ESPERANTO
**
Esperantaj verkistoj
**
-
Kanzonoj kaj poezioj
**
-
ĵurnalaj eltondajoj
**
-
Montaigu
**
-
en la hebrea
Kristana angulo
-
Kristana angulo
Muziko
-
Muziko
|
Elŝutajoj
Problemo de 80-50
la 9an de junio 2019
En Japanio troviĝas “Problemo de 80-50”. Jam de kelkaj jaroj oni menciis gravecon de tiu problemo, sed en majo ĝi aperis tre subite kaj klare kiel tre grava problemo.
La unua krimo
La 28an de majo 2019 51-jara viro subite atakis gevirojn kaj gelernantojn atendantajn buson en la urbo Kaŭasaki de la gubernio Kanagaŭa. Antaŭ tri monatoj tiu viro aĉetis kvar longajn kaj akrajn tranĉilojn, kaj en tiu tago li, preterpasante ilin, tranĉis la kolon kaj dorson de tiuj homoj. Unu viro kaj unu lernantino mortis kaj aliaj 20 homoj estis vunditaj. Kaj fine li mem tranĉis sian kolon kaj mortis.
Kutime kiam tia krimo okazas, aperas en televido kaj ĵurnaloj la foto de tiu krimulo, kaj en tiu ĉi okazo ja aperis lia foto, sed ve, ne la lastatempa foto, sed tiu el la albumo de lia kursfina ceremonio de mezlernejo. Do en la foto ne aperis plenkreska vira vizaĝo, sed tiu de knabo. Kial la amaskomunikiloj ne povis trovi lian lastatempan foton? Post lia knaba tago, li tre malofte aperis en la socio, nek havante amikojn, nek vizitante najbarajn vendejojn kaj manĝejojn.
Li estis vartita de geonkloj nun en siaj 80-jaraj, ĉar liaj gepatroj eksedziĝis. Lastatempe li neniam parolis kun la geonkloj. La polico traserĉis lian ĉambron, sed ĝi povis trovi preskaŭ nenion. Li ne havis komputilon, nek poŝtelefonon. Li longe fermis sin en sia ĉambro. Unu policano diris: „Mi ne povas imagi, kian karakteron li havis. Mi sentas, kvazaŭ li ne ekzistus”.
La dua krimo
La 1an de junio 76-jara viro Kumazaŭa, kiu estis kapabla burokrato respondeca pri gravaj aferoj en la ministerio de agrikulturo, mortigis sian filon 44-jaran. Kial tia elita homo faris tian teruran krimon?
Lia filo finis bonan lernejon, sed malsukcesis eniri en universitaton. Laŭ Kumazaŭa lia filo emis fermi sin en hejmo ekde la knaba tago. Longe li loĝis sola en alia loko, finance subtenate de la patro, sed antaŭ kelkaj tagoj li revenis al la hejmo de la gepatroj. En tiuj tagoj li komencis bati la gepatrojn, kaj foje kriis, “Mi mortigos vin”.
En la tago de la mortigo okazis sporta tago en la najbara elementa lernejo. Li estis iritita de la “bruo” el la lernejo kaj kriis, “Mi mortigu ilin!” Tiun momenton Kumazaŭa decidis mortigi lin, ĉar li timis, ke lia filo mortigos gelernantojn en la lernejo. Li rememoris la tragedion okazintan en Kaŭasaki kelkajn tagojn antaŭe.
Kutime en televido arestitoj kaŝas sian vizaĝon, sed Kumazaŭa ne faris tion. En lia mieno ne troviĝas nek bedaŭro, nek sinkritiko, sed ŝajnas, ke li akceptis sian sorton. Liaj eksaj kolegoj laŭdas lin, sed ili tute ne sciis, ke li havas filon, nek sciis, ke li havas tian filon. Ekzisto de lia filo estis tiele kaŝita al liaj konatoj kaj eĉ al liaj najbaroj.
Kio estas la problemo de 80-50?
Ĝi estas problemo de gepatroj en siaj 80-jaroj kaj gefiloj en siaj 50-jaroj. Antaŭe ĝi estis nomata “Problemo de 70-40”, sed post 10 jaroj ambaŭ flankoj maljuniĝis kaj nun ĝi estas nomata “Problemo de 80-50”.
La japana socio draste ŝanĝiĝis en la lastaj kelkdek jaroj. Estis jaroj, kiam estis malfacile por junuloj trovi konstantan laborlokon. Multe ne adaptiĝis al tiu socia ŝanĝiĝo kaj restis/as en hejmo, plu vartite de siaj gepatroj. Malfaciliĝis edz(in)iĝi. Tiuj senedz(in)aj junuloj restas hejme. Multiĝis tiaj homoj, kiaj restadas hejme, aŭ restadas en ŝia ĉambro sen kontakto kun siaj gepatroj. Laŭ la statistiko de la registaro troviĝas en la tuta Japanio 600 mil tiaj “sinfermaj homoj”.
