Fermi ESPERANTO

**

Fermi Esperantaj verkistoj

**
**
**
**
PortBail
Diaporama

Fermi  2013 Assemblée générale

Fermi  Réunions

Kristana angulo
Muziko
Elŝutajoj


Al tiuj kiuj sxatas antikajxojn - de MONTAIGU la 08/04/2019 : 11:00


Nova rubriko - de MONTAIGU la 19/03/2019 : 16:43

UEA INAŬGURAS ĈE LA RETA REVUO ESPERANTO RUBRIKON PRI MONDA KULTURO: PARTOPRENU!

Kadre de la laboroj pri sia fako Kulturo, Estrarano de UEA Fernando Maia Jr., kunlabore kun la tuta Estraro kaj la redaktoroj Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova, inaŭguris novan rubrikon en la reta Revuo Esperanto, sub la titolo Monda Kulturo. La rubriko plenumas parton de liaj planoj dum kandidatiĝo al la Estraro por la fako Kulturo, nome labori pri 3 kulturaj aspektoj en UEA: esperanta, organiza kaj internacia kaj monda kulturo. La nova rubriko ĉi-okaze spegulas tiun lastan branĉon.

 

La esenca celo de la rubriko estas aperigi artikolojn, kiuj prezentas elementojn de niaj diversaj kulturoj tra la mondo – muzika, literatura, pentrarta, kinarta, danca, arkitektura ktp. – kaj kulturajn aspektojn vastasence: popolaj moroj, lingvoj, tradicioj, historioj k.a.

Principe la rubriko aperos ekskluzive en la reta versio de Revuo Esperanto kaj jam eblas legi la unuan kaj duan artikolojn:

(1) https://revuoesperanto.org/kafo_finnlando

(2) https://revuoesperanto.org/korea_alfabeto

 

Sekve al tiu inaŭguro, kun la intenco, ke tiu rubriko estu vere diverseca, UEA nun alvokas la Esperanto-komunumon partopreni en ĝi per sendo de artikoloj. Nur per ĉies kontribuado la rubriko Monda Kulturo povos kapti la necesajn buntecon kaj reprezentadon por la ideo malantaŭ tiu iniciato. La gvidilinioj por tiuj, kiuj volas kontribui, estas:

    1. Strukture la artikoloj devos rilati al iu specifa kultura branĉo – Muziko, Beletro, Pentrarto, Kinarto, Kuirarto ktp. – aŭ al iu kultura aspekto – lingvo, moro, historio ktp. – kaj ankaŭ al iu lando aŭ mondregiono.
    2. Enhave oni estas kuraĝigata verki pri lokaj kulturaĵoj, por ke la serio rolu kvazaŭ mozaiko pri nia monda diverseco, sed artikoloj pri komunaj kulturaj aspektoj tra la mondo ankaŭ bonvenas.
    3. La artikoloj estu averaĝe 500-1000-vortojn longaj. Kvankam por la reta revuo ne estas nuntempe grava limigo, el ĵurnalisma vidpunkto homoj ŝatas en la reto legi malpli longajn artikolojn; tamen oni povos ankaŭ interkonsenti kun la redakcio pri akcepto de pli longaj artikoloj, se la temo tion postulas.
    4. Ĉiuj el la artikoloj havu bildojn aŭ fotojn, sed ne devas esti problemoj kun kopirajto – oni devas zorgi klare informi pri la aŭtoro de la bildo, la fonto kaj la permesilo uzi la bildon, se ĝi ne estas mem propra kreaĵo.
    5. Fine la proponatajn artikolojn oni sendu al redakcio@revuoesperanto.org kaj al fmaiajr@gmail.com.

Se vi emas mem verki viajn artikolojn aŭ post permeso traduki kulturajn materialojn el aliaj lingvoj, UEA instigas vin aliĝi al tiu iniciato kaj antaŭdeziras bonan laboradon.

 

 


intervujo - de MONTAIGU la 16/03/2019 : 17:05

v

 

Intervjuo kun Povilas Jegorovas

La Redakcio de la revuo Esperanto ĉi-numere intervjuas la konatan li­tovan esperantiston Povilas Jegorovas.
 
 
 

 


memhipnoto - de MONTAIGU la 12/03/2019 : 11:59

memhipnoto. Se interesite.


Ankoraux Fukusxima. - de MONTAIGU la 12/03/2019 : 11:35

Nia amiko Hori Jasuo, tre aktiva esperantisto, sencxese alertas pri la damagxoj sekve de la katastrofo de Fukusxima.

