La poetoj detruas nian lingvon.
Ĉu nur la poetoj ? Laŭ la fama esperantistino A. Loweinstein, la esperantistaj poetoj kulpas pri tio, ke ili enirigas ,en nian karan lingvon, neologismojn, pretekste ke la vortaro ne entenus la neprajn vortojn por esprimi iliajn pensojn. Tio kondukas al " literatura vortprovizo". Kial ne ? La literaturemuloj ŝatu kaj ĝuu!
" Sed, dum la lastaj dudek jaroj tiuj literaturaj vortoj ĉiam pli emas migri en la normalan lingvouzon".
" La esperanta vortaro iom post iom minacas fariĝi same ampleksa kiel tiu de la angla".
Ĉu al tio celis la Zamenofa entrepreno ?
Pli grava, mi aldonus, ĉu la averaĝa esperantistaro povas ellerni tiom ampleksan vortrezoron ?
Des pli ke la aziaj parolantoj ( la estonteco de nia movado) emfazas ke E-o ne estas tiel facila lingvo.
Do, se permesite, ĉu la solvo ne estus en la simpla saĝo. Kiam ni estas en ĉiutaga kunteksto, ni flue parolu per simplaj frazoj uzante la "normalan vortrezoron". Kiam ni estas en grupo de spertuloj , ni laŭvole povas elmeti pli da "literatura lingvo." Sed, eĉ tiam, laŭ la taŭga rimarko de A.L. , Zamenhof tradukis Hamleto el la angla kaj " la vortprovizo ne prezentas apartajn problemojn" por la leganto.
La bona lingvo estas klara kaj simpla.
Marcelo.