ESPERANTO
**
Esperantaj verkistoj
**
-
 Kanzonoj kaj poezioj
**
-
 ĵurnalaj eltondajoj
**
-
 Montaigu
**
-
 en la hebrea
Kristana angulo
-
 Kristana angulo
Muziko
-
 Muziko
|
Elŝutajoj
La mondfama franca Profesoro, Axel Kahn klarigas al ni kial li elektis piediri tra la la Franco: " Antaŭ pli ol tridek jaroj, kun amika aro mi ekskursis tra la Centraj Montaroj. Eĉ se ni estis en somero la vetero estis aĉa: frosta vento balais la kreston sur kiu ni iris alte de 1400 metroj. Unue mi kredis je optika fenomeno, kiam tra dika nebulo mi distingis, en tiu frumateno, glimantan formon enfalitan teren. Alproksilmiĝinte, mi rekonis homan silueton: tiun de tre maljuna homo volvita en pluviva kovrilo tapiŝata je aluminio, liaj du anglaj bastonoj ĉeflanke. Hieraŭ vespere, kaptita per la nokto kaj la aĉa vetero, li tranoktis sur loko. Post kiam mi kuraĝigis lin kaj alportis tre varman kafeon, mi levis al li demandon, kies humiliga stultaĵo ankoraŭ hodiaŭ konsternas min: kion homo ĉe via stato povas fari en tia loko ? la homo revigligita restarigis kaj fikse rigardis al mi: " Viaopinie, mi devus esti en hospico atendante, ke oni pasigas la basenon ? Ĉiu el ni elektas sian vivon. Tiel mi faris."
De tiu tago, Axel Kahn decidis, ke li spertos tian vivmanieron. Tio okazas dum la somero 2013.
En la franca ekzistas vorto, kiu naskiĝis dum la senbrida periodo de 1968 en la studenta medio : polar. La vorto estas mallongigo de policier (polica) al kiu oni aldonis la sufikson ar. Tiu ĉi sufikso ĝenerale havas malŝatan nuancon ; Sed, en la kazo de Polar, la sufikso ar nuanciĝas per familiara kaj malstreĉita etoso : « Mi ne havis nenion por fari, tiam mi legis bonan polar-on. - Hieraŭ vespere mi rigardis tre bonan polar-on (polican filmon).
Se ie en la mondo troviĝas esperantista verkisto kiu sentas sin inspirita je policaj temoj, li povas trovi, ĉe la londonaj « lolardoj » ( bv.noti la malŝatan sufikson ar ) en la tempo de Henriko la VIII-a kaj Thomas More okaze de la « afero » Hunne, riĉhavan kaj elvokivan temon, el kiu li povos prilabori romanon, kiu estos kapabla konkuri kun la mondfama « Je la nomo de la rozo » de la Itala verkisto Umberto Ecco.
Bv.vidi en « Montaigu ».
Spaco kaj tempo, pli ol ia-ajn scienca temo, vekiĝas imagon. Kaj tio pro taŭgaj kaŭzoj. Teatro de la realeco , ili formas la strukturon mem de la Universo. Nia tuta ekzisto, ĉio kion oni faras, pensas kaj vivas, okazas en ia regiono de la spaco kaj en ia intertempo da spaco. Kaj tamen, la scienco penadas por kompreni tion, kion ili vere estas. Ĉu temas pri realaj fizikaj entoj aŭ simple pri sufiĉe utilaj ideoj ? Se espaco-tempo estas realaj, ĉu ili estas fundamentaj aŭ devenas de aliaj pli elementaj konsistigantoj ? Kio signifas pri spaco esti malplena ? Ĉu ekzistas komenco por la tempo ? Ĉu ekzistas sago de la tempo ? Ĉu tiu ĉi fluas nepre el la pasinteco al la estonteco, kiel nia ĉiutaga sperto subparolas ? Ĉu eblas manipuli spacon tempon ?
Tiu ĉi libro priskribas tri jarcentojn de sciencaj pasiaj esploradoj, serĉante respondojn aŭ almenaŭ eretojn da respondoj je tiuj demandoj tiom elementaj kaj tamen tiom fundamentaj pri la naturo de la Universo.
Jen kelkaj linioj de la antaŭvorto de la ampleksa libro (ĉ.700 paĝoj) de Brian Greene : « La Magio de la kosmo » - tradukita el la angla « The Fabric of the cosmos ».
Vi povas legi en « Montaigu » kelkajn paĝojn, kiuj espereble vekiĝos ĉe vi avidecon por pliscii.
Bv. trovi en " Montaigu", elvokon de la lasta ĉapitro de " Inter Kamaradoj", kies aŭtoro estas la israela verkisto: Amos Oz.
Rimarkebla Sperto.