Antaŭe la registaro helpis nur tiujn, kiuj estis malpli ol 40-jaraj, sed gepatroj de tiuj homoj pli kaj pli maljuniĝas aŭ mortas, do pli serioziĝis la problemo de pli maljunaj sinfermaj gefiloj kun pli maljunaj gepatroj. Kiam la gepatroj mortas, iliaj gefiloj ne povas vivi, perdinte pension kaj vartadon de siaj gepatroj. Iuj el ili povas fariĝi tro senesperaj kaj volas venĝi sin al la socio. Iuj volas morti, tamen ili ne havas kuraĝon sin mortigi, do ili mortigas aliajn por esti mortpunotaj. Tiaj krimoj jam okazis foje, sed la socio kaj la registaro ne povis trovi utilan rimedon por tio.
Troviĝas sinfermaj homoj ankaŭ ĉirkaŭ mi
Tiu problemo de 80-50 ne estas fremda afero ankaŭ por mi. Inter miaj amikoj estas tiuj, kiuj havas tiajn gefilojn, kiaj ne edz(in)iĝis, kiaj ne povas labori konstante pro malbonŝanco aŭ pro mensa problemo, kaj kiaj sinfermas hejme. Antaŭ 10 jaroj mi loĝis en iu loĝkvartalo kun 40 familioj. Onidire tie nun estas 3-4 sinfermaj “gefiloj”, kiuj estas preskaŭ samaĝaj kiel miaj gefiloj. El ili unu filino jam perdis sian patrinon kaj la patro estas duone demenca, drinkante alkohoraĵon. Kio okazos al tiu filino? Mi ne scias, kiuj estas aliaj. Ili loĝas kaŝite en sia hejmo kun maljunaj gepatroj. Miaj gefiloj vivas senprobleme, sed ankaŭ ili povis estis similaj. Mi estas feliĉa pro miaj gefiloj, sed ne estas tute feliĉa, pensante pri miaj amikoj kun tiuj gefiloj.
La problemo donas ombron al la socio
Tiu problemo estas socia problemo, kaŭzita de kruela kapitalismo kaj de la malvarma registaro. Popolanoj vidas tian realon ĉirkaŭ si, do ili ne povas kredi, ke havi gefilojn donos al ili feliĉon.
La registaro publikigis demografion de 2018 la 7an de junio. En 2018 naskiĝis 918 397 beboj, 27 668 malpli ol en 2017. Tiu nombro estas la plej malgranda ekde la jaro 1859, ne 1959. Kontraŭe mortis 1 362 483 homoj, la plej multe post la dua mondmilito. Sekve la japana loĝantaro ŝrumpis je 444 085 homoj. Oni prognozas, ke la loĝantaro pli kaj pli malgrandiĝos.
Tiu problemo de 80-50 estas tre serioza, do la registaro devas ĉiel solvi ĝin plej frue kaj plej sincere, sed ĝi turnas sin al aliaj bagatelaj aferoj. Ne malmultaj timas, ke Japanio fariĝos ekonomie kaj morale tre mizera lando post 10 jaroj. Multaj diras al si, „Ne gravas, ĉar mi baldaŭ mortos”.
Alklaku kaj trovu multe da interesaj informoj.
Jen la ĉi-jara reklamfilmo de EDE-FR en la franca lingvo:
Ĝi estas farita el ideoj, komentoj, plibonigproponoj de diversaj homoj, realigis ĝin Vincent JACQUES,
Fabien TSCHUDY tradukis ĝin por vi. Ne hezitu diskonigi la reklamfilmon, ankaŭ por plialtigi la spekt-nombron ĉe jutubo. Koran dankon.
_ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _
La eŭropaj civitanoj batalis por demokratio kaj paco.
La revo pri unuiĝinta Eŭropo povus realiĝi.
Sed kiel interkompreniĝi kaj komuniki per 24 oficialaj lingvoj ?
Kiel fini tiujn diskriminaciojn, kiujn fispertas multaj eŭropanoj ?
Post forigo de landlimoj, ni forigu la lingvan barilon !
Jes, sed mi ne ŝatus ke oni trudu al mi apartan nacian lingvon !
Do ni fine ebligu al eŭropanoj komuniki per komuna lingvo kiu respektas ĉiun lingvon kaj ĉiun kulturon.
La mondo kaj Eŭropo disponas je tia trezoro : Esperanto estas komuna egalrajta lingvo, preciza kaj sen esceptoj.
Ĝi apartenas al neniu popolo, do ĝi apartenas al ĉiuj.
Pli kaj pli da eŭropanoj lernas esperanton senpage ĉe interreto.
Ĉar ne estas gramatikaj esceptoj, Esperanton oni lernas 8 ĝis 10 foje pli rapide ol naciajn lingovjn.
Ĝi estas uzata por debati, labori, fari projektojn kaj organiziĝi....
Laŭ la esploristo Albert Jacquard oficiala ekuzado de esperanto kiel komuna lingvo estos decida elpaŝo por konstruado de Eŭropo.
Ni do petu ke esperanto estu instruata al ĉiuj eŭropaj infanoj.
Por ke ĉiuj eŭropanoj povu interkompreniĝi kaj konstrui civitanan Eŭropon, Eŭropon morgaŭan.
_ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _
Ĉu la esperantistoj ne devus amase levi la verdan standardon favore al la Planedo? Eks-Prezidento franca antaŭ longe diris :
" La Planedo brulas, sed ni rigardas alien…"
Pardonu al mi substreki tion, sed la faktoj ne mensogas: Nia Planedo kriegas pri suferoj. Nur kelkiuj foje sukcesas, preze de superhomaj klopodoj, savi kelkajn lokojn de origina naturo. Tamen, ni havas nur unu Planedon kiun ni devus prizorgi per nia tuta energio. Kontraŭe, ni eluzas Ĝin por niaj tre egoistaj bezonoj. Facile esta kriegi kontraŭ la multnaciaj trustoj. Ili nur reliefigas niajn proprajn kondutojn en la ĉiutaga vivo. Se ni metas la finpunkton al nia senbrida konsumado, la trustoj retroviĝos kiel foiraj vendistoj kiuj ne trovas ĉirkaŭe aĉetantojn. Kaj, kredu min, tia amasa sinteno povas fulme provoki disfalon de la plej solidajn trustojn.
Tion proponante, mi intencas provoki nek tumultojn nek malfeliĉojn, temas nur pri ekpuŝo al efektivigo. Ĉiu el ni devas rigardi la Planedon kiel sanktan lokon sur kiu ni respekte kaj harmonie restados la tutan vivon. Tiel ni invitos niajn gefilojn al sama konduto.
Ŝajnas, ke nun tra la Terglobo,la popoloj ekkomprenas, ke prefereble al perfortaj movoj, oni pace manifestu. Tiel estu por plensana Planedo !
Kiuj en Francio vidis hieraŭ vespere la filmon " La diktatoro" (1940), tiuj ankaŭ vidis tre fulman montrofenestron " vestaĵoj malnovaj" . Temis pri juda butiko. Kial Charlie Chaplin aludis Esperanton ? Ĉu li volis memorigi, ke la judo Zamenhof iniciis la internacian por stimuli la interfratiĝon ? Ĉiaokaze, estis agrable revidi tiun ĉefverkon : la unuan " parolantan filmon " kiu plie traktis pri tragika temo.
Kion vi scias pri la Esperanto-mondo?
• Boris Kolker
Bonvenon en nia mondo.
Bent Jensenius. Dobřichovice: KAVA-PECH, 2009. 126 paĝoj. 20 cm. Ilus. ISBN 9788087169117.
Prezo: €11,40
Mendi en la katalogo de UEA
Tiu ĉi libro estas trezoro por komencintoj kaj progresantoj. Ĝi estas uzebla kiel perfektiga lernolibro de Esperanto kaj kiel legolibro pri la movado. Kaj ĝi estas tre fidinda. La aŭtoro Bent Jensenius estas profesia instruisto pri fremdaj lingvoj kaj aŭtoro de du lernolibroj (por la angla kaj la germana). Li lernis Esperanton en la matura aĝo de 55 jaroj kaj tuj plonĝis en la Esperanto-mondon. Al sia tasko li rilatis kiel serioza profesiulo kaj li sukcesis.
La libro konsistas el trideko da mallongaj kaj facilaj tekstoj – ĉiuj kun taŭgaj ilustraĵoj – pri movadaj temoj: la Universalaj Kongresoj, la Akademio de Esperanto, La Centra Oficejo de UEA, La Jarlibro de UEA kaj Delegita Reto, Esperantoliteraturo, Kastelo Grezijono, Esperanto en la interreto, Pasporta Servo, Vikipedio, la gazeto Monato, kluba vivo, Esperanto-muzeoj, Internacia Junulara Kongreso, vojaĝoj, internacia korespondado ktp.
La tekstojn sekvas mallongaj kaj facilaj ekzercigaj dialogoj, kiuj plivastigas la samtemajn informojn. Kaj la leciono finiĝas per pensigaj demandaroj. Sed tio ne estas ĉio – ĉiun lecionon ilustras kelkaj fotoj, rekte rilatantaj al la pritraktata temo.
La libro finiĝas per unikaj rol-ludoj, tio estas, taskoj por libera konversacio de lernantoj pri 14 temoj el la libro, kiuj celas ekzerci pri libera rego de la lingvo.
Konklude mi ne povas deteni min citi la duonŝercon en la 13-a ĉapitro: “Se vi volas enspezi monon: lernu la anglan. Se vi volas havi amikojn: lernu Esperanton. Kaj se vi estas saĝa: lernu ambaŭ.” Mi emas enmeti tiun sloganon en la antaŭparolon de la estonta nova eldono de mia Plena lernolibro de Esperanto por ruslingvanoj. Dankon, Bent, en la nomo de viaj lernantoj kaj de mi persone, kiu ĝuis la libron.
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la julia-aŭgusta numero 2011. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.
| Calendar
Webmaster - Infos
Connexion
2 membroj
Les derniers inscrits
- KylianFr - JEANPaul
Konektitaj 53
Visits
Kiu vizitas
|