Ĉu vere ?
Pri Jesuo, oni ne parolas inter bonedukitaj personoj.Kiel pri ĉio kio rilatas al la plej intimaj aferoj, al la mono, al la morto. Jesuo apartenas al tiuj temoj kiuj ĵetas malvarmegon okaze de monduma konversacio.
Tro da jarcentoj de afektaj bondiaĵoj !...Ja tro da imagoj de nazareano sentimentala kaj senkaraktera kun longaj haroj kaj blua rigardo: Sinjoro por sinjorinoj ! Ja tro da unuaj komunioj prezentataj " kiel la Eta Jesuo kiu estas venonta en tiu eta koro".
Do, ne malpravas, ke inter gravulaj personoj, tiu nomo ŝajnas tiagrade senesprima, ke ĝi estu nepre tabua.
Oni akiras ĉiujn prihistoriajn diplomojn sen, ke oni eĉ tuŝu la problemon de la ekzistado de la obskura juda ĉarpentisto, kiu duigis la historion: antaŭ Jesuo-Kristo, post Jesuo-.Kristo.
Oni akiras ĉiujn diplomojn en klasikaj literaturostudadoj sciante ĉion pri Greka-Romana mitologio, sen ke oni renkontu la grekajn parolojn de la Nova Testamento. Jen kio estas stranga: la tempomezuro finiĝas je Jesuo kaj de Li denove ekas. Kaj tamen, ŝajnas, ke Li kaŝiĝas : aŭ Lin oni neglektas, aŭ Lin oni konsideras kiel jam konatan.
Eĉ la pastroj, popoj aŭ pastoroj apenaŭ parolas pri Li. Kompreneble, ĉiun dimanĉon, ili aludas pri Li en milionoj da predikoj, homilioj. Sed, ŝajne, plejofte la fido je Li ne estas problemo, ĝi estas por ili nur donitaĵo. Kaj oni konstruas komplikajn arkitekturojn sur la Evangelioj, sed ĉu tiuj estas nombraj, kiuj iras al la subteretaĝo kun ilia aŭskultantaro por kontroli ĉu vere tie estas fundamento ? Ja malmultaj tiuj, kiuj volas certiĝi, eĉ hodiaŭ, pri la solideco de la angula ŝtono sur kiu sin apogas ilia fido kaj iliaj Eklezioj, laŭ tio, kion ili asertas.
Laŭ longe de la homa historio, Li estas ja la unika homo al kiu oni atribuis sen nenia-ajn mediacio la nomon mem de Dio. Sed al tiu senekzempla skandalo, multnombraj estas tiuj, kiuj alkutimiĝis. Iliaopinie, ĉio estas antaŭvidita, kvazaŭ - uzante impertinenta vorto - la incenso jam venenis ilin.
Unu "parolo sekreta" de Jesuo laŭ apokrifa evangelio anocas: " kiu miras, tiu regnos". kiom da homoj, ŝajne, perdis kapablecon de miro.
Laŭ opinisondo ( nur unu ekzemplo inter aliaj), 64% konsideras Jesuon kiel " la plej interesa persono de la tuta historio". Martin Luther King estas en dua pozicio, sed tre malantaŭe post Li, en tiu surpriza klasifiko. Poste, oni trovas Gandhi kaj Marx. Kiuj estis intervjuitaj, tiuj diris, ke ili dezirus pliscii pri Jesuo, havi sciigojn precipe bone starigitajn kaj kredindajn. Sed, ili ne scias kie ili estas troveblaj. La ĵurnaloj, la laikigita kulturo prizorgas la instituciojn ( Vatikanon - Ekleziojn) kiuj estas starigitaj sur la kredkonfeson, sed ignoras tiun ĉi. La kulturo de la kredantoj interesiĝas pri variaĵoj sur asketismo aŭ meditadoj sur Jesuo, sed plejofte, kiel tion ni jam notis, ĝi ne alfrontas la eksterordinaran problemon historian. Hans Küng demandas sin : " ĉu vere Kristo, ene de aŭ ekstere de la Kristanaro, ne estas la granda nekonato kiu igas la kristasnismon mem, tiun ĉi nekonaton, kiu ĉiu scias" ? Ŝaĵnus, ke neniu prizorgas la problemon de Jesuo, sed tio ne veras. La bibliografio kiu rilatas al Li estas fakte vera oceano daŭre batita de tempestoj. Nur dum la deknaŭ jarcento, oni dediĉis al Li ĉirkaŭ 62.000 libroj. Ĉe la Nacia Biblioteko, spegulo de okcidenta kulturo, la vorto " Jesuo" estas la dua en nombro de slipoj. La unua estas "Dio".