El ĉiuj provoj por starigi egalrajtan kunvivadon, neniu iris pli ĝisfunde ol tiu de la israelaj kibucoj. Tiu ĉi movado, jam centjara, atingis sian apogeon tuj post la dua mondmilito. Kiel sciite, tiu superhoma streĉado por, ke « ĉio estu komuna je ĉiu » eĥiĝis transe de la cionismaj aŭ judaj rondoj kaj multnombraj estis la gejunuloj el la tuta mondo, kiuj partoprenis la sperton de kunvivado por, ke « refloru la dezerto ».
Hodiaŭ, kiam la kibuca aventuro estas preskaŭ pasintaĵo, estus bone ekrigardi ene de la provo por malkovri la pozitivajn kaj ankaŭ la negativajn flankojn. Kaj jen por helpi al ni kelkaj hebreaj libroj ĵus eldonitaj estas riĉinformaj tiuteme :
1 – « Inter kamaradoj » de Amos Oz, unu el plej konataj el la israelaj verkistoj. Lia libro estas jam tradukita en la angla kaj la franca – kaj probable en aliaj lingvojn -. Oz, tra ok rakontoj, kies la lasta nomiĝas « Esperanto », reliefigas la individuajn malfortojn, kiuj difektas la idealon.
2 - « Al la domo » de Assaf Anavri. Temas pri tre tre interesa romano,kies komenco situas en la cara Rusio, kaj konkretiĝas per la starigo de kibuco ĝis ties forpaso. Temas pri kurtaj ĉapitroj, kiu reliefigas la sukcesojn kaj ankaŭ la akrajn malsukcesojn de la tragedia aventuro per tre konkretaj situacioj.
3 - « Ni estis la estonteco » de Yael Neheman. La dramo de junulino, kiu en sia infanaĝo estis edukita laŭ la kibuca leĝo, nome apartigo de la gepatroj. Tra la rakonto, la leganto estas trapikita per la esprimo « biologiaj gepatroj »kiu estas kvazaŭ funebra sonorado.
4 - « La mondo de Rachel ». Temas pri refreŝiga aŭtobiagrafio de okdekjara hungarino, kiu spertis la kibucon kiel lokon de enriĉiga etoso ne nur de kultura vidpunkto, sed ankaŭ por intima vivo. Rekomendinda.
5 - « 1947 » de Yoram Kaniuk. Se la rakonto ne situas ene de la kibuco, li tamen tuŝas najbarajn temojn kaj per viglaj kritikoj alportas indajn prilumojn.
Mi celas al pli ampleksaj klarigoj dum la venontaj semajnoj.
G.Montaigu.
Port Racine : haveno la plej eta, sed ĉarmega.
Eĉ por esperantistoj.
Kien ? Supren ! En la maldekstra orelo de tiu ĉi katokapo kiu estas Kotentino.
Deveno ? Racine (1774-1817) estis korsaro kaj vivtenis per rabado. Li estris fieran lugron , kies nomo estis « La Embusko ». Li forpelis la Anglojn el la anso, kiu iĝis helpema ĝeko. Tiu refuĝejo iĝis haveno kaj prenis la nomon de sia Napoleona estro.
Hodiaŭ Port Racine estas paca haveno kaj multnombraj vizitantoj alkuras por vidi la plej etan havenon de Francio grandan kiel naĝejo, kiu malpleniĝas dufoje ĉiutage. Por sia laŭcela uzado, ĝi starigis fiksŝnuregan sistemon , kiu estas samtempe modesta kaj genia. Tiele, 28 ŝipetoj povas sendifekte kunkoĝi.
La bela geometrio de bonordigitaj ŝnuregoj ; la kolorigitaj aldonaĵoj, vicigitaj kiel rektiĝitaj soldatoj, kaj la rustikaj kabanoj, fariĝas la loko ĉarmega.
Krome, de 1969, la fama franca poeto Jacques Prévert,fariĝis la kutima gasto en la proksima hotelo. La homo kun la ĉiama cigaredo ĉe la lipo banis sin en Port Racine. Li estis farante subskribojn sur la malplenaj cigaredpaketoj kaj distris la infanojn mimante la elephantojn per la maniko de la pulovero.
Hodiaŭ Guillaume de Monfreid, arkitekto kaj akvarelisto, familiarulo de la loko, diras : La plej bela, tio estas Port Racine, sed neniel diskonigu !
Diskrete aro da esperantistoj foje frekventas la agrablan trinkejon kiu ĉeas la havenon, por refreŝiga momento dum kiu ili elvokas beletrajn temojn.
Laŭ eltondaĵo.
| Calendar
Webmaster - Infos
Connexion
 2 membroj
Les derniers inscrits
- KylianFr - JEANPaul
Konektitaj 36
Visits
Kiu vizitas
|