La unubrakulo de Port- Arturo.
Jozefo Trumpeldor naskiĝis en Krimeo, en 1882. Lia patro estis “soldato de Nikolao la 1-a”. Tiel oni nomis, en la cara Rusio, la homojn, kiuj dum tridek jaroj soldatiĝis kaj fine de la infanaĝo eliris al la armeo kaj revenis al la civila vivo preskaŭ maljunuloj. Malgraŭ tio, la maljunulo Wolff Trumpeldor estis gardinta tre viveman la senton de siaj judaj religio kaj sango. Tiun senton li transdonis al sia preferata filo kaj tiu-ĉi je la aĝo de dudek jaroj estis logita de la ciona revo kiu ĵus formulis Theodoro Herzl.
Jozefo Trumpeldor estis bela kaj fortika junulo, alstatura, fieraspekta, kun vizaĝo ilumiĝita je vivĝojo. Kiu lin alproksimiĝis, tiu lin amis. Oni sentis en li tiun superegan teniĝon kiun donas oferema korpo kaj animo preta je ĉiuj ekzaltiĝoj kaj oferoj.
Jen li alvenas la regimenton. La oficiroj de la malnova rusa reĝimo ne multe ŝatis la judojn. Tamen, tiu-ĉi belega rekruto imponas al ilia atento. Tuj oni lin distingas pro la larĝa brusto, la neniam eviteblaj okuloj, la radiada vivpleneco. Li fariĝas instruanto.
Ni estis je la tempo de la rusa-japana milito. Unu tagon, la regimento ricevas la ordonon sendi cent sepdek duan taĉmenton al Mandĉurio.Trumpeldor ne estas destinita kaj indignas pri tio. La kolonelo rifuzas ke li foriru, ĉar li tro domaĝas al li kiel instruanto. Trumpeldor ne rezignacias. La generalo kiu komendas la divizion revuas la forirantan taĉmenton. Trompeldor, en la fronto de la trupoj, prezentas al li sian insistan peton. Ĉi-foje ĝi ne estas rifuzita.
Jen li estas en Port-Arturo. La urbo ne ankoraŭ estas sieĝita kaj la bataloj okazas en la ĉirkaŭurbo. Trumpeldor, kiu ĝoja alvenis, iĝas malbonhumora. Li enuas. Li malpacienciĝas, petas por ke li partoprenu la skoltojn, nome tiujn elitajn volontulojn, kiuj, la unuaj, kontaktiĝas kun la malamikojn.
Baldaŭ novaĵoj pri li alvenas al lia reĝimento. Li estas nelacigebla, nevundebla. Oni citas pri lia braveco ekstravagancajn trajtojn. Oni rakontas ke li savis la flageton de la reĝimento, ke li kunportis per liaj brakoj de juna Herkulo la vunditan militpastron. Ju pli la japanaj ĉirakaŭas la urbon, des pli la lukto fariĝas akra. Trumpeldor klopodas ĉiam plie. Li subtenas preskaŭ sola, dum tuta nokto, tranĉeon sub terura fajro. Oni kredas lin mortinta. Li ĝoje revenas, partoprenas la urban defendon.
Unu matenon, bombo surfalas proksime al la pulvejo. La soldatoj, teruritaj, kuŝiĝas atendante por eksplodego. Trumpeldor impetas, ekkaptas la bombon, grimpas sur la parapeton kaj ĵetas ĝin sur japanan kolonon, kiu sturmas.
Li havas la kvar medalojn de Sankta georgio, kiam kuglo frakasas al li la maldekstran brakon. Oni transportas lin al la hospitalo kaj tie, sen kloroformo, oni lin amputas. La morgaŭon, amiko vizitas lin. Ĉe la unua vorto de konsolo, Trumpeldor rideksplodas.
- Mi estas ankoraŭ pli forta ol vi. Ĉu vi volas lukti ?
Kaj li ekkaptas lin per unusola brako kaj subfleksas lin.
Ankoraŭ ne resanigita, oni vidas lin ĉe la unuaj postenoj. Li malesperplena vagas. Li volus batali, sed kiel fari ? Li ne plu povas teni fusilon. Tiam, li petas de sia kolonelo permeson por porti revolveron kaj sabron, armilojn kiuj estas dufoje malpermesitaj al li, jen kiel simpla soldato, jen kiel judo, tiuj de lia raso ne rajtas esti oficiroj.