Vi povas legi en la Franca


romaniaj kribajxoj - de MONTAIGU la 01/03/2019 : 08:26

legu en, la franca


E-o malfermas pordojn - de MONTAIGU la 28/02/2019 : 11:29


Bela restado en Finlando - de MONTAIGU la 28/02/2019 : 11:07

Fine de julio okazos en Lahti Finnlando kaj UK kaj IIK (internacia infano-adoleskanta kongreseto).
En IIK, infanoj kaj junuloj ludas kaj kuras amuziĝas kune kaj uzas Esperanton.
  Vidu informojn  bertosch.free.fr/iik2019
  Vidu la IIK-ejon  bertosch.free.fr/iik2019/fotoj.htm
  Skribu al  <infana.kongreseto@gmail.com>
 
image.png
 
 
De la 6a ĝis 16a de aŭgusto okazos en la franca kastelo Greziljono jam la
9-a Festa Semajno por infanoj, adoleskantoj,junuloj, familioj, kaj geavoj
kun ludoj, banado, manlaboroj, sporto, popolaj dancoj kaj E-kursoj.
  Vidu informojn: gresillon.org/s4
  Skribu al  <kastelo@gresillon.org>
 
image.png
 

Novaj poeziajxoj - de MONTAIGU la 15/02/2019 : 20:28

Novaj poeziaj libroj de Mikaelo Giŝpling
Filino de la bonega Esperanto-poeto Mikaelo Giŝpling (kiu forpasis en la 2017 jaro) eldonis en Jerusalemo tri luksajn librojn de liaj verkoj – du volumojn en Esperanto kaj unu volumon en la rusa lingvo:
Mikaelo Giŝpling. Kolektitaj verkoj. Libro 1. Jerusalemo, 2018, 265 p.
Mikaelo Giŝpling. Kolektitaj verkoj. Libro 2. Jerusalemo, 2018, 226 p.
Михаил Гишплинг. В пути. Иерусалим, 2018, 241 с.
Tri verkoj de Mikaelo Giŝpling legeblas en la libro de Boris Kolker “Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo“.
Jen la adreso por informoj kaj aĉeto de la libroj:
Tanya Gishpling (tanyagishpling@yandex.ru)


KomenciĝoAntaŭa10 antaŭaj paĝoj [ 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 ] 8 sekvaj paĝojSekvaFino
Calendar
Webmaster - Infos
Connexion
Votre login :

Votre mot de passe :

Se souvenir de moi

Mot de passe perdu ?
Pas encore membre ?

Nombro da membroj 2 membroj

Les derniers inscrits

-  KylianFr  -  JEANPaul  

Konektitaj 81

Nombro da membroj 81 vizitantoj
Nombro da membroj 0 membro

Statistiques

  vizitantoj

Record connexions simultanées :
389, le 22.12.2022

» Forum : 3
» Sujets : 0
» Réponses : 0

Ajouter aux favoris Recommander ce site Skribi al MONTAIGU movebla versio

Visits

   vizitantoj

   vizitantoj en linio

Kiu vizitas

En ligne


Canada Canada : 1
Russia Russia : 39
United States United States : 7

Visiteurs/pays cette année

Australia Australia 43
Austria Austria 1
Belgium Belgium 7
Brazil Brazil 1
Bulgaria Bulgaria 7
Canada Canada 2274
China China 12
Czech Republic Czech Republic 2
Denmark Denmark 3
Europe Europe 3
Finland Finland 2
France France 202
Germany Germany 282
Greece Greece 2
Guinea Guinea 1
India India 1
Indonesia Indonesia 1
Iraq Iraq 1
Israel Israel 1
Italy Italy 28
Japan Japan 7
Kazakhstan Kazakhstan 1
Korea Korea 1
Latvia Latvia 1
Lebanon Lebanon 1
Mexico Mexico 1
Netherlands Netherlands 26
New Zealand New Zealand 13
Norway Norway 7
Poland Poland 7
Romania Romania 21
Russia Russia 9
Saudi Arabia Saudi Arabia 10
Slovak Republic Slovak Republic 2
Slovenia Slovenia 1
South Africa South Africa 1
Spain Spain 1
Sweden Sweden 15
Switzerland Switzerland 10
Thailand Thailand 3
Turkey Turkey 2
Ukraine Ukraine 2
United Kingdom United Kingdom 167
United States United States 2214
United States United States 5946

Vous venez de :

Special !
^ Supre ^