Fakte, de pluraj jarcentoj, La debato sur Jesuo estas la gardita ĉasejo, ĵaluze prigardita, de klerikoj kaj laikaj lekciistoj. Ili, fakuloj, produktis kaj daŭre produktas tiujn milojn da libroj, refutante unu alian en senfina "disputado" de "doktoroj". Al la simplaj homoj, oni lasas kelkajn piecajn librojn de diskonigo, ofte ne solidajn kaj celante al propagando. Tial, multe da homoj ignoras, ke koncerne Jesuon, ĉiuj hipotezoj estis starigitaj, ĉiuj kontraŭargumentoj refutitaj, poste restarigitaj kaj denove refutitaj. Ĉiu vorto de la Nova Testamento estis mil-kaj-milfoje kribrita; inter la libroj kiuj estas proponitaj al nia pripenso, de la komenco de la tempoj kaj el ĉiuj landoj, tiu ĉi estas nekontesteble la plej studita, kaj kun nekredebla furiozado.
Al la ne-fakulo alvenas nur malakrigita eĥo de la debato. Tio daŭras de preskaŭ du mil jaroj, sed dum la du lastaj jarcentoj, la celtabulo ŝanĝis. Ĝis la XVIII-a jarcento, la disputopunkto situis precipe ene de la kristanaro ( temis pri ortodoksio au herezo), ekde tiutempe naskiĝas la kritiko de ekstere. La Sanktaj Skriboj sur kiuj fondiĝas la kredo ne plu estas nekontesteblaj pri ilia historieco. Oni atakas tion, kio ĝis tiam estis starigita fakto, eĉ ene de la polemiko la plej akra, eĉ la plej agresa: nome la kredo je aparta rilato inter la homo Jesuo kaj Dio, la kredo je Li kiel Kristo, Mesio, tiu kiun Israelo atendis.
La "disputo" - kia-ajn estu ĝia objekto - estis nur la fakto de iuj " doktoroj". Jen kio skribas Jean Guitton; al kiu ĉi libro multe ŝuldas. " la publikopinio gardis la ideon, ke tiu demando estis nesolvebla por ĝi, unu kverelo de fakuloj kaj teologistoj, kiu preterpasis ĝian kompetecon. La malfacilo por havigi al si opinionon igas, ke ĉiu deturnas sian penson, la nekredulo por gardi sian dubon pri la historieco de la evangelia Jesuo; la kredulo por vivi sian fidon. Kaj denove oni silentas pri tiu ĉefa demando".
La sekvaj paĝoj estas proponitaj per iu, kiu ne akceptis tiun ĉi silenton kaj enŝoviĝis kiel ŝtelĉasanto ene de la ĉasa reservejo de la fakuloj. La autoro estas " laika" kiu, proprariske, audacas penetri la sanktejon kie oni skribas nur latine aŭ germane, kie oni diskutas pri hebreaj vortoj, arameaj steloj, grekaj manuskriptoj. Malantaue de ĉi libro, estas la ĵurnalista bezono kolekti novaĵojn, unue por li kaj poste ilin oferti al siaj legantoj. Li konas la redakciajn ĉambrojn de la ĉiutagaj kaj semajnaj ĵurnaloj, sed ignoras la amfiteatrojn de pontifikalaj universitatoj. Li ne venas de la "serajlo" , kiu plejofte estas la "geto" eĉ kultura de la kristanaro.
