malalta kapablo de Esperanto. Kiuj sekvos ne-fierajn homojn? Fidu Esperanton. Lernu kaj lernu, verku kaj verku, legu kaj legu en la Sumoo, klopodu kaj klopodu, kaj kun fiero semu kaj semu, kaj vi povos trovi samideanojn... kaj ŝanĝi la movadon kaj la mondon. Estu fieraj batalantoj por paco! Intervjuis Paŭlo Fischer-Kotowski
Infanagxo en kastelo - de MONTAIGU la 31/01/2019 : 19:41 Tiam, mia patro estis komencanta unu promenadon, kiu ĉesis nur je la dormohoro. Li estis vestita per blanka kuŝrobo aŭ pli bone dirite per speco de mantelo kiun mi vidis nur ĉe li.Lia duon-senhara kapo estis kovrita per blanka lanĉapo kiu stariĝis. Kiam li promenadis, li estis foriranta el la farujo, la vasta ĉambro estis tiom malmulte lumigita per unu sola kandelo, ke lin oni ne vidis;nur oni aŭdis lin marŝantan en la tenebroj. Poste li lente revenis al la lumo kaj iom post iom eliris el la mallumo kvazaŭ li estis fantomo kun siaj blanka robo, blanka dormo ĉapelo, sia pala kaj longforma vizaĝo. Lucila kaj mi interŝanĝis malaŭte kelkajn vortojn, kiam li estis ĉe la alia ekstremaĵo de la ĉambro; Ni eksilentis kiam li estis alproksimiĝanta al ni. Pasante antaŭ ni, li estis diranta per severa voĉoo: pri kio vi parolis ? Ekkaptitaj per teruro, nenion respondis: li estis daŭriganta sian marŝadon. Dum la tuta vespero, la orelo estis nur frapita per la bruo egala kaj mezurita de liaj paŝoj, per la suspiroj de mia patrino kaj per la murmuroj de la vento. Fine, la deka de vespero estis sonanta ĉe horloĝo de la kastelo: subite mia patro estis haltanta; la sama risorto kiu sublevis la martelon de l'horloĝo ankaŭ ŝajne interrompis liajn paŝojn. Li estis eliganta sian horloĝeton, prenanta grandan torĉon arĝentitan supre de kiu estis granda kandelo, eniranta momente la okcidentan etturon, poste revenanta al la ĉambro por iri al la dormoĉambro ĉe la ekstremaĵo de la orienta etturo. Lucila kaj mi estis stariĝantaj ĉe lia paso, tremantaj pri respekto kaj timego. Ni estis kisantaj lin dezirantaj al li bonan nokton. Li estis klinanta al ni sian longforman kaj kavan vangon, kaj senresponde daŭriganta sian vojon, sinkanta en la ombroj de la ĉambro, malaperanta en koridoro kaj retiriĝanta en la turo, kies pordojn ni estis aŭdantaj fermiĝi post li.
Gazetaraj Komunikoj de UEA LA DECEMBRA NUMERO DE LA REVUO ESPERANTO ELŜUTEBLAS SENPAGEEn la retejo https://revuoesperanto.org estas senpage elŝutebla la decembra numero de la Revuo Esperanto, la plej renoma periodaĵo en Esperantujo, aperanta jam la 112-an jaron. La numero estas fermanta la jarkolekton 2018. Esperantistoj, kiuj ankoraŭ ne membras en UEA aŭ ne abonas la revuon, estas invitataj konatiĝi kun ĝia riĉa enhavo: novaĵoj, artikoloj, recenzoj ks. Bonvolu sciigi pri la elŝutebleco al ĉiuj eventualaj interesiĝantoj. En la numero eblas legi diversajn artikolojn pri la Universala Kongreso, kiu okazos ĉi-jare en Lahtio: konatiĝu kun la kongresurbo, legu pri kie, kiam, kion manĝi en Finnlando. Krome malkovru kiu memortabulo estis inaŭgurita en Ukrainio, frandu la analizon de la vicprezidanto de UEA: Kiom maluniversalaj ni estas? Trovu la furorliston de la kongresa libroservo en Lisbono: kiu estis la 2-a plej vendita libro? Legu ankaŭ pri la aliaj gravaj kaj interesaj aferoj! Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0. Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA: uea.org/aktuale/komunikoj
Artoj kaj E-o. - de MONTAIGU la 23/01/2019 : 12:19
Morto de Lanti : datreveno. - de MONTAIGU la 19/01/2019 : 19:41
Vojaĝo ĝis noktofino.