La rajtigo estas atribuita kaj, ĝis la lasta tago de la sieĝo de Port-Arturo, Trumpeldor batalas.
La urbo kapitulacas. La garnizono kaptita estas enŝipigata al Japono. Nova epoko komenciĝas por Trumpeldor. Li organizas siajn kamaradojn. Li kreas lernejojn, ĉiutagan gazeton, teatron, bibliotekon. Li lernigas la alfabeton al dek mil malklereguloj. Kaj, kiam oni ssubskribas la traktaton de Portsmouth, la japanoj konigas al la rusaj traktantoj la mirigan aktivecon de la unubrakulo de Port-Arturo.
Sed, ĉi-momente, Trumpeldor estas jam en Sankta-Peterburgo. Tie, li fervore lernas. La ĉambron, kiun li okupas kun kamarado estas tiel mizera ke, por dormi, li devas diagonale kuŝiĝi. Ili havas nur unu kostumon por ambaŭ. Tie, stafeto venas el la Palaco por venigi trumpeldor por privata aŭdienco kun Nikolao la II-a. La caro transdonas la galonojn de sub-leŭtenanto, kiun la carino propramane kudras al lia maniko. Tiele, Trumpeldor iĝas la unua juda oficiro de la rusa armeo.
Des la ciona idealo ne lin forlasis. Li revas fondi en Palestino porlabora ordono kaj, post kelkaj jaroj de propagando, li enŝipiĝas por la Promesita Lando kune kun sesdek fraulinoj , ĉiuj riĉaj, ĉiuj alkutimiĝitaj je delikata vivo kaj ĉiuj amplenaj je li. Li ilin kunkondukas al la plej akra kaj nedankema laboro.
Kun kia ĝojo li impetegas al la laboro. Je li estas semante, plugante, rikoltante, une al leviĝo, laste al kuŝiĝo. Li setlas proksime al la lago Tiberiado, kie eliras la rivero Jordano. Se necesas, dum frostaj noktoj, li naĝe trapasas. Li entuziamigas ĉiujn kaj la ĉiuj ĉirkaŭaĵaj araboj respektegas lin per la nomo de Jozefo la Kuraĝega.
Jen la granda milito. Trumpeldor alvenas al Egipto. Li unue konceptas la ideon de ĉi-tiu juda legio, kiu estis fame konata ĉe la Dardaneloj. Li estas nomita katitano en la angla armeo kaj eliras akl Galipoli. Li estas tiel troriskema ke la britaj oficiroj senĉese demandas : « kiu estas tiu frenezulo kiu volas morti ? »
Novfoje la morto lin ŝparas. Li revenas al Palestino, tra Rusio. Kion li estas farota ? Li fondas tiujn laboristajn gruparojn regimentformajn, samtempe mirindajn laboristojn kaj sentimajn soldatojn, kiuj lin respektegas kiel sanktulon. La fajro, kiu dumvive lin bruligis, ilin ekflamigas.
Li setlas ĉe la plej avancitaj gvatejoj, kie muĝas la minacantaj araboj. Li mem elektas la plej endanĝerigitan el ĉiuj, la setlejon Tel- ĥai, kiu ĉeas la druzajn terojn. Tie, izolita, kiel gardostaranto, li laboras, gvetas.
En la printempo 1920, oni avertas lin, ke granda gruparo de Beduenoj kaj Druzanoj pretiĝas por lin ataki. Oni konsilas al li foriri. Li refuzas. La atako alvenas : Trumpeldor kun siaj kelkaj viroj kajk fraŭlinoj rezistas , forpelas ĝin.
La morgaŭon, la atako rekomencas . Ĉi-foje kuglo trafas plenbruste la ĉefon. Du fraŭlinoj falas flanke de li. Agoniante, li ankoraŭ estras la batalon. Liaj lastaj paroloj estas : « Bone al ni, ke ni mortu por la patrio ! »
Oni komprenas ke, je la datreveno de lia fino, longaj vicoj da junuloj, brulitaj je la palestina suno, pelgrimas al Tel-Ĥaï, ekstrema pinto de la Galileo.
Joseph kessel.
Témoin parmi les hommes.
T.1. Le temps de l’espérance.
Les Editions mondiales. Del Duca 1956.
Cité dans « J.K. reportages, Romans.
Quarto Gallimard. 2010.