Paroli pri si estas hirtiga kaj riska. Se tion mi aŭdacas fari, estas por trankviligi la leganton: mi deiris de la dubo aŭ pli ĝuste de la indiferento kiel la leganto, kiel tiom da homoj hodiaŭ, sed certe ne de la fido. Mi alvenis al tiuj studadoj, post kiam mi estis lernanto en publikaj lernejoj dum 18 jaroj. Mi devis ĉion lerni deirante de nulo. Ĉe la lernejo, la nuraj renkontitaj pastroj estis tiuj de la horoj de "religio", preskribitaj per la oficiala programo. Kaj, subite, komencis por mi ĉasado por la trezoro pli kaj pli pasia, en Palestino de la unua jarcento. La unua ero de la ĉeno estis unu ekzempleron de la " pensoj" de Pascal, kiujn mi havigis al mi dum miaj serĉadoj flanke de miaj studadoj en politikaj sciencoj. Al Pascal mi dediĉis ĉi libron; sen li, ĝi neniam ekzistus aŭ ĝi estus tute malsimila.
Ankaŭ mi dediĉis ĝin al la senombra armeo de tiuj, kiuj dum jarcentoj, ne ĉesis serĉi solvon al la plej fascina el ĉiuj intrigaj romanoj: tiu de la origino de la kristanaro. Tamen, ne necesas, ke vi pasiiĝu por la "polica" ĝenro, por ke ĉi historio kuntiru vin. Ĉiu el ni estas nepre implikata per la simpla fakto ke li estas viva. " Vi estas enŝipigata", jes, ankaŭ vi estas "enŝipigata", memorigas Pascal al tiu, kiu volus eviti la problemon de sia propra destino.
Vole nevole, tio plaĉu aŭ ne, ekde jarcentoj en Eŭropo, en la Amerikoj, en Oceanio, en Afriko kaj parte en Azio, tiu tri silaboj, Je-su-o, estas ligataj ĉe la senso mem de nia destino. Tio obstine asertis, de la komenco de Romia Imperio, tiuj, kiuj kredas, ke ĉi nomo estas la respondo al la grandaj demandoj de la homo; kiuj senhezite asocias Jesuon al la eksterordinara koncepto de " Diofilo"; kiuj diras, ke en lia historio ni estas kuntrenitaj.
En tiuj paĝoj mi provis ekzameni la kialojn de tia nekredebla obstinado, ke ĉiam oni proponas al la homoj kiel ilia " Savanto", la senfama Palestinano. Mi provos klarigi pli foren kial en la " fatraso" de la tutmondaj religioj, mi estas konvikata, ke nur pri Li valoras prizorgi. Kial Jesuo kaj ne Mahomedo, Lao-Tseŭ aŭ Zaratustra.
Mi konsistigis tutan dosieron de informoj respondante al la demandojn kiujn mi demandis min, almenaŭ al kelkiuj, certe ne al ĉiuj. Demandoj kiuj espereble estas tiuj de ĉiuj kiuj laboras. De tiuj por kiuj ĉiu nova tago estas problemo; ofte obseda, en tia grado, ke ĝi ne lasas sufiĉe da tempo por serĉi solvojn al la " Problemo" inter ĉiuj la problemoj, la esenca problemo. Ĉi problemo kuntrenas tiujn demandojn, kiuj ofte provokas senton de ridindigo, kvazaŭ ili rilatus nur a junuloj kaj estus malindaj ĉe adoltoj.: kiuj ni estas, de kie ni devenas, kien ni iras ? Ĉu estas estonto por ni transe de horizontolinio nedifinita. Ĉu vere ni estas nur paketojn, senvalorajn specimenojn, kiujn la akuŝkuracisto transdonas al la sepultisto ?
Antaŭ la akuŝkuracisto kaj malantaŭe la sepultisto, la vivo malfermiĝas sur du misteroj; per la du ekstremaĵoj nia estado plonĝas en la nekonata kaj sen ia dubo direktiĝas al la eterneco. Eterna, la nenio el kiu ni devenas, la nenio en kiu certe ni enprofondiĝos.