|
|
|
Baldur Ragnarsson
Bildoj el la historio de la Esperanta Literaturo Klare restas en mia memoro mia sola renkontiĝo kun la homo, kiun mi prezentas al vi nun, Tibor Sekelj, esploristo, mondvojaĝanto, verkisto, poeto, homo de eksterordinaraj spertoj kaj scioj, homo malavara je siaj konoj serve al scivolemaj legantoj. Estis en vespero en preskaŭ malplena manĝosalono dum Universala Kongreso de Esperanto en Brazilio, la ĉefurbo de Brazilo, en 1981, ni sidis apud granda tablo kun kelkaj brazilaj junuloj, kiuj vigle sekvis nian interparoladon, al kiu Tibor kontribuis per interes-kaptaj rakontoj kaj sagacaj komentoj pri plej diversaj temoj. Poste li demandis min, ĉu mi akceptus tralegi lian manuskripton de tradukoj el la buŝa poezio de la mondo; temis pri poemoj, kiujn li kolektis dum siaj vojaĝoj en foraj lokoj de ĉiuj kontinentoj. Jes, mi ja estis pretema tion fari, kaj en la posta jaro li sendis al mi la manuskripton, kiun mi tralegis kaj iom prilaboris koncerne ritmon kaj aranĝon, laŭ lia peto. Tiu libro poste aperis en 1983 sub la titolo Elpafu la sagon. La titolo rekte rilatas al poemo, kiun ja verkis Tibor mem kiel enkondukon al la libro, tamen sub pseŭdonimo, al li donita dum lia restado kun certa tribo en la Amazonia ĝangalo. La poeto alparolas bravan ĉasiston: Elpafu la sagon, sed ne por mortigi aŭ por vundi, sed
Elpafu la sagon direkten al fora stelo, Ĉar Tibor Sekelj estis amiko de homoj. Tion bele atestas liaj rakontoj kaj libroj pri liaj kontaktoj kun popoloj sur la plej diversaj ŝtupoj de kultura evoluo en la plej diversaj cirkonstancoj, lia partopreno en ilia ĉiutaga vivo, lia lernado de iliaj lingvoj por ekscii senpere ion pri ilia spirita vivo. Tibor Sekelj naskiĝis en Spišská Sobota, vilaĝo tujproksime al la urbo Poprad en nuntempa Slovakio. La familio ofte transmoviĝis al aliaj lokoj, al Rumanio, al Vojvodino en Serbio, kie Tibor finis la elementan lernejon, al Nikšić en Montenegro, kie li finis la gimnazion, poste al Zagreb kie li finis universitatajn studojn pri juro. En Zagreb Tibor laboris kiel ĵurnalisto, sed en 1939 li iris al Argentino, kaj la sekvantajn 15 jarojn li restis en Sud-Ameriko kiel vojaĝanto kaj esploristo. Li revenis al Jugoslavio en 1954 kaj loĝis en Beogrado. Lia esploremo tamen ne forlasis lin kaj li multe vojaĝis en la sekvantaj jaroj. En 1972 li ekloĝis en la urbo Subotica en Vojvodino, kie li laboris kiel direktoro de muzeo ĝis sia morto en 1988. Tibor lernis Esperanton en 1929 kaj verkis multajn librojn en la internacia lingvo, sed ankaŭ en la hispana kaj la serbokroata. Plej multaj liaj libroj priskribas liajn vojaĝojn kaj esplorojn en diversaj landoj. Inter tiuj estas Tempesto super Akonkagvo, Tra la Brazila praarbaro kaj Nepalo malfermas la pordon, libroj riĉaj je ekscitaj eventoj kaj akraj observoj, verkitaj en flua Esperanta stilo. En 1981 aperis lia Mondo de travivaĵoj, kiu enhavas ankaŭ mallongan membiografion, “anstataŭ antaŭparolo”. Kaj ĉar Tibor estis ankaŭ poeto, li prezentas la libron per poemo, kie li priskribas la mondon kiel sian bienon, kiun li devas atenti kaj vidi, ĉu ĝi ankoraŭ funkcias, kiel ĝi devas:
Ĉar perfektan ordon en mia farmo mi postulas: “Ĉiuj vojoj de la mondo al mi apartenas”, li ankaŭ diras, Tibor Sekelj ne estis ia ordinara mondvojaĝanto, la tuta mondo estis lia bieno, lia posedaĵo, lia hejmo. La vojaĝlibroj de Tibor Sekelj estas unikaj en la literaturo de Esperanto, ne nur pro sia aŭtentikeco kiel klasikaj informiloj, sed ankaŭ pro sia lingva kaj stila prezento, kiu altvalorigas ilin ĉe ĉiu amanto de la internacia lingvo. (Juna amiko, n-ro 123, decembro 2008)
|
Kristnasko - de MONTAIGU la 24/12/2018 : 12:31
Tiu libro poste aperis en 1983 sub la titolo Elpafu la sagon. La titolo rekte rilatas al poemo, kiun ja verkis Tibor mem kiel enkondukon al la libro, tamen sub pseŭdonimo, al li donita dum lia restado kun certa tribo en la Amazonia ĝangalo. La poeto alparolas bravan ĉasiston: Elpafu la sagon, sed ne por mortigi aŭ por vundi, sed
Elpafu la sagon direkten al fora stelo,
ke ĝi disŝutiĝu en mil fajrerojn,
ke ĝi lumigu la vojon al ĉiu
kiu vagas ĉi-nokte.
Ke ĝi alportu momenton de belo
en la nokton de tiuj kiuj malgajas.
Les derniers inscrits
Konektitaj 42
vizitantoj
vizitantoj en linio
En ligne
Russia : 17
United States : 5
Visiteurs/pays cette année
Australia | 43 |
Austria | 1 |
Belgium | 7 |
Brazil | 1 |
Bulgaria | 7 |
Canada | 2282 |
China | 12 |
Czech Republic | 2 |
Denmark | 3 |
Europe | 3 |
Finland | 2 |
France | 202 |
Germany | 282 |
Greece | 2 |
Guinea | 1 |
India | 1 |
Indonesia | 1 |
Iraq | 1 |
Israel | 1 |
Italy | 28 |
Japan | 7 |
Kazakhstan | 1 |
Korea | 1 |
Latvia | 1 |
Lebanon | 1 |
Mexico | 1 |
Netherlands | 26 |
New Zealand | 13 |
Norway | 7 |
Poland | 7 |
Romania | 21 |
Russia | 9 |
Saudi Arabia | 10 |
Slovak Republic | 2 |
Slovenia | 1 |
South Africa | 1 |
Spain | 1 |
Sweden | 15 |
Switzerland | 10 |
Thailand | 3 |
Turkey | 2 |
Ukraine | 2 |
United Kingdom | 167 |
United States | 2264 |
United States | 5996 |
Vous venez de :
www.esperanto-cotentin.fr
www.esperanto-cotentin.fr
www.esperanto-cotentin.fr
www.esperanto-cotentin.fr
www.esperanto-cotentin.fr
www.esperanto-cotentin.fr
www.esperanto-cotentin.fr
www.esperanto-cotentin.fr
www.esperanto-cotentin.fr
www.esperanto-cotentin.fr
www.esperanto-cotentin.fr
www.esperanto-cotentin.fr
www.esperanto-cotentin.fr
www.esperanto-cotentin.fr
www.esperanto-cotentin.fr
www.esperanto-cotentin.fr