Iu kompraris nian situacion al tiu de homo kiu vekiĝus en trajno rapidegante tra la nokto. De kie eliris ĉi trajno en kiu oni prizorgas nin, sen ke ni sciu kiam kaj kial ? Kien ĝi veturas ? Kaj kial ĉi trajno kaj ne unu alia ? Iuj kontentiĝas ekzameni sian kompartiumenton, certigi al si la dimensiojn de la banketoj, kontroli la materialon, kaj sekve bone trankvile endormiĝi: ili konatiĝis kun la ĉirkaŭa medio kaj jen tio sufiĉas al ili, la cetero ne koncernas ilin. Ĉar, se la angoro antaŭ la nekonata ekkaptas ilin, ili ja ĝin forpelos pensante pri aliaj aferoj. Kiel la poeto admonas nin: forgesi tiun egan misteron de la universo
" Mi ne scias kiu naskis min, ne kiu estas la mondo, ne mi mem... Mi vidas tiujn terurajn spacoj de la universo, kiu enfermas min kaj mi trovas min ligita je tiu vasta etendaĵo, sen ke mi sciu kial mi estas lokita sur tiu loko ol sur alia, nek kial iu iomo da vivotempo estas asignita ĉiloke kaj ne aliloke inter la tuta eterneco kiu antaŭis min kaj la tuta eterneco kiu sekvas min. Mi vidas ĉiuflanke multegon kiu enfermas min kiel atomo kaj kiel ombro kiu daŭras nur senrevenan momenton. Ĉio kion mi konas estas ke mi baldaŭ mortos, sed ĉio kion mi konas, estas ĉi morto mem kiun mi ne povas eviti". ( Pascal).
"Sublima frenezulo", "malsana kaj psikopato", "nekuracebla infano", "tromemfida kiu ne rezignaciis je la priduba leĝo","genio ŝtelita je la scienco", jen kelkiuj el la esprimoj kiuj taksis la aŭtoron de tiuj linioj, tiun ĉi Pascal kulpan pro tio, ke li dediĉis 39 jaroj de sia vivo por serĉi ĉu hazarde ne estus solvo al mistero de la homa situacio. al tiuj, kiuj ne sen ia mokado venis konsoli lin, tiam li rebatis al iliaj senvaloraj argumentoj : " Ĉar la homoj ne sukcesis kuraci la morton, mizeron, sensciecon, ili aŭdacis, por esti feliĉaj, ilin preterpasi". Aŭ li amarece meditis: " La homa sentemo je la etaĵoj kaj la malsentemo je la grandaĵoj, estas la marko de granda renversiĝo". Ĉar Pascal egale amis kaj estimis du kategorioj da personoj: la "kredantoj" kaj la " nekredantoj", nome tiu, kiu ĉe la tablo kie okazas la ludbatalon de la vivo, estos elektinta por aŭ kontraŭ: " Dio estas aŭ ne estas, sed al kiu flanko kliniĝas ni ?...Estas batalludo je tiu senlima distanco, kie oni ludas je fronto aŭ dorso de la monero. Kion vi lombardos ? Necesas veti". Tial Pascal ne sukcesas kompreni la sintenon de tiu, kiu ne faras decidon: " tiu estas heredanto kiu trovas la dokumentojn de sia domo. Eble li diros, ke ili estas falsaj kaj neglektos ekzameni ilin". Kaj Pascal konkludas per sia maniero radikala kaj pasia, skandala por delikataj oreloj: "Tiele ne nur la fervoro de tiuj kiuj serĉas Dion, Lin pruvas, sed ankaŭ la blindeco de tiuj kiuj ne Lin serĉas".
Revenante al la bildo de la trejno, eĉ la plej memfiduloj devos liveri unu bonan informon: ke la vagonaro fine enŝoviĝos en obskuran tunelon, sen ke iu-ajn povu antaŭe malsupreniri. Sed, ke estu io transe de la enijero de la tunelo, tion ili ne scias. " Estas nenio, estas nur io nigra", iuj diras. Estas respektebla opinio. Malfeliĉe, mankas al ĝi pruvo. Neniu revenis malantaŭen por raporti pri sia vojaĝo transe de la mortolinio. Ni , ni apartenas je la homamaso de la naivuloj, pluigitaj adoleskantoj, "frezenuloj"; je la timigitaj, - tion senĝene konfesu ! - per " la eterna silento de tiuj senlimaj spacoj", kiuj ĉirkaŭas nin. Anstataŭ, ke ni tranviliĝu sur nia loko, rigardante la nigran nokton rapidante ekstere malantaŭ la vitroj, ni preferas pasi kaj repasi de kompartimento al kompartimento. Tio kun la espero - kiu scias ? - trovi iun-ajn "horaron", kiu permesus al ni scii la kialon kaj la kielon de ĉi vojaĝo kiun ni ne volis.
Prefere ol respondi al demandoj, mi provis kolekti sciigojn. Mi arigis informojn por provi la starigon de "laborohipotezo", ian bilancon, eĉ se ĝi estas modesta, rilate la problemon de Jesuo. Ĉar ĉi lasta estas ja la unika homo pri kiu oni povas diri, ke Li revenis vivanta de la mortotunelo.
Se tio estus vera ?
Mi eliris de pli ol dek jaroj kvazaŭ por "specialan servon", por respondi al tiu ĉi demando, kaj fine ( la leganto rapide konsciu pri tio) mi mem estis kuntrenita; Certe, ankoraŭfoje la Kristo de Pascal pravis: "vi ne serĉus min, se vi ne jam trovis min". La iomo kiun mi ĉi tie proponas estas liverita en tuta honesteco: unue por mi mem, mi laboris. Tial, mi ne serĉis trompi min. Dio, se Li ekzistas, ne bezonas niajn mensogojn. La historia persono, kies nomo estas Jesuo, kiu ekde dudek jarcentoj estas ligita je la ideo de Dio, postulas la veron kaj ne la apologetikajn lertaĵojn. Koncerne nin, ni rajtas havigi ververajn informojn, ne klaĉojn.
Tial, mi klopodis teni al tio, kion ĉiu povas akcepti, kio estas kiom nur eble ekster ĉia-ajn diskutado Post tiom da scioplenaj kaj grandvaloraj analizoj, necesas ke iu proprariske hazardu sin al provo de sintezo. Tiu, kiun ni ĉi tie proponas estas, kiel ĉiu alia kaj eble ankoraŭ pli, nur provizora. Ĝi estas nur simpla propono, kiu postulas verifikon kaj diskutadon, kaj eĉ transpason kaj reformuladon. Eĉ se, ve ! ĉiu libro propranature restas ilon " trudeman"; aŭ plejmalbone monologon. Male, Evangelio estas senfina dialogo: Kaj vi, kiu vi diras koncerne min ? demandos ĝis tempofino, tiu kiu estas la protagonisto de ĝi.
...................................
Mi proponis ĉion, kion mi povis, venkante mian malinklinon je la livero de bilanco, malfacila afero por tiu, kiu estas ankoraŭ serĉante. Paŭlo de Tarso tiel priskribas sian spiritstaton, kiam li prezentas sin antaŭ la korintianoj: " Malforta, timema kaj tute tremanta". Se permesite, almenaŭ por la "malforto", mencii kiel garantianton, ĉi eksterordinaran "informagenton" de la naskiĝanta kristanismo, nu mia spiritstato estas entute la sama. Tamen, mi sentis, ke mi devis respondi al la invito de alia judo, la apostolo Petro: " Ĉiam estu pretaj je la pravigo de via espero antaŭ ĉiuj kiuj postulas, ke vi atestu pri ĝi, sed tion faru kun mildeco kaj respekto..."
" Mildeco kaj respekto". Por alfronti ĉi problemon de Jesuo, kiu persekutas la homon kaj seamtempe lin superas, estas bezone de la strebo de ĉiuj. Tiaokaze la polemikoj estas pli ol senutilaj: ili estas absurdaj. Mia tuta simpatio iras al la tiel nomataj " nekreduloj", el ili mi sentas min partoprenanto, kiam ili ne volas aŭdi pri kristanoj " kreduloj", nome tute male al la " kredantoj". Sen la " nekreduloj", ni ankoraŭ estus pri la problemo de Jesuo al la apologetiko de la baroka epoko. Por Lacordaire, tiu volterano kiu fariĝis dominikano, nur tio estis grava: ne konviki la kontraŭulon pri liaj eraroj, sed unuiĝi al li por pli alta vereco.
Ĝis nun, ŝajnis al mi malkovri, ke, malgraŭ ĉio, pri Jesuo, unu solvo eblas. aŭ nia ultima serĉado de nia racio povas esti ankaŭ la fakto, ke ekzistas dimensio kiu superas eĉ la racion; aŭ estas racia la veto pri tiu ĉi hipotezo. Certe la mistero restas tuta, apenaŭ lumigita per iuj eroj da lumo, ĉar tiom da problemoj ne havas respondojn. Se vere la kreanto mem de la universo eniris la tempon kaj la spacon, kial precize sur tiu ero de roko kaj metalo kiu turniĝas ĉirkaŭ unu stelon el la 250 miliardoj da ili de nia nura galaksio? Sed alia problemo estus ankoraŭ multe pli peniga: ke tiom da homoj lasis sin trompi per tia trompaĵo. Cetere, kiu mallaŭdas la kristanojn pri tio, ke ili ne povas pravigi sian fidon, ili kiuj eldiras religion, kies ili ne povas pravigi; ili deklaras en ilia elmontro al mondo, ke ĝi estas stultaĵon ? Stultaĵo, jen por Paŭlo de Tarso, kio estas la anonco, ke Dio mem manifestis sin en mizera juda laboristo; ke tiu ĉi "proleto" estus venkinta la morton, renversante la ŝtonon de sia sepultejo. Stultaĵo, io sensenca fronte la la monda saĝeco. Ĉe la Atenanoj, " aŭdante pri resurekto de la mortintoj, iuj mokis, iuj deklaris: pri tio, ni aŭdos vin alian fojon. Tiele Paŭlo forlasis ilin."
Kaj precize la matenon de la resurekto, laŭ rakonto atribuita je Luko, " du homoj en brilaj vestoj" aperis starante apud ilin, kiam ili alvenis al la tombo. Tiuj demandis ilin : " Kial vi serĉas la vivanton inter la mortintoj" ? En tiu demando de la Evangelio estas entenitaj la senco kaj la limo de ĉiu serĉado kaj ankaŭ de nia enketo pri Jesuo de la historio, sur tiu homo de kiu tridek homaj vivoj preterdistancas nin.
De tiu Jesuo, naskinĝinta sub Aŭgusto kaj mortinta sub Tibero, ni devos deiri por rekoni en ĉiu homo la Kristo de la fido. Kaj por akcepti, ke ĉiufoje kiam oni batalas pro la homo, tiam la Dio de Abrahamo kaj Jesuo montriĝas novfoje en la historio. Ankaŭ, kiam oni strebas al la justeco, al la liberigo de ĉio kio subpremas la homon en lia materia estado kaj lia intima vivo, tie estas la Eklezio, nome la asembleo de ĉiuj kiuj kredas je Jesuo resurektita : ke ili konfesu lian nomon aŭ ignoras lin.
Bonhöffer, ĉi kristano, kiun la nazioj pendumis je kroĉilo de buĉisto, skribis: kiu konfesas sin kiel kredanton je ia Jesuo, kiu instruis, mortis kaj resurektis, povas kanti en Gregoria kanto. Sed, li aldonas, nur se lia voĉo altiĝas samtempe por judoj kaj komunistoj, nome por la nuntempaj viktimoj kaj por la estontaj
Jesuo, diris nuntempa poeto, ne estas je la fino de nia rezonadoj, sed de nia engaĝiĝo.
Tradukita el la libro de V.Messori.
Hipotezoj pri Jesuo.
Turin - Italio. 1978.
Cindromerkredo. 